La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SEPA ĈAPITRO: La malnovaj veturiloj

Geamikoj, homidoj! Se vi legas tion ĉi sidante aŭ kuŝante en la nokto, same kiel mi skribas ĝin dum la silentaj horoj, tiam vi ne faru suspiron de faciliĝo, pensante ke la bonaj sinjoroj kavaliroj en Ekeby povis ĝui trankvilan dormon, kiam ili venis hejmen kun Marianne kaj havigis por ŝi bonan liton en la plej bona gastĉambro malantaŭ la granda salono.

Ili enlitiĝis kaj ili ekdormis, sed la sorto ne permesis al ili trankvile kaj senĝene dormi ĝis la tagmezo, kiel eble mi kaj vi, karaj gelegantoj, povus fari, se ni maldormus ĝis la kvara kaj niaj membroj dolorus pro laciĝo.

Oni nome ne forgesu, ke en tiu tempo la maljuna majorino ĉirkaŭvagis en la lando kun almozula sako kaj bastono, kaj ke ŝi neniam atentis pri la komforto de iu elĉerpita kompatindulo, kiam ŝi entreprenis ion gravan. Nun ŝi ankoraŭ malpli povis fari tion, ĉar ŝi decidis forpeli la kavalirojn de Ekeby en tiu nokto.

Pasinta estis la tempo, kiam ŝi sidis en brilo kaj gloro en Ekeby kaj semis ĝojon sur la teron, kiel Dio semas stelojn sur la ĉielon. Kaj dum ŝi senhejma vagis tra la lando, la potenco kaj gloro de la granda bieno estis donita en la manojn de la kavaliroj por gardo, kiel la vento gardas la cindron, kiel la printempa suno gardas la neĝon.

Kelkiam okazis, ke la kavaliroj elveturis ses aŭ okope sur longa sledo kun jungitaro, sonorilaro kaj plektitaj kondukrimenoj. Se ili tiam renkontis la majorinon, kiu iris kiel almozulino, ili ne mallevis la okulojn.

Pugnitajn manojn la bruanta aro etendis al ŝi. Per subita movo de la sledo ili devigis ŝin rifuĝi en la neĝamasojn ĉe la vojrando, kaj majoro Fuchs, la ursomortiganto, ĉiam kraĉis trifoje por forigi ĉiun malbonan efikon de renkonto kun virino.

Ili havis neniun indulgon por ŝi. Irante laŭ la vojo ŝi ŝajnis al ili malica kiel sorĉistino. Se akcidento trafus ŝin, ili ne malĝojus pli multe ol tiu, kiu en la paska vespero pafas per pafilo ŝarĝita per latunaj agrafoj, malĝojas pro tio, ke li okaze trafas preterflugantan sorĉistinon.

Estis animsava afero por la kompatindaj kavaliroj persekuti la majorinon. La homoj ofte estis kruelaj kaj turmentis unu la alian en granda krudeco, kiam ili timis pri siaj animoj.

Kiam la kavaliroj malfrue en la noktoj ŝanceliĝis de la drinktabloj al la fenestroj por rigardi, ĉu la nokto estas kvieta kaj stelklara, ili ofte rimarkis malhelan ombron, kiu glitis trans la korton. Ili komprenis, ke la majorino venis por vidi sian amatan hejmon, sed tiam la kavalira domo estis skuata de la mokrido de la maljunaj pekuloj, kaj mokvortoj flugis al ŝi tra la malfermitaj fenestroj.

Vere, sensenteco kaj aroganteco komencis invadi la korojn de la malriĉaj aventuristoj. Malamon Sintram plantis en ilin.

Iliaj animoj ne estus en pli granda danĝero, se la majorino restus en Ekeby. Pli multaj mortas dum la forkuro ol dum la batalo.

La majorino ne sentis tre grandan koleron kontraŭ tiuj kavaliroj.

Se ŝi havus la potencon, ŝi punus ilin per vergo kiel friponecajn bubojn kaj poste denove montrus al ili bonvolon kaj helpemon.

Sed nun ŝi timis pro la amata bieno, kiu estis donita en la manojn de la kavaliroj por gardo, kiel la lupoj gardas la ŝafojn, kiel la gruoj gardas la printempan grenon.

Certe ekzistas multaj, kiuj suferis pro la sama malĝojo. Ŝi ne estis la sola, kiu vidis detruon ruinigi amatan hejmon, kiu sentis, kiel estas, kiam bonflegitaj bienoj senprizorgiĝas. Ili vidis la hejmon de la junaĝo rigardi ilin kiel vundita besto.

Multaj sentas sin kiel krimuloj, kiam ili vidas la arbojn tie vegeti sub likenoj kaj la sablovojetojn kovritaj de herbotufoj.

Ili volus ekgenui sur tiuj kampoj, kiuj iam fieris pro riĉaj rikoltoj, por peti al ili, ne akuzi ilin pro la honto, kiu trafis ilin.

Kaj ili turnas sin for de la maljunaj, kompatindaj ĉevaloj, lasante al pli arogaj homoj renkonti iliajn rigardojn. Li ne kuraĝas stari ĉe la barilpordo por rigardi la brutaron, kiu venas de la paŝtejo. Neniu peco de la tero tiel malŝatigas vizitanton, kiel neprizorgita hejmo.

Ho, mi petas vin, vin ĉiujn, kiuj flegas kampojn, herbejojn, parkojn kaj la amatajn, ĝojodonajn flor ĝardenojn, flegu ilin bone! flegu ilin en amo, en laboro! Ne estas bone, ke la naturo malĝojas pro la homoj.

Kiam mi pripensas, kiom tiu fiera Ekeby suferis sub la regado de la kavaliroj, tiam mi deziras, ke la intenco de la majorino estu atinginta sian celon, kaj ke Ekeby estu prenita for de la kavaliroj.

Ne estis ŝia intenco mem rekapti la potencon.

Nur unu celon ŝi havis: liberigi sian hejmon de tiuj frenezuloj, tiuj akridoj, tiuj sovaĝaj rabistoj, post kies invado herbo ne kreskis.

Kiam ŝi vagis tra la lando kaj vivis per almozoj, ŝi ĉiam pensis pri sia patrino, kaj firmiĝis en ŝia koro tiu penso, ke ŝi ne povos atingi reboniĝon, antaŭ ol la patrino forprenos de ŝi la malbenon.

Neniu ankoraŭ informis pri morto de la maljunulino, do ŝi verŝajne ankoraŭ vivas ĉe la uzino norde en la arbaroj de Elvdalen.

Naŭdekjara ŝi ankoraŭ vivas en senĉesa laboro, gardante laktopelvojn en la somero, karbigejojn en la vintro, laborante ĝis la morto kaj sopirante al tiu tago, kiam ŝi finplenumis la taskon de sia vivo.

Kaj la majorino pensis, ke la maljunulino devas vivi tiel longe por povi forpreni la malbenon de ŝia ekzisto. Certe ne rajtus morti tiu patrino, kiu venigis tian mizeron al sia infano.

Jen la majorino volis iri al la maljunulino, por ke ili ambaŭ ekhavu trankvilon. Ŝi volis iri tra la malhelaj arbaroj laŭ la longa rivero al sia infanaĝa hejmo. Antaŭ tio ŝi certe ne trovos ripozon. Multaj estis, kiuj dum tiuj tagoj proponis al ŝi varman hejmon kaj donacojn de fidela amikeco, sed ŝi restis nenie. Severa kaj kolera ŝi iris de bieno al bieno, kaj la malbeno premis ŝin.

Ŝi iros al sia patrino, sed unue ŝi volis zorgi pri la amata bieno. Ŝi ne volis foriri lasante ĝin en la manoj de facilanimaj malŝparuloj, maltaŭgaj drinkherooj malzorgemaj disigantoj de la donacoj de Dio.

Ĉu ŝi povus foriri por reveni kaj trovi sian heredaĵon detruita, siajn martelojn silentaj, siajn ĉevalojn malgrasaj, siajn geservistojn disigitaj?

Ho ne, ankoraŭfoje ŝi levos sin plenforte por forpeli la kavalirojn.

Bone ŝi komprenis, ke ŝia edzo kun plezuro vidas, ke ŝia heredaĵo estas detruata. Sed ŝi konis lin sufiĉe por scii, ke se ŝi nur forpelos liajn akridojn, tiam li estos tro inerta por venigi novajn. Se la kavaliroj nur estus for, tiam ŝiaj malnovaj terlaborestro kaj administranto prizorgus la faron de Ekeby laŭ malnova kutimo.

Kaj tial ŝia malhela ombro dum multaj noktoj glitis antaŭen sur la nigraj uzinaj vojoj. Ŝtelire ŝi vizitis la dometojn de la farmetistoj, ŝi flustris kun la muelisto kaj liaj helpantoj en la suba etaĝo de la granda muelejo, ŝi interkonsiliĝis kun la forĝistoj en la malluma karbdomo.

Kaj ili ĉiuj ĵuris helpon al ŝi. La gloro kaj potenco de la granda uzino ne restos plu en la manoj de malzorgemaj kavaliroj por esti gardata, kiel la vento gardas la cindron, kiel la lupo la ŝafaron.

Kaj en tiu ĉi nokto, kiam la gajaj sinjoroj dancis, ludis kaj drinkis, ĝis ili en mortlaca dormo ekkuŝis sur siaj litoj, en tiu ĉi nokto ili devas esti forpelataj. Ŝi lasis ilin fieri, la senzorgulojn.

En severhumora atendo ŝi sidis en la forĝejo kaj atendis la finon de la balo. Ŝi atendis ankoraŭ pli longe, ĝis la kavaliroj revenis de sia nokta veturo, ŝi sidis en silenta atendo, ĝis oni informis al ŝi, ke la lasta kandelflamo estas estingita en la fenestroj de la kavalira domo kaj la granda domo dormas.

Tiam ŝi levis sin kaj eliris.

La majorino ordonis, ke ĉiuj homoj de la uzino kolektiĝu apud la kavalira domo; ŝi mem iris antaŭe supren al la korto.

Tie ŝi iris al la granda domo, frapis kaj estis enlasata. Renkontis ŝin la juna filino de la pastro en Broby, kiun ŝi edukis je taŭga servistino.

”Mia sinjorino estu kore bonvena!” la servistino diris kaj kisis ŝian manon.

”Estingu la kandelon!” la majorino diris. ”Ĉu vi kredas, ke mi ne povas iri tie ĉi sen lumo?”

Kaj jen ŝi komencis rondiron tra la silenta domo. Ŝi iris de la kelo ĝis la subtegmentejo kaj adiaŭis. Per ŝtelaj paŝoj ili iris el ĉambro en ĉambron.

La majorino parolis kun siaj memoroj. La servisitino nek suspiris nek plorsingultis, sed larmo post larmo senĉese fluis el ŝiaj okuloj, dum ŝi sekvis sian mastrinon. La majorino malfermigis por si la tolŝrankon kaj la arĝentoŝrankon kaj karesis per la mano la belajn damaskajn tukojn kaj la bonegajn argentokruĉojn. Karese ŝi mantuŝis la grandan amason da molanasaj kusenegoj en la provizejo. Ĉiujn ilojn, teksilojn, ŝpinilojn kaj fadenvolvilojn ŝi palpis. Esplore ŝi metis la manon en la spicokeston kaj tuŝis la vicojn da sebkandeloj, kiuj pendis sur stangoj sub la plafono.

”La kandeloj jam sekiĝis,” ŝi diris. ”Oni povas forpreni kaj enmeti ilin.”

Malsupre en la kelo ŝi estis, singarde levetis la barelojn kun malforta biero kaj palpe tuŝis la vicojn da vinboteloj.

Ŝi estis en la manĝoprovizejo kaj la kuirejo, ŝi ĉion tuŝis, ĉion esploris. Ŝi etendis sian manon kaj adiaŭis sian tutan domon.

Fine ŝi iris en la ĉambrojn. En la manĝosalono ŝi palpis la tabulojn de la granda faldotablo.

”Multaj satiĝis ĉe tiu ĉi tablo,” ŝi diris.

Ŝi iris tra ĉiuj ĉambroj. Ŝi trovis la longajn, larĝajn sofojn en iliaj lokoj, ŝi metis sian manon sur la malvarmetajn tabulojn de la marmoraj tabloj, kiuj, apogitaj de oritaj grifoj, subtenis spegulojn, kiuj havis frison el dancantaj diinoj.

”Tiu ĉi domo estas riĉa,” ŝi diris. ”Mirinda viro estis tiu, kiu donis ĉion tion al mi por estri.”

En la salono, kie la danco ĵus kirliĝis, la rigidodorsaj apogse ĝoj jam staris en pedanta ordo laŭ la muroj.

Tie ŝi iris al la piano kaj nelaŭte frapis tonon.

”Ankaŭ en mia tempo ne mankis tie ĉi ĝojo kaj gajo,” ŝi diris.

La majorino ankaŭ iris en la gastĉambron malantaŭ la salono.

Tie estis karbonigra mallumo. La majorino manpalpis kaj trafis la vizaĝon de la servistino.

”Ĉu vi ploras?” ŝi demandis, ĉar ŝi sentis, ke la mano malseki ĝas de larmoj.

Nun la juna knabino komencis plorsingulti.

”Mia sinjorino,” ŝi kriis, ”mia sinjorino, ili detruos ĉion. Kial mia sinjorino foriras de ni kaj permesas al la kavaliroj detrui vian domon?”

Tiam la majorino ektiris la kurtenan ŝnuron kaj montris eksteren al la korto.

”Ĉu mi instruis al vi plori kaj plendi?” ŝi demandis. ”Rigardu eksteren! La korto estas plena de homoj, morgaŭ ne restos eĉ unu kavaliro en Ekeby.”

”Ĉu mia sinjorino do revenos?” la servistino demandis.

”Mia tempo ankoraŭ ne venis,” la majorino diris. ”La vojo estas mia hejmo, fojnstako mia lito. Sed vi gardu Ekebyn al mi, knabino, dum mi estos for.”

Kaj ili pluiris. Neniu el ili pensis aŭ sciis pri tio, ke Marianne dormas ĝuste en tiu ĉambro.

Cetere ŝi ne dormis. Ŝi estis plene maldorma, aŭdis kaj komprenis ĉion.

Ŝi kuŝis en la lito kaj verkis himnon al la amo.

”Vi mirinda, kiu levis min super min mem!” ŝi diris. ”En abismo de mizero mi kuŝis, kaj vi transformis ĝin en paradizon.

Sur la fera anso de la fermita pordo fiksiĝis miaj manoj kaj vundiĝis, sur la sojlo de mia hejmo kuŝas miaj larmoj, el kiuj la frosto formis perlojn de glacio. La frosto de kolero glaciigis mian koron, kiam mi aŭdis la batojn sur la dorso de mia patrino. En la malvarma neĝo mi volis fordormi mian koleron, sed vi venis. Ho, amo, infano de fajro, al homo frostiĝinta pro multa malvarmo vi venis. Se mi komparas mian mizeron kun tiu mirindaĵo, kiun mi per tio gajnis, ĝi ŝajnas al mi nenioma.

Liberigita mi estas de ĉiuj ligoj, patron mi ne havas, nek patrinon, nek hejmon. La homoj opinios ĉion malbonan pri mi kaj forturnos sin de mi. Bone, ĉar tiel plaĉis al vi, ho amo, ĉar kial mi staru pli alte ol mia amato? Man-en-mane ni iros en la mondon. Malriĉa estas la fianĉino de Gösta Berling.

En la neĝamasoj li trovis ŝin. Do ni kune aranĝu nian neston, ne en altaj salonoj sed en farmetista domo ĉe la rando de la arbaro! Mi helpos lin gardi la karbigstakon, mi helpos lin meti kaptmaŝojn por urogaloj kaj leporoj, mi kuiros lian manĝaĵon kaj flikos liajn vestojn. Ho, mia amato, mi malĝojos kaj sopiros, kiam mi sidos sola ĉe la arbara rando kaj atendos vin, ĉu vi kredas tion? Tion mi faros, tion mi faros, sed ne pro la tagoj de riĉeco, nur pro vi, nur pro vi mi atende rigardos kaj sopiros, al viaj paŝoj sur la arbara vojeto, al via gaja kanto, kiam vi venos kun la hakilo sur la dorso. Ho, mia amato, mia amato! Dum mia tuta vivo mi povus sidi kaj atendi vin.”

Tiel ŝi kuŝis verkante himnojn al la ĉionreganta dio de la koro kaj tute ne fermis siajn okulojn por dormo, kiam la majorino envenis.

Kiam tiu foriris, Marianne ellitiĝis kaj surmetis la vestojn.

Ankoraŭfoje ŝi devis surmeti la nigran veluran robon kaj la maldikajn balŝuojn. Ŝi vindis la kovrilon ĉirkaŭ sin kiel ŝalon kaj ankoraŭfoje rapidis eksteren en la teruran nokton.

Kvieta, stelklara kaj morde malvarma la februara nokto kuŝis super la tero; estis, kvazaŭ ĝi neniam volus finiĝi. Kaj la mallumo kaj frosto, kiujn tiu longa nokto disvastigis, restis sur la tero longe, longe post la leviĝo de la suno, longe post la akviĝo de tiuj neĝamasoj, kiujn la bela Marianne travadis.

Marianne forrapidis de Ekeby por havigi helpon. Ŝi ne povis toleri la forpelon de tiuj homoj, kiuj levis ŝin el la neĝo kaj malfermis siajn korojn kaj hejmon por ŝi. Ŝi volis iri al Sjö, al majoro Samzelius. Estis urĝe. Nur post unu horo ŝi povos reveni.

Kiam la majorino adiaŭis sian hejmon, ŝi iris sur la korton, kie la homoj atendis ŝin, kaj la batalo pri la kavalira domo komenciĝis.

La majorino starigas la homojn ĉirkaŭ la alta, mallarĝa domo, kies supra etaĝo estas la fama hejmo de la kavaliroj. La kavaliroj dormas tie supre en la granda ĉambro kun la kalkitaj muroj, la ruĝpentritaj kestoj kaj la granda, faldotablo, kie la kamfiokartoj naĝas en elverŝita brando, kaj kun larĝaj litoj kovritaj de flavkvadrataj kurtenoj. Ho, la senzorguloj!

Kaj en la stalo la kavalirĉevaloj staras antaŭ plena manĝujo kaj sonĝas pri la veturoj de sia junaĝo. En la tagoj de ripozo estas dolĉe sonĝi pri la sovaĝaj faroj de junaĝo, pri foirvojaĝoj, kiam ili tage kaj nokte devis stari ekstere, pri vetveturo de la frumatena kristnaska diservo, pri provveturo antaŭ ĉevalinterŝanĝo, kiam ebriaj sinjoroj kun la kondukrimeno levita por bato streĉis sin el la veturilo super iliajn dorsojn kaj kriaĉis blasfemojn en iliajn orelojn. Dolĉe estas al ili sonĝi, kiam ili scias, ke ili neniam plu forlasos la plenajn manĝujojn, la varmajn stalfakojn de Ekeby. Ho, la senzorguloj!

En terura malnova veturilejo, kien oni kutime metis difektitajn kaleŝojn kaj eksigitajn sledojn, ekzistas mirinda kolekto de malnovaj veturiloj. Tie staras verdpentritaj fojnveturiloj kaj aliaj kun bastonfaritaj supropartoj, pentritaj ruĝe kaj flave. Tie staris la unua kariolo de Vermlando, gajnita kiel militkaptaĵo de Beerencreutz en la jaro 1814. Tie staras ĉiuj imageblaj specoj de unuĉevalaj ĉaroj, kabrioletoj kun molmovaj risortoj kaj veturĉaroj, strangaj turmentiloj kun la sidtabulo kuŝanta sur lignaj risortoj. Tie ekzistas ĉiuj mortigaj ”kafrostiloj”, ”unukajduonlokuloj” kaj la ”perdrikoj”[25], kiujn oni prikantis en la tempo de la ŝoseoj. Kaj tie troviĝas la longa sledo, kiu havas lokon por dekdu kavaliroj, la kovrilsledo de la frostsentema kuzo Kristoffer kaj la familia sledo de Örneclou kun tinemordita ursofelo kaj frotita blazono sur la ŝirmilo.

Plue estis vetsledoj, senfine da vetsledoj.

Multaj estas la kavaliroj, kiuj vivis kaj mortis en Ekeby. Iliaj nomoj estas forgesitaj sur la tero, kaj ili ne havas lokon plu en la koroj de la homoj, sed la majorino konservis la veturillojn, per kiuj ili venis al la bieno. Ŝi kolektis ĉiujn en la malnova veturilejo.

Tie ili staras dormante kaj lasas la polvon kovri sin dense, dense.

Nitoj kaj najloj lasas sian prenon en la kaduka ligno, la farbo defalas en longaj flokoj, la remburaĵo en la kusenoj eliĝas tra truoj, kiujn faris la tineoj.

”Lasu nin ripozi, lasu nin disfali!” la maljunaj veturiloj diras.

”Ni sufiĉe longe skuiĝis sur la vojoj, sufiĉe da malseko ni ensorbis dum la pluvoj. Lasu nin ripozi! Longa tempo pasis, de kiam ni veturigis la junajn sinjorojn al ilia unua balo, de kiam ni estis nove pentritaj kaj brilis en la dolĉaj aventuroj de sledara plezurveturo, de kiam ni sur ŝlimaj printempaj vojoj portis la gajajn heroojn al la millitekzerca kampo Trolssnäs.

Ili dormas, la plej multaj el ili, kaj la lastaj kaj plej bonaj intencas neniam plu forlasi Ekebyn, neniam plu.”

Kaj jen fendiĝas la ledo de la krurkovraĵo, malfiksiĝas la radringoj, putras radradioj kaj aksingoj. La malnovaj veturiloj ne atentas pri vivo, ili volas morti.

La polvo jam kuŝas sur ili kiel ĉerkokovrilo, kaj sub ĝia protekto ili cedas al la influo de maljuneco. En neskuebla maldiligento ili staras tie kaj detruiĝas. Neniu tuŝas ilin, kaj tamen ili disfalas. Unufoje en la jaro malfermiĝas la pordo, se venas iu nova kamarado, kiu decide volas resti en Ekeby, kaj kiam la pordo estas fermita, tiam laciĝo, dormo, detruiĝo kaj kadukiteco tuj kaptas ankaŭ tiun. Ratoj, lignoroduloj, tineoj, anobioj kaj kiel ili ĉiuj nomiĝas, tiuj rabaviduloj, atakas ĝin, kaj ĝi rustas kaj forputras en sensonĝa, dolĉa maltrankvilo.

Sed jen en la februara nokto la majorino malfermas la pordon de la veturilejo.

Kaj lumate de lanternoj kaj torĉoj ŝi elserĉigas la veturilojn, kiuj apartenas al la nunaj kavaliroj de Ekeby: la malnovan kariolon de Beerencreutz, la blazonornamitan sledon de Örneclou kaj la mallarĝan kovrilsledon, kiu protektis kuzon Kristoffer.

Ŝi ne atentas, ĉu estas veturiloj por somero aŭ vintro, ŝi atentas nur, ke ĉiu ricevu la sian.

Kaj en la stalo oni vekas ĉiujn maljunajn kavalirĉevalojn, kiuj ĵus sonĝis antaŭ plenaj manĝujoj.

La sonĝo veriĝos, senzorguloj.

Ree vi spertos la krutajn deklivojn kaj la mucidan fojnon en la domaĉoj de la gastejoj, pikilvipon de ebriaj ĉevalkomercistoj kaj furiozajn vetveturojn sur novglacio tiel glitiga, ke suriro tremigas vin.

Nun la malnovaj veturiloj ricevas sian ĝustan aspekton, kiam oni jungas la malgrandajn grizajn norvegulojn[26] al alta fantomeca kabrioleto aŭ la altkrurajn, ostecajn kavaleriajn ĉevalojn al malaltaj vetsledoj. La maljunaj bestoj grimacas kaj snufas, kiam oni metas la bridferojn en iliajn sendentajn buŝojn, kaj la malnovaj veturiloj grincas kaj knaras. Oni eltiras por pririgardo kompatindan kadukecon, kiu devus havi permeson trankvile dormi ĝis la lasta tempo de la mondo; montri ĝas rigidaj piedartikoj, lamaj antaŭkruroj, spato kaj laringa kataro.

La stalservistoj tamen sukcesas jungi la tirantojn al la veturiloj.

Poste ili iras al la majorino kaj demandas, per kiu Gösta Berling veturu, ĉar, kiel ĉiu homo scias, li venis al Ekeby veturante en la karbosledo de la majorino.

”Jungu Don Juanon al nia plej bona vetsledo,” la majorino diras, ”kaj sternu la ursofelon kun arĝentaj ungoj sur ĝi!”

Kiam la servisto grumblas, ŝi daŭrigas: ”Ne troviĝas ĉevalo en mia stalo, kiun mi ne fordonus por liberiĝi de tiu viro, memoru tion!”

Jen, nun la veturiloj estas vekitaj kaj same la ĉevaloj, sed la kavaliroj ankoraŭ dormas.

Jen estas tempo konduki ilin eksteren en la vintronokton, sed estas pli danĝera faro ataki ilin en iliaj litoj ol elkonduki rigidkrurajn ĉevalojn kaj kadukajn malnovajn veturilojn. Ili estas kuraĝaj, fortaj, teruraj viroj, harditaj en cent aventuroj.

Ili estas pretaj defendi sin ĝismorte, ne estas facila afero kontraŭ ilia volo konduki ilin el iliaj litoj malsupren en la veturilojn, kiuj forportos ilin.

La majorino ordonas bruligi pajlostakon, kiu kuŝas tiel proksime al la domo, ke la lumo de la flamoj devas atingi la kavalirojn, kie ili dormas.

”La pajlostako apartenas al mi, tuta Ekeby apartenas al mi,” ŝi diras.

Kaj kiam la pajlostako hele flamas, ŝi krias:

”Nun veku ilin!”

Sed la kavaliroj dormas malantaŭ bone fermitaj pordoj. La tuta homamaso ekstere komencas krii la terurajn, timigajn vortojn: ”Fajro, fajro!” Sed la kavaliroj dormas.

La peza martelego de la majstroforĝisto tondras kontraŭ la eniran pordon, sed la kavaliroj dormas.

Forte premita neĝobulo frakasas la vitron kaj flugas en la ĉambron, repuŝata de la litaj kurtenoj, sed la kavaliroj dormas.

Ili sonĝas, ke bela knabino ĵetas al ili naztukon, ili sonĝas pri aplaŭdoj post mallevita kurteno, ili sonĝas pri gajaj ridoj kaj surdiga bruo de noktomezaj festoj.

Por veki ilin estus bezonata kanonpafo ĉe iliaj oreloj, maro da glacimalvarma akvo.

Ili salutklinis sin, dancis, muzikis, aktoris kaj ludis. Pezaj de vino, kun elĉerpitaj fortoj, ili dormas dormon, kiu estas profunda kiel tiu de la morto.

Tiu benita dormo preskaŭ savas ilin.

La homoj komencas kredi, ke tiu trankvilo kaŝas danĝeron.

Jen, se tio signifus, ke la kavaliroj jam estas ekstere por havigi helpon? Jen, se tio signifus, ke ili maldormas kun la fingro sur la ĉano, gardante malantaŭ la fenestro aŭ la pordo, pretaj faligi la unuan, kiu eniros?

Tiuj viroj estas ruzaj, batalpovaj, ion devas signifi ilia silento.

Kiu povas kredi pri ili, ke ili lasos surprizi sin kiel urso en ĝia travintrejo?

Ree kaj ree la homoj kriegas ”fajro”, sed nenio efikas.

Ĉar ĉiuj timas, la majorino mem kaptas hakilon kaj trabreĉas la eksteran pordon.

Poste ŝi sola kuras supren sur la ŝtuparo, ektire malfermas la pordon de la kavalira ĉambro kaj krias alinterne: ”Fajro!”

Tio estas voĉo, kiu pli facile ol la kriaĉo de la homamaso trovas atenton en la oreloj de la kavaliroj. Kutimiĝintaj obei al tiu voĉo dek du viroj en la sama momento saltas el la litoj, vidas la fajrolumon, kaptas la vestojn kaj malsuprenkuras la ŝtuparon sur la korton.

Sed en la pordo staras la granda majstroforĝisto kaj du manfirmaj muelistaj helpantoj, kaj granda malhonoro tiam trafas la kavalirojn. Laŭ ilia alveno oni kaptas ilin, ĵetas ilin sur la teron kaj ligas al ili la piedojn. Poste oni sen pluaj klarigoj forportas ilin, ĉiun al la veturilo, kiu estas decidita por li.

Neniu saviĝas, ĉiuj estas kaptitaj: Beerencreutz, la severa kolonelo, estis ligita kaj forkondukita, same Kristian Bergh, la forta kapitano, kaj onklo Eberhard, la filozofo.

Ankaŭ la nevenkebla, terura Gösta Berling estis kaptita. La majorino sukcesis. Ŝi tamen estas pli granda ol ĉiuj kavaliroj.

Kompatindaj ili aspektas, kiam ili sidas kun ligitaj membroj en la malnovaj, malbelaj veturiloj. Tie estas klinitaj kapoj kaj koleraj rigardoj, kaj la korto tremas pro blasfemoj kaj furiozaj erupcioj de senpova kolero.

Sed la majorino iras de unu al la alia.

”Ĵuru,” ŝi diras, ”ke vi neniam revenos al Ekeby.”

”Silentu, sorĉistino!”

”Ĵuru,” ŝi diras, ”alie mi reĵetos vin en la kavaliran domon, ligita kiel vi estas, kaj tie vi mortbrulos, ĉar tiun ĉi nokton mi bruligos la kavaliran domon, sciu tion.”

”Tion vi ne kuraĝas.”

”Ne kuraĝas! Ĉu Ekeby ne apartenas al mi? Ho, fripono! Ĉu vi kredas ke mi ne memoras, kiel vi kraĉis al mi sur la ŝoseo!

Ĉu vi ne kredas, ke mi ĵus havis emon bruligi tie ĉi kaj lasi vin ĉiujn mortbruli interne? Ĉu vi levis vian manon por defendi min, kiam oni forpelis min de mia hejmo? Ne, ĵuru!”

Kaj la majorino staras tie tiel timiga, kvankam ŝi eble ne estas tiel kolera, kiel ŝi ŝajnigas, kaj tiom da hakilarmitaj viroj staras ĉirkaŭ ŝi, ke ili devas ĵuri, por ke ne okazu iu granda malfeliĉo.

La majorino alportigas iliajn vestojn kaj kestojn el la kavalira domo kaj ordonas forpreni la manligojn. Poste oni metas la kondukrimenojn en iliajn manojn.

Sed dume longa tempo pasis, kaj Marianne atingis la bienon Sjö.

La majoro ne estis matendormema homo, li estis vestita kiam ŝi venis. Ŝi trafis lin sur la korto, li ĵus donis matenmanĝon al siaj ursoj.

Li malmullte respondis al ŝiaj vortoj. Li nur eniris al la ursoj, metis buŝrimenojn sur ilin kaj rapidis al Ekeby.

Marianne sekvis lin je distanco. Ŝi preskaŭ falis pro laciĝo, sed jen ŝi ekvidis klaran fajrolumon sur la ĉielo kaj preskaŭ mortis pro timo.

Kia nokto do estas tiu ĉi? Viro batas sian edzinon kaj lasas sian infanon frostmorti ekster sia pordo. Ĉu virino nun intencas brulmomigi siajn malamikojn, ĉu la majoro intencas igi la ursojn ataki liajn proprajn homojn?

Ŝi venkis sian lacon, preterpasis la majoron kaj furiozrapide kuris al Ekeby.

Ŝi gajnis grandan antaŭecon. Fine veninte sur la korton ŝi faris vojon al si tra la homamaso. Kiam ŝi staris meze en la rondo, antaŭ la vizaĝo de la majorino, ŝi kriis laŭpove laŭte:

”La majoro, la majoro venas kun la ursoj!”

Estiĝis konfuzo inter la homoj, ĉiuj rigardoj serĉis tiujn de la majorino.

”Vi venigis lin,” ŝi diris al Marianne.

”Forkuru!” tiu kriis ankoraŭ pli insiste. ”For, pro Dio! Mi ne scias, kion la majoro intencas, sed li havas la ursojn kun si.”

Ĉiuj staris senmovaj kun la okuloj direktitaj al la majorino.

”Mi dankas vin pro la helpo, infanoj,” tiu trankvile diris al la homoj. ”Ĉio, kio okazis tiun ĉi nokton, estis tiel aranĝita, ke neniun el vi povos trafi malfeliĉo aŭ jura proceso pro tio. Nun iru hejmen! Mi ne volas, ke iu el miaj homoj mortiĝu aŭ estu mortigata. Foriru!”

La homoj tamen restis.

La majorino turnis sin al Marianne.

”Mi scias, ke vi amas,” ŝi diris. ” Vi agas en frenezo de amo.

Neniam venu tago, kiam vi senpova devos rigardi detruon de via hejmo! Ĉiam vi estu estro de viaj lango kaj mano, kiam kolero plenigas la animon!”

”Karaj infanoj, venu nun, venu!” ŝi daŭrigis kaj turnis sin al la homoj. ”Dio protektu Ekebyn, mi devas iri al mia patrino.

Ho, Marianne, kiam vi ree prudentiĝos, kiam Ekeby estos detruita kaj la lando ĝemos pro mizero, tiam pripensu, kion vi faris tiun ĉi nokton, kaj zorgu pri la homoj!”

Post tio ŝi foriris, sekvata de la homoj.

Kiam la majoro venis sur la korton, li tie trovis nenion vivan krom Marianne kaj longan vicon da ĉevaloj kun veturiloj kaj veturantoj, longan mizeran vicon, en kiu la ĉevaloj ne estis pli mizeraj ol la veturiloj, la veturiloj ne pli mizeraj ol la posedantoj.

Ĉiuj estis malbone traktitaj en la vivobatalo.

Marianne aliris kaj malligis la ligitojn.

Ŝi rimarkis, ke ili kunpremas la lipojn kaj rigardas for. Ili hontis kiel neniam antaŭe. Pli granda malhonoro neniam trafis ilin.

”Ne estis pli bone por mi, kiam mi antaŭ kelkaj horoj genuis sur la perono de Björne,” Marianne diris.

Kaj jen, kara leganto, kio plu okazis en tiu nokto, kiel la malnovaj veturiloj venis en la ejon, la ĉevaloj en la stalon kaj la kavaliroj en la kavaliran domon, tion mi ne provos rakonti.

La matena lumo komencis montri sin super la orientaj montoj, kaj la tago venis kun klareco kaj trankvilo. Kiel pli trankvilaj estas la helaj, sunlumaj tagoj ol la malhelaj noktoj, sub kies protekta flugilo la rabobestoj ĉasas kaj la gufoj ululas.

Nur tion mi volas diri, ke kiam la kavaliroj ree envenis kaj en la lasta tasego trovis kelkajn gutojn por verŝi en siajn glasojn, tiam subita ekstazo ekkaptis ilin.

”Sanon al la majorino!” ili kriis.

Ŝi estas virino sen egalulino! Ĉu ili povus deziri ion pli bonan ol servi ŝin, adori ŝin?

Ĉu ne estas dolore, ke la diablo ekhavis potencon super ŝi kaj ke ŝia tuta penado celas sendi la animojn de la kavaliroj al la infero?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.