La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() GÖSTA BERLINGAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Neniu konas la lokon sub la monto, kie la piceoj kreskas plej dense kaj dikaj tavoloj da musko kovras la teron.
Kiel iu povus koni ĝin? Piedo de homo neniam surpaŝis ĝin, lango de homo neniam donis nomon al ĝi. Neniu vojeto kondukas al la kaŝita loko. Rokoj turiĝas ĉirkaŭ ĝi, piedkaptantaj juniperoj gardas ĝin, ventfaligitaj arboj ĉirkaŭbaras ĝin, la paŝtisto ne trovas ĝin, la lupo malŝatas ĝin. Estas la plej soleca loko de la arbaro, kaj jen miloj da homoj serĉas ĝin.
Kia senfina procesio de serĉantoj! Ili plenigus la preĝejon de Bro, ne nur tiun de Bro, sed tiujn de Lövvik kaj Svartsjö.
Ho, kia senfina procesio de serĉantoj!
Infanoj de superuloj, kiuj ne rajtas akompani la irantaron, staras ĉe la vojrando aŭ pendas sur la barilpordoj, kie la granda irantaro pretermarŝis. La etuloj ne kredis, ke tiu ĉi mondo havas lokon por tiom da homoj, tia senfina aro. Kiam ili estos grandaj, ili memoros tiun longan, ondantan fluon de homoj. Iliaj okuloj pleniĝos per larmoj je la nura memoro pri ilia mirego, kiam ili vidis tiun senfinan procesion iri an taŭen sur vojoj, kie ordinare dum tutaj tagoj estis videblaj nur kelkaj unuopaj irantoj, kelkaj almozulaj grupoj aŭ la ĉaro de iu kamparano.
Ĉiuj, kiuj loĝas ĉe la vojo, eksaltas kaj demandas: ”Ĉu malfeliĉo trafis la landon? Ĉu la malamiko atakas nin? Kien vi iras, irantoj? Kien?”
”Ni serĉas,” ili respondas. ”Ni serĉis dum du tagoj. Ni serĉos ankaŭ hodiaŭ, poste ni ne eltenos plu. Ni traserĉos la arbaron de Björne kaj la pinkovritajn altaĵojn okcidente de Ekeby.”
La irantoj unue ekmarŝis de Nygård, malriĉa regiono inter la orientaj montoj. La bela knabino kun la peza, nigra hararo kaj la ruĝaj vangoj estas malaperinta dum ok tagoj. La balailknabino, kiun Gösta Berling volis preni kiel fianĉinon, erariris en la grandaj arbaroj. Dum ok tagoj neniu vidis ŝin.
Jen la homoj el Nygård ekiris por traserĉi la arbaron. Kaj ĉiu homo, kiun ili renkontis, kuniris por serĉi. El ĉiu dometo venis homoj por aliĝi al la irantaro.
Ofte okazas, ke iu novveninto demandas:
”Viroj el Nygård, kio kaŭzis tion ĉi? Kial vi permesas al la bela knabino iri sola sur fremdaj vojetoj? La arbaro estas profunda, kaj Dio prenis ŝian prudenton.”
”Neniu ĝenas ŝin,” ili tiam respondas, ”ŝi ĝenas neniun. Ŝi iras sekura kiel infano. Kiu iras pli sekura ol tiu, kiun Dio devas mem gardi? Antaŭe ŝi ĉiam revenis.”
Tiel la serĉantaro iris tra la orientaj arbaroj, kiuj disigas Nygård de la ebeno. Nun en la tria tago ĝi preteriras la preĝejon de Bro supren al la arbaroj okcidente de Ekeby.
Sed kie la serĉantaro preteriras, muĝas ŝtormo de miro.
Ĉiam viro el la aro devas halti por respondi al demandoj.
”Kion vi volas? Kion vi serĉas?”
”Ni serĉas la bluokulan, malhelharan knabinon. Ŝi ekkuŝis en la arbaro por morti. Ŝi estis for dum ok tagoj.”
”Kial ŝi ekkuŝis en la arbaro por morti? Ĉu ŝi estis malsata?
Ĉu ŝi estis malfeliĉa?”
”Mizeron ŝi ne suferis, sed la malfeliĉo trafis ŝin lastprintempe. Ŝi vidis la frenezan pastron, Göstan Berling, kaj amis lin dum multaj jaroj. Ŝi ne komprenis pli bone. Dio prenis ŝian prudenton.”
”Vere Dio forprenis de ŝi la prudenton, viroj el Nygård.”
”Lastprintempe venis la malfeliĉo. Antaŭe li neniam rigardis al ŝi. Tiam li diris al ŝi, ke ŝi estos lia fianĉino. Estis nur ŝerce, li ree lasis ŝin foriri, sed ŝi ne povis konsoliĝi. Ŝi ĉiam revenis al Ekeby. Ŝi sekvis liajn spurojn, kie ajn li iris. Li tedi ĝis pro ŝi. Kiam ŝi lastfoje estis tie, ili igis siajn hundojn ataki ŝin. De tiam neniu vidis ŝin.”
Ĉiu kuniru, ĉiu kuniru! Temas pri vivo de homo. Iu homo ekkuŝis en la arbaro por morti. Eble ŝi jam mortis? Ankaŭ povas esti, ke ŝi ankoraŭ erariras tie sen trovi la lastan vojon?
La arbaro estas granda, kaj ŝia prudento estas ĉe Dio.
Akompanu la serĉantaron, akompanu ĝin! Lasu la avenon pendi sur la palisoj, ĝis la maldika kerno falas el la grenkvasto, lasu la terpomojn putri en la tero, liberigu la ĉevalojn, por ke ili ne mortsoifu en la stalo, lasu la pordon de la bovinstalo malfermita, por ke la bovinoj povu iri sub tegmenton en la nokto, lasu la infanojn kuniri, ĉar la infanoj apartenas al Dio!
Dio estas kun la etuloj, li gvidas iliajn paŝojn. Ili helpos, kiam vira saĝo estos trompata.
Venu ĉiuj, viroj kaj virinoj kaj infanoj! Kiu kuraĝas resti hejme? Kiu scias, ĉu Dio ne intencas utiligi ĝuste lin? Venu ĉiuj, kiuj bezonas kompaton, por ke via animo iam ne vagu senhelpe tra selraj lokoj, serĉante ripozon sed ne trovante!
Venu! Dio prenis ŝian prudenton, kaj la arbaro estas granda.
Kiu konas vojon al la loko, kie la piceoj staras plej dense kaj la musko kuŝas plej mole? Ĉu estas io malhela tie tuj sub la rokmuro? Nur la pinglostako de la brunaj formikoj. Nur tio, laŭdon al tiu, kiu gvidas la paŝojn de la frenezuloj!
Ho, kia procesio! Ne festornamita procesio, kiu salutas la venkinton, kiu ŝutas florojn sur lian vojon kaj plenigas lian orelon per jubilkrioj, ne pilgrima procesio kun psalmkanto kaj siblantaj skurĝobatoj survoje al la sanktaj tomboj, ne procesio de elmigrantoj sur knarantaj ŝarĝoveturiloj, serĉante novan hejmon por senhavuloj, ne armeo kun tamburoj kaj armiloj, nur kamparanoj en laborvesto el drapo kun multuzitaj ledaj antaŭtukoj, nur iliaj edzinoj kun la ŝtrumptrikaĵo en la mano kaj la infanoj surdorse aŭ trenigantaj ĉe la jupo.
Estas grande vidi homojn unueciĝi pri grandaj celoj. Ili eliru por saluti siajn bonfarantojn, por laŭdi sian Dion, por serĉi teron, por defendi sian landon, ili iru! Sed tiujn ĉi elpelis nek malsato nek amo al Dio nek malpaco. Ilia klopodo estas senutila, ilia peno sen rekompenco. Ili iras nur por trovi frenezulon. Kiom da ŝvitgutoj, kiom da paŝoj, kiom da angoro, kiom da preĝoj kostas ĉio tio, kaj tamen la rekompenco estos nur retrovo de kompatinda erarinto, kies prudento estas ĉe Dio.
Ho, ĉu oni ne devas ami tiujn homojn? Ĉu tiu, kiu staris ĉe la vojrando kaj vidis ilin preteriri, ne ekhavas larmojn en la okuloj, kiam li en siaj pensoj revidas ilin, virojn kun severaj trajtoj kaj malmolaj manoj, virinojn kun frue sulkiĝintaj fruntoj kaj la lacajn infanojn, kiujn Dio gvidos al la ĝusta loko?
Ĝi plenigas la ŝoseon, tiu procesio de ĉagrenitaj serĉantoj.
Per seriozaj okuloj ili mezuras la arbaron, malgajaj ili iras antaŭen, ĉar ili scias, ke ili pli verŝajne serĉas mortinton ol vivanton.
Tio nigra sub la rokmuro, ĉu tamen ne estas la pinglostako de la formikoj sed falinta arbo? Laŭdon al la ĉielo, nur falinta arbo! Sed oni ja ne povas vidi tre precize, ĉar la piceoj staras tiel dense.
Tiel longaj estas la vicoj, ke la unuaj, la fortaj viroj, atingis la arbaron okcidente de Björne, kiam la lastaj, la kripluloj, la laborrompitaj maljunuloj, kaj la virinoj, kiuj portas siajn infanetojn, apenaŭ preteriris la preĝejon de Broby.
Kaj jen la tuta serpentanta irantaro malaperas en la malhela arbaro. La suno de la antaŭtagmezo lumas por ili, kiam ili eniras sub la piceojn – la subiranta suno de la vespero renkontos la arojn, kiam ili eliros el la arbaro.
Estas la tria tago de ilia serĉo: ili kutimiĝis al tiu laboro. Ili serĉas sub la krutega rokmuro, sur kiu la piedo povas gliti, sub ventfaligitaj arboj, kie oni povas facile rompi brakon kaj kruron, sub la branĉoj de la densaj piceoj, kiuj pendkuŝas sur mola musko kaj invitas al ripozo.
La travintrejon de la urso, la tunelon de la vulpo, la profundan loĝejon de la melo, la nigran fundon de la karbigstako, la ruĝan vakcinian deklivon, la piceon kun la blankaj pingloj, la monton, kie la arbarfajro furiozis antaŭ unu monato, la ŝtonon, kiun ĵetis la giganto: ĉion tion ili trovis, sed ne la lokon sub la rokmuro, kie kuŝas la nigraĵo. Neniu estis tie por esplori, ĉu estas formikstako aŭ arbotrunko aŭ homo. Ho, certe estas homo, sed neniu estis tie por rigardi.
La suno de la vespero vidis ilin sur la alia flanko de la arbaro, sed la juna virino, kies prudenton Dio prenis, ne estas trovita. Kion ili nun faru? Ĉu ili ankoraŭfoje traserĉu la arbaron?
La arbaro estas danĝera en la mallumo: tie troviĝas senfundlaj marĉoj kaj krutegaj ravinoj. Kaj kion tiuj povos trovi post la malapero de la suno, kiuj nenion trovis, dum ĝi lumis!
”Ni iru al Ekeby!” iu el la aro krias.
”Ni iru al Ekeby!” ili ĉiuj tiam krias. ”Ni iru al Ekeby!”
”Ni demandu tiujn kavalirojn, kial ili sendis la hundojn sur iun, kies prudenton Dio prenis, kial ili malesperigis frenezulinon!
Niaj kompatindaj, malsataj infanoj ploras, niaj vestoj estas ŝiritaj, la greno pendas sur la palisoj, ĝis la kerno falas el la ŝelo, la terpomoj putras en la tero, niaj ĉevaloj ĉirkaŭkuras sovaĝaj, niaj bovinoj ne ricevas prizorgon, ni mem preskaŭ pereas pro laco, kaj ĉio tio estas ilia kulpo. Ni iru al Ekeby por ekzameni ilin! Ni iru al Ekeby!
En tiu ĉi jaro de malbeno ĉiu malbono trafas nin kamparanojn.
La mano de Dio estas peza sur ni, malsaton donos al ni la vintro. Kiu estas, kiun la mano de Dio serĉas? Ne estis la pastro de Broby. Liaj preĝoj ankoraŭ povis atingi la orelon de Dio. Kiu do, se ne tiuj kavaliroj! Ni iru al Ekeby!
Ili detruis la bienon, ili pelis la majorinon sur la vojon por almozpeti. Estas ilia kulpo, ke ni ne havas laboron. Estas ilia kulpo, ke ni malsatas. La mizero estas ilia kreaĵo. Ni iru al Ekeby!”
Jen minacmienaj, koleraj viroj marŝas malsupren al la granda bieno Ekeby, malsataj virinoj kun plorantaj infanoj sur la brako sekvas ilin, kaj fine venas la kripluloj kaj la maljunaj laborrompitoj. Kaj la kolero fluas kiel kreskanta rivero tra la vicoj, de la maljunaj al la virinoj, de la virinoj al la fortaj viroj plej antaŭe en la aro.
Estas la aŭtunfluo, kiu venas. Kavaliroj, ĉu vi memoras la printempan fluon? Jen novaj ondoj fluas malsupren de la montoj, jen nova atako trafos la gloron kaj brilon de Ekeby.
Farmetisto, kiu plugas sur kampo ĉe la rando de la arbaro, aŭdas la furiozan kriadon de la homoj. Li dejungas unu el la ĉevaloj, saltas sur ĝin kaj fluge rajdas al Ekeby. ”Malfeliĉo venas,” li krias, ”la ursoj venas, la lupoj venas, la monstroj venas por preni Ekebyn!”
Li rajdas ĉirkaŭ la tuta domo, freneza pro timo. ”Ĉiuj monstroj en la arbaro liberiĝis!” li krias. ”La monstroj venas por preni Ekebyn! Savu sin kiu povas! La monstroj venas por bruligi la domon kaj mortbati la kavalirojn!”
Kaj malantaŭ li aŭdiĝas la muĝo kaj tumulto de la proksimi ĝanta homa aro. La aŭtuna fluo muĝas malsupren al Ekeby.
Ĉu ĝi do scias, kion ĝi volas, tiu alŝtormanta torento da kolero? Ĉu ĝi volas fajron, ĉu murdon, ĉu rabon?
Ne estas homoj, kiuj venas: estas la monstroj de la arbaro, la sovaĝaj bestoj de la senhomejo. Ni, malhelaj fortoj, kiuj devas kaŝi nin sub la tero, ni estas liberaj por unu sola ĉielfeliĉa horo. La venĝo liberigis nin.
Estas la spiritoj de la montoj, kiuj rompis ferŝtonon, estas la spiritoj de la arbaro, kiuj faligis arbojn kaj gardis karbigstakojn, estas la spiritoj de la kampoj, kiuj igis panon kreski: ili estas liberaj, ili turnas sin al detruado. Morton al Ekeby, morton al la kavaliroj!
Tie ĉi estas, kie la brando fluas torente. Tie ĉi la oro kuŝas amasigita en la kelvolboj. Tie ĉi la provizejoj estas plenaj de greno kaj viando. Kial la infanoj de justo devas malsati kaj malbonfarantoj havi sufiĉe?
Sed nun via tempo finiĝis, la mezurujo estas plena, kavaliroj.
Vi lilioj, kiuj neniam ŝpinis, vi birdoj, kiuj neniam kolektis, la mezurujo estas plena. En la arbaro kuŝas tiu, kiu kondamnas vin; ni estas ŝiaj senditoj. Leĝistoj kaj prokuroroj ne eldiras vian verdikton. Tiu, kiu kuŝas en la arbaro, kondamnis vin.
La kavaliroj staras en la granda domo kaj vidas la homojn veni. Ili jam scias, pri kio ili estas akuzataj. Tiun fojon ili estas senkulpaj. Se la kompatinda knabino ekkuŝis en la arbaro por morti, tio ne estas pro tio, ke ili igis la hundojn ataki ŝin – tion ili ne faris – sed ĉar Gösta Berling antaŭ ok tagoj edziĝis kun grafino Elisabet.
Sed kiom utilas paroli kun tiuj furiozuloj? Ili estas lacaj, ili estas malsataj; la venĝo instigas ilin, la rabavido logas ilin. Ili alkuras kun sovaĝaj krioj, kaj antaŭ ili rajdas la farmetisto, kiun la teruro frenezigis.
”La ursoj venas, la lupoj venas, la monstroj venas por preni Ekebyn!”
La kavaliroj kaŝis la junan grafinon en sia plej interna ĉambro.
Lövenborg kaj onklo Eberhard sidos tie por gardi ŝin, la ceteraj eliras kontraŭ la homoj. Ili staras sur la perono antaŭ la loĝodomo, senarmilaj, ridetantaj, kiam la unua tumultanta grupo atingas tien.
Kaj la homoj haltas antaŭ tiu areto de trankvilaj viroj. Tie troviĝas homoj, kiuj en arda kolero volus ĵeti ilin sur la teron kaj treti ilin sub siaj fergarnitaj kalkanumoj, kiel antaŭ kvindek jaroj la homoj en la uzino Sund faris al siaj administrantoj de la uzino kaj de la bieno. Sed ili atendis fermitajn pordojn, decide levitajn armilojn, ili atendis kontraŭstaron kaj batalon.
”Karaj amikoj,” la kavaliroj diras, ”karaj amikoj, vi estas lacaj kaj malsataj, permesu al ni doni al vi pecon da manĝaĵo, kaj unue gustumi gluton de la propra, hejmfarita brando de Ekeby!”
La nomoj ne volas aŭskulti tian parolon; ili krias kaj minacas.
Sed la kavaliroj ne ekkoleras.
”Atendu nur,” ili diras, ”atendu nur unu sekundon! Jen, Ekeby estas malfermita. La kelpordo estas malfermita, la provizejo estas malfermita, la laktoĉambro estas malfermita. Viaj virinoj falas pro laco, la infanoj krias. Lasu nin unue havigi al ili manĝaĵon! Poste vi povos mortigi nin. Ni ne forkuros. Sed nia subtegmentejo estas plena de pomoj. Lasu nin iri por alporti pomojn al la infanoj.”
* * *
Post unu horo estas plenviva festo en Ekeby. La plej grandan regalon, kiun la granda bieno vidis, oni festas tie en la aŭtuna nokto, sub la granda, brila plenluno.
Oni bruligis disigitajn lignostakojn, sur la tuta korto flamas ŝtiparo apud ŝtiparo. La homoj sidas tie grupe, ĝuante varmon kaj ripozon, dum ĉiuj bonaj donacoj de la tero estas ŝutataj sur ilin.
Decidemaj viroj iris en la bovinstalon kaj prenis, kion oni bezonis. Bovidojn kaj ŝafojn oni mortigis kaj ankaŭ kelkajn grandbestojn. Per unu manturno oni dispecigis kaj rostis la bestojn. Tiuj centoj da malsatantoj englutas la manĝaĵon. Beston post besto oni elkondukas kaj mortigas. Ŝajnas, kvazaŭ oni malplenigus la tutan bovinstalon en unu nokto.
Ĝuste en tiuj tagoj oni havis la aŭtunan bakadon en Ekeby.
Post kiam la juna grafino venis tien, la endomaj okupoj ree ekmoviĝis. Ŝajnis, ke la juna virino ne memoras eĉ dum unu momento, ke ŝi estas la edzino de Gösta Berling. Nek li nek ŝi atentis pri tiu afero, sed samtempe ŝi faris sin mastrino en Ekeby. Kiel bona kaj taŭga virino ĉiam devas fari, ŝi kun arda fervoro provis forigi la malŝparon kaj la nezorgemon, kiu regis en la bieno. Kaj oni obeis ŝin. Estis certa agrablo por la homoj ree havi mastrinon super si.
Sed kiom nun utilis, ke ŝi igis plenigi la kuirejan plafonon per pano[59], ke ŝi farigis fromaĝon kaj buteron kaj bieron dum tiu monato de septembro, kiam ŝi estis tie? Kiom utilis?
Elportu al la homoj ĉion, kio troviĝas, por ke ili ne bruligu Ekebyn kaj ne mortigu la kavalirojn! Elportu panon, buteron, fromaĝon. Elportu la barelojn de biero kaj malforta biero, elportu la ŝinkojn el la provizejo, elportu la brandbareletojn, elportu la pomojn!
Ĉu la tuta riĉo de Ekeby sufiĉas por mildigi la koleron de la homoj? Ni devas ĝoji, se ni povos forigi ilin, sen ke okazu iu nigra faro.
Ĉio, kio okazas, tamen finfine estas por ŝi, kiu nun estas sinjorino en Ekeby. La kavaliroj estas kuraĝaj kaj armiltaŭgaj viroj; ili defendus ŝin, se ili sekvus sian propran inklinon. Ili preferus forpeli tiujn rabavidajn arojn per kelkaj pafoj, se ne estus pro ŝi, kiu estas milda kaj delikata kaj petas por la homoj.
Laŭ la paso de la nokto la aroj plimildiĝas. La varmo, la ripozo, la manĝaĵo kaj la brando mildigas ilian teruran eksciti ĝon. Ili komencas ŝerci kaj ridi. Ili ĉeestas la funebran regalon de la knabino el Nygård. ”Honto al tiu, kiu ne faras sian plejbonon en drinkado kaj ŝercado dum funebra regalo! Tie oni bezonas tion.”
La infanoj atakas tiujn fruktamasojn, kiujn oni alportas al ili. Malriĉaj farmetistaj infanoj, kiuj rigardas okcikokojn kaj vakciniojn kiel frandaĵojn, atakas diafanajn astrakanojn, kiuj fandiĝas en la buŝo, longformajn, dolĉajn paradizpomojn, flavblankajn citronpomojn, pirojn kun ruĝaj vangoj kaj prunojn de ĉiuj specoj, flavajn, ruĝajn kaj bluajn. Ho, nenio estas tro bona por la popolo, kiam plaĉas al ĝi montri sian potencon.
Ŝajnas, kiam noktomezo proksimiĝas, ke la aroj preparas sin por foriro. La kavaliroj ĉesas alporti manĝaĵon kaj vinon, eltiri korkojn kaj elkrani bieron. Ili spiras pli facile, en la sento ke la danĝero pasis.
Sed ĝuste tiam vidiĝas kandelo en unu el la fenestroj de la granda domo. Ekkrias ĉiuj, kiuj vidas ĝin. Estas juna virino, kiu portas la kandelon.
Daŭris nur dum momento. La vidaĵo malaperas, sed la homoj kredas, ke ili rekonis la virinon.
”Ŝi havis grandan, nigran hararon kaj ruĝajn vangojn,” ili krias. ”Ŝi estas tie ĉi. Ili kaŝas ŝin tie ĉi.”
”Ho, kavaliroj, ĉu vi havas ŝin tie ĉi? Ĉu vi havas tie ĉi en Ekeby nian infanon, kies prudenton Dio prenis? Sendiuloj, kion vi faras al ŝi? Jen vi lasas nin angori pro ŝi la tutan semajnon, serĉi ŝin tri tutajn tagojn! For vino kaj manĝaĵo! Ve al ni, ĉar ni akceptis ion el via mano! Jen unue elvenigu ŝin, poste ni scios, kion fari pri vi.”
La malsovaĝigita sovaĝbesto blekegas kaj hurlas. Per kelkaj furiozaj saltoj ĝi ĵetas sin al Ekeby.
La homoj estas rapidaj, ankoraŭ pli rapidaj estas la kavaliroj.
Ili eksaltas kaj ŝlosas la vestiblan pordon. Sed kion ili povas fari kontraŭ tiu alpremanta aro? Pordo post pordo estas perforte malfermata. La kavalirojn oni ĵetas flanken: ili ne havas armilojn. Ili estas enpremataj en la densan aron, tiel ke ili ne povas movi sin. La homoj volas eniri por trovi la knabinon el Nygård.
En la plej interna ĉambro ili trovas ŝin. Neniu havas tempon por rigardi, ĉu ŝi estas hela aŭ malhela. Ili levas ŝin kaj elportas ŝin. Ŝi ne timu, ili diras. Nur la kavalirojn ili volas ekzameni. Ili estas tie ĉi por savi ŝin.
Sed tiuj, kiuj iras el la domo, renkontas alian procesion.
Sur la plej soleca loko en la arbaro ne ripozas plu la kadavro de virino, kiu falis de la alta krutaĵo supre kaj mortis pro la falo. Infano trovis ŝin. Serĉantoj, kiuj forgesis eliri el la arbaro, levis ŝin sur siajn ŝultrojn. Jen ili venas.
Pli bela ol en la vivo ŝi estas en la morto. Bela ŝi kuŝas kun sia longa, malhela hararo. Belega estas la figuro, de kiam eterna kvieto kuŝas sur ĝi.
Alte levita sur la ŝultroj de la viroj ŝi estas portata tra la homgrupoj. Fariĝas kviete kaj silente sur ŝia vojo. Per klinitaj kapoj ĉiuj honoras la majeston de la morto.
”Ŝi ĵus mortis,” la viroj flustras. ”Certe ŝi iris en la arbaro ĝis hodiaŭ. Ni kredas, ke ŝi volis eviti nin, kiu serĉis ŝin, kaj tiam falis de la krutaĵo.”
Sed se tiu ĉi estas la knabino el Nygård, kiu estas do tiu, kiun oni elportis de Ekeby?
La homoj el la arbaro renkontas la homojn el la domo. Ŝtiparoj flamas ĉirkaŭ la tuta korto. La homoj povas vidi ambaŭ virinojn kaj rekonas ilin. Tiu alia estas ja la juna grafino de Borg.
”Ho, kion signifas tio? Ĉu tio estas nova malbonfaro, kiu malkaŝiĝas al ni? Kial la juna grafino estas tie ĉi en Ekeby?
Kial oni diris al ni, ke ŝi estas tre malproksime aŭ mortinta?
En la nomo de la sankta justo ni saltos sur la kavalirojn kaj polvigos ilin sub niaj fergarnitaj kalkanumoj!”
Tiam aŭdiĝas vaste sonanta voĉo. Gösta Berling suriris la balustradon de la perono kaj parolas de tie.
”Aŭskultu al mi, monstroj, diabloj! Ĉu vi kredas, ke ne ekzistas pafiloj kaj pulvo en Ekeby, frenezuloj? Ĉu vi kredas, ke mi ne havis emon mortpafi vin ĉiujn kiel rabiajn hundojn?
Sed ŝi, kiu staras tie, petis por vi. Ho, se mi estus sciinta, ke vi tuŝos ŝin, tiam mi estus lasinta neniun el vi en la vivo!
Pro kio vi tumultas en tiu ĉi vespero kaj atakas nin kiel rabistoj kaj minacas nin per murdo kaj bruligo? Kiom koncernas min viaj frenezaj knabinoj? Ĉu mi scias, kien ili kuras? Mi estis tro bona al ŝi, tio estas la afero. Mi estus povinta igi hundojn ataki ŝin – tio estus pli bona por ni ambaŭ – sed tion mi ne faris. Mi ankaŭ ne promesis edziĝi kun ŝi, tion mi neniam faris. Memoru tion!
Sed jen mi diras al vi, ke vi lasu ŝin, kiun vi eltiris el la domo.
Lasu ŝin, mi diras, kaj la manoj, kiuj tuŝis ŝin, doloru en eterna fajro! Ĉu vi ne komprenas, ke ŝi estas same alte super vi, kiel la ĉielo estas alte super la tero, ke ŝi estas same delikata, kiel vi estas krudaj, same bona, kiel vi estas malicaj.
Jen mi diru al vi, kiu ŝi estas. Unue ŝi estas anĝelo el la ĉielo, due estas ŝi, kiu estis edzino de la grafo en Borg. Sed ŝia bopatrino turmentis ŝin tage kaj nokte. Ŝi devis stari ĉe la lago kaj lavi vestojn kiel ordinara servistino, ŝi estis tiel batata kaj turmentata, ke neniu el viaj virinoj povas havi pli malfacilan vivon. Jes, ŝi preskaŭ volis salti en la riveron, ĉar oni elturmentis la vivon el ŝi. Mi ŝatus scii, kiu el vi, kanajloj, tiam ĉeestis por savi ŝian vivon. Neniu el vi estis tie, sed ni kavaliroj, ni faris tion. Jen, ni faris tion.
Kaj kiam ŝi poste naskis infanon fore en kamparana domo kaj la grafo sendis sciigon al ŝi: ’Ni geedziĝis en fremda lando, ni ne sekvis leĝon kaj statutojn. Vi ne estas mia edzino, mi ne estas via edzo. Mi ne zorgas pri via infano,’ jes, kiam estis tiel kaj ŝi ne volis, ke la infano staru kiel senpatra en la preĝeja libro, tiam vi certe fierus se ĝi estus dirinta al unu el vi: ’Venu kaj edziĝu kun mi. Mi devas havi patron por la infano.’
Sed ŝi ne elektis iun el vi. Ŝi elektis Göstan Berling, la malriĉan pastron, kiu neniam plu rajtos prediki la vorton de Dio. Jes, tion mi diras al vi, kamparanoj, ke pli malfacilan aferon mi neniam plenumis, ĉar mi estis tiel neinda al ŝi, ke mi ne kuraĝis rigardi en ŝiajn okulojn, sed mi ankaŭ ne kuraĝis rifuzi, ĉar ŝi estis en granda malespero.
Kaj nun vi laŭplaĉe kredu kion ajn malbonan pri ni kavaliroj, sed al ŝi ni faris ĉion bonan, kion ni povis. Kaj estas ŝia merito, ke ni ne mortpafis vin ĉiujn en tiu ĉi nokto. Sed jen mi diras al vi: liberigu ŝin kaj foriru, ĉar mi pensas, ke alie la tero malfermiĝos por engluti vin! Kaj kiam vi foriros de tie ĉi, tiam petu Dion pardoni vin pro tio, ke vi timigis kaj ĉagrenis tiun, kiu estas tiel bona kaj senkulpa! Kaj jen malaperu! Ni ne volas vidi vin plu!”
Longe antaŭ ol li ĉesis paroli, tiuj, kiuj elportis la grafinon, malsuprenmetis ŝin sur unu el la ŝtonaj ŝtupoj, kaj nun granda kamparano meditmiene venis al ŝi kaj etendis al ŝi sian grandan manon.
”Dankon kaj bonan nokton!” li diris. ”Ni ne volis fari al vi malbonon, grafino.”
Post li venis alia kaj donis al ŝi singardan manpremon.
”Dankon kaj bonan nokton! Vi ne koleru al ni!”
Gösta malsuprensaltis kaj prenis lokon apud ŝi. Tiam ili prenis ankaŭ lian manon.
Jen ili alvenis malrapidaj kaj malviglaj, unu post la alia, por diri al ili bonan nokton antaŭ ol foriri. Ili ree estis subigitaj, ree ili estis homoj, kiel ili estis, kiam ili en la mateno forlasis siajn hejmojn, antaŭ ol malsato kaj venĝemo transformis ilin en sovaĝajn bestojn. Ili rigardis rekte al la vizaĝo de la grafino, kaj Gösta rimarkis, kiel la senkulpeco kaj pieco, kiujn ili vidis tie, aperigis larmojn en la okuloj de multaj. Estis ĉe ili ĉiuj silenta adoro al la plej nobla, kion ili iam vidis. Estis homoj, kiuj ĝojis pro tio, ke unu el ili havas tiel grandan amon al la bono.
Ĉiuj ja ne povis premi ŝian manon. Ili estis ja tiel terure multaj, kaj la juna grafino estis laca kaj malforta. Sed ĉiuj tamen aliris por vidi ŝin, kaj ili povis premi la manon de Gösta, liaj brakoj ja eltenis la skuojn.
Gösta staris kiel en sonĝo. En lia koro naskiĝis en tiu vespero nova amo.
”Ho, mia popolo,” li pensis, ”ho, mia popolo, kiel mi amas vin!” li sentis, kiel li amas tiun tutan aron, kiu foriris en la nokta mallumo kun la mortinta knabino en la komenco de la procesio, ĉiujn tiujn krudajn vestojn kaj malbonodorajn ŝuojn, ĉiujn tiujn, kiuj loĝis en la grizaj dometoj ĉe la rando de la arbaro, ĉiujn tiujn, kiuj ne sciis movi plumon kaj ofte eĉ ne legi, ĉiujn tiujn, kiuj ne konis la plenon kaj riĉon de la vivo, nur penadon por la ĉiutaga pano.
Li amis ilin per dolora, arda mildemo, kiu aperigis larmojn en liaj okuloj. Li ne sciis, kion li volas fari por ili, sed li amis ilin, ĉiun kaj ĉiujn, kun iliaj mankoj kaj malvirtoj kaj malfortaĵoj. Ho, Sinjoro Dio, se povus veni la tago, kiam ankaŭ li estus amata de li.”
Li vekiĝis el sia revo; lia edzino metis sian manon sur lian brakon. La homoj estis for. Ili estis solaj sur la perono.
”Ho, Gösta, Gösta, kiel vi povis?”
Ŝi metis la manojn antaŭ la vizaĝon kaj ploris. ”Tio estas vera, kion mi diris,” li diris. ”Mi neniam promesis al la knabino el Nygård edziĝi kun ŝi. ’Venu tien ĉi la venontan vendredon, kaj vi havos plezuron!’ tio estis ĉio, kion mi diris al ŝi.
Mi ne povas helpi, ke ŝi ŝatis min.”
”Ho, ne estis tio, sed kiel vi povis diri al la homoj, ke mi estas bona kaj pura? Gösta, Gösta, ĉu vi ne scias, ke mi amis vin, kiam mi ankoraŭ ne havis rajton fari tion? Mi hontis antaŭ la homoj, Gösta. Mi volis morti pro honto.”
Kaj plorsingultoj skuis ŝin.
Li staris rigardante ŝin.
”Ho, mia amikino, mia amata!” li diris kviete. ”Kiel feliĉa estas vi, kiu estas tiel bona! Kiel feliĉa estas vi, kiu en via interno havas tiel belan animon!”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.