La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SESA ĈAPITRO: La balo en Ekeby

Ho, virinoj de tempoj pasintaj!

Paroli pri vi estas kiel paroli pri la regno ĉiela; nur belo vi estis, nur lumo. Eterne junaj, eterne belaj vi estis kaj mildaj kiel okuloj de patrino, kiam ŝi rigardas sian infanon. Molaj kiel sciuridoj vi pendis ĉirkaŭ la kolo de la viro. Neniam via voĉo tremis pro kolero, neniam sulkiĝis via frunto, via mola mano neniam fariĝis kruda kaj malmola. Dolĉaj sanktulinoj, kiel ornamitaj statuoj vi staris en la templo de la hejmo. Incensojn kaj preĝojn oni oferis al vi, pere de vi la amo plenumis siajn miraklojn, kaj sur vian verton la poezio metis orbrilan aŭreolon.

Ho, virinoj de tempoj pasintaj, jen estas rakonto, kiel ankoraŭ unu el vi donis sian amon al Gösta Berling.

Du semajnojn post la balo en Borg estis festo en Ekeby.

Kia festo tiam estis! Maljunaj viroj kaj virinoj kvazaŭ rejuni ĝis, ridetis kaj ĝojis, kiam ili nur parolis pri ĝi.

Sed la kavaliroj ja estis solaj estroj de Ekeby en tiu tempo.

La majorino vagis en la lando kun almozulaj sako kaj bastono, kaj la majoro loĝis en Sjö. Li ne povis eĉ partopreni la feston, ĉar en Sjö variolo aperis, kaj li volis eviti disvastigon de la infektaĵo.

Kiom da ĝuo ampleksis tiuj dolĉaj dek du horoj, ekde la klako de la unua vinbotelo ĉe la tagmanĝa tablo ĝis la lasta arĉmovo, kiam la noktomezo jam antaŭ longe pasis! Ili malaperis en la abismo de la tempo, tiuj florumitaj horoj, sorĉitaj de plej fajra vino, de plej franda manĝaĵo, de plej bela muziko, de plej spritaj teatraĵoj, de plej okulravaj scenbildoj. Ili malaperis, ebriaj de plej ebriiga danco. Kie ekzistis tiel glataj plankoj, tiel ĝentilaj kavaliroj, tiel belaj virinoj?

Ho, virinoj de tempoj pasintaj, bone vi komprenis doni brilon al festo. Torentoj de fajro, de sprito kaj juneca forto trafluis ĉiun, kiu proksimiĝis al vi. Valoris la koston fordoni sian oron por la vaksaj kandeloj, kiuj prilumis vian belecon, por la vino, kiu naskis gajecon en viaj koroj, valoris la penon neniigi la ŝuplandojn per danco kaj ĝis paraliziĝo movi la brakon, kiu tenis la arĉon.

Ho, virinoj de tempoj pasintaj, estis vi, kiuj posedis la ŝlosilon de la pordo al la paradizo.

En la salonoj de Ekeby svarmas la plej dolĉaj el via dolĉa aro. Tie estas la juna grafino Dohna, gaja kiel birdo kaj soifa pri ludo kaj danco, kiel decas por ŝiaj dudek jaroj, tie estas la belaj filinoj de la leĝisto en Munkerud kaj la gajaj fraŭlinoj de Berga, tie estas Anna Stjärnhök, milfoje pli bela ol antaŭe en la milda melankolio, kiu regas ŝin de tiu nokto, kiam la lupoj ĉasis ŝin, tie estas ankoraŭ multaj, kiuj ankoraŭ ne estas sed baldaŭ estos forgesitaj, kaj tie estas ankaŭ la bela Marianne Sinclaire.

Ŝi, la fama, kiu brilis ĉe la kortego de la reĝo kaj en la grafaj kasteloj, la reĝino de beleco, kiu traveturis la landon kaj ĉie estis adore akceptata, ŝi, kiu flamigis la fajreron de amo, kie ajn ŝi montris sin, ŝi honoris la feston de la kavaliroj per sia ĉeesto.

Alte radiis tiutempe la gloro de Vermlando, portata de multaj fieraj nomoj. Pro multo la gajaj infanoj de la bela lando povis fieri, sed kiam ili menciis siajn glorulojn, ili neniam preterlasis mencii pri Marianne Sinclaire.

La lando estis plena de legendoj pri ŝiaj venkoj.

Oni parolis pri grafaj kronoj, kiuj ŝvebis super ŝia kapo, pri milionoj, kiujn oni metis antaŭ ŝiajn piedojn, pri militistaj glavoj kaj poetaj laŭroj, kies brilo logis ŝin.

Kaj ne nur belecon ŝi posedis. Ŝi estis spritplena kaj klera.

La plej eminentaj homoj de tiu tempo ĝojis pro interparolo kun ŝi. Ŝi ne verkis mem, sed reekvivis en kantoj multaj el ŝiaj ideoj, kiujn ŝi metis en la animojn de siaj poetaj amikoj.

En Vermlando, la ursolando, ŝi malofte loĝis. Ŝi pasigis sian vivon dum ĉiamaj vojaĝoj. Ŝia patro, la riĉa Melchior Sinclaire, kune kun sia edzino restis hejme en Björne kaj lasis Marianne veturi al siaj altrangaj geamikoj en la grandaj urboj aŭ la potencaj grandbienoj. Lia plezuro estis rakonti pri la mono, kiun ŝi detruis, kaj la du gemaljunuloj vivis feliĉaj en la brilo de la radia ekzisto de Marianne. Ŝia vivo estis vivo de plezuroj kaj adoro. La aero ĉirkaŭ ŝi estis amo, amo estis ŝiaj kandelo kaj lanterno, amo ŝia ĉiutaga pano.

Ofte ŝi mem amis, ofte, ofte, sed neniam tia plezurfajro daŭris sufiĉe longe por forĝi la katenojn, kiuj ligas por la tuta vivo.

”Mi atendas ĝin, la fortan konkeranton,” ŝi kutimis diri pri la amo. ”Ĝis nun ĝi ne transgrimpis remparojn aŭ transnaĝis kastelfosojn. Obeema ĝi venis, sen sovaĝo en rigardo kaj malprudento en koro. Mi atendas la potenculon, kiu kondukos min for de mi mem. Tiel forta mi volus scii la amon en mi, ke mi devus timi pro ĝi; nun mi sentis nur tiun amon, pri kiu mia prudento ridetas.”

Ŝia ĉeesto donis fajron al la parolo, vivon al la vino. Ŝia ardanta animo rapidigis la arĉojn, kaj la dancantoj ŝvebis en pli dolĉa sentebrio ol antaŭe sur tiuj planktabuloj, kiujn tuŝis ŝia maldika piedo. Ŝi radiis en la scenbildoj, ŝi donis spriton al la komedioj, ŝiaj belaj lipoj Silentu, tio ne estis ŝia kulpo, neniel ŝi intencis! Kulpis la balkono, la lunlumo, la puntvualo, la kavalira kostumo kaj la kanto. La kompatindaj junaj homoj estis senkulpaj.

Ĉio tio, kio alportis tiom da malfeliĉo, tamen estis farita en granda bonintenco. Sinjoro Julius, kiu komprenis ĉion, aranĝis scenbildon speciale por ke Marianne brilu en plena gloro.

En la teatro, aranĝita en la granda salono de Ekeby, sidis la cent gastoj kaj vidis sur la scenejo la flavan lunon de Hispanujo moviĝi sur malhela nokta ĉielo. Iu Don Juan venis ŝtelire sur strato en Sevilla kaj haltis sub hederokovrita balkono.

Li estis vestita kiel monaĥo, tamen oni vidis broditan manumon iom elstari sub la maniko kaj brilan spadpinton sub la rando de la kapoto.

La maskito ekkantis:

Ne logas min knabina buŝ,
nek la pokal’ kun ŝaŭma vin’.
Ne ardas mia sang’
pro tento en rigardotuŝ’
serĉanta okulume min,
nek mi ekflamas pro knabin’,
kun ĉerizflora vang’.

Al krad’ ne venu tien ĉi,
señora en beleca glor’,
forpelus min la tent’.

Por mi kapot’ kaj rozari’,
kaj Dipatrin’ por mia kor’.
La akvokruĉo, jen konsol’
por la malĝoja sent’
.

Kiam li eksilentis, Marianne elvenis sur la balkonon, vestita per nigra veluro kaj puntvualo. Ŝi klinis sin super la kradaĵo kaj kantis malrapide kaj ironie:

”Piulo, kio tenas vin
en noktomez’ ĉe la balkon’?
Ĉu preĝ’ por mia sav’?”

Sed jen subite varme kaj vigle:

”For, oni povus vidi nin!
Jen, malgraŭ pia psalmoson’
perfidas vin tintanta spron’
kaj via longa glav’.”

Je tiuj vortoj la monaĥo ĵetis sian maskaĵon, kaj Gösta Berling staris sub la balkono en kavalirkostumo el silko kaj oro.

Li ne atentis pri la averto de la belulino, tute male grimpis supren laŭ unu el la balkonaj kolonoj, svingis sin trans la balustradon kaj laŭ la programo de sinjoro Julius, ekgenuis antaŭ la piedoj de la bela Marianne.

Ameme ŝi ridetis al li, etendante sian manon al li por kisi, kaj dum la du junaj homoj rigardis unu la alian, kaptitaj de amo, la kurteno falis.

Kaj antaŭ ŝi genuis Gösta Berling, kun vizaĝo molesprima kiel tiu de poeto kaj kuraĝa kiel tiu de militestro, kun profundaj okuloj, kiuj briletis de petolemo kaj sprito, kiuj petis kaj trudis. Gracia kaj fortika li estis, fajra kaj rava.

Dum la kurteno leviĝadis kaj faladis la du gejunuloj ĉiam restis en la sama pozicio. La okuloj de Gösta kapte tenis la belan Marianne, ili petis, ili trudis.

Jen finiĝis la aplaŭdoj, la kurteno restis senmova, neniu vidis ilin.

Tiam la bela Marianne klinis sin kaj kisis la belan Göstan Berling. Ŝi ne sciis kial, ŝi devis. Li levis la brakojn kaj metis ilin ĉirkaŭ ŝian kapon kaj tiel fikstenis ŝin. Ree kaj ree ŝi kisis lin.

Sed la tutan kulpon havis la balkono, la lunlumo, la puntvualo, la kavalirkostumo, la kanto kaj la aplaŭdoj, la kompatindaj junaj homoj estis senkulpaj. Tion ili ja ne volis. Ŝi ja ne forŝovis grafkronojn, kiuj ŝvebis super ŝia verto, kaj preterpasis milionojn, kiuj kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj, pro sopiro al Gösta Berling, kaj li ja ne forgesis ankoraŭ Annan Stjärnhök. Ne, ili estis senkulpaj, neniu el ili volis tion.

La milda Lövenborg, li kun larmo en la okulo kaj rideto sur la lipoj, estis kurtenlevanto tiun tagon. Distrita de multaj malĝojaj memoroj li malmulton rimarkis de la aferoj de tiu ĉi mondo kaj neniam lernis prizorgi ilin bone. Kiam li nun ekvidis, ke Gösta kaj Marianne prenis novan pozicion, li kredis, ke ankaŭ tio apartenas al la scenbildo, kaj jen li komencis tiri la kurtenan ŝnuron.

La junaj sur la balkono rimarkis nenion, ĝis tondraj aplaŭdoj ree salutis ilin.

Marianne ekmovis sin kaj volis forkuri, sed Gösta retenis ŝin, flustrante:

”Restu, ili kredas, ke tio ĉi apartenas al la scenbildo!”

Li sentis, kiel ŝia korpo tremas pro frostosento, kaj kiel la ardo de la kisoj estingiĝas sur ŝiaj lipoj.

”Ne timu!” li flustris. ”Belaj lipoj rajtas kisi.”

Ili devis resti, dum la kurteno leviĝadis kaj faladis, kaj ĉiufoje, kiam la cent paroj da okuloj vidis ilin, same multe da manoj tondrigis skuantan aplaŭdon.

Ĉar estas bele vidi du belajn, junajn homojn prezenti la feliĉon de amo. Neniu povis kredi, ke tiuj kisoj estas io alia ol teatra ŝajno, neniu suspektis, ke la señora tremas pro honto kaj la kavaliro pro maltrankvilo. Neniu povis kredi, ke ĉio ne apartenas al la scenbildo.

Fine Marianne kaj Gösta staris malantaŭ la scenejo.

Ŝi glittuŝe movis la manon supren sur la frunto.

”Mi ne komprenas min mem,” ŝi diris.

”Fi, fraŭlino Marianne!” li diris grimace kaj gestis per la manoj. ”Kisi Göstan Berling, fi!”

Marianne devis ridi.

”Ĉiu scias ja, ke Gösta Berling estas nekontraŭstarebla. Mia kulpo ne estas pli granda ol tiu de aliaj.”

Kaj ili tute pace interkonsentis konservi trankvilan mienon, por ke neniu suspektu la veron.

”Ĉu mi povas esti certa, ke oni ne ekscios la veron, sinjoro Gösta?” ŝi demandis, kiam ili estis enirontaj al la publiko.

”Vi povas, fraŭlino Marianne. La kavaliroj povas silenti, pri ili mi povas garantii.”

Ŝi mallevis la palpebrojn. Stranga rideto ludis sur ŝiaj lipoj.

”Se oni tamen ekscios la veron, kion homoj tiam kredos pri mi, sinjoro Gösta?”

”Ili kredos nenion, ili scios, ke tio ĉi signifas nenion. Ili pensos, ke la rolo kaptis nin kaj ni daŭrigis la ludon.”

Ankoraŭ unu demando ŝtele aperis sub la mallevitaj palpebroj, sub la alprenita rideto.

”Sed vi mem, sinjoro Gösta? Kion vi pensas pri la afero?”

”Mi pensas, ke vi amas min, fraŭlino Marianne,” li ŝercis.

”Ne kredu ion tian!” ŝi ridetis. ”Tiam mi devus trapiki vin per tiu ĉi hispana ponardo por montri, ke vi estas malprava.”.

”Multekostaj estas virinaj kisoj,” Gösta diris. ”Ĉu kostas la vivon esti kisata de fraŭlino Marianne?”

Tiam rigardo ekflamis al li el la okuloj de Marianne, tiel akra, ke ĝi sentiĝis kiel puŝo.

”Mi volus vidi vin mortinta, Gösta Berling, mortinta, mortinta!”

Tiuj vortoj ardigis malnovan sopiron en la sango de la poeto.

”Ho,” li diris, ”se tiuj vortoj estus pli ol vortoj, se ili estus sagoj sible flugantaj el malhela arbustaro, se ili estus ponardo aŭ veneno kaj havus povon detrui tiun ĉi aĉan korpon kaj doni liberecon al mia animo!”

Ŝi ree estis trankvila kaj ridetis.

”Infanaĵoj!” ŝi diris kaj prenis lian brakon por iri al la gastoj.

Ili ankoraŭ portis siajn kostumojn, kaj iliaj triumfoj reaperis, kiam ili montris sin ekster la scenejo. Ĉiuj laŭdis ilin. Neniu suspektis ion.

La balo ree komenciĝis, sed Gösta fuĝis de la balsalono.

Lia koro doloris pro la rigardo de Marianne, kvazaŭ vundus ĝin akra ŝtalo. Li ja komprenis la sencon de ŝiaj vortoj.

Estis hontinde ami lin, estis hontinde esti amata de li, honto pli terura ol morto.

Li neniam plu volis danci, neniam plu vidi ilin, la belajn virinojn.

Li ja sciis. Tiuj belaj okuloj, tiuj ruĝaj vangoj ne flamis por li. Ne por li ŝvebis tiuj malpezaj piedoj, sonoris tiuj nelaŭtaj ridoj. Jes, danci kun li, amindumi kun li ili povis, sed neniu el ili sincere deziris fariĝi la lia.

La poeto iris en la fumĉambron al la maljunaj sinjoroj kaj eksidis ĉe unu el la ludtabloj. Okaze li prenis lokon ĉe la sama tablo, kie sidis la potenca posedanto de Björne ludante ordinaran hazardludon alterne kun ”pola ludo” kaj kolektis antaŭ si grandan amason da kupraj kaj arĝentaj moneroj.

Temis jam pri altaj sumoj. Nun Gösta ankoraŭ plivigligis la ludon. Oni elprenis la verdajn bankbiletojn, kaj ĉiam kreskis la monamaso antaŭ la potenca Melchior Sinclaire.

Sed ankaŭ antaŭ Gösta kolektiĝis kaj moneroj kaj monbiletoj, kaj baldaŭ li estis la sola, kiu persistis en la batalo kontraŭ la granda uzinposedanto de Björne. Baldaŭ eĉ la granda monamaso transiris de Melchior Sinclaire al Gösta Berling.

”Gösta, mia knabo!” la uzinposedanto ride kriis, kiam li jam forludis ĉion, kio troviĝis en monujo kaj monbiletujo.

”Kiel ni nun faru? Mi estas senmona, kaj mi neniam ludas per pruntita mono, tion mi promesis al mia patrino.”

Li tamen trovis solvon. Li forludis la horloĝon kaj la kastoran pelton kaj ĝuste volis ekludi pri siaj ĉevalo kaj sledo, kiam Sintram haltigis lin.

”Enmetu ion, kio donos gajnon!” la malica uzinposedanto de Fors konsilis al li. ”Metu ion, kio povas rompi la malbonŝancon!”

”Diablo scias, kion mi tiam eltrovu!”

”Ludu pri via plej ruĝa korsango, frato Melchior, ludu pri via filino!”

”Tion vi sendanĝere povos fari,” Gösta diris kun rido. ”Tiu gajno neniam venos al mi.”

Ankaŭ la potenca Melchior povis nur ridi. Li apenaŭ toleris, ke oni mencias la homon de Marianne ĉe la ludtabloj, sed tio ĉi estis tiel freneze ridinda, ke li ne povis koleriĝi. Forludi Marianne al Gösta, jes, tion li ja povis riski.

”Tio estas,” li klarigis, ”se vi povos ricevi ŝian jeson, Gösta, tiam mi metos sur tiun ĉi karton mian benon al la geedziĝo.”

Gösta emnetis sian tutan gajnon, kaj la ludo komenciĝis. Li gajnis, kaj sinjoro Sinclaire ĉesis ludi. Li vidis, ke li ne povas batali kontraŭ la malbonŝanco.

La noktaj horoj pasis, jam estis post noktomezo. La vangoj de la belaj virinoj komencis paliĝi, la buklaj haroj rektiĝis, la robaj krispgarnaĵoj ĉifiĝis. La maljunaj sinorinoj levis sin el la sofanguloj kaj diris, ke ĉar la festo daŭris jam dum dek du horoj, povas esti tempo iri hejmen.

Kaj la bela festo devus finiĝi, sed tiam Lilliecrona prenis la violonon kaj ekludis la lastan polskon. La ĉevaloj staris antaŭ la pordo, la maljunaj sinjorinoj vestis sin per peltoj kaj kufĉapeloj, la maljunaj sinjoroj surmetis la veturskarpojn kaj butonis la superbotojn.

Sed la junaj ne povis forŝiri sin de la danco. Oni dancis en supervestoj, dancis kvaro-polskon, kurpolskon, rondpolskon, estis furioza dancado. Kiam kavaliro forlasis sian sinjorinon, tuj venis alia kaj kuntiris ŝin.

Kaj ankaŭ la malgaja Gösta Berling kuntiriĝis en la kirlon.

Li volis fordanci la malĝojon kaj humiligon, li volis reenigi tremigan vivĝojon en la sangon, li volis esti gaja, li kiel la aliaj.

Kaj li dancis tiel, ke la muroj de la ĉambro rondiris kaj liaj pensoj deliris.

Jen, kiun sinjorinon li altiris el la mezo de la svarmo? Ŝi estis malpeza kaj gracia, kaj li sentis, ke torentoj de fajro fluas inter li kaj ŝi. Ho, Marianne!

Kiam Gösta dancis kun Marianne, Sintram jam sidis en sia sledo sur la korto, kaj apud li staris Melchior Sinclaire.

La granda uzinposedanto estis malpacienca pro la atendo por Marianne. Li frapmovis siajn grandajn superbotojn en la neĝo kaj frapis per la brakoj, ĉar estis severa malvarmo.

”Eble estis malsaĝe, Sinclaire, forludi Marianne al Gösta,”

Sintram diris.

”Kion?”

Sintram ordigis la kondukrimenojn kaj levis la vipon, antaŭ ol li respondis:

”Tiu kisado ne apartenis al la scenbildo.”

La potenca uzinposedanto levis la brakon por mortiga bato, sed Sintram jam estis for. Li forveturis, vipis la ĉevalon en sovaĝan rapidon kaj ne kuraĝis rigardi malantaŭen, ĉar Melchior Sinclaire havis pezan manon kaj mallongan paciencon.

La uzinposedanto de Björne iris en la dancsalonon por serĉi sian filinon kaj tiam vidis, ke Gösta kaj Marianne dancas kune.

Sovaĝa kaj furioza aspektis la lasta polsko. Iuj paroj estis palaj, aliaj flame ruĝaj, la polvo ŝvebis kiel fumo en la salono, la konsumitaj vakskandeloj ardis en la ingoj, kaj meze en la fantomeca detruiĝo ili flugis antaŭen, Gösta kaj Marianne, reĝaj en sia nevenkita forto, en senmakula beleco, feliĉaj en la sindono al la belega moviĝo.

Melchior Sinclaire rigardis ilin dum tempeto; sed jen li foriris sen ĝeni la dancadon de Marianne. Li brue fermis la pordon, piedbruis terure sur la ŝtuparo kaj tuj eksidis en la sledo, kie lia edzino jam atendis, kaj veturis hejmen.

Kiam Marianne ĉesis danci kaj demandis pri siaj gepatroj, ili jam estis for.

Eksciante pri tio ŝi tamen ne montris iun surprizon. Ŝi silente vestis sin kaj iris sur la korton. La sinjorinoj en la vestĉambro kredis, ke ŝi veturas per propra sledo.

Sed en siaj maldikaj silkaj ŝuoj ŝi rapidis antaŭen sur la vojo sen paroli al iu pri sia mizero. En la mallumo neniu rekonis ŝin, kiam ŝi iris apud la vojrando, neniu povis kredi, ke tiu malfruhora irantino, kiun la preterflugantaj sledoj pelis flanken en la altajn neĝamasojn, estas la bela Marianne.

Kiam ŝi estis sekura meze sur la vojo, ŝi komencis kuri. Ŝi kuris tiel longe, kiel ŝi povis, poste ŝi iris, poste ree kuris. Terura, turmenta angoro pelis ŝin.

Maksimume ne povas esti pli ol kvarona mejlo de Ekeby al Björne. Marianne baldaŭ estis hejme, sed ŝi preskaŭ kredis, ke ŝi iris erare. Ĉiuj pordoj estis fermitaj, kiam ŝi atingis la domon, ĉiuj kandeloj estingitaj. Ŝi demandis sin, ĉu ŝiaj gepatroj ne venis ankoraŭ.

Ŝi aliris kaj faris kelkajn pezajn frapojn sur la eniran pordon.

Ŝi prenis la anson kaj skuis tiel, ke bruis en la tuta domo.

Neniu venis por malfermi, sed kiam ŝi lasis la feron, kiun ŝi kaptis per nudaj manoj, la frostfiksita haŭto forŝiriĝis de la mano.

La granda uzinposedanto Melchior Sinclaire veturis hejmen por fermi la pordojn de Björne por sia sola infano.

Li estis ebria pro multa trinkado, sovaĝa pro kolero. Li malamis sian filinon, pro tio ke ŝi ŝatis Göstan Berling. Li enfermis la geservistojn en la kuirejo kaj sian edzinon en la dormĉambro. Per fortaj ĵuroj li promesis al ili, ke li kripligos tiun, kiu provos enlasi Marianne. Ili sciis, ke li ne rompos la promeson.

Neniam iu vidis lin tiel kolera. Pli granda doloro neniam trafis lin. Se la filino venus antaŭ liaj okuloj, li eble mortigus ŝin.

Ornamaĵojn el oro, vestojn el silko li donis al ŝi, bonajn manierojn kaj libran kleron li instruigis al ŝi. Ŝi estis lia fiero, lia gloro. Li fieris pro ŝi, kvazaŭ ŝi portus kronon. Ho, lia reĝino, lia diino, lia aldorata, bela, fiera Marianne! Ĉu li rifuzis ion al ŝi? Ĉu li ne kvazaŭ konsideris sin tro simpla por esti ŝia patro? Ho, Marianne, Marianne!

Ĉu li ne malamu ŝin, kiam ŝi enamigis al Gösta Berling kaj kisis lin? Ĉu li ne malakceptu ŝin, fermu sian pordon por si, kiam ŝi volas malhonori sian superecon per amo al tia viro?

Ŝi restu en Ekeby, ŝi kuru al la najbaroj por peti tranoktejon, ŝi dormu en la neĝamasoj! Estas egale, ŝi jam estas trenita en la koto, la bela Marianne. Ŝia brilo estas for. La brilo de lia vivo estas for.

Li kuŝas en sia lito kaj aŭdas, kiel ŝi frapas sur la vestibla pordo. Ĉu tio koncernas lin? Li dormas. Ekstere staras tiu, kiu volas edziniĝi kun eksigita pastro, li ne havas hejmon por iu tia. Se li estus aminta ŝin malpli, se li estus malpli fierinta pro ŝi, tiam li eble povus enlasi ŝin.

Jes, sian benon li ne povos rifuzi al ili. Ĝin li forludis. Sed sian pordon li ne malfermos por ŝi. Ho, Marianne!

La bela, juna virino ankoraŭ staris antaŭ la pordo de la hejmo. Jen ŝi skuis la seruron en senpova kolero, jen ŝi ekgenuis, faldis siajn vunditajn manojn kaj petis pri pardono.

Sed neniu aŭdis ŝin, neniu respondis, neniu malfermis.

Ho, ĉu tio ne estis terura? Angoro kaptas min, kiam mi rakontas tion. Ŝi venis de balo, kies reĝino ŝi estis. Ŝi estis fiera, riĉa, feliĉa, kaj en unu momento ŝi ĵetiĝis en tian abismon de mizero. Elfermita de sia hejmo, viktimo de la frosto, ne mokita, ne batita, ne malbenita, nur elfermita per malvarma nefleksebla sensenteco.

Mi pensas pri la frosta, stelklara nokto, kiu volbis sin ĉirkaŭ ŝi, la granda, vasta nokto, kun la malplenaj, dezertaj neĝokampoj kaj la silentaj arbaroj ĉio dormis, ĉio ripozis en sendolora dormo, nur unu vivanta punkto troviĝis en tiu dormanta blankaĵo. Ĉio malĝoja, angora kaj terura, kio alitempe estas dividita en ĉiuj lokoj de la mondo, rampis antaŭen al tiu sola punkto. Ho, Dio, suferi sola meze en dormanta, glacii ĝinta mondo!

La unuan fojon en ŝia vivo renkontis ŝin malkompato kaj krudeco. Ŝia patrino ne forlasis sian liton por savi ŝin. Maljunaj, fidelaj geservistoj, kiuj gvidis ŝiajn unuajn paŝojn, aŭdis ŝin sed ne movis eĉ piedon por ŝi. Pro kia krimo ŝi do estis punata? Kie ŝi povus esperi kompaton se ne ĉe tiu ĉi pordo?

Se ŝi estus murdinta, ŝi tamen estus frapinta ĝin, kredante ke la homoj en la domo pardonos ŝin. Se ŝi falinte estus la plej aĉa el estaĵoj, venus detruita kaj en ĉifonoj, jen, tamen ŝi konfide irus al tiu ĉi pordo kaj atendus amoplenan bonvenon. Tiu ĉi pordo estis la enirejo al ŝia hejmo. Malantaŭ ĝi ŝi povus renkonti nur amon.

Ĉu ŝia patro ne suferigis ŝin jam sufiĉe longe? Ĉu ili ne malfermos baldaŭ?

”Patro, patro!” ŝi vokis. ”Enlasu min! Mi frostas, mi timas.

Estas terure tie ĉi ekstere!”

”Patrino, patrino, vi, kiu iris tiom da paŝoj por servi min!

Vi, kiu maldormis tiom da noktoj pro mi, kial vi nun dormas?

Patrino, patrino, maldormu ankoraŭ tiun solan nokton, kaj mi neniam plu malĝojigos vin!”

Ŝi vokas kaj poste senspire silentas por aŭskulti respondon.

Sed neniu aŭdis ŝin, neniu obeis ŝin, neniu respondis.

Tiam ŝi angore tordas la manojn, sed ŝiaj okuloj ne posedas larmojn.

La longa, malluma domo kun siaj fermitaj pordoj kaj senlumaj fenestroj kuŝis timige senmova en la nokto. Kio nun fariĝos el ŝi, la senhejmulino? Brulmarkita kaj malhonorita ŝi estos ĉiam, kiam la tera ĉielo ankoraŭ volbos sin super ŝi. Kaj ŝia patro mem premis la ruĝan feron al ŝia ŝultro.

”Patro,” ŝi krias ankoraŭfoje, ”kio fariĝos el mi? La homoj opinios ĉion malbonan pri mi.”

Ŝi ploris kaj turmentiĝis, ŝia korpo estis rigida pro frosto.

Ve, ke tia mizero povas veni al tiu, kiu ĵus staris tiel alte! Ke oni tiel facile povas transiĝi en plej profundan mizeron! Ĉu ni ne devas timi la vivon? Kiu velas per sekura boato? Ĉirkaŭ ni malĝojo ondas kiel ŝaŭmanta maro, jen, malsataj ondoj lekas la flankojn de la ŝipo, jen, ili alkuras por salti en la ŝipon! Ho, neniu fiksa punkto, neniu firma, tero, neniu sekura boato estas videbla en la tuta vasto, nur nekonata ĉielo super oceano de malĝojo!

Sed silentu! Fine, fine! Facilaj paŝoj sonas en la vestiblo.

”Ĉu estas patrino?” Marianne demandas.

”Jes, mia infano.”

”Ĉu mi nun rajtas eniri?”

”Patro ne volas permesi al vi enveni.”

”Mi kuris en la neĝo en miaj maldikaj ŝuoj de Ekeby kaj tien ĉi. Mi staris tie ĉi dum unu horo kaj frapis kaj vokis. Mi frostmortos tie ĉi. Kial vi forveturis de mi?”

”Infano mia, infano mia, kial vi kisis Göstan Berling?”

”Sed diru do al patro, ke tio ne signifas ami lin. Estis ludo.

Ĉu li imagas, ke mi volas havi Göstan?”

”Iru al la domo de la terlaborestro, Marianne, kaj petu permeson resti tie dum tiu ĉi nokto! Patro estas ebria. Oni ne povas paroli kun li. Li tenis min kiel kaptiton tie supre. Mi ŝtele foriris, kiam mi kredis, ke li dormas. Li mortbatos vin, se vi envenos!”

”Patrino, patrino, ĉu mi iru al fremduloj, kvankam mi havas hejmon? Ĉu vi estas same kruda kiel patro? Kiel vi povas permesi tion, ke mi estu elfermita? Mi ekkuŝos en la neĝo tie ĉi ekstere, se vi ne enlasos min.”

Tiam la patrino de Marianne metis sian manon sur la seruron por malfermi, sed en la sama momento aŭdiĝis pezaj paŝoj sur la alsupra ŝtuparo, kaj severa voĉo vokis ŝin.

Marianne aŭskultis; ŝia patrino rapidis for, la severa voĉo insultis ŝin kaj jen Marianne aŭdis ion teruran. Ŝi povis aŭdi ĉiun sonon en la silenta domo.

Ŝi aŭdis la bruon de frapo, de bastona frapo aŭ vangofrapo, poste malfortan brueton kaj ree frapon.

Li batis ŝian patrinon, la terura! La herostatura Melohior Sinclaire batis sian edzinon!

Kaj pala pro teruro Marianne ĵetis sin sur la sojlon kaj tordi ĝis en angoro. Nun ŝi ploris, kaj ŝiaj larmoj glaciiĝis sur la sojlo de la hejmo.

Kompaton, indulgon! Malfermu, malfermu, por ke ŝi povu klini sian propran dorson sub la batoj! Ho, ke li povis bati la patrinon, bati ŝin pro tio, ke ŝi ne volis vidi sian filinon mortinta en la neĝo la venontan tagon, pro tio, ke ŝi volis konsoli sian infanon!

Granda malhonoro tiun nokton trafis Marianne. Ŝi revis esti reĝino, kaj jen ŝi kuŝis tie preskaŭ kiel vipita sklavino.

Sed ŝi levis sin en glacia kolero. Ankoraŭfoje ŝi frapis la pordon per sia sanga mano kaj kriis:

”Aŭskultu, kion mi diras al vi, vi, kiu batas patrinon! Vi ploros, Melchior Sinclaire, ploros!”

Post tio la bela Marianne iris por ripozi en la neĝo. Ŝi demetis la pelton kaj kuŝis en sia nigra velura robo, facile distingebla kontraŭ la blanka neĝo. Ŝi imagis, kiel ŝia patro elvenos la venontan tagon por sia frumatena promeno kaj trovos ŝin tie. Ŝi deziris nur ke li mem trovu ŝin.

Ho, morto, pala amiko! Ĉu estas same vere kiel konsole, ke mi neniel povos eviti renkonton kun vi? Ankaŭ al mi, la plej inerta de la teraj laboristoj, vi venos, deprenos la eluzitan ledŝuon de mia piedo, fortiros la kirlilon kaj la farunujon el mia mano, demetos la laborvestojn de mia korpo. Per milda perforto vi etendos min sur puntornamita kuŝejo, per ĝispiedaj, drapiritaj tolvestoj vi ornamos min. Miaj piedoj ne bezonos ŝuojn plu, sed miajn manojn oni vestos per neĝoblankaj gantoj, kiujn laboro neniam malpurigos. Sanktigita de vi por la dolĉa ripozo, mi dormos miljaran dormon. Ho, liberiganto!

La plej inerta el la teraj laboristoj mi estas, kaj kun tremo de plezuro mi revas pri la momento, kiam mi estos prenata en vian regnon.

Pala amiko, libere uzu kontraŭ mi vian forton, sed mi diras al vi: pli malfacila estis por vi la batalo kontraŭ la virinoj de tempoj pasintaj. La fortoj de la vivo estis potencaj en iliaj sveltaj korpoj, neniu frosto povis malvarmigi ilian ardantan sangon.

Vi metis la belan Marianne sur vian kuŝejon, ho, morto, kaj vi sidis apud ŝi kiel maljuna vartistino sidas apud la lulilo por dormigi la infanon. Vi fidela, maljuna vartistino, kiu scias, kio estas bona por la homidoj, kiel tio devas inciti vin, ke ludkamaradoj venas, kiuj brue kaj petole vekas vian dormigitan infanon! Kiel vi devis ekkoleri, kiam la kavaliroj levis la belan Marianne el la kuŝejo, kiam viro metis ŝin al sia brusto kaj varmaj larmoj falis el liaj okuloj sur ŝian vizaĝon!

En Ekeby ĉiuj kandeloj estis estingitaj kaj ĉiuj gastoj forveturintaj.

La kavaliroj staris solaj en la kavalira domo ĉirkaŭ la lasta, duone eltrinkita tasego.

Tiam Gösta tinte tuŝis la randon de la tasego kaj faris paroladon por vi, virinoj de tempoj pasintaj. Paroli pri vi, li diris, estas kiel paroli pri la regno ĉiela, nur beleco vi estis, nur lumo.

Eterne junaj, eterne belaj vi estis kaj mildaj kiel okuloj de patrino, kiam ŝi rigardas sian infanon. Molaj kiel sciuridoj vi pendis ĉirkaŭ la kolo de la viro. Neniam via voĉo tremis pro kolero, neniam sulkiĝis via frunto, via mola mano neniam fariĝis kruda kaj malmola. Dolĉaj sanktulinoj vi estis, ornamitaj statuoj en la templo de la hejmo. La viroj genuis antaŭ viaj piedoj, oferante al vi incenson kaj preĝojn. Pere de vi la amo plenumis siajn miraklojn, sur vian frunton la poezio fiksis orbrilan aŭreolon.

Kaj la kavaliroj eksaltis, ekstazaj de vino, ekstazaj de liaj vortoj, kun la sango ŝaŭmanta en festa ĝojo. La maljuna onklo Eberhard kaj la maldiligenta kuzo Kristoffer ne foriris de la ludo. En fluga rapido la kavaliroj jungis ĉevalojn al la sledoj kaj rapidis for en la malvarma nokto por ankoraŭfoje honori tiujn, kiujn oni ne povis sufiĉe honori, por kanti serenadon al ĉiu el tiuj, kiuj posedis la ruĝajn vangojn kaj la klarajn okulojn, kiuj ĵus brilis en la vastaj salonoj de Ekeby.

Ho, virinoj de tempoj pasintaj, certe plaĉis al vi, kiam vi eniris la ĉielon de belaj sonĝoj, ke vekis vin serenado de la plej fidelaj el viaj kavaliroj! Certe plaĉis al vi, kiel plaĉas al endormiĝinta animo, ke vekas ĝin la dolĉa muziko de la ĉielo.

Sed la kavaliroj ne atingis malproksimen dum tiu pia veturo, ĉar jam kiam ili venis al Björne, ili trovis la belan Marianne kuŝanta en la neĝo, tuj apud la pordo de la hejmo.

Vidante ŝin tie ili ektimis kaj koleris. Estis kvazaŭ trovi adoratan sanktulbildon kuŝi detruita kaj prirabita antaŭ preĝeja pordo.

Gösta skuis sian pugnitan manon al la malhela domo. ”Infanoj de malamo,” li kriis, ”hajlopluvoj, nordaj ventoj, detruantoj de la paradizo de Dio!”

Beerencreutz lumigis sian kornlanternon kaj lumis sur la blupalan vizaĝon. Tiam la kavaliroj ekvidis la vunditajn manojn de Marianne kaj la larmojn, kiuj glaciiĝis sur ŝiaj okulharoj, kaj ili ĝemis kiel virinoj, ĉar ŝi estis ja ne nur sanktulbildo sed bela virino, kiu donis ĝojon al maljunaj koroj.

Gösta Berling ekgenuis apud ŝi.

”Jen ŝi kuŝas, mia fianĉino,” li diris. ”Ŝi donis al mi la fianĉinan kison antaŭ kelkaj horoj, kaj ŝia patro promesis al mi sian benon. Ŝi atendas, ke mi venu por dividi kun ŝi ŝian blankan kuŝejon.”

Kaj Gösta levis la senvivulinon sur fortaj brakoj.

”Hejmen al Ekeby kun ŝi!” li kriis. ”Nun ŝi estas mia. En la neĝo mi trovis ŝin, neniu prenos ŝin de mi. Ni ne veku ilin en la domo. Kion ŝi povus fari malantaŭ tiuj pordoj, sur kiuj ŝi frapis sian manon ĝissange.”

Oni lasis lin fari, kiel li volis. Li metis Marianne en la unuan sledon kaj eksidis apud ŝi. Beerencreutz starigis sin malantaŭe kaj prenis la kondukrimenojn.

”Prenu neĝon kaj frotu ŝin!” li ordonis.

La frosto paralizis ŝiajn membrojn, sed la sovaĝa maltrankvila koro ankoraŭ batis. Ŝi eĉ ne perdis la konscion, ŝi sciis ĉion pri la kavaliroj kaj kiel ili trovis ŝin, sed ŝi ne povis movi sin. Tial ŝi kuŝis rigida en la sledo, dum Gösta frotis ŝin per neĝo kaj jen ploris jen kisis, kaj ŝi sentis animplenigan deziron povi tiom levi almenaŭ unu brakon, ke ŝi povu redoni kareson al li.

Ŝi memoris ĉion. Ŝi kuŝis rigida kaj senmova sed pensis klare kiel neniam antaŭe. Ĉu ŝi amas Göstan Berling? Jes. Ĉu estis nur kaprico de tiu ĉi vespero? Ne, tio ekzistis longe, dum multaj jaroj.

Ŝi komparis sin kun li kaj la aliaj homoj en Vermlando. Ili ĉiuj estis nekomplikitaj kiel infanoj. Ili sekvis ĉiun inklinon, kiu kaptis ilin. Ili vivis nur la eksteran vivon, neniam esploris la profundojn de sia animo. Sed ŝi fariĝis tia, kia oni fariĝas per interrilato kun multaj homoj; ŝi neniam povis tute dediĉi sin al io. Se ŝi amis, kion ajn ŝi faris, ŝia duona parto kvazaŭ rigardis tion kun frosta, rikana rido. Ŝi sopiris al pasio, kiu povus fortiri ŝin en senpripensa furiozo. Kaj jen li alvenis, la potenca.

Kiam ŝi kisis Göstan Berling sur la balkono, tiam ŝi la unuan fojon forgesis sin mem.

Kaj jen la pasio ree kaptis ŝin, ŝia koro tiel laboris, ke ŝi aŭdis ĝiajn batojn. Ĉu ŝi ne povos baldaŭ estri siajn membrojn?

Ŝi sentis furiozan ĝojon pro la forpelo el la hejmo. Nun ŝi senhezite donos sin al Gösta. Kiel stulta ŝi estis, dum kiom da jaroj ŝi bridis sian amon! Ho, dolĉe, dolĉe estas cedi al la amo. Sed ĉu ŝi do neniam liberiĝos el tiuj glaciaj katenoj? Ŝi estis glacio en sia interno kaj fajro ekstere, nun estas male, fajranimo en glacikorpo.

Jen Gösta eksentas, kiel du brakoj en malforta, senpova premo metas sin ĉirkaŭ lian kolon.

Apenaŭ li sentis la premon, sed Marianne opiniis, ke ŝi per sufoka ĉirkaŭbrako donis vojon al la kunpremita pasio en sia interno.

Sed kiam Beerencreutz vidis tion, li lasis la ĉevalon kuri laŭplaĉe sur la konata vojo. Li levis la rigardon kaj persiste kaj senĉese rigardis al la Plejadoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.