|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Estas kompreneble, ke mi povas labori ĉi tie. Ĉi tie ja ankaŭ aliaj laboras. Tion mi vidas per miaj propraj okuloj. Tion, kion alia povas fari, ankaŭ mi povas fari. La imita instinkto de la homoj estigas heroojn, kaj ĝi estigas sklavojn. Se tiu alia ne mortas pro la skurĝobatoj, certe ankaŭ mi transvivos ilin. Rigardu, jen la viro, li paŝas rekte al la pafanta mitralo. Fulmotondro, kia bravulo, diablo! Respekton al tiu viro! Kia bravulo! Li kuraĝas kiel leono. Kompreneble ankaŭ mi povas fari tion. Tiel la militoj disvolviĝas, kaj tiel la mortulaj ŝipoj veturas, ĉiuj laŭ la sama recepto. La homoj havas nur unu ŝablonon, laŭ kiu ili faras ĉion; tio tiel glate iras, ke ili tute ne devas streĉi sian cerbon por elpensi alian recepton. Neniujn vojojn oni pli ŝatas ol ofte iritajn. Tiel oni sentas sin agrable sekura. La imita instinkto kulpas pri tio, ke la homaro dum la lastaj sesmil jaroj ne progresis, sed malgraŭ radioaparato kaj aerflugoj vivas en la sama barbareco kiel komence de la eŭropa periodo. Tiel faris la patro, kaj tiel same faru la filo. Finfino! Kio por mi, via patro, sufiĉe taŭgis, tio por vi, muknazulo, ja tiom pli sufiĉe taŭgas. La sankta konstitucio, kiu estis sufiĉe bona por Georgo Vaŝington kaj la revoluciaj batalantoj, tiom pli por ni sufiĉe bonas, kaj la konstitucio estas bona, ĉar ĝi eltenis jam cent kvindek jarojn. Sed ankaŭ konstitucioj, kiuj iam havis junan fajrecan sangon en la vejnoj, skleroziĝas iom post iom. La plej bona religio iutage estos pagana superstiĉo, kaj neniu religio tiurilate estas escepto. Nur tio, kion oni faris alie ol antaŭe, nur tio, kion oni kontraŭ la protesto de la patroj kaj sanktuloj kaj respondeculoj alie pensis, havigis novajn perspektivojn al la homaro kaj donis al ĝi la supozon, ke tamen en iu fora tago eblos observi progreson. Tiu fora tago estos en vidproksimo, se la homoj ne plu kredos instituciojn, nek aŭtoritatojn…
„Kial vi tie staradas? Mi eĉ vian nomon ne scias, diru al mi, subhejtisto.“
Mia hejtisto alvenis malsupre kaj grumblis fihumore. „Pippip estas mia nomo.“
Tio ŝajne iom plibonigis lian humuron.
„Ne, mi estas abisenoG. Mia patrino estis parsioG. Tiuj ĵetas siajn mortintojn antaŭ la vulturojn.“
„Ni al la fiŝoj. Ŝajne via patrino estis tute honesta ino. Mia estis olda malbenita putino. Sed, se vi diras ,filo de putino‘ al mi, mi traktos vian melonkapon per pugnoj.“
Do, li estis hispano. Se tiuj parolas kvar vortojn, tri el ili estas „filo de putino“. Dependas de la grado de amikeco, ĉu oni rajtas diri al hispano, ke lia patrino estis groŝoputino. Ju pli oni proksimiĝas al la vero, des pli verŝajne oni devos subite tiri tranĉilon el siaj ripoj. Ju pli oni estas for de la vero, des pli verŝajne oni aŭdos la respondon: Muchas gracias, Senor, mi tre dankas, ne ĝeniĝu, mi estas tute je via dispono.“ Neniu havas tian delikatan kaj ridindan senton pri honoro kiel la plej kota proleto. Kaj se la kotaj proletoj iutage havos la senton de honoro tie, kie ĝi devus troviĝi, tiam ili estos la ridantoj. Nuntempe ili havas la senton de honoro tie, kie la aliaj ŝatas vidi ĝin, ĉar tiukaze ili tiel bone povas ludi per ĝi, por sia propra avantaĝo. Por kio vi bezonas honoron, proleto? Salajron vi bezonas, bonan salajron, kaj tiam la honoro aldoniĝos per si mem. Kaj se vi havos ankaŭ la fabrikon, vi povos translasi por ĉiam la honoron al la aliaj; tiam vi ekscios, kiom malmulte la honoro interesas ilin…
La hejtisto de la antaŭvaĉo tiris nun ardantan fortikan boltonG el la fajro kaj metis ĝin en sitelon da freŝa akvo. En marakvo oni ja ne povas lavi sin, ĝi estas apenaŭ sufiĉe bona por malvarmigi la skoriojn. Tiam li eklavis sin per sablo kaj cindro, ĉar li ne havis sapon.
La kaldronejo estis lumigata per du lampoj. Unu el tiuj lampoj pendis antaŭ la vapormetro™, por ke la hejtisto povu legi kaj reguligi la vaporpremon. La alia lampo, kiun uzis la subhejtistoj, pendis en angulo. En tiu mondo de mortuloj oni sciis nenion pri la terglobo, oni sciis nenion pri la ekzisto de acetilenajG lampoj, lampoj de fabrikita gaso, gazolinlanternoj, alkoholaj lampoj. Pri elektro, kiun oni povus facile produkti per la alkuplado de dinamo, mi prefere tute silentas. Sed ĉiu cendo elspezita por Jorike estis ja mono disipita. Nutri la fiŝojn per mono, tio estus bufonaĵo, ili kontentu manĝi la ŝipanaron. La du lampojn oni trovis ĉe la elfosado de la antikva Kartago.
Tiu, kiu deziras koniĝi kun la formo de tiuj lampoj, iru en muzeon kaj rigardu la romanian sekcion, kie inter la potistaj aĵoj troviĝas ankaŭ tiaj lampoj, kiajn ni havis. Estis ujoj kun tubecaj meĉingoj. En la meĉingo eestis buligita strio de viŝtuko. La ujon oni plenigis per tiu likvaĵo, kiu devis servi ankaŭ por la virgulina lampo en la kajuto kaj havis la erarigan nomon petrolo. Kvarfoje ĉiuhore oni devis iom pli eltiri la ŝtofstrion, ĉar ĝi fulgis kaj plenigis la kaldronejon per netravidebla densa nigra fumo, en kiu la fulgoflokoj flugis tiel dense kiel la akridoj en Argentinio dum plago. La strion oni devis pene eltiri per la nudaj fingropintoj, pro kio en la unua vaĉo oni forbruligis al si la ungojn kaj brulvundis sin la fingropintojn. Sidante en la karboholdoj kun la lampo, oni ne povis unue estingi la lampon, ĉar tiukaze oni pli poste devus malsupreniri en la kaldronejon por povi denove ekbruligi ĝin.
Stanislav hodiaŭ jam tralaboris duoblan vaĉon. Kion tio signifas, ankoraŭ klariĝos. Malgraŭ tio, ke li apenaŭ povis rampi plu, li ankoraŭ restis plenan horon en la kaldronejo por asisti min.
Naŭ fajrojn la hejtisto devis priservi, kaj por nutri la naŭ fajrojn, la subhejtisto devis alporti la karbojn. Sed antaŭ ol oni povis komenci alporti la karbojn, aliaj laboroj farendis. Ĉar la fajroj mem ne konsideris tiujn laborojn, kaj ĉar ili tuj elkriis ĉiun neglekton sur la vapormetro aŭ eĉ elhurlis sur la ponto, tial necesis amasigi en la kaldronejo atentindan karboprovizon, sufiĉan por tiu tempo de aldonaj laboroj. Tiun grandan provizon la vaĉantoj devis konservi por la vaĉontoj, kaj tiuj novaj vaĉantoj devis transdoni fine de la vaĉo egalan provizon al la sekvantoj. Tiu provizo estis amasigebla nur per ŝajne superhoma fortostreĉo dum la du mezaj horoj de vaĉo, do en mia vaĉo de la unua ĝis la tria aŭ de la dektria ĝis la dekkvina. De tagmeze ĝis la dektria aŭ de noktomeze ĝis la unua sekvis la antaŭlaboroj, kaj je la tria aŭ dekkvina komenciĝis la cindrolevado kun la subhejtisto de la nova vaĉo. Do, en du horoj oni devis alporti ĉiujn karbojn, kiujn voras naŭ fajroj de vaporŝipo en plenrapida veturo dum kvar horoj. Se la karboj kuŝas en la holdoj fronte de la fajroj, la alportado de la karbo estas la streĉiga laborkvanto de sana, forta kaj bone nutrata laboristo. Sed, se la karbo kuŝis tie, kie ĝi plej ofte kuŝis sur Jorike, jen estas laboro por tri aŭ kvar fortaj viroj. Ĉi tie tiun laboron devis fari unu viro. Kaj li faris. Li estas ja mortulo. Tiu povas fari ĉion. Kaj neniu pli bone kapablas peli iun, neniu pli sarkasme povas diri: „Lama hundo! Rigardu foje min!“ ol la kunmortulo, ol la kunproleto, ol la kunmalsatulo, ol la kunskurĝato. Ankaŭ la galerosklavoj [96] havas sian fieron kaj sian honorsenton, ili fieras esti bonaj galersklavoj, ili fieras „nun foje montri“, kion ili kapablas. Se la okuloj de la skurĝisto, kiu laŭiras kun skurĝo la vicojn, fiksiĝas kun plaĉo al unu el ili, la viro estas tiel feliĉa, kvazaŭ la imperiestro mem fiksus ordenon sur lian bruston.
La hejtisto ĵetis karbojn sur ĉiun trian fajron, ĉiufoje preterlasante du. Poste li rompis la skoriojn en tri aliaj interaj fajroj, tiel, ke ili flamiĝis denove. Super ĉiu fajro legeblis krete skribita numero, de unu ĝis naŭ. Kiam la enĵetado de la karboj kaj la rompado de la skorioj estis finitaj, la fajro numero tri estis en la vico. Ĝi preskaŭ brulis malsupren ĝis la krado, kaj la hejtisto rompis per peza longa ferstango la skoriojn de sur la kradoj. La skorioj kroĉiĝis firme. Kaj de la fajro eliris muĝanta varmego. Per ĉiu plia skorio, kiun oni elrompis kaj tiris antaŭ la fajron, la varmego eĉ pli potenciĝis. Ĉar nun la ardantaj skorioj kuŝis antaŭ la fajropordoj en la kaldronejo kaj hejtis ĝin tiom, kvazaŭ ĝi estus alta forno. La hejtisto kaj ankaŭ mi surhavis nur pantalonon, nenion pli. La hejtisto portis piede ĉifonajn babuŝojn, kaj mi botojn. De tempo al tempo la hejtisto suprensaltis kaj stamfe forskuis de siaj piedoj la ardantajn skoriajn pecojn, sur kiujn ili saltis. La fajrostangon la hejtisto povis teni per la manoj nur tial, ĉar la hejtisto envolvis siajn manojn per sakĉifonoj, kaj ĉar li tenis ledon de malnova valizo inter la manoj kaj la stango. Finfine la varmego, kiu eliris de la skorioj, iĝis tiom superforta, ke la hejtisto devis fuĝi for de la fajro. Nun ni estingis la skoriojn per akvo, kiun mi prenis el ligna kuvo. La eksplode disvastiĝanta vaporo nin ambaŭ retrosaltigis al la vando. Tuj pecon post peco malvarmigi la skoriojn, tio ne eblis, ĉar la hejtisto ne povus labori dume. Tiukaze la elpreno de la skorioj daŭrus tro longe, la fajro ne flamus, kaj la vaporpremo tiom falus, ke necesus labori kvazaŭ freneze tridek minutojn, por denove altigi la premon. Suben ĝi falas rapide, supren ĝi grimpas nur lante kaj per streĉega laboro.
Ĉio, kio troviĝis sur Jorike, servis por malfaciligi la vivon kaj la laboron de la ŝipanaro. La kaldronejo estis tro mallarĝa. Ĝi multe pli mallarĝis ol longis la fajrokanaloj. Se viro devis enpuŝi en la fajron aŭ eltiri el ĝi la fajrostangon, li devis entrepreni per la stango ĉiujn eblajn turnojn kaj manovrojn, por manipuli ĝin, ĉar li ĉiufoje denove puŝis ĝin kontraŭ la malantaŭan vandon. Pro tiuj dancoj farendaj de la hejtisto, ne malofte okazis, ke li jen tie jen tie ĉi stumblis kaj falis sur karbomonton. Jen ĉe la vando, jen ĉe fajropordo li vundobatis siajn fingrajn artikojnG. Se li falis kaj instinkte volis teni sin, li mankaptis ardantajn skoriojn aŭ la ruĝe ardantan fajrostangon. Ankaŭ okazis, speciale kiam la ŝipo ruliĝadis, ke li falis per la vizaĝo sur la skoriojn aŭ la ruĝe ardantan fajrostangon aŭ la fajropordon aŭ surtretis nudpiede sur elprenitan varmegan kradon aŭ varmegan skoriopecon. Mia hejtisto iam perdis la ekvilibron pro neatendite intensa ruliĝo de la ŝipo, kaj li falis per la nuda dorso sur la blanke ardantajn skoriojn, kiuj kuŝis antaŭ la fajro. Mortula ŝipo, jes, sinjoro. Ekzistas mortulaj ŝipoj, kiuj interne faras kadavrojn, kaj ekzistas mortulaj ŝipoj, kiuj faras kadavrojn ekstere, kaj ekzistas mortulaj ŝipoj, kiuj ĉie faras kadavrojn. Jorike faris ĉion kaj ĉiujn, - ĝi estis bonkvalita mortula ŝipo.
Kiam la skorioj estis jam elprenitaj kaj estingitaj, ni surĵetis freŝajn nuksokarbojn. Tiuj karboj, kiujn la subhejtisto jam antaŭe devis elserĉi el la karboprovizo, devis esti altkvalitaj, ne tro grandaj karbopecoj, kiuj facile ekbrulu, por ke la fajro rapide denove flamiĝu. Ĉar la karbo, per kiu ni hejtis sur Jorike, estis la plej malmultekosta kaj la plej aĉa karbo, kiu kie ajn ekzistas, ĝi havis nur nekontentigan hejtenergion. Kaj tio estis plia kaŭzo, kial la subhejtisto devis alporti nekredeble grandan karbamason, por povi teni alte la premon. Nun la hejtisto denove kontrolis la aliajn fajrojn, kaj mi ŝovelis la skoriojn al la mezo de la kaldronega vando, kie ili ne ĝenis nin dum la laboro.
La alia hejtisto intertempe ĝisfine lavis sin, sed dum tiu tuta tempo li troviĝis konstante en la danĝero, ke la ardanta fajrostango puŝas aŭ brulmarkas lin aŭ, ke saltanta skorio lin brulvundas. Sed li ne tro maltrankviliĝis pro tio, ĉar li estis morta. Nun oni povis ankaŭ vidi tion. La vizaĝo kaj la korpo pro la lavado per sablo kaj cindro preskaŭ puriĝis. Sed per sablo kaj cindro frotlavi la okulojn, tion li ne bone povis fari, kaj tial la okuloj havis larĝajn nigrajn ringojn. Tio donis al la vizaĝo la aspekton de kranio, tiom pli, ĉar la vangoj pro la mizera manĝo kaj pro la troa laboro profunde kaviĝis. Li surmetis sian pantalonon kaj sian truitan ĉemizon kaj suprengrimpis la eskalon. Mi havis ĝuste sufiĉe da tempo por ĵeti rigardon supren kaj vidi, ke li serpentumas.
Stanislav intertempe alportis karbojn, por ke mi havu almenaŭ la provizon. Tiam estis la vico de la fajroj ses kaj naŭ. Kiam la skorioj el la sesa estis eltiritaj kaj la karboj surĵetitaj kaj la ceteraj fajroj tiom pretaj, ke eblis eltiri la skoriojn el la naŭa, Stanislav venis al mi kaj diris: „Nun mi estas kaputa. Miaj fortoj forlasis min. Estas la unua. Mi nun jam dek kvin horojn seninterrompe laboris kiel tirĉevalo. Je la kvina mi jam denove devos levi la cindron. Estas ja bone, ke vi venis, pli longe ni ne eltenus tion. Mi jam nun volas konfesi al vi, ni estas nur du subhejtistoj, se oni kalkulas ankaŭ vin. Do, ĉiu el ni ne havas du vaĉojn, sed tri da ili, kaj krome aldoniĝas por ĉiu vaĉo plushoro por la cindrolevado. Kaj morgaŭ, kiel plia aldono, ni devos forŝoveli la cindromontojn sur la ferdeko, ĉar en la haveno oni ja ne rajtas elĵeti la cindron. Atendos nin ambaŭ kvar horoj aldonaj.“
„Ĉiuj ĉi horoj estas ja kromhoroj, la duoblaj vaĉoj, la forŝovelado de la ferdekcindro kaj la cindrolevado“, mi diris.
„Jes, tiuj ĉi horoj ĉiuj estas kromhoroj. Se plezurigas vin, kaj se vi ŝatas skribi, notu por vi ĉiujn ĉi kromajn horojn. Sed neniu pagos ilin.“
„Sed tion ili ja konsentis, kiam ni faris la kontrakton“, mi respondis.
„Kontrakto ne validas ĉi tie. Nur tio, kio enestas en via poŝo, validas. Kaj en la poŝon vi ricevas ĉiufoje nur antaŭpagon, antaŭpagon, antaŭpagon. Ĉiufoje tiom, ke ĝi ĝuste sufiĉas por ebriiĝi kaj eble por babuŝoj aŭ ĉemizo, sed ne pli. Ĉar tiukaze, se vi aspektus laŭorda kaj povus iri kun trankvila animo sur la stratoj, vi ja eble povus reviviĝi. Ĉu vi nun flaras la pipron? [97] Vi ne povas foriri. Vi bezonus monon, bonan pantalonon, bonan jakon, bonajn botojn kaj paperojn. Vi ne ricevos ilin. Vi ne povas reviviĝi. Se vi forlasos la ŝipon, li ordonos kapti vin, pro dizertoG. Ili tuj kaptos vin, pro viaj ĉifonaj vestaĵoj kaj pro viaj paperoj ne ekzistantaj. Tiam li minusos du aŭ tri monatsalajrojn viajn, pro dizerto. Li rajtas, kaj li faros. Tiam vi surgenue petegos pro groŝo por brando. Brandon vi nepre bezonas. Esti morta foje tamen doloras, eĉ se oni jam delonge kutimiĝis pri tio. Bonan nokton. Mi ne lavos min, eĉ la manon mi ne povas levi plu. Ne lasu trafali kradojn, tio kostus sangon, Pippip. Bonan nokton.“
„Sankta Maria, seksperfortita Gabrielo, Josefo kaj Arimatia, ovoj apraj kaj araneoj virseksaj, fulmotondro de la ĉielo – “
La hejtisto kriis tion kiel frenezulo, kaj poste faris tian gigantan enspiron, ke li povis ellasi novan vicon da sakroj kaj damnoj, tiel, ke la enloĝantoj de ĉiuj inferoj devis ruĝiĝi pro honto. De la majesto de lia dio, de la virgulina senkulpeco de la ĉiela reĝino, de la digno de la sanktuloj postrestis nenio. Ili sinkis en la stratkoton, kie oni trenis ilin tra la fetora fluaĵo de la stratkanaletoj. La infero por li perdis sian hororon, ne plu povis trafi lin kia ajn terura ĉiela anatemoG, ĉar li, kiam mi demandis: „Hejtisto, diru al mi, kio okazis?“ ekhurlis kiel sangosoifa rabobesto:
„Ses kradoj falis. Sankta putiniĝ…“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.