La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
GÖSTA BERLINGAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La kristnaskan tagon la majoredzino Samzelius havas grandan tagmanĝon en Ekeby.
Tiam ŝi sidas kiel mastrino ĉe tablo aranĝita por kvindek gastoj. Ŝi sidas tie en brilo kaj gloro; la mallonga pelto, la strikolora lanjupo kaj la argilpipo ne akompanas ŝin tien. Silko susuras sur ŝi, oro pezas sur ŝiaj nudaj brakoj, perloj kovras ŝian blankan kolon.
Sed kie estas la kavaliroj, kie estas tiuj, kiuj sur la nigra planko de la forĝejo el polurita kuprokadrono trinkis por la sano de la novaj estroj de Ekeby?
En la angulo ĉe la kahela forno la kavaliroj sidas ĉe aparta tablo; tiun ĉi tagon ne estas loko por ili ĉe la granda tablo.
Al ili la manĝaĵo venas malfrue, da vino malmulte, la belaj virinoj ne sendas siajn rigardojn tien: neniu aŭskultas al la ŝerco de Gösta.
Sed la kavaliroj estas kiel malsovaĝigitaj ĉevalidoj, kiel sataj rabobestoj. La nokto donis nur unu horon da dormo, poste ili veturis al la frumatena diservo, lumitaj de torĉoj kaj steloj. Ili vidis la kristnaskajn kandelojn, aŭskultis la kristnaskajn psalmojn, iliaj vizaĝoj aspektis kiel tiuj de ridetantaj infanoj. Ili forgesis la nokton en la forĝejo, kiel oni forgesas malagrablan sonĝon.
Granda kaj potenca estas la majorino en Ekeby. Kiu kuraĝas levi sian brakon por bati ŝin, movi sian langon por akuzi ŝin? Certe ne malriĉaj kavaliroj, kiuj dum multaj jaroj manĝis ŝian panon kaj dormis sub ŝia tegmento. Ŝi sidigas ilin, kie ŝi volas, ŝi fermas sian pordon por ili, kiam ŝi volas, kaj ili eĉ ne kapablas forkuri de ŝia potenco. Dio kompatu iliajn animojn!
En alia loko ol Ekeby ili ne povas vivi.
Ĉe la granda tablo oni estas gaja: radias la belaj okuloj de Marianne Sinclaire, sonoras la nelaŭta rido de la gaja grafino Dohna.
Sed ĉe la kavaliroj estas malgaje. Ĉu ne estus dece, ke tiuj, kiuj pro la majorino iros en la inferon, rajtus sidi ĉe la sama tablo kiel ŝiaj aliaj gastoj? Kia abomena aranĝo meti tiun tablon en la fornangulon! Ĉu kavaliroj ne indas kunesti kun altranguloj!
La majorino fieras pro tio, ke ŝi sidas inter la grafo en Borg kaj la ĉefparoĥestro en Bro. La kavaliroj profunde klinas siajn kapojn kiel forpelitaj infanoj. Dume revekiĝas ĉe ili la pensoj de la nokto.
Kiel timemaj gastoj venas la gajaj spritaĵoj kaj la ridigaj mensogoj al la tablo en la fornangulo. Tie la kolero kaj la promesoj de la pasinta nokto ekvivas en la cerboj. Sinjoro Julius ja povas kredigi al la forta kapitano, Kristian Bergh, ke la rostitaj tetraoj, kiujn oni nun donas ĉe la granda tablo, ne sufiĉos al ĉiuj gastoj, sed tio ne vekas ĝojon.
”Ili ne povas sufiĉi,” li diras, ”mi scias, kiom ili aĉetis. Sed ili ne embarasiĝis pro tio, kapitano Kristian, ili rostis kornikojn por ni ĉe la malgranda tablo.”
Sed nur malforta rideto ludas sur la lipoj sub la severaj lipharoj de kolonelo Beerencreutz, kaj Gösta la tutan tagon aspektas, kvazaŭ li volus mortbati iun.
”Ĉu ne iu ajn manĝaĵo taŭgas por kavaliroj?” li demandas.
Sed fine superplena plado kun tetraoj venas al la malgranda tablo.
Sed kapitano Kristian estas kolera. Ĉu li ne dediĉis, tutvivan malamon al la kornikoj, tiuj malicaj grakuloj?
Tiel akre li malamis ilin, ke li aŭtune surmetis virinan veston, ligis tukon sur la kapo kaj igis sin ridinda por ĉiu homo nur por povi proksimiĝi al ili je pafdistanco, kiam ili manĝis grenon sur la kampoj.
Li serĉis ilin printempe dum la amdanco sur la nudaj kampoj kaj mortigis ilin. Li serĉis iliajn nestojn en la somero, kaj elĵetis la kriantajn, senplumajn idojn aŭ frakasis la duonkovitajn ovojn.
Jen li ektiras al si la pladon kun la tetraoj.
”Ĉu vi kredas, ke mi ne rekonas ilin? ” li tondras al la servisto.
”Ĉu mi bezonas aŭdi ilian grakon por rekoni ilin? Fi al la diablo, doni kornikojn al Kristian Bergh! Fi al la diablo!”
Kaj li prenas la tetraojn unu post la alia kaj ĵetas ilin sur la muron.
”Fi al la diablo,” li dume krias, tiel ke la tuta ĉambro tremas, ”doni kornikojn al Kristian Bergh! Fi al la diablo!”
Kaj same kiel li kutimis frakasi senfortajn kornikidojn kontraŭ rokojn, li nun ĵetas unu tetraon post alia kontraŭ la muron.
Saŭco kaj graso ŝprucas ĉirkaŭ li, la frakasitaj birdoj repuŝi ĝas sur la plankon.
La kavaliraro jubilas.
Tiam la kolera voĉo de la majorino atingas la orelojn de la kavaliroj.
”Eligu lin!” ŝi krias al la servistoj.
Sed ili ne kuraĝas ataki lin. Li tamen estas Kristian Bergh, la forta kapitano.
”Eligu lin!”
Li aŭdas la vortojn, kaj terura en sia kolero li nun turnas sin al la majorino, kiel urso turnas sin de falinta malamiko al nova atakanto. Li iras al la hufoferforma tablo. Peze sonas la paŝoj de la giganto sur la planko. Li haltas rekte antaŭ ŝi kun la tablo inter ili.
”Eligu lin!” la majorino ankoraŭfoje tondras.
Sed li estas furioza, teruras lia sulkita frunto, lia pugnita, kruda mano. Li ja estas gigante granda, gigante forta. Gastoj kaj servistoj timas kaj ne kuraĝas tuŝi lin. Kiu kuraĝas tuŝi lin nun, kiam la kolero forprenis lian prudenton?
Li staras kontraŭ la majorino kaj manminacas ŝin.
”Mi prenis la kornikon kaj ĵetis ĝin sur la muron. Ĉu mi ne agis ĝuste?”
”Eliru, kapitano!”
”Silentu, virinaĉo! Doni kornikojn al Kristian Bergh! Se mi ĝuste agus, mi prenus vin kaj viajn sep inferajn …”
”Mil diabloj, Kristian Bergh, ne blasfemu! Tie ĉi nur mi blasfemas.”
”Ĉu vi opinias, ke mi timas vin, sorĉistino? Ĉu vi opinias, ke mi ne scias, kiel vi ricevis viajn sep uzinojn?”
”Silentu, kapitano!”
”Kiam Altringer mortis, li donis ilin al via edzo, pro tio ke vi estis lia amatino.”
”Ĉu vi volas silenti!”
”Ĉar vi estis tiel fidela edzino, Margareta Samzelius. Kaj la majoro akceptis la sep uzinojn kaj lasis al vi estri ilin kaj ŝajnigis, ke li scias nenion. Kaj la satano aranĝis ĉion; sed nun venos fino por vi.”
La majorino eksidas, ŝi estas pala kaj tremas. Poste ŝi konfirmas per nelaŭta, stranga voĉo: ”Jes, nun venos fino por mi, kaj tion vi kaŭzas, Kristian Bergh.”
Je tiu tono kapitano Kristian ektremas, liaj trajtoj tordiĝas, kaj larmoj de angoro aperas en liaj okuloj.
”Mi estas ebria,” li diras, ”mi ne scias, kion mi diras, mi nenion diris. Hundo kaj sklavo, hundo kaj sklavo kaj nenio pli mi estis por ŝi dum kvardek jaroj. Ŝi estas Margareta Celsing, kiun mi servis dum mia tuta vivo, mi diras nenion malbonan pri ŝi. Ĉu mi povus diri ion malbonan pri la bela Margareta Celsing? Mi estas hundo, kiu gardas ŝian pordon, sklavo, kiu portas ŝiajn ŝarĝojn. Ŝi piedfrapu min, ŝi batu min! Vi ja vidas, ke mi silentas kaj toleras. Mi amis ŝin dum kvindek jaroj.
Kiel mi povis diri ion malbonan pri ŝi?”
Kaj mirinde estas vidi, kiel li ekgenuas antaŭ ŝi kaj petas pardonon. Kaj ĉar ŝi sidas sur la alia flanko de la tablo, li surgenue iras ĉirkaŭ la tablon, ĝis li atingas ŝin. Tiam li klinas sin kaj kisas ŝian juprandon, kaj liaj larmoj falas sur la plankon.
Sed ne malproksime de la majorino sidas malgranda, forta viro. Li havas krispajn harojn, malgrandajn, oblikvajn okulojn kaj elstarantan suban makzelon. Li similas al urso. Malmultvorta homo li estas, kiu prefere iras siajn proprajn, silentajn vojojn kaj lasas la mondon zorgi pri si mem. Li estas majoro Samzelius.
Li levas sin, kiam li aŭdas la akuzajn vortojn de kapitano Kristian, kaj levas sin la majorino kaj ĉiuj kvindek gastoj. La virinoj time ploras pro tio, kio nun venos, la viroj staras senkura ĝaj, kaj ĉe la piedoj de la majorino kuŝas kapitano Kristian, kisante ŝian juprandon, dum liaj larmoj falas sur la plankon.
La larĝaj, haraj manoj de la majoro malrapide pugniĝas, leviĝas lia brako.
Sed la virino parolas kiel unua. En ŝia voĉo estas obtuza tono, kiu ne estas ŝia ordinara.
”Vi ŝtelis min,” ŝi diras. ”Vi venis kiel rabisto kaj prenis min. Hejme ili devigis min per frapoj kaj batoj, per malsato kaj krudaj vortoj fariĝi via edzino. Mi agis al vi, kiel vi meritas.”
La larĝa mano de la majoro pugniĝis. La majoredzino iras paŝon malantaŭen. Poste ŝi parolas:
”Vivanta angilo tordas sin sub la tranĉilo, devigita edzino prenas amanton. Ĉu vi nun batos min pro tio, kio okazis antaŭ dudek jaroj? Kial vi ne batis min tiam? Ĉu vi ne memoras, kiel li loĝis en Ekeby kaj ni en Sjö? Ĉu vi ne memoras, kiel li helpis nin en nia malriĉeco? Ni veturis en liaj veturiloj, trinkis lian vinon. Ĉu ni kaŝis ion por vi? Ĉu liaj servistoj ne estis viaj? Ĉu lia oro ne pezis en via poŝo? Ĉu vi ne akceptis la sep uzinojn? Tiam vi silentis kaj akceptis, sed tiam vi estus devinta ekbati, Bernt Samzelius, tiam vi estus devinta ekbati.”
La viro forturnas sin de ŝi kaj rigardas la ĉeestantojn. En iliaj vizaĝoj li legas, ke ili pravigas ŝin, ke ĉiuj kredas, ke li akceptis havon kaj donacon por sia silento.
”Mi ne sciis tion,” li diras kaj piedfrapas la plankon.
”Bone, ke vi nun scias,” ŝi interrompas per atake sonanta voĉo. ”Mi timis, ke vi mortos sen ekscii tion. Bone, ke vi scias tion nun, por ke mi povu paroli libere kun vi, kiu estis mia mastro kaj gardisto. Sciu nun, ke mi tamen apartenis al li, de kiu vi ŝtelis min! Ili nun eksciu tion, ĉiuj kiuj kalumniis min!”
Estas la malnova amo, kiu jubilas en ŝia voĉo kaj brilas el ŝiaj okuloj. Ŝia edzo staras antaŭ ŝi kun levita pugno. Teruron kaj malestimon ŝi legas en la kvindek vizaĝoj antaŭ si. Ŝi sentas, ke estas la lasta horo de ŝia potenco. Sed tamen ŝi ne povas ne ĝoji, kiam ŝi povas libere paroli pri la plej dolĉa memoro de sia vivo.
”Li estis viro, brila viro. Kian rajton vi havis starigi vin inter nin? Neniam mi vidis lian egalulon. Feliĉon li donis al mi, havon li donis al mi. Benita estu lia memoro!”
Tiam la majoro mallevas la levitan brakon sen bati. – Nun li scias, kiel li punos ŝin.
”For,” li krias, ”for el mia domo!”
Ŝi ne movas sin.
Sed la kavaliroj kun palaj vizaĝoj timrigardas unu la alian.
Nun ja ĉio plenumiĝas, kion antaŭdiris la nigrulo. Jen ili vidas la sekvojn de tio, ke ne renoviĝis la kontrakto de la majorino. Kaj se tio estas vera, tiam estas vera ankaŭ tio, ke ŝi dum dudek jaroj sendis kavalirojn al la infero, kaj ke ankaŭ ili mem estis elektitaj por tiu vojaĝo. Ho, tiu sorĉistino!
”Foriru!” daŭrigas la majoro. ”Petu pri via pano sur la vojo!
Vi ne havos ĝojon de lia mono, vi ne loĝos en liaj bienoj. Finiĝis la majorino en Ekeby. Mi mortbatos vin tiun tagon, kiam vi ree metos vian piedon en mian domon.”
”Ĉu vi forpelas min el mia hejmo?”
”Vi ne havas hejmon. Ekeby apartenas al mi.”
Sento de malforto ekregas la majorinon. Ŝi retiras sin ĝis la pordo, kaj li sekvas ŝin tute apude.
”Vi, kiu estis la malfeliĉo de mia vivo,” ŝi plendas, ”ĉu vi nun havas forton fari al mi ankaŭ tion?”
”For, for!”
Ŝi apogas sin al la pordfosto, faldas la manojn kaj tenas ilin antaŭ la vizaĝo. Ŝi pensas pri sia patrino kaj murmuras por si mem:
”Oni malakceptu vin, kiel vi malakceptis min, la vojo estu via hejmo, fojnstako via lito! Do tamen tio okazos. Okazos!”
Estis la bona, maljuna ĉefparoĥestro en Bro kaj la leĝisto en Munkerud, ili nun iris al majoro Samzelius kaj provis trankviligi lin. Ili diris al li, ke estus plej bone por li ne atenti pri tiuj malnovaj historioj, lasi ĉion esti tia, kia ĝi estas, forgesi kaj pardoni.
Li forskuas la mildajn manojn de sia ŝultro. Estis terure proksimiĝi al li same kiel ĵus al Kristian Bergh.
”Ne estas malnova historio,” li krias. ”Mi nenion sciis ĝis hodiaŭ. Mi antaŭe ne povis puni la adultulinon.”
Je tiu vorto la majorino levas sian kapon kaj reprenas sian malnovan kuraĝon.
”Prefere vi foriru ol mi. Ĉu vi kredas, ke mi cedos al vi?” ŝi diras. Kaj ŝi paŝas antaŭen de la pordo.
La majoro ne respondas, sed li gardas ĉiun ŝian movon, preta ekbati, se li ne povos liberiĝi de ŝi alimaniere.
”Helpu min, bonaj sinjoroj,” ŝi krias, ”ligu tiun ĉi viron kaj eligu lin, ĝis lia prudento revenos! Memoru, kiu estas mi, kaj kiu estas li! Pensu pri tio, antaŭ ol mi devos cedi al li! Mi estras ĉiun faron de Ekeby, sed li sidas la tutan tagon ĉe la ursokavo, nutrante la ursojn. Helpu min, bonaj amikoj kaj najbaroj!
Tie ĉi estos mizero senlima, se mi ne estos plu. La kamparano hakas mian arbaron kaj transportas mian krudferon kaj tiel akiras sian vivtenon. La karbigisto akiras sian panon havigante karbon al mi, la flosisto la sian kondukante miajn trunkojn. Estas mi, kiu disdonas la riĉigan laboron. Forĝistoj, metiistoj kaj ĉarpentistoj vivtenas sin servante min. Ĉu vi kredas, ke tiu homo povas daŭrigi mian laboron? Mi diras al vi, se vi forpelos min, tiam vi enlasos malsaton.”
Multaj manoj leviĝas por helpi la majorinon, ree mildaj manoj persvade metiĝas sur la ŝultron de la majoro.
”Ne,” li diras, ”for de mi! Kiu volas defendi la adultulinon?
Mi diras al vi, se ŝi ne foriros libervole, tiam mi prenos ŝin sur miajn brakojn kaj portos ŝin al miaj ursoj.”
Je tiuj vortoj malleviĝas la levitaj manoj.
Tiam, en sia ekstrema senhelpeco, la majorino turnas sin al la kavaliroj.
”Ĉu ankaŭ vi, kavaliroj, permesos, ke mi estu forpelata el mia hejmo? Ĉu mi lasis vin senti froston en la neĝo dum la vintro: ĉu mi rifuzis al vi maldolĉan bieron kaj dolĉan brandon?
Ĉu mi prenis rekompencon aŭ laboron de vi pro tio, ke mi donis al vi nutraĵon kaj vestojn? Ĉu vi ne ludis ĉe miaj piedoj, sekuraj kiel infanoj apud la patrino? Ĉu la danco ne bruis en miaj salonoj? Ĉu plezuroj kaj ridoj ne estis por vi ĉiutaga pano? Kavaliroj, ne permesu al tiu ĉi viro, kiu estis la malfeliĉo de mia vivo, forpeli min el mia hejmo! Ne lasu min fariĝi almozulino sur la vojo.”
Je tiuj vortoj Gösta Berling ŝteliris al bela, malhelhara knabino, kiu estis sidinta ĉe la granda tablo.
”Vi ofte estis en Borg, antaŭ kvin jaroj, Anna,” li diras. ”Ĉu vi scias, ĉu estis la majorino, kiu diris al Ebba Dohna, ke mi estas eksigita pastro?”
”Helpu la majorinon, Gösta!” estas la sola respondo de la knabino.
”Vi ja komprenas, ke mi unue volas ekscii, ĉu ŝi igis min mortiganto.”
”Ho, Gösta, kion vi pensas? Helpu ŝin, Gösta!”
”Mi vidas, ke vi ne volas respondi. Do Sintram certe diris la veron.” Kaj Gösta reiras al la kavaliroj. Li ne levas eĉ unu fingron por helpi la majorinon.
Ho, se la majorino ne estus metinta la kavalirojn al aparta tablo en la fornangulo! Nun revekiĝis en iliaj cerboj la pensoj de la nokto, nun flamas sur iliaj vizaĝoj kolero, kiu ne estas malpli forta ol tiu de la majoro.
En senkompata malmoleco ili restas senmovaj antaŭ ŝiaj petoj.
Ĉu ĉio, kion ili vidas, ne konfirmas la viziojn de la nokto?
”Oni rimarkas, ke ŝia kontrakto ne estas renovigita,” iu murmuras.
”Al infero, sorĉistino!” krias iu alia.
”Vere estas ni, kiu devus forpeli vin.”
”Azenoj!” krias al la kavaliroj la maljuna, senvorta onklo Eberhard. ”Ĉu vi ne komprenas, ke estis Sintram?”
”Ni ja komprenas, ni ja komprenas,” Julius respondas, ”sed ĉu ne estas egale? Ĉu tamen ne povas esti vere? Ĉu Sintram ne plenumas la komisiojn de la diablo? Ĉu ne estas klara rilato inter ili?”
”Vi iru kaj helpu ŝin, Eberhard!” ili mokas. ”Vi ja ne kredas pri la infero. Iru!”
Kaj Gösta Berling restas surloke, senvorta kaj senmova.
Ne, de tiu minaca, murmuranta kaj batalanta kavaliraro la majorino ne ricevos iun helpon.
Tiam ŝi ree iras al la pordo kaj levas la falditajn manojn al la okuloj.
”Oni malakceptu vin, kiel vi malakceptis min!” ŝi krias al si mem en sia amara malĝojo. ”La vojo estu via hejmo, fojnstako via lito!”
Ŝi metas unu manon sur la seruron, sed la alian ŝi etendas supren.
”Rimarku tion, vi, kiuj nun lasas min fali! Rimarku, ke via horo baldaŭ venos! Vi disiĝos, kaj via loko estos soleca. Kiel vi povos stari, kiam mi ne apogos vin? Vi, Melchior Sinclaire, kiu havas pezan manon kaj lasas vian edzinon senti ĝin, gardu vin! Vi, pastro en Broby, nun la juĝotago venos. Kapitanedzino Uggla, zorgu pri via domo, malriĉeco venos! Vi junaj, belaj virinoj, Elisabet Dohna, Marianne Sinclaire, Anna Stjärnhök, ne kredu, ke mi estas la sola, kiu devas forlasi la hejmon. Kaj gardu vin, kavaliroj! Jen estos ŝtormo en la lando!
Ĝi forbalaos vin de la tero, via tempo jam pasis, vere ĝi pasis. Mi ne plendas pro mi mem sed pro vi, ĉar la ŝtormo atakos vin, kaj kiu povos stari, kiam mi falis? Kaj mia koro ĝemas pro la malriĉaj homoj. Kiu donos al ili laboron, kiam mi estos for?”
Jen la majorino malfermas la pordon, sed tiam kapitano Kristian levas la kapon kaj diras:
”Kiel longe mi kuŝu tie ĉi ĉe viaj piedoj, Margareta Celsing?
Ĉu vi ne volas pardoni min, por ke mi leviĝu por batali por vi?”
Tiam la majorino forte batalas kontraŭ si, sed ŝi vidas, ke se ŝi pardonos lin, tiam li ekstaros por batali kontraŭ ŝia edzo, kaj la viro, kiu fidele amis ŝin dum kvardek jaroj, fariĝos murdinto.
”Ĉu mi eĉ devas pardoni?” ŝi diras. ”Ĉu vi ne kulpas pri mia tuta malfeliĉo, Kristian Bergh? lru al la kavaliroj, kaj ĝoju pro via faro!”
La majorino foriris. Ŝi iris trankvile, kaj postlasis teruron.
Ŝi falis, sed sen grandeco ŝi ne estis eĉ en sia falo. Ŝi ne rezignis en malfortula doloro, sed ankoraŭ en la maljunaĝo jubilis pro la amo de sia junaĝo. Ŝi ne malaltigis sin al plendo kaj neinda ploro, kiam ŝi forlasis ĉion, ŝi ne timis ĉirkaŭvagi en la lando kiun almozulaj sako kaj bastono. Ŝi kompatis nur la malriĉajn kamparanojn kaj la gajajn, senzorgajn homojn sur la bordo de Löven, la malriĉajn kavalirojn, ĉiujn, kiujn ŝi protektis kaj apogis.
Ŝi estis forlasita de ĉiuj, kaj tamen ŝi havis forton forigi de si sian lastan amikon, por ke li ne fariĝu murdinto.
Ŝi estis rimarkinda virino, granda en forto kaj agemo. Ni ne baldaŭ vidos ŝian egalulinon.
La postan tagon majoro Samzelius foriris de Ekeby kaj transloĝiĝis al sia propra bieno Sjö, kiu kuŝas tute proksime al la granda uzino.
En la testamento de Altringer, per kiu la majoro ricevis la uzinojn, estis klare dirite, ke li ne rajtas vendi aŭ donaci iun el ili, sed post lia morto ili herede transiru al lia edzino aŭ ŝiaj heredantoj. Ĉar li do ne povis detrui la malamatan heredaĵon, li metis la kavalirojn kiel ĝiajn estrojn, kredante ke li tiamaniere faras la plej grandan malutilon al Ekeby kaj al la ses aliaj uzinoj.
Ĉar neniu en la lando dubis pri tio, ke Sintram estas komisiita de la diablo, kaj ĉar ĉio, kion li promesis al la kavaliroj, tiel brile plenumiĝis, ili estis tute certaj, ke la kontrakto estos plenumata tute laŭlitere. Kaj ili estis tute firmaj en sia decido ne fari ion prudentan, utilan aŭ virinaĉan dum la jaro. Ili ankaŭ estis plene konvinkitaj, ke la majorino estas malica sorĉistino, kiu volis pereigi ilin.
La maljuna onklo Eberhard, la filozofo, mokis ilin pri ilia opinio, sed kiu atentis pri tia homo, kiu estis tiel obstina en sia nekredo, ke se li kuŝus meze en la inferaj flamoj kaj vidus ĉiujn diablojn rikani al li, li tamen asertus, ke ili ne ekzistas, pro tio ke ili ne povas ekzisti. Ĉar onklo Eberhard estis granda filozofo.
Gösta Berling diris al neniu, kion li kredas. Certe estas, ke ŝajnis al li, ke li ŝuldas malmultan dankon al la majorino pro tio, ke ŝi faris lin kavaliro en Ekeby; pli bone ŝajnis nun al li esti mortinta ol ĉiam pensi pri tio, ke li kaŭzis la memmortigon de Ebba Dohna. Li ne levis sian manon por venĝi al la majorino sed ankaŭ ne por helpi ŝin. Li ne havis forton fari tion. Sed la kavaliroj venis en grandan potencon kaj gloron.
Estis kristnaska tempo kun festoj kaj plezuroj, la koroj de la kavaliroj estis plenaj de jubilo, kaj se iu malĝojo pezis sur la animo de Gösta Berling, li ĉiuokaze ne portis ĝin sur la vizaĝo aŭ sur la lipoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.