La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() GÖSTA BERLINGAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La juna grafino dormas ĝis la deka horo matene kaj ĉiutage volas vidi freŝan panon sur la matenmanĝa tablo. La juna grafino faras tamburbrodaĵon[31] kaj legas poezion. Ŝi neniel komprenas teksadon kaj kuiradon. La juna grafino estas dorlotita.
Sed la juna grafino estas gaja kaj lasas sian gajecon lumi sur ĉion kaj ĉiujn. Oni tre volonte pardonas al ŝi la longan matendormon kaj la freŝan panon, ĉar ŝi malavare bonfaras al la malriĉuloj kaj estas afabla al ĉiu homo.
La patro de la juna grafino estas sveda nobelo, kiu loĝis en Italujo dum sia tuta vivo, retenita tie de la bela lando kaj de unu el la ĉarmaj filinoj de la bela lando. Kiam grafo Henrik Dohna vojaĝis en Italujo, li estis akceptita en la hejmo de tiu nobelo, konatiĝis kun liaj filinoj, edziĝis kun unu el ili kaj kunprenis ŝin al Svedlando.
Ŝi, kiu ĉiam sciis la svedan lingvon kaj estis edukata ami ĉion svedan, bone enhejmiĝis en la ursolando. Ŝi tiel gaje svingas sin en la kurdanco de plezuroj, kiu kirliĝas ĉirkaŭ la longa lago Löven, ke oni povus kredi, ke ŝi ĉiam vivis tie. Tamen ŝi malmulte komprenas, kion signifas esti grafino. Trovi ĝas neniu pompo, neniu rigideco, neniu afablaĉa digno ĉe tiu juna, gaja estaĵo.
Plej multe ŝatis la junan grafinon la maljunaj sinjoroj. Estis mirinde, kian sukceson ŝi trovis ĉe maljunaj sinjoroj. Kiam ili vidis ŝin en balo, oni povis esti certa, ke ĉiuj, kaj la leĝisto en Munkerud kaj la ĉefparoĥestro en Bro kaj Melchior Sinclaire kaj la kapitano en Berga, en plej profunda konfidenco klarigos al siaj edzinoj, ke se ili estus renkontintaj la junan grafinon antaŭ kvardek aŭ tridek jaroj ”Nu, tiam ŝi ja ankoraŭ ne naskiĝis,” diras la maljunaj sinjorinoj.
Kaj kiam ili poste renkontiĝas, ili petolincitas la junan grafinon pro tio, ke ŝi forprenas de ili la korojn de la maljunaj sinjoroj.
La maljunaj sinjorinoj rigardas ŝin kun certa timeto. Ili tre bone memoras la grafinon Märta. Same gaja, bona kaj amata ŝi estis, kiam ŝi unue venis al Berga. Kaj el ŝi fariĝis nur vanta kaj plezuravida koketulino, kiu nuntempe povis pensi pri nenio alia ol siaj distroj. ”Se ŝi nur havus edzon, kiu povus laborigi ŝin!” diras la maljunaj sinjorinoj. ”Se ŝi nur povus teksi!” Ĉar teksado konsolas en ĉiu malĝojo kaj absorbas ĉiujn interesojn, ĝi estis la savo de multaj virinoj.
La juna grafino tre volas fariĝi bona mastrino. Ŝi ne scias ion pli bonan ol loĝi kiel feliĉa edzino en bona hejmo, kaj ofte dum la grandaj regaloj ŝi eksidas ĉe la maljunulinoj.
”Henrik tre volas, ke mi lernu fariĝi taŭga mastrino,” ŝi diras, ”kia estas lia patrino. Instruu al mi, kiel oni aranĝas tekson!”
Tiam la maljunaj faras duoblan suspiron: unue pro grafo Henrik, kiu povas kredi, ke lia patrino estas taŭga mastrino, kaj due pro la malfacilo komprenigi al tiu juna, neinstruita estaĵo tiel komplikajn aferojn. Oni bezonas nur paroli al ŝi pri pasmoj[32] kaj varpmaŝoj, pri varpalternigiloj kaj vektoj, pri unufadenaĵo kaj dualternigila tekso, kaj tuj turniĝas ŝia kapo, des pli, kiam oni komencas paroli pri ”grajndreliko”, ”anserokulo” kaj ”migranto.”[33]
Ĉiu, kiu vidas la junan grafinon, ne povas ne miri, kial ŝi edziniĝis kun la stulta grafo Henrik.
Kompatinda tiu, kiu estas stulta! Bedaŭrinda li estas, kie ajn li troviĝas. Kaj plej bedaŭrinda estas tiu, kiu estas stulta kaj loĝas en Vermlando.
Jam ekzistas multaj historioj pri la stulteco de grafo Henrik, kaj tamen li havas nur dudek kaj kelkajn jarojn. Oni rakontas, kiel li konversaciis kun Anna Stjärnhök dum sledara plezurveturo antaŭ kelkaj jaroj.
”Vi estas bela, Anna,” li diris.
”Vi babilas, Henrik.”
”Vi estas la plej bela en tuta Vermlando.”
”Tute ne.”
”La plej bela en la sledaro vi tamen estas.”
”Ho, Henrik, ankaŭ ne.”
”Nu, sed tamen vi estas la plej bela en tiu ĉi sledo. Tion vi tamen ne povas nei.”
Ne, tion ŝi ne povis.
Ĉar grafo Henrik ne estas bela. Li estas same malbela kiel stulta. Oni kutimas diri pri li, ke la kapo, kiu sidas sur lia maldika kolo, herediĝis en la familio dum kelkcent jaroj. Pro tio la cerbo estas tiel eluzita ĉe la lasta heredanto. ”Estas ja klare, ke li ne havas propran kapon,” oni diras. ”Li pruntis tiun de sia patro. Li ja ne kuraĝas klini ĝin. Li timas perdi ĝin. Jam li ja havas flavan haŭton kaj sulkojn sur la frunto. La kapo certe estis uzata kaj de la patro kaj de la avo. Se ne, kial la haroj estas tiel maldensaj, la lipoj tiel sensangaj kaj la mentono tiel pinta?”
Ĉiam li havas ĉirkaŭ si ŝercantojn, kiuj igas lin diri stultaĵojn kaj poste konservas ilin, disvastigas ilin, plibonigas ilin.
Estas feliĉe por li, ke li ne rimarkas ion. Li estas solena kaj digna en sia konduto. Ĉu li povus imagi, ke aliaj ne estas similaj?
La digno fariĝis parto de li: li movas sin laŭmezure, li iras rekta, li neniam turnas la kapon sen ke la tuta korpo sekvas.
Antaŭ kelkaj jaroj li vizitis la leĝiston en Munkerud. Li venis rajde, portis altan ĉapelon, flavan pantalonon kaj lakbotojn kaj sidis rigida kaj fiera sur la selo. Dum la alveno ĉio iris bone. Sed kiam li volis forrajdi, okazis, ke unu el la pendantaj branĉoj en la betula aleo forpuŝis lian ĉapelon. Li elseli ĝis, surmetis la ĉapelon kaj ree rajdis antaŭen sub la sama arbo. Ree lia ĉapelo estis forpuŝata. Tio ripetiĝis kvar fojojn.
La leĝisto fine iris al li kaj diris: ”Eble estus pli bone rajdi flanke de la branĉo la venontan fojon.”
La kvinan fojon li sukcesis preterpasi la branĉon.
Sed tamen estas tiel, ke la juna grafino amas lin malgraŭ lia maljunula kapo. Ŝi ja ne sciis, kiam ŝi vidis lin en Romo, ke li en sia propra lando portas tian martirkronon de stulteco. Tie li posedis iun brilon de juneco, kaj ili kuniĝis dum ekstreme romantikaj cirkonstancoj. Oni nur aŭdu la grafinon rakonti, kiel grafo Henrik devis forkonduki ŝin. Monaĥoj kaj kardinaloj ekkoleris pro tio, ke ŝi volas forlasi la religion de sia patrino, al kiu ŝi antaŭe apartenis, kaj fariĝi protestanto. La tuta popolaĉo estis ribelanta. La palaco de ŝia patro estis sieĝata.
Banditoj persekutis Henrikon. La patrino kaj la fratino petis ŝin rezigni pri la edziniĝo. Sed ŝia patro ekfuriozis pro tio, ke la itala aĉularo volas malpermesi al li doni sian filinon al kiu li volas. Li ordonis al grafo Henrik forkonduki ŝin. Kaj ĉar ne estis eble por ili esti geedzigitaj hejme, sen ke oni ekscios tion, ŝi kaj Henrik ŝteliris sur apudaj stratoj kaj diversaj mallumaj vojoj al la sveda konsulejo. Kaj kiam ŝi tie cedis sian katolikan kredon kaj fariĝis protestanto, oni tuj geedzigis ilin kaj sendis ilin norden en rapide kondukata veturilo. ”Ne estis tempo por anonci la geedziĝon, vi komprenas. Tute ne estis tempo,” la juna grafino kutimas diri. ”Kaj estis ja malgaje edziniĝi en konsulejo kaj ne en unu el la belaj preĝejoj, sed alie Henrik devus rezigni pri mi. Tie sude ĉiuj estas tiel koleremaj, kaj patro kaj patrino kaj kardinaloj kaj monaĥoj, ĉiuj estas koleremaj.
Pro tio ĉio devis okazi tiel sekrete, kaj se la homoj estus vidintaj nin ŝteliri de la hejmo, ili certe estus mortbatintaj nin ambaŭ nur por savi mian animon. Henrik kompreneble jam estis sub la kondamno.”
Sed la juna grafino ŝatas sian edzon ankaŭ post kiam ili venis al Borg kaj vivas pli trankvilan vivon. Ŝi amas ĉe li la brilon de la malnova nomo kaj de grandfaraj prapatroj. Ŝi ŝatas vidi, kiel ŝia ĉeesto moligas lian rigidecon, kaj aŭdi, kiel lia voĉo moliĝas, kiam ŝi parolas kun li. Kaj krome li ŝatas ŝin kaj dorlotas ŝin, kaj fine ŝi ja estas lia edzino. La juna grafino ne povas imagi, ke edziniĝinta virino ne ŝatu sian edzon.
En certa maniero li ankaŭ respondas al ŝia idealo pri vireco.
Li estas justa kaj verama. Li neniam rompis promeson. Ŝi rigardas lin kiel veran nobelon.
* * *
La okan de marto prokuroro Scharling festas sian naskiĝotagon, kaj tiam multe da homoj veturas supren sur la deklivoj de Broby. Homoj el oriento kaj okcidento, konataj kaj nekonataj, invititaj kaj neinvititaj tiam venas al la prokurora domo. Ĉiuj estas bonvenaj. Por ĉiuj estas sufiĉe da manĝaĵo kaj trinkaĵo, kaj en la balsalono estas surfiĉe da loko por dancemuloj el sep paroĥoj.
Ankaŭ la juna grafino alvenas, kiel ŝi venas ĉien, kie oni povas atendi dancon kaj gajecon.
Sed la juna virino ne estas gaja, kiam ŝi venas. Estas kvazaŭ ŝi havus antaŭsenton, ke nun estas ŝia vico esti entirata en la furiozan pelĉason de aventuroj.
Survoje ŝi sidis kaj rigardis la subirantan sunon. Ĝi subiris de sennuba ĉielo kaj ne postlasis orrandojn sur malpezaj nubetoj.
Grizpala krepuska aero, kiun traĉasis malvarmaj ventoj, kovris la regionon.
La juna grafino vidis, kiel batalis la tago kaj la nokto, kaj kiel ĉio viva ektimis dum la batalo de la potenculoj. La ĉevaloj forrapidis kun la lasta ŝarĝo por veni sub tegmenton. La trunkhakistoj rapidis hejmen de la arbaro, la servistinoj el la bovinstalo. La sovaĝaj bestoj hurlis ĉe la rando de la arbaro.
Estis venkata la tago, la amato de la homoj.
La lumo estingiĝis, paliĝis la koloroj. Frosto kaj malbelo estis ĉio, kion ŝi vidis. Kion ŝi esperis, kion ŝi amis, kion ŝi faris, ankaŭ tio ŝajnis al ŝi kovrigi per la griza, krepuska lumo.
Estis la horo de laciĝo, de malvenko, de senpoveco, por ŝi same kiel por la tuta naturo.
Ŝi pensis pri tio, ke ŝia koro, kiu nun en vigla gajeco ornamis la ekziston per purpuro kaj oro, ke tiu koro eble iam perdos sian forton doni lumon al ŝia mondo.
”Ho, senpoveco, senpoveco de mia propra koro!” ŝi diris al si. ”Sufoke griza diino de la krepusko, iam vi estos estrino en mia animo. Tiam mi vidos la vivon malbela kaj griza, kiel ĝi eble ankaŭ estas, tiam miaj haroj blankiĝos, mia dorso kurbi ĝos, mia cerbo paraliziĝos.”
En tiu momento la sledo enveturis sur la prokuroran korton, kaj kiam la juna grafino ĝuste tiam levis la rigardon, ŝi ekvidis kradfenestron sur flankdomo kiaj severaspektan vizaĝon malantaŭ ĝi.
Tiu vizaĝo apartenis al la majorino de Ekeby, kaj la juna virino sentis, ke nun ŝia plezuro estas detruita por tiu ĉi vespero.
Oni ja povas esti gaja, kiam oni ne vidas la malĝojon, nur aŭdas pri ĝi kiel gasto en fremda lando. Pli malfacile estas konservi la gajecon de la koro, kiam oni staras rekte antaŭ la vizaĝo de noktonigra, severa mizero.
La grafino scias ja, ke prokuroro Scharling metis la majorinon en arestejon, kaj ke ŝi estos juĝe ekzamenata pro la perfortaĵo, kiun ŝi plenumis en Ekeby la saman nokton, kiam okazis tie la granda balo. Sed ŝi tamen ne pensis pri tio, ke ŝi troviĝas en arestejo en la prokurora domo, tiel proksime al la balsalono, ke onide tie povas rigardi en ŝian ĉambron, tiel proksime, ke ŝi nepre aŭdos la dancmuzikon kaj la gajan bruon.
Kaj jen la penso pri ŝi forprenas ĉiun ĝojon de la grafino.
La juna grafino dancas ja kaj valson kaj kvadrilon. Ŝi partoprenas kaj la menueton kaj la angleson[34], sed post ĉiu danco ŝi ŝteliras al la fenestro kaj rigardas al la flankdomo. Lumas el la fenestro de la majorino, kaj ŝi povas vidi, kiel tiu iras tien kaj reen en sia ĉambro. Ŝajnas, ke ŝi neniam ripozas sed ĉiam iras.
La grafino neniel ĝojas pro la danco. Ŝi nur pensas pri la majorino, kiu iras tien kaj reen en sia malliberejo kiel kaptita sovaĝa besto. Ŝi miras, ke ĉiuj aliaj povas danci. Certe troviĝas tie multaj, kiuj estas same ekscititaj kiel ŝi, sciante ke la majorino estas tiel proksime al ili, sed tamen neniu montras tion. En Vermlando loĝas toleremaj homoj.
Sed post ĉiu elrigardo ŝiaj piedoj moviĝas pli peze en la danco, kaj la rido preskaŭ fiksiĝas en ŝia gorĝo.
La edzino de la prokuroro observas ŝin, kiam ŝi viŝas la vaporon de la fenestro por elrigardi, kaj venas al ŝi.
”Kia mizeraĵo! Ho, kia mizeraĵo estas tio ĉi!” ŝi flustras al la grafino.
”Ŝajnas al mi preskaŭ neeble danci tiun ĉi vesperon,” la grafino flustras responde.
”Ankaŭ ne estas laŭ mia volo, ke ni havas balon tie ĉi, dum ŝi sidas enfermita tie,” sinjorino Scharling respondas. ”Ŝi estis en Karlstad dum la tuta tempo post la aresto. Nun la juĝa ekzameno kun ŝi baldaŭ okazos, kaj tial oni kondukis ŝin tien ĉi hodiaŭ. Ni ja ne povis meti ŝin en la aĉan arestejon de la juĝodomo, sed ni lokis ŝin en la teksoĉambron de la flankdomo.
Ŝi rajtus esti en mia salono, grafino, se ĉiuj tiuj homoj ne venus ĝuste hodiaŭ. Vi apenaŭ konas ŝin, sed ŝi estis kiel patrino kaj reĝino por ni ĉiuj. Kion ŝi pensas pri ni, kiuj dancas tie ĉi, dum ŝi estas en tiel granda mizero? Bone estas, ke plej multaj ne scias, ke ŝi estas tie.”
”Ŝi ne devus esti arestita,” la juna grafino diras severe.
”Jes, tio estas vera, grafino, sed oni ne povis fari ion alian, por ke ne okazu ankoraŭ pli grandaj malfeliĉoj. Neniu ja malpermesis al ŝi bruligi siajn proprajn pajlostakojn kaj forpeli la kavalirojn, sed la majoro ĉirkaŭiris por ĉasi ŝin. Dio scias, kion li estus farinta, se ŝi ne estus arestita. Scharling suferis multan ĉagrenon, pro tio ke li arestis la majorinon. Eĉ en Karlstad ili estis malkontentaj pri li, ĉar li ne malatentis pri tio, kio okazis en Ekeby. Sed li faris tion, kion li opiniis plej bona.
”Verŝajne ŝi nun estos kondamnita?” la grafino diras.
”Ho ne, grafino, kondamnita ŝi ne estos. La majorino de Ekeby certe estos senkulpigita, sed tamen estas tro multe por ŝi tio, kion ŝi travivis en tiuj ĉi tagoj. Eble ŝi freneziĝos. Vi povas imagi, kiel povas tia fiera sinjorino toleri, ke oni traktas ŝin kiel krimulon? Mi kredas, ke estus plej bone, se ŝi ne estus arestita. Eble ŝi estus savinta sin per propra forto.”
”Do liberigu ŝin!” la grafino diras.
”Tion povas ja kiu ajn fari escepte la prokuroron kaj lian edzinon,” sinjorino Scharling flustras. ”Ni ja devas gardi ŝin.
Speciale en tiu ĉi nokto, kiam tiom da ŝiaj amikoj estas tie ĉi, du viroj sidas postene ekster la pordo, kaj estas fermite, tiel ke neniu povas eniri al ŝi. Sed se iu elprenus ŝin, grafino, tiam ni tre ĝojus, kaj Scharling kaj mi.”
”Ĉu mi ne rajtas iri al ŝi?” la juna grafino diras.
Sinjorino Scharling fervore prenas ŝian manradikon kaj elkondukas ŝin. En la vestiblo ili surmetas ŝalojn kaj rapidas trans la korton.
”Ne estas certe, ke ŝi eĉ parolos al ni,” la edzino de la prokuroro diras. ”Sed ŝi tamen vidos, ke ni ne forgesis ŝin.”
Ili venas en la unuan ĉambron de la flankdomo, kie la du viroj sidas gardante ĉe la fermita pordo, kaj sen malhelpo eniras al la majorino. Ŝi loĝas en granda ĉambro plena de teksiloj kaj aliaj iloj. Efektive oni uzas ĝin kiel teksĉambron, sed ĝi havas kradon antaŭ la fenestro kaj fortikajn serurojn sur la pordo, por ke oni en ekstrema okazo povu uzi ĝin kiel arestejon.
Tie la majorino daŭrigas sian iradon sen tre atenti pri ili.
Ŝi faras longan iradon en tiuj tagoj. Ŝi povas memori nur ke ŝi iras la dudek mejlojn norden al sia patrino, kiu loĝas en la arbaroj de Elvdalen kaj atendas ŝin. Ŝi neniam havas tempon por ripozi. Ŝi devas iri. Senĉesa urĝo pelas ŝin. Ŝia patrino estas pli ol naŭdekjara. Baldaŭ ŝi mortos.
Ŝi mezuras la plankon laŭulne, kaj nun ŝi kalkulas la distancon, sumigante la ulnojn en klaftojn kaj la klaftojn en duonmejlojn kaj mejlojn.
Peza kaj longa ŝajnas al ŝi la vojo, sed tamen ŝi ne kuraĝas ripozi. Ŝi vadas tra profundaj neĝamasoj. Ŝi aŭdas super si la susuron de la eternaj arbaroj, kiam ŝi iras. Ŝi paŭzas en la dometo de finno kaj en la branĉkabano de karbigisto. Kelkiam, kiam homo ne troviĝas dum multaj mejloj, ŝi devas rompi branĉojn por kuŝejo kaj ripozi sub la radiko de falinta piceo.
Kaj fine ŝi atingis la celon, finiĝis la dudek mejloj, la arbaro maldensiĝas, kaj ruĝaj loĝodomoj staras ĉirkaŭ neĝokovrita korto. Klarälven fluas en vico da torentetoj, kaj la bone konata muĝo sciigas al ŝi, ke ŝi estas hejme.
Kaj ŝia patrino, kiu ekvidas ŝin alveni, almozpetantan kiel ŝi volis, venas renkonte al ŝi.
Kiam la majorino atingis tion, ŝi ĉiam levas la okulojn, rigardas ĉirkaŭen, vidas la fermitan pordon kaj scias, kie ŝi estas.
Tiam ŝi demandas sin, ĉu ŝi komencas freneziĝi, kaj eksidas por pensi kaj ripozi. Sed post tempeto ŝi ree komencas, sumigas ulnojn kaj klaftojn en duonmejlojn kaj mejlojn, faras mallongajn paŭzojn en finnaj dometoj kaj dormas nek tage nek nokte, ĝis ŝi ree finiris la dudek mejlojn.
Dum la tuta tempo en arestejo ŝi preskaŭ neniam dormis.
Kaj la du virinoj, kiuj venis por viziti ŝin, rigardas ŝin kun timo.
La juna grafino poste ĉiam memoras ŝin, kia ŝi iris tie. Ŝi poste ofte vidas ŝin en siaj sonĝoj kaj vekiĝas de la bildo kun la okuloj plenaj de larmoj kaj ĝemo sur la lipoj.
La maljunulino estas timige nezorgita, la hararo ŝajnas maldensa, hartufetoj elstaras el la maldika plekto. La vizaĝo estas malfirma kaj maldika, la vestoj senordaj kaj ĉifonaj. Sed samtempe ŝi tiom konservas de la altestaranta, al ĉiu ordonanta estrino, ke ŝi vekas ne nur kompaton sed ankaŭ respekton.
Sed kion la grafino klare memoris, tio estis la okuloj elkavi ĝintaj, kun la rigardo alinterne, ankoraŭ ne perdintaj la lumon de prudento sed preskaŭ pretaj estingiĝi kaj kun fajrero de sovaĝeco briletanta en la profundo, tiel ke oni teruri ĝis kaj timis, ke la maljunulino en la posta momento atakos onin, kun la dentoj pretaj por ekmordo, la fingroj por gratado.
Ili staris tie sufiĉe longe, kiam la majorino subite haltas antaŭ la juna virino kaj severe rigardas ŝin. La grafino faras paŝon malantaŭen kaj prenas la brakon de sinjorino Scharling.
La trajtoj de la majorino tuj ekhavas vivon kaj esprimon, kaj ŝi rigardas en la mondon kun plena prudento.
”Ho ne, ho ne,” ŝi diras kaj ridetas, ”tiel malbone ankoraŭ ne estas, mia kara juna sinjorino.”
Ŝi nun petas ilin eksidi kaj ankaŭ mem eksidas. Ŝi prenas mienon de malnovtempa grandiozo, konata de la grandaj regaloj en Ekeby kaj la reĝaj baloj en la guberniestra sidejo en Karlstad. Ili forgesas la ĉifonojn kaj la arestejon kaj vidas nur la plej fieran kaj riĉan sinjorinon en Vermlando.
”Mia kara grafino!” ŝi diras. ”Kio povas igi viri forlasi la dancon por viziti solan maljunulinon kiel min? Certe vi estas tre bona.”
Grafino Elisabet ne povas respondi. Emocio sufokas ŝian voĉon. Sinjorino Scharling respondas anstataŭ ŝi, ke ŝi ne povis danci, ĉar ŝi pensis pri la majorino.
”Kara sinjorino Scharling,” la majorino respondas, ”ĉu mi nun atingis tiun staton, ke mi ĝenas la ĝojon de la junaj homoj?
Vi ne ploru pro mi, mia kara juna grafino,” ŝi daŭrigas.
”Mi estas malica maljuna virino, kiu meritas mian sorton. Vi ne opinias, ke estas juste bati sian patrinon?”
”Ne, sed …”
La majorino interrompas ŝin kaj karese ŝovas la krispan, helan hararon supren de ŝia frunto.
”Infano, infano,” ŝi diris, ”kiel vi povis edziniĝi kun la stulta Henrik Dohna?”
”Sed mi amas lin.”
”Mi vidas kiel estas, mi vidas kiel estas,” la majorino diras.
”Bonkonduta infano kaj nenio pli, ploras kun la ĉagrenitoj kaj ridas kun la gajuloj. Kaj povas diri nur ’jes’ al la unua, kiu diras: ’Mi amas vin’. Jes ja. Nun eniru kaj dancu, mia kara juna grafino! Dancu kaj estu gaja! Ekzistas nenio malbona en vi.”
”Sed mi volas fari ion por vi.”
”Infano,” la majorino diras solene. ”En Ekeby loĝis maljuna virino, kiu tenis la ventojn de la ĉielo kaptitaj. Nun ŝi estas kaptita, kaj la ventoj estas liberaj. Ĉu strange, ke ŝtormo iras tra la lando?
Mi, kiu estas maljuna, vidis ĝin antaŭe, grafino. Mi konas ĝin. Mi scias, ke la muĝeganta ŝtormo de Dio atakos nin. Iam ĝi flugas tra la grandaj regnoj, iam tra la malgrandaj forgesitaj lokoj. La ŝtormo de Dio forgesas neniun. Ĝi atakas kaj grandajn kaj malgrandajn. Estas grandioze vidi, kiel alvenas la ŝtormo de Dio.
Ŝtormo de Dio, benita ventego de la Sinjoro, blovu tra la mondo! Voĉoj en la aero, voĉoj en la akvo, sonu kaj timigu!
Igu muĝeganta la ŝtormon de Dio! Igu terura la ŝtormon de Dio! La ŝtormoj flugu tra la lando, ataku ŝanceliĝantajn murojn, rompu la serurojn, kiuj rustis, kaj la domojn, kiuj kliniĝas faleme!
Angoro kovros la landon. La birdaj nestetoj falos de sia loko sur la branĉo. La akcipitra nesto en la supro de la pino kun granda muĝo estos ŝirata teren, kaj ĝis en la gufonesto en la montofendo! La vento siblos per sia draklango.
Ŝajnis al ni, ke ĉio estas bona ĉe ni, sed ne estis tiel. Certe la ŝtormo de Dio estas bezonata. Mi komprenas tion, kaj mi ne plendas. Mi nur volus, ke mi povus iri al mia patrino.”
Subite forto mankas al ŝi.
”Nun iru, juna virino!” ŝi diras. ”Mi ne havas tempon plu.
Mi devas iri. Nun iru, kaj gardu vin kontraŭ tiuj, kiuj rajdas sur la ŝtormnuboj!”
Post tio ŝi ree komencas iri. La trajtoj malfirmiĝas, la rigardo turniĝas alinterne. La grafino kaj sinjorino Scharling devas forlasi ŝin.
Kiam ili denove estas ĉe la dancantoj, la juna grafino tuj iras al Gösta Berling.
”La majorino salutas vin, sinjoro Berling,” ŝi diras. ”Ŝi atendas, ke vi elprenos ŝin el ŝia malliberejo.”
”Ŝi atendu, grafino.”
”Ho, helpu ŝin, sinjoro Berling!”
La rigardo de Gösta malheliĝas. ”Ne,” li diras, ”kial mi helpu ŝin? Ĉu mi ŝuldas dankon al ŝi? Ĉio, kion ŝi faris por mi, alportis al mi malbonon.”
”Sed, sinjoro Berling …”
”Se ŝi ne estus,” li diras kolereme, ”mi nun dormus norde sub la eternaj arbaroj. Ĉu mi ŝuldas riski la vivon por ŝi, pro tio ke ŝi faris min kavaliro en Ekeby? Ĉu vi kredas, ke tiu ofico donas multan gloron?”
La juna grafino turnas sin de li sen respondi. Ŝi estas kolera.
Ŝi iras al sia loko kun maldolĉaj pensoj pri la kavaliroj. Tien ĉi ili venis kun kornoj kaj violonoj kaj intencas, ke la arĉoj frotu la kordojn, ĝis la arĉharoj estos eluzitaj, sen pensi pri tio, ke la gajaj tonoj atingos la aĉan ĉambron de la kaptitino. Tien ĉi ili venas por danci, ĝis la ŝuplandoj polviĝos, kaj ne pensas pri tio, ke ilia maljuna bonfarantino povas vidi iliajn ombrojn preterdanci malantaŭ la vaporkovritaj vitroj. Ho, kiel griza kaj malbela fariĝis la mondo! Ho, kian ombron la mizero kaj malmoleco ĵetis en la ani mon de la juna grafino!
Post tempeto Gösta venas por inviti ŝin al danco. Ŝi tuj rifuzas.
”Ĉu vi ne volas danci kun mi, grafino?” li demandas kaj tre ruĝiĝas.
”Nek kun vi nek kun iu alia el la kavaliroj de Ekeby” ŝi diras.
”Ni do ne indas tiun honoron?”
”Ne estas honoro, sinjoro Berling. Sed mi ne trovas plezuron en danco kun tiuj, kiuj forgesas ĉiujn ordonojn de la dankemo.”
Gösta jam turniĝis sur la kalkanumo.
Multaj aŭdas kaj vidas tiun scenon. Ĉiuj pravigas la grafinon.
La sendankeco kaj senkoreco de la kavaliroj al la majorino vekis ĝeneralan inciton.
Sed en tiuj tagoj Gösta Berling estas pli danĝera ol sovaĝa besto en la arbaro. Post kiam li venis de la ĉaso kaj trovis, ke Marianne estas for, lia koro estis kiel dolora vundo. Li sentas emon fari al iu krudan maljuston kaj disvastigi en grandaj rondoj malĝojon kaj suferon.
Se ŝi tiel volas, li diras al ŝi, tiam okazu kiel ŝi volas. Sed ŝi ne plendu pri sia propra rolo. La juna grafino ŝatas esti forrabata.
Ŝi plene kontentiĝos. Li ne malŝatas aventuron. Dum ok tagoj li estis malfeliĉa pro virino. Tiu tempo povas sufiĉi.
Li vokas Beerencreutzon, la kolonelon, kaj Kristianon Bergh, la fortan kapitanon, kaj la inertan kuzon Kristoffer, kiu neniam hezitas antaŭ freneza aventuro, kaj interkonsiliĝas kun ili pri tio, kiel oni venĝu la ofenditan honoron de la kavaliroj.
Venas la fino de la festo. Longa vico da sledoj veturas sur la korton. La sinjoroj surmetas la peltojn. La sinjorinoj serĉas siajn vestojn en la terura intermiksiĝo, de la vestĉambro.
La juna grafino urĝas forlasi tiun malŝatatan balon. Ŝi preti ĝas kiel unua el la virinoj. Kun rideto ŝi staras meze sur la planko kaj rigardas la konfuzon, kiam la pordo malfermiĝas kaj Gösta Berling montriĝas sur la sojlo.
Tamen neniu viro rajtas eniri tiun ĉambron. Maljunaj sinjorinoj staras tie kun maldensaj haroj, formetinte la ornamantajn ĉapojn. Kaj la junaj suprenfaldis la jupojn sub la peltoj, por ke la rigidaj krispgarnaĵoj ne ĉifiĝu dum la veturo.
Sed sen atento pri la haltigaj krioj Gösta Berling kuras al la grafino kaj kaptas ŝin.
Li levas ŝin sur siaj brakoj kaj kuras el la ĉambro en la vestiblon kaj de tie eksteren sur la peronon kun ŝi.
La krioj de la surprizitaj virinoj ne povis haltigi lin. Kiam ili postkuras lin, ili vidas nur kiel li ĵetas sin en sledon kun la grafino sur la brakoj. Ili aŭdas la veturigiston klaki per la vipo kaj vidas la ĉevalon ekkuri. Ili konas la veturigiston – estas Beerencreutz. Ili konas la ĉevalon – estas Don Juan. Kaj en profunda maltrankvilo pri la sorto de la grafino ili vokas la virojn.
Tiuj ne foruzas tempon per multaj demandoj sed kuras al la sledoj. Kun la grafo kiel unua ili persekutas la virinrabanton.
Sed tiu kuŝas en la sledo, firmtenante la junan grafinon.
Ĉiun malĝojon li forgesis, kaj ebria de la ekstaziga plezuro de la aventuro li per plena gorĝo kantas kanton pri amo kaj rozoj.
Li forte premas ŝin al si, sed ŝi ne provas fuĝi. Ŝia vizaĝo kuŝas ĉe lia brusto, blanka kaj rigida.
Ho, kion viro faru, kiam li havas palan, komplatindan vizaĝon tiel proksime al si, kiam li vidas flankenŝovitaj la helajn harojn, kiuj alitempe ombras la blankan, radian frunton, kiam la palpebroj peze fermiĝis super la petola brileto de la grizaj okuloj?
Kion viro faru, kiam la ruĝaj lipoj paliĝas sub liaj okuloj?
Kisi, kompreneble kisi la paliĝantajn lipojn, la fermitajn okulojn, la blankan frunton.
Sed jen la juna virino vekiĝas. Ŝi provas liberiĝi. Ŝi estas kiel streĉita risorto. Per sia tuta forto li devas batali kontraŭ ŝi, por ke ŝi ne ĵetu sin el la sledo. Fine li devige lokas ŝin, subigitan kaj tremantan, en angulon de la sledo.
”Jen!” Gösta tiam diras tute trankvile al Beerencreutz. ”La grafino estas la tria, kiun Don Juan kaj mi forkondukas en tiu ĉi vintro. La aliaj pendis kisante ĉirkaŭ mia kolo, sed tiu ĉi nek ŝatas esti kisata de mi nek volas danci kun mi. Ĉu vi povas kompreni la virinojn, Beerencreutz?”
Sed kiam Gösta forveturis de la domo, kiam la virinoj kriis kaj la viroj blasfemis, kiam la sonorilaroj sonoris kaj la vipoj klakis kaj ĉio estis kriado kaj konfuzo, tiam konsterniĝis la viroj, kiuj gardis la majorinon.
”Kio okazas?” ili pensis. ”Kial oni krias?”
Subite la pordo malfermiĝis, kaj voĉo kriis al ili: ”Ŝi estas for. Jen li forveturas kun ŝi.”
Kiel frenezaj ili kuris eksteren, sen priatenti ĉu la majorino aŭ iu alia estas for. Bonŝanco favoris ilin, tiel ke ili eĉ trovis lokon en forrapidanta sledo. Kaj ili longe veturis, antaŭ ol ili eksciis, kiun oni persekutas.
Sed Bergh kaj kuzo Kristoffer en plena trankvilo iris al la pordo, rompis la seruron kaj malfermis por la majorino.
”Vi estas libera,” ili diris.
Ŝi elvenis. Ili staris ambaŭflanke de la pordo, rektaj kiel bastonoj, kaj ne rigardis ŝin.
”Vi havas ĉevalon kaj sledon tie ĉi ekstere.”
Tiam ŝi eliris, eksidis en la sledo kaj forveturis.
Neniu persekutis ŝin. Neniu sciis, kien ŝi veturis.
Don Juan rapidas malsupren sur la deklivoj de Broby al la glacikovrita surfaco de Löven. La fiera kuranto flugas antaŭen.
Freŝiga, glacimalvarma aero pretersiblas la vangojn de la veturantoj. Tintas la sonoriloj. Brilas la luno kaj la steloj. La neĝo kuŝas blublanka kaj brilas per propra lumo.
Gösta sentas poeziajn pensojn vekiĝi en si. ”Beerencreutz,” li diras,” jen, tio ĉi estas la vivo. Kiel Don Juan forrapidas kun tiu ĉi juna virino, tiel la tempo forrapidas kun la homo. Vi estas la neceso, kiu gvidas la veturon. Mi estas la deziro, kiu katenas la volon. Kaj jen la senforta estas tirata pli kaj pli profunden.”
”Ne babilu!” Beerencreutz tondras. ”Jen ili persekutas nin.”
Kaj per siblantaj vipobatoj li instigas Don Juanon al pli kaj pli furioza rapido.
”Tie estas la lupoj, tie ĉi la kaptaĵo!” Gösta krias. ”Don Juan, knabo mia, imagu, ke vi estas juna alko! Kuru tra arbustaj densejoj, vadu tra marĉoj, saltu de la montodorso en la klaran lagon; transnaĝu ĝin kun kuraĝe levita kapo, kaj malaperu, malaperu en la savanta krepusko de la picea arbaro!
Kuru, Don Juan, maljuna virinrabanto! Kuru kiel juna alko!”
Ĝojo plenigas lian sovaĝan koron dum la fluganta veturo.
Jubila kanto estas al li la krioj de la persekutantoj. Ĝojo plenigas lian sovaĝan koron, kiam li sentas, ke la korpo de la grafino tremas pro teruro, kiam li aŭdas ŝiajn dentojn klaki.
Subite malfiksiĝis la fera preno, per kiu li tenis ŝin. Li ekstaras en la sledo kaj svingas sian ĉapon.
”Mi estas Gösta Berling,” li krias, ”sinjoro de dekmil kisoj kaj dektrimil amleteroj. Hura por Gösta Berling! Kaptu lin tiu, kiu povas!”
Kaj en la posta momento li flustras en la orelon de la grafino:
”Ĉu la rapido ne estas bona? Ĉu la veturo ne estas reĝa?
Post Löven kuŝas Venern. Post Venern kuŝas la maro, ĉie senfinaj vastoj de klara, blunigra glacio, kaj post tio brila mondo.
Ruliĝantaj tondroj en la frostiĝanta glacio, akraj krioj malantaŭ ni, falsteloj en la alto kaj tintantaj sonoriloj antaŭ ni!
Antaŭen! Ĉiam antaŭen! Ĉu vi ŝatas fari tiun veturon, juna, bela sinjorino?”
Li lasis ŝin libera. Ŝi forte forpuŝas lin de si.
En la posta momento ŝi trovas lin genuanta ĉe ŝiaj piedoj.
”Mi estas aĉulo, aĉulo! Kial vi incitis min? Vi tie staris tiel fiera kaj bela, kaj kredis, ke kavalira mano ne povos atingi vin.
Ĉielo kaj tero amas vin. Vi ne devus pligrandigi la ŝarĝon de tiuj, kiujn ĉielo kaj tero malestimas.”
Li altiras ŝiajn manojn kaj metas ilin al sia vizaĝo.
”Se vi nur scius,” li diras, ”kion signifas scii, ke oni estas forpuŝita! Oni ne konsideras, kion oni faras. Ne, ne konsideras.”
En la sama momento li rimarkas, ke ŝi havas nenion sur la manoj. Li tiam eltiras el la poŝo paron da grandaj ledaj gantoj kaj metas ilin sur ŝiajn manojn.
Je tio li subite fariĝis tute trankvila. Li eksidas orde en la sledo, kiel eble plej malproksime de la juna grafino.
”Ne timu, grafino,” li diras. ”Ĉu vi ne vidas, kien ni veturas?
Vi ja povas kompreni, ke ni ne kuraĝas fari ion malbonan al vi.”
Ŝi, kiu preskaŭ freneziĝis pro teruro, vidas nun, ke ili jam transveturis la lagon, kaj ke Don Juan penas supren sur la krutaj deklivoj de Borg.
Ili haltigas la ĉevalon antaŭ la perono de la grafa domo, kaj la juna grafino iras el la sledo ĉe la pordo de sia propra hejmo.
Sed kiam elrapidantaj servistoj ĉirkaŭas ŝin, ŝi rericevas kuraĝon kaj ekvilibron.
”Zorgu pri la ĉevalo, Anderson!” ŝi diras al la veturigisto.
”Tiuj ĉi sinjoroj, kiuj veturigis min hejmen, certe bonvolas eniri por tempeto? La grafo tuj venos.”
”Kiel vi deziras, grafino,” Gösta Berling diras kaj tuj iras el la sledo. Sen heziti eĉ momenton Beerencreutz ĵetas la kondukrimenojn.
La juna grafino iras antaŭ ili kaj kun malbone kaŝita malica ĝojo kondukas ilin en la salonon.
La grafino atendis, ke ili hezitos antaŭ la propono atendi ŝian edzon.
Ili do ne scias, kiel severa kaj justa homo li estas. Ili ne timas la ekzamenon, kiun li faros kun ili, kiuj perforte kaptis ŝin kaj devigis ŝin veturi kun ili. Ŝi volas aŭdi lin malpermesi al ili iam ajn plu meti siajn piedojn en ŝian hejmon.
Ŝi volas vidi lin voki la servistojn por montri la kavalirojn kiel homojn, kiujn ili neniam plu enlasu tra la pordoj de Borg.
Ŝi volas aŭdi lin esprimi sian malestimon ne nur pro tio, kion ili faris al ŝi, sed ankaŭ pro ilia konduto al la maljuna majorino, ilia bonfarantino.
Li, kiu estas por ŝi nur amemo kaj mildeco, li levos sin en justa severo kontraŭ ŝiaj persekutantoj. La amo donos fajron al lia parolo. Li, kiu protektis kaj gardis ŝin kiel estaĵon de pli delikata specimeno ol ĉiu alia, li ne toleros, ke krudaj viroj atakis ŝin kiel rabobirdoj la paseron. Ŝi ardis pro venĝavido.
Beerencreutz, la kolonelo kun la densaj, blankaj lipharoj, tamen sentime iris en la salonon kaj al la fajro, kiu ĉiam devis bruli, kiam la grafino venis hejmen de festeno.
Gösta restis en la malhelo apud la pordo kaj silente rigardis la grafinon, dum la servistoj liberigis ŝin de la supervestoj.
Kiam li tiel rigardis la junan virinon, li fariĝis pli ĝoja, ol li estis dum multaj jaroj. Tio fariĝis tute klara al li, tio estis konvinka kiel revelacio, kvankam li ne komprenis, kiel li eltrovis ĝin, ke ŝi portas en si la plej belan animon.
Ankoraŭ ĝi estas ligita kaj dormetas, sed certe ĝi liberiĝos.
Li tiel ĝojis, ke li ektrovis, ke tiom da pureco, pieco kaj senkulpeco troviĝas plej interne en ŝi. Li preskaŭ ekridis pri ŝi, ĉar ŝi aspektis tiel kolera kaj staris kun flamantaj vangoj kaj kuntiritaj brovoj.
”Vi ne scias, kiel milda kaj bona vi estas,” li pensis.
Tiu flanko de ŝia estaĵo, kiu estas turnita al la ekstera mondo, neniam povos plene reprezenti ŝian internon, li pensis.
Sed de tiu momento Gösta Berling devis esti ŝia servanto, kiel oni devas servi al ĉio bela kaj dieca. Jes, li eĉ ne povis penti, ke li ĵus agis tiel perforte al ŝi. Se ŝi ne tiel timus, se ŝi ne forpuŝus lin tiel kolereme, se li ne perceptus, kiel ŝia tuta estaĵo tremas pro lia krudeco, tiam li ne scius, kia bela kaj nobla animo loĝas en ŝi.
Li ne povis kredi tion antaŭe. Ŝi estis ja nur dancemo kaj gajeco. Kaj krome ŝi edziniĝis al la stulta grafo Henrik.
Jes, li estos ŝia sklavo ĝis la morto: hundo kaj sklavo, kiel kutimis diri kapitano Kristian, kaj nenio pli.
Gösta Berling sidis ĉe la pordo kaj kun falditaj manoj faris ian diservon. De tiu tago, kiam li unuafoje sentis la fajrolangon de inspiro flami super si, li ne spertis tian sanktecon en sia animo. Li ne lasis ĝeni sin kvankam grafo Dohna envenis kun amaso da homoj, kiuj blasfemis kaj lamentis pro la pajacaĵo de la kavaliroj.
Li lasis al Beerencreutz akcepti la ŝtormon. Hardita de multaj aventuroj tiu en flegma trankvilo staris ĉe la fajro. Li suprenmetis la piedon sur la kamenkradon, apogis la kubuton sur la genuo kaj la mentonon sur la mano kaj rigardis la enŝtormantojn.
”Jen, kion signifas ĉio ĉi?” la malgranda grafo tondris al li.
”Signifas, ke tiel longe, ke troviĝas virinoj sur la tero, tiel longe ankaŭ troviĝas idiotoj, kiuj dancas laŭ ilia fajfilo.”
La vizaĝo de la juna grafo ruĝiĝis.
”Mi demandas, kion signifas tio ĉi?” li ripetis.
”Tion demandas ankaŭ mi,” Beerencreutz mokis. ”Mi demandas, kion signifas, ke la grafino de Henrik Dohna ne volas danci kun Gösta Berling.”
La grafo turnis sin demande al sia edzino.
”Mi ne povis, Henrik,” ŝi diris. ”Mi ne povis danci kun li aŭ kun iu el ili. Mi pensis pri la majorino, kiun ili lasis suferi en malliberejo.”
La malgranda grafo rektigis sian rigidan korpon kaj streĉis supren sian maljunulan kapon.
”Ni kavaliroj,” Beerencreutz diris, ”permesas al neniu malhonori nin. Kiu ne volas danci kun ni, tiu devas veturi kun ni.
La grafino ne suferis domaĝon, kaj per tio la afero povas esti finita.”
”Ne!” la grafo diris. ”Per tio ĝi ne povas esti finita. Estas mi, kiu respondas pri la agoj de mia edzino. Nun mi demandas, kial Gösta Berling ne turnis sin al mi por ricevi kompenson, kiam mia edzino ofendis lin.”
Beerencreutz ridetis.
”Mi demandas!” la grafo ripetis.
”Oni ne petas permeson de la vulpo senfeligi ĝin,” Beerencreutz diris.
La grafo metis la manon sur sian mallarĝan bruston.
”Oni diras pri mi, ke mi estas justa homo,” li diris. ”Mi povas juĝi miajn servistojn. Kial mi ne povus juĝi mian edzinon?
La kavaliroj ne havas rajton juĝi ŝin. Mi nuligas la punon, kiun ili faris al ŝi. Ĝi neniam ekzistis, ĉu vi komprenas, sinjoroj.
Ĝi neniam ekzistis.”
La grafo elkriis la vortojn en plej alta falseto. Beerencreutz sendis rapidan rigardon al la ĉeestantoj. Eĉ ne unu el ili –
Sintram, Daniel Bendix, Dahlberg kaj la ceteraj, kiuj kuniris en la domon – subridetis pri tio, kiel li superruzis la stultan Henrikon Dohna.
La juna grafino ne tuj komprenis. Kion oni rigardu kiel nenion?
Ŝia angoro, la krudaj prenoj de la kavaliroj sur ŝia delikata korpo, la sovaĝa kanto, la sovaĝaj vortoj, la sovaĝaj kisoj, ĉu ĉio tio ne okazis? Ĉu en tiu ĉi vespero do ekzistas nenio, super kio la griza krepuskodiino ne regas.
”Sed, Henrik …”
”Silentu!” li diris. Kaj li rektigis sin por fari punparolon al ŝi. ”Ve al vi, ĉar vi, kiu estas virino, volis fari vin juĝanto de viroj!” li diras. ”Ve al vi, ĉar vi, kiu estas mia edzino, kuraĝas ofendi iun, kies manon mi volonte premas! Kiom koncernas vin, ke la kavaliroj metis la majorinon en arestejon? Ĉu ili ne pravas? Vi neniel povas kompreni, kiel viro devas koleri en la profundo de sia animo, kiam li ekscias pri malfidelo de virinoj.
Ĉu vi mem intencas iri la malbonan vojon, ĉar vi defendas tian virinon?”
”Sed, Henrik …”
Ŝi ĝemis kiel infano kaj etendis la brakojn kvazaŭ por defendi sin kontraŭ la malbonaj vortoj. Eble ŝi neniam antaŭe aŭdis tiel malbonajn vortojn direktitaj al ŝi. Ŝi estis tiel malforta inter tiuj krudaj viroj, kaj jen ŝia sola defendanto turnis sin kontraŭ ŝi. Neniam plu ŝia koro havos forton ĵeti lumon sur la mondon.
”Sed, Henrik, estas ja vi, kiu devus defendi min!”
Gösta Berling atentis nun, kiam estis tro malfrue.
Vere li ne sciis kion fari. Li tre emis helpi ŝin. Sed li ne kuraĝis starigi sin inter edzon kaj edzinon.
”Kie estas Gösta Berling?” la grafo demandis.
”Jen!” Gösta diris. Kaj li faris mizeran provon forŝerci la aferon. ”Ŝajnas, ke vi faris paroladon, kaj mi ekdormis. Kion vi diras, grafo, ĉu ni ne veturu hejmen nun, por ke vi povu enlitiĝi?”
”Gösta Berling, ĉar mia grafino rifuzis danci kun vi, mi ordonas, ke ŝi kisu vian manon kaj petu vin pri pardono.”
”Kara grafo Henrik,” Gösta diris ridetante, ”ne decas por juna virino kisi tiun ĉi manon. Hieraŭ ĝi estis ruĝa de sango de pafita alko, lastnokte nigra de fulgo post batalo kontraŭ karbigisto. Vi diris noblan kaj altaniman juĝon. Tio sufiĉas.
Venu, Beerencreutz!”
La grafo baris lian vojon.
”Ne iru!” li diris. ”Mia edzino devas obei min. Mi volas, ke mia edzino sciu la sekvon de tro memdecida ago.”
Gösta restis ne sciante kion fari. La grafino staris tute pala; sed ŝi ne movis sin.
”Iru!” la grafo diris.
”Henrik, mi ne povas.”
”Vi povas,” la grafo diris akre. ”Vi povas. Sed mi scias, kion vi volas. Vi volas devigi min batali kontraŭ tiu viro, pro tio ke vi kaprice ne ŝatas lin. Bone, se vi ne volas kompensi lin, mi faros tion. Ĉiam plaĉas al vi, virinoj, se viroj estas mortigataj pro vi. Via estas la kulpo, sed vi ne volas rebonigi ĝin. Sekve mi devas fari tion. Mi duelos, mia grafino. Post kelkaj horoj mi estos sanga kadavro.”
Ŝi sendis al li longan rigardon. Kaj ŝi vidis lin tia, kia li estis: stulta, malkuraĝa, krevanta pro fiero kaj vanteco, la plej mizera el homoj.
”Trankviliĝu!” ŝi diris. Kaj ŝi fariĝis malvarma kiel glacio.
”Mi faros tion.”
Sed jen Gösta Berling tute senprudentiĝis.
”Vi ne faru, grafino! Ne, vi ne faru. Vi estas ja nur infano, malforta, senkulpa infano, kaj vi kisus mian manon! Vi havas tiel puran, belan animon. Mi neniam plu proksimiĝos al vi.
Ho, neniam plu! Mi portas morton kaj detruon al ĉio bona kaj senkulpa. Vi ne tuŝu min. Mi tremas pro vi kiel fajro pro akvo.
Vi ne faru!”
Li metis la manojn malantaŭ la dorson.
”Ne gravas al mi plu, sinjoro Berling. Nun ne gravas plu.
Mi petas vian pardonon. Mi petas, permesu al mi kisi vian manon!”
Gösta ankoraŭ tenis siajn manojn sur la dorso. Li rigardis la situacion. Li proksimiĝis al la pordo.
”Se vi ne akceptas la kompenson, kiun proponas mia edzino, tiam mi devos batali kontraŭ vi, Gösta Berling, kaj krome devos meti sur ŝin alian pli malfacilan punon.”
La grafino skuis la ŝultrojn. ”Li ja estas freneza pro malkuraĝo,” ŝi flustris. ”Lasu tion okazi! Estas sensignife, ke mi humiliĝos. Tion vi ja volis dum la tuta tempo.”
”Ĉu mi volis tion? Ĉu vi kredas, ke mi volis tion? Nu, se mi ne havos manojn plu por kisi, tiam vi tamen vidos, ke mi ne volis tion,” li diris.
Li kuris al la fajro kaj etendis siajn manojn en ĝin. La flamoj envolvis ilin, la haŭto krispigis, la ungoj krakis. Sed en la sama sekundo Beerencreutz kaptis lian nukon kaj sengarde ĵetis lin for en la ĉambron. Li faletis kontraŭ seĝo kaj sidiĝis.
Li preskaŭ hontis pro tiel stulta faro. Ĉu ŝi ne kredos, ke li faris tion nur fanfarone? Fari tion en la homplena ĉambro devus ja aspekti kiel stulta fanfarono. Ekzistis ja neniom da danĝero.
Antaŭ ol li trovis tempon por leviĝi, la grafino genuis apud li. Ŝi prenis la ruĝajn, fulgajn manojn kaj rigardis ilin.
”Mi kisos ilin, kisos ilin,” ŝi diris, ”tuj kiam ili ne estos tro sentemaj kaj doloraj!” kaj la larmoj fluis el ŝiaj okuloj, dum ŝi vidis la brulvezikojn leviĝi sub la fajrolekita haŭto.
Tiel li fariĝis por ŝi kiel revelacio de nekonata grandiozeco.
Ke tiuj aferoj ankoraŭ povas okazi sur la tero, ke io tia povas okazi por ŝi! Ho, kia viro tamen estas tiu, kapabla fari ĉion, grandega en bono kiel en malbono, viro de la grandfaroj, de la fortaj vortoj kaj la brilaj agoj! Heroo, heroo, kreita el alia ŝtofo ol aliaj! Sklavo de kaprico, de momenta deziro, sovaĝa kaj terura, sed posedanto de furioza forto, evitanta nenion.
Ŝi estis tre premita dum la tuta vespero, vidis nenion krom malĝojo, kruelo kaj malkuraĝo. Nun ĉio estis forgesita. La juna grafino ree ĝojis pri la vivo. La diino de la krepusko estis venkita. La juna grafino vidis lumon kaj kolorojn briligi la mondon.
* * *
Estis en la sama nokto en la kavalira domo.
Tie ili kriis veon kaj malbenon pri Gösta Berling. La maljunaj sinjoroj volis dormi, sed tio ne estis ebla. Li ne lasis ilin ricevi trankvilon. Ili antaŭtiris la litkurtenojn kiaj estingis la kandelojn, sed estis vane. Li nur babilis.
Nun li sciigis al ili, kia anĝelo estas la juna grafino, kaj kiel li adoras ŝin. Li servos ŝin, adoros ŝin. Nun li estas kontenta pri tio, ke ĉiuj forlasis lin. Nun li povos dediĉi tutan vivon por servi ŝin. Kompreneble ŝi malestimas lin. Sed li estos kontenta kuŝi kiel hundo ĉe ŝiaj piedoj.
Ĉu ili atentis pri la insulo Lagön en Löven? Ĉu ili vidis, ĝin de sudo, kie la malglata roko leviĝas krutege el la akvo? Ĉu ili vidis ĝin de nordo, kie ĝi en neforta dekliveco malaltiĝas al la lago, kaj kie la mallarĝaj sablodunoj, sur kiuj kreskas grandaj, belegaj piceoj, serpentas laŭ la akvorando kaj formas la plej mirindajn lagetojn? Sur la kruta rokopinto, kie ankoraŭ kuŝas restoj de pirata kastelo, li konstruos palacon al la juna grafino, palacon el marmoro. Larĝaj ŝtuparoj, ĉe kiuj flagornamitaj boatoj povos albordiĝi, estos hakataj en la monto al la lago.
Tie estos radiaj salonoj kaj altaj turoj kun oritaj pintoj. Tio estos konvena loĝejo por la juna grafino. La malnova ligna domaĉo sur la terlango de Borg eĉ ne indas, ke ŝi enirus en ĝin.
Kiam li dum kelka tempo elokventis, jen kaj jen eksonis ronko malantaŭ la flavkvadrataj kurtenoj. Sed la plej multaj blasfemis kaj lamentis pri li kaj liaj malsaĝaĵoj.
”Homoj,” li tiam solene diras, ”mi vidas la verdan teron kovrita de homfaritaĵoj aŭ ruinoj de homfaritaĵoj. La piramidoj pezas sur la tero, la babela turo traboris la ĉielon, la belaj temploj kaj la grizaj kasteloj leviĝis el la polvo. Sed el ĉio konstruita de homaj manoj, kio ne falis aŭ falos? Ho, homoj, ĵetu la masonilon kaj la argilformujon! Sternu la masonistan antaŭtukon sur via kapo kaj ekkuŝu por konstrui la helajn kastelojn de la revoj! Kiom utilas al la spirito temploj el ŝtono kaj argilo? Lernu konstrui nepere eblajn kastelojn el revoj kaj vizioj!”
Post tio li ridante iris ripozi.
Kiam la grafino post nelonge eksciis, ke la majorino estas liberigita, ŝi faris tagmanĝoregalon por la kavaliroj.
Per tio komenciĝis la longa amikeco inter ŝi kaj Gösta Berling.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.