La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEKA ĈAPITRO: Somermezo

Estis somermezo, tiam kiel nun, kiam mi skribas.

Venis la plej bela tempo de la jaro.

Estis en la tempo, kiam Sintram, la malica uzinposedanto en Fors, angoris kaj malĝojis. Incitis lin la venkiro de la lumo tra la horoj de la tagnokto kaj la malvenko de la mallumo. Li koleris pro la foliornamaĵo, kiu kovris la arbojn, kaj pro la multkolora tapiŝo, kiu vestis la teron.

Ĉio vestiĝis per beleco. Ankaŭ la vojo, kvankam tiel griza kaj polva, ricevis sian borderaĵon de floroj: flavaj kaj violkoloraj arbaraj geranioj, antrisko kaj kornolotuso.

Kiam la pompo de la somermeza tago kuŝis sur la montoj kaj la vibranta aero portis la sonorilsonon de la preĝejo de Bro eĉ ĝis Fors, kiam la nevortigebla kvieto de la festotago regis la landon, tiam li levis sin en kolero. Ŝajnis al li, kvazaŭ Dio kaj homoj kuraĝus forgesi, ke li ekzistas, kaj li decidis veturi al la preĝejo, ankaŭ li. Tiuj, kiuj jubilis pro la somero, vidos lin, Sintram, la amanton de mallumo sen mateno, de morto sen releviĝo, de vintro sen printempo.

Li surmetis lupopelton kaj vilajn senfingrajn gantojn. Li jungigis la ruĝan ĉevalon al vetsledo kaj metigis sonorilojn sur la brilan, konkornamitan jungilaron. Ekipita, kvazaŭ regus tridekgrada malvarmo, li veturis al la preĝejo. Li kredis, ke la grinco sub la glitiloj dependas de akra malvarmo. Li kredis, ke la blanka ŝaŭmo sur la dorsĉevalo estas prujno. Li sentis neniun varmon. Malvarmo elradiis de li kiel varmo de la suno.

Li veturis tra la larĝa ebeno norde de la preĝejo de Bro.

Grandaj, riĉaj vilaĝoj kuŝis laŭ lia vojo kaj kampoj, super kiuj flirtis la alaŭdoj. Neniam mi aŭdis alaŭdojn kanti tiel kiel super tiuj kampoj. Ofte mi demandis min, ĉu li sukcesis surdigi sin kontraŭ tiuj centoj da kantistoj.

Multon li devis preterveturi sur la vojo, kio incitus lin, se li sendus rigardon al ĝi. Li vidus du kliniĝantajn betulojn ĉe la pordo de ĉiu domo, kaj tra malfermitaj fenestroj li enrigardus en ĉambrojn, kies plafonoj kaj muroj estis vestitaj per floroj kaj verdaj branĉoj. La plej malgranda almozulineto iris sur la ŝoseo kun siringa grapolo en la mano, kaj ĉiu kamparana virino havis tutan florkvasteton enmetita en la naztuko.

Somermezaj stangoj kun velkintaj floroj kaj malfreŝaj florkronoj staris sur la kortoj. Ĉirkaŭ ili la herbo estis tretita, ĉar tie kirliĝis la gaja danco en la somera nokto.

Sur Löven interpremiĝis la trunkflosoj. La blankaj veletoj estis hisitaj honore al la tago, kvankam vento ne plenigis ilin, kaj ĉiu mastpinto portis verdan florkronon.

Sur la multaj vojoj, kiuj kondukas al Bro, venis piedire la preĝejvizitantoj. La virinoj estis precipe belaj en la helaj, hejmteksitaj somerroboj, kiujn oni pretigis ĝuste por tiu tago.

Ĉiuj estis vestitaj por festo.

Kaj la homoj ne ĉesis ĝoji pro la festotaga kvieto kaj la ripozo de la ĉiutaga laboro, pro la dolĉa varmo, pro la bonpromesa rikolto kaj pro la fragoj, kiuj komencis ruĝiĝi ĉe la vojrando.

Ili observis la kvieton de la aero, la sennuban ĉielon kaj la alaŭdan kanton kaj diris: ”Oni vidas, ke la tago apartenas al Nia Sinjoro.”

Jen Sintram venis. Li blasfemis kaj svingis la vipon super la tireganta ĉevalo. La sablo grincis malagrable sub la glitiloj, la akra sonorado de la sonoriloj superregis la sonon de la preĝejsonoriloj. Sub la peltĉapo sterniĝis koleraj sulkoj sur lia frunto.

Tiam frostotremis la preĝejvizitantoj kaj opiniis, ke ili vidas la inferulon. Eĉ hodiaŭ dum la festo de la somero ili ne rajtis forgesi la malbonon kaj la malvarmon. Maldolĉa estas la sorto de la surteruloj.

La homoj, kiuj staris en la ombro de la preĝeja muro aŭ sidis sur la ŝtona barilo kaj atendis la komencon de la diservo, vidis lin kun silenta miro, kiam li iris supren al la preĝeja pordo. Ĵus la belega tago plenigis iliajn korojn per ĝojo pro tio, ke ili iras sur la vojoj de la tero kaj ĝuas la dolĉon de la vivo. Nun, kiam ili vidis Sintramon, kaptis ilin subsentoj pri mistera venonta malbono.

Sintram iris en la preĝejon kaj prenis lokon en sia seĝo, ĵetante la gantojn sur la benkon tiel, ke en la tuta preĝejo aŭdiĝis la bruo de la lupaj ungoj, kiuj estis enkudritaj en la felo. Kaj kelkaj virinoj, kiuj jam prenis lokon sur la unuaj benkoj, svenis, kiam ili vidis la vilan figuron, kaj oni devis elporti ilin.

Sed neniu kuraĝis elpeli Sintramon. Li ĝenis la piecon de la homoj, sed oni tro timis lin, por ke iu kuraĝu ordoni al li forlasi la preĝejon.

Vane la maljuna pastro parolis pri la hela festo de la somero.

Neniu aŭskultis lin. La homoj pensis nur pri la malbono kaj la malvarmo kaj pri la mistera malfeliĉo, kiun la malica uzinposedanto antaŭsignis al ili.

Kiam ĉio finigis, oni vidis la maliculon elpaŝi sur la krutaĵon de la altaĵo, kie kuŝas la preĝejo de Bro. Li rigardis malsupren sur la akvokolon de Broby kaj sekvis ĝin per la okuloj ĝis Löven, preter la ĉefparoĥestra domo kaj la tri terlangoj de la okcidenta bordo. Oni vidis kiel li pugnis la manon kaj skuis ĝin al la akvokolo kaj ĝiaj verdantaj bordoj. Poste liaj rigardoj glitis suden al malsupra Löven ĝis la bluaj terlangoj, kiuj ŝajnas bari la lagon. Kaj norden ili flugis mejlovaste preter Gurlita al Björnidet, kie la lago finiĝas. Li rigardis okcidenten kaj orienten, kie la longaj montoj borderas la valon, kaj ree li pugnis la manon. Kaj ĉiu sentis, ke se li havus faskon da fulmoj en sia dekstra mano, li en sovaĝa ĝojo disĵetus ilin sur la kvietan landon kaj disvastigus ĝemon kaj morton tiel malproksimen, kiel li povus. Ĉar tiel li kutimigis sian koron al malbono, ke li trovis plezuron nur en malfeliĉo. Iom post iom li instruis al si ami ĉion malbelan kaj aĉan. Li estis pli freneza ol la plej furioza frenezulo, sed tion neniu komprenis.

Poste strangaj diroj iris tra la lando. Oni diris, ke kiam la pedelo venis por fermi la preĝejon, rompiĝis la alo de la ŝlosilo, ĉar en la seruro estis enmetita forte kunfaldita papero. Li donis ĝin al la ĉefparoĥestro. Kiel oni povas kompreni, tio estis skribaĵo intencita por estaĵo en la alia mondo.

Oni flustris pri tio, kio estis skribita tie. La ĉefparoĥestro bruligis la paperon, sed la pedelo rigardis, kiam la diablaĵo brulis. La literoj brilis klare ruĝaj sur nigra fono. Li ne povis ne legi. Li legis, oni diris, ke la maliculo volas dezertigi la landon tiel vaste, kiel la preĝejturo de Bro estas videbla. Li volas vidi, ke la arbaro kaŝos la preĝejon. Li volas vidi, ke urso kaj vulpo loĝos en la homaj loĝejoj. La kampoj kuŝos nekulturitaj, kaj nek hundo nek koko estos aŭdeblaj en tiuj regionoj. La maliculo volis servi sian sinjoron kaŭzante malbonon al ĉiu homo. Tio estis lia promeso.

Kaj la homoj atendis la estontecon dum silenta malespero, ĉar ili sciis, ke la potenco de la maliculo estas granda, ke li malamas ĉion vivan, ke li volas vidi la sovaĝejon invadi la valon, ke li volonte prenus peston, malsaton aŭ militon en sian servon por forpeli ĉiun, kiu amas la bonan, ĝojodonan laboron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.