|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MORTULA ŜIPOAŭtoro: Bruno Traven |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La pejzaĝo baldaŭ fariĝis tre soleca, nur montara tereno, mi grimpis kaj grimpis. La kamparanoj pli kaj pli raris kaj la kabanoj pli kaj pli mizeris. Akvo abundis, sed la manĝaĵo magris kaj apenaŭ sufiĉis. La noktoj estis preskaŭ fridaj, nur en esceptaj okazoj troviĝis kovraĵo kaj ofte eĉ ne sako. La enmarŝo en sunajn landojn ĉiam postulas penojn, tion spertis ne nur unuopuloj, sed ankaŭ tutaj popoloj. „La landlimo nun ne plu malproksimas“, estis dirite al mi, kiam mi matene forlasis la paŝtiston, en kies mizera kabano mi dormis, kaj kiu dividis kun mi sian iometon da fromaĝo, cepoj, pano kaj akveca vino.
Tiam mi troviĝis sur vojo, kiu grimpis la montojn kaj denove malgrimpis en la valojn, nur por plian fojon ascendi kaj denove descendi.
Sur tiu vojo mi venis finfine al granda alte volbiĝanta pordego, kiu aspektis tre antikva. Ambaŭflanke de la pordego etendiĝis muro, kiu aspektis same tiel grize flava kaj malnova kiel la pordego. Tiu muro ŝajnis ĉirkaŭi grandan bienon. La vojo kondukis rekte tra la pordega arko.
Por progresi sur la strato, tute ne eblis alie fari ol trairi la pordegon. Mi esperis, ke la vojo konduku tra la biena korto kaj, ke sur la transa flanko estos simila pordego, tra kiu oni revenu sur la straton.
Mi ekmarŝis, iris tra la pordego kaj migris senflankiĝante antaŭen sen vidi iun.
Sed subite elvenas el iu angulo du francaj soldatoj kun fusiloj kaj surmetitaj bajonetoj, proksimiĝas al mi kaj demandas min pri la pasporto. Ĉi tie ŝajne eĉ la soldatoj demandas pri la marista dokumento.
Mi klarigas, ke mi ne havas pasporton. Sed tiam ili diras, ke ili volas vidi ne mian vojaĝpasporton, kiu tute ne interesas ilin, sed nur mian pasporton pretigitan de la franca militministerio en Parizo, kiu donas al mi la rajton ĉi tie ĉirkaŭpromeni sen akompano en la remparojG.
„Tion mi ne sciis, ke tio estas remparoj“, mi diras, „mi ĉiam iris sur la strato kaj supozis, ke tio estas la vojo al la landlimo.“
„La vojo al la limo horon pli frue flankeniĝas dekstren.
Tie estas ŝildo. Ĉu vi ne vidis tion?“
„Ne, la ŝildon mi ne vidis.“
Mi nun rememoras, ke mi vidis vojon flankeniĝi dekstren. Sed mi rememoras ankaŭ, ke mi vidis en la lastaj tagoj tutan aron da vojoj flankeniĝi dekstren aŭ maldekstren. Sed mi supozis, ke mi iru prefere ĉiam rekte antaŭen, en la suda direkto. Tio estis por mi la celdirekto. Mi vidis tiom da ŝildoj. Sed kial ĉiuj ŝildoj koncernu min? Se ili montris la nomon de loko, mi ja ne sciis, ĉu tiu loko pli aŭ malpli proksimas al la limo. Finfine mi nur cirkle estus irinta kaj neniam venus al Hispanio, se mi marŝus laŭ ĉiuj ŝildoj. Mapon, sur kiu mi povas legi la lokajn nomojn, mi ja ne posedis.
„Ni devas konduki vin al la deĵoranta oficiro.“ La du soldatoj prenis min inter si kaj forkondukis min.
La deĵoranta garda oficiro estis ankoraŭ juna viro. Li tre serioziĝis, kiam li eksciis, pri kio temas.
Poste li diris: „Ni devos pafmortigi vin. Ene de dudek kvar horoj. Laŭ la milita leĝo pri landlimoj. Laŭ paragrafo…“, ĉi-momente li diris numeron, kiu ne interesis min.
Kiam la juna oficiro diris tion, li tute paliĝis kaj apenaŭ kapablis eligi la vortojn. Li devis kvazaŭ elsputi ilin.
Estis permesite al mi sidiĝi, sed la du soldatoj kun la surmetitaj bajonetoj plu staris apud mi. La juna oficiro prenis folion kaj provis skribi. Sed li estis tro ekscitita kaj devis lasi tion. Fine li elprenis cigaredon el sia arĝenta skatoleto. Li volis interlipigi ĝin, sed ĝi falis malsupren, kaj mi vidis tremi liajn manojn. Por kaŝi tion, li elprenis plian fojon cigaredon kaj metis ĝin nun per tute rigida kaj lanta brakmovo en la buŝon. La alumetoj trifoje estingiĝis. Antaŭ ol li flamigis la kvaran, li demandis min: „Ĉu vi fumas?“ Poste li premis butonon, kaj envenis servosoldato, al kiu li ordonis aĉeti du cigaredajn pakaĵetojn en la kantino, je lia nomo. Mi ricevis tiam la cigaredojn kaj rajtis fumi, dume la du soldatoj staris apud mi kiel idoloj kaj ne moviĝis.
Trankviliĝinte, la oficiro prenis libron, foliumis en ĝi kaj legis kelkajn tekstpartojn. Poste li prenis alian libron kaj ankaŭ en tiu legis, serĉante diversajn tekstpartojn, kiujn li komparis kun aliaj.
Estis strange. Mi, kiu estis la viktimo, ne sentis eĉ ekscitiĝeton. Kiam la oficiro diris al mi, ke ili devas pafmortigi min ene de dudek kvar horoj, tio ne pli profunde impresis min, ol se li dirus: „Malaperu de ĉi tie, kaj rapidu.“
Tio glitis de mi kiel pizo de la muro.
Fakte kaj tute senŝerce dirite, mi estis jam delonge morta. Mi ne estis naskita, ne havis maristodokumenton, neniam en mia vivo povus denove ricevi pasporton, kaj ĉiu povis trakti min laŭ sia plaĉo, ĉar mi estis ja neniu, oficiale tute ne estis en la mondo, sekve ne eblis, ke iu povus serĉi min. Se iu min mortbatus, ne estus murdo. Ĉar mi mankus nenie. Oni povas detrui la honoron de mortulo, oni povas prirabi lin, sed ne murdi.
Tio kompreneble estas enkape konstruitaj imagoj, kiuj tute ne eblus, ja eĉ estus signo de frenezo, se ne ekzistus burokratismo, landlimoj kaj pasportoj. En la epoko de la ŝtato eĉ tute aliaj aferoj eblas, kaj el la universo povas esti forviŝitaj eĉ tute aliaj aferoj ol kelkaj homoj. La plej intimaj, la plej praaj leĝoj de la naturo povas esti forviŝitaj kaj kontestitaj, se la ŝtato volas ampleksigi kaj profundigi sian internan potencon koste de la ununuro, de la unuopo, kiu estas la fundamento de la universo. La universo estas ja konstruita el individuoj, ne el gregoj. Ĝi ekzistas pere de la reciproka kontraŭa efikado de individuoj. Kaj ĝi renversiĝas, se la libera moviĝado de la unuopaj individuoj estas limigata. La individuoj estas la atomoj [44] de la homa specio.
Eble la anoncita pafmorto ankaŭ pro tio ne postlasis impreson ĉe mi, ĉar mi jam unufoje gustumis tion, kaj tiutempe kun ĉiuj kunligitaj hororoj. Sed ripetoj mildigas aferojn, eĉ se temas pri ripetitaj mortkondamnoj. Se vi unufoje eskapis, vi ĉiam eskapos.
Kio ajn estis la motivo de mia obtuzigita percepto fronte al la minacita mortkondamno, ĉiukaze ĝi estis egala al mi kiel eluzita kaforestaĵo.
„Ĉu vi malsatas?“ la oficiro nun demandis.
„Kiel lupo, fidu tion“, mi diris.
La oficiro ruĝiĝis sur la tuta vizaĝo kaj komencis laŭte ridi.
„Vi havas bonajn nervojn!“ li diris ridante. „Ĉu vi supozis, ke mi ŝercas?“
„Pri kio?“ mi demandis. „Ne eble pri la proponita manĝo, ĉu? Tio vere ne plaĉus al mi.“
„Ne“, la leŭtenanto respondis, kaj li fariĝis iom pli serioza, „pri la pafmortigo.“
„Tion mi prenis tiel serioze, kiel vi celis ĝin. Laŭvorte. Se tio estas skribita en via leĝo, vi efektive devas fari tion. Sed vi ja ankaŭ diris, ke laŭ la leĝo ene de dudek kvar horoj. Sed ĝis nun pasis nur kvarono de horo, kaj vi ja espereble ne pensas, ke mi malsatos dum la ceteraj dudek tri horoj kaj tri kvaronoj, nur pro la pafmortigo. Se vi volas pafmortigi min, vi povas doni al mi ankaŭ bonan manĝon. Tion mi vere ne emas donaci al via ŝtato.“
„Vi ricevos bonan manĝon. Mi ordonos tion. Dimanĉan manĝon por oficiroj, duoblan porcion.“
Mi nun vere volas vidi, kion francaj oficiroj dimanĉe manĝas. Pridemandi min aŭ demandi pri la maristodokumento la oficiro opiniis ne necesa. Finfine mi foje trovis homon, kiu nenion volis scii pri miaj privataj aferoj. Eĉ miajn poŝojn ili ne traserĉis. Sed la leŭtenanto pravis. Se la pafmortigo nepras, ne valoras la penon pridemandi aŭ trafosi poŝojn. La rezulto ja ĉiam samus.
Daŭris sufiĉe longe, ĝis mi ricevis mian manĝon. Tiam oni kondukis min en alian ĉambron, en kiu staris tablo kovrita per tablotuko, sur kiu la manĝilaro estis aranĝita laŭ alloga maniero, por faciligi kaj plibeligi al mi la manĝadon. Oni aranĝis ĉion nur por unu persono, sed teleroj, glasoj, tranĉiloj, forkoj kaj kuleroj tiom amase ceestis, ke ili bone sufiĉus por ses personoj.
Miaj gardopostenuloj intertempe finis sian deĵoron, mi ricevis du aliajn. Unu el ili staris nun ĉe la pordo kaj la alia malantaŭ mia seĝo. Ambaŭ kun surmetita bajoneto, kaj kun fusilo ĉepiede. Sed ekstere antaŭ la fenestro mi ekrigardis ankoraŭ du pliajn, kiuj patrolis tien kaj reen kun la fusiloj sur la dorso. Jen honorgardo.
Ili ne bezonis timi, sed povus trankvile iri en la kantinon por ludi kartojn. Ĝis mi ne enhavus, sub mia ledohaŭto, la dimanĉan manĝon por oficiroj, la duoblan porcion, mi ne forirus eĉ paŝon.
Se juĝi laŭ la multaj diversaj tranĉiloj, forkoj, kuleretoj, grandaj kaj malgrandaj teleroj, vitroteleretoj kaj grandaj kaj malgrandaj vin- kaj likvorglasoj, kiuj staris antaŭ mi, min atendis ja io, de kio povus forpeli min eĉ ne triobla mortkondamno. Se oni komparas tion kun la pelveto, en kiu oni antaŭmetis al mi la belgan ekzekutan manĝon, atendis min ĉi tie neniu terpoma salato kun hepata kolbaso. Mi havis nur unu zorgon, kaj tiu estis, ĉu mi kapablos manĝi ĉion, ĉu mi eble tamen devos lasi nemanĝita ion, kio povus plenigi la lastan horon de mia ekzisto per la torturaj turmentoj de acida pento, ĉar mi seninterrompe devus pensi pri tio, kiel eblis, ke mi ĝuste tion lasis nemanĝita.
Fine estis la unua kaj finfine ankaŭ la unua kaj duono.
Jen la pordo malfermiĝis kaj la festeno komenciĝis.
Unuafoje en mia vivo mi lernis per spertado, kiaj barbaroj ni estas, kaj kiaj kulturaj homoj estas la francoj, kaj mi aldone lernis per spertado, ke la nutraĵoj de la homo ne estu boligitaj, frititaj, rostitaj, stufitaj aŭ bakitaj, sed preparitaj, kaj, ke tiu preparado estas arto, ho ne, ne arto, estas doto de la naturo metita en la lulilon de benato kaj elektito, pro kiu li fariĝas geniulo.
Sur la Tuscaloosa la manĝo estis bona, ja bonega. Sed post la manĝoj mi ĉiam povis diri, kion mi manĝis. Tion mi ĉi tie ne povis diri. Tio, kion oni prezentis ĉi tie kaj kiel ĝi gustis, tio estis kiel poemo, ĉe kiu oni revas kaj eniĝas en la staton de beateco, kaj pri kiu oni poste, demandita pri la enhavo, devas konfesi kun eble tre granda miro, ke oni ne atentis ĝin.
La artisto, kiu kreis tiun poemon, estis vere granda. Li ne postlasis en mi senton de pento pro postrestintaj versoj. Ĉiu plado estis tiel zorgeme pesita kaj kunmetita kaj taksita rilate ĉiujn valorojn de nutro kaj ĝuo, ke mi postlasis eĉ ne forkan pintoplenon, ke mi plu atendis la sekvontan pladon per pli intensa antaŭĝuo, kaj kiam ĝi venis, emis saluti ĝin per fanfaroj. Tiu ĉi festeno daŭris proksimume horon kaj kvaronon aŭ iom pli, ĝi estus povinta daŭri kvar horojn, kaj tamen mi estus postlasinta nenion. Ĉiam denove venis iu buŝpleno, kaj poste iu frandaĵo, tiam denove kandizita frukto kaj plia kremaĵo, kaj post ĉiu manĝometado oni volis vidi plian. Sed kiam ĉio finfine pasis - belo ja multe pli rapide pasas ol tristo - kiam ankaŭ ĉiuj likvoroj, vinoj, vinetoj kaj gutetoj iris la vojon de ĉiuj bonaj gutoj, kiam fine la kafo - dolĉa kiel knabino en la unua vespero, varmega kiel ŝi en la sepa kaj nigra kiel la sakroj de la patrino, kiam ŝi ekscios tion - estis trinkita, mi sentis min plenigita sako, sed mi sentis ankaŭ bonfarton kaj paradizan saton kun fajna kaj delikata aludo de sopiro pri la vespermanĝo. Sinjoroj! Jen manĝo, kiun mi nomas artaĵo. Pro tia artverko mi kun ĝojo lasus min ĉiutage pafmortigi dufoje.
Mi fumis cigaron, el kiu mi suĉis ĉiujn aromojn kaj sunodancojn el la karibaj Antiloj. Poste mi kuŝigis min sur la soldatoliton, kiu staris en la ĉambro, kaj observis la bluajn nubojn.
Ho, kiel bela estas la vivo! Belega! Tiel bela, ke oni lasas sin pafmorti kun dankema rideto sur la lipoj, sen perturbi per grumblado aŭ lamentoj la harmonion de la vivo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.