La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEKOKA ĈAPITRO: La hejmo de Lilliecrona

Inter la kavaliroj estis unu, kiun mi ofte menciis kiel grandan muzikiston. Li estis alta, fortikmembra viro kun granda kapo kaj abunda, nigra hararo. Je tiu tempo li certe ne havis pli ol kvardek jarojn, sed li havis malbelan, krudtranĉitan vizaĝon kaj estis malviglema. Pro tio multaj konsideris lin maljuna. Li estis bona viro sed pezhumora.

Iun posttagmezon li metis la violonon sub brakon kaj foriris de Ekeby. Li diris adiaŭ al neniu, tamen estis lia intenco neniam reveni. Lin naŭzis la vivo tie, de kiam li vidis grafinon Elisabet en ŝia malfeliĉo. Sen ripozo li iris la tutan vesperon kaj la tutan nokton, ĝis li fine en la frua sunleviĝo venis al grandbieneto, nomata Lövdala, kiu apartenis al li.

Estis tiel frue, ke neniu homo ankoraŭ vekiĝis. Lilliecrona eksidis sur la verda balanctabulo antaŭ la loĝodomo kaj rigardis sian bienon. Dio! Pli bela loko ne ekzistis. La herbtapiŝo antaŭ la domo kuŝis sur dekliveta grundo kaj estis kovrita de delikata, helverda herbo. Egala herbtapiŝo ne ekzistis. La ŝafoj rajtis paŝtiĝi sur ĝi kaj la infanoj rajtis tumulti tie dum siiaj ludoj, sed tamen ĝi ĉiam estis same densa kaj verda. Falĉilo neniam tuŝis ĝin, sed minimume unufoje semajne la mastrino forbalaigis el la freŝa herbo la splitojn, velkintajn trunketojn kaj sekajn foliojn. Li rigardis la sablovojeton antaŭ la domo kaj subite altiris la piedojn. Malfrue en la vespero la infanoj rastis ĝin figure, kaj liaj grandaj piedoj tre difektis la belan laboron. Mirinde, kiel ĉio kreskas en tiu ĉi loko! La ses sorparboj, kiuj gardas la korton, estas altaj kiel fagoj kaj vastaj kiel kverkoj miajn arbojn oni certe neniam antaŭe vidis. Ili estas belaj kun la dikaj trunkoj kovritaj de flavaj likenoj kaj grandaj, blankaj floraroj eliĝantaj tie kaj tie el la malhela verdaĵo.

Li devas pensi pri la ĉielo kaj ĝiaj steloj. Estas mirinde, kiel la arboj kreskas en tiu bieno. Tie staras maljuna saliko, tiel dika, ke du viroj ne povas ĉirkaŭbraki ĝin. Ĝi nun estas putreta kaj kava interne, kaj la fulmo forprenis ĝian supron, sed ĝi ne volas morti. Ĉiun printempon leviĝas el la rompita ĉeftrunko fasko da freŝa verdaĵo por montri, ke ĝi ankoraŭ vivas. Tiu paduso ĉe la orienta alo fariĝis tiel granda, ke ĝi pendas super la tuta domo. La tuta herbaĵa tegmento estas blanka de ĝiaj falintaj petaloj, ĉar la padusoj jam finfloris. Kaj la betuloj, kiuj staras arete tie kaj tie sur la kampoj, certe havas sian paradizon en lia bieno. Tie ili prezentas tiom da kreskmanieroj, kvazaŭ ili volus imiti ĉiujn aliajn arbojn. Unu similas al tilio, densa kaj foliriĉa, kun vasta volbo super ŝi, alia staras ebena kaj piramidsimila kiel poplo, kaj sur la tria la branĉoj pendas kiel sur plorsaliko. Eĉ unu ne similas al alia, kaj belaj ili ĉiuj estas.

Jen li levis sin kaj iris ĉirkaŭ la domo. Tie kuŝis la ĝardeno tiel mirinde bela, ke li devis halti kaj profunde spiri. La pomarboj floris. Nu, tion li ja sciis. Tion li vidis ankaŭ en ĉiuj aliaj grandbienoj, sed estis nur tio, ke ili en neniu alia loko floris tiel, kiel en tiu ĉi bieno, kie li vidis ilin flori, de kiam li estis infano. Kun falditaj manoj kaj singardaj paŝoj li iris tien kaj reen sur la sablovojetoj. La tero estis blanka, kaj la arboj estis blankaj, iu kaj iu kun nuanco de helruĝo. Ion tiel belan li neniam vidis. Li konis ĉiun arbon tiel, kiel oni konas siajn gefratojn kaj ludkamaradojn. La astrakanarboj estis tute blankaj, same la vintrofruktaj arboj. Sed la floroj de la ”someroruloj” estis helruĝaj kaj tiuj de la paradizpomoj estis preskaŭ ruĝaj. Plej bela estis la maljuna negreftita pomarbo, kies malgrandajn, maldolĉajn pomojn neniu povis manĝi. Ĝi ne malavaris pri floroj, ĝi aspektis kiel granda neĝamaso en la matena brilo.

Ĉar atentu ankaŭ tion, ke estis frua mateno! La roso briligis ĉiujn foliojn, la polvo estis tute forlavita. Malantaŭ la arbarkovritaj montoj, tuj sub kiuj kuŝis la bieno, la unuaj sunradioj alrapidis. Estis, kvazaŭ ili bruligus la suprojn de la piceoj.

Sur la junaj, trifoliaj kampoj, sur sekalaj kaj hordeaj kampoj kaj sur la ĵus elterigintaj avenĝermoj kuŝis la plej malpeza nebulo, la plej maldika belecvualo, kaj la ombroj estis akraj kiel en lunlumo.

Jen li staris senmova kaj rigardis la grandajn legombedojn inter la ĝardenaj vojetoj. Li scias, ke la mastrino kaj ŝiaj servistinoj havis sian laboron tie ĉi. Ili fosis, rastis kaj sterkis, eltiris agropiron kaj prilaboris la teron, ĝis ĝi fariĝis delikata kaj malpeza. Post kiam ili ebenigis la bedon kaj precizigis la randojn, ili prenis ŝnurojn kaj markbastonojn, kaj strekis liniojn kaj kvadratojn. Poste ili tretis irejojn per etaj, amuzaj paŝoj kaj semis kaj plantis, ĝis ĉiuj linioj kaj kvadratoj estis plenigitaj. Kaj la infanoj kunestis, kaj ili estis nur feliĉo kaj fervoro pro tio, ke ili rajtas helpi, kvankam estis por ili peza laboro stari kurbaj kaj etendi la brakojn trans la larĝajn bedojn.

Kaj nekredeblan utilon ili faris, kiel ĉiu povas kompreni.

Nun la semitaĵo komencas montriĝi.

Dio benu ilin, kiel kuraĝaj ili staras tie, kaj pizoj kaj faboj kun siaj du dikaj kotiledonoj! Kaj kiel plenvice kaj bonorde venis kaj karotoj kaj rapoj! Plej amuzaj estis la krispaj petroselaj folietoj, kiuj levetis la tertavolon super ŝi kaj ankoraŭ ludis kaŝludon kun la vivo.

Kaj jen estis bedeto, kie la strekoj ne estis tute paralelaj, kaj kie la kvadratetoj ŝajnis esti specimenaro de ĉio, kio estas semebla kaj plantebla. Estis la bedo de la infanoj.

Kaj Lilliecrona subite metis la violonon al la mentono kaj komencis ludi. La birdoj komencis kanti en la granda arbetaĵo, kiu protektis la gardenon kontraŭ la nordvento, Ne estis eble por voĉhava estaĵo silenti, tiel bela estis la mateno. La arĉo movis sin tute per si mem.

Lilliecrona iris tien kaj reen sur la vojetoj kaj ludis. ”Ne”, li pensis, ”pli bela loko ne ekzistas.” Kio estis Ekeby kompare al Lövdala! Lia hejmo estis herbaĵtegita kaj nur unuetaĝa! Ĝi kuŝis ĉe la rando de la arbaro kun la monto super ŝi kaj la longa valo antaŭ ŝi. Ne estis io rimarkinda ĉe ĝi: lago ne estis tie, nek akvofalo, nek bordherbejoj kaj parkoj, sed tamen estis bele. Ĝi estis bela pro tio, ke estis bona, pacplena hejmo.

Estis facile vidi tie. Ĉio, kio aliloke kaŭzis maldolĉon kaj malamon, tie solviĝis per mildo. Tiel devas esti en hejmo.

En la domo la mastrino kuŝas dormante en ĉambro al la ĝardena flanko. Ŝi subite vekiĝas kaj aŭskultas, sed ŝi ne movas sin. Ŝi kuŝas ridetante kaj aŭskultas. Jen la muziko proksimi ĝas, kaj fine ŝajnas, ke la muzikisto haltis sub ŝia fenestro.

Ne la unuan fojon ŝi aŭdis violonmuzikon sub sia fenestro. Li kutimas veni tiel, ŝia edzo, kiam ili faris iun neordinare sova ĝan petolaĵon en Ekeby.

Li staras tie kaj konfesas kaj petas pri pardono. Li priskribas al ŝi la mallumajn fortojn, kiuj forlogas lin de tio, kion li plej amas: de ŝi kaj la infanoj. Sed li amas ilin. Ho, vere li amas ilin!

Dum li ludas, ŝi ellitiĝas kaj surmetas la vestojn sen klara konscio pri tio, kion ŝi faras. Ŝi estas tute absorbita de lia ludo.

”Lukso kaj bonvivo ne forlogis min,” li ludas, ”nek amo al aliaj virinoj, nek la gloro, sed la loga multeco de la vivo: ĝian dolĉon, ĝian maldolĉon, ĝiajn riĉojn mi devas senti ĉirkaŭ mi.

Sed nun mi havas sufiĉe de tio, nun mi estas laca kaj kontenta.

Mi ne forlasos plu mian hejmon. Pardonu min, indulgu min.”

Tiam ŝi fortiras la kurtenon kaj malfermas la fenestron, kaj li vidas ŝian belan, bonan vizaĝon.

Ŝi estas bona, kaj ŝi estas saĝa. Ŝiaj rigardoj, kiel tiuj de la suno, falas benportante sur ĉion, kion ili renkontas. Ŝi estras kaj ŝi flegas. Kie ŝi estas, ĉio devas kreski kaj prosperi. Ŝi portas la feliĉon en sia interno.

Li svingas sin sur la fenestrotabulon al ŝi kaj estas feliĉa kiel juna amanto.

Poste li levas ŝin eksteren en la ĝardenon kaj portas ŝin sub la pomarbojn. Tie li klarigas al ŝi, kiel bela ĉio estas, kaj montras al ŝi la legombedojn kaj la plantejon de la infanoj kaj la amuzajn petroselajn folietojn.

Kiam la infanoj vekiĝas, estiĝas jubilo kaj ekstazo pro la alveno de patro. Ili tute okupas lin. Li devas vidi ĉion novan kaj rimarkindan: la marteleton, kiu frapas en la rivereto, la birdneston en la saliko kaj la karasidojn en la lageto, kiuj milope naĝas en la akvosupro.

Jen patro, patrino kaj infanoj faras longan iron tra la kampoj.

Li devas vidi kiel densa staras la sekalo, kiel kreskas la trifolio, kaj kiel la terpomoj komencas elterigi la ĉifajn foliojn.

Li devas vidi la bovinojn, kiam ili revenas de la paŝto, saluti la novvenintojn en bovidfakoj kaj ŝafdomo, serĉi ovojn kaj doni sukeron al ĉiuj ĉevaloj.

La infanoj persiste sekvas lin la tutan tagon. Neniuj legtaskoj, neniu laboro, nur ĉirkaŭvagi kun patro!

Vespere li ludas polskojn por ili, kaj la tutan tagon li estis por ili tiel bona kamarado kaj ludfrato, ke ili endormiĝas kun pia preĝo, ke patro ĉiam restu ĉe ili.

Vere li restas ok tutajn tagojn, kaj la tutan tempon li estas gaja kiel knabo. Li enamiĝis al ĉio hejme, al la edzino kaj la infanoj kaj neniam pensas pri Ekeby.

Sed jen venas mateno, kiam li estas for. Li ne eltenis plu, estis tro multe da feliĉo por li. Ekeby estis miloble pli malbona, sed ĝi kuŝis meze en la kirlo de la okazoj. Ho, kiom tie troviĝis pri kio revi kaj ludi! Kiel li povus vivi disigita de la grandfaroj de la kavaliroj kaj de la longa lago Löven, kiun ĉirkaŭmuĝis la sovaĝa pelĉaso de aventuroj?

En lia bieno ĉio iris en kutima trankvilo. Ĉio prosperis kaj kreskis sub la flego de la milda mastrino. Ĉiuj vivis en trankvila feliĉo en tiu bieno. Ĉio, kio aliloke kaŭzus malpaciĝon kaj maldolĉon, tie preterpasis sen plendo kaj doloro. Ĉio estis, kiel devis esti. Kaj se la estro de la domo sopiras vivi kiel kavaliro en Ekeby, nu? Ĉu havas sencon plendi pri tio, ke la suno de la ĉielo ĉiuvespere malaperas en okcidento kaj lasas la teron en mallumo?

Kio estas nevenkebla krom la humilo? Kio estas venkocerta krom la pacienco?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.