La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Antaŭparolo

La hejmregiono de Selma Lagerlöf apartenas al la ferindustria parto de Svedlando. En pasinta tempo la industriaj entreprenoj, minoj, altfornoj, forĝejoj ktp., estis en la posedo de privatuloj, kiuj samtempe estis bienposedantoj. En tiuj grandbienoj – ”sinjorbienoj” – floris sufiĉe riĉa kultura vivo. La bibliotekoj enhavis la en- kaj eksterlandajn klasikulojn, kaj la novaj verkoj el Anglio, Germanio kaj Francio restis nelonge nekonataj en tiu iom fora angulo de la mondo.

Same grandan intereson oni havis ankaŭ por muziko kaj por pli ĝeneralaj kulturaj aferoj. Kompreneble la regulo havis escepton, sed ĝenerale la kultura nivelo estis konsiderinde alta.

Tiu grandbiena kulturo multe signifis por la tutlanda kulturo, kaj tiurilate la hejmregiono de Selma Lagerlöf nepre estas la plej elstara. De tie devenas Esaias Tegnér (1782–1846), la plej grava sveda poeto de la pasinta jarcento, kaj lia samtempulo kaj samrangulo en la kultura vivo, Erik Gustav Geijer, historiisto kaj poeto. De tie devenas nia plej konata poeto de la nova tempo, Gustav Fröding (1860–1911) kaj longa vico da aliaj pli malpli konataj eminentuloj sur diversaj kampoj de kulturo.

Sed la vivo de tiu regiono havis ankaŭ aliajn gravajn trajtojn.

Tie restis ankoraŭ popolaj tradicioj kaj kutimoj, superstiĉo, popolaj muziko kaj kantoj, fantaziplena kaj kolororiĉa popola rakontado.

En tiu medio naskiĝis Selma Lagerlöf 1858, en la ne granda ”sinjorbieno” Mårbacka, ŝia nuna hejmo, kaj tie ŝi pasigis la unuajn dudek jarojn de sia vivo. Laŭ sia propra atesto la rakontoj kaj fabeloj, kiujn ŝi aŭskultis en sia infanaĝo, tute okupis ŝian mensan vivon. Sed certe ankaŭ tiu speciala kulturmedio multe influis al ŝi. Jam en sia infanaĝo ŝi revis pri verkado kaj ankaŭ verkis. Tiu revo kaj tiu verkemo restis, sed ŝi ne baldaŭ trovis klaran esprimon por sia spirita vivo.

Selma Lagerlöf fariĝis instruistino, ŝiaj verkplanoj plimaturi ĝis. 1890 ŝi per la kvin unuaj ĉapitroj el Gösta Berling gajnis la unuan premion en literatura konkurso de la semajna gazeto Idun. La finverkita libro aperis en la posta jaro. Komence renkontis ŝin sufiĉe granda kontraŭstaro, sed post kelkaj jaroj ŝia pozicio en la literaturo estis firma. Ŝi tiam forlasis la instrulaboron kaj tute dediĉis sin al verkado.

Ŝia verkaro estas ampleksa sed havas malmulte da malfortaj punktoj. Ŝi verkis multe da mallongaj rakontoj, ofte mirinde ellaboritaj. Inter la pli ampleksaj verkoj la plej elstaraj – krom Gösta Berling – estas Jerusalem kaj La imperiestro de Portugalio.

Multajn el ŝiaj verkoj inspiris la hejmregiono, sed cetere ŝiaj motivoj estas tre variaj. Ofte la rakontoj estas tre intime ligitaj al apartaj lokoj, sed ŝi ĉiam lerte kaptas tiujn aferojn de la homanima vivo, kiuj estas komunaj por ĉiuj homoj kaj same gravaj en ĉiuj terpartoj kaj ĉiuj tempoj. Ŝiaj homoj senescepte estas agantaj homoj, sed la agado sur la materia plano estas nur esprimo kaj rimedo, la esenca afero estas la vivo kaj la evoluo de la homa animo. Ĉion ŝi rakontas tre simple, tiel simple, ke multaj legantoj eĉ ne rimarkas la majstran aranĝon de la materialo kaj la profundegan sencon de ofte ĉiutagaj okazoj.

Pro tiu simpleco kaj tiu ĝeneraleco kaj pro la profunda homeco en ŝiaj verkoj ŝi trovis legantojn en ĉiuj partoj de la tero, fakto atestita inter alie de tio, ke ŝiaj libroj estas tradukitaj en 37 lingvojn. 1904 la universitato de Upsala honoris ŝin per la titolo de honora doktorino. 1909 ŝi ricevis la literaturan nobelpremion, kaj 1914 oni elektis ŝin membro de la Sveda Akademio.

* * *

Kiam Gösta Berling unue aperis en sia nuna formo, renkontis ĝin forta kritiko. Laŭdo ne mankis, sed ĝi estis escepto. Naturalismo regis la literaturon, kaj al la plej multaj el la kritikistoj la verko ŝajnis frukto de senkontrola fantazio kaj aĉa romantikemo.

Post nelonge ĝi tamen trovis admiranton kaj defendanton en la fama dana kritikisto Brandes. Lia opinio efikis ankaŭ en Svedlando. Kiam la dua sveda eldono aperis 1895, ĝi trovis pli varman akcepton ol la unua. Poste ĝi aperis en multaj lingvoj, kaj eksterlandaj literaturhistoriaj eminentuloj donis al ĝi lokon inter la plej bonaj epopeaj rakontoj de la moderna tempo.

Eble multo en Gösta Berling unuavide ŝajnas al vi kiel al la unuaj kritikistoj – stranga, plena de romantiko kaj senkontrola fantazio. Sed ne juĝu tro rapide! La medio, kiu povas ŝajni nekredebla al alilandanoj kaj eĉ al svedoj el aliaj provincoj, ne estas elpensaĵo. En la malnovaj feruzinaj bienoj fakte ekzistis tiaj homoj, precipe en Vermlando. Cetere tiaj karaktertrajtoj estas tipe vermlandaj. Plue oni atentu pri la rakontmaniero.

Unue, ankaŭ ĝi estas tipe Vermlanda: ĝi ŝajnas al eksteruloj pli romantika ol ĝi efektive estas. Kiam Selma Lagerlöf iam laŭtlegis en radio ĉapitron el Gösta Berling, mi kun surprizo rimarkis ke tiu rakonto, kiun mi antaŭe opiniis romantika, efektive estas brila bonhumoraĵo. Due, ŝia rakontmaniero fakte estas tiu de la fabelo. Kelkfoje ni renkontas en ŝiaj verkoj okazojn, kiuj laŭ racia vidpunkto eble ŝajnas al ni ne plene motivitaj, ekz. la forpelo de la majorino kaj la komenco de la kavalira regado en Ekeby. Sed efektive tiuj mankoj estas nur ŝajnaj. Ilia kaŭzo estas nek manko de komponkapablo nek romantikemo. Por ŝi okazoj kaj okazoĉenoj estas konstruŝtonoj, kiujn ŝi kunmetas laŭ sia propra, plene logika metodo. Ŝi ne celas fari fotografan bildon de la homa vivo nek – kvankam majstra priskribanto de karakteroj – fari psikologian analizon. Ŝia celo estas prezenti la homan animon, kiu el neperfekteco, malharmonio kaj malkontento klopodas atingi ion, kio kontentigas ĝin. Egoismo, en la plej vasta senco de la vorto, plej ofte gvidas ĝin, kaj multe da memkaŭzitaj suferoj ĝi devas trapasi, antaŭ ol ĝi komprenas, kio vere meritas ĝian klopodadon, kio vere povas trankviligi ĝian sopiron.

Kiel ajn konkreta estas ŝia priskribado – la vera okazado troviĝas sur la spirita plano. Ĉio alia estas nur rimedoj, uzeblaj laŭbezone. Rigardante la verkon el tiu vidpunkto oni preskaŭ ne rimarkas eĉ la faman romantikon de la libro. Esence ĝi estas hazarda afero, multornamitaj literoj, kiuj formas vortojn de profunda enhavo.

Stellan Engholm [1934]


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.