La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ALSKRIBAĴOJ

[1] Ĉefparoĥestro – paroĥestro, kiu havas certan superecon super la pastroj en kelkaj paroĥoj.

[2] Lernejaj pastroj – laŭvorta traduko. Tiel oni en pasinta tempo nomis gimnaziajn lektorojn, kiuj trapasis pastroekzamenon.

[3] Karlstad – provinca ĉefurbo de Vermlando.

[4] Mejlo – en ĉiuj lokoj sveda mejlo = 10 km.

[5] Finnaj arbaroj – nomataj tiel, ĉar la unuaj loĝantoj estis koloniistoj el Finnlando.

[6] Polsko – sveda popola danco en 3/4 takto, veninta el Polujo.

[7] Ŝilingo – iama sveda monero, laŭ la nuna monsistemo ĉ. 2 oeroj.

[8] Stangfera martelo – grandega, akvoforte movata martelo, per kiu oni forĝis stangojn el ferpecoj. Temas pri forĝejo, kie oni faris ŝtalon el krudfero.

[9] Kamfio – kartludo.

[10] Bellman – sveda poeto 1740–95. Li komponis aŭ adaptis muzikon por ĉiuj siaj poemoj.

[11] Ĝeneralbaso – iama maniero skribi la basan voĉon por muzikinstrumento. Ĝi postulas grandan lertecon de la ludanto.

[12] Blåkulla – laŭdire la sorĉistinoj veturis al iu loko, Blåkulla (Blumonto), por tie diboĉi kun la diablo. Kp. germanajn rakontojn pri Blocksberg.

[13] Ygdrasil – mondarbo en la antikva nordlanda mitologio, simbolo de la universa vivoforto.

[14] Paladinoj – kavaliroj.

[15] Tor – en la antikva nordlanda mitologio la dio de fulmotondro.

[16] Valhalo – en la antikva mitologio la hejmo de la dioj (Valhall).

[17] Loke – dio en la malnova mitologio, malica kaj perfidema.

[18] Vetsledo – laŭkonstrue vetvetura sledo kun nur unu sidloko.

[19] Virao – sveda kartludo (vira).

[20] Cachucha – hispana danco. Elp. kaĉuĉa.

[21] Maŭroj – araboj, kiuj regis Hispanujon en la mezepoko.

[22] Sombrero – larĝranda pajloĉapelo.

[23] Pas de deux – franca vorto, elp. pa dö dö. Danco de du personoj.

[24] Gitanas – hispana vorto, elp. ĥitanas. Ciganinoj.

[25] Perdrikoj, kafrostiloj, unukajduonlokuloj – veturiloj, kies karesnomojn kaŭzis ilia aspekto aŭ aliaj kvalitoj. La unukajduonlokulo ricevis sian nomon pro tio, ke en ĝi estis loko por plenkreska homo kaj infano.

[26] Norveguloj – ĉevaloj de norvega raso.

[27] Frapurso – urso kiu kutimiĝis al vianda nutraĵo kaj mortigis bestojn.

[28] Talero – malnova sveda monero = 1 sveda krono.

[29] Mumo – svede: mumma. Trinkaĵo el biero, portero kaj sukero.

[30] Okpiedaj ĉevaloj – Odin, la ĉefdio en la malnova mitologio havis okpiedan ĉevalon. En la popola fantazio teruraj ventegoj estis ”la sovaĝa pelĉaso de Odin”.

[31] Tamburbrodaĵo – speco de brodaĵo farita sur ŝtofo streĉita per kadro (de la franca vorto tambour, brodkadro).

[32] Pasmo – svede: pasma = 60 varpfadenoj.

[33] Migranto, anserokulo, grajndreliko – specoj de teksaĵo.

[34] Angleso – danco.

[35] Figarbeto – Ficus elastica.

[36] ”Veturi al Grenlando”, ”kaŝi la ringon” – ludoj.

[37] Imperiestraj kronoj – kulturita speco de Fritillaria.

[38] Skvamtekniko – la trikitaj figuroj iel similas al skvamoj.

[39] Axel, Fritiof, poemoj de la sveda poeto Esaias Tegnér, 1782-1846.

[40] Écarté – franca vorto, elp. ekarté, dupersona kartludo.

[41] Dolmo – husara jako.

[42] Ŝipfunto – malnova pezunuo = 170 kg.

[43] Dovre – montegaro en Norvegujo.

[44] ”Arvermo” – laŭvorte: militistara vermo. Iaj larvoj, kiuj aperis en densa aro, moviĝanta kvazaŭ unu grandega larvo. Laŭ la popola kredo ĝia apero antaŭsignis grandan malbonon.

[45] ”Elmo” – svede: elma. Ankaŭ ia larvo, teruraspekta.

[46] Runoj – la literoj en la antikva nordlanda alfabeto. Ili estis uzataj ankaŭ por magiaj celoj. En kelkaj izolaj lokoj la scio pri la runoj restis vivanta ĝis sufiĉe malfrua tempo.

[47] Sinjorino Musica – personigo de la muziko. Lat. vorto, elp. Músika.

[48] Reĝo Gösta – Gustav Vasa, sveda reĝo 1523–60.

[49] Kukolpizoj – Lathyrus montanus (Orobus tuberosus).

[50] Allonge-peruko – peruko kun longaj bukloj, multe uzata en la 17-a  jarcento. Allonge, franca vorto, elp. proks. alonĵ.

[51] Sibilaj libroj – Sibila (lat. Sibylla) antaŭdiristino en la grek-roma tempo. Sibilaj libroj estis orakolaj libroj en la antikva Romo.

[52] Oficirbieno – en pasinta tempo la ŝtato donis por uzado (ne donace) bienetojn al la soldatoj kaj oficiroj. En paca tempo tiuj do estis terkulturistoj, ĉar la tiutempaj militekzercoj ne postulis multan tempon.

[53] Glavordeno – sveda ordeno.

[54] Sunnebulo – nebulsimila, nedensa polvaĵo en la aero post periodo de seko kaj varmego. Pro la varmego estiĝas fortaj alsupraj aerfluoj, kiuj kunportas la polverojn.

[55] Fumkabanoj – tiel nomataj, ĉar la fumo de la fajro eliris tra tegmenta luko.

[56] Dividi la teron – en pasinta tempo la terpecoj de la kamparanoj estis multaj kaj intermiksitaj. Temas tie ĉi pri novdivido, per kiu ĉiu ricevu unu solan grandan pecon.

[57] Fianĉindonanto – laŭ malnova juro reprezentanto de la familio de la fianĉino, kun kiu oni interkonsentis pri geedziĝo.

[58] Amor vincit omnia – lat.: la amo venkas ĉion. – Labor vincit omnia: laboro venkas ĉion.

[59] Pano – oni metas la panojn, kiuj havis truon en la mezo, sur stangojn kaj pendigis tiujn sub la plafono por ke la pano sekiĝu.

[60] Kastelgrafo – en mezepoko titolo de komandanto de fortikigita urbo aŭ kastelo. Poste ordinare nura titolo, en kelkaj okazoj titolo de grafo kun graflando.

[61] Dalekarlianoj kaj vestrogotianoj – provincanoj el Dalekarlio kaj Vestrogotio, ambaŭ provincoj konataj pro multe da hejmindustrio.

[62] Friponoj – laŭvorta traduko. Signifas tie ĉi kaj en la sekvonta ĉapitro rasmikso de ciganoj kaj svedoj.

[63] Marĉaj rubusoj – beroj de Rubus chamaemorus.

[64] Hejmserpento – en iama popolkredo serpento, kiu vivas sur la tereno de la hejmo kaj havas ian magian rilaton al la generacioj.

[65] Ragnarök – en la malnova mitologio la finiĝo de la nuna mondo estas nomata Ragnarök. Tiam okazos grandegaj bataloj.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.