La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEKTRIA ĈAPITRO: Sinjoro Julius

Sinjoro Julius malsuprenportis sian ruĝpentritan lignan keston el la kavalira domo. Per bonodora oranĝobrando li plenigis verdan bareleton, kiu akompanis lin dum multaj vojaĝoj, kaj en la grandan, skulptitan manĝaĵkeston li metis buteron, panon kaj malnovan fromaĝon kun ravaj nuancoj en verdo kaj bruno, grasan ŝinkon kaj patkuketojn, naĝantajn en frambokonfitaĵo.

Poste sinjoro Julius kun larmoj en la okuloj iris por diri adiaŭ al ĉiuj bonegaĵoj de Ekeby. Por la lasta fojo li karesis la frotitajn kegloglobojn kiaj la rondvangajn infanojn sur la uzina korto. Li iris al la laŭboj en la ĝardeno kaj la grotoj en la parko. Li estis en la staloj por ĉevaloj kaj bovinoj, karesis la dorsojn de la ĉevaloj, skuis la kornojn de la atakema virbovo kaj lasis la bovidojn leki liajn nudajn manojn. Fine li kun plorantaj okuloj iris al la loĝodomo, kie atendis lin la adiaŭa matenman ĝo.

Ve al la ekzisto! Kiel ĝi povas posedi tiom da mallumo!

Estis veneno en la manĝaĵo, galo en la vino. La gorĝoj de la kavaliroj same kiel la lia estis kunpremitaj de emocio. La nebulo de larmoj kovris la rigardojn. Plorsingultoj interrompis la adiaŭajn parolojn. Ve al la ekzisto! De nun lia vivo estos nur longa sopiro. Neniam liaj lipoj moviĝos por rido, la kanzonoj formortos el lia memoro, kiel la floroj mortas sur aŭtuna tero.

Li forpaliĝos, malfortiĝos, velkos kiel frostmordita rozo, kiel soifanta lilio. Neniam plu la kavaliroj vidos la kompatindan Julius. Pezaj antaŭsentoj pasis tra lia animo, kiel ombroj de ŝtormpelataj nuboj trapasas niajn novkulturitajn kampojn. Li veturos hejmen por morti.

Floranta de sano kaj bonfarto li nun staris antaŭ ili. Neniam plu ili vidos lin tia. Neniam plu ili ŝerce demandos lin, kiam li lastfoje vidis siajn piedpintojn, neniam plu ili deziros havi liajn vangojn kiel kegloglobojn. La malbonaĵo jam loĝas en hepato kaj pulmoj. Ĝi rodis kaj konsumis. Longe li sentis tion. Liaj tagoj estis kalkulitaj.

Ho, ke la kavaliroj de Ekeby tamen tenu la mortinton en fidela memoro! Ho, ke ili ne forgesu lin!

La devo vokis lin. Hejme sidis lia patrino kaj atendis lin.

Dum deksep jaroj ŝi atendis lian hejmvenon el Ekeby. Nun ŝi skribis vokleteron, kaj li obeos. Li sciis, ke tio estos lia morto, sed li obeos kiel bona filo.

Ho, la diaj regaloj! Ho, la dolĉaj bordherbejoj, la fiera torento!

Ho, la jubilaj aventuroj, la blankaj, glataj dancplankoj, la amata kavalirdomo! Ho, violonoj kaj kornoj, ho, vivo en feliĉo kaj ĝojo! Disiĝi de ĉio tio estis morto.

Sinjoro Julius iris en la kuirejon por diri adiaŭ al la domanoj.

Ĉiujn, de la mastrumantino ĝis la distrikta prizorgatino, li ĉirkaŭbrakis kaj kisis en superrega emocio. La servistinoj ploris kaj ĝemis pro lia sorto. Ke tiel bona kaj gaja sinjoro devas morti, ke ili neniam plu vidos lin!

Sinjoro Julius ordonis, ke oni eltiru lian veturilon el la veturilejo kaj prenu lian ĉevalon el la stalo.

La voĉo preskaŭ perfidis sinjoron Julius, kiam li faris tiun ordonon. La ĉaro do ne putros en kvieto en Ekeby, la maljuna Kajsa do devos forlasi la konatan manĝujon. Li ne volis diri ion malbonan pri sia patrino, sed ŝi devus pensi pri la ĉaro kaj pri Kajsa, se ŝi ne pensas pri li. Kiel ili povos elteni la longan vojaĝon?

Plej maldolĉa tamen estis la adiaŭo al la kavaliroj.

La malgranda ronda sinjoro Julius, kreita prefere por ruliĝi ol por iri, sentis sin tragika ĝis la fingropintoj. Li memorigis al si la grandan atenanon, kiu trankvile eltrinkis la venenpokalon en rondo de plorantaj disĉiploj. Li memorigis al si la maljunan reĝon Gösta[48], kiu antaŭdiris al la sveda popolo, ke oni iam volos eltiri lin el la tero.

Fine li kantis sian plej bonan kanzonon por ili. Li pensis pri la cigno, kiu mortas kantante. Li volis, ke ili memoru lin tiel: reĝeca spirito, kiu ne malaltiĝas al plendo, sed foriras portata de belsono.

Fine la lasta pokalo estis eltrinkita, la lasta kanzono kantita, la lasta ĉirkaŭbrako donita. Oni surmetis al li mantelon, kaj la vipon li tenis en la mano. Neniu okulo ĉirkaŭ li estis seka, liaj propraj estis tiel plenaj de la leviĝanta nebulo de malĝojo, ke li vidis nenion.

Tiam la kavaliroj kaptis lin kaj levis lin sur la brakoj. La hurakrioj tondris ĉirkaŭ li. Ili sidigis lin ien, li ne vidis kien.

Vipo klakis, la veturilo moviĝis sub li. Oni forkondukis lin.

Kiam li rericevis sian vidpovon, li estis sur la ŝoseo.

Vere la kavaliroj ploris kaj estis kortuŝitaj de profunda malĝojo, tamen la malĝojo ne sufokis ĉe ili ĉiujn gajajn emociojn de la koro. Unu el ili – ĉu estis Gösta Berling, la poeto, aŭ Beerencreutz, la kamfiludanta maljuna militisto, aŭ la vivlaca kuzo Kristoffer? – aranĝis tiel, ke oni ne bezonis preni la maljunan Kajsan el la stalo nek la putrantan ĉaron el ĝia remizo. Sed oni jungis grandan, blankmakulan bovon al fojnveturilo, kaj metinte la ruĝan keston, la verdan bareleton kaj la skulptitan manĝajkeston sur ĝi, oni fine metis sinjoron Julius, kies okuloj estis kovritaj de larmoj, ne sur la manĝaĵkeston aŭ la vestkeston sed sur la dorson de la blankmakula bovo.

Jen, tia estas la homo! Tro malforta por renkonti la doloron en ĝia tuta maldolĉo! La kavaliroj ja malĝojis pri tiu amiko, kiu foriris por morti, tiu velkanta lilio, tiu mortpafita kantcigno.

Tamen mildiĝis la premo sur iliaj koroj, kiam ili vidis lin foriri rajdante sur la dorso de la granda bovo, dum lia korpo skuiĝis pro plorsingultoj, dum liaj brakoj, etenditaj por iu lasta ĉirkaŭbrako, senespere falis malsupren, kaj liaj okuloj serĉis juston ĉe malmilda ĉielo.

Sur la ŝoseo disiĝis la nebulaĵoj de sinjoro Julius, kaj li rimarkis, ke li sidas sur la ondanta dorso de besto. Kaj oni diras, ke li tiam komencis cerbumi pri ĉio tio, kio povas okazi dum dek sep longaj jaroj. La maljuna Kajsa videble ŝanĝiĝis.

Ĉu la avenmanĝoj kaj la trifolikampoj en Ekeby povis kaŭzi ion tian? Kaj li kriis – mi ne scias, ĉu aŭdis tion la ŝtonoj ĉe la vojo aŭ la birdoj en la arbetaĵoj – sed vere estas ke li kriis:

”La diablo turmentu min, ŝajnas, ke vi ricevis kornojn, Kajsa!”

Post ankoraŭ iom da cerbumo li singarde glitigis sin malsupren de la bovdorso, iris en la fojnveturilon, eksidis sur la manĝaĵkesto kaj en pezaj pensoj pluveturis.

Post tempeto, kiam li proksimiĝis al Broby, li ekaŭdis taktfirman kanton:

”Unu, du,
Unu, du,
vermlandaj soldatoj venas nun.”

Tiel sonoris renkonte al li, sed soldatoj ne estis sed la gajaj fraŭlinoj el Berga kaj du el la belaj filinoj de la leĝisto en Munkerud, kiuj venis piedire laŭ la vojo. Ili metis siajn tukpaketojn kun manĝaĵo sur longajn stangojn, kiuj kuŝis kiel fusiloj sur iliaj ŝultroj, kaj ili kuraĝe marŝis antaŭen en la somera varmego, kantante en bona takto: ”Unu, du, unu, du – – –”

”Kien, sinjoro Julius?” ili kriis, kiam ili renkontis lin, sen atenti pri la nuboj de malĝojo, kiuj kovris lian frunton.

”Mi foriras de la hejmo de peko kaj vanto,” sinjoro Julius respondis. ”Mi ne volas resti plu inter maldiligentuloj kaj malbonfarantoj. Mi veturas hejmen al mia patrino.”

”Ho,” ili kriis, ”tio ne estas vera! Vi ne volas forlasi Ekebyn!”

”Jes,” li diris kaj frapis per la pugno sur la vestkeston. ”Kiel Lot fuĝis el Sodom kaj Gomora, tiel mi fuĝas el Ekeby. Nun ne troviĝas tie eĉ unu justa homo. Sed kiam la tero fendiĝos sub ili kaj la sulfura pluvo torentos el la ĉielo, tiam mi ĝojos pro la justa juĝo de Dio. Adiaŭ, knabinoj, gardu vin kontraŭ Ekeby!”

Post tio li volis pluveturi, sed tio neniel plaĉis al la gajaj knabinoj. Ili intencis supreniri al la monto Dunderklatten por surgrimpi ĝin, sed la vojo estis longa, kaj ili tre deziris veturi en la fojnveturilo de Julius ĝis la piedo de la monto.

Feliĉaj tiuj, kiuj povas ĝoji pri la sunlumo de la vivo kaj ne bezonas hederon por ŝirmi sian verton! Post du minutoj la volo de la knabinoj jam venkis. Sinjoro Julius turnis kaj direktis supren al Dunderklatten. Ridetanta li sidis sur la manĝaĵkesto, dum la veturilo pleniĝis de knabinoj. Laŭ la vojo kreskis lekantoj, kamomiloj kaj kukolpizoj[49]. Foje la bovo devis iom ripozi. Tiam la knabinoj eliris por kolekti florojn.

Baldaŭ multkoloraj florkronoj pendis ĉirkaŭ la kapo de Julius kaj la kornoj de la bovo.

Poste ili renkontis helajn junbetulojn kaj malhelajn alnetojn.

Tiam ili eliris kaj rompis branĉojn por ornami la veturilon.

Baldaŭ ĝi aspektis kiel veturanta arbareto. La tutan tagon regis plezuro kaj ludo.

Ju pli la tago pasis, des pli milda kaj hela fariĝis sinjoro Julius. Li disdonis sian manĝaĵprovizon inter la knabinoj kaj kantis kanzonojn por ili. Kiam ili staris sur la supro de Dunderklatten, kun la vasta pejzaĝo kuŝanta sub ili tiel fiera kaj bela, ke larmoj aperis en iliaj okuloj pro ĝia beleco, tiam Julius sentis la koron bati forte, la vortoj ŝtormis de liaj lipoj, kaj li parolis pri sia amata lando.

”Ho, Vermlando,” li diris, ”vi bela, vi brila! Ofte, kiam mi vidis vin sur karto antaŭ mi, mi demandis min, al kio vi similas, sed nun mi komprenas, kio vi estas. Vi estas maljuna, pia ermito, kiu sidas senmova kaj revas, kun krucmetitaj kruroj kaj la manoj ripozantaj sur la sino. Vi portas pintan ĉapon malsuprentiritan al viaj duonfermitaj okuloj. Vi estas meditanto, sankta revanto, kaj vi estas tre bela. Vastaj arbaroj estas via vesto. Longaj rubandoj el blua akvo kaj paralelaj ĉenoj el bluaj altaĵoj borderas ĝin. Vi estas tiel simpla, ke la fremdulo ne vidas, kiel bela vi estas. Vi estas malriĉa, kiel la piuloj deziras esti. Vi sidas senmova, dum la ondoj de Venern lavas viajn piedojn kaj viajn krucmetitajn krurojn. Maldekstre vi havas viajn ercejojn kaj minojn. Tie estas via batanta koro. Norde vi havas la malhelajn, belajn regionojn de la soleco kaj mistero. Tie estas via revanta kapo.

Kiam mi vidas vin, vi gigantsimila, vi serioza, mia okulo pleniĝas de larmoj. Vi estas severa en via beleco, vi estas medito, malriĉo, rezigno, kaj tamen mi vidas meze en via severo la dolĉajn trajtojn de mildo. Mi vidas vin kaj adoras. Se mi nur rigardas en la vastan arbaron, se tuŝas min nur rando de via vesto, mia spirito saniĝas. Horon post horo, jaron post jaro mi rigardis vian sanktan vizaĝon. Kiujn enigmojn vi kaŝas sub mallevitaj palpebroj, dieco de rezigno? Ĉu vi solvis la enigmon de vivo kaj morto, aŭ ĉu vi ankoraŭ cerbumas, vi sankta, gigantsimila? Por mi vi estas fleganto de grandaj, seriozaj pensoj. Sed mi vidas homojn rampi sur vi kaj ĉirkaŭ vi, estaĵojn, kiuj ŝajnas neniam rimarki la majeston de seriozo sur via frunto. Ili vidas nur la belecon de via vizaĝo kaj viaj membroj, kaj ĝi ravas ilin tiel, ke ili forgesas ĉion.

Ve al mi, ve al ni ĉiuj, infanoj de Vermlando! Belon, belon kaj nenion alian ni postulas de la vivo. Ni, infanoj de rezigno, de seriozo, de malriĉo, levas niajn manojn en unu sola longa preĝo kaj petas nur pri tiu sola bono: belo. La vivo estu kiel rozarbeto, floro de amo, vino kaj plezuroj, kaj ĝiaj rozoj estu akireblaj por ĉiu homo! Jen, tion ni deziras, kaj nia lando portas la trajtojn de severo, seriozo, rezigno. Nia lando estas la eterna simbolo de la cerbumado, sed ni havas neniujn pensojn.

Ho, Vermlando, vi bela, vi brila!”

Tiel li parolis kun larmoj en la okuloj, kaj la voĉo tremis pro emocio. La knabinoj aŭskultis lin kun miro kaj ne sen emocio. Malmulte ili komprenis la profundecon de tiuj sentoj, kiuj kaŝiĝis sub tiu surfaco briletanta pro ŝercoj kaj ridoj.

Kiam vesperiĝis kaj ili ree iris en la veturilon, la knabinoj apenaŭ sciis, kien sinjoro Julius kondukas ilin, ĝis ili haltis antaŭ la perono de Ekeby.

”Jen ni eniru tie ĉi, knabinoj, por danci iom,” sinjoro Julius diris.

Kion diris la kavaliroj, kiam ili vidis sinjoron Julius reveni kun velkinta florkrono ĉirkaŭ la ĉapelo kaj la veturilo plena de knabinoj?

”Ni ja povis supozi, ke knabinoj fortiris lin,” ili diris, ”alie li estus reveninta al ni multajn horojn pli frue.” Ĉar la kavaliroj memoris, ke tiu ĉi fojo estas ĝuste la deksepa, kiam sinjoro Julius provas forlasi Ekebyn, unu fojon en ĉiu pasanta jaro. Nun sinjoro Julius jam forgesis kaj tiun ĉi provon kaj ĉiujn aliajn. Lia konscienco ree dormis sian unujaran dormon.

Li estis grandioza viro, sinjoro Julius. Li estis malpeza en la danco, vigla ĉe la ludtablo. Plumon, penikon kaj arĉon lia mano same lerte traktis. Li havis facile tuŝeblan koron, belajn vortojn sur la lango, la gorĝon plena de kanzonoj. Sed por kio utilus ĉio tio, se li ne posedus konsciencon, kiu sentigas sin nur unufoje en la jaro, simile al tiuj efemeroj, kiuj liberigas sin el la malgajaj profundoj kaj prenas flugilojn por vivi nur kelkajn horojn en taglumo kaj sunbrilo?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.