La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEKNAÛA ĈAPITRO: La seko

Se senvivajaĵoj amas, se tero kaj akvo diferencigas amikojn de malamikoj, tiam mi tre volus posedi ilian amon. Mi volus, ke la verda tero ne sentus miajn paŝojn kiel pezan ŝarĝon.

Mi volus, ke ĝi volonte pardonu, ke ĝi pro mi estas vundata de plugilo kaj erpilo, kaj ke ĝi volonte malfermu sin por mia mortinta korpo. Kaj mi volus, ke la ondo, kies klaran spegulon disbatas miaj remiloj, havu kun mi la saman paciencon, kiun patrino havas kun vigla infano, kiam ĝi grimpas sur ŝiajn genuojn sen atenti pri la neĉifita silko de la festvesto. Kun la klara aero, kiu vibras super la bluaj montoj, mi volus esti amiko kaj kun la brila suno kaj la belaj steloj. Ĉar ofte ŝajnas al mi, kvazaŭ la senvivaj aĵoj sentus kaj suferus kun la vivaj. La baro inter ili kaj ni ne estas tiel granda, kiel la homoj kredas.

Kiu parto de la tera polvo ne partoprenis la rondiron de la vivo? Ĉu la ŝvebanta polvo de la vojo ne estis karesata kiel mola hararo, amata kiel bonaj, bonfaraj manoj? Ĉu la akvo en la radsulko ne fluis iam kiel sango tra batantaj koroj?

La spirito de la vivo ankoraŭ loĝas en la senvivaj aĵoj. Kion ĝi perceptas, dormetante en sensonĝa ripozo? La voĉon de Dio ĝi aŭdas. Ĉu ĝi rimarkas ankaŭ tiun de la homoj?

Ho, infano de tempo estanta, ĉu vi ne vidis tion? Kiam malpaco kaj malamo plenigas la teron, tiam ankaŭ la senvivaj aĵoj devas multesuferi. Tiam la ondo fariĝas sovaĝa kaj rabavida kiel rabisto, tiam la kampo fariĝas nedonema kiel avarulo.

Sed ve al tiu, pro kiu la arbaro suspiras kaj la montoj ploras!

Rimarkinda estis tiu jaro, kiam regis la kavaliroj, ŝajnas al mi, kvazaŭ la maltrankvilo de la homoj tiam ĝenis la trankvilon de la senvivaj aĵoj. Kiel mi prisikribu infektaĵon, kiu tiam disvastiĝis tra la lando? Ĉu oni ne povus kredi, ke la kavaliroj estis la dioj de la regiono, kaj ke ĉio estis influata de ilia spirito? La spirito de la aventuroj, de la senzorgeco kaj sovaĝeco.

Se oni povus rakonti ĉion, kio tiam okazis inter la homoj sur la bordo de Löven, tiam la tuta mondo mirus. Ĉar tiam vekiĝis malnova amo, ekardis nova. Tiam ekflamis malnova malamo, kaj longe ŝparita venĝo kaptis sian viktimon. Tiam ĉiuj viglis pro avido pri la dolĉo de la vivo: dancon kaj ludon, kartludon kaj drinkaĵon ili serĉis. Tiam malkaŝiĝis ĉio, kio kaŝas sin plej interne en la animo.

De Ekeby tiu infektaĵo de maltrankvilo eliris. Ĝi unue disvasti ĝis al la uzinoj kaj grandbienoj kaj pelis la homojn al malfeliĉo kaj peko. Ĝis tie ni povis iom sekvi ĝin, ĉar la maljunaj konservis la memoron pri la okazoj en kelkaj el la grandaj bienoj, sed kiel ĝi pludisvastiĝis inter la homoj, pri tio ni malmulte scias. Tamen neniu dubu pri tio, ke la maltrankvilo de la tempo iris de vilaĝo al vilaĝo, de kabano al kabano.

Kie troviĝis kaŝita malvirto, ĝi ekmontris sin, kie ekzistis fendeto inter viro kaj virino, ĝi fariĝis ravino, kie kaŝis sin granda virto aŭ forta volo, ankaŭ tiuj devis montri sin. Ĉar ne ĉio estis malbona, kio okazis, tamen la tempo estis tia, ke la bono efikis same detrue kiel la malbono. Similis al la grandaj arbofaligoj de la vento profunde en la arbaro, kie arbo falas sur arbon, pino kuntiras pinon kaj ankaŭ la subarbaro estas ŝirata teren de la falantaj gigantoj.

Ne dubu pri tio, ke la frenezo venis al kamparanoj kaj servistoj!

Ĉie koroj sovaĝiĝis kaj cerboj konfuziĝis. Neniam la danco estis tiel gaja sur la vojkruciĝo, neniam oni tiel rapide eltrinkis la bierbarelon, neniam oni ĵetis tiom da greno en la brandkaldronon. Neniam la regaloj estis tiel multaj, neniam estis pli mallonga vojo inter la kolera vorto kaj la tranĉilpiko.

Sed la maltrankvilo estis ne nur inter la homoj. Ĝi disvastiĝis al ĉio viva. Neniam lupo kaj urso pli detrue atakis, neniam vulpo kaj gufo hurlis pli timige kaj rabis pli sentime, neniam la ŝafoj pli ofte erariris en la arbaro, neniam tiom da malsano difektis la valoran brutaron.

Kiu volas vidi la interrilaton de la aferoj, tiu foriru de la urboj kaj loĝu en soleca kabano ĉe la rando de la arbaro. Li gardu la karbigstakon la tutajn noktojn aŭ loĝu sur la longaj lagoj tage kaj nokte dum hela somera monato, dum la trunkfloso faras sian malrapidan veturon al Venern, kaj li lernos observi ĉiujn signojn en la naturo kaj komprenos, kiel la senvivaj aĵoj dependas de la vivaj. Li vidos, ke la trankvilo de la senvivaj aĵoj estas ĝenata, kiam estas maltrankvilo sur la tero.

La simplaj homoj scias tion. En tiaj tempoj la arbarnimfo estingas la karbigstakon, la lagnimfo disbatas la boaton, la nikso sendas malsanon, la koboldo malsatigas la bovinon. Kaj tiel estis en tiu jaro. Neniam la printempa fluo estis tiel detrua.

La muelejo kaj la forĝejo de Ekeby ne estis ĝiaj solaj viktimoj.

Malgrandaj riveroj, kiuj antaŭe, kiam la printempo donis al ili forton, maksimume povis forporti malplenan fojnejon, nun atakis tutajn domojn kaj forlavis ilin. Neniam oni aŭdis, ke la fulmotondro tiel detruis jam antaŭ somermezo – post somermezo oni ne plu aŭdis ĝin. Tiam venis la seko.

Neniu pluvo venis, kiam daŭris ankoraŭ la longaj tagoj. De la mezo de junio ĝis la komenco de septembro la distrikto Lövsjö baniĝis en senĉesa sunlumo.

La pluvo rifuzis fali, la tero rifuzis nutri, la ventoj rifuzis blovi. Nur la sunlumo fluis sur la teron. Ho, la bela sunlumo, la vivdona sunlumo, kiel mi povos rakonti pri ĝia malbona faro? La sunlumo similas amon: kiu ne konas la krimojn, kiujn ĝi faris, kaj kiu povas rifuzi pardoni ĝin? La sunlumo similas al Gösta Berling: ĝi donas ĝojon al ĉiu homo, tial ĉiu silentas pri la malbono, kiun ĝi kaŭzis.

Tia seko post somermezo ne estus same detrua en aliaj regionoj kiel en Vermlando. Sed tie la printempo venis malfrue.

La herbo ne estis alta kaj ne povis finkreski. La sekalo estis sen nutraĵo, ĝuste kiam ĝi devis kolekti manĝaĵon en la spikojn. La printempa greno, el kiu oni tiutempe bakis la plej multan panon, portis maldikajn kvastetojn sur kvaronulnaj trunketoj. La malfrue semitaj rapoj ne povis ĝermi, eĉ la terpomoj ne povis suĉi nutraĵon el tiu ŝtoniĝinta tero.

Dum tiaj jaroj oni komencas angori en la arbaraj kabanoj, kaj de la montoj la teruro iras al la pli trankvilaj homoj sur la ebeno.

”Estas iu, kiun la mano de Dio serĉas,” la homoj diras.

Kaj ĉiu frapas sian bruston kaj diras: ”Ĉu estas mi? Ho, patrino, ho, naturo, ĉu estas mi? Ĉu pro teruro pro mi la pluvo tenas sin for? Ĉu pro kolero al mi la severa tero sekiĝas kaj malmoliĝas? Kaj tiu eterna sunlumo, ĉu ĝi en sia mildo ĉiutage fluas de sennuba ĉielo por amasigi sur sian kapon la fajrajn karbojn? Aŭ, se ne estas mi, kiu do estas, kiun la mano de Dio serĉas?”

Dum la sekalgrajnoj forvelkas en la malgrandaj spikoj, dum la terpomoj ne povas kolekti nutraĵon el la tero, dum la brutoj kun ruĝaj okuloj kaj spiregantaj pro varmego kunpremas sin ĉe la elsekiĝantaj fontoj, dum timo pri la estonteco kunpremas la korojn, iras stranga parolo tra la regiono.

”Tia plago ne okazas senkaŭze,” la homoj diras. ”Kiu estas, kiun la mano de Dio serĉas?”

Estis dimanĉo en aŭgusto. La diservo estis finita. La homoj iris grupe sur la sunvarmegaj vojoj. Ĉirkaŭ si ili vidis brunigitajn arbarojn kaj detruitajn rikoltojn. La sekalo estis metita sur palisoj por sekiĝi, sed ili staris maldense kun maldikaj garboj. Tiuj, kiuj havis hakitejojn por bruligi, havis bonan kaj facilan laboron en tiu jaro, sed multfoje ankaŭ okazis, ke ili bruligis la sekan arbaron. Kaj kion indulgis la arbarfajro, tion prenis la insektoj: la koniferarbaro perdis la pinglojn kaj staris nuda, kiel foliarbaro en la vintro, la folioj de la betuloj pendis dis ŝiritaj kun nudaj nervoj kaj detruitaj foliplatoj.

Al la pezhumoraj grupoj ne mankis paroltemoj. Estis tie multaj, kiuj povis rakonti, kiel malfacile estis dum la mizerjaroj mil okcent ok kaj naŭ kaj dum la malvarma vintro mil okcent dek du, kiam la paseroj frostmortis. La malsato ne estis fremda al ili, ili ja pli frue renkontis ĝian severan vizaĝon. Ili sciis, kiel oni preparas pinŝelon por pano, kaj kiel oni povas kutimigi la bovinojn manĝi muskon.

Estis virino, kiu faris provon kun nova speco de pano el vakcinioj kaj hordefaruno. Ŝi kunportis specimenon de ĝi kaj igis la homojn gustumi. Ŝi fieris pro la eltrovaĵo.

Sed super ili ĉiuj ŝvebis la sama demando, ĝi rigardis el ĉiuj okuloj, ĝin flustris ĉiuj lipoj:

”Kiu estas, ho Sinjoro, kiun via mano serĉas?”

”Dio de severo, kiu rifuzis al vi oferojn de preĝoj kaj bonaj agoj, ĉar vi forprenas de ni nian mizeran panon?”

Iu viro el la malgajaj grupoj, kiuj iris okcidenten trans la ponton de Sund kaj penis supren sur la deklivo de Broby, haltis por momento ĉe la vojo, kiu kondukis supren al la loĝejo de la avara pastro de Broby. Li levis sekan lignospliton de la vojo kaj ĵetis ĝin sur la pastrodoman vojon.

”Sekaj kiel tiu splito estis la preĝoj, kiujn li donis al nia Sinjoro,” la viro diris.

Ankaŭ tiu haltis, kiu iris plej proksime al li. Li levis sekan branĉeton kaj ĵetis ĝin tien, kie falis la splito.

”Tio estas konvena ofero al tiu pastro,” li diris.

La tria en la grupo sekvis donitan ekzemplon. ”Kiel la seko li estis. Splitoj kaj herbtrunketoj estas ĉio, kion li lasis nin reteni.”

La kvara diris: ”Ni redonas al li, kion li donis al ni.”

Kaj la kvina: ”Por eterna malhonoro mi ĵetas tion ĉi al li. Li sekiĝu kaj senfortiĝu, kiel tiu ĉi branĉeto sekiĝis!”

”Seka furaĝo al la sekpastro,” la sesa diris.

Homoj, kiuj postvenas, vidas kion ili faras kaj aŭdas kion ili diras. Jen ili ricevas multajn respondojn al sia longa demandado.

”Donu al li, kion li meritas! Li kaŭzis al ni la sekon,” oni diras en la grupoj.

Kaj ĉiu haltas, ĉiu diras sian vorton kaj ĵetas sian branĉon, antaŭ ol li pluiras.

En la angulo inter la vojoj kuŝis baldaŭ amaseto el ŝtipetoj kaj sektrunketoj: la malhonora amaseto al la pastro de Broby.

Tio estis la tuta venĝo de la homoj. Neniu levis sian manon kontraŭ la pastro aŭ diris al li malbonan vorton. Senesperaj koroj deŝarĝis parton de sia ŝarĝo ĵetante sekan branĉeton sur tiun amaseton. Ili ne venĝis mem. Ili nur signis la kulpulon antaŭ la Dio de venĝo.

”Se ni ne adoris vin ĝuste, jen, tio estas la kulpo de tiu viro.

Estu kompata, Sinjoro, kaj lasu lin sola suferi. Ni signas lin per honto kaj malhonoro. Ni ne estas unuanimaj kun li.”

Tre rapide fariĝis kutimo, ke ĉiu, kiu preteriris la pastrodomon, ĵetis sekan branĉeton sur la malhonoran amaseton.

”Dio kaj homoj vidu tion!” ĉiu iranto pensis. ”Ankaŭ mi malestimas lin, kiu altiris al ni la koleron de Dio.”

La maljuna avarulo baldaŭ rimarkis la amaseton ĉe la vojrando.

Li forportigis ĝin. Kelkaj diris, ke li hejtis sian kuirejan fornon per ĝi. La postan tagon sur la sama loko jam kolektiĝis nova amaseto, kaj kiam li forportigis tiun, tuj nova estis kunĵetata.

La sekaj branĉetoj kuŝis tie kaj parolis: ”Malhonoro, malhonoro al la pastro de Broiby!”

Estis varmegaj, sekaj tagoj de la ”putrigmonato”. Peza de fumo, saturita de brulodoro, la aero kuŝis super la regiono, por enspiro simila al premanta malespero. La pensoj kirliĝis en varmigitaj cerboj. La pastro de Broby fariĝis la demono de seko. Ŝajnis al la kamparanoj, ke la maljuna avarulo sidas gardante la fontojn de la ĉielo.

Baldaŭ la intenco de la homoj klariĝis al la pastro de Broby.

Li komprenis, ke ili signas lin kiel la kaŭzon de la malfeliĉo.

En kolero pro li Dio lasas la teron soifi. La ŝipanoj, kiuj estas en danĝero sur la senvoja maro, lotas inter si. Li estas la viro, kiun oni elĵetos. Li provis ridi pri ili kaj iliaj branĉetoj, sed kiam la afero daŭris unu semajnon, li ne ridis plu. Ho, kia infanaĵo! Kiel tiuj sekaj ŝtipetoj povus domaĝi lin? Li komprenis, ke multjara malamo serĉis okazon por esprimi sin. Nu! Li ne kutimiĝis al amo.

Tio ne mildigis lin. Eble li deziris reboniĝi, post la vizito de la maljuna fraŭlino. Nun li ne povis. Li ne ŝatis esti devigata al rebonigo.

Sed iom post iom tiu amaseto fariĝis tro potenca por li. Li ĉiam devis pensi pri ĝi, kaj la penso, kiun ĉiuj havis, radikiĝis ankaŭ en li. Tio estis la plej terura atestado, tiu ĵetado de la sekaj branĉetoj. Li observis tiun amaseton, kalkulis la branĉojn, kiuj ĉiutage estis aldonataj. La penso pri ĝi vastiĝis kaj superregis ĉiujn aliajn pensojn. Tiu amaseto detruis lin.

Per ĉiu tago li devis pli kaj pli pravigi la homojn. Li ne zorgis pri si mem kaj fariĝis kadukmaljuna dum kelkaj semajnoj.

Li ekhavis konsciencriproĉojn kaj suferojn de maljunaĝo. Sed estis, kvazaŭ ĉio dependus de tiu amaseto. Estis, kvazaŭ la konscicencriproĉoj silentus kaj la pezo de maljunaĝo foriĝus de li, se la amaseto nur ĉesus kreski.

Fine li sidis tie kaj gardis la tutajn tagojn. Sed la homoj estis senkompataj, nokte kelkaj novaj branĉetoj estis alĵetataj.

* * *

Iun tagon Gösta Berling veturis sur la vojo. La pastro de Broby sidis apud la vojrando, maljuna kaj kaduka. Li sidis palpante la sekajn ŝtipetojn, kunmetis ilin en vicojn kaj amasetojn, ludante per ili kvazaŭ en maljunaĝa naiveco. Gösta ĉagreni ĝis pro lia mizero.

”Kion vi faras?” li diras kaj vigle saltas el la veturilo.

”Ho, mi sidas tie ĉi kaj palpas. Mi faras proksimume nenion.”

”Vi devus iri hejmen kaj ne sidi tie ĉi en la vojpolvo.”

”Tamen certe estas plej bone, ke mi sidas tie ĉi.”

Tiam Gösta Berling eksidas apud li.

”Ne estas facile esti pastro,” li diras post tempeto.

”Tamen estas elteneble tie ĉi, kie troviĝas homoj,” la pastro respondas. ”Estas pli malfacile tie norde.”

Gösta ja komprenas, kion li aludas. Li konas tiujn paroĥojn en norda Vermlando, kie kelkfoje ne ekzistas eĉ loĝejo por la pastro, la grandajn arbarparoĥojn, kie la finnoj loĝas en ”fumkabanoj”[55], la malriĉajn regionojn kun kelkaj homoj sur ĉiu mejlo, kie la pastro estas la sola sinjoro de la paroĥo. La pastro de Broby estis en tia paroĥo dum pli ol dudek jaroj.

”Tien oni sendas nin, kiam ni estas junaj,” Gösta diras. ”Ne estas eble elteni la vivon tie. Kaj jen oni detruiĝas por la tuta estonteco. Estas multaj, kiuj pereis tie norde.”

”Estas,” la pastro de Broby diras. ”La soleco detruas onin.”

”Oni alvenas,” Gösta diras, ”fervora kaj arda, parolas kaj admonas, kaj pensas, ke ĉio baldaŭ boniĝos, ke la homoj baldaŭ iros sur pli bonaj vojoj.”

”Ĝuste tiel, jes.”

”Sed baldaŭ oni rimarkas, ke vortoj ne helpas. La malriĉo baras. La malriĉo baras ĉiun pliboniĝon.”

”La malriĉo,” la pastro ripetas. ”La malriĉo detruis mian vivon.”

”La juna pastro venas tien,” Gösta klarigas, ”malriĉa kiel ĉiuj aliaj. Li diras al la drinkulo: ’Ne drinku!’”

”Tiam la drinkulo respondas,” la pastro enŝovas: ” ’Do donu al mi tion, kio estas pli bona ol brando. La brando estas pelto en la vintro, freŝo en la somero. La brando estas varma ĉambro kaj mola lito. Donu al mi tion, kaj mi ne drinkos plu!’”

”Kaj jen,” Gösta daŭrigas, ”la pastro diras al la ŝtelinto: ’Ne ŝtelu!’ kaj al la maliculo: ’Ne batu vian edzinon!’ kaj al la superstiĉulo:

’Kredu al Dio sed ne al la diablo kaj la monstroj!’

Sed tiam la ŝtelinto respondas: ’Donu al mi panon!’ kaj la maliculo diras: ’Riĉigu nin, kaj ni ne kverelos!’ kaj la superstiĉulo:

’Instruu al mi ion pli bonan!’ Sed kiu povas helpi ilin sen mono?”

”Estas vere, vere en ĉiu vorto!” la maljunulo konfirmas. ”Al Dio ili kredis, ankoraŭ pli al la diablo, plej tamen al la monstroj en la montoj kaj al la koboldo en la grenejo. Ĉiun grenon oni detruis en la brandkaldrono. Neniu povis vidi finon de la mizero. En la plej multaj el la grizaj dometoj regis mizero.

Kaŝita ĉagreno maldolĉigis la langojn de la virinoj. Manko de hejmeco pelis la edzon al drinkado. Kampojn kaj brutojn ili ne povis prizorgi. Ili timis la superulon kaj ridindigis la pastron.

Kion fari pri ili? Kion mi diris al ili de la katedro, ili ne komprenis. Kion mi volis instrui al ili, ili ne kredis. Kaj neniu kun kiu interkonsiliĝi, neniu, kiu povis helpi min konservi la kuraĝon!”

”Ekzistas homoj, kiuj eltenis,” Gösta diras. ”La favoro de Dio estis tiel granda super kelkaj, ke ili revenis de tia vivo ne kiel rompitaj homoj. Iliaj fortoj sufiĉis; ili eltenis la solecon, la malriĉon, la senesperecon. Ili faris la etan bonon, kiun ili povis, kaj ne malesperis. Tiaj viroj ĉiam ekzistis kaj ankoraŭ ekzistas. Mi volas saluti ilin kiel heroojn. Mi volas honori ilin dum mia tuta vivo. Mi ne estus elteninta.”

”Mi ne povis,” la pastro aldonas.

”La pastro tie norde pensas,” Gösta diras medite, ”ke li volas fariĝi riĉa homo, supermezure riĉa homo. Neniu malriĉulo povas kontraŭbatali la malbonon. Kaj jen li komencas kolekti.”

”Se li ne kolektus, li drinkus,” la maljunulo respondas, ”li vidas tiom da mizero.”

”Aŭ fariĝus inerta kaj maldiligenta kaj perdus ĉiun forton.

Estas danĝere veni tien por tiu, kiu ne naskiĝis tie.”

”Li devas malmoligi sin por kolekti. Unue li ŝajnigas tion, poste fariĝas kutimo.”

”Li devas esti malmola kaj al si mem kaj al aliaj,” Gösta daŭrigas. ”Estas malfacile kolekti. Li devas toleri malamon kaj malestimon, li devas frosti kaj malsati kaj sensentigi sian koron: ŝajnas ke li preskaŭ forgesis, kial li komencis ŝpari.”

La pastro de Broby nefirme rigardis lin. Li demandis sin, ĉu Gösta sidas tie kaj mokas lin. Sed Gösta estis nur fervoro kaj seriozo. Estis, kvazaŭ li parolus pri propra afero.

”Tiel okazis al mi,” la maljunulo diras nelaŭte.

”Sed Dio protektas lin,” Gösta daŭrigas. ”Li revekas ĉe li la pensojn de lia junaĝo, kiam li sufiĉe kolektis. Li donas signon al la pastro, kiam la popolo de Dio bezonas lin.”

”Sed se la pastro ne obeas la signon, Gösta Berling?”

”Li ne povas kontraŭstari ĝin,” Gösta diras kaj gaje ridetas.

”Logas lin tiel dolĉe la penso pri la varmaj dometoj, por kies konstruo li helpos la malriĉulojn.”

La pastro rigardas malsupren sur la etajn konstruaĵojn, kiujn li starigis el la ŝtipetoj de la malhonora amaseto. Ju pli longe li parolas kun Gösta, des pli li konvinkiĝas, ke tiu pravas.

Li ĉiam havis tiun penson iam fari bonon, kiam li estos kolektinta sufiĉe. Li alkroĉas sin al tio: kompreneble li havis tiun penson.

”Kial li do neniam konstruas la dometojn?” li ne firme demandas.

”Li hontas. Multaj povus kredi, ke li pro timo pro la homoj faras tion, kion li ĉiam intencis fari.”

”Li ne povas toleri esti devigata, tiel estas.”

”Li tamen povas helpi kaŝe. Multe da helpo estas bezonata nunjare. Li povas havigi iun, kiu disdonas liajn donacojn.

Mi komprenas la sencon de ĉio!” Gösta diras kaj liaj okuloj radias. ”Nunjare miloj ricevos sian panon de tiu, kiun ili kovras per malbenoj.”

”Tiel estos, Gösta.”

Ekstazo ekregis tiujn du, kiuj tiel malmulte povis plenumi la vivtaskon, kiun ili elektis. Ekregis ilin la deziro de ilia junula ĝo servi al Dio kaj homoj. Ili ĝuegis la bonfarojn, kiujn ili plenumos. Gösta estos la helpanto de la pastro.

”Nun ni unue havigos panon,” la pastro diras. ”Ni havigos instruistojn. Ni venigos termezuristojn, kiuj dividos la teron[56].

Poste ni instruigos al la homoj kulturi la kampojn kaj flegi la brutojn.”

”Ni konstruos novan vojon kaj pretigos novajn kampojn.”

”Ni konstruos kluzojn ĉe la torentoj de Berg, tiel ke estos rekta vojo inter Löven kaj Venern.”

”La tuta riĉaĵo, kiu troviĝas en la arbaro, donos duoblan benon, kiam vojo estas malfermita al la maro.”

”Benoj pezos sur via kapo!” Gösta diras.

La pastro levas la rigardon. Ili legas en la okuloj unu de la alia la saman flamantan entuziasmon.

Sed en la sama momento la rigardoj de ambaŭ tiriĝas al la malhonora amaseto.

”Gösta,” la maljunulo diras,” por ĉio tio estus bezonata la forto de sana viro, sed mi estas mortanta. Vi vidas, kio mortigas min.”

”Forigu ĝin!”

”Kiel, Gösta Berling?”

Gösta iras tute apud lin kaj akre rigardas en liajn okulojn.

”Preĝu al Dio pri pluvo!” li diras. ”Vi predikos la venontan dimanĉon. Tiam preĝu al Dio pri pluvo!”

La maljuna pastro kliniĝas pro teruro.

”Se tio ĉi estas serioza, se vi ne estas tiu, kiu venigis la sekon al la lando, se vi volis servi al la Plejaltulo per via malmoleco, tiam preĝu al Dio pri pluvo! Tio estos la signo. Per tio ni ekscios, ĉu Dio volas, kion ni volas.”

Kiam Gösta malsuprenveturis sur la deklivoj de Broby, li miris pri si mem kaj pri la entuziasmo, kiu kaptis lin. Sed tio tamen povos fariĝi bela vivo. Jes, sed ne por li. Tie norde ili ne volis havi liajn servojn.

* * *

En la preĝejo de Broby la prediko ĝuste finiĝis kaj la kutimaj preĝoj estis diritaj. La helppastro ĝuste estis preta malsupreniri la ŝtuparon de la katedro. Sed li hezitis. Fine li ekgenuis tie supre kaj preĝis pri pluvo.

Li preĝis, kiel preĝas senespera homo, per malmultaj vortoj, sen vera penskunligo.

”Se estas mia peko, kiu kaŭzis vian koleron, punu nur min!

Se ekzistas kompato ĉe vi, Dio de kompato, lasu pluvon fali!

Forprenu de mi la malhonoron! Lasu pluvon fali pro mia preĝo. Lasu pluvon fali sur la kampon de la malriĉulo! Donu panon al via popolo!”

La tago estis varmega, regis neeltenebla sufokaĵo. La paro ĥanoj sidis kvazaŭ en duonkonscio, sed je tiuj balbutaj sonoj, je tiu raŭka malespero ĉiu vekiĝis.

”Se ankoraŭ troviĝas por mi vojo al releviĝo, donu pluvon …”

Li eksilentis. La pordoj staris malfermitaj. Jen forta ventpuŝo alkuris. Ĝi venis laŭ la tero, kirliĝis al la preĝejo kaj enĵetis tien polvnubeton, plenan de ŝtipetoj kaj sektrunketoj. La pastro ne povis daŭrigi. Ŝanceliĝe li malsupreniris de la katedro.

La homoj ektremis. Ĉu tio estas respondo?

Sed la ventpuŝo estis nur la antaŭkuranto de la fulmotondro.

Ĝi alvenis kun nevidita rapido. Kiam la psalmo estis kantita kaj la pastro staris antaŭ la altaro, la fulmoj jam flamis, kaj la tondro ekkrakegis, englutante la sonon de lia voĉo. Kiam la orgenisto ekludis la eliran psalmon, la unuaj pluvgutoj jam tamburis sur la verdajn fenestrovitrojn, kaj ĉiuj homoj elkuris por rigardi la pluvon. Sed rigardado ne sufiĉis por ili: kelkaj ploris, aliaj ridis, dum ili lasis la torentan fulmotondran pluvon fali sur sin. Ho, kiel granda estis ilia mizero! Kiel ili estis malfeliĉaj! Sed Dio estas bona. Dio lasas pluvon fali. Kia ĝojo, kia ĝojo!

La pastro de Broby estis la sola, kiu ne elvenis en la pluvon.

Li genuis ĉe la altaro kaj ne levis sin. La ĝojo estis tro forta por li. Li mortis pro ĝojo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.