La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIDEKKVINA ĈAPITRO: La arbara bieneto

Estis multajn jarojn antaŭ tiu, kiam la kavaliroj estris Ekebyn.

La paŝtknabo kaj la paŝtknabino ludis kune en la arbaro, konstruis domojn el plataj ŝtonoj, kolektis marĉajn rubusojn[63] kaj faris trumpetojn el alnoŝelo. Ambaŭ naskiĝis en la arbaro.

La arbaro estis ilia hejmo kaj bieno. Kun ĉio tie ili pace kunvivis, kiel oni pace kunvivas kun servistoj kaj hejmbestoj.

La etuloj rigardis linkon kaj vulpon kiel siajn gardhundojn, la galputoro estis ilia kato, leporo kaj sciuro estis iliaj grandbrutoj, gufoj kaj tetroj sidis en ilia birdkaĝo, la piceoj estis iliaj servistoj kaj la junbetuloj gastoj ĉe iliaj regaloj. Ili konis la kavernon, kie la vipuroj kuŝis interplektitaj dum la vintroripozo, kaj kiam ili banis sin, ili vidis la hejmserpenton[64] naĝi tra la klara akvo, sed ili timis nek serpenton nek arbarnimfon, tiuj apartenis al la arbaro, kaj ĝi estis ilia hejmo. Tie nenio povis timigi ilin.

Profunde en la arbaro kuŝis la bieneto, kie loĝis la knabo.

Tien kondukis dekliva arbara vojo, ĉirkaŭe staris montoj kaj kaŝis la sunon, senfunda marĉo kuŝis proksime kaj dum la tuta jaro elsendis frostmalvarman nebulon. Al la ebenanoj tia loĝejo ŝajnis malmulte alloga.

Restaĵo de jama serpentkulto.

La paŝtknabo kaj la paŝtknabino iam geedziĝos, loĝos en tiu arbara bieneto kaj vivos per la laboro de siaj manoj. Sed antaŭ la geedziĝo la malfeliĉo de milito venis al la lando, kaj la knabo soldatiĝis. Li revenis hejmen sen vundo aŭ difektita membro, sed tiu vojaĝo donis al li postesignojn por la tuta vivo. Tro multe li vidis de la malbono en la mondo kaj de la kruelaj agoj de homoj al homoj. Li ne povis vidi plu la bonon.

Unue neniu vidis ian ŝanĝigon ĉe li. Kune kun la amatino de sia infanaĝo li iris al la pastro por anoncigi la geedziĝon.

La arbara bieneto supre de Ekeby fariĝis ilia hejmo, kiel ili antaŭ longe decidis, sed en tiu hejmo ne regis hejmeco.

La edzino rigardis la edzon kiel fremdulon. De kiam li venis el la milito, ŝi ne povis rekoni lin. Li ridis krude kaj parolis malmulte. Ŝi timis lin.

Li ne incitis iun aŭ faris domaĝon, kaj li estis diligenta laboristo.

Tamen oni malmulte ŝatis lin, ĉar li kredis malbonon pri ĉiu. Mem li sentis sin kiel abomena fremdulo. Nun la bestoj de la arbaro estis liaj malamikoj. La monto, kiu kaŝis la sunon, kaj la marĉo, kiu sendis nebulon, estis liaj malamikoj.

La arbaro fariĝas terura loĝejo por tiu, kiu portas en si malbonajn pensojn.

Helajn memorojn akiru tiu, kiu volas vivi en solecejoj! Alie li vidos nur murdon kaj subpremon inter kreskaĵoj kaj bestoj, kiel li antaŭ e vidis tion inter homoj. Li atendos malbonon de ĉio, kion li renkontos.

Jan Hök, la soldato, ne povis mem klarigi, kio mankas al li, sed li rimarkis, ke nenio iras bone por li. Malmulte da paco donis la hejmo. La filoj, kiuj kreskis tie, fariĝis fortaj sed sovaĝaj. Harditaj kaj kuraĝaj viroj ili estis, sed ankaŭ ili vivis en malpaco kun ĉiu homo.

En sia malĝojo la edzino ekhavis emon esplori la sekretojn de la solecejo. En marĉoj kaj densejoj ŝi kolektis sanigajn plantojn. La ecojn de la subteruloj ŝi primeditis, kaj ŝi sciis, kiaj oferoj plaĉas al ili. Ŝi povis kuraci malsanon kaj doni bonajn konsilojn al tiuj, kiuj havis amĉagrenon. Ŝi famiĝis pro sorĉoscio kaj oni evitis ŝin, kvankam ŝi faris grandan utilon al la homoj.

Iam la edzino komencis paroli kun la viro pri liaj ĉagrenoj.

”De kiam vi estis en la milito,” ŝi diris, ”vi estas kvazaŭ alia homo. Kion oni faris al vi tie?”

Tiam li eksaltis kaj preskaŭ batis ŝin, kaj same okazis ĉiufoje, kiam ŝi parolis pri la milito. Tiam kaptis lin freneza kolero.

De neniu li toleris aŭdi la vorton milito, kaj baldaŭ koniĝis, ke li ne povas elteni parolon pri ĝi. Do la homoj evitis tiun paroltemon.

Sed neniu el liaj militkamaradoj povis rakonti, ke li faris pli da malbono ol iu alia. Li batalis kiel bona soldato. Estis nur tio, ke ĉio terura, kion li vidis, tiel timigis lin, ke li poste povis vidi nenion krom malbono. De la milito li devenigis sian tutan ĉagrenon. Li pensis, ke la tuta naturo malamas lin, ĉar li partoprenis en tiaj aferoj. Tiuj, kiuj pli multe scias, povas konsoli sin per tio, ke ili batalis por patrujo kaj gloro. Kiom li sciis pri tiaj aferoj? Li sentis nur ke ĉio malamas lin, ĉar li elverŝis sangon kaj difektis.

En la tempo, kiam la majorino estis forpelata de Ekeby, li loĝis sola en sia dometo. La edzino mortis, kaj la filoj estis for.

Dum la foirtempoj la arbara bieneto tamen pleniĝis de gastoj.

La nigreharaj, malhelvizaĝaj friponoj gastiĝis tie. Ili sentas plej bonan hejmecon ĉe tiu, kiun la plej multaj malŝatas.

Malgrandaj, longharaj ĉevaloj tiam grimpis supren sur la arbara vojo, tirante ĉarojn ŝarĝitajn per stanistaj iloj, per infanoj kaj ĉifonbulaĵoj. La ĉarojn sekvis frue maljuniĝintaj virinoj, kun la vizaĝoj ŝvelintaj pro fumado kaj drinkado, kaj viroj kun palaj akraj vizaĝoj kaj tendenecaj korpoj. Kiam la friponoj venis al la arbara bieneto, fariĝis tie gaja vivo. Brandon kaj kartludon kaj laŭtan ŝercadon ili kunportis. Pri ŝteloj kaj ĉevalinterŝanĝoj kaj sangaj bataloj ili povis rakonti.

Vendrede komenciĝis la foiro de Broby, kaj tiam kapitano Lennart estis mortigita. La forta Måns, kiu faris la mortigan baton, estis filo de la maljunulo en la arbara bieneto. Kiam la friponoj en la dimanĉa posttagmezo sidis kune tie, ili pli ofte ol ordinare donis la brandobotelon al la maljuna Jan Hök kaj parolis kun li pri mallibereja vivo kaj malliberulmanĝaĵo kaj juĝekzamenoj, ĉar tiajn aferojn ili ofte spertis.

La maljunulo sidis sur la hakŝtipo en la kamenangulo kaj malmulte parolis. Liaj grandaj, senbrilaj okuloj rigardis la sova ĝan aron, kiu plenigis la ĉambron. La krepusko venis, sed la kenfajro donis lumon. Ĉifonojn, mizeron kaj severan mankon ĝi prilumis.

Jen la pordo malfermiĝis tre kviete, kaj du virinoj enpaŝis.

Estis la juna grafino Elisabet, kaj ŝin akompanis la filino de la pastro en Broby. Miriga ŝi aspektis al la maljunulo, kiam ŝi, aminda kaj radia de milda beleco, paŝis en la lumrondon de la fajro. Ŝi rakontis al ili, ke oni ne vidis Göstan Berling en Ekeby post la morto de kapitano Lennart. Ŝi kaj ŝia servistino iris en la arbaron kaj serĉis lin la tutan posttagmezon. Nun ŝi vidas, ke tie ĉi troviĝas viroj, kiuj multe migras kaj konas ĉiujn vojetojn. Ĉu ili vidis lin? Ŝi eniris por ripozi kaj demandi, ĉu ili vidis lin.

Estis vana demando. Neniu el ili vidis lin.

Ili proponis seĝon al ŝi. Ŝi eksidis sur ĝi kaj restis silenta dum tempeto. La tumulto en la ĉambro jam silentiĝis. Ĉiuj rigardis ŝin kaj miris pri ŝi. Jen ŝi ektimis pro la silento, ekmovi ĝis kaj serĉis indiferentan paroltemon.

Ŝi turnis sin al la maljunulo en la angulo. ”Ŝajnas al mi, ke mi aŭdis, ke vi estis soldato, patro,” ŝi diris. ”Rakontu ion el la milito!”

Fariĝis ankoraŭ pli ŝtoniga silento. La maljunulo sidis, kvazaŭ li ne aŭdis.

”Tre plezurus al mi primilita rakonto de iu, kiu mem partoprenis,” la grafino daŭrigis, sed ŝi tuj interrompis sin, ĉar la filino de la pastro en Broby skuis la kapon al ŝi. Ŝajne ŝi parolis nedecajn vortojn. Ĉiuj ĉeestantoj rigardis ŝin, kvazaŭ ŝi pekus kontraŭ la plej simpla leĝo de deco. Subite iu friponedzino sonigis sian akran voĉon kaj demandis:

”Certe estas vi, kiu estis grafino en Borg.”

”Tio estis io alia ol kuri en la arbaro por serĉi la frenezan pastron. Fi, kia interŝanĝo!”

La grafino levis sin kaj diris adiaŭ. Ŝi ripozis sufiĉe. La virino, kiu parolis, akompanis ŝin tra la pordo.

”Vi komprenas, grafino,” ŝi diris, ”mi devis ion diri, ĉar oni ne povas paroli kun la maljunulo pri milito. Li ne toleras aŭdi tiun vorton. Mi havis nur bonan intencon.”

Grafino Elisabet rapidis for, sed baldaŭ ŝi haltis. Ŝi vidis la minacan arbaron, la kaŝantan monton kaj la vaporantan marĉon.

Certe estas terure loĝi tie ĉi por tiu, kies animo estas plena de malbonaj memoroj. Ŝi sentis kompaton al la maljunulo, kiu sidis tie kun la malhelaj friponoj kiel akompanantoj.

”Anna Lisa,” ŝi diris, ”ni reiru! Ili estis bonaj al ni tie, sed mi kondutis malbone. Mi volas paroli kun la maljunulo pri pli gajaj aferoj.”

Kaj feliĉa pro tio, ke ŝi trovis iun por konsoli, ŝi ree iris en la dometon.

”Estas tiel,” ŝi diris, ”ke mi kredas, ke Gösta Berling vagas tie ĉi en la arbaro kaj intencas preni sian vivon. Tial estas grave, ke oni baldaŭ trovu lin kaj malebligu tion al li. Mi kaj Anna Lisa kredis kelkfoje, ke ni vidas lin, sed li malaperis. Li estas proksime al la monto, kie la knabino el Nygård falmortis.

Jen mi ekpensis, ke mi ja ne bezonos iri ĝis Ekeby por havigi helpon. Tie ĉi sidas ja multaj viglaj viroj, kiuj povos facile kapti lin.”

”Ekiru, viroj,” kriis la friponedzino. ”Ĉar la grafino ne konsideras sin tro alta peti la arbaranojn pri servo, vi devas tuj iri.”

La viroj tuj leviĝis kaj foriris por serĉi.

La maljuna Jan Hök sidis senmova kaj rigardis antaŭ sin kun senbrilaj okuloj. Timige malgaja kaj severa li sidis tie. La juna sinjorino ne trovis vorton por diri al li. Tiam ŝi vidis, ke infano kuŝas malsana sur la pajlo, kaj rimarkis, ke virino havas doloron en la mano. Tuj ŝi komencis flegi la malsanajn.

Baldaŭ ŝi estis bona amikino kun la babilantaj virinoj kaj igis ilin montri al ŝi la plej malgrandajn infanojn.

La viroj revenis post unu horo. Ili kondukis Göstan Berling ligita en la ĉambron. Antaŭ la fajro ili malsuprenmetis lin sur la plankon. Lia vesto estis ŝirita kaj malpura, la vizaĝo maldika kaj la okuloj sovaĝaj. Terura estis lia vivo dum tiuj tagoj: li kuŝis sur la malseka tero, li premis la vizaĝon kaj la manojn en la muskon, trenis sin trans platrokojn, penetris tra la plej baraj densejoj. Libervole li ne sekvis la virojn, sed ili superfortis kaj ligis lin.

Kiam lia edzino revidis lin tia, ŝi ekkoleris. Ŝi ne liberigis liajn ligitajn membrojn sed lasis lin resti kuŝanta sur la planko.

Malestime ŝi forturnis sin de li.

”Kiel vi aspektas!” ŝi diris.

”Mi ne intencis montri min plu antaŭ viaj okuloj,” li respondis.

”Ĉu mi do ne estas via edzino? Ĉu mi ne rajtas atendi, ke vi venas al mi kun via ĉagreno? Kun amara timo mi atendis vin dum tiuj ĉi du tagoj.”

”Mi ja kaŭzis la malfeliĉon de kapitano Lennart. Kiel mi kuraĝus montri min al vi? Kiel mi povus?”

”Malofte vi estis timema, Gösta.”

”La sola servo, kiun mi povas fari al vi, Elisabet, estas liberigi vin de mi.”

Nedirebla malestimo fulmis al li el sub siaj kun tiritaj brovoj.

”Vi volas fari min edzino de sinmortiginto!”

Liaj trajtoj tordiĝis.

”Elisabet, ni iru en la silentan arbaron por interparoli!”

”Kial tiuj ĉi homoj ne povus aŭskulti nin?” ŝi diris, parolante kun akra akcento. ”Ĉu ni estas pli bonaj ol iu el ili? Ĉu iu el ili kaŭzis pli da ĉagreno kaj domaĝo ol ni? Ili estas la infanoj de la arbaro kaj de la vojo, ĉiu homo malamas ilin. Lasu ilin aŭdi, ke peko kaj ĉagreno troviĝas ankaŭ ĉe la estro de Ekeby, ĉe Gösta Berling, kiun ĉiuj amas! Ĉu vi kredas, ke via edzino konsideras vin pli bona ol iu el ili aŭ ĉu vi kredas tion?”

Li pene levis sin sur la kubuto kaj rigardis ŝin kun ekflamanta spito. ”Mi ne estas tiel aĉa, kiel vi kredas.”

Tiam ŝi aŭdis la historion de tiuj du tagoj. La unuan tagnokton Gösta vagis en la arbaro, pelata de konsciencaj riproĉoj.

Li ne povis elteni renkonton kun homa rigardo. Sed li ne pensis pri morto. Li intencis iri al malproksima lando.

Dimanĉe li tamen malsupreniris de la altaĵoj kaj iris al la preĝejo de Bro. Ankoraŭfoje li volis vidi la popolon: la malriĉan, malsatan popolon de Lövsjö, pri kiu li revis, ke li servos al ĝi, kiam li sidis ĉe la malhonora amaseto de la pastro en Broby, kaj kiun li ekamis, kiam li vidis ĝin en la nokto foriri kun la mortinta knabino el Nygård.

La diservo jam komenciĝis, kiam li eniris la preĝejon. Li ŝteliris sur galerion kaj rigardis malsupren sur la homojn.

Kruelaj suferoj tiam atakis lin. Li volus paroli al ili, konsoli ilin en iliaj malriĉo kaj malespero. Se li nur rajtus paroli en la domo de Dio, tiam li posedus, kvankam tiel senespera, vortojn de espero kaj savo por ĉiuj.

Tiam li forlasis la preĝejon, iris en la sakristion kaj skribis tiun sciigon, kiun lia edzino jam konis. Li promesis, ke oni ree komencos labori en Ekeby kaj tie disdonos grenon al tiuj, kiuj plej bezonas. Li esperis, ke lia edzino kaj la kavaliroj plenumos liajn promesojn, kiam li estos for.

Elveninte li vidis ĉerkon antaŭ la komunuma kunvenejo. Ĝi estis kruda, rapide farita, sed ornamita per nigra krepo kaj kronoj el vakcinio. Li komprenis, ke estas tiu de kapitano Lennart.

Verŝajne la homoj petis la kapitanedzinon rapidigi la enterigon, por ke la granda amaso da foirvizitantoj povu ĉeesti la enterigon.

Li staris kaj rigardis la ĉerkon, kiam peza mano metiĝis sur lian ŝultron. Sintram alvenis al li.

”Gösta,” li diris, ”se vi volas fari veran petolaĵon al iu homo, tiam mortu! Ne ekzistas io pli fripone ruza ol morti, nenio, kio tiel trompas honestan homon, kiu nenion suspektas.

Mortu, mi diras!”

Terurite Gösta aŭskultis la vortojn de la maliculo. Tiu plendis pri malsukceso de bone elpensitaj planoj. Li volis vidi senhoman regionon sur la bordo de Löven. Tial li faris la kavalirojn estroj de la regiono, tial li igis la pastron de Broby malriĉigi la homojn, tial li venigis la sekon kaj la malsaton. En la foiro de Broby okazos la decida batalo. Incititaj de malfeliĉoj la homoj tie dediĉos sin al murdo kaj ŝtelo. Poste okazos procesoj, kiuj malriĉigos ilin. Malsato, ribelo kaj ĉiaj malfeliĉoj efikos detrue. Fine la lando fariĝos tiel abomena kaj malamata, ke neniu povos loĝi tie, kaj ĉio tio estos la kreaĵo de Sintram.

Tio estos lia ĝojo kaj fiero, ĉar li estis malica. Li ŝatis senhomajn regionojn kaj nekulturitan teron. Sed tiu, kiu komprenis morti en la ĝusta momento, detruis ĉion por li.

Tiam Gösta demandis lin, kian utilon alportus ĉio tio.

”Tio plaĉus al mi, Gösta, ĉar mi estas malica. Mi estas la frapurso sur la monto, mi estas la neĝoŝtormo sur la ebeno, mi ŝatus murdi kaj persekuti. For, mi diras, for homoj kaj homaj kreaĵoj! Mi ne ŝatas ilin. Mi povas lasi ilin kuri inter miaj ungoj kaj fari siajn kaprosaltojn – ankaŭ tio povas plezurigi dum tempeto – sed nun mi satiĝis pri ludo, Gösta, nun mi volas ekhaki, nun mi volas mortigi kaj detrui.”

Li estis freneza, tute freneza. Antaŭ longe li ŝerce komencis tiujn inferokupojn, kaj nun la malico superregis lin, nun li kredis, ke li estas spirito el la infero. Li nutris kaj flegis la malbonon en si, tiel ke ĝi prenis la potencon super lia animo.

Tiel malico povas frenezigi homojn same kiel amo kaj cerbumado.

Li estis furioza, la malica uzinposedanto, kaj en sia kolero li komencis ŝirtiri la kronojn kaj la krepon de la ĉerko, sed tiam Gösta kriis:

”Ne tuŝu la ĉerkon!”

”Jen, jen, jen, ĉu mi ne tuŝu ĝin! Jes, mi ĵetos mian amikon Lennart sur la teron kaj disĵetos liajn kronojn. Ĉu vi ne vidas, kion li faris al mi? Ĉu vi ne vidas per kiu bela, griza kaleŝo mi veturas?”

Kaj tiam Gösta vidis, ke du kaptitveturiloj kun prokuroro kaj policistoj staris atendante ekster la tombeja muro.

”Jen, jen, jen, ĉu mi ne sendu ian dankon al la kapitanedzino en Helgesäter pro tio, ke ŝi hieraŭ eksidis por legi malnovajn paperojn por trovi pruvon kontraŭ mi en tiu pulvafero, vi scias? Ĉu mi ne komprenigu al ŝi, ke ŝi prefere okupu sin pri bierfarado kaj bakado ol sendi prokuroron kaj policistojn por aresti min? Ĉu mi ne havu iun rekompencon por la larmoj, kiujn mi ploris por kortuŝi prokuroron Scharling, por ke li permesu al mi iri tien ĉi por diri preĝon ĉe la ĉerko de la bona amiko?”

Kaj ree li komencis ŝirtiri la krepon.

Tiam Gösta staris tute apud li kaj ĉirkaŭprenis liajn brakojn.

”Ĉion mi volas doni, por ke vi ne tuŝu la ĉerkon!” li diris.

”Faru kion vi volas!” diris la frenezulo. ”Kriu, se vi volas.

Iom mi tamen povos fari, antaŭ ol venos la prokuroro. Batalu kontraŭ mi, se vi tion volas! Estus gaja vidaĵo tie ĉi antaŭ la preĝejo. Ni batalu inter florkronoj kaj ĉerkotukoj!”

”Mi volas aĉeti trankvilon al la mortinto por kiu ajn prezo.

Prenu mian vivon, prenu ĉion!”

”Vi faras grandan promeson, mia knabo.”

”Vi povas ekzameni min.”

”Nu, do mortigu vin!”

”Tion mi povos fari, sed unue la ĉerko devas troviĝi sekure sub la tero.”

Tiel fariĝis. Gösta ĵuris al Sintram, ke li ne ekzistos plu dek du horojn post la enterigo de kapitano Lennart. ”Do mi scias, ke vi neniam povos fariĝi bona viro,” li diris.

Estis facile por Gösta Berling promesi tion. Li ĝojis, ke li povas liberigi sian edzinon. La konsciencaj riproĉoj turmentis lin ĝis mortlaco. La sola, kio timigis lin, estis tio, ke li promesis al la majorino ne morti, kiam la filino de la pastro en Broby ankoraŭ estas servistino en Ekeby. Sed Sintram diris, ke nun oni ne povas rigardi ŝin kiel servistinon, kiam ŝi heredis la riĉaĵojn de sia patro. Gösta kontraŭdiris, ke la pastro tiel bone kaŝis sian havaĵon, ke neniu povis trovi liajn trezorojn.

Tiam Sintram ridetis kaj diris, ke ili estas kaŝitaj inter la kolombonestoj en la preĝeja turo de Broby. Post tio li foriris.

Poste Gösta ree iris al la arbaro. Ŝajnis al li plej bone morti en tiu loko, kie la knabino el Nygård falmortis. Tie li vagis la tutan posttagmezon. Li vidis sian edzinon en la arbaro, tial li ne havis forton tuj mortigi sin.

Tion li rakontis al sia edzino, dum li kuŝis ligita sur la planko en la arbara bieneto.

”Ho,” ŝi malgaje diris, kiam li finis, ”kiel bone mi konas tion! Heroaj gestoj, heroa brilo! Ĉiam preta meti la manojn en la fajron, Gösta, ĉiam preta forĵeti vin mem! Kiel granda tio iam ŝajnis al mi! Kiel mi nun laŭdas trankvilon kaj konsideremon! Kiom vi utilis al la mortinto per tia promeso! Jen, se Sintram estus povinta renversi la ĉerkon kaj forŝiri la krepon?

Certe oni estus relevinta ĝin, certe troviĝis nova krepo, novaj florkronoj. Se vi estus metinta vian manon sur la ĉerkon de la bona viro, tie antaŭ la okuloj de Sintram, kaj ĵurinta, ke vi vivos por helpi tiun ĉi malriĉan popolon, kiun li volis detrui, tion mi nun laŭdus. Se vi estus pensinta, kiam vi vidis la homojn en la preĝejo: ’Mi volas helpi ilin, mi volas uzi ĉiujn fortojn por helpi ilin,’ kaj ne estus metinta tiun ŝarĝon sur vian malfortan edzinon kaj sur maljunajn virojn kun cedantaj fortoj, tiam mi laŭdus ankaŭ tion.”

Gösta Berling dum tempeto kuŝis silenta.

”Ni kavaliroj ne estas liberaj viroj,” li fine diris. ”Ni promesis unu al la alia vivi por la ĝojo, kaj nur por la ĝojo. Ve al ni ĉiuj, se unu perfidas.”

”Ve al vi,” la grafino diris incitite, ”ke vi estas la plej malkura ĝa el la kavaliroj kaj la lasta, kiu volas reboniĝi. Hieraŭ vespere ĉiuj dekunu sidis en la kavalirdomo, kaj malgajaj ili estis. Vi estis for, kapitano Lennart estis for, la brilo kaj gloro de Ekeby estis for. La pleton kun varmgrogo ili ne tuŝis, al mi ili ne volis montri sin. Tiam Anna Lisa, kiu staras tie ĉi, supreniris al ili. Vi scias, ke ŝi estas fervora virineto, kiu dum jaroj ĝis malesperiĝo batalis kontraŭ malprizorgo kaj malŝparo.

’Hodiaŭ mi ree estis hejme por serĉi la monon de patro,’ ŝi diris al la kavaliroj, ’sed mi povis nenion trovi. Ĉiuj ŝuldatestoj estas trastrekitaj, kaj la kestoj kaj ŝrankoj estas malplenaj.’

’Vi estas bedaŭrinda, Anna Lisa,’ opiniis Beerencreutz.

’Kiam la majorino foriris de Ekeby,’ daŭrigis la filino de la pastro en Broby, ’ŝi petis min zorgi pri ŝia domo. Kaj se mi estus trovinta la monon de la patro, mi rekonstruus Ekebyn.

Sed kiam mi trovis nenion alian por preni hejme, mi kunprenis la malhonoran amaseton de patro, ĉar granda malhonoro atendos min, kiam mia mastrino revenos kaj demandos min, kion mi faris, el Ekeby.’

’Ne tiel malĝoju pro tio, pri kio vi ne kulpas, Anna Lisa!’

Beerencreutz diris.

’Sed mi kunprenis la malhonoran amaseton ne nur por mi,’ diris la filino de la pastro. ’Mi kunprenis de ĝi ankaŭ por la bonaj sinjoroj. Bonvolu, karaj sinjoroj! Patro ja ne estas la sola, kiu kaŭzis honton kaj domaĝon en la mondo.’

Kaj ŝi iris de unu al alia el ili kaj metis kelkajn sekajn ŝtipetojn antaŭ ĉiun. Kelkaj blasfemis, sed la plej multaj diris nenion.

Fine Beerencreutz diris kun la trankvilo de alta sinjoro:

’Estas bone. Mi dankas vin. Vi povas iri nun.’ Kiam ŝi estis for, li frapis la tablon per la pugno, tiel ke la glasoj saltis.

’De ĉi tiu momento,’ li diris, ’absolute sobra! Ion tian la brando ankoraŭfoje ne kaŭzos al mi.’ Poste li levis sin kaj eliris.

La aliaj iom post iom sekvis lin. Ĉu vi scias, kien ili iris, Gösta? Nu, al la rivero, al la terlango, kie staris la muelejo kaj la forĝejo de Ekeby, kaj tie ili komencis labori. Ili komencis treni trunkojn kaj ŝtonojn kaj ordigi la lokon. La maljunaj havis malfacilan tempon. Ĉagreno trafis plurajn el ili. Nun ili ne povas plu elteni la malhonoron, ke ili detruis Ekebyn. Mi ja scias, ke vi kavaliroj hontas pro laboro, sed nun la aliaj prenis sur sin tiun honton. Ankoraŭ pli Gösta, ili intencas sendi Annan Lisan al la majorino por revenigi ŝin. Sed vi, kion faras vi?”

Li trovis ankoraŭ unu respondon al ŝi.

”Kion vi postulas de mi, de eksigita pastro? Mi estas forpuŝita de homoj, abomena al Dio.”

”Ankaŭ mi estis en la preĝejo de Broby hodiaŭ, Gösta. Mi havas salutojn al vi de du virinoj. ’Diru al Gösta,’ diris Marianne Sinclaire, ’ke virino ne volas honti pro tiu, kiun ŝi amis!’

’Diru al Gösta,’ diris Anna Stjärnhök, ’ke nun statas bone por mi. Mi regas mem miajn bienojn. La homoj diras pri mi, ke mi estos dua majorino. Mi ne pensas pri amo, nur pri laboro.

Ankaŭ en Berga oni venkis la unuan amaron de la malĝojo.

Sed ni ĉiuj malĝojas pro Gösta. Ni fidas al li kaj preĝas al Dio por li – sed kiam, kiam li fariĝos viro?’ ”

”Jen vidu, ĉu vi estas forpuŝita de la homoj?” la grafino daŭrigis. ”Tro multe da amo renkontis vin, tio estas via malfeliĉo.

Virinoj kaj viroj amis vin. Se vi nur ŝercis kaj ridis, se vi nur kantis kaj ludis, ili pardonis al vi ĉion. Kio plaĉis al vi fari, tio estis por ili bona. Kaj vi kuraĝas nomi vin forpuŝita!

Aŭ ĉu vi estas abomena al Dio? Kial vi ne restis kaj vidis la enterigon de kapitano Lennart?

Ĉar li mortis en foirtago, la famo pri li estis vaste disportata.

Post la diservo miloj da homoj venis al la preĝejo. La tombejo kaj la muro kaj la kampoj ĉirkaŭe estis kovritaj de homoj. La funebra procesio ordigis sin antaŭ la komunuma kunvenejo. Oni atendis nur la maljunan ĉefparoĥestron. Li estis malsana kaj ne predikis. Sed li promesis veni al la enterigo de kapitano Lennart. Kaj jen li venis, kun klinita kapo kaj revante siajn proprajn revojn, kiel li kutimas nun en sia maljuna ĝo, kaj prenis lokon en la komenco de la funebra procesio.

Nenion neordinaran li rimarkis. Li iris en multaj funebraj procesioj, la maljunulo. Li iris antaŭen sur la konata vojo kaj ne levis la rigardon. Li diris la preĝojn kaj ĵetis teron sur la ĉerkon kaj ankoraŭ ne rimarkis ion. Sed jen la sakristiano ekkantis psalmon. Mi ne kuraĝis atendi, ke la kruda voĉo, kiu ĉiam ordinare kantis sola, povos veki la ĉefparonestron el liaj revoj.

Sed oni ne lasis la sakristianon kanti sola. Centoj kaj centoj da voĉoj komencis kunkanti. Viroj, virinoj kaj infanoj kantis.

Tiam la ĉefparoĥestro vekiĝis el siaj revoj. Li glitmovis la manon super la okuloj kaj pasis sur la apudtomban teramaseton por vidi. Neniam li vidis tian amason da funebrantoj. La viroj portis la malnovajn multuzitajn funebroĉapelojn. La virinoj havis la blankajn antaŭtukojn kun la larĝaj randoj. Ĉiuj kantis, ĉiuj havis larmojn en la okuloj – ĉiuj funebris.

Tiam la maljuna ĉefparoĥestro komencis tremi kaj angori.

Kion li diru al tiuj homoj, kiuj funebras? Estis necese, ke li diru al ili konsolan vorton.

Kiam la kanto silentiĝis, li etendis la brakojn super la homoj.

’Mi vidas, ke la homojn trafis malĝojo,’ li diris, ’kaj la malĝojo estas pli peza por tiu, kiu longe iros sur la vojo de la tero, ol por mi, kiu baldaŭ foriros.’

Li eksilentis terurite. Lia voĉo estis tro malforta, kaj li hezitis pri la vortelekto.

Sed baldaŭ li ree komencis. Lia voĉo rericevis la forton de lia junaĝo, kaj liaj okuloj radiis.

Li faris belegan parolon al ni, Gösta. Unue li rakontis tion, kion li sciis, pri la migranto de Dio. Poste li memorigis al ni, ke neniu ekstera brilo aŭ granda talento igis tiun viron tiel honorata, kiel li nun estas, sed nur tio, ke li ĉiam iris la vojojn de Dio. Kaj nun li petis nin pro Dio kaj Kristo agi same. Ĉiu amu la alian kaj helpu lin. Ĉiu kredu bonon pri la alia. Ĉiu agu kiel tiu bona kapitano Lennart, ĉar por tio ne estas bezonata granda talento, nur pia animo. Kaj li interpretis al ni ĉion, kio okazis en tiu ĉi jaro. Li diris, ke tio estis preparo por tiu tempo de amo kaj feliĉo, kiu nun certe venos. En tiu ĉi jaro li ofte vidis homan bonecon aperi en disaj radioj. Nun ĝi aperos kiel tuta brila suno.

Kaj ŝajnis al ni ĉiuj, ke ni aŭdas profeton paroli. Ĉiuj volis ami unu la alian. Ĉiuj volis esti bonaj. Li levis siajn okulojn kaj manojn kaj diris pacon al la regiono. ’En la nomo de Dio,’ li diris, ’la maltrankvilo ĉesu! Paco loĝu en viaj koroj kaj en la tuta naturo! La senvivaj aĵoj, la bestoj kaj la kreskaĵoj sentu trankvilon kaj ĉesu domaĝi!’

Kaj estis, kvazaŭ sankta trankvilo malsupreniĝus sur la regionon.

Estis, kvazaŭ la altaĵoj radius kaj la valoj ridetus kaj la aŭtunaj nebuloj vestiĝus per rozkoloro.

Poste li vokis helpanton por la popolo. ’Iu venos,’ li diris.

’Ne estas la volo de Dio, ke vi nun pereu. Dio elektos iun, kiu satigos la malsatantojn kaj gvidos vin sur liajn vojojn.’

Tiam ni ĉiuj pensis pri vi, Gösta. Ni sciis, ke la ĉefparoĥestro parolas pri vi. La homoj, kiuj aŭdis vian sciigon, iris hejmen parolante pri vi. Kaj vi iris tie ĉi en la arbaro kaj volis morti! La popolo atendas vin, Gösta. Ĉie ili nun sidas en la kabanoj kaj diras, ke ĉio fariĝos bona, kiam la freneza pastro en Ekeby nun volas helpi ilin. Vi estas ilia heroo, Gösta. La heroo de ĉiuj vi estas.

Jes, Gösta, estas certe, ke la maljunulo parolis pri vi, kaj eble tio povas instigi vin pluvivi. Sed mi, kiu estas via edzino, mi diras al vi, ke vi tute simple faru vian devon. Vi ne revu, ke vi estas sendita de Dio. Verŝajne ĉiu estas, vi komprenas.

Vi laboru sen heroaj gestoj, vi ne brilu kaj mirigu, vi faru tiel, ke via nomo ne tro ofte sonu sur la lipoj de la popolo. Tamen bone pripensu antaŭ ol rompi vian promeson al Sintram! Vi nun havigis al vi ian rajton morti, kaj de nun la vivo verŝajne ne donos multe da agrablo al vi. En iu tempo mi deziris iri hejmen al la sudo, Gösta. Al mi, pekoŝarĝita, ŝajnis tro granda feliĉo esti via edzino kaj akompani vin tra la vivo. Sed nun mi restos. Se vi kuraĝos vivi, mi restos. Sed ne atendu feliĉon de tio! Mi devigos vin iri la vojon de pezaj devoj. Neniam atendu de mi vortojn de ĝojo kaj espero! Ĉiujn ĉagrenon kaj malfeliĉon, kiun ni ambaŭ kaŭzis, mi starigos postene ĉe nia hejmo. Ĉu koro, kiu tiel suferis kiel la mia, povos ami plu?

Senlarma kaj senĝoja mi iros apud vi. Bone pripensu, Gösta, antaŭ ol vi decidos vivi. Ni iros la vojon de pentofaro.”

Ŝi ne atendis por aŭdi respondon. Ŝi mansignis al la filino de la pastro kaj foriris. Kiam ŝi venis en la arbaron, ŝi komencis amare plori, kaj ploris, ĝis ŝi atingis Ekebyn. Veninte tien ŝi memoris, ke ŝi forgesis paroli pri pli gajaj aferoj ol milito kun Jan Hök, la soldato.

En la arbara domo fariĝis kviete kaj silente, kiam ŝi foriris.

”Al Sinjoro Dio laŭdon kaj gloron!” la maljuna soldato subite diris.

Ili rigardis lin. Li estis levinta sin kaj vigle rigardis ĉirkaŭ si.

”Malbono, malbono ĉio estis,” li diris. ”Ĉio, kion mi vidis, post kiam malfermiĝis miaj okuloj, estis malbono. Malbonaj viroj, malbonaj virinoj! Malamo kaj kolero en la naturo! Sed ŝi estas bona. Bona homo staris en mia hejmo. Kiam mi sidos tie ĉi sola, mi memoros ŝin. Ŝi estos kun mi sur la arbara vojo.”

Li klinis sin al Gösta, malnodis liajn ligilojn kaj levis lin.

Poste li solene prenis lian manon.

”Abomena al Dio,” li diris, ”ĝuste tio estas la afero. Sed nun vi ne estas tia plu, kaj ankaŭ mi ne estas, post kiam ŝi staris en mia hejmo. Ŝi estas bona.”

La postan tagon la maljuna Jan Hök venis al prokuroro Scharling. ”Mi volas preni mian krucon,” li diris. ”Mi estis malbona viro, tial mi ricevis malbonajn filojn.” Kaj li petis, ke li povu iri en malliberejon anstataŭ sia filo, sed tio ja ne estis ebla.

La plej bela el malnovaj historioj estas tiu, kiu priskribas, kiel li akompanis sian filon, irante apud la kaptitĉaro; kiel li dormis ekster lia malliberejo, kiel li ne forlasis lin antaŭ ol li trapasis sian punon. Certe ankaŭ ĝi trovos rakontanton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.