La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEKSEPA ĈAPITRO: La fero el Ekeby

Estis printempo, kaj la fero de ĉiuj uzinoj en Vermlando estis sendota al Gotenburgo.

Sed en Ekeby oni ne havis feron por sendi. En la aŭtuno kelkfoje mankis akvo, dum la printempo la kavaliroj regis.

Dum ilia tempo forta, maldolĉa biero ŝaŭmis malsupren sur la larĝa gnejsa ŝtuparo de la Bjorksjö-akvofalo, kaj la longa lago Löven ne estis plena de akvo sed de brando. Dum ilia tempo oni ne metis krudferon en la forĝejan fajrujon, sed la forĝistoj staris en ĉemizoj kaj lignaj pantofloj antaŭ la fajro kaj turnis kolosajn rostaĵojn sur longaj ferstangoj, dum la helpantoj per Iongaj teniloj tenis farĉitajn kaponojn super la karbardaĵo.

En tiuj tagoj oni dancis sur la tero de la uzino. Oni dormis sur la rabotstablo kaj kartludis sur la amboso. En tiuj tagoj oni ne forĝis feron.

Sed la printempo venis, kaj en la grandkomercaj kontoroj en Gotenburgo oni komencis atendi la feron de Ekeby. Oni rigardis kontraktojn, faritajn kun la majoro kaj la majorino, kaj tie estis interkonsento pri multaj centoj da ŝipfuntoj[42]. Sed kiom la kavaliroj zorgis pri la kontrakto de la majorino?

Ili prosperigis la ĝojon, la violonludon kaj la regalojn. Ili zorgis pri tio, ke la danco kirliĝu sur la tero de la uzino.

Fero venis el Stömne, fero el Sölje. La fero de Kymsberg trovis vojon tra la solecaj regionoj al Venern. De Uddeholm ĝi venis kaj de Munkfors kaj de ĉiuj la multaj uzinoj. Sed kie estas la fero de Ekeby?

Ĉu Ekeby ne estas plu la unua el la uzinoj de Vermlando?

Ĉu neniu zorgas pri la gloro de la malnova bieno? Ĝi estas transdonita al la manoj de la kavaliroj kiel cindro al la vento.

Ili zorgas pri la danco sur la tero de la uzino. Kion alian iliaj aĉaj cerboj povas prizorgi?

Sed torentoj kaj riveroj, ŝipoj kaj barĝoj, havenoj kaj kluzoj miras kaj demandas: ”Ĉu ne venos la fero el Ekeby?”

Kaj flustroj kaj demandoj iras de arbaro al lago, de monto al valo: ”Ĉu ne venos la fero el Ekeby? Ĉu neniam plu venos fero el Ekeby?”

Kaj profunde en la arbaro la karbigstako komencas ridi kaj la grandaj martelkapoj en la mallumaj forĝejoj ŝajnas rikani, la minoj malfermegas siajn vastajn faŭkojn kaj ridegas, la pupitroj en la grandkomercaj kontoroj, kie konserviĝas la kontraktoj de la majorino, tordiĝas pro rido. ”Ĉu vi aŭdis kiel amuze? Oni ne havas feron en Ekeby, en la unua el la uzinoj de Vermlando oni ne havas feron.”

Leviĝu, senzorguloj, senhejmuloj! Ĉu vi toleras, ke tia malhonoro trafas Ekebyn? Ho, je via amo al la plej bela loko sur la tero de Dio, je la celo de via sopiro sur malproksimaj vojoj, je tio, ke vi ne povas aŭdi ĝian nomon malproksime inter fremduloj, sen ke via okulo eklarmas, leviĝu kavaliroj, savu la honoron de Ekeby!

Nu, sed se ripozis la marteloj de Ekeby, oni tamen laboris en niaj ses aliaj uzinoj? Tie devas troviĝi sufiĉe kaj pli ol sufiĉe da fero.

Jen Gösta Berling forveturas por paroli kun la administrantoj en la ses aliaj uzinoj.

Jen mi volas unue mencii, ke li ne trovis motivon veturi al Högfors, kiu kuŝas apud la Björksjö-rivero, iom supre de Ekeby.

Ĝi kuŝas tro proksime al Ekeby, ĝi estis preskaŭ sub la regado de la kavaliroj.

Sed li veturis kelkajn mejlojn norden, ĝis li venis al Lötafors.

Estas bela loko, ne estas dubo pri tio. Supra Löven estas sternita antaŭ ĝi, kaj tuj malantaŭ ĝi estas Gurlita kun krute leviĝanta supro kaj peco da sovaĝeco kaj romantiko, kiu bone konvenas al malnova monto. Sed la forĝejo ne estas tia, kia ĝi devus esti: la movrado estis difektita, kaj tia ĝi estis dum la tuta jaro.

”Nu, sed kial oni ne riparis ĝin?”

”La lignaĵisto, mia kara amiko, kiu estas la sola en la tuta distrikto, kiu povas ripari ĝin, estis okupita aliloke. Ni ne forĝis eĉ unu ŝipfunton.”

”Nu, kial vi ne venigis la lignaĵiston?”

”Venigis! Ĉu ni ne sendis sciigon por venigi lin ĉiutage, sed li ja ne povis veni. Li konstruis kegloludejojn kaj plezurdometojn en Ekeby.”

Tiam Gösta tuj komprenas, kiel sukcesos al li tiu ĉi vojaĝo.

Li pluveturas norden al Björnidet. Bela kaj bonega loko ankaŭ ĝi, kun situo, kiu konvenus por kastelo. La granda loĝodomo tronas en duoncirkla valo, kiun ĉirkaŭas sur tri flankoj grandegaj altaĵoj kaj sur la kvara Löven, kiu tie havas sian ekstremon. Kaj Gösta scias, ke ne ekzistas pli bona loko por lunlumaj promenoj kaj amindumo ol la bordvojoj laŭ la rivero, preter la akvofalo kaj malsupren al la forĝejo, kiu havas lokon en grandegaj volbĉambroj eksplodfaritaj en la monto. Sed fero, ĉu tie ekzistas fero?

Ne, kompreneble ne. Oni ne havis karbon, kaj el Ekeby oni ne sukcesis ricevi monon por pagi al karbigistoj kaj veturigistoj.

La tuta uzina laboro ripozis dum la vintro.

Jen Gösta reveturas suden. Li venas al Hån, sur la orienta bordo de Löven, kaj al Lövstafors, malproksime en la arbaroj, sed li ne sukcesas pli bone tie. Nenie oni havas feron, kaj ĉie ŝajnas, ke la kavaliroj estas kulpaj pri tio.

Gösta returnas sin at Ekeby, kaj la kavaliroj kun malgaja mieno pririgardas la kvindek ŝipfuntojn proksimume, kiuj troviĝas en la provizejo, kaj sur iliaj kapoj pezas malĝojo, ĉar ili aŭdas, kiel la tuta naturo mokridas al Ekeby, kaj ŝajnas al ili, ke la tero tremas pro plorsingultoj, ke la arboj minacas ilin per koleraj gestoj, ke herboj kaj floroj plendas pro tio, ke pasis la gloro de Ekeby.

* * *

Sed kial tiom da vortoj kaj tiom da miro? Jen estas la fero de Ekeby!

Jen ĝi estas, ŝarĝita sur barĝoj ĉe la bordo de Klarälven, preta por transporti malsupren sur la rivero, preta por pesado en la ferpesejo en Karlstad, preta por transporto al Gotenburgo sur ŝipo de Venern. Jen ĝi estas savita, la gloro de Ekeby.

Sed kiel tio estas ebla? En Ekeby troviĝis ja nur kvindek ŝipfuntoj da fero, en la ses aliaj uzinoj neniom. Kiel estas eble, ke plenŝarĝitaj barĝoj nun transportos tian teruran amason da fero al la pesejo en Karlstad? Nu, pri tio oni demandu la kavalirojn.

La kavaliroj estas mem sur la pezaj, malbelaj ŝipoj, ili intencas mem akompani la feron de Ekeby al Gotenburgo.

Ordinara barĝisto, ordinara mortulo ne rajtas akompani la feron. La kavaliroj venis kun boteloj kaj manĝajkorboj, kun kornoj kaj violonoj, kun pafiloj, fiŝfadenoj kaj kamfiaj kartoj.

Ili faros ĉion por sia kara fero kaj ne forlasos ĝin antaŭ ol ĝi kuŝos malŝarĝita sur la kajo en Gotenburgo. Ili mem malŝar ĝos kaj ŝarĝos, mem prizorgos velojn kaj direktilojn. Vere ili estas la ĝustaj por tia tasko. Ĉu ekzistas sablorifo en Klarälven aŭ rifo en Venern, kiun ili ne konas? Ĉu iliaj manoj ne same lerte traktas direktilojn kaj pulion kiel arĉon kaj kondukrimenon?

La feron sur tiuj barĝoj ili amas pli ol ion alian en la mondo.

Ili gardas ĝin kiel plej delikatan vitron, ili sternas kovrilegojn sur ĝi. Eĉ peceto de ĝi ne devas kuŝi nekovrita. Estas tiuj pezaj, grizaj stangoj, kiuj redonos al Ekeby ĝian honoron.

Neniu fremdulo rajtas rigardi ilin per indiferentaj okuloj. Ho Ekeby, lando de nia sopiro, brilu via gloro!

Neniu el la kavaliroj restas hejme. Onklo Eberhard forlasis sian skribpupitron, kaj kuzo Kristoffer elvenis el la kamenangulo.

Eĉ la milda Lövenborg estas tie. Neniu povas foresti, kiam temas pri la honoro de Ekeby.

Sed por Lövenborg ne estas utile vidi Klarälven. Li ne vidis ĝin dum tridek sep jaroj, li ne iris en boaton dum same longa tempo. Li malamas la glatajn surfacojn de la lagoj kaj la grizajn riverojn. Li estas rememorigata pri tro malgajaj aferoj, kiam li venas sur akvon, kaj li kutimas eviti tion, sed hodiaŭ li ne povis resti hejme. Ankaŭ li devas kuniri por savi la honoron de Ekeby.

Nome estis tiel, ke Lövenborg antaŭ tridek sep jaroj vidis sian fianĉinon droni en Klarälven, kaj post tio lia kompatinda kapo ofte estis en malordo.

Kiam li staras tie kaj rigardas la riveron, lia maljuna cerbo pli kaj pli konfuziĝas. La griza rivero, kiu fluas kun multaj briletantaj ondetoj, estas granda serpento kun arĝentaj skvamoj, kiu embuskas por kaptaĵo. La flavaj, altaj sablomuroj, tra kiuj la rivero tranĉis sian sulkon, estas la muroj de falkaptilo, sur kies fundo embuskas la serpento, kaj la larĝa ŝoseo, kiu faras truon tra la muro kaj tra profunda sablo vadas malsupren al la pramo, apud kiu la barĝoj estas ligitaj, estas ĝuste la enirejo al la terura mortkaverno.

La maljunuleto staras kaj fiksrigardas per siaj bluaj okuletoj.

Lia longa, blanka hararo flirtas pro ĉiuj ventoj, kaj liaj vangoj, kiuj plej ofte floras en milda rozkoloro, estas tute palaj pro angoro. Li scias tute certe, kvazaŭ iu estas dirinta tion al li, ke baldaŭ homo venos sur tiun vojon kaj ĵetos sin en la faŭkon de la embuskanta serpento.

Jen la kavaliroj intencas debordiĝi kaj kaptas la longajn stangojn por irigi la barĝojn en la flusulkon, sed tiam Lövenborg krias:

”Haltu, mi diras, haltu pro Dio!”

Ili ja komprenas, ke li komencas konfuziĝi, ĉar li sentas la barĝon ŝanceliĝi sub ŝi, sed ili tamen nepre haltigas la levitajn stangojn.

Kaj li, kiu vidas, ke la rivero embuskas por kaptaĵo, kaj ke iu nepre venos por ĵeti sin en ĝin, li per averta gesto montras supren al la vojo, kvazaŭ li vidus iun veni tie.

Ĉiu scias ja, ke la vivo ŝatas aranĝi tiajn renkontojn kiel tiun, kiu nun sekvis. Kiu ankoraŭ povas miri pri io, tiu ja devas ekmiri pri tio, ke la kavaliroj estis kun siaj barĝoj ĉe la pramloko ĉe Klarälven ĝuste tiun matenon, kiu sekvis la nokton, kiam grafino Elisabet ekiris orienten. Sed certe estus pli mirige, se la juna virino ne trovus ian helpon en sia mizero.

Jen okazis tiel, ke ŝi, irinte la tutan nokton, venis sur la vojon, kiu kondukis al la pramo, ĝuste kiam la kavaliroj intencis debordi ĝi, kaj ili restis rigardantaj ŝin, dum ŝi parolis kun la pramisto kaj li malfiksis la boaton. Ŝi estis vestita kiel kamparana servistino, kaj ili ne suspektis, kiu ŝi estas. Sed tamen ili rigardadis ŝin, ĉar estis io konata ĉe ŝi. Dum ŝi staris tie kaj parolis kun la pramisto, vidiĝis polvonubo sur la ŝoseo, kaj en ĝi videtiĝis granda, flava kaleŝo. Ŝi komprenis, ke ĝi venas de Borg, ke oni serĉas ŝin, kaj ke ŝi nun estos trovita. Ŝi ne povis plu pensi pri saviĝo per la boato de la pramisto, kaj la barĝoj de la kavaliroj estis la sola kaŝejo, kiun ŝi vidis. Ŝi kuregis al ili sen vidi, kiuj homoj troviĝas surŝipe. Kaj bone estis, ke ŝi ne vidis tion, ĉar alie ŝi versajne preferus ĵeti sin sub la hufojn de la ĉevaloj ol serĉi rifuĝejon tie.

Kiam ŝi estis surŝipe, ŝi kriis nur: ”Kaŝu min, kaŝu min!” Kaj jen ŝi stumblis kaj falis sur la ferŝarĝon. Sed la kavaliroj petis ŝin esti trankvila. Ili rapide debordiĝis, tiel ke la pramo venis en la flusulkon kaj drivis malsupren al Karlstad, ĝuste kiam la kaleŝo atingis la pramejon.

En la veturilo sidis grafo Henrik kaj grafino Märta. La grafo alkuris por demandi la pramiston, ĉu li vidis lian grafinon.

Sed ĉar grafo Henrik hontetis demandi pri forkurinta edzino, li diris nur:

”Io perdiĝis!”

”Aha,” la pramisto diris.

”Io perdiĝis. Mi demandas, ĉu vi vidis ion.”

”Pri kio vi demandas?”

”Nu, estas egale, sed io perdiĝis. Mi demandas, ĉu vi remis iun trans la riveron hodiaŭ.”

Tiamaniere li tamen eksciis nenion, kaj grafino Märta devis mem paroli kun la viro. Post minuto ŝi sciis, ke la perditino troviĝas sur unu el la inerte forglitantaj barĝoj.

”Kiuj homoj estas sur tiuj barĝoj?”

”Estas ja la kavaliroj, kiel ni kutimas diri.”

”Aha!” la grafino diras. ”Nu, do via edzino estas sub bona protekto, Henrik. Do ni povas same bone tuj reveturi hejmen.”

* * *

Sur la barĝo ne regis tiom da ĝojo, kiel imagis grafino Märta.

Kiam la flava kaleŝo ankoraŭ estis videbla, la timigita juna virino sidis kaŭre sur la ŝarĝo sen moviĝi aŭ diri ion. Ŝi nur rigardadis la bordon.

Kredeble ŝi rekonis la kavalirojn nur tiam, kiam ŝi vidis la flavan kaleŝon malproksimiĝi. Ŝi salte leviĝis. Estis, kvazaŭ ŝi volus denove fuĝi, sed la plej proksime staranta haltigis ŝin, kaj kun ĝemeto ŝi refalis sur la ŝarĝon.

La kavaliroj ne kuraĝis paroli al ŝi aŭ fari demandojn. Ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi starus sur la sojlo de freneziĝo.

Respondeco vere komencas pezi sur la kapoj de la senzorguloj.

Jam tiu fero estis peza ŝarĝo por nekutimiĝintaj ŝultroj, kaj jen ili krome gardos junan, nobelnaskitan sinjorinon, kiu forkuris de sia edzo.

Kiam ili renkontis tiun junan virinon dum la festoj de la vintro, iu kaj iu el ili ekpensis pri fratineto, kiun li iam amis.

Kiam li ludis kaj luktis kun tiu fratino, li devis singarde preni, kaj kiam li babilis kun ŝi, li lernis atenti pri si mem por ne diri malbelajn vortojn. Se fremda knabo tro sovaĝe ĉasis ŝin dum la ludo aŭ kantis por ŝi malbelajn kantojn, tiam la frato kun senlima kolero atakis lin kaj preskaŭ elbatis el li la vivon, ĉar lia juna fratino devas neniam aŭdi ion malbonan aŭ suferi malĝojon aŭ renkontiĝi kun malico kaj malamo.

Grafino Elisabet estis la gaja fratino de ili ĉiuj. Kiam ŝi metis siajn manetojn en iliajn krudajn manojn, tiam estis, kvazaŭ ŝi dirus: ”Sentu, kiel rompiĝema mi estas! Sed vi estas mia granda frato, vi devas protekti min kaj kontraŭ aliaj kaj kontraŭ vi mem.” Kaj ili estis bonkondutaj ĝentiluloj, kiam ili vidis ŝin.

Nun la kavaliroj kun teruro vidis ŝin kaj ne bone rekonis ŝin. Ŝi estis mizermarkita kaj maldika, la kolo perdis sian rondecon, la vizaĝo estis diafana. Verŝajne ŝi vundis sin dum la nokta iro, ĉar el vundeto ĉe la tempio tiam kaj tiam sangoguteto elpenetris, kaj la krispa, hela hararo, kiu malsuprenpendis sur la frunto, estis glueca de la sango, ŝia robo estis malpura post la longa iro sur rosmalsekaj vojoj, kaj ŝiaj ŝuoj tre difektiĝis. La kavaliroj ekhavis ian teruran senton, ke ŝi estas fremdulino. Tiu grafino Elisabet, kiun ili konis, ne havis tiajn sovaĝajn, ardajn okulojn. Ilia kompatinda fratino estis pelata preskaŭ en freneziĝon. Estis, kvazaŭ animo veninta malsupren el aliaj regionoj batalas kun la ĝusta animo pri la superrego de tiu elturmentita korpo.

Sed ili ne bezonas maltrankviliĝi pro tio, kion ili faru pri ŝi.

Ĉe ŝi vekiĝas la malnovaj pensoj. Jen la tento ree venas al ŝi.

Dio ree volas ekzameni ŝin. Vidu, ŝi staras inter amikoj. Ĉu ŝi intencas forlasi la vojon de pentofaranto?

Ŝi levis sin kaj kriis, ke ŝi devas foriri.

La kavaliroj provis trankviligi ŝin. Ili diris al ŝi, ke ŝi ne bezonas timi. Ili protektos ŝin kontraŭ ĉiu persekuto.

Ŝi petis, ke ŝi nur povu iri en la malgrandan boaton, kiu sekvis la barĝon, kaj remi al la bordo por sola daŭrigi sian iron.

Sed ili ja ne povis lasi ŝin foriri. Kio okazos al ŝi? Estas pli bone, ke ŝi restas ĉe ili. Ili estas nur malriĉaj, maljunaj viroj, sed certe ili trovos iun rimedon por helpi ŝin.

Tiam ŝi tordis la manojn kaj petis ilin, ke ili lasu ŝin foriri.

Sed ili ne povis konsenti al ŝia peto. Ili vidis ŝin tiel mizeran kaj malfortan, ke ili pensis, ke ŝi mortos sur la ŝoseo. Gösta Berling staris iom for kaj rigardis en la akvon. Eble la juna virino ne volas vidi lin. Li ne sciis tion, sed liaj pensoj tamen ludis kaj ridetis. ”Nun neniu scias, kie troviĝas tiu juna virino”, li pensis, ”nun ni povos tuj konduki ŝin al Ekeby. Ni tenos ŝin kaŝita tie, ni kavaliroj, kaj ni estos bonaj al ŝi. Nia reĝino, nia estrino ŝi fariĝos, sed neniu alia ekscios, ke ŝi estas tie. Ni gardos ŝin tre, tre bone. Eble ŝi fariĝus feliĉa inter ni, ĉiuj la maljunaj zorgus pri ŝi kiel pri filino.”

Li neniam kuraĝis tute klarigi al si, ĉu li amas ŝin. Li ne povus sen peko posedi ŝin, kaj li ne volas malsuprentiri ŝin al io malalta kaj aĉa, tion li sciis. Sed kaŝi ŝin en Ekeby kaj esti bona al ŝi, post kiam aliaj estis kruelaj, kaj lasi ŝin ĝui de ĉio bona, kion la vivo posedas, ho, kiaj revoj, kiaj ĉielfeliĉaj revoj!

Sed li vekiĝis el ili, ĉar la juna grafino estis en plena malespero, kaj ŝiaj vortoj havis la tranĉajn akcentojn de malespero.

Ŝi ekgenuis meze inter la kavaliroj kaj petis ilin, ke ŝi povu foriri.

”Dio ankoraŭ ne pardonis min,” ŝi kriis. ”Lasu min foriri!”

Gösta vidis, ke neniu el la aliaj povas obei ŝin, kaj li komprenas, ke li devas fari tion. Li, kiu amas ŝin, devas fari tion.

Li sentis malfacilon dum la iro, kvazaŭ ĉiu membro de lia korpo kontraŭstarus lian volon, sed li trenis sin al ŝi kaj diris, ke li volas konduki ŝin al la bordo.

Ŝi tuj levis sin. Li levis ŝin en la boaton kaj remis ŝin al la orienta bordo. Li albordiĝis ĉe mallarĝa vojeto, kaj helpis ŝin eliri el la boato.

”Kio nun okazos al vi, grafino?” li diris.

Ŝi serioze levis la fingron kaj montris al la ĉielo.

”Kiam vi estos en mizero, grafino …”

Li ne povis paroli, la voĉo perfidis lin, sed ŝi komprenis lin kaj respondis:

”Mi sciigos al vi, kiam mi bezonos vin.”

”Mi volus protekti vin kontraŭ ĉio malbona,” li diris.

Ŝi etendis al li sian manon por adiaŭo, kaj li ne povis diri ion plu. Ŝia mano kuŝis malvarma kaj senforta en la lia.

La grafino estis konscia nur pri tiuj internaj voĉoj, kiuj devigis ŝin foriri al fremduloj. Verŝajne ŝi apenaŭ konsciis, ke ŝi nun forlasas ĝuste tiun viron, kiun ŝi amas.

Li lasis ŝin foriri kaj remis returne al la kavaliroj. Kiam li venis sur la barĝon, li tremis pro laciĝo kaj ŝajnis elĉerpita kaj senforta. Ŝajnis al li, ke li faris la plej pezan laboron de sia tuta vivo.

Ankoraŭ kelkajn tagojn li konservis la kuraĝon, ĝis la honoro de Ekeby estis savita. Li kondukis la feron al la pesejo de Kanikenäset, poste liaj forto kaj vivemo estis elĉerpitaj por longa tempo.

La kavaliroj ne rimarkis iun ŝanĝiĝon ĉe li, kiam ili ankoraŭ estis surŝipe. Li streĉis ĉiun nervon por konservi la gajon kaj senzorgecon, ĉar per gajo kaj senzorgeco la honoro de Ekeby estos savata. Kiel la aŭdacaĵo sukcesos por ili, se ili provos fari ĝin kun ĉagrenitaj vizaĝoj kaj senkuraĝaj koroj?

Sed se estas vere, kiel diras la famo, ke la kavaliroj tiun fojon havis pli da sablo ol fero en la barĝoj, se estas vere, ke ili senĉese portis supren kaj malsupren la samajn stangojn ĉe la pesejo de Kanikenäset, ĝis la multaj centoj da ŝipfuntoj estis kontrolpesitaj; se estas vere, ke tio povis okazi, ĉar la pesmastro kaj liaj homoj estis tiel bone regalataj el la manĝaĵkorboj kaj boteloj kunportitaj de Ekeby, tiam oni povas kompreni, ke ili estis gajaj sur la barĝoj.

Kiu scias tion nun? Se estis tiel, do estas certe, ke Gösta Berling ne havis tempon por malĝojo. La ĝojon de aventuro kaj danĝero li tamen neniel sentis. Tuj kiam li kuraĝis fari tion, li profundiĝis en malesperon.

”Ho, Ekeby, lando de mia sopiro,” li tiam kriis al si, ”via gloro brilu!”.

Kiam la kavaliroj ricevis la kvitancon de la pesmastro, ili tuj ŝarĝis sian feron sur ŝipon de Venern. Alie ŝipistoj ordinare zorgis pri la transporto al Gotenburgo, kaj kiam la vermlandaj uzinoj ricevis de la pesmastro la kvitancon pri plenumita livero, ili ĝenerale ne bezonis zorgi plu pri sia fero. Sed la kavaliroj ne volis fari sian aferon duone, ili akompanos la feron ĝis Gotenburgo.

Survoje tien renkontis ilin la malfeliĉo. Ekŝtormis en la nokto, la ŝipo fariĝis nedirektebla, drivis sur rifon kaj subakvi ĝis kun sia tuta valora ŝarĝo. Kornoj, ludkartoj kaj plenaj vinboteloj tiam iris al la fundo. Sed se oni ĝuste rigardas la aferon, kiom gravis, ke la fero perdiĝis? La honoro de Ekeby tamen estis savita. La fero estis kontrolpesita en la ferpesejo de Kanikenäset. Kaj ankaŭ ne gravis, ke la majoro devis per sektona letero sciigi al la grandkomercistoj en la granda urbo, ke li ne volas havi ilian monon, ĉar ili ne ricevis lian feron.

Ekeby estis riĉa, kaj ĝia honoro estis savita.

Sed se havenoj kaj kluzoj, minoj kaj karbigejoj, ŝipoj kaj barĝoj komencus flustri pri strangaj aferoj? Se tra la arbaroj irus obtuza susuro pri tio, ke la tuta veturo estis trompo, se oni asertus tra tuta Vermlando, ke neniam troviĝis pli ol nuraj kvindek ŝipfuntoj sur la barĝoj, kaj ke la ŝipdrono estis aranĝita? Nu, aŭdaca faro estas plenumita, vera kavalirruzaĵo efektivigita. Tio ne makulas la honoron de la malnova bieno.

Sed tio okazis antaŭ longe. Povas ja esti, ke la kavaliroj aĉetis feron el alia loko, aŭ ke ili trovis ĝin en antaŭe nekonataj provizejoj. Neniam la vero evidentiĝos pri tiu afero. Almenaŭ la pesmastro neniam volis aŭdi pri tio, ke trompo estis ebla, kaj li ja devus scii tion.

Kiam la kavaliroj venis hejmen, renkontis ilin novaĵoj. La edziĝo de grafo Dohna estos nuligita. La grafo sendis sian intendenton al Italujo por havigi pruvojn, ke la edziĝo ne estis laŭleĝa. Dum la somero tiu ankaŭ revenis kun kontentigaj informoj. El kio tiuj konsistis, nu, tion mi ne certe scias. Oni devas singarde tuŝi la malnovajn legendojn, ili similas al malnovaj rozoj: ili facile perdas la petalojn, kiam oni tro proksimi ĝas al ili. La homoj diras, ke la geedziĝo en Italujo ne estis farita de la ĝusta pastro. Ankaŭ mi ne scias pli, sed tamen estas vere, ke la tribunalo en Bro deklaris, ke la edziĝo de grafo Dohna kun Elisabet von Thurn neniam estis edziĝo.

Verŝajne la juna virino sciis nenion pri tio. Ŝi vivis inter kamparanoj en malproksimaj regionoj, se ŝi vivis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.