La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEKKVINA ĈAPITRO: La migranto de Dio

La migranto de Dio, kapitano Lennart, en aŭgusta posttagmezo venis piedire al la gastejo de Broby kaj eniris en la kuirejon tie. Li tiam estis survoje al sia hejmo, Helgesater, kiu kuŝas kvaronan mejlon nordokcidente de Broby, tuj apud la rando de la arbaro.

Tiam kapitano Lennart ankoraŭ ne sciis, ke li estos unu el la migrantoj de Dio sur la tero. Lia koro estis plena de lumanta ĝojo pro tio, ke li revidos sian hejmon. Li travivis mallumajn sortojn, sed nun li estas hejme, kaj nun ĉio boniĝos. Li ne sciis, ke li fariĝos unu el tiuj, kiuj ne povas ripozi sub propra tegmento, ne varmigi sin ĉe propra forno.

La migranto de Dio, kapitano Lennart, havis gajan humoron.

Ĉar li ne trovis iun homon en la kuirejo, li kondutis tie, kvazaŭ li estus petola bubo. Rapide li faris misrandon en la tekso kaj malordigis la ŝnuron de la ŝpinila rado. Li ĵetis la katon sur la kapon de la hundo kaj ridis tiel, ke sonis en la tuta domo, kiam la du kamaradoj lasis la koleron de la momento rompi malnovan amikecon kaj atakis unu la alian kun streĉitaj ungoj, koleraj okuloj kaj hirtaj haroj.

Jen envenis la mastrino, logita de la bruo. Ŝi haltis sur la sojlo kaj rigardis la viron, kiu ridis pri la batalantaj bestoj. Ŝi bone konis lin, sed kiam ŝi lastfoje vidis lin, li sidis sur la kaptitĉaro kaj portis mankatenojn. Ŝi bone memoris tion. Antaŭ kvin kaj duona jaroj ŝtelistoj dum la vintra foiro en Karlstad ŝtelis la ornamaĵojn de la edzino de la guberniestro. Tiam perdiĝis multaj ringoj, brakringoj kaj bukoj, alte ŝatataj de la nobla sinjorino, ĉar la plejmulto estis heredaĵoj kaj donacoj.

Ili neniam retroviĝis. Sed baldaŭ tra la lando kuris diro, ke kapitano Lennart en Helgesater estas la ŝtelinto.

La mastrino neniam komprenis, kiel tia diro povis estiĝi.

Ĉu li do ne estis bona kaj honesta homo, tiu kapitano Lennart?

Li vivis feliĉe kun sia edzino, kiun li kondukis hejmen nur antaŭ kelkaj jaroj, ĉar malfrue liaj enspezoj permesis edziĝon. Ĉu li ne havis nuntempe bonan vivtenon de sia salajro kaj sia oficirbieno[52]? Kio povus instigi tian homon ŝteli malnovajn brakringojn kaj ringojn? Kaj ankoraŭ pli strange ŝajnis al ŝi, ke oni povas kredi tian diron, tiel plene pruvi ĝin, ke kapitano Lennart estis eksigita, perdis sian glavordenon[53] kaj estis kondamnita al kvinjara punlaboro.

Mem li diris, ke li estis en la foiro sed forveturis de tie, antaŭ ol li ekaŭdis pri la ŝtelo. Sur la ŝoseo li trovis malbelan malnovan bukon, kiun li kunprenis hejmen kaj donis al la infanoj. Tiu buko tamen estis el oro kaj apartenis al la ŝtelitaj objektoj. Ĝi kaŭzis lian malfeliĉon. Sed efektive Sintram estis kulpa pri ĉio. La malica uzinposedanto rolis kiel akuzanto kaj diris la kondamnigan ateston. Ŝajnis, kvazaŭ li bezonus forigi kapitanon Lennart, ĉar nelonge post tio komenciĝis proceso kontraŭ li mem, ĉar malkaŝiĝis, ke li vendis pulvon al la norvegoj dum la milito en la jaro 1814. Homoj kredis, ke li timis pro la atesto, kiun kapitano Lennart povus doni kontraŭ li. Nun oni malkondamnis lin pro manko de pruvo.

La mastrino ne povis satrigardi la viron. Liaj haroj griziĝis kaj la dorso kurbiĝis, certe estis malfacile por li. Sed sian afablan vizaĝon kaj sian gajan humoron li konservis. Li ankoraŭ estis la sama kapitano Lennart, kiu kondukis ŝin al la altaro, kiam ŝi edziniĝis, kaj dancis dum ŝia edziniĝa festo. Certe li devas ankoraŭ halti kaj paroli kun ĉiu homo, kiun li renkontas sur la vojo kaj ĵeti moneron al ĉiu infano. Li ankoraŭ diros al ĉiu sulka maljunulino, ke ŝi fariĝas pli juna kaj bela per ĉiu tago, kaj li ankoraŭfoje povus ekstari sur barelo por ludi violonon por tiuj, kiuj dancas ĉirkaŭ la somermeza stango.

Ho Dio mia, ja!

”Nu, panjo Karin,” li komencis, ”ĉu vi ne kuraĝas rigardi min?”

Verdire li venis tien por ekscii, kiel statas en lia hejmo kaj ĉu ili atendas lin. Ili ja povas scii, ke li trapasis la punon je tiu ĉi tempo.

La mastrino donis al li nur bonajn novaĵojn. Lia edzino estis brava kiel viro. Ŝi farmis la bieneton de la nova havanto, kaj ĉio prosperis al ŝi. La infanoj estas sanaj, kaj estas ĝojo vidi ilin. Kaj kompreneble ili atendas lin. La kapitanedzino estis severa sinjorino, kiu neniam diris, kion ŝi pensas, sed tiom la mastrino sciis, ke neniu rajtis manĝi per la kulero de kapitano Lennart aŭ sidi sur lia seĝo, dum li estis for. Nun en la printempo neniu tago pasis, sen ke ŝi iris al la ŝtono sur la supro de la deklivoj de Broby kaj rigardis malsupren laŭ la vojo por vidi, ĉu li venas. Kaj novajn vestojn ŝi faris por li, hejmteksitajn vestojn, pri kiuj ŝi mem faris la plej multan laboron. Jen, de tio oni povas scii, ke li estas atendata, kvankam ŝi nenion diris.

”Ili do ne kredas tion?” kapitano Lennart diris.

”Ne, kapitano,” la mastrino respondis. ”neniu kredas tion.”

Tiam kapitano Lennart ne restis plu en la domo, tiam li volis iri hejmen.

Okazis, ke li ekstere renkontis karajn malnovajn amikojn.

La kavaliroj de Ekeby ĝuste alvenis al la gastejo. Sintram invitis ilin tien por festi sian naskiĝotagon. Kaj la kavaliroj ne hezitis eĉ momenton premi la manon de la punito kaj deziri al li bonvenon al la hejmo. Ankaŭ Sintram faris tion.

”Kara Lennart,” li diris,” vi estu certa, ke Dio havas ian intencon per tio!”

”Hontu, fripono!” kapitano Lennart kriis. ”Ĉu vi kredas, ke mi ne scias, ke ne estis nia Sinjoro, kiu savis vin de la eŝafodo?”

La aliaj ridis. Sed Sintram neniel koleriĝis. Li tute ne malŝatis, ke oni aludas al lia interkonsento kun la inferulo.

Nu, jen ili kunprenis Lennarton internen por eltrinki kun li bonvenan glason. Poste li ja povus tuj pluiri. Sed tiam iris malbone por li. Li ne trinkis tiajn perfidajn aĵojn dum kvin jaroj. Eble li ne manĝis dum la tuta tago, kaj li estis elĉerpita de sia longa iro. Sekve lia kapo turniĝis pro kelkaj glasoj.

Kiam la kavaliroj tiom regalis lin, ke li ne sciis plu kion li faras, ili devigis lin trinki glason post glaso, kaj ili ne intencis ion malbonan per tio, estis nura bonintenco por li, kiu nenion bonan gustumis dum kvin jaroj.

Alie li estis la plej sobra homo. Oni ja ankaŭ povas kompreni, ke li ne intencis ebriigi sin, li ja volis iri hejmen al la edzino kaj la infanoj. Sed anstataŭe li restis kuŝanta sur la benko en la drinkĉambro kaj endormiĝis tie.

Kiam li nun kuŝis tie, tente senkonscia, Gösta prenis karbon kaj iom da vakcinia suko kaj pentris lin. Li donis al li veran krimulan fizionomion, li opiniis, ke tio bone konvenas por iu, kiu venas rekte el la malliberejo. Li donis al li nigran okulon, faris ruĝan strekon sur la nazo, ŝovis la harojn sur la frunton en senordajn tufaĵojn kaj fulgigis la tutan vizaĝon. Ili ridis pri tio dum iom da tempo, kaj poste Gösta volis forlavi ĝin.

”Lasu ĝin,” Sintram diris, ”por ke li vidu ĝin, kiam li vekiĝos! Tio amuzos lin.”

Do oni lasis tion, kia ĝi estis, kaj la kavaliroj ne pensis plu pri kapitano Lennart. La festeno daŭris la tutan nokton. Ili foriris en la tagiĝo. Tiam certe estis pli da vino ol da prudento en iliaj cerboj.

Jen la demando estis, kion ili faru pri kapitano Lennart. ”Ni veturigos lin al lia hejmo,” Sintram diris. ”Imagu, kiel ĝojos lia edzino! Estos plezuro vidi ŝian ĝojon. Mi kortuŝiĝas, kiam mi pensas pri tio. Ni veturigu lin hejmen!”

Tiu penso kortuŝis ilin ĉiujn. Sinjoro Dio, kiel ŝi ĝojos, la severa sinjorino en Helgesäter!

Ili skuis vivon en kapitano Lennart kaj levis lin en unu el la veturiloj, kiujn la dormemaj stalservistoj antaŭ longe alveturigis.

Kaj jen la tuta aro suprenveturis al Helgesäter. Kelkaj duondormis kaj preskaŭ falis el la veturilo, aliaj kantis por ne ekdormi. Ili ĉiuj aspektis ne multe pli bonaj ol friponaro, inertaj kaj kun ŝvelintaj vizaĝoj. Ili tamen alvenis, lasis la ĉevalojn sur la malantaŭa korto kaj kun certa soleneco marŝis al la perono. Beerencreutz kaj Julius kondukis kapitanon Lennart inter si.

”Vigliĝu, Lennart,” ili diris al li, ”vi ja estas hejme. Ĉu vi ne vidas, ke vi estas hejme?”

Li malfermis la okulojn kaj preskaŭ sobriĝis. Kortuŝis lin, ke ili akompanis lin hejmen.

”Amikoj,” li diris kaj haltis por paroli al ili ĉiuj, ”mi demandis al Dio, amikoj, kial permesiĝis, ke tiom da malbono trafis min.”

”Silentu, Lennart, ne prediku!” Beerencreutz tondras.

”Lasu lin paroli!” Sintram diras. ”Li parolas bone.”

”Demandis al li kaj ne komprenis, nun komprenas. Li volis montri al mi, kiajn amikojn mi havas. Amikoj, kiuj akompanas min hejmen por vidi la ĝojon de mi kaj mia edzino. Ĉar mia edzino atendas min. Kio estas kvin jaroj da mizero kompare al tio!”

Jen malmolaj manoj tamburis sur la pordo. La kavaliroj ne havis tempon aŭskulti plu.

Interne ekmoviĝis. La servistinoj vekiĝis kaj elrigardis. Ili rapide surmetis la vestojn sed ne kuraĝis malfermi al tiu aro da viroj. Fine la riglilo estis fortirata. La kapitanedzino mem elvenis.

”Kion vi volas?” ŝi demandis.

Estis Beerencreutz, kiu respondis:

”Ni venas kun via edzo.” Ili puŝis kapitanon Lennart antaŭen, kaj ŝi vidis lin ŝanceliĝi kontraŭ ŝin, ebria, kun krimula vizaĝo. Kaj malantaŭ li ŝi vidis tiun tutan aron de ebriaj, ŝanceliĝantaj viroj.

Ŝi faris paŝon malantaŭen, li postiris kun etenditaj brakoj.

”Vi foriris kiel ŝtelisto,” ŝi diris, ”kaj venas hejmen kiel fripono!”

Post tio ŝi intencis eniri.

Li ne komprenis. Li volis sekvi ŝin, sed tiam ŝi puŝis lin sur la bruston.

”Ĉu vi kredas, ke mi volas akcepti tian homon kiel vin por estri super mia domo kaj miaj infanoj?”

La pordo fermiĝis, kaj la riglilo ŝoviĝis en la seruron.

Kapitano Lennart ĵetis sin al la pordo kaj komencis skui ĝin.

Tiam la kavaliroj ne povis subpremi ridon. Li estis tiel certa pri sia edzino, kaj jen ŝi ne volas vidi lin. Ŝajnis al ili, ke estas ridinde.

Kiam kapitano Lennart aŭdis ilian ridon, li postkuris ilin kaj volis bati ilin. Ili kuris for, kaj saltis en la veturilojn. Li sekvis, sed en sia fervoro li stumblis sur ŝtono kaj falis. Li relevis sin, sed ne persekutis ilin plu. Iu penso frapis lin en lia konfuzo. En tiu ĉi mondo okazas nenio sen la volo de Dio, nenio.

”Kien vi volas gvidi min?” li diris. ”Mi estas plumo ŝvebanta laŭ la vento de via spiro. Mi estas via ĵetpilko. Kien vi volas gvidi min? Kial vi fermas por mi la pordojn de mia hejmo?”

Li iris for de sia hejmo, kredante, ke tio estas la volo de Dio.

Kiam la suno leviĝis, li staris sur la supro de la deklivoj de Broby kaj rigardis la valon. Ho, ja ne sciis tiam la kompatindaj homoj en la valo, ke proksimiĝas ilia savanto! Malriĉulo aŭ ĉagrenito ne plektis kronojn el malfrue velkanta vakcinio por pendigi super la pordo de sia dometo. Oni ne metis sur la sojlojn, kiujn li baldaŭ transpaŝos, foliojn de odoranta lavendo kaj florojn de la kamporando. La patrinoj ne levis siajn infanojn sur la brakon, por ke ili vidu lin, kiam li venos. La interno de la kabanoj ne estis purigita kaj ordigita, kaj la nigra kameno ne kaŝita de odoranta junipero. La viroj ne laboris kun fervora diligento sur la kampoj, por ke liaj rigardoj ĝoju pro flegitaj kampoj kaj bonfositaj drenfosoj.

Ho, kie li staris, liaj angoraj okuloj vidis, kiel la seko detruis, kiel la rikoltoj estas sekdifektitaj, kaj kiel la homoj ŝajnas apenaŭ zorgi pri preparo de la tero por la rikolto de la venonta jaro. Li rigardis supren al la bluaj montoj, kaj la akra suno de la mateno montris al li la brunibruligitajn regionojn, kie furiozis la arbarfajroj. Li vidis, ke la betuloj ĉe la vojrando estas preskaŭ detruitaj de seko. Multaj malgrandaj signoj, la rekrementa odoro, kiun li sentis, kiam li preteriris bienon, la falintaj bariloj, la malgranda kvanto da hejmentransportita kaj hakita ligno, komprenigis al li, ke la homoj ne ĝuste kondutas, ke la mizero venis, kaj ke la homoj serĉis konsilon en inerto kaj brando.

Sed eble estis bone por li, ke li vidis tion. Ĉar li ne havis la favoron vidi verdajn rikoltojn ĝermi sur propra kampo, gardi la estingiĝon de la ardantaj karboj en la propra fajrujo, senti la molajn manetojn de siaj infanoj metiĝi en liajn, havi pian edzinon kiel apogon. Eble estis bone por li, sur kies animo pezis profunda doloro, ke ekzistis aliaj, al kiuj li povis doni konsolon en ilia malriĉeco. Eble estis bone por li, ke estis tiel amara tempo, kiam la malfekundeco de la naturo suferigis la malriĉajn homojn per manko, kaj kiam la pli bonsortaj faris la sian por detrui ilin.

Kapitano Lennart staris tie sur la deklivoj de Broby kaj komencis pensi, ke Dio eble bezonas lin.

Estas rimarkinde, ke la kavaliroj poste neniel povis kompreni, kiamaniere ili kulpas pri la malmoleco de la kapitanedzino.

Sintram silentis. Tra la regiono iris multe da mallaŭda parolo pri la edzino, kiu estis tro fiera por akcepti tiel bonan edzon. Oni diris, ke ŝi tuj interrompis ĉiun, kiu provis paroli al ŝi pri la edzo. Ŝi ne toleris, ke oni mencias lian nomon.

Kapitano Lennart faris nenion por ŝangi ŝiajn pensojn.

Estis unu tagon poste.

Maljuna kamparano kuŝas sur la mortlito en la Högbergvila ĝo. Li ricevis la sakramenton, kaj la fortoj de lia vivo estas eluzitaj, li devas morti.

Maltrankvila kiel iu, kiu komencos longan vojaĝon, li translokigas sian liton el la kuirejo al la ĉambro kaj el la ĉambro al la kuirejo. Pro tio oni komprenas, pli ol pro liaj pezaj stertoroj kaj la estingiĝanta rigardo, ke lia horo venis.

Ĉirkaŭ li staras lia edzino, liaj infanoj kaj servistoj. Li estis bonsukcesa, riĉa, respektata. Lia mortlito ne estas forlasita.

Malpaciencaj fremduloj ne ĉirkaŭas lin dum lia lasta tempo.

La maljuna viro parolas pri si mem, kvazaŭ li starus antaŭ la vizaĝo de Dio, kaj la ĉirkaŭstarantoj per oftaj suspiroj kaj konfirmaj vortoj atestas, ke lia parolo estas vera.

”Mi estis diligenta laboranto kaj bona mastro,” li diras. ”Mi amis mian edzinon kiel mian dekstran manon. Mi ne lasis miajn infanojn kreski sen eduko kaj prizorgo. Mi ne drinkis.

Mi ne translokis limmarkojn. Mi ne vipis la ĉevalojn sur alsupraj deklivoj. Mi ne lasis la bovinojn malsati en la vintro. Mi ne lasis la ŝafojn suferi en ilia lano en la somero.”

Kaj ĉirkaŭ li la plorantaj geservistoj ripetas kiel eno: ”Li estis bona mastro. Ho, Sinjoro Dio! Li ne vipis la ĉevalon sur la deklivoj, ne lasis la ŝafojn ŝviti en ilia lano en la somero.”

Sed tra la pordo nerimarkite venis malriĉa viro por peti pri manĝaĵo. Ankaŭ li aŭdas la vortojn de la mortanto, kiam li staras silenta ĉe la pordo.

Kaj la malsanulo daŭrigas: ”Mi fleghakis arbaron, mi drenis herbejojn. Mi kondukis la plugilon laŭ rektaj sulkoj. Mi konstruis la fojnejon trioble pli granda por trioble pli granda rikolto ol en la tempo de miaj prapatroj. El brilaj taleroj mi farigis tri arĝentajn pokalojn. Mia patro farigis nur unu.”

La vortoj de la mortanto atingas la aŭskultanton ĉe la pordo.

Li aŭdas lin atesti pri si, kvazaŭ li starus antaŭ la trono de Dio. Li aŭdas infanojn kaj geservistojn ripeti: ”Li kondukis la plugilon laŭ rektaj sulkoj, tion li faris.”

”Dio donos al mi bonan ĉambron en sia ĉielo,” diras la maljunulo.

”Nia Sinjoro bone akceptos nian mastron,” diras la geservistoj.

La viro ĉe la pordo aŭdas la vortojn, kaj teruro plenigas lin, kiu dum kvin longaj jaroj estis ĵetpilko de Dio, plumo, ŝvebanta laŭ la vento de lia spiro.

Li iras al la malsanulo kaj prenas lian manon.

”Amiko, amiko!” li diras, kaj lia mano tremas pro timo. ”Ĉu vi pripensis, kiu estas tiu Sinjoro, antaŭ kies vizaĝon vi baldaŭ iros? Li estas granda Dio, terura Dio. Mondoj estas liaj kampoj. La ŝtormo estas lia ĉevalo. Vastaj ĉieloj tremas sub la pezo de lia piedo. Kaj vi ekstaras antaŭ li kaj diras: ’Mi faris rektajn sulkojn, mi semis sekalon, mi hakis arbaron.’ Ĉu vi volas laŭdi vin antaŭ li kaj kompari vin kun li? Vi ne scias, kiel potenca estas tiu Sinjoro, al kies regno vi veturos.”

La okuloj de la maljunulo vastiĝas, lia buŝo moviĝas pro teruro, liaj stertoroj peziĝas.

”Ne paŝu antaŭ vian Dion kun grandaj vortoj!” la migranto daŭrigas. ”La potenculoj sur la tero estas kiel draŝita pajlo en lia provizejo. Lia taglaboro estas konstrui sunojn. Li fosis la marojn kaj starigis la montojn. Li vestis la teron per plantoj.

Li estas laboranto sen egalulo, vi ne komparu vin kun li. Klinu vin antaŭ li, foriranta homanimo! Kuŝu profunde sur la polvo antaŭ via Sinjoro, via Dio! La ŝtormo de Dio furiozas super vi. La kolero de Dio estas super vi kiel detruanta fulmo.

Klinu vin! Kiel infano kaptu la randon de lia mantelo kaj petu pri protekto! Kuŝu profunde sur la polvo kaj preĝu pri indulgo!

Humiligu vin, homanimo, antaŭ via kreinto!”

La okuloj de la malsanulo estas vaste malfermitaj, liaj manoj faldiĝas, sed lia vizaĝo ekradias kaj la stertoroj ĉesas.

”Homanimo, foriranta homanimo!” diras la viro. ”Same certe kiel vi en via lasta momento humile klinis vin antaŭ Dio, same certe li metos vin kiel infanon sur sian brakon kaj portos vin en la gloron de sia ĉielo!”

La maljunulo eligas unu lastan suspiron, kaj ĉio estas finita.

Kapitano Lennart klinas sian kapon kaj preĝas. Ĉiuj en la ĉambro preĝas dum pezaj suspiroj.

Kiam ili levas la rigardojn, la maljuna kamparano kuŝas en tranlkvila paco. Liaj okuloj ŝajnas ankoraŭ lumi de la rebrilo de belegaj vizioj, lia buŝo ridas, lia vizaĝo estas bela. Li vidis Dion.

”Ho, vi granda, bela homanimo,” pensas tiuj, kiuj vidas lin, ”vi do disŝiris la katenojn de la polvo! En via lasta momento vi levis vin al via kreinto. Vi humiligis vin antaŭ li, kaj li levis vin kiel infanon sur sian brakon.”

”Li vidis Dion,” la filo diras kaj fermas la okulojn de la mortinto.

”Li vidis la ĉielon malfermita,” plorsingultas la infanoj kaj geservistoj.

La maljuna mastrino metas sian tremantan manon en tiun de kapitano Lennart.

”Vi helpis lin trapasi la plej malfacilan, kapitano.”

Li staras mutigita. La doto de la fortaj vortoj kaj grandaj agoj estas donita al li. Li ne scias kiel. Li tremas kiel papilio sur la rando de la krizalido, dum ĝiaj flugiloj etendas sin en la sunlumo, brilantaj kiel sunlumo ankaŭ ili.

* * *

Estis tiu momento, kiu pelis kapitanon Lennart inter la homojn.

Alie li verŝajne estus irinta hejmen por montri al sia edzino sian veran vizaĝon, sed de tiu momento li kredis, ke Dio bezonas lin. Li tiam fariĝis la migranto de Dio, kiu venis kun helpo al la malriĉuloj. La mizero de la tempo estis granda, kaj multe da malbonaĵo ekzistis, kontraŭ kiu saĝeco kaj boneco estis pli bona helpo ol oro kaj potenco.

Kapitano Lennart iun tagon venis al la malriĉaj kamparanoj, kiuj loĝis proksime al Gurlita. Inter ili la mizero estis granda, la terpomoj elĉerpiĝis, kaj la sekalsemado, kiu devis okazi en la nudbruligitaj hakitejoj, ne estis ebla, ĉar oni ne havis semaĵon.

Tiam kapitano Lennart prenis malgrandan platboaton kaj remis oblikve trans la lagon al Fors kaj petis Sintramon donaci al la homoj sekalon kaj terpomojn. Sintram bone akceptis lin: li kunprenis lin supren en grandajn bonprovizitajn grenĉambrojn kaj malsupren en kelojn, kie ankoraŭ restis terpomoj de la pasintjara rikolto, kaj lasis lin plenigi ĉiujn sakojn kaj saketojn, kiujn li kunportis.

Sed kiam Sintram ekvidis la malgrandan boaton, li trovis, ke ĝi estas tro malgranda por tiel granda ŝarĝo. La maliculo portigis la sakojn en unu el siaj grandaj boatoj kaj ordonis al sia servisto, la forta Måns, remi ĝin trans la lagon. Kapitano Lennart havis nur la malplenan platboaton por prizorgi.

Li tamen postiĝis post la forta Måns, ĉar tiu estis majstra remanto kaj treege forta. Kapitano Lennart ankaŭ sidas revanta, dum li transveturas la belan lagon, kaj li pensas pri la strangaj sortoj de la malgrandaj grajnoj. Nun oni disĵetos ilin sur la nigran cindroteron inter ŝtonoj kaj arbstumpoj, sed ili certe ĝermos kaj radikiĝos en la sovaĝejo. Li pensas pri la molaj, klarverdaj trunketoj, kiuj vestos la teron, kaj pense li klinas sin kaj karesas la molajn suprojn. Kaj jen li pripensas, kiel aŭtuno kaj vintro suferigos la malfortajn, etajn kompatindulojn, kaj kiel ili tamen estos freŝaj kaj kuraĝaj, kiam venos la printempo kaj ili povos komenci efektive kreski. Lia maljuna soldata koro ĝojas je la penso pri la rigidaj tigoj, kiuj staros rektaj kaj pluralne altaj kun pintaj spikoj en la suproj.

Tremos la plumtufoj de la pistiloj, la pulvo de la stamenoj bloviĝos ĝis la arbosuproj, kaj tiel dum laŭvidaj batalo kaj angoro la spikoj pleniĝos per mola, dolĉa kerno. Kaj poste, kiam la falĉilo iros kaj la tigoj falos kaj la draŝilo komencos tondri super ili, kiam la muelilo muelos farunon el la kernoj kaj oni bakos panon el la faruno, ho, kiom da malsato satigos tiam la grengrajnoj antaŭ li en la boato!

La servisto de Sintram albordiĝis ĉe la boatloko de la Gurlitahomoj, kaj multaj malsataj homoj venis al la boato. Tiam la viro diris, kiel lia mastro ordonis al li:

”La uzinposedanto jen sendas al vi malton kaj grenon, kamparanoj. Li aŭdis, ke vi ne havas brandon.”

Tiam la homoj kvazaŭ freneziĝis. Ili kuregis al la boato kaj saltis en la akvon por tiri al si saketojn kaj sakojn, sed ion tian ne intencis kapitano Lennart. Ankaŭ li nun alvenis, kaj li ekkoleris, kiam li vidis la konduton de la homoj. Li volis havi la terpomojn por manĝaĵo kaj la sekalon por semado. Peti malton li eĉ ne pensis.

Li kriis al la homoj lasi la sakojn, sed ili ne obeis.

”La sekalo fariĝu sablo en via buŝo kaj la terpomoj ŝtonoj en via gorĝo!” li tiam kriis, ĉar treege kolerigis lin, ke ili tiris al si la grenon.

En la sama momento aspektis, kvazaŭ kapitano Lennart faris miraklon. Du virinoj, kiuj batalis pri saketo, ŝiris truon sur ĝi kaj trovis nur sablon. La viroj, kiuj suprenlevis la terpomsakojn, sentis kiel ili pezas, kvazaŭ ili estus plenaj de ŝtonoj.

Ĉio estis sablo kaj ŝtono, nur sablo kaj ŝtono. La homoj staris en silenta teruro pri tiu mirakloviro de Dio, kiu venis al ili. Por momento kapitano Lennart mem estis frapita de konsterno.

Nur la forta Måns ridis.

”Veturu hejmen, viro,” kapitano Lennart diris, ”antaŭ ol la kamparanoj komprenos, ke neniam estis io alia ol sablo en tiuj ĉi sakoj! Mi timas, ke ili alie dronigos vian boaton.”

”Mi ja ne timas,” la viro diris.

”Tamen veturu!” kapitano Lennart diris per tiel ordona voĉo, ke li forveturis.

Poste kapitano Lennart sciigis al la homoj, ke Sintram trompis ilin, sed iel ili ne povis ne kredi, ke miraklo okazis. La famo pri tio baldaŭ disvastiĝis, kaj ĉar la homa ŝato de mirakloj estas granda, oni ĝenerale kredis, ke kapitano Lennart povas fari miraklojn. De tio li ricevis grandan influon inter la kamparanoj, kaj ili nomis lin la migranto de Dio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.