La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
GÖSTA BERLINGAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ho, infanoj de tempo estanta!
Mi ne havas ion novan por rakonti al vi, nur tion, kio estas malnova kaj preskaŭ forgesita. Rakontojn mi havas el la infanĉambro, kie la etuloj sidis sur malaltaj taburetoj ĉirkaŭ la fabelrakontantino kun la blanka hararo, aŭ de la ŝtipfajro en ĉambro, kie terlaboristoj kaj farmetistoj sidis parolante, dum vaporo leviĝis el iliaj malsekaj vestoj kaj ili tiris tranĉilojn el ledaj ingoj ĉe la kolo por meti buteron sur dikan, molan panon, aŭ el la salono, kie maljunaj sinjoroj sidis en moviĝantaj balancoseĝoj kaj, vigligitaj de la vaporanta varmgrogo, parolis pri pasintaj tempoj.
Kiam en vintra vespero ĉe la fenestro staris infano, kiu aŭskultis al la fabelrakontantino, al la laboristoj, al la maljunaj sinjoroj, tiam ĝi vidis ne nubojn ĉe la rando de la ĉielo, sed la nuboj estis kavaliroj, kiuj en ŝanceliĝaj unuĉevalaj veturiloj flugas antaŭen sur la firmamento, la steloj estis la vakskandeloj, kiujn oni lumigas en la malnova grafa domo sur la terlango de Borg, kaj la ŝpinilo, kiu zumis en la apuda ĉambro, estas movigata de la maljuna Ulrika Dillner. Ĉar la kapo de la infano estis plena de homoj el malnovaj tempoj. Por ili ĝi vivis, pri ili fantaziis.
Sed se oni sendis tian infanon, kies tuta animo estis saturita de rakontoj, tra la malhela subtegmentejo al la provizejo por alporti linon aŭ biskvitojn, tiam la piedetoj rapidegis, tiam ĝi en fluga rapido venis malsupren sur la ŝtuparo, tra la vestiblo kaj en la kuirejon. Ĉar tie supre en la mallumo ĝi devis pensi pri ĉiuj malnovaj historioj, kiujn ĝi aŭdis pri la malica uzinposedanto en Fors, pri tiu, kiu faris interkonsenton kun la diablo.
La cindro de la malica Sintram delonge ripozas en la tombejo de Svartsjö, sed neniu kredas, ke lia animo estas vokita al Dio, kiel estas skribite sur la tombolŝtono.
Kiam li vivis, li estis unu el tiuj, al kies hejmo en longaj, pluvaj dimanĉposttagmezoj kelkiam venis peza kaleŝo kun nigraj ĉevaloj. Nigrevestita, eleganta sinjoro iras el la veturilo kaj per kartoj kaj ĵetkubo helpas forpeli la inertajn horojn, kiuj pro sia unuformeco malesperigis la mastron de la domo.
La ludo daŭras ĝis post noktomezo, kaj kiam la fremdulo forveturas en la mateniĝo, li ĉiam postlaslas iun malfeliĉigan adiaŭdonacon.
Kiam Sintram vivis sur la tero, li estis unu el tiuj, kies alvenon sciigas spiritoj. Fantomaĵo antaŭiras ilin: iliaj veturiloj enruliĝas sur la korton, iliaj vipoj klakas, iliaj voĉoj sonas sur la perono, la vestibla pordo malfermiĝas kaj fermiĝas. Hundoj kaj homoj vekiĝas pro la bruo, tiel forta ĝi estas, sed tamen neniu venas: estas nur fantomaĵo, kiu antaŭiras ilin.
Uf, teruraj homoj, kiujn serĉas la malbonaj spiritoj! Kiu estis tiu granda, nigra hundo, kiu aperis en Forsen la tempo de Sintram? Ĝi havis terurajn fajrerantajn okulojn kaj longan, sangogutantan langon, kiu tre elpendis el la spireganta faŭko.
Iun tagon, kiam la terlaboristoj ĝuste estis en la kuirejo por tagmanĝi, ĝi gratis sur la pordo, kaj ĉiuj servistinoj kriis pro teruro, sed la plej granda kaj forta el la laboristoj kaptis brulantan ŝtipon el la kameno kaj ĵetis ĝin en la faŭkon de la hundo.
Tiam ĝi forkuris kun terura blekego, flamoj, kaj fumo ŝprucis el ĝia buŝo, fajreroj kirliĝis ĉirkaŭ ĝi, kaj ĝiaj piedspuroj sur la vojo lumis kiel fajro.
Kaj ĉu ne estis terure, ke ĉiufoje, kiam la uzinposedanto veturis hejmen de vojaĝo, liaj ĉevaloj transformiĝis? Li forveturis kun ĉevaloj, sed venante hejmen en la noktoj li ĉiam havis nigrajn virbovojn antaŭ la veturilo. La homoj loĝantaj apud la ŝoseo vidis la grandajn, nigrajn kornojn konturigi kontraŭ la nokta ĉielo, kiam li preterveturis, kaj aŭdis la blekon de la brutoj kaj teruriĝis pro longa vico da fajreroj, kiujn la fendhufoj kaj la radoj aperigis el la seka gruzo.
Jes, vere la piedetoj devis rapidi por trakuri la grandan, malluman subtegmentejon. Imagu, ke aperus el iu nigra angulo io terura, tiu, kies nomon oni ne povas diri. Kiu estus sekura?
Li montris sin ne nur por malbonuloj. Ĉu Ulrika Dillner ne vidis lin? Kaj ŝi kaj Anna Stjärnhök povis rakonti, ke ili vidis lin.
Amikoj, homidoj, vi, kiuj dancas, vi, kiuj ridas! Mi kore petas vin, dancu singarde, ridu milde, ĉar povos kaŭzi tiom da malfeliĉo, se viaj maldikplandaj silkŝuoj tretos sur sentemajn korojn anstataŭ sur malmolajn tabulojn, kaj via gaja, arĝentsonora rido povos peli animon en malesperon.
Certe estis tiel, ke la piedoj de la gejunuloj tro peze tretis sur la maljunan Ulrikan Dillner kaj la ridoj sonis tro memfide en ŝiaj oreloj, ĉar subite kaptis sin nekontraŭstarebla sopiro al la titoloj kaj dignoj de edziniĝinta virino. Ŝi fine diris jes al la longa svatado de la malica Sintram, akompanis lin al Fors kiel lia edzino kaj vivis disigita de la malnovaj amikoj en Berga, la malnovaj karaj okupoj kaj la malnova maltrankvilo pro ĉiutaga pano.
Tiu geedziĝo okazis rapide. Sintram svatis ĉirkaŭ kristnasko, kaj en februaro okazis la geedziĝa festo. Tiun jaron Anna Stjärnhök loĝis en la hejmo de kapitano Uggla. Ŝi bone anstataŭis la maljunan Ulrikan, kaj tiu povis sen konsciencaj riproĉoj eliri por konkeri la titolon de sinjorino.
Sen konsciencaj riproĉoj sed ne sen pento. Ŝi transloĝiĝis ne al bona loko: la grandaj, senhomaj ĉambroj estis plenaj de timiga teruro. Kiam malheliĝis, ŝi tuj komencis timtremi kaj teruriĝi. Ŝi preskaŭ pereis pro hejmsopiro.
La longaj dimanĉaj posttagmezoj estis pli malfacilaj ol ĉio alia. Ili ŝajnis neniam finiĝi, nek ili nek la longa vico de turmentaj pensoj, kiuj trenigis tra ŝia cerbo.
Jen okazis iun tagon en marto, kiam Sintram ne revenis de la preĝejo al la tagmanĝo, ke ŝi iris en la salonon en la supra etaĝo kaj eksidis ĉe la piano. Ĝi estis ŝia lasta konsolo. La piano, kun flutludanto kaj paŝtistino pentritaj sur la blanka kovrilo, estis ŝia propra, heredita el ŝia hiejmo. Al ĝi ŝi povis plendi pri sia malfeliĉo, ĝi komprenis ŝin.
Sed ĉu ne estas kaj plorinde kaj ridinde? Ĉu vi scias, kion ŝi ludas? Nur polskon, kaj ŝi, kiu estas tiel korfunde ĉagrenita!
Ŝi ne scipovas ion alian. Antaŭ ol ŝiaj fingroj rigidiĝis ĉirkaŭ kirlilo kaj viandtranĉilo, ŝi lernis tiun solan polskon. Ĝi restas en ŝiaj fingroj, sed ŝi ne scias ludi alian pecon, nek funebran marŝon, nek pasian sonaton, eĉ ne iun melankolian popolkanton, nur tiun polskon.
Ĝin ŝi ludas ĉiam, kiam ŝi havas ion por konfidi al la malnova piano. Ŝi ludas ĝin kaj kiam ŝi volas plori kaj kiam ŝi volas rideti. Kiam ŝi festis sian edziniĝon, ŝi ludis ĝin, kiam ŝi la unuan fojon venis en sian propran hejmon, kaj same nun.
La malnovaj kordoj ja komprenas ŝin: ŝi estas malfeliĉa, malfeliĉa.
Vojiranto, kiu preterpasas kaj aŭdas la polskon, povus kredi, ke la malica uzinposedanto faras balon por najbaroj kaj parencoj, tiel gaje ĝi sonas. Estas treege vigla kaj gaja melodio.
En pasintaj tagoj ŝi per ĝi forludis la malsaton de Berga kaj enludis la gajecon. Kiam ĝi eksonis, ĉiuj devis danci. Ĝi rompis la ligaĵon de reumatismo ĉirkaŭ la artikoj kaj logis okdekjarajn kavalirojn sur la plankon. La tuta mondo volus danci laŭ tiu polsko, tiel gaje ĝi sonas – sed la maljuna Ulrika ploras.
Ŝi havas ĉirkaŭ si murmuremajn kaj grumblemajn servistojn kaj atakemajn bestojn. Ŝi sopiras al afablaj vizaĝoj kaj ridetantaj buŝoj. Tiun ŝian senesperan sopiron la gaja polsko devus interpreti.
La homoj malfacile lernas, ke ŝi estas sinjorino Sintram.
Ĉiuj nomas ŝin fraŭlino Dillner. Jen, ŝi volas, ke la polskmelodio klarigu ŝian penton pro la vanteco, kiu igis ŝin ĉasi la titolon de sinjorino.
La maljuna Ulrika Dillner ludas, kvazaŭ ŝi volus rompi la kordojn. Estas tiel multe por supervoĉi: ĝemkrioj de malriĉaj kamparanoj, malbenoj de elturmentitaj farmetistoj, mokridoj de obstinaj servistoj kaj unue kaj laste, la honto esti edzino de malica viro.
Je tiuj tonoj Gösta Berling kondukis la junan grafinon Dohna en la dancon. Marianne Sinclaire kaj ŝiaj multaj admirantoj dancis laŭ ĝi, kaj la majorino en Ekeby moviĝis laŭ ĝia takto, kiam la bela Altringer ankoraŭ vivis. Ŝi vidas ilin paron post paro preterŝvebi, kunligitajn de juneco kaj beleco. Fluo de gajeco iris de ili al ŝi, de ŝi al ili. Estis ŝia polsko, kiu ardigis iliajn vangojn, radiigis iliajn okulojn. Nun ŝi estas disigita de ĉio tio. Sonegu la polsko – tiom da memoroj, tiom da dolĉaj memoroj por supervoĉi!
Ŝi ludas por dormigi sian angoron. Ŝia koro volas krevi pro teruro, kiam ŝi vidas la nigran hundon, kiam ŝi aŭdas la servistojn flustri pri la nigraj virbovoj. Ree kaj ree ŝi ludas la polskon por dormigi sian angoron.
Tiam ŝi rimarkas, ke ŝia edzo venis hejmen. Ŝi aŭdas, ke li venas en la ĉambron kaj eksidas en la balancoseĝo. Ŝi tiel bone konas la balanciĝon, kiam la seĝo knaras kontraŭ la planko, ke ŝi eĉ ne rigardas malantaŭ sin.
Dum ŝi ludas, la balanciĝo daŭras. Jen ŝi ne aŭdas plu la tonojn, nur la balanciĝon.
Kompatinda maljuna Ulrika, tiel elturmentita, tiel sola, tiel senhelpa, eraririnta en malamika lando, sen amiko al kiu ŝi povas plendi, sen alia konsolanto ol bruanta piano, kiu respondas al ŝi per polsko!
Sonas kiel ridaĉo en funebra soleno, kiel drinkokanto en preĝejo.
Dum la seĝobalanciĝo pludaŭras, ŝi subite aŭdas, kiel la piano ridas pri ŝia plendo, kaj ŝi ĉesas meze en iu takto. Ŝi levas sin kaj rigardas al la seĝo.
Sed en la posta momento ŝi kuŝas sveninta sur la planko.
Ne estis ŝia edzo, kiu sidis en la seĝo, sed iu alia – tiu, kies nomon infanetoj ne kuraĝas diri, tiu, kiu timmortigus ilin, se ili renkontus lin en la soleca subtegmentejo.
Ĉu tiu, kies animo estis saturata per rakontoj, iam povos liberigi sin de ilia potenco? La nokta vento hurlas ekstere, figarbeto[35] kaj oleandro vipas la kolonojn de la balkono per siaj rigidaj folioj, la ĉielo volbiĝas nigra super la longaj montoj.
Kaj mi, kiu sidas sola en la nokto kaj skribas, kun lumigita lampo kaj levita kurteno, mi kiu nun estas maljuna kaj devus esti prudenta, mi sentas timtremetojn rampi supren laŭ la spino same kiel kiam mi unuafoje aŭdis tiun ĉi historion, kaj mi senĉese devas levi la okulojn de la laboro por esplori, ĉu iu ne envenis kaj kaŝis sin tie en la angulo; mi devas iri sur la balkonon por rigardi, ĉu nigra kapo ne levas sin super la barilon.
Neniam ĝi forlasas min, tiu timo, kiun vekas la malnovaj rakontoj, kiam la nokto estas malluma kaj la soleco profunda.
Fine ĝi tiel superregas min, ke mi devas formeti la plumon, ekkuŝi en mia lito kaj tiri la kovrilon super la okulojn.
Estis la granda, sekreta miro de mia infanaĝo, ke Ulrika Dillner vivis post tiu posttagmezo. Mi ne estus vivinta.
Feliĉo estis, ke Anna Stjärnhök tuj poste alveturis al Fors kaj trovis ŝin sur la salona planko kaj revivigis ŝin. Sed pri mi tio ne estus sukcesinta. Mi jam estus mortinta.
Mi deziras al vi, karaj amikoj, ke vi ne bezonu vidi maljunajn okulojn pleniĝi de larmoj.
Aŭ ke vi ne restu senkonsilaj, kiam griza kapo klinas sin al via brusto por ricevi apogon, kiam maljunaj manoj faldiĝas ĉirkaŭ la viaj en silenta preĝo. Vi ne bezonu vidi la maljunajn premitaj de ĉagreno, kiun vi ne povas mildigi!
Kiom signifas la plendo de la junaj? Ili havas forton, ili havas esperon. Sed kia mizero estas, kiam la maljunaj homoj ploras, kia malespero, kiam tiuj, kiuj estis la apogo de viaj junaj tagoj, subiĝas en senpovan plendon!
Tie sidis Anna Stjärnhök kaj aŭskultis al maljuna Ulrika, kaj ŝi ne vidas elirejon por ŝi.
La maljunulino ploris kaj tremis. Ŝiaj okuloj estis sovaĝaj.
Ŝi parolis kaj parolis, foje tre konfuze, kvazaŭ ŝi ne scius, kie ŝi troviĝas. La mil sulketoj, kiuj trakuris sian vizaĝon, estis duoble pli profundaj ol ordinare, la artefaritaj bukloj, kiuj pendis super ŝiaj okuloj, rektiĝis pro la larmoj, kaj la tuta longa, maldika figuro skuiĝis pro plorsingultoj.
Fine Anna devis ĉesigi la plendon. Ŝia decido estis preta. Ŝi volis rekonduki ŝin kun si al Berga. Vere ŝi estis la edzino de Sintram, sed en Fors ŝi ne povis resti. La uzinposedanto frenezigus ŝin, se ŝi restus ĉe li. Anna Stjärnhök decidis forkonduki la maljunan Ulrikan.
Ho, kiel la kompatindulino ĝojis kaj teruriĝi pro tiu decido!
Sed ŝi tute ne kuraĝos forlasi siajn edzon kaj hejmon. Eble li sendos la grandan nigran hundon post ŝi.
Sed Anna Stjärnhök venkis ŝian kontraŭstaron parte per ŝerco, parte per minaco, kaj post duonhoro ŝi sidis apud ŝi en la sledo. Anna kondukis mem, kaj la maljuna Disa tiris la sledon.
La vojstato estis aĉa, ĉar granda parto de marto pasis, sed bonefikis al la maljuna Ulrika veturi en la konata sledo per la konata ĉevalo, kiu estis fidela servanto en Berga almenaŭ same longe kiel ŝi.
Ĉar ŝi havis bonan humoron kaj kuraĝan animon, tiu maljuna mastrumsklavino, ŝi ĉesis plori, kiam ili veturis preter Arvidstorp, ĉe Högberg ŝi jam ridis, kaj kiam ili veturis preter Munkeby, ŝi rakontadis, kiel estis en ŝia junaĝo, kiam ŝi servis ĉe la grafino en Svanaholm.
Ili nun veturis en la solecan, hommalriĉan regionon norde de Munkeby, sur dekliva kaj ŝtona vojo. La vojo serĉis ĉiujn altaĵojn, kiujn ĝi iel povis atingi, rampis al ilia supro en malrapida kurbiĝo, ĵetis sin malsupren en krutega deklivo, sed rapidis kiel eble plej rekte trans la ebenan valfundon por tuj trovi novan krutaĵon por transgrimpi.
Ili ĝuste veturis supren sur la deklivo de Vastratorp, kiam maljuna Ulrika subite eksilentis kaj forte premis la brakon de Anna. Ŝi timrigardis grandan, nigran hundon ĉe la vojrando.
”Vidu!” ŝi diris.
La hundo ekkuris en la arbaron. Anna ne vidis multe de ĝi.
”Veturu,” Ulrika diris, ”kiel eble plej rapide! Nun Sintram ekscios, ke mi forveturis.”
Anna provis forridi ŝian timon, sed ŝi persistis.
”Baldaŭ ni aŭdos liajn sonorilojn, certe. Ni aŭdos ilin antaŭ ol ni atingos la supron de la plej proksima deklivo.”
Kaj kiam Disa momente ripozis sur la supro de Elovsbacken, aŭdiĝis sonorila tinto malsupre de ili.
La maljuna Ulrika tute freneziĝis pro timo. Ŝi tremis, plorsingultis kaj ĝemis kiel ĵus en la salono en Fors. Anna volis plirapidigi Disan, sed tiu nur turnis la kapon kaj rigardis ŝin kun nedirebla miro. Ĉu ŝi kredas, ke Disa forgesis, kiam estas tempo por kuri kaj kiam por iri! Ĉu ŝi volas instrui ĝin tiri sledon, instrui ĝin, kiu de pli ol dudek jaroj konas ĉiun ŝtonon, ĉiun ponton, ĉiun barilpordon, ĉiun deklivon?
Dume la sonorila tinto pli kaj pli proksimiĝis.
”Estas li, estas li! Mi konas liajn sonorilojn,” la maljuna Ulrika ĝemas.
La tinto pli kaj pli proksimiĝas. Foje ĝi estas tiel nenature forta, ke Anna turnas sin por vidi, ĉu la ĉevalo de Sintram ne havas sian kapon tute ĉe ŝia sledo, foje ĝi formortas. Jen ili aŭdas ĝin dekstre de la vojo, jen maldekstre, sed ili ne vidas veturanton. Estas, kvazaŭ la sonorila tinto sola persekutus ilin.
Kiel estas en la nokto, kiam oni veturas hejmen de regalo, tiel estas ankaŭ nun. Tiuj sonoriloj tintas en melodioj, kantas, parolas, respondas. La arbaro resonas de ilia bruo.
Anna Stjärnhök preskaŭ sopiras, ke la persekutantoj fine venu tiel proksimen, ke ŝi povu vidi Sintramon kaj lian ruĝan ĉevalon. Tiu terura sonorila tinto timigas ŝin.
”Tiuj sonoriloj turmentas min,” ŝi diras.
Kaj tuj la sonoriloj kaptas la vorton. ”Turmentas min,” ili sonoras. ”Turmentas min, turmentas, turmentas, turmentas min,” ili kantas laŭ plej diversaj melodioj.
Antaŭ nelonge ŝi veturis la saman vojon, ĉasata de lupoj.
En la mallumo ŝi vidis blankajn dentojn brili en vastaj flaŭkoj, ŝi pensis, ke la sovaĝaj bestoj de la arbaro disŝiros ŝian korpon, sed tiam ŝi ne timis. Pli ravan nokton ŝi neniam travivis.
Forta kaj bela estis la ĉevalo, kiu tiris ŝin, forta kaj bela estis la viro, kiu dividis kun ŝi la plezuron de la aventuro.
Ho, tiu maljuna ĉevalo, tiu maljuna, senforta, tremanta veturkamarado! Ŝi sentas sin tiel senpova, ke ŝi volas plori. Ŝi ne povas foriĝi de tiu terura, ekscita sonorila tinto.
Tiam ŝi haltas kaj iras el la sledo. Tio ĉi devas finiĝi. Kial ŝi fuĝu, kvazaŭ ŝi timus la malican, malestimatan friponon?
Fine ŝi vidas ĉevalkapon aperi en la kreskanta krepusko kaj post la kapo venas tuta ĉevalo, tuta sledo, kaj en la sledo sidas Sintram.
Ŝi tamen rimarkas, ke ŝajnas, kvazaŭ ili alvenus, ne laŭ la ŝoseo, tiu sledo kaj tiu ĉevalo kaj tiu uzinposedanto, sed prefere kvazaŭ ili kreiĝus ĝuste antaŭ ŝiaj okuloj kaj aperus en la krepusko laŭ ilia formiĝo.
Anna ĵetas la kondukrimenojn al Ulrika kaj iras renkonte al Sintram.
Li haltigas la ĉevalon.
”Jen, jen,” li diras, ”kia bonŝanco por mi, kompatindulo!
Kara fraŭlino Stjärnhök, permesu al mi transloki mian veturkamaradon en vian sledon. Li devas atingi Bergan en tiu ĉi vespero, kaj mi devas urĝe veturi hejmen.”
”Kie vi havas vian veturkamaradon?”
Sintram levas la krurkovrilon kaj montras al Anna viron, kiu kuŝas dormante sur la sledfundo. ”Li estas iel ebria,” li diras, ”sed ĉu tio gravas? Certe li dormos. Cetere estas konato, fraŭlino Stjärnhök, estas Gösta Berling.”
Anna ektremas.
”Jen, mi volas diri,” Sintram daŭrigas, ”ke tiu, kiu forlasas la amaton, tiu vendas lin al la diablo. Tiamaniere mi venis sub liajn ungojn. Kompreneble oni opinias, ke oni agas tre bone.
Rezigni, tio estas bona, kaj ami, tio estas malbona.”
”Kion vi volas diri? Pri kio vi parolas?” Anna demandis tute skuita.
”Mi volas diri, fraŭlino Anna, ke estas malbone, ke vi permesis al Gösta Berling forveturi de vi.”
”Dio volis tion.”
”Jes ja, tiel estas, rezigni estas bone, sed ami estas malbone.
La bona Dio ne ŝatas vidi la homojn feliĉaj. Li sendas lupojn post ili. Sed jen, se ne estus Dio, kiu faris tion, fraŭlino Anna? Ĉu ne same bone povus esti mi, kiu vokis miajn grizajn ŝafidojn el la montoj de Dovre por ĉasi la junan viron kaj la junan virinon? Jen, se estus mi, kiu sendis la lupojn, ĉar mi ne volis perdi unu el la miaj! Imagu, se ne estus Dio, kiu faris tion!”
”Vi ne logu min al duboj pri tiu afero,” Anna diras per malforta voĉo. ”Tiam mi estus perdita.”
”Jen rigardu,” Sintram diras kaj klinas sin super la dormanta Gösta Berling, ”rigardu lian malgrandfingron! Tiu vundeto neniam saniĝos. Tie ni prenis sangon, kiam li subskribis la kontrakton. Li estas mia. Estas speciala forto en sango. Li estas mia, nur la amo povos liberigi lin, sed se mi povos reteni lin, li fariĝos delikata.”
Anna Stjärnhök bataladas por liberiĝi de la sorĉo, kiu kaptis ŝin. Ĉio tio estas ja frenezaĵo, frenezaĵo. Neniu povas forĵuri sian animon al la malica tentanto. Sed ŝi ne povas regi siajn pensojn, la krepusko kuŝas tiel peze ĉirkaŭ ŝi, la arbaro staras tiel nigra kaj silenta. Ŝi ne sukcesas eviti la korpreman teruron de tiu momento.
”Ĉu vi opinias,” la uzinposedanto daŭrigas, ”ke ne restas ĉe li multe por detrui? Ne kredu tion. Ĉu li turmentis kamparanojn, ĉu li perfidis malriĉajn amikojn, ĉu li ludis false? Ĉu li estis, fraŭlino Anna, amanto de edziniĝintaj virinoj?”
”Mi kredas, ke vi estas la inferulo mem!”
”Ni interŝangu, fraŭlino Anna! Vi prenu Göstan Berling, prenu lin kaj edziniĝu kun li! Retenu lin kaj donu la monon al la homoj en Berga! Mi cedas lin al vi, kaj vi scias, ke li estas mia. Pensu pri tio, ke ne estis Dio, kiu sendis la lupojn post vi antaŭ kelkaj noktoj, kaj ni intersanĝu?”
”Kion vi volas havi rekompence?”
Sintram grimacis.
”Kion mi volas havi? Ho, min kontentigas malmulto. Mi volas havi nur tiun maljunan virinon en via sledo, fraŭlino Anna.”
”Satano, tentanto,” Anna krias, ”foriru de mi! Ĉu mi perfidu malnovan amikinon kiu fidas al mi! Ĉu mi transdonu ŝin al vi, por ke vi turmentu ŝin ĝis freneziĝo!”
”Jen, jen, jen, trankvilon, fraŭlino Anna! Pripensu la aferon!
Tie ĉi estas juna, ĉarma viro, kaj tie maljuna elĉerpita virinaĉo. Unu el ili mi devas havi. Kiun vi volas permesi al mi?”
”Ĉu vi opinias, ke ni staru tie ĉi por interŝanĝi animojn, kiel oni interŝangas ĉevalojn en la foiro de Broby?”
”Ĝuste tiel ja. Sed se vi volas, ni aranĝu alimaniere. Ni pensu pri la Stjärnhöka honoro.”
Je tio li komencas per laŭta voĉo voki sian edzinon, kiu sidas en la sledo de Anna, kaj nedirebla teruro kaptas la junulinon, kiam tiu obeas la vokon, iras el la sledo kaj tremante kaj timante venas al ili.
”Jen, jen, jen, kia obea edzino!” Sintram diras. ”Ja ne estas via kulpo, fraŭlino Anna, ke ŝi venas, kiam ŝia edzo vokas. Jen mi levas Göstan el mia sledo kaj lasas lin tie ĉi. Lasas lin por ĉiam, fraŭlino Anna. Kiu volas, tiu prenu lin.”
Li klinas sin por levi Göstan, sed tiam Anna klinas sin ĝis lia vizaĝo, akre rigardas lin kaj siblas kiel incitita besto:
”En la nomo de Dio, veturu hejmen! Ĉu vi ne scias, kiu sidas en la balancoseĝo en la salono kaj atendas vin? Ĉu vi kura ĝas atendigi tiun sinjoron?”
Vidi kiel tiuj vortoj efikis al la maliculo estis por Anna preskaŭ la kulmino de la teruraĵoj de tiu tago. Li altiras la kondukrimenojn, turnas kaj veturas hejmen, pelante la ĉevalon en kuregon per vipbatoj kaj sovaĝaj krioj. Malsupren sur la terura deklivo pasas la vivodanĝera veturo, dum longa vico da fajreroj krakas sub glitiloj kaj hufoj en la maldika marta neĝokovraĵo.
Anna Stjärnhök kaj Ulrika Dillner staras solaj sur la vojo, sed ili diras nenion. Urika timtremetas pro la sovaĝaj rigardoj de Anna, kaj tiu havas nenion por diri al la maljuna kompatindulino, pro kiu ŝi rezignis sian amaton.
Ŝi volus plori, furiozi, ruliĝi sur la vojo kaj ŝuti neĝon kaj sablon sur sian kapon.
Antaŭe ŝi sentis la dolĉon de rezigno, nun ŝi sentis ĝian maldolĉon. Kiom signifis oferi sian amon kompare al tio, oferi la animon de la amato!
Ili veturis al Berga same silente, sed kiam ili alvenis kaj la salona pordo malfermiĝis, Anna Stjärnhök la unuan kaj solan fojon en sia vivo svenis. Tie sidis Sintram kaj Gösta Berling kaj interparolis en plena trankvilo. La varmgroga pleto jam staris antaŭ ili. Certe ili estis tie jam unu horon.
Anna Stjärnhök svenis, sed la maljuna Ulrika staris trankvila.
Ŝi ja rimarkis, ke tiu estis iom mistera, kiu ĉasis ilin sur la ŝoseo.
Poste kapitano Uggla kaj lia edzino aranĝis la aferon tiel kun la uzinposedanto, ke la maljuna Ulrika povis resti en Berga.
Li cedis en plena pacemo. Li tute ne volas frenezigi ŝin, li diris.
* * *
Ho, infanoj de tempo estanta!
Mi ja ne postulas, ke iu kredu tiujn malnovajn rakontojn.
Ili ja ne povas esti io alia ol mensogo kaj elpensaĵoj. Sed la pento, kiu balanciĝas tien kaj reen sur la koro, ĝis tiu ĝemas kiel la planktabuloj sub la balanciĝanta seĝo en la salono de Sintram, sed la dubo, kiu sonoras por la oreloj, kiel la sonoriloj tintis por Anna Stjärnhök en la soleca arbaro, kiam ili fariĝos mensogo kaj elpensaĵo?
Ho, ke ili povu fariĝi tio!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.