La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() GÖSTA BERLINGAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Fine la pastro staris sur la preĝeja katedro.
Leviĝis la kapoj de la aŭskultantaro. Jen, tamen li estas tie! Li ne forestas tiun ĉi dimanĉon kiel en la pasinta kaj multfoje antaŭe.
La pastro estis juna, alta, svelta kaj brile bela. Se oni metus kaskon sur lian kapon kaj vestus lin per kiraso kaj glavo, oni povus skulpti lian bildon el marmoro kaj nomi ĝin laŭ la plej bela atenano.
La pastro havis la profundajn okulojn de poeto kaj la firman, rondan mentonon de militestro, ĉio ĉe li estas bela, delikata, esprimplena, ardanta de genio kaj spirita vivo.
La homoj en la preĝejo sentis strangan subiĝemon, kiam ili vidis lin tia. Pli ofte ili vidis lin ŝanceliĝe veni el la drinkejo en akompano de gajaj kamaradoj, tiaj kiel Beerencreutz, la kolonelo kun la densaj, blankaj lipharoj, kaj la forta kapitano Kristian Bergh.
Li drinkis tiel terure, ke li dum pluraj semajnoj ne povis plenumi sian oficon, kaj la paroĥo devis plendi pri li, unue ĉe lia ĉerfparoĥestro[1] kaj poste ĉe la episkopo kaj la konsistorio.
Nun la episkopo venis al la paroĥo por esplori kaj inspekti. Li sidis en la absido kun ora kruco sur la brusto, lernejaj pastroj[2] el Karlstad[3] kaj pastroj el la najbaraj paroĥoj sidis ĉirkaŭ li.
Tute sendube la pastro en sia konduto transiris la permeseblajn limojn. Tiam, en la tria jardeko de la deknaŭa jarcento, oni estis tolerema rilate al drinkado, sed tiu viro preterlasis sian oficon pro drinkado, kaj nun li perdos ĝin.
Li staris sur la katedro kaj atendis, dum oni kantis la lastan strofon de la antaŭpredika psalmo.
Dum li staris tie, li eksentis konvinkon, ke li havas nur malamikojn en la preĝejo, malamikojn en ĉiuj benkoj. Ili estis inter la superuloj sur la galerio, inter la kamparanoj malsupre en la preĝejo, inter la konfirmotoj en la absido, nur malamikoj.
Malamiko funkciigis la balgon de la orgeno, malamiko ludis ĝin. En la benko de la preĝejaj prizorgantoj sidis malamikoj.
Ĉiuj malamis lin, de la malgrandaj infanoj, kiujn oni portis en la preĝejon, ĝis la pedelo, rigidkorpa soldato, kiu kunestis ĉe Leipzig.
La pastro sentis emon ekgenui por peti ilin pri indulgo.
Sed en la posta momento li eksentis obtuzan koleron. Li memoris, kia li estis, kiam li antaŭ unu jaro la unuan fojon suriris tiun katedron. Li estis nekritikebla homo tiun fojon, sed nun li staris tie kaj rigardis malsupren sur la viron, kiu alvenis por kondamni lin.
Dum li laŭtlegis la enkondukon, sangondo post sangondo purpuris lian vizaĝon: estis kolero.
Estis ja vere, ke li drinkis, sed kiu rajtus akuzi lin pro tio?
Ĉu iu vidis la pastrodomon, kie estis lia loĝejo? La picearbaro staris nigra kaj malgaja ĝis la fenestroj. Malsekaĵo gutis tra la nigraj plafonoj, laŭ la ŝimaj muroj. Ĉu oni ne bezonis brandon por konservi la kuraĝon, kiam pluvo aŭ kirloneĝo ensaltis tra rompitaj vitroj, kiam la neprizorgita tero ne donis sufiĉe da pano por forpeli la malsaton?
Li pensis, ke li estis ĝuste tia pastro, kian ili meritas. Ili ja drinkis ĉiuj. Kial li sola detenu sin? La viro, kiu enterigis sian edzinon, ebriigis sin dum la funebra regalo, la patro, kiu baptis sian infanon, poste aranĝis drinkfeston. La preĝejvizitantoj drinkis sur la vojo al la hejmo, tiel ke plej multaj estis ebriaj je la reveno. Drinkodetruita pastro estis sufiĉe bona por ili.
Li ekamis la brandon, kiam li faris oficajn vojaĝojn, kiam li en maldika surtuto veturis, multmejle sur glacikovritaj lagoj, kie ĉiuj malvarmaj ventoj renkontiĝis, kiam lia boato sur la samaj lagoj estis ĵetata tien kaj reen en ventego kaj pluvego, kiam li en neĝoblovo devis iri el la sledo kaj fari vojon por la ĉevalo tra neĝamasoj, altaj kiel domoj, aŭ kiam li devis vadi tra arbaraj marĉoj.
La tagoj de la jaro fortrenis sin en peza malgajo. Kamparano kaj sinjoro iris kun ĉiuj pensoj ligitaj al la polvo de la tero, sed vespere la animoj ĵetis siajn katenojn, liberigitaj de la brando. Inspiro venis, la koro varmiĝis, la vivo ekbrilis, kantoj sonis, rozoj odoris. Tiam la drinkĉambro de la gastejo fariĝis por li sudlanda florĝardeno: vinberoj kaj olivoj pendis super lia kapo, marmoraj statuoj brilis en malhela foliaro, saĝuloj kaj poetoj promenis sub palmoj kaj platanoj.
Ne, li, la pastro sur la katedro, sciis, ke sen brando oni ne povas vivi en tiu parto de la lando; ĉiuj liaj aŭskultantoj sciis tion kaj tamen nun volis kondamni lin.
Ili volis forŝiri de li la pastran mantelon, pro tio ke li venis ebria en la domon de ilia Dio. Ho, tiuj homoj, ĉu ili havis, ĉu ili kredis havi alian dion ol la brandon?
Li finlegis la enkondukon kaj ekgenuis por preĝi Patronian.
Estis senspire silente en la preĝejo dum la preĝo. Sed subite la pastro per ambaŭ manoj firmprene kaptis la rubandojn, per kiuj la pastra mantelo estis surfiksita. Ŝajnis al li, ke la tuta aŭskultantaro kun la episkopo kiel la unua ŝteliras sur la katedran ŝtuparon por ŝiri la mantelon de li. Li staris surgenue kaj ne turnis la kapon, sed li sentis, kiel ili ŝiras, kaj li vidis ilin tute klare, la episkopon kaj la lernejajn pastrojn, la ĉefparoĥestrojn, la preĝejprizorgantojn kaj la tutan aŭskultantaron en longa vico, ŝiri kaj tiri por malfiksi lian mantelon. Kaj li plenvive imagis, kiel ĉiuj fervoraj ŝirantoj falos unu sur la alian kaj malsupren sur la ŝtuparo, kiam malfiksiĝos la mantelo. Kaj falos ankaŭ ĉiuj en la vico tie malsupre, kiuj ne trovis lokon por tiri la mantelon sed nur la baskojn de la antaŭstarantoj.
Genuante tie li vidis tion tiel klare, ke li devis rideti, sed samtempe malvarma ŝvito venis sur lian frunton. Tio ĉi tamen estis tro terura.
Jen, li estos kondamnita homo pro la brando! Fariĝos eksigita pastro. Ĉu sur la tero povas ekzisti io pli senvalora?
Li estos unu el la almozuloj de la ŝoseo, kuŝos ebria ĉe la vojrando, estos vestita per ĉifonoj, miksiĝos kun friponoj.
La preĝo finiĝis. Li volis komenci laŭtlegi sian predikon.
Tiam nova penso ekregis lin kaj haltigis la vortojn sur liaj lipoj.
Li pensis, ke estas la lasta fojo, kiam li povas stari sur la katedro kaj paroli pri la gloro de Dio.
La lasta fojo – tio kortuŝis la pastron. Li forgesis ĉion pri brando kaj episkopo. Li pensis, ke li devas uzi la okazon por paroli pri la gloro de Dio.
Ŝajnas al li, ke la planko kun ĉiuj aŭskultantoj tre, tre profundi ĝas kaj la tegmento leviĝas de la preĝejo, tiel ke li povas rigardi en la ĉielon. Li staris sola, tute sola sur la katedro, lia animo flugis al la malfermita ĉielo super li, lia voĉo fariĝis forta kaj potenca, kaj li parolis pri la gloro de Dio.
Li estis homo de la inspiro. Li forlasis la skribitan, la pensoj venis al li kiel aro da hejmaj kolomboj. Li sentis, kvazaŭ parolus ne li mem, sed li ankaŭ komprenis, ke tio estas la plej alta sur la tero, kaj ke neniu povas atingi pli altajn brilon kaj gloron ol li, kiu staras tie kaj parolas pri la gloro de Dio.
Dum la fajrolango de la inspiro flamis super li, li parolis, sed kiam ĝi estingiĝis kaj la tegmento malleviĝis sur la preĝejon kaj la planko ree venis supren el tre, tre granda profundo, tiam li klinis sin kaj ploris, ĉar li pensis, ke la vivo donis al li sian plej bonan horon, kaj nun ĝi jam pasis.
Post la diservo okazis inspektado kaj kunveno de la eklezia konsilantaro. La episkopo demandis la paroĥanojn, ĉu ili havas plendojn kontraŭ sia pastro.
La pastro ne estis plu kolera kaj spitema kiel antaŭ la prediko.
Nun li hontis kaj klinis la kapon. Ho, ĉiuj aĉaj historioj pri brando, kiuj nun venos!
Sed ne venis. Estis tute silente ĉirkaŭ la granda tablo en la paroĥa kunvenejo.
La pastro levis la rigardon: unue al la sakristiano, ne, li silentis, poste al la aplombaj bienuloj kaj uzinestroj. Ĉiuj silentis.
Ili forte kunpremis la lipojn kaj iom ĝenite rigardis sur la tablon.
”Ili atendas, ĝis iu komencos,” pensis la pastro.
Unu el la du preĝejaj prizorgantoj gorĝobruis.
”Mi opinias, ke ni havas bonan pastron,” li diris.
”Via episkopa moŝto mem aŭdis, kiel li predikas,” aldonis la sakristiano.
La episkopo parolis iom pri oftaj forestoj de la pastro.
”La pastro rajtas esti malsana, li kiel ĉiu alia,” diris la bienuloj.
La episkopo aludis al ilia malkontento pri la konduto de la pastro.
Ili unuanime defendis lin. Li estas tre juna, ilia pastro, ne estas danĝero. Ne, se li nur ĉiam predikos tiel, kiel li faris hodiaŭ, ili ne volus interŝanĝi lin eĉ kontraŭ la episkopo mem.
Ne ekzistis akuzantoj, ne povis ekzisti juĝanto.
La pastro sentis, kiel la koro plivastiĝas, kiel facile la sango fluas tra la vejnoj. Li ne iras plu inter malamikoj, li gajnis ilin, kiam li tute ne pensis pri tio, li estos pastro ankaŭ estonte!
Post la inspektado la episkopo, la lernejaj pastroj, la ĉefparo ĥestroj kaj la plej eminentaj paroĥanoj tagmanĝis en la pastrodomo.
Unu el la najbaraj sinjorinoj transprenis la festaranĝojn, ĉar la pastro estis fraŭlo. Ŝi aranĝis ĉion en la plej bona maniero, kaj jen li ekvidis, ke la pastrodomo ne estas tiel terura.
La longa manĝotablo estis pretigita ekstere sub la piceoj kaj aspektis agrabla kun blanka tuko, kun blua kaj blanka porcelano, kun briletantaj glasoj kaj arte falditaj manĝotukoj. Du betuloj klinis sin super la enirejo, junipera branĉaĵo estis sternita sur la planko en la vestiblo, ĉe la tegmentodorso pendis florkrono, en ĉiuj ĉambroj staris floroj, la ŝimodoro estis forpelita, kaj la verdaj fenestrovitroj vigle brilis en la sunlumo.
La pastro ĝojis per plena koro. Li pensis, ke li neniam plu drinkos.
Estis neniu, kiu ne ĝojis dum tiu tagmanĝo. Ĝojis tiuj, kiuj grandanime pardonis, kaj ĝojis la pli eminentaj el la pastroj pro tio, ke ili sukcesis eviti skandalon.
La bona episkopo levis sian glason kaj diris, ke li kun premita animo komencis tiun vojaĝon, ĉar li aŭdis multajn malbonajn dirojn. Li iris por renkonti Saŭlon, sed jen, Saŭlo jam transformiĝis en Paŭlon, kiu laboros pli multe ol ili ĉiuj. Kaj la pia sinjoro plue parolis pri la riĉa talento de ilia juna frato kaj laŭdis ĝin. Ne pro tio, ke li fieru, sed pro tio, ke li streĉu ĉiujn fortojn kaj bone gardu sin, kiel devas fari tiu, kiu portas supermezure pezan kaj altvaloran ŝarĝon sur siaj ŝultroj.
La pastro ne ebriiĝis dum tiu tagmanĝo, sed ebriecon li sentis. Tiu granda, neatendita feliĉo turnis lian kapon. La ĉielo flamigis la fajrolangon de inspiro super li, kaj la homoj donis al li sian amon. Ankoraŭ kiam venis la vespero kaj la gastoj forveturis, la sango febre kaj kun furioza rapido fluis tra liaj vejnoj. Ĝis malfrue en la nokto li sidis sendorma en sia ĉambro kaj lasis la noktan aeron enflui tra la malfermita fenestro por doni freŝigon dum tiu feliĉofebro, tiu dolĉa maltrankvilo, kiu forprenis lian dormon.
Tiam eksonis voĉo.
”Ĉu vi maldormas, pastro?”
Viro transiris la herbokovritan korton kaj venis al la fenestro.
La pastro elrigardis kaj rekonis kapitanon Kristian Bergh, unu el liaj fidelaj drinkfratoj.
Vojiranta homo sen domo kaj tero li estis, tiu kapitano Kristian, giganto laŭ staturo kaj forto. Alta li estis kiel la monto Gurlita kaj stulta kiel monta monstro.
”Kompreneble mi ne dormas, kapitano Kristian,” la pastro respondis. ”Ĉu ŝajnas al vi, ke oni povas dormi en tia nokto?”
Jen aŭdu, kion tiu kapitano Kristian diras al li!
La giganto havis antaŭsentojn, li komprenis, ke la pastro de nun ne kuraĝos drinki. Li neniam plu estos trankvila, pensis kapitano Kristian, ĉar tiuj lernejaj pastroj el Karlstad, kiuj jam estis tie, ja povus reveni kaj ŝiri la pastran mantelon de li, se li drinkus.
Sed nun kapitano Kristian movis sian manon por la bona afero kaj aranĝis tiel, ke tiuj lernejaj pastroj neniam revenos, nek ili nek la episkopo. De nun la pastro kaj liaj amikoj povos drinki laŭplaĉe en la pastrodomo.
Aŭdu kian grandfaron li plenumis, Kristian Bergh, la forta kapitano!
Kiam la episkopo kaj la du lernejaj pastroj prenis lokon en sia tegita veturilo kaj la pordoj estis tre, tre zorge fermitaj, li eksidis sur la veturigista seĝo kaj veturigis ilin unu mejlon[4] aŭ du en la hela somera nokto.
Kaj tiam Kristian Bergh lasis la altmoŝtojn senti, kiel facile la vivo povas eliri el la homa korpo. Li igis la ĉevalojn kuri en plej freneza rapido. Tio estis rekompenco al ili pro tio, ke ili ne permesis ebrion al honesta homo.
Ĉu vi kredas, ke li veturigis ilin sur la vojo, ĉu vi kredas, ke li gardis ilin kontraŭ puŝoj? Li veturis trans drenfosojn kaj stoplokampojn, li veturis en kapturna galopo malsupren sur la deklivoj, li veturis laŭ la lagobordo, tiel ke la akvo ŝprucis ĉirkaŭ la radoj, li preskaŭ fiksiĝis en la marĉoj, kaj li veturis malsupren sur nudaj montoj, tiel ke la ĉevaloj staris kun rigidaj kruroj kaj glitadis. Dume la episkopo kaj la lernejaj pastroj sidis kun palaj vizaĝoj kaj murmuris preĝojn malantaŭ la ledaj kurtenoj. Pli teruran veturon ili neniam faris.
Kaj imagu, kiel ili aspektis, kiam ili alvenis al la gastejo Rissäter, vivaj sed puŝitaj kiel plumberoj en ĉasista ledsaketo!
”Kion signifas tio ĉi, kapitano Kristian?” la episkopo diris, kiam tiu malfermis por ili la veturilpordon.
”Ĝi signifas, ke la episkopa moŝto dufoje pripensu, antaŭ ol li faros novan inspektvojaĝon al Gösta Berling,” kapitano Kristian diris, kaj tiun frazon li jam antaŭe elpensis, por ke vortoj ne manku.
”Do sciigu al Gösta Berling,” la episkopo diris, ”ke al li venos de nun nek mi nek iu alia episkopo!”
Jen, tiun grandfaron la forta kapitano Kristian rakontis al la pastro apud la malfermita fenestro en la somera nokto. Ĉar kapitano Kristian nur iris al la gastejo kun la ĉevaloj, kaj tuj li iris al la pastro kun la novaĵoj.
”Nun vi povas esti trankvila, pastro kaj korfrato,” li diris.
Ho, kapitano Kristian, kun palaj vizaĝoj sidis la lernejaj pastroj malantaŭ la ledkurtenoj, sed la pastro en la fenestro aspektis senkompare pli pala en la hela somera nokto. Ho, kapitano Kristian!
La pastro eĉ levis la brakon kaj celis teruran baton al la kruda, stulta vizaĝo de la giganto, sed li haltigis ĝin. Li brue fermis la fenestron kaj haltis meze en la ĉambro, skuante sian pugnon alsupre.
Li, super kiu flamis la fajrolango de inspiro, li, kiu parolis pri la gloro de Dio, li staris tie kaj pensis, ke Dio mokas lin.
Ĉu la episkopo ne kredos, ke kapitano Kristian estis sendita de la pastro? Ĉu li ne kredos, ke la pastro hipokritis kaj mensogis dum la tuta tago? Nun li faros la proceson kontraŭ li serioza, nun li eloficigos kaj ekspastrigos lin.
En la mateno la pastro estis for de la pastrodomo. Ŝajnis al li sensence resti por defendi sin. Dio mokis lin. Dio ne volis helpi lin. Li sciis, ke oni eksigos lin. Dio volis. Estis same bone tuj foriri.
Tio okazis en malproksima paroĥo de okcidenta Vermlando en la komenco de la tria jardeko de la deknaŭa jarcento.
Tio estis la unua malfeliĉo, kiu okazis al Gösta Berling; sed ne estis la lasta.
Ĉar tiaj ĉevalidoj trovas la vivon malfacila, kiuj ne toleras spronon aŭ vipon. Je ĉiu doloro, kiu pikas ilin, ili forkuras sur sovaĝaj vojoj al faŭkantaj abismoj. Kiam la vojo fariĝas ŝtonplena kaj la veturo malfacila, ili ne trovas alian rimedon ol renversi la ŝarĝon kaj freneze forkuri.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.