La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEKDUA ĈAPITRO: La pastro de Broby

Eroso, ĉionreganta dio, vi ja scias, ke ofte ŝajnas, kvazaŭ homo estus liberiginta sin de via potenco. Ĉiuj dolĉaj sentoj, kiuj kunligas la homojn, ŝajnas mortintaj en la koro.

La frenezo etendas siajn ungegojn al la malfeliĉulo, sed tiam vi venas kun via ĉiopovo, vi patrono de la vivo, kaj kiel la bastono de la forta sanktulo refloras la sekiĝinta koro.

Neniu estas pli avara ol la pastro en Broby, neniun malbono kaj malkompato pli izolas de la homoj. Liaj ĉambroj ne estas hejtitaj en la vintro, li sidas sur nepentrita ligna benko, li vestas sin per ĉifonoj, nutras sin per seka pano kaj furiozas, kiam almozulo eniras tra lia pordo. Li lasas la ĉevalon malsati en la stalo kaj vendas la fojnon, liaj bovinoj rodas la sekan herbon ĉe la vojrando kaj la muskon sur la muro de la domo.

Ĝis la ŝoseo oni aŭdas la blekadon de la malsataj ŝafoj. La kamparanoj donace ĵetas al li manĝaĵon, kiun iliaj hundoj ne manĝas, vestojn, kiujn iliaj malriĉuloj ne akceptas. Li etendas sian manon por peti, li klinas sian dorson por danki. Li petas almozojn de la riĉulo, pruntas al la malriĉuloj. Se li vidas moneron, lia koro doloras pro maltrankvilo, ĝis la monero trovi ĝas en lia poŝo. Malfeliĉa estas tiu, kiu ne staras preta antaŭ li en la pagotago!

Malfrue li edziĝis, sed pli bone estus, se li neniam estus farinta tion. Turmentita kaj laborelĉerpita mortis lia edzino.

Nun lia filino servas ĉe fremduloj. Li maljuniĝas sed la aĝo ne donas faciligon en lia penado. La frenezo de avaro neniam forlasas lin.

Sed iun belan tagon en la komenco de aŭgusto venas supren sur la deklivoj de Broby peza kaleŝo, tirata de kvar ĉevaloj.

Nobla maljuna fraŭlino alveturas kun granda pompo, kun veturigisto kaj lakeo kaj ĉambristino. Ŝi venas por renkonti la pastron de Broby. Lin ŝi amis en la tagoj de sia junaĝo.

Ili amis unu la alian, kiam li vivis kiel guvernisto en la bieno de ŝia patro, sed la fiera parencaro disigis ilin. Kaj nun ŝi veturas supren sur la deklivoj de Broby por vidi lin, antaŭ ol ŝi mortos. Revidi la amaton de la junaĝo estas ĉio, kion la vivo povas doni al ŝi.

La nobla malgranda fraŭlino sidas en la granda veturilo kaj revas. Ŝi ne veturas sur la deklivoj de Broby al malriĉa dometo de subpastro. Ŝi veturas al la freŝa, densa laŭbo en la parko, kie atendas la amato. Ŝi vidas lin, li estas juna, li scias kisi, li scias ami. Nun, kiam ŝi scias, ke ŝi vidos lin, lia bildo aperas antaŭ ŝi mirinde klara. Kiel bela li estas, kiel bela! Li scias revi, li scias bruli, li plenigas ŝian animon per ekstaza fajro.

Nun ŝi estas flave pala, velkinta kaj maljuna. Eble li ne rekonos ŝin, la sesdekjarulinon, sed ŝi ne venas por esti vidata, sed por vidi, por vidi la amaton de la junaĝo, kiun la atakoj de la tempo ne difektis, kiu ankoraŭ estas juna, bela, korvarma.

Ŝi venas el tiel malproksima loko, ke ŝi ne aŭdis eĉ unu vorton pri la pastro de Broby.

Radbruas la kaleŝo veturante supren sur la deklivoj, kaj sur la krutaĵo la pastrodomo estas videbla.

”Pro la Dia kompato,” ĝemas almozulo ĉe la vojrando, ”moneron al malriĉa homo!”

La nobla sinjorino donas al li arĝentan moneron kaj demandas, ĉu la pastrodomo de Broby troviĝas proksime.

La almozulo direktas al ŝi ruzan, akran rigardon.

”La pastrodomo kuŝas tie,” li diras, ”sed la pastro ne estas hejme, neniu estas hejme en la pastrodomo.”

La delikata malgranda fraŭlino ŝajnis tute forpaliĝi. La freŝa laŭbo malaperas, la amato ne estas tie. Kiel ŝi povis pensi, ke ŝi nun, post kvardekjara atendo, retrovos lin tie?

Kion la fraŭlina moŝto volas en la pastrodomo? La fraŭlina moŝto venas por renkonti la subpastron. Ŝi konis lin en pasintaj tagoj.

Kvardek jaroj kaj kvardek mejloj disigis ilin. Kaj dum ĉiu mejlo, per kiu ŝi proksimiĝis, ŝi forveturis unu jaron kun ĝia ŝarĝo da malĝojo kaj memoroj, tiel ke ŝi nun alveturante al la pastrodomo ree estas dudekjarulino, sen malĝojo, sen memoroj.

La almozulo rigardas ŝin, vidas ŝin antaŭ siaj okuloj transformi ĝi de dudek ĝis sesdek jaroj, kaj ree de sesdek ĝis dudek.

”La pastro revenos posttagmeze,” li diras. La fraŭlina moŝto farus plej bone, se ŝi veturus al la gastejo de Broby kaj revenus posttagmeze. La almozulo asertas, ke la subpastro tiam estos hejme.

En la posta momento la peza kaleŝo kun la velkinta sinjorineto ruliĝas malsupren sur la deklivoj al la gastejo, sed la almozulo staras tremanta kaj postrigardas ŝin. Ŝajnas al li, ke li volus ekgenui por kisi la radsulkojn.

Belvestita, novrazita kaj polurita, en ŝuoj kun brilaj bukoj, kun silkaj ŝtrumpoj, kun krispkolumo kaj manumoj la pastro en Broby tagmeze en la sama tago staras antaŭ la edzino de la ĉefparoĥestro en Bro.

”Ŝi estas nobla fraŭlino,” li diras, ”filino de grafo, via sinjorina moŝto. Ĉu vi kredas, ke mi, malriĉa homo, povas peti ŝin eniri al mi? Miaj plankoj estas nigraj, mia salono sen mebloj, la manĝoĉambra plafono estas verda de ŝimo kaj mucido.

Helpu min, sinjorino! Pripensu, ke ŝi estas nobla filino de grafo!”

”Sciigu, ke vi forvojaĝis!”

”Kara sinjorino, ŝi veturis kvardek mejlojn por vidi min, malriĉan homon. Ŝi ja ne scias, kiel estas ĉe mi. Mi ne havas liton, kie ŝi povas dormi. Mi ne havas liton por ŝiaj geservistoj.”

”Nu, lasu ŝin reveturi!”

”Sed kara sinjorino! Ĉu vi ne komprenas, kiel mi pensas?

Prefere mi fordonus ĉion, kion mi posedas, ĉion, kion mi per diligento kaj peno kolektis, ol ke ŝi forveturu sen akcepto sub mia tegmento. Ŝi estis dudekjara, kiam mi vidis ŝin lastfoje, kaj de tiam nun pasis kvardek jaroj, pripensu tion, sinjorino!

Helpu min, por ke mi povu akcepti ŝin! Jen estas mono, se mono povos helpi, sed tie ĉi oni bezonas pli ol monon.”

Ho, Eroso! La virinoj amas vin. Prefere ili iras cent paŝojn por vi ol unu por aliaj dioj.

En la ĉefparoĥestra domo de Bro oni malplenigas la ĉambrojn, malplenigas la kuirejon, malplenigas la provizejon. Ĉe la ĉefparoĥestra domo en Bro oni plenŝarĝas la laborveturilojn kaj veturigas ilin al la subpastra domo. Kiam la ĉefparoĥestro revenos de la instruado al la konfirmotoj, li iros en malplenaj ĉambroj, malfermetos la kuirejan pordon por demandi pri sia tagmanĝo sed trovos neniun tie. Nek tagmanĝon, nek sinjorinon, nek servistinon! Kiu estas kulpa? Eroso tiel volis, Eroso, la ĉionreganto.

Jen en la posttagmezo la peza kaleŝo radbruas veturante supren sur la deklivoj de Broby. Kaj la malgranda fraŭlino demandis sin, ĉu ne okazos nova malfacilaĵo, ĉu efektive estas vero, ke ŝi nun iras por renkonti la solan ĝojon de sia vivo.

Jen la kaleŝo flankenveturas al la pastrodomo, sed en la pordega volbo ĝi haltas. La granda veturilo estas tro larĝa, la pordego tro mallarĝa. La veturigisto klakas per la vipo, la ĉevaloj ektiras, la lakeo blasfemas, sed la postaj radoj de la kaleŝo restas nemoveble fiksitaj. La grafofilino ne povas enveturi sur la korton de la amato, sed jen venas iu, jen venas li!

Li levas ŝin el la veturilo, li portas ŝin sur brakoj, kies forto estas ne rompita, ŝi estas premata en ĉirkaŭbrako same varma kiel iam, antaŭ kvardek jaroj. Ŝi rigardas el okulojn, kiuj brilas, kiel ili brilis vidinte nur dudekkvin printempojn.

Kaptas ŝin ŝtormo de sentoj pli varmaj ol iam antaŭe. Ŝi memoras, ke li iam portis ŝin supren sur la ŝtuparo al la teraso.

Ŝi kredis, ke ŝia amo vivis dum ĉiuj tiuj jaroj, tamen ŝi forgesis, kion signifas ĉirkaŭpreno de fortaj brakoj, kion signifas rigardi en junajn, radiajn okulojn.

Ŝi ne vidas, ke li estas maljuna. Ŝi vidas nur la okulojn, la okulojn.

Ŝi ne vidas la nigrajn plankojn, la mucide verdajn plafonojn, ŝi vidas nur liajn radiajn okulojn. En tiu momento la pastro de Broby estas pompa viro, bela sinjoro. Li beliĝas de la nura rigardo al ŝi.

Ŝi aŭdas lian voĉon, lian klaran, fortan voĉon, karese ĝi sonas. Tiel li parolas nur al ŝi. Por kio li bezonis meblojn el la ĉefparoĥestra hejmo por siaj malplenaj ĉambroj, por kio manĝaĵon, por kio servistojn? La maljuna fraŭlino certe ne sentus la mankon de tio. Ŝi aŭdas lian voĉon kaj vidas liajn okulojn.

Neniam, neniam antaŭe ŝi estis tiel feliĉa.

Kiel gracie li klinas sin, gracie kaj fiere, kvazaŭ ŝi estus dukino kaj li la feliĉa favorato! Li uzas la multajn frazojn de la malnova tempo, kiam li parolas al ŝi. Ŝi nur ridas kaj estas feliĉa.

En la vespero li proponas al ŝi la brakon, kaj ili promenas en lia malnova neprizorgata ĝardeno. Ŝi vidas nenion malbelan aŭ neflegitan. Sovaĝiĝintaj arbustoj fariĝas tonditaj heĝoj, la fikreskaĵoj kuŝas kiel glataj, briletantaj herbotapiŝoj, longaj aleoj ombras sin, kaj en niĉoj de krepusketa verdaĵo brilas blankaj statuoj de juneco, de fidelo, de espero, de amo.

Ŝi scias, ke li edziĝis, sed ŝi ne memoras tion. Kiel ŝi povus memori ion tian? Ŝi havas dudek jarojn, li dudek kvin. Vere li estas nur dudekkvinjara, juna, kun ŝvelantaj fortoj. Ĉu estas li, kiu fariĝos la avara pastro de Broby, li, la ridetanta junulo?

Foje susuras ĉe lia orelo flustro pri mallumaj sortoj. Sed la ĝemoj de malriĉuloj, la malbenoj de trompitoj, la pikvortoj de malestimo, la ridindigaj kantoj, la moko, tio ankoraŭ ne ekzistas por li. En lia koro flamas nur pura kaj senkulpa amo.

Ne estas eble, ke la fiera junulo iam amos la oron tiel, ke li rampe serĉos ĝin en la plej aĉa koto, petos ĝin de vojirantoj kaj suferos humiligon, malŝaton, malvarmon kaj malsaton por ekhavi ĝin? Ĉu li malsatigos sian infanon, turmentos sian edzinon pro la sama aĉa oro? Ne estas eble. Tia li ne povas esti. Li estas bona homo kiel ĉiuj aliaj. Li ne estas monstro.

La amatino de lia junaĝo ne iras apud malestimata aĉulo, neinda por la ofico, kiun li kuraĝis akcepti! Tion ŝi ne faras.

Ho, Eroso, ĉionreganta dio, ne en tiu ĉi vespero! En tiu ĉi vespero li ne estas la pastro de Broby, nek morgaŭ nek postmorgaŭ.

La postan tagon ŝi forveturas. La pordego estas plilarĝigita.

La kaleŝo ruliĝas malsupren sur la deklivoj de Broby tiel rapide, kiel ripozintaj ĉevaloj povas kuri.

Kia revo, kia belega revo! Dum tiuj tri tagoj ne unu nubeto!

Ridetante ŝi reveturis al sia kastelo kaj siaj memoroj. Ŝi poste neniam aŭdis lian nomon, ne faris demandojn pri li. Ŝi volis rerevi tiun revon ĝis la fino de sia vivo.

En sia soleca hejmo sidis la pastro de Broby kaj ploris kiel senesperulo. Ŝi rejunigis lin. Ĉu li nun remaljuniĝos? Ĉu la malbona spirito revenos, kaj li fariĝos malŝatinda, malŝatinda, kia li antaŭe estis?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.