La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

UNUA ĈAPITRO: La pejzaĝo

Nun mi devas priskribi la longan lagon, la riĉan ebenon kaj la bluajn montojn, pro tio ke ili estas la scenejo, kie Gösta Berling kaj la kavaliroj de Ekeby pasigis sian gajan vivon.

La lago havas siajn fontojn sufiĉe malproksime en la nordo, kaj estas belega lando por lago. La arbaro kaj la montoj neniam ĉesas kolekti akvon por ĝi, torentoj kaj riveretoj saltas en ĝin dum la tuta jaro. Ĝi havas delikatan, blankan sablon, sur kiu ĝi povas etendi sin, terlangojn kaj insuletojn ĝi povas rigardi kaj respeguli, nikso kaj nimfo libere movas sin tie, kaj rapide ĝi kreskas, fariĝas granda kaj bela. Tie norde ĝi estas gaja kaj afabla: oni vidu ĝin en somera mateno, kiam ĝi kuŝas novvekiĝinta sub nebula vualo, kaj oni tuj rimarkas, kiel gaja ĝi estas. Unue ĝi iom petolas, tre, tre malrapide elrampas el la malpeza kovraĵo, tiel sorĉe bela, ke oni apenaŭ rekonas ĝin, sed poste ĝi per unu movo fortiras la tutan kovrilon kaj kuŝas tie nuda kaj roza kaj briletas en la matena lumo.

Sed tiu luda vivo ne kontentigas la lagon, ĝi enpremas sin en malvastan akvokolon, trabreĉas kelkajn sabloaltaĵojn sude kaj serĉas por si novan regnon. Ĝi ankaŭ trovas; ĝi fariĝas pli granda kaj potenca, devas plenigi senfundajn profundaĵojn kaj ornami bonkulturitan regionon. Sed nun la akvo fariĝas pli malhela, la bordo malpli varia, la ventoj pli akraj, la tuta karaktero pli severa. Impona kaj belega lago ĝi estas. Multaj ŝipoj kaj trunkoflosoj veturas tie, malfrue ĝi ekĝuas vintroripozon, plej ofte nur post kristnasko. Ofte ĝi estas en grumbla humoro, ĝi povas ŝaŭmi blanke pro kolero kaj renversi velboatojn, sed ĝi ankaŭ povas kuŝi en reva kvieto kaj respeguli la ĉielon.

Sed pli malproksimen en la mondo la lago volas iri, kvankam la montoj ŝajnas pli kaj pli severaj kaj la loko pli kaj pli malvastiĝas, ju pli suden ĝi venas, tiel ke ĝi ankoraŭfoje kiel mallarĝa akvokolo devas rampi inter sablaj bordoj. Poste ĝi etendas sin la trian fojon sed ne kun la samaj beleco kaj digno kiel antaŭe.

La bordoj malaltiĝas kaj fariĝas unutonaj, pli mildaj ventoj venas, la lago frue ekripozas por la vintro. Ĝi ankoraŭ estas bela, sed ĝi perdis la junaĝan viglon kaj la viraĝan forton – ĝi estas lago kiel ĉiuj aliaj. Per du brakoj ĝi palpe serĉas vojon al Venern, kaj kiam tiu estas trovita, ĝi en maljunaĝa kadukeco ĵetas sin malsupren sur grandaj krutaĵoj kaj dum lasta, brua grandfaro eniras la ripozon.

Same longa kiel la lago estas la ebeno; sed estu certa, ke estas malfacile por ĝi iri antaŭen inter lagoj kaj montoj, ekde la kaldrona valo ĉe la plej norda punkto de la lago, kie ĝi unue kuraĝas etendi sin kaj poste dum la tuta vojo, ĝis ĝi, venkinte, trankvile ekkuŝas apud la bordo de Venern. Kompreneble la ebeno preferus sekvi la lagobordon laŭ ĝia tuta longo, sed la montoj ĉiam kontraŭstaras. La montoj estas grandegaj muroj el gnejso, kovritaj de arbaroj plenaj de ravinoj malfaciligaj por vojaĝo, riĉaj de musko kaj likeno, en tiuj malnovaj tempoj hejmo por amasoj da ĉasaĵo. Ofte oni renkontas akvoplenan torfejon aŭ lageton kun malhela akvo meze inter la longaj altaĵoj. Tie kaj tie troviĝas karbigejo aŭ loko senarba, kie oni prenis trunkojn aŭ brullignon, aŭ kulturita terpeco, kaj tuj atestas, ke la montoj toleras ankaŭ laboron. Sed ordinare ili kuŝas en senzorga kvieto, dum ombroj kaj helaĵoj ludas sian eternan ludon sur iliaj deklivoj.

Kaj la ebeno, kiu estas pia kaj riĉa kaj ŝatas laboron, ĉiam militas kontraŭ tiuj montoj, tute amike cetere.

”Estas ja tute sufiĉe,” la ebeno diras al la montoj, ”ke vi starigas viajn murojn ĉirkaŭ mi, ili sufiĉe protektas min.”

Sed la montoj ne atentas pri tia parolo. Ili sendas longajn ĉenojn de altaĵoj kaj nudaj altebenoj ĝis la lago. Ili starigas belegajn rigardturojn sur ĉiu terlango kaj efektive tiel malofte forlasas la bordon, ke la ebeno nur en kelkaj lokoj povas ruliĝi sur la mola sablo de la akvorando. Sed plendo ne havas sencon.

”Ĝoju, ke ni staras tie ĉi!” diras la montoj. ”Pensu pri la tempo antaŭ kristnasko, kiam la mortmalvarmaj nebuloj tagon post tago ŝvebas super Löven! Ni faras bonan servon en nia loko.”

La ebeno plendas pri tio, ke ĝi havas malgrandan lokon kaj ne povas rigardi malproksimen.

”Vi estas stulta,” la montoj respondas, ”vi devus senti la blovon tie ĉi apud la lago. Por elteni ion tian oni bezonas almenaŭ ŝtonan dorson kaj picean pelton. Cetere vi povas rigardi nin kaj esti kontenta.”

Jes, ĝuste tion la ebeno faras, rigardas la montojn. Ĝi bone konas ĉiujn misterajn nuancojn de helo kaj ombro, kiuj moviĝas sur ili. Ĝi scias, kiel ili en tagmeza lumo malaltiĝas al la horizonto, malaltaj kaj hele bluetaj, kaj en matena kaj vespera lumo levas sin respektinde altaj, klarbluaj kiel la ĉielo en zenito. Kelkfoje la lumo falas tiel akre sur ilin, ke ili fariĝas verdaj aŭ nigrebluaj, kaj ĉiu unuopa pino, ĉiu vojo kaj ravino estas videbla de mejlolonga distanco.

Kelkie okazas ja, ke la montoj iras flanken, donante lokon al la ebeno, por ke ĝi povu rigardi la lagon. Sed kiam ĝi ekvidas la lagon, kiam ĝi kolere siblas kaj sputas kiel sovaĝa kato aŭ estas kovrita de la malvarma fumo, kiu devenas de tio, ke la nimfo okupas sin pri lavado aŭ bierfarado, tiam ĝi baldaŭ konsentas al la montoj kaj retiras sin en sian mallarĝan kaptitejon.

De la plej malnova tempo la homoj kulturis la belegan ebenon, kaj tie fariĝis riĉa regiono. Uzinoj kaj muelejoj estiĝis ĉiuloke, kie rivereto kun sia blankŝaŭma torento ĵetas sin malsupren sur la borda deklivo. Sur la helaj, senarbaj lokoj, kie la ebeno venas al la lago, oni konstruis preĝejojn kaj pastrodomojn, sed ĉe la valrandoj, meze sur la deklivoj sur ŝtonplena tero, kie la greno ne bone kreskas, tie kuŝas la domoj de la kamparanoj, loĝejoj de oficiroj kaj kelkaj grandbienoj.

Tamen oni rimarku, ke la regiono dum la 1820-aj jaroj tute ne estis tiel kulturita kiel nun. Estis arbaro, lago aŭ marĉo en multaj lokoj, kiuj nun estas kulturataj. La homoj ankaŭ ne estis tre multnombraj. Ili akiris sian vivtenon parte per transportado aŭ per laboro ĉe la multaj uzinoj, parte per laboro en aliaj lokoj; la agrikulturo ne povis nutri ilin. En tiu tempo la loĝantoj de la ebeno vestis sin per hejme teksitaj vestoj, manĝis avenan panon kaj kontentiĝis pri taga salajro de dekdu ŝilingoj[7]. La mizero estis granda ĉe multaj el ili, sed ofte mildigis ĝin gaja kaj agrabla humoro kaj denaska lerteco kaj taŭgeco.

Tiuj tri, la longa lago, la riĉa ebeno kaj la bluaj montoj formis la plej belan pejzaĝon, kiel ankoraŭ nun, same la homoj ankoraŭ nuntempe estas fortikaj, kuraĝaj kaj tre talentaj. Nun ili ankaŭ faris bonan progreson kaj en bonstato kaj en kleriĝo.

Bone prosperu por ili, kiuj loĝas ĉe la longa lago kaj la bluaj montoj! Estas kelkaj el iliaj memoroj, kiujn mi nun priskribos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.