La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIDEKA ĈAPITRO: La patrino de la infano

La infano naskiĝis en kamparana domo oriente de Klarelven.

La patrino de la infano venis tien kaj serĉis okupon iun tagon komence de junio. Iris malbone por ŝi, ŝi diris al la gemastroj, kaj poste ŝia patrino estis tiel kruda al ŝi, ke ŝi devis forkuri de la hejmo. Ŝi nomis sin Elisabet Karlsdotter, sed ŝi ne volis diri, de kie ŝi estas, ĉar tiam ili eble dirus al ŝiaj gepatroj, ke ŝi estas tie, kaj se ili trovus ŝin, ili mortturmentus ŝin, tion ŝi sciis. Ŝi ne postulis salajron, nur manĝaĵon kaj tegmenton super la kapo. Ŝi povis labori: teksi aŭ ŝpini aŭ prizorgi la bovinojn, kion ili volas. Se ili dezirus tion, ŝi ankaŭ povus pagi por si.

Ŝi estis sufiĉe ruza por veni al la domo nudpieda, kun la ŝuoj sub la brako, ŝi havis krudajn manojn, ŝi parolis la lingvon de la regiono, kaj ŝi portis la vestojn de kampara virino.

Oni kredis ŝin.

La mastro opiniis, ke ŝi ŝajnas malforta, kaj ne multe atendis de ŝia laborkapablo. Sed ie la kompatindulino ja devas esti. Kaj tial oni lasis ŝin resti.

Estis io ĉe ŝi, kio igis ĉiujn en la bieno esti afablaj al ŝi. Ŝi venis al bona loko. La homoj estis seriozaj kaj silentemaj. La mastrino ŝatis ŝin, de kiam ŝi eltrovis, ke ŝi scias teksi drelikon.

Ili pruntis drelikteksilon en la pastrodomo, kaj la patrino de la infano sidis ĉe la teksilo la tutan someron.

Neniu ekhavis la penson, ke ŝi bezonas ripozon. Ŝi devis labori kiel kamparanino la tutan tempon. Ŝi mem ankaŭ plej ŝatis labori. Ŝi ne plu estis malfeliĉa. La vivo inter la kamparanoj plaĉis al ŝi, kvankam ŝi devis malhavi ĉiujn komfortaĵojn, al kiuj ŝi kutimiĝis. Sed tie oni traktis ĉion simple kaj trankvile. La pensoj de ĉiuj turniĝis ĉirkaŭ la laboro, kaj la tagoj pasis tiel egalaj kaj unutonaj, ke oni eraris pri ili kaj kredis, ke oni estas meze en la semajno, kiam venis la dimanĉo.

Iun tagon en la fino de aŭgusto estis urĝo pri la avenrikolto, kaj la patrino de la infano iris sur la kampon por ligi garbojn.

Tiam ŝi trolacigis sin, kaj la inflano naskiĝis, sed tro frue.

Ŝi atendis ĝin en oktobro.

Jen la mastrino staris en la grandĉambro kun la infano por varmigi ĝin ĉe la fajro, ĉar la kompatindulo frostis en la aŭgusta varmo. La patrino de la infano kuŝis en la malantaŭa ĉambreto kaj aŭskultis tion, kion oni diris pri la etulo. Ŝi povis imagi, kiel servistoj kaj servistinoj alpaŝis por rigardi lin.

”Kia eta kompatindulo!” ili ĉiam diris, kaj poste ĉiam kaj senescepte sonis:

”Kompatinda estas vi, kiu ne havas patron!”

Ili ne plendis pri la kriado de la infano. Iel ili estis konvinkitaj, ke infanoj devas krii, kaj, se oni konsideras ĉion, la infano estas bona laŭ sia aĝo. Ŝajnis, ke ĉio estus bona, se ĝi nur havus patron.

La patrino kuŝis aŭskultante kaj meditante. Subite la afero ŝajnis al ŝi nekredeble grava. Kiel li povos trapasi la vivon, la kompatindulo?

Ŝi faris siajn planojn antaŭe. Ŝi restos en la kamparana domo la unuan jaron. Poste ŝi luos ĉambreton kaj akiros sian panon ĉe la teksilo. Ŝi intencis mem perlabori sufiĉe por nutri kaj vesti la infanon. Ŝia edzo ja povos plu kredi, ke ŝi estas neinda por li. Ŝi pensis, ke la infano eble fariĝos pli bona homo, se ŝi sola edukos lin, ol se stulta kaj fieraĉa patro gvidos lin.

Sed nun, kiam la infano naskiĝis, ŝi ne povis rigardi la aferon tiel. Nun ŝajnis al ŝi, ke ŝi estis egoisma. ”La infano devas havi patron,” ŝi diris al si mem.

Se la etulo ne estus tiel mizera kompatindulo, se li povus manĝi kaj dormi kiel aliaj infanoj, se la kapo ne kliniĝus senĉese al unu ŝultro, kaj se li ne estus tiel proksima al morto, kiam venis la krampfatakoj, tiam la demando ne estus tiel nemezureble grava.

Ne estis tre facile decidiĝi, kaj ŝi devis tuj fari decidon. La infano havis tri tagojn, kaj la kamparanoj en Vermlando malofte prokrastas pli longe por konduki siajn infanojn al la bapto.

Sub kiu nomo la etulo jen estos enskribata en la preĝejan libron, kaj kion la pastro volos ekscii pri la patrino de la infano?

Certe estus maljusto al la infano enskribi ĝin kiel senpatran.

Jen se tiu infano fariĝus malforta kaj malsaneca viro, kiel ŝi tiam povus respondi pri tio, ke ŝi forprenis de ĝi la avantaĝon de deveno kaj riĉo?

La patrino de la infano ja rimarkis, ke ordinare estas ĝojo kaj tumulto, kiam infano venas en la mondon. Nun ŝajnis al ŝi, ke la vivo devas esti peza por la etulo, kiun ĉiuj kompatas.

Ŝi volis vidi lin dormi sur silko kaj puntoj, kiel decas por filo de grafo. Ŝi volis vidi lin ĉirkaŭita de ĝojo kaj fiereco.

La patrino de la infano komencis opinii, ke ŝi agas tro maljuste al ĝia patro. Ĉu ŝi havas rajton teni ĝin por si sola? Ne povas esti tiel. Tian altvaloran aĵeton, kies valoron homa kompreno ne povas pritaksi, ĉu ŝi povas preni ĝin nur por si?

Tio certe ne estus justa ago.

Sed ŝi ne emis reiri al sia edzo. Ŝi timis, ke tio estus ŝia morto. Sed la etulo estis en pli granda danĝero ol ŝi. Li povus morti ĉiumomente, kaj li ne estis baptita.

Tio, kio forpelis ŝin de la hejmo, la granda peko, kiu loĝis en ŝia koro, estis for. Tute certe ŝi nun havis amon por neniu krom la etulo. Ne estis tro peza devo provi havigi al li lian ĝustan lokon en la vivo.

La patrino de la infano vokigis la mastron kaj la mastrinon kaj diris al ili ĉion. La viro veturis al Borg por diri al grafo Dohna, ke lia grafino vivas, kaj ke infano naskiĝis.

La kamparano venis hejmen malfrue en la vespero. Li ne renkontis la grafon, ĉar tiu forvojaĝis, sed li iris al la helppastro en Svartsjö kaj parolis kun li pri la afero.

Jen la grafino eksciis, ke oni deklaris ŝian edzinecon nevalida, kaj ke ŝi ne plu havas edzon.

La helppastro skribis afablan leteron al ŝi kaj proponis al ŝi hejmon en sia propra domo.

Ankaŭ oni sendis al ŝi leteron, kiu verŝajne venis al Borg kelkajn tagojn post ŝia forkuro, kaj kiu estis de ŝia patro al grafo Henrik. Kredeble ĝuste tiu letero, en kiu la maljunulo petis la grafon rapidigi la leĝigon, montris al la grafo la plej facilan manieron liberiĝi de sia edzino.

Oni povas kompreni, ke kolero pli ol malĝojo ekregis la patrinon de la infano, kiam ŝi aŭdis la rakonton de la kamparano.

La tutan nokton la dormo ne venis al ŝia lito. ”La infano devas havi patron,” ŝi ree kaj ree pensis.

La postan matenon la kamparano devis por ŝi veturi al Ekeby por venigi Göstan Berling.

Gösta faris al la silentema viro multajn demandojn sed eksciis nenion. Jes, la grafino estis en lia domo la tutan someron.

Ŝi estis sana kaj laboris. Nun infano naskiĝis. La infano estas malforta, sed la patrino baldaŭ ree estos sana.

Gösta demandis, ĉu la grafino scias, ke la geedzeco estas nuligita.

Jes ŝi scias tion nun. Ŝi eksciis tion hieraŭ.

Kaj dum la tuta veturo Gösta havis jen febron, jen frostotremojn.

Kion ŝi volas de li? Kial ŝi venigas lin?

Li pensis pri la somera vivo ĉe la bordo de Löven.

Per ŝerco kaj ludo kaj plezurveturoj ili pasigis la tagojn, kaj dume ŝi laboris kaj suferis.

Neniam li imagis eblecon revidi ŝin. Ho, se li nur estus povinta esperi! Tiam li estus iranta al ŝi kiel pli bona homo. Al kio li nun povis rerigardi krom al la ordinaraj frenezaĵoj?

Ĉirkaŭ la oka vespere li alvenis kaj tuj estis kondukata al la patrino de la infano. Estis krepuske en la ĉambro. Li povis apenaŭ vidi ŝin, kie ŝi kuŝis. La mastrino kaj la mastro ankaŭ envenis.

Jen oni devas scii, ke ŝi, kies blanka vizaĝo lumis al li el la krepusko, ankoraŭ estis la plej alta kaj pura, kion li sciis, la plej bela animo, kiu vestis sin per tera polvo. Kiam li nun ree sentis la benon de ŝia ĉeesto, li volus ekgenui por danki ŝin pro tio, ke ŝi denove aperas al li, sed emocio tiel superregis lin, ke li povis nenion diri aŭ fari.

”Kara grafino Elisabet!” li nur elkriis.

”Bonan vesperon, Gösta!”

Ŝi etendis al li sian manon, kiu ŝajne ree fariĝis mola kaj diafana. Ŝi kuŝis silenta, dum li batalis kontraŭ sia emocio.

La patrino de la infano ne estis skuata de forte ekŝtormantaj sentoj, kiam ŝi vidis Göstan. Nur tio mirigis ŝin, ke li ŝajne plej atentas pri ŝi, kvankam li ja devas kompreni, ke nun temas nur pri la infano.

”Gösta,” ŝi diris milde, ”vi nun devas helpi min, kiel vi iam promesis. Vi scias, ke mia edzo forlasis min, tiel ke mia infano ne havas patron.”

”Jes, grafino, sed tio ja devas esti ŝanĝebla. Nun, kiam naski ĝis infano, oni certe povas devigi la grafon leĝigi la edzecon.

Estu certa, ke mi helpos vin.”

La grafino ridetis. ”Ĉu vi kredas, ke mi volas altrudi min al grafo Dohna?”

La sango kuris en la kapon de Gösta. Kion ŝi do deziras?

Kion ŝi postulas de li?

”Venu tien ĉi, Gösta!” ŝi diris kaj ree etendis la manon.” Vi ne koleru al mi pro tio, kion mi nun diros, sed mi pensis, ke vi, kiu estas, kiu estas …”

”Eksigita pastro, drinkegulo, kavaliro, la murdinto de Ebba Dohna, mi scias la tutan meritliston ,…”

”Ĉu vi jam koleras, Gösta?”

”Mi plej ŝatus, ke vi ne dirus ion plu.”

Sed la patrino de la infano daŭrigis:

”Estas multaj, Gösta, kiuj volis edziniĝi kun vi pro amo, sed pri mi ne estas tiel. Se mi amus vin, mi ne kuraĝus paroli tiel, kiel mi nun parolas. Por mi mem mi ne volus peti pri io tia, Gösta, sed vidu, pro la infano mi povas fari tion. Certe vi jam komprenas, pri kio mi intencas peti vin. Certe estas granda malhonoro por vi, ĉar mi estas senedza virino, kiu havas infanon. Mi ne pensis pri tio, ke vi volas fari tion, ĉar vi estas pli malbona ol aliaj, sed jes! mi pensis ankaŭ pri tio. Sed plej multe mi pensis pri tio, ke vi eble volas fari tion, ĉar vi estas bona, Gösta, ĉar vi estas heroo kaj povas oferi vin. Sed eble mi tro multe postulas. Eble io tia ne estas ebla por viro. Se vi tro malestimas min, se estas tro abomene por vi esti nomata patro de infano de iu alia, jen nur diru tion! Mi ne koleros. Mi ja komprenas, ke mi postulas tro multe, sed la infano estas tiel malsana, Gösta. Estas tiel kruele, ke je ĝia bapto oni ne povos diri la nomon de la edzo de ĝia patrino.”

Li, kiu aŭskultis ŝin, spertis la saman senton, kiel en tiu printempa tago, kiam li devis surbordigi ŝin kaj lasi ŝin al sia sorto. Nun li devas helpi al ŝi detrui ŝian estontecon, ŝian tutan estontecon. Li, kiu amas ŝin, devas fari tion.

”Mi faros ĉion, kion vi volas,” li diris.

La postan tagon li parolis kun la ĉefparoĥestro en Bro, ĉar Bro estas ĉefparoĥo de Svartsjö, kaj tie oni devas sciigi pri edziĝo.

Lia rakonto tuŝis la bonan, maljunan ĉefparoĥestron, kaj li promesis zorgi pri fianĉindonanto[57] kaj similaj aferoj.

”Jen,” li diris, ”vi devas helpi ŝin, Gösta, tion vi devas. Alie ŝi povus freneziĝi. Ŝi kredas, ke ŝi domaĝis al la infano per tio, ke ŝi forprenis ĝian pozicion en la vivo. Tiu virino havas treege senteman konsciencon.”

”Sed mi scias, ke mi malfeliĉigos ŝin,” Gösta diris.

”Tion vi tute ne rajtas fari, Gösta. Nun vi devas fariĝi racia viro, kiam vi devos zorgi pri edzino kaj infano.”

Ĉiuokaze la paroĥestro volas iri al Svartsjö por paroli kun la helppastro kaj la leĝisto. Ĉio finiĝis tiel, ke la postan dimanĉon, la unuan de septembro, estis anoncata en Svartsjö geedziĝo de Gösta Berling kaj Elisabet von Thurn.

Poste oni plej singarde kondukis la patrinon de la infano al Ekeby, kaj tie oni baptis la infanon.

La ĉefparoĥestro tiam parolis kun ŝi kaj diris, ke ŝi ankoraŭ povas nuligi sian decidon edziniĝi kun tia viro, kia Gösta Berling.

Ŝi ja unue devus skribi al sia patro.

”Mi ne povas penti,” ŝi diris. ”Imagu, se mia infano mortus antaŭ ol ricevi patron!”

Kiam la tria anoncotago venis, la patrino de la infano jam plurajn tagojn estis sana kaj surpiede. Posttagmeze la ĉefparo ĥestro venis al Ekeby kaj edzinigis ŝin al Gösta Berling.

Sed neniu pensis pri tio, ke tio estas edziĝofesto. Gastoj ne estis invititaj. Oni nur havigis patron al la infano, nenion pli.

La patrino de la infano radiis en kvieta ĝojo, kvazaŭ ŝi atingis grandan celon en la vivo. La fianĉo estis ĉagrenita. Li pensis pri tio, ke ŝi detruas sian estontecon per edziniĝo kun li.

Li kun teruro rimarkis, kiel li verdire apenaŭ ekzistas por ŝi.

Ĉiuj ŝiaj pensoj estis ĉe la infano.

Kelkajn tagojn poste la patro kaj la patrino funebris. La infano mortis dum krampfatako.

Al multaj ŝajnis, ke la patrino de la infano ne malĝojis tiel forte kaj profunde, kiel oni atendis. Estis brilo de triumfo sur ŝi. Estis, kvazaŭ ŝi jubilis pro tio, ke ŝi povis detrui sian tutan estontecon por la infano. Kiam la etulo venos al la anĝeloj, li tamen memoros, ke li sur la tero havis patrinon, kiu amis lin.

* * *

Ĉio tio okazis silente kaj nerimarkite. Kiam la edziĝo de Gösta Berling kun Elisabet von Thurn anonciĝis en Svartsjö, plej multaj eĉ ne sciis kiu estas la fianĉino. La pastroj kaj la superuloj, kiuj ja sciis pri la afero, parolis malmulte pri ĝi. Estis, kvazaŭ ili timus, ke iu, kiu perdis fidon al la potenco de la konscienco, malbone interpretus la agon de la juna virino. Ili tre, tre timis, ke iu venos kaj diros: ”Jen, tamen estis tiel, ke ŝi ne povis venki sian amon al Gösta. Jen ŝi edziniĝis kun li sub belŝajna preteksto.” Ho, la maljunaj ankoraŭ tiel protektis la junan virinon. Neniam ili povis toleri, ke oni diras ion malbonan pri ŝi. Ili apenaŭ volis konfesi, ke ŝi pekis. Ili ne volis vidi, ke ia kulpo makulas tiun animon, kiu tiel timis la malbonon.

Alia grava afero okazis ĝuste tiam, kiu ankaŭ kaŭzis, ke oni malmulte parolis pri la edziĝo de Gösta.

Okazis, ke akcidento trafis majoron Samzelius. Li fariĝis pli kaj pli stranga kaj homevitema. Li plej ofte kunestis kun bestoj kaj kolektis tutan areton da bestoj en Sjö.

Li ankaŭ estis danĝera, ĉar li ĉiam portis sian ŝargitan pafilon kaj fojon post fojo malŝargis ĝin sen tro atenti, kien li celas. Iun tagon mordis lin malsovaĝa urso, kiun li nevole pafvundis. La vundita besto atakis lin, kiam li staris tuj ekster la krado, kaj sukcesis fortege mordi lian brakon. Poste la besto trabreĉis kaj kuris al la arbaro.

La majoro devis resti en la lito kaj mortis pro tiu vundo, sed nur tuj antaŭ kristnasko. Se la majorino estus sciinta, ke li estas malsana, ŝi estus povinta repreni la potencon super Ekeby. Sed la kavaliroj sciis ja, ke ŝi ne revenos, antaŭ ol ilia jaro finiĝos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.