La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEKKVARA ĈAPITRO: Kuzo Kristoffer

Oni havis maljunan rabobirdon en la kavalira domo. Li ĉiam sidis en la kamenangulo kaj atentis pri tio, ke la fajro ne estingiĝu. Hirta kaj griza li estis. La malgranda kapo kun la granda beko malgaje kliniĝis sur la longa, maldika kolo, kiu elstaris el densa peltkolumo. Ĉar tiu rabobirdo estis vestita per pelto kaj vintre kaj somere.

En pasinta tempo li apartenis al tiu svarmo, kiu en la sekvantaro de la granda imperiestro pelĉasis tra Eŭropo, sed kiujn nomon kaj titolon li portis, neniu kuraĝas diri nuntempe.

En Vermlando oni sciis nur, ke li partoprenis la grandajn militojn, ke li faris heroaĵojn en la muĝaj bataloj, kaj ke li post 1815 devis direkti sian flugon for de sendanka patrolando. Li trovis protekton ĉe la sveda kronprinco, kaj tiu konsilis al li malaperi en la malproksima Vermlando. Tia estis la tempo, ke tiu, kies nomo iam tremigis la mondon, devis ĝoji pro tio, ke neniu konas lian iam timatan nomon.

Je sia honoro li promesis al la kronprinco ne forlasi Vermlandon kaj ne nebezonate mencii, kiu li estas. Kaj jen li estis sendita al Ekeby kun manskribaĵo al la majoro de la kronprinco, kiu bone rekomendis lin. Tiam malfermiĝis por li la pordoj de la kavalira domo.

Komence oni tre miris, kiu estas la famulo, kiu kaŝas sin sub lia prenita nomo. Sed iom post iom li transformiĝis en kavaliron kaj vermlandanon. Ĉiu nomis lin kuzo Kristoffer sen precize scii, kiel li ricevis tiun nomon.

Sed ne estas agrable por rabobirdo vivi en kaĝo. Oni povas kompreni, ke lia vivo iam estis io alia ol salti de bastoneto al bastoneto kaj preni manĝaĵon el la mano de sia fleganto. La instigoj de batalo kiaj vivdanĝero en pasinta tempo bruligis liajn pulsojn. Al li la dormema paco estas abomena.

Estas ja vere, ke la aliaj kavaliroj ankaŭ ne estis nur dombirdoj, sed ĉe neniu el ili la sango brulis tiel ardege kiel ĉe kuzo Kristoffer. Ursoĉaso estis la sola, kio povis revigligi lian inertan vivemon, ursoĉaso aŭ virino, unu sola virino.

Li reekvivis, kiam li antaŭ dek jaroj la unuan fojon vidis grafinon Märta, kiu jam tiam estis vidvino. Virino, sanĝiĝa kiel la milito, instiga kiel la danĝero, viglega, grandioza estaĵo.

Li amis ŝin.

Kaj jen li sidis tie kaj fariĝis maljuna kaj griza kaj ne povis peti ŝin fariĝi lia edzino. Li nun ne vidis ŝin dum kvin jaroj. Li velkis kaj mortis iom post iom, kiel kutime kaptitaj agloj. Per ĉiu jaro li fariĝis pli kaj pli seka kaj frostsentema. Li devis pli zorge kovri sin per la pelto kaj pli proksimiĝi al la fajro.

* * *

Jen li do sidas tie, frostanta, hirta kaj griza, en la mateno de tiu tago, en kies vespero oni pafas la paskopafojn kaj bruligas la paskan sorĉistinon. Ĉiuj kavaliroj estas ekstere, sed li sidas en la kamenangulo.

Ho, kuzo Kristoffer, kuzo Kristoffer, ĉu vi ne scias?

Ridetante ĝi alvenis, la loga printempo.

La naturo saltete vekiĝas el inerta dormo, kaj en la blua alto papiliflugilaj spiritoj movas sin en vigla ludo. Dense kiel la rozoj sur la sovaĝa arbeto brilas iliaj vizaĝoj inter la nubetoj.

La tero, la granda patrino, komencas vivi. Viglega kiel infano ĝi iras el la bano en la printempa altakvo, el la duŝo en la printempa pluvo. Ŝtonoj kaj humo briletas pro vivemo. ”En la rondiron de la vivo!” jubilas eĉ la plej eta ero. ”Ni veturos kiel flugiloj en klara aero. Ni briletos en la ruĝiĝo sur la vangoj de junaj knabinoj.”

La gajaj spiritoj de la printempo kun aero kaj akvo ennaĝas en la korpojn, saltas kiel angiloj en la sango, vibrigas la koron.

Ĉie estas la sama sono. Al koroj kaj floroj, al ĉio, kio povas svingiĝi kaj vibri, la papiliflugiluloj fiksas sin kaj dissonorigas kvazaŭ per miloj da sonorilegoj: ”Vivemo kaj ĝojo, vivemo kaj ĝojo. Ĝi alvenis, la printempo ridetanta.”

Sed kuzo Kristoffer sidas senmova kaj komprenas nenion.

Li apogas la kapon sur la rigidaj fingroj kaj revas pri kuglopluvo kaj gloro, kreskinta sur la kampo de milito. Por sia interna rigardo li sorĉaperigas laŭrojn kaj rozojn, kiuj por sia florado ne bezonas la delikatan belecon de la printempo.

Tamen li estas kompatinda, la sola, maljuna ennestiĝinto, kiu sidas en la kavalira domo, sen popolo, sen lando, li, kiu neniam aŭdas eĉ unu sonon de sia hejmlanda lingvo, li, kiu havos sennoman tombon en la tombejo de Bro. Ĉu estas lia kulpo, ke li estas aglo kaj naskiĝis por persekuti kaj mortigi.

Ho, kuzo Kristoffer, sufiĉe longe vi revis en la kavalira domo.

Leviĝu kaj trinku la ŝaŭmantan vinon de la vivo en la altaj kasteloj! Sciu, kuzo Kristoffer, ke en tiu ĉi tago venis letero al la majoro, reĝa letero kun la sigelo de la Sveda regno! Ĝi estas adresita al la majoro, sed la enhavo koncernas vin. Mirinde estas vidi vin, maljuna rabobirdo, kiam vi legas la leteron.

La okulo ekbrilas kaj la kapo leviĝas. Vi vidas la pordon de la kaĝo malfermita kaj la liberan spacon alirebla por viaj sopirantaj flugiloj.

* * *

Kuzo Kristoffer fosas profunde sur la fundo de sia vestkesto.

Jen li eltiras la zorge konzervitan, orornamitan uniformon kaj vestas sin per ĝi. Li premas la plumornamitan ĉapelon sur la kapon, kaj baldaŭ li flugas for de Ekeby, rajdante sur sia bonega blanka rajdĉevalo.

Tio tamen estas io alia ol sidi frostanta en la kamenangulo.

Jen ankaŭ li vidas, ke la printempo venis.

Li levas sin sur la selo kaj ekflugas en galopo. Flirtas la peltsubŝtofa dolmo[41]. Balanciĝas la plumo de la ĉapelo. Rejuniĝis la viro kiel la tero. Li vekiĝis post longa vintro. Ankoraŭ la malnova oro povas brili. Fiera vidaĵo estas la kuraĝa militista vizaĝo sub la triangula ĉapelo.

Rimarkinda estas lia rajdo. Kie li rajdas, ŝprucas riveretoj el la tero, eldormiĝas anemonoj. La migrobirdoj krias kaj jubilas ĉirkaŭ la liberigita kaptito. La tuta naturo partoprenas lian ĝojon.

Brila kiel triumfanto li venas. La printempo mem rajdas antaŭe sur ŝvebanta nubeto. Malpeza kaj aereca ĝi estas, la hela spirito. Ĝi tenas kurban kornon antaŭ la buŝo kaj saltetas pro feliĉo, kiam ĝi moviĝas supren kaj malsupren sur la selo. Kaj ĉirkaŭ kuzo Kristoffer stabo de malnovaj armilkamaradoj dancigas siajn ĉevalojn: jen estas la feliĉo, kiu staras sur la piedpintoj en la piedingoj, jen la gloro sur sia brila kurulo, kaj la amo sur sia arda arabo. Rimarkinda estas la rajdo, rimarkinda la rajdanto. La parolscianta turdo krias al li.

”Kuzo Kristoffer, kuzo Kristoffer! Kien vi rajdas, kien vi rajdas?”

”Al Borg por svati, al Borg por svati!” kuzo Kristoffer respondas.

”Ne iru al Borg, ne iru al Borg! Senedzina viro estas sen zorg’!” la turdo postkrias al li.

Sed li ne aŭskultas la averton. Supren kaj malsupren sur deklivoj li rtajdas, ĝis li fine alvenas. Li saltas el la selo kaj estas kondukata al la grafino.

Ĉio iras bone. Grafino Märta estas afabla al li. Kuzo Kristoffer vidas ja, ke ŝi ne rifuzos porti lian brilan nomon aŭ regi en lia kastelo. Li sidas prokrastante la ekstazan momenton, kiam li montros al ŝi la reĝan leteron. Li ĝuas tiun atendon.

Ŝi babilas kaj distras lin per mil historioj. Li ridas pro ĉio, admiras ĉion. Sed ĉar ili sidas en unu el la ĉambroj, kie grafino Elisabet pendigis la kurtenojn de fraŭlino Marie, la grafino komencas rakonti ankaŭ la historion pri ili. Kaj ŝi tiel komikigas ĝin, kiel ŝi nur povas.

”Jen,” ŝi fine diras,” jen, kiel malica mi estas! Jen pendas nun tiuj kurtenoj, por ke mi ĉiutage kaj ĉiuhore pensu pri mia peko. Estas pentofaro kiel nenio alia. Ho, tiu terura skvamtrikaĵo!”

La granda militisto kuzo Kristoffer rigardas ŝin per bruligaj okuloj.

”Ankaŭ mi estas maljuna kaj malriĉa,” li diras, ”kaj dum dek jaroj mi sidis en la kamenangulo kaj sopiris al mia kara. Ĉu via grafina moŝto ridas ankaŭ pri tio?”

”Tio estas alia afero!” la grafino diras.

”Dio prenis de mi feliĉon kaj patrolandon kaj devigis min manĝi la panon de fremduloj,” kuzo Kristoffer diras serioze.

”Jen mi lernis respekton al la malriĉeco.”

”Ankaŭ vi!” la grafino krias kaj levas la manojn. ”Kiel virtaj estas la homoj! Ho, kiel virtaj ili fariĝis!”

”Jes”, li diras, ”rimarku tion, grafino, se Dio iam en la estonteco redonus al mi riĉon kaj potencon, tiam mi pli bone uzus ilin ol dividante ilin kun tia mondeca sinjorino, kun tia ŝminkita, senkora pavianino, kiu ridindigas la malriĉecon.”

”En tio vi agas bone, kuzo Kristoffer.”

Kaj jen kuzo Kristoffer marŝas el la ĉambro kaj rajdas hejmen al Ekeby. Sed la spiritoj ne akompanas lin, la turdo ne krias al li, kaj li ne povas vidi plu la ridetantan printempon.

Al Ekeby li venis, kiam oni estis pafonta la paskopafojn kaj bruligonta la paskan sorĉistinon. La paska sorĉistino estas granda pupo el pajlo kun vizaĝo el ĉifono, sur kiu estas desegnitaj per karbo okuloj, nazo kaj buŝo. Ŝi surhavas la eluzitajn vestojn de la distrikta prizorgatino. La longtenila fornoskrapilo kaj la balailo staras apud ŝi, kaj ĉirkaŭ ŝia kolo pendas la korno kun ŝmiraĵo. Ŝi estas tute preta por veturo al Blåkulla.

Majoro Fuchs ŝargas sian pafilon kal malŝargas rekte supren en la aeron fojon post fojo. Oni bruligas stakon el seka branĉaĵo, la sorĉistino estas ĵetata tien kaj baldaŭ gaje brulas.

Vere la kavaliroj laŭ malnova elprovita maniero faras ĉion por neniigi la potencon de la malbono.

Kuzo Kristoffer staras kaj rigardas kun malgajsevera mieno.

Subite li ŝiras la grandan reĝan leteron el la manika refaldaĵo kaj ĵetas ĝin sur la fajron. Dio sola scias, kion li pensis.

Eble li imagis, ke estas grafino Märta, kiu brulas sur la ŝtiparo.

Eble ŝajnis al li, ĉar tiu virino finfine konsistas nur el ĉifonoj kaj pajlo, ke do ne ekzistas plu sur la tero io valora.

Li ree iras en la kavaliran domon, bruligas la fajron kaj kaŝas la uniformon. Ree li eksidas en la kamenangulo, kaj per ĉiu tago li fariĝas pli kaj pli hirta kaj griza. Li mortas iom post iom, kiel kutime kaptitaj agloj.

Li ne estas plu kaptito; sed li ne penas uzi sian liberecon.

La aero estas alirebla por li. Atendas lin la batalkampoj, la gloro, la vivo. Sed li ne plu havas forton etendi siajn flugilojn por flugo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.