La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIDEKKVARA ĈAPITRO: La foiro de Broby

La unuan vendredon en oktobro komenciĝas la granda foiro de Broby, kiu daŭras dum ok tagoj. Ĝi estas la granda festo de la aŭtuno. Ĝin antaŭiras buĉado kaj bakado en ĉiu domo, la novaj vintrovestoj tiam estas pretaj por esti portataj la unuan fojon, festaj manĝaĵoj kiel festbuterpanoj kaj froma ĝokuko staras sur la tablo la tutan tagon, la brandoporcioj estas duobligataj, la laboro ripozas. Estas festo en ĉiu domo.

Servistoj kaj laboristoj ricevas sian salajron kaj longe interkonsiligas pri tio, kion ili aĉetu en la foiro. Homoj de malproksime grupete iras sur la vojo kun tornistro surdorse kaj bastono en la mano. Multaj kondukas siajn brutojn al la foiro.

Junaj, obstinaj virbovetoj kaj kaprinoj, kiuj staras senmove kaj fikspremas la antaŭkrurojn al la tero, multe incitas la posedanton kaj tre gajigas la rigardanton. La gastĉambroj en la grandbienoj estas plenaj de karaj glastoj: oni interŝanĝas novaĵojn kaj diskutas la prezojn de brutoj kaj meblaĵoj. La infanoj revas pri foirdonacoj kaj foirmono.

Kaj en la unua foirtago – kia svarmanta aro tiam moviĝas supren sur la deklivoj de Broby kaj sur la vasta foirkampo!

Budoj estas starigitaj, kie la komercistoj de la urboj elmetis siajn varojn, dum dalekarlianoj kaj vestrogotianoj[61] amasigis siajn komercaĵojn sur senfinaj vicoj da tabuloj, super kiuj flirtas blankaj ŝtoftegmentoj. Da ŝnurdancistoj, gurdoj kaj blindaj violonistoj ekzistas tie sufiĉe, same da antaŭdiristoj, bombonvendantoj kaj brandodrinkejoj. Post la budoj staras vice lignaj kaj argilaj vazoj. Cepo kaj kreno, pomoj kaj piroj estas vendataj de la ĝardenistoj de la grandaj bienoj. Vastaj kvadratoj de la tero estas okupitaj de ruĝbrunaj kupraj ujoj kun brila stano.

Tamen oni bone rimarkas en la foira vivo, ke mizero regas en Svartsjö, Bro, Lövvik kaj la aliaj paroĥoj de la distrikto Lövsjö: la komerco iras malbone ĉe budoj kaj tabuloj. Plej granda viglo regas sur la brutloko, ĉar multaj devas vendi kaj ĉevalon kaj bovinon por povi travivi la vintron. Tie okazas ankaŭ la sovaĝa, interesostreĉa ĉevalinterŝanĝo.

Estas gaje en la foiro de Broby. Se oni havas monon almenaŭ por kelkaj glutoj da brando, oni povas konservi la kuraĝon. Kaj ne estas nur la brando, kiu kaŭzas la ĝojon: kiam la homoj el la solecaj arbaraj hejmoj venas al la foirkampo kun ĝiaj moviĝantaj amasoj kaj aŭdas la muĝon de la tuta krianta, ridanta aro, iliaj kapoj kvazaŭ turniĝas pro ĝojo, la muĝanta foira vivo kvazaŭ sovaĝigas ilin.

Kompreneble okazas multe da komerco inter tiom da homoj, sed tio tamen apenaŭ estas la ĉefafero. La plej grava afero estas kuntiri aron da parencoj kaj amikoj al la ĉaroj por regali per ŝafvianda hakaĵo, buterpano kaj brando aŭ persvadi la knabinon akcepti psalmlibron kaj silkan kaptukon aŭ elserĉi foirdonacojn al la etuloj en la hejmo.

Ĉiuj homoj, kiuj ne devis resti hejme por prizorgi domon kaj brutojn, venis al tiu ĉi foiro de Broby. Tie estas kavaliroj de Ekeby kaj arbarbienuloj el Nygård, ĉevalkomercistoj el Norvegujo, finnoj el la nordaj arbaroj, friponoj[62] de la ŝoseo.

Kelkfoje la tuta muĝanta maro kolektiĝas en kirlon, kiu vigle turniĝas ĉirkaŭ iu mezpunkto. Neniu scias, kiu troviĝas plej interne, antaŭ ol kelkaj policistoj trabreĉas la amason por ĉesigi batalon aŭ starigi renversitan ĉaron. Kaj en la posta momento estas nova amasiĝo ĉirkaŭ iu komercisto kiu vortbatalas kontraŭ sprita knabino.

Jen, iom antaŭ la tagmezo, komenciĝas la granda batalo. La kamparanoj ekhavis la ideon, ke la vestrogotianoj uzas tro mallongajn ulnojn, kaj ĉirkaŭ iliaj tabuloj estiĝas unue kverelo kaj tumulto, poste oni transiras al perfortaĵoj. Ĉiu scias, ke por la plej multaj, kiuj en tiuj tagoj vidis nenion krom manko kaj mizero, estis kvazaŭ ĝojo povi ekbati, kaj estis preskaŭ egale, kiun aŭ kion oni trafis. Kaj kiam la fortuloj kaj batalemuloj vidas, ke batalo okazas, ili tuj alkuras de ĉiuj flankoj. La kavaliroj ĝuste intencas aliri por fari pacon laŭ propra maniero, kaj la dalekarlianoj alrapidas por helpi la vestrogotianojn.

La forta Måns el Fors fervore partoprenas la ludon. Ebria li estas, kaj kolera li estas. Jen li faligis vestrogotianon kaj komencis vergi lin, sed je ties helpkrioj la samlandanoj alkuras kaj provas devigi la fortan Måns lasi ilian kamaradon. Tiam la forta Måns faligas la ŝtofpakojn de unu el la tabuloj kaj prenas la tabulon mem, unu ulnon larĝa kaj ok ulnojn longa kaj farita el dikaj tabuloj, kaj komencas svingi ĝin kiel sian armilon.

Li estas terura viro, la forta Måns. Estis li, kiu piedbate rompis muron en la arestejo en Filipstad, li, kiu povis levi boaton el la lago kaj porti ĝin sur siaj ŝultroj. Estas klare, ke la tuta homamaso kaj ankaŭ la vestrogotianoj forkuras, kiam li komencas bati ĉirkaŭ si per la peza tabulo. Sed Måns persekutas ilin, batante ĉirkaŭ si per la peza tabulo. Por li ne temas plu pri amikoj aŭ malamikoj, li nur serĉas iun por bati, kiam li nun ricevis armilon.

La homoj en teruro fuĝas de li. Viroj kaj virinoj krias kaj kuras. Sed kiel forkuro estus ebla por la virinoj, el kiuj multaj tenas siajn infanojn ĉe la mano? Budoj kaj ĉaroj baras ilian vojon, bovoj kaj bovinoj, kiuj sovaĝiĝas pro la tumulto, malhelpas ilian forkuron.

En angulo inter la budoj grupo da virinoj estas enpremita kaj al ĝi la giganto alŝtormas. Ĉu vestrogotiano ne staras meze en la aro? Li levas la tabulon kaj lasas ĝin fali. En pala, frostotrema angoro la virinoj renkontas la atakon, ekkaŭrante sub la mortiga bato.

Sed kiam la tabulo fulme falas sur ilin, ĝia forto estas rompata de la etenditaj brakoj de iu viro. Unu viro ne ekkaŭris; sed levis sin super la amason, unu viro libervole renkontis la baton por savi la multajn. Virinoj kaj infanoj staras nedifektitaj.

Unu viro rompis la fortegon de la bato, sed jen li kuŝas senkonscia sur la tero.

La forta Måns ne levas sian tabulon por kuri pluen. Li renkontis la rigardon de la viro, ĝuste kiam la tabulo falis sur lian verton, kaj ĝi paralizis lin. Sen kontraŭstaro li lasis ilin ligi kaj forkonduki lin.

Sed flugrapide kuras tra la foiro la diro, ke forta Måns mortbatis kapitanon Lennart. Oni diras, ke li, kiu estis amiko de la popolo, mortis por savi virinojn kaj senŝirmajn infanojn.

Kaj silentiĝas sur la vastaj kampoj, kie la vivo ĵus muĝis en sia plej sovaĝa rapido: la komerco haltas, la batalo ĉesas, la regaloj ĉe la manĝaĵkestoj finiĝas, la ŝnurdancistoj vane vokas rigardantojn.

La amiko de la popolo mortis, la popolo funebras. Dum silenta interpremiĝo ĉiuj kuras al la loko, kie li falis. Li kuŝas etendita sur la tero, tute senkonscia, vundo ne estas videbla, sed la kranio ŝajnas esti platigita.

Kelkaj viroj singarde levas lin sur la tabulon, kiun la giganto faligis. Ili kredas rimarki, ke li ankoraŭ vivas.

”Kien ni portu lin?” ili demandas unu la alian.

”Hejmen!” respondas severtona voĉo el la amaso.

Ho, jes, vi bonaj viroj, portu lin hejmen! Levu lin sur viajn ŝultrojn kaj portu lin hejmen! Li estis ludpilko de Dio, li ŝvebis kiel plumo laŭ la vento de lia spiro. Nun portu lin hejmen!

La vundita kapo ripozis sur la malmola benko de la malliberejo, sur la garbo en la grenejo. Nun lasu ĝi veni hejmen por ripozi sur remburita kuseno! Li suferis nemerititan honton kaj doloron, li estis forpelita de sia propra pordo. Senhejma vagulo li estis, irante la vojojn de Dio, kie li povis trovi ilin, sed la lando de lia sopiro estis tiu hejmo, kies pordon Dio fermis por li. Eble lia hejmo estas malfermita por tiu, kiu mortis por savi virinojn kaj infanojn.

Nun li ne venas kiel krimulo, kondukata de ŝanceliĝantaj drinkfratoj: lin akompanas funebranta popolo, en kies kabanoj li loĝis, dum li mildigis ĝiajn suferojn. Nun portu lin hejmen!

Kaj ili faras tiel. Ses viroj levas sur siajn ŝultrojn la tabulon, sur kiu li kuŝas, kaj forportas lin de la foirkampo. Kie ili preteriras, la homoj paŝas flanken kaj staras senmovaj: la viroj nudigas siajn kapojn, la virinoj genufleksas, kiel ili faras en la preĝejo, kiam la nomo de Dio estas dirata. Multaj ploras kaj viŝas siajn okulojn, aliaj komencas paroli pri tio, kia viro li estis, tiel bona, tiel gaja, tiel facile solvanta malfacilaĵojn kaj tiel pia. Mirinde estas vidi, kiel iu alia tre kviete aliras kaj metas sian ŝultron sub la tabulon, kiam iu el la portantoj lacigis.

Jen kapitano Lennart estas portata ankaŭ preter tiu loko, kie staras la kavaliroj.

”Mi devas kuniri por kontroli, ke li bone venos hejmen!”

Beerencreutz diras kaj forlasas sian lokon ĉe la vojrando por kuniri al Helgesäter. Multaj sekvas lian ekzemplon.

La foirkampo kvazaŭ dezertiĝas: la homoj akompanas kapitanon Lennart al Helgesäter. Oni ja devas prizorgi, ke li venu hejmen. Oni lasas ĉion necesan, kion oni devus aĉeti, oni forgesas la foirdonacojn al la etuloj en la hejmo, la aĉeto de psalmlibro ne efektiviĝas, la silka tuko, kiu brilis por la okuloj de la knabino, restas sur la tabulo. Ĉiuj devas kuniri por prizorgi, ke kapitano Lennart venu hejmen.

Kiam la procesio venas al Helgesäter, estas silente kaj solece tie. Ree la manoj de la kolonelo tamburas sur la fermita enirpordo. Ĉiuj servistoj estas en la foiro, la kapitanedzino estas sola hejme kaj gardas la domon. Kaj ankaŭ nun estas ŝi, kiu malfermas.

Kaj ŝi demandas, kiel ŝi demandis iam antaŭe:

”Kion vi volas?”

Post kio la kolonelo respondas, kiel li respondis iam antaŭe:

”Ni venas kun via edzo.”

Ŝi rigardas lin, kie li staras rektdorsa kaj sekurmiena kiel ĉiam. Ŝi rigardas la portantojn malantaŭ li, kiuj ploras, kaj la tutan homamason malantaŭ ili. Ŝi staras tie sur la perono kaj rigardas centojn da plorantaj okuloj, kiuj timete fiksigas al ŝi.

Fine ŝi rigardas la viron, kiu kuŝas etendita sur la portlito, kaj premas manon al la koro.

”Estas lia vera vizaĝo,” ŝi murmuras.

Sen demandi plu ŝi klinas sin, flankentiras la riglilon, vaste malfermas la vestiblajn pordojn kaj antaŭ la aliaj iras en la dormĉambron.

La kolonelo kaj la kapitanedzino helpas unu la alian eltiri la dulokan liton kaj skuordigi la lanugmatracon, kaj jen kapitano Lennart ree estas kuŝigata sur molan lanugon kaj blankan tolon.

”Ĉu li vivas?” ŝi demandas.

”Jes,” la kolonelo respondas.

”Ĉu estas espero?”

”Ne, oni povas fari nenion.”

Estas silente dum tempeto, jen subita penso ekregas ŝin.

”Ĉu ĉiuj tiuj ploras pro li?”

”Jes.”

”Kion li do faris?”

”Lia lasta faro estis, ke li lasis la fortan Måns mortbati lin por savi virinojn kaj infanojn de la morto.”

Ŝi ree sidas silenta dum tempeto kaj pensas.

”Kian vizaĝon li havis, kolonelo, kiam li venis hejmen antaŭ du monatoj.”

La kolonelo ekmoviĝas. Nun li komprenas, nur nun li komprenas.

”Gösta ja pentris lin!”

”Do pro kavalira petolaĵo mi elfermis lin de lia hejmo. Kiel vi volas respondi pri tio, kolonelo?”

Beerencreutz levis la larĝajn ŝultrojn.

”Mi havas multe pri kio respondi.”

”Sed mi opinias, ke tio estas la plej terura, kion vi faris.”

”Mi ankaŭ neniam iris pli pezan vojon ol tiun al Helgesäter hodiaŭ. Cetere estas ankoraŭ du, kiuj kulpas.”

”Kiuj?”

”Sintram estas unu, la alia estas vi mem. Vi estas severa virino. Mi scias, ke multaj provis paroli kun vi pri via edzo.”

”Estas vere,” ŝi respondas.

Poste ŝi petas lin rakonti pri la drinkregalo en Broby.

Li rakontas ĉion, kion li povas memori, kaj ŝi aŭskultas silente.

Kapitano Lennart ankoraŭ kuŝas senkonscia sur la lito.

La ĉambro estas tute plena de plorantaj homoj; neniu volas elfermi tiun ĉagrenitan amason. Ĉiuj pordoj estas malfermitaj, ĉiuj ĉambroj, ŝtuparoj kaj vestibloj estas plenaj de silentaj, angorantaj homoj, malproksime sur la korto ili staras en densaj grupoj.

Kiam la kolonelo finis, la kapitanedzino laŭtigas la voĉon kaj diras:

”Se troviĝas iuj kavaliroj tie ĉi interne, mi petas ilin foriri.

Estas malfacile por mi vidi ilin, kiam mi sidas ĉe la mortlito de mia edzo.”

Sen plua vorto la kolonelo tiam leviĝas kaj foriras. Tiel faras ankaŭ Gösta Berling kaj kelkaj aliaj kavaliroj, kiuj akompanis kapitanon Lennart. La homoj timetante paŝas flanken antaŭ la grupeto de humiligitaj viroj.

Kiam ili estas for, la kapitanedzino diras: ”Ĉu iu el tiuj, kiuj vidis mian edzon dum tiu ĉi tempo, volas diri al mi, kie li estis, kaj kion li faris?”

Kaj jen la homoj en la ĉambro komencas atesti pri kapitano Lennart antaŭ lia edzino, kiu malprave malŝatis lin kaj severe malmoligis sian koron antaŭ li. Jen ĝi ree eksonas, la lingvo de la malnovaj himnoj. Parolas viroj, kiuj neniam legis libron krom la biblio. Per bilda lingvo el la libro de Ijob, per parolturnoj el la tagoj de la patriarkoj ili parolas pri la migranto de Dio, kiu ĉirkaŭvagis helpante la homojn.

Longe daŭras, antaŭ ol ili finparolis. Dum venas la krepusko kaj la vespero, ili restas tie kaj parolas: unu post la alia aliras kaj rakontas pri li al lia edzino, kiu ne volis aŭdi lian nomon.

Tie troviĝas homoj, kiuj povas rakonti, kiel li trovis ilin malsanaj en la lito kaj kuracis ilin. Tie estas furiozaj batalemuloj, kiujn li malsovaĝigis. Tie estas ĉagrenitoj, kiujn li konsolis, drinkeguloj, kiujn li devigis al sobreco. Ĉiu, kiu estis en neeltenebla mizero, vokigis la migranton de Dio, kaj li povis helpi, almenaŭ li sukcesis veki esperon kaj fidon.

La tutan vesperon la lingvo de la himnoj sonas en la ĉambro de la malsanulo.

Sur la korto staras la densaj grupoj kaj atendas la finon. Ili scias, kio okazas interne. Tio, kio estas laŭte dirata ĉe la mortlito, tion homo flustras al homo tie ĉi ekstere. Kiu havas ion por diri, tiu silente trapremas sin. ”Estas iu, kiu povas atesti,” oni diras kaj donas lokon al li. Kaj ili elpaŝas el la mallumo, faras sian atestparolon kaj ree profundigas en la mallumon.

”Kion ŝi nun diras?” la ekstere starantaj demandas, kiam iu elvenas. ”Kion ŝi diras, la severa sinjorino en Helgesater?”

”Ŝi radias kiel reĝino. Ŝi ridetas kiel fianĉino. Ŝi metis lian apogseĝon al la lito kaj metis sur ĝin tiujn vestojn, kiujn ŝi mem teksis por li.”

Sed jen ĉiuj eksilentas. Neniu diras tion, ĉiuj samtempe scias tion: ”li mortas.”.

Kapitano Lennart malfermas siajn okulojn, vidas kaj vidas sufiĉe.

Li vidas la hejmon, la homojn, la edzinon, la infanojn, la vestojn, kaj ridetas. Sed li vekiĝis nur por morti. Li faras stertoran spiron, kaj lia animo foriras.

Tiam silentiĝas la rakontoj, sed iu voĉo ekkantas mortopsalmon.

Ĉiuj kunkantas, kaj portata de centoj da fortaj voĉoj la kanto leviĝas al la alto.

Estas la adiaŭsaluto de la tero al la foriranta animo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.