La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA ĈAPITRO: La kristnaska nokto

Sintram nomiĝas la malica uzinposedanto en Fors, li kun la malgracia simia korpo kaj la longaj brakoj, kun la kalva kapo kaj la malbela, rikana vizaĝo, li, kies ĝojo estas kaŭzi malbonon.

Sintram nomiĝas li, kiu prenas nur friponojn kaj batalemulojn kiel servistojn kaj dungas nur kverelemajn, mensogemajn servistinojn, li, kiu furiozigas la hundojn pikante iliajn nazojn per pingloj kaj vivas feliĉa inter malamantaj homoj kaj atakemaj bestoj.

Sintram nomiĝas li, kies plej granda ĝojo estas vesti sin laŭ la aspekto de la malica malamiko, per kornoj kaj vosto, ĉevala hufo kaj vila haŭto por subite aperi el malhelaj anguloj, el bakforno aŭ brullignejo por timigi infanojn kaj superstiĉajn virinojn.

Sintram nomiĝas li, kiu ĝojas kiam li povas ŝanĝi malnovan amikecon en novan malamon kaj veneni la koron per mensogo.

Sintram li nomiĝas, kaj iun fojon li venis al Ekeby.

* * *

Tiru la grandan sledeton por brulligno en la forĝejon, haltu meze sur la planko kaj metu veturilan fundon sur la fostojn!

Jen ni havas tablon. Hura por la tablo, la tablo estas preta!

Alportu seĝojn, ĉion, sur kio oni povas sidi! Alportu tripiedajn ŝuistajn seĝojn kaj malplenajn kestojn! Alportu difektajn, malnovajn brakseĝojn sen apogiloj kaj la senglitilan sledon kaj la malnovan kaleŝon! Ha, ha, ha, alportu la malnovan kaleŝon! Ĝi estu tribuno.

Jen vidu, unu rado mankas kaj la tuta supra parto. Restas nur la veturigista seĝo, la kuseno estas difektita, la rembura musko polvas ĉirkaŭ ĝi, la ledo estas ruĝa pro aĝo. Alta kiel domo estas la malnova kadukaĵo. Apogu, apogu, alie ĝi falos!

Hura! Hura! Estas kristnaska nokto en la uzino de Ekeby.

Malantaŭ la silkaj kurtenoj de la baldakena lito dormas la majoro kaj lia edzino, dormas kaj kredas, ke la kavalira domo dormas. Servistoj kaj servistinoj povas dormi, pezaj de kaĉo kaj maldolĉa kristnaska biero, sed ne la sinjoroj en la kavalira domo. Kiu povas kredi, ke la kavalira domo dormas?

Nudkruraj forĝistoj ne turnas la fandaĵojn, fulgaj knaboj ne transportas karbĉarojn, la granda martelo pendas kiel brako kun pugnita mano sub la tegmento, la amboso estas malplena, la fornoj ne malfermas siajn ruĝajn faŭkojn por engluti karbon, la balgo ne grincas. Estas kristnasko. La forĝejo dormas.

Dormas, dormas! Ho, vi homido, ĉu dormas, kiam la kavaliroj maldormas! La longaj preniloj staras sur la planko kun sebokandeloj inter siaj makzeloj. El la dudekkvinlitra kaldrono el brila kupro flagras la bluaj flamoj de la brulpunĉo alten al la mallumo de la tegmento. La korna lanterno de Beerencreutz pendas sur la stangfera martelo[8]. La flava punĉo brilas kiel klara suno en la ujo. Troviĝas tabloj tie, troviĝas benkoj.

La kavaliroj festas la kristnaskan nokton en la forĝejo.

Estas gajo kaj bruo, muziko kaj kanto. Sed la tumulto de la noktomeza festo vekas neniun. La tuta bruo de la forĝejo mortas en la potenca muĝo de la torento ekstere.

Estas gajo kaj bruo. Imagu, ke la majorino nun vidus ilin!

Nu! Ŝi certe eksidus inter ili kaj eltrinkus pokalon. Brava virino ŝi estas, ŝi ne forkuras pro tondra drinkokanto aŭ partio de kamfio[9]. La plej riĉa sinjorino en Vermlando, decidmaniera kiel viro, fiera kiel reĝino. Kantadon ŝi amas, la sonon de violonoj kaj kornoj. Vinon kaj kartludon ŝi ŝatas kaj tablojn, ĉirkaŭitajn de gajaj gastoj. Ŝi volas vidi konsumadon en la provizejoj, dancon kaj gajon en ĉambroj kaj salonoj kaj la kavaliran domon plena de kavaliroj.

Vidu ilin ĉirkaŭ la tasego, kavaliron apud kavaliro. Dekdu ili estas, dekdu viroj. Ne estas efemeroj nek dandoj, sed viroj, kies famo malfrue mortos en Vermlando, kuraĝaj viroj, fortaj viroj.

Ne estas ledosekaj pergamenoj nek fermitaj monsaketoj, estas viroj malriĉaj, viroj senzorgaj, kavaliroj la tutan tagon.

Ne estas dorlotitaj knaboj, nek dormemaj sinjoroj sur propraj bienoj. Vojirantaj viroj, gajaj viroj, kavaliroj de cent aventuroj.

Nun la kavalira flankdomo staras senhoma de multaj jaroj.

Ekeby ne estas plu la destinita rifuĝejo de senhejmaj kavaliroj.

Pensiitaj oficiroj kaj malriĉaj nobeloj ne ĉirkaŭvagas plu en Vermlando en ŝanceliĝantaj veturĉaroj. Sed la mortintoj ree ekvivu, ili releviĝu, la gajaj, la senzorgaj, la eterne junaj!

Ĉiuj tiuj famaj viroj scias ludi unu aŭ plurajn instrumentojn. Ĉiuj estas tiel plenaj de apartecoj kaj proverboj, de kapricoj kaj kantoj kiel la formikejo de formikoj, sed tamen ĉiu el ili havas sian apartan grandan kvaliton, sian alte ŝatatan kavaliran virton, kiu apartigas lin de ĉiuj aliaj.

Kiel unuan de tiuj, kiuj sidas ĉirkaŭ la tasego, mi volas nomi Beerencreutz, la kolonelon kun la grandaj blankaj lipharoj, kamfiludanton, Bellman-kantiston[10], kaj kune kun li lian amikon kaj militkamaradon, la silenteman majoron, la grandan ursoĉasiston Anders Fuchs, kaj kiel la trian en la rondo la malgrandan Ruster, la tamburiston, kiu longe estis servisto de la kolonelo sed gajnis kavaliran rangon pro sia lerto en ĝeneralbaso[11] kaj punĉpreparo. Plue estu menciata la maljuna subleŭtenanto Rutger von Örneclou, virinravanto, vestita per bukokravato kaj peruko, ornamita per krispkolumo kaj ŝminkita kiel virino. Li estis unu el la plej eminentaj kavaliroj kaj same Kristian Bergh, la forta kapitano, kiu estis granda heroo sed same facile trompebla kiel giganto en fabelo. En akompano de tiuj du oni ofte vidis la malgrandan, globrondan sinjoron Julius, sprita, gaja kaj tre talenta homo: oratoro, pentristo, kanzonkantisto kaj anekdotrakontanto. Tre li ŝatis apliki sian ŝercon al la podagra subleŭtenanto kaj la stulta giganto.

Tie troviĝis ankaŭ la granda germano Kevenhüller, eltrovinto de la memiranta veturilo kaj la flugmaŝino, li, kies nomo ankoraŭ resonas en la susurantaj arbaroj. Nobelo li estis laŭ deveno kaj ankaŭ laŭ aspekto, kun grandaj, torditaj lipharoj, pinta barbo, aglonazo kaj mallarĝaj, oblikvaj okuloj en reto de kruciĝantaj sulketoj. Tie sidis la granda militisto, kuzo Kristoffer, kiu neniam eliris el la kavalira domo, escepte kiam oni povis atendi ursoĉason aŭ danĝeran aventuron, kaj apud li onklo Eberhard, la filozofo, kiu venis al Ekeby ne por plezuro kaj ludo sed por povi finfari, neĝenita de nutrozorgoj, sian grandan verkon pri la scienco de la sciencoj.

Fine mi nun mencias la plej bonajn en la rondo, la mildan Lövenborg, la pian homon, kiu estis tro bona por tiu ĉi mondo kaj malmulte komprenis ĝiajn vojojn, kaj Lilliecrona, la grandan muzikiston, kiu havis bonan hejmon kaj ĉiam sopi– ris tien, sed tamen restis en Ekeby, ĉar lia animo bezonis riĉecon kaj varion por elteni la vivon.

Tiuj dekunu jam lasis la junaĝon malantaŭ si, kaj pluraj eniris en la maljunaĝon, sed inter ili estis unu, kiu ne havis pli ol tridek jarojn, kaj kies animaj kaj korpaj fortoj ĉiuj estis nerompitaj.

Estis Gösta Berling, la kavaliro de la kavaliroj, kiu sola estis pli granda oratoro, kantisto, muzikisto, ĉasisto, drinkanto kaj ludanto ol ĉiuj aliaj. Li posedis ĉiujn kavalirajn virtojn. Kian viron la majorino faris el li!

Jen vidu lin, staranta sur la tribuno! La mallumo malleviĝas de la nigra tegmento kaj pendas super li kiel pezaj festonoj.

Lia hela kapo briletas en ĝi kiel tiuj de la junaj dioj, la junaj lumportantoj, kiuj ordigis la kaoson. Svelta, bela kaj aventurema li staras tie. Sed li parolas kun profunda seriozo.

”Kavaliroj kaj fratoj! Proksimiĝas noktomezo, baldaŭ la festo finiĝos, estas tempo tosti por la dektria ĉe la tablo.”

”Frateto Gösta!” krias sinjoro Julius. ”Ne estas tie ĉi iu dektria, ni estas nur dek du.”

”En Ekeby ĉiujare mortas unu viro,” Gösta daŭrigas per pli kaj pli malgaja voĉo. ”Unu el la gastoj de la kavalira domo mortas, mortas unu el la gajaj, la senzorgaj, la eterne junaj.

Kaj kion diri? Kavaliroj ne devas maljuniĝi. Se niaj tremantaj manoj ne povas levi la glasojn, se niaj estingiĝantaj okuloj ne povas diferencigi la kartojn, kion tiam la vivo signifus por ni, kion ni signifus por la vivo? Devas morti unu el la dektri, kiuj festas la kristnaskan nokton en la forĝejo de Ekeby, sed ĉiujare venas iu nova por kompletigi nian nombron. Iu viro, sperta en la metio de la ĝojo, iu, kiu povas trakti violonon kaj kartojn, devas veni por kompletigi nian rondon. Maljunaj papilioj devas scii morti, dum brilas la somera suno. Sanon por la dektria!”

”Sed Gösta, ni estas nur dek du,” diras la kavaliroj kaj ne tuŝas siajn glasojn.

Gösta Berling, kiun ili nomis la poeto, kvankam li neniam skribis poezion, daŭrigas en netuŝita trankvilo:

”Kavaliroj kaj fratoj! Ĉu vi forgesis, kiuj vi estas? Estas vi, kiuj konservas la ĝojon en Vermlando. Estas vi, kiuj ludigas la arĉojn, movigas la homojn en danco, igas kanton kaj muzikon sonori tra la lando. Vi scias teni viajn korojn for de la oro, viajn manojn de la laboro. Se vi ne ekzistus, tiam la danco mortus, la somero mortus, la rozoj mortus, la kartludo mortus, la kanto mortus, kaj en tiu ĉi tuta benita lando ekzistus nenio krom fero kaj uzinposedantoj. La ĝojo vivos tiel longe kiel vi. Dum ses jaroj mi festis la kristnaskan nokton en la forĝejo de Ekeby, kaj neniam antaŭe iu rifuzis tosti por la dektria.”

”Sed Gösta,” ili krias, ”kiel ni povas tosti por la dektria, kiam ni estas nur dek du?”

Profunda maltrankvilo pentriĝis sur la vizaĝo de Gösta.

”Ĉu ni estas nur dek du?” li diras. ”Kial? Ĉu ni malaperos de la tero? Ĉu en la venonta jaro ni estos nur dekunu, en la posta nur dek? Ĉu nia nomo transiros al la legendo, ĉu nia rondo neniiĝos? Mi vokas lin, la dektrian, ĉar mi ekstaris por trinki por lia sano. El la profundo de la maro, el la interno de la tero, el la ĉielo, el la infero mi vokas lin, kiu kompletigos la rondon de la kavaliroj.”

Tiam bruas en la kamentubo, malfermiĝas la pordo de la fandforno, venas la dektria.

Vila li venas, kun vosto kaj ĉevala hufo, kun kornoj kaj pinta barbo, kaj ekvidante lin la kavaliroj salte kaj krie ekstaras.

Sed en nehaltigebla ĝojo Gösta Berling krias: ”La dektria venis! Sanon al la dektria!”

Jen li do venis, la malnova malamiko de la homoj, venis al la maltimuloj, kiuj ĝenas la pacon de la sankta nokto. Amiko de sorĉistinoj veturantaj al Blåkulla[12], kiu subskribas sian kontrakton per sango sur karbonigra papero, li, kiu dancis kun la grafino en Ivarsnäs dum sep tagoj, kaj kiun sep pastroj tiam ne povis forpeli, li venis.

Ŝtormrapide flugas la pensoj tra la kapoj de la maljunaj aventuristoj, kiam ili ekvidas lin. Ili demandas sin, pro kiu li venas en tiu ĉi nokto.

Multaj el ili estis pretaj forkuri en teruro, sed baldaŭ ili komprenis, ke la kornulo ne venis por preni ilin al sia malhela regno, sed ĉar allogis la sonoro de la pokaloj kaj la kantoj. Li volis ĝui la ĝojon de la homoj en la sankta kristnaska nokto kaj formeti de si la regŝarĝon dum tiu tempo de ĝojo.

Ho, kavaliroj, kavaliroj, kiu el vi nun memoras, ke estas kristnaska nokto? Nun anĝeloj kantas por la paŝtistoj sur la kampoj. Nun la kuŝantaj infanoj maltrankvilas pro tio, ke ili eble ne vekiĝos ĝis la belega frumatena solenaĵo en la preĝejo.

Baldaŭ estos tempo bruligi la kandelojn en la preĝejo de Bro, kaj malproksime en arbara hejmo la junulo vespere pretigis rezinplenan torĉon, per kiu li lumos por sia knabino sur la vojo al la preĝejo. En ĉiuj hejmoj la mastrino metis branĉkandelojn en la fenestrojn, ili estas pretaj por bruligo, kiam la preĝejvizitantoj preteriros. En la dormo la sakristiano ekkantas la kristnaskajn psalmojn, kaj la maljuna ĉefparoĥestro en sia lito esploras, ĉu lia voĉo ankoraŭ sufiĉas por kanti: ”Gloro al Dio en la supera alto, sur la tero paco, inter homoj Difavoro!”

Ho, kavaliroj, pli bone estus por vi en tiu ĉi nokto ripozi en viaj litoj ol interrilati kun la princo de malbono!

Sed ili salutas lin per bonvenkrioj, same kiel Gösta faris.

Pokalon, plenan de flamanta punĉo, ili metas en lian manon.

Al li ili donas la honoran lokon ĉe la tablo, kaj ili kun ĝojo vidas lin tie, kvazaŭ lia malbela faŭnvizaĝo portus la dolĉajn trajtojn de la amatino de ilia junaĝo.

Beerencreutz invitas lin al kamfiludo, sinjoro Julius kantas por li siajn plej bonajn kanzonojn, kaj Örneclou parolas kun li pri belaj virinoj, tiuj mirindaj estaĵoj, kiuj dolĉigas la vivon.

Plaĉas al li, la kornportanto, kiam li kun princa teniĝo klinas sin malantaŭen sur la veturigista seĝo de la malnova kaleŝo kaj per bestungoarmita mano levas la plenan pokalon al sia ridetanta buŝo.

Sed Gösta Berling kompreneble faras paroladon por li.

”Via moŝto,” li diras, ”ni longe atendis vin tie ĉi en Ekeby, ĉar apenaŭ vi povas eniri en alian paradizon. Tie ĉi oni vivas sen semi aŭ ŝpini, kiel via moŝto eble jam scias. Tie ĉi rostitaj paseroj flugas en la buŝon, tie ĉi maldolĉa biero kaj dolĉa brando fluas kiel riveretoj kaj torentoj. Tie ĉi estas bona loko, rimarku tion, via moŝto!

Vere ni kavaliroj atendis vin, ĉar ni ne estis tute plennombraj antaŭe. Jen, estas tiel, ke ni estas iom pli, ol ni lasas la homojn rimarki, ni estas la malnova dekduvira rondo de la poezio, kiu iras tra la epokoj. Dekdu ni estis, kiam ni estris la mondon de la nubokovrita supro de Olimpo, dekdu, kiam ni en formo de birdoj loĝis en la verda krono de Ygdrasil[13]. Kien ajn iris la poezio, tien ni sekvis. Ĉu ne sidis dekdu viroj ĉirkaŭ la ronda tablo de reĝo Arturo, ĉu ne iris dekdu paladinoj[14] en la armeo de Karlo la Granda? Unu el ni iam estis Tor[15], alia Jupitero, tion certe ĉiu homo povas vidi ankoraŭ nun. Certe oni iel perceptas la dibrilonsub la ĉifonoj, la leonan kolhararon sub la azena haŭto. La tempo malbone traktis nin, sed kiam ni estas tie ĉi, la forĝejo fariĝas Olimpo, la kavalira domo Valhalo[16].

Sed, via moŝto, ni ne estis plennombraj. Oni ja scias, ke en la dekduvira rondo de la poezio ĉiam devas troviĝi iu Loke[17], iu Prometeo. Li mankis al ni.

Via moŝto, mi bonvensalutas vin!”

”Jen, jen, jen!” diras la diablo. ”Kiaj belaj vortoj, belaj vortoj!

Kaj mi, kiu ne havas tempon respondi! Okupoj, miaj knaboj, okupoj. Devas tujtuje foriri, alie mi volonte estus al via dispono en kiu ajn rolo. Dankon por tiu ĉi vespero, maljunaj babiluloj! Ni ree renkontigos.”

La kavaliroj demandas, kien li intencas iri, kaj li respondas, ke la nobla majorino, la estrino de Ekeby, atendas lin por renovigo de sia kontrakto.

Tiam la kavaliroj tre ekmiras.

Severa kaj taŭga sinjorino ŝi estas, la majorino en Ekeby. Ŝi portas unu kaj duonan hektolitron da sekalo sur siaj larĝaj ŝultroj. Ŝi akompanas la ferŝtonan transporton de la mineja regiono sur la longa vojo al Ekeby. Kiel transportisto ŝi dormas sur fojneja planko kun sako sub la kapo. En la vintro ŝi povas gardi karbigstakon, en la somero akompani flostrunkaron suden sur Löven. Aplomba sinjorino ŝi estas. Ŝi blasfemas kiel stratknabo kaj kiel reĝo regas siajn sep uzinojn kaj la bienojn de la najbaroj, regas sian propran paroĥon kaj la najbarajn, jes, la tutan belan Vermlandon. Sed por senhejmaj kavaliroj ŝi estis kiel patrino, kaj tial ili fermis siajn orelojn, kiam la kalumnio flustris al ili, ke ŝi kontraktis kun la diablo.

Do ili demandas kun granda miro, kian kontrakton ŝi faris kun li.

Kaj li respondas al ili, la nigrulo, ke li donacis al la majorino siajn sep uzinojn kontraŭ la promeso, ke ŝi ĉiujare sendos al li unu animon.

Ho, kia teruro tiam kunpremas la korojn de la kavaliroj! Ili ja sciis tion, sed li komprenas nur nun.

En Ekeby ĉiujare mortas unu viro, mortas unu el la gastoj de la kavalira domo, mortas unu el la gajaj, la senzorgaj, la eterne junaj. Nu? Kavaliroj ne devas maljuniĝi. Se iliaj tremantaj fingroj ne povas levi la glason, iliaj estingiĝantaj okuloj ne distingi la kartojn, kion tiam la vivo signifas por ili, kaj kion ili signifas por la vivo? Papilioj devas scii morti, kiam la suno ankoraŭ brilas.

Sed nun, nur nun ili ekkomprenas la ĝustan sencon de la aferoj.

Ve al tiu virino! Tial ŝi multfoje donis al ili bonan manĝaĵon, tial ŝi lasis ilin trinki la maldolĉan bieron kaj la dolĉan brandon, pro tio ke ili de la drinksalonoj kaj ludotabloj en Ekelby ebriiru al la reĝo de la kondamno, unu ĉiujare, unu en ĉiu forpasanta jaro.

Ve al tiu virino, tiu sorĉistino! Fortaj, brilaj viroj venis al Ekeby, venis tien por perei. Ĉar ŝi pereigis ilin tie. Iliaj cerboj estis kiel fungoj. Iliaj pulmoj kiel seka cindro, kaj mallumo estis en ilia spirito, kiam ili ekkuŝis sur la mortlito, pretaj por la longa vojaĝo, sen espero, sen animo, sen virto.

Ve al tiu virino! Tiaj mortis tiuj, kiuj estis pli bonaj viroj ol ili, kaj tiaj ili mortos.

Sed la kavaliroj ne longe staras paralizitaj de la peza teruro.

”Reĝo de la kondamno!” ili krias. ”Kun tiu sorĉistino vi neniam plu faros sangoskribitan kontrakton; ŝi devas morti.”

Kristian Bergh, la forta kapitano, jam metis la plej pezan martelegon de la forĝejo sur la ŝultron. Ĝis la tenilo li enigos ĝin en la kapon de la sorĉistino. Ŝi ne oferos animojn plu.

”Kaj jen vi, kornulo, vin ni metos sur la amboson kaj funkciigos la stangferan martelon. Per preniloj ni tenos vin sub la martelbatoj, por ke vi ne iru plu ĉasi kavaliranimojn.”

Malkuraĝa li estas, la nigra sinjoro, tion oni delonge scias, kaj la parolo pri la stangfera martelo ne plaĉas al li. Li vokas al Kristian Bergh reveni kaj komencas intertrakti kun la kavaliroj.

”Prenu la sep uzinojn en tiu ĉi jaro, prenu ilin vi mem, kavaliroj, kaj donu la majorinon al mi!”

”Ĉu vi opinias, ke ni estas same perfidaj kiel ŝi?” krias sinjoro Julius. ”Ekebyn kaj ĉiujn uzinojn ni volas havi, sed pri la majorino vi mem zorgu.”

”Kion Gösta diras, kion Gösta diras?” demandas la milda Lövenborg. ”Gösta Berling devas paroli! Je tiel grava decido ni devas aŭdi lian opinion.”

”Ĉio tio estas frenezo,” Gösta Berling diras. ”Kavaliroj, ne lasu lin trompi vin! Kio estas ni kompare al la majorino? Al niaj animoj okazu kio ajn, sed kun mia volo ni ne fariĝos sendankaj aĉuloj kaj kondutos kiel friponoj kaj perfidantoj. Dum tro multaj jaroj la majorino nutris min, mi ne povas perfidi ŝin.”

”Nu, iru al la infero, Gösta, se plaĉas al vi. Ni prefere volas mem regi en Ekeby.”

”Ĉu vi do estas tute frenezaj, aŭ ĉu vi fordrinkis vian prudenton?

Ĉu vi imagas, ke tio estas vero? Ĉu vi kredas, ke li estas la diablo? Ĉu vi ne vidas, ke ĉio estas diabla mensogo?”

”Jen, jen, jen,” la nigra sinjoro diras, ”tiu ne rimankas, ke li jam komencas maturiĝi, kaj tamen li estis en Ekeby dum sep jaroj. Li ne rimarkas sian propran staton.”

”Fermu la buŝon! Mi ja mem helpis enigi vin en la fornon tie.”

”Ĉu tio faras iun diferencon, ĉu mi ne povas esti same bona diablo kiel iu alia! Estu certa, Gösta Berling, ke vi estas kaptita.

Vere vi jam fariĝis mirinda sub la traktado de la majorino.”

”Estas ŝi, kiu savis min,” Gösta diras. ”Kio mi estus sen ŝi?”

”Jen, jen, ĉu ŝi ne havas sian propran intencon retenante vin en Ekeby? Vi povas logi multajn en la kaptilon; vi havas grandajn talentojn. Iun fojon vi provis foriĝi de ŝi, igis ŝin donaci al vi bieneton, vi fariĝis laboristo, volis manĝi vian propran panon. Ĉiutage ŝi preteriris la bieneton en societo de belaj knabinoj. Iun fojon Marianne Sinclaire kunestis; tiam vi ĵetis la fosilon kaj la ledan antaŭtukon, Gösta Belling, kaj ree fariĝis kavaliro.”

”La vojo preteriris tie, azeno.”

”Jes, jes ja, la vojo preteriris tie. Poste vi venis al Borg, estis guvernisto tie por Henrik Dohna kaj preskaŭ fariĝis bofilo de grafino Märta. Kiu kaŭzis, ke la juna Ebba Dohna eksciis, ke vi estas eksigita pastro, kaj pro tio rifuzis vin? Estis la majorino, Gösta Berling. Ŝi volis revenigi vin.”

”Ĉu gravaĵo?” Gösta diras. ”Ebba Dohna mortis tuj poste.

Mi tamen ne estus gajninta ŝin.”

Jen la nigra sinjoro venis tute proksime al li kaj siblis rekte en lian vizaĝon: ”Jes, ŝi mortis. Mortigis sin pro vi, sed tion neniu ĝis nun diris al vi?”

”Vi ne estas malbona diablo,” Gösta diras.

”La majorino ĉion aranĝas, mi asertas. Ŝi volis revenigi vin al la kavalira domo.”

Gösta ekridis.

”Vi ne estas malbona diablo,” li krias sovaĝe. ”Kial ni ne faru kontrakton kun vi? Certe vi povos havigi al ni la sep uzinojn, se vi tion deziras.”

”Bone, ke vi ne plu kontraŭstaras la feliĉon!”

La kavaliroj komencis spiri pli facile. Tiel ili nun dependis de Gösta, ke ili nenion povis fari sen li. Se li estus rifuzinta fari kontrakton, ĝi ne estus farata. Kaj tamen estis granda afero por senhavaj kavaliroj ekregi sep uzinojn.

”Nun rimarku tion,” Gösta diras, ”ke ni prenas la sep uzinojn por savi niajn animojn, sed ne por fariĝi uzinposedantoj, kiuj kalkulas monon kaj pesas feron. Ni ne fariĝos fermitaj monsaketoj aŭ ledosekaj pergamenoj, kavaliroj ni estas kaj restos.”

”Vortoj de la saĝo mem,” murmuras la nigra sinjoro.

”Tial, se vi volas doni al ni la sep uzinojn por unu jaro, ni akceptos ilin, sed rimarku: se ni dum tiu tempo faros ion, kio ne estos kavalireca, se ni faros ion prudentan, utilan aŭ virinaĉan, tiam vi povos preni nin ĉiujn dekdu, kiam la jaro finiĝos, kaj doni la uzinojn al kiu vi volas.”

La diablo ravite frotas la manojn.

”Sed se ni ĉiam kondutos kiel veraj kavaliroj,” Gös ta daŭrigas, ”tiam vi neniam plu rajtos fari kontrakton pri Ekeby, kaj neniun rekompencon vi ricevos por tiu jaro nek de ni nek de la majorino.”

”Estas krude,” la diablo diras. ”Ho, kara Gösta, tamen mi devus ricevi unu animon, nur unu animeton. Tamen mi povus ricevi la majorinon, kial vi ŝparas la majorinon?”

”Mi ne komercas tiajn varojn,” Gösta tondras, ”sed se vi volas havi iun, vi povos preni la maljunan Sintram en Fors, li estas matura, tion mi povas aserti.”

”Jen, jen, jen, jam sonas pli bone,” la nigra sinjoro diras eĉ sen palpebrumi. ”La kavaliroj aŭ Sintram, ili estas egalvaloraj.

Estos bona jaro.”

Poste oni skribas la kontrakton per sango el la malgrandfingro de Gösta Berling sur la nigra papero de la diablo kaj per lia ansera plumo.

Sed kiam tio estas farita, la kavaliroj jubilas. Nun ĉio agrabla en la mondo apartenos al ili dum tuta jaro, kaj poste oni certe trovos iun eliron.

Ili formetas la seĝojn, faras rondon ĉirkaŭ la punĉkaldrono, kiu staras meze sur la nigra planko, kaj ĉirkaŭsaltas en sovaĝa danco. Meze en la rondo dancas la diablo per altaj saltoj, kaj fine li ekkuŝas apud la kaldrono, klinas ĝin kaj trinkas.

Tiam Beerencreutz ekkuŝas apud li kaj same Gösta Berling, kaj ĉiuj aliaj, unu post la alia, ekkuŝas en rondo ĉirkaŭ la kaldrono, kiun oni klinas de buŝo al buŝo. Fine puŝo faligas ĝin kaj la kuŝantaj estas superverŝataj per la varmega, glueca trinkaĵo.

La diablo estas for, kiam ili kun blasfemoj levas sin, sed liaj oraj promesoj ŝvebas kiel brilaj kronoj super la kapoj de la kavaliroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.