La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEKOKA ĈAPITRO: La Morto-Liberiganto

Mia pala amiko, la Morto-Liberiganto, en aŭgusto, kiam la noktoj estis palaj de lunlumo, venis al la hejmo de kapitano Uggla. Sed li ne kuraĝis iri rekte en la gastaman hejmon, ĉar estas malmultaj, kiuj amas lin.

Mia pala amiko, la Morto-Liberiganto, havas kuraĝan koron.

Lia plezuro estas rajdi tra la aero, portata de ardantaj kanonkugloj. Li portas la siblantan grenadon sur la nuko kaj ridas, kiam ĝi krevas kaj la splitoj disflugas. Li ŝvebas en la fantomdanco en la tombejoj kaj ne timas la pesthalojn de la malsanulejoj, sed li hezitas ĉe la sojlo de la justulo, ĉe la pordo de la bonulo. Ĉar li ne volas esti salutata de ploro sed de silenta ĝojo, li, kiu liberigas la animojn el la katenoj de sufero, kiu liberigas la animojn de la peza polvo kaj lasas ilin sperti la liberan, belan vivon en la spacoj.

La morto ŝteliris en la malnovan arbareton malantaŭ la loĝodomo, kie ankoraŭ hodiaŭ maldikaj, blanktrunkaj betuloj konkure serĉas la lumon de la ĉielo por la maldensaj folifaskoj en iliaj suproj. En tiu arbareto, kiu tiam estis juna kaj plena de kovranta verdaĵo, kaŝis sin mia pala amiko, dum regis la tago, sed en la noktoj li staris ĉe la rando de la arbaro, blanka kiaj pala, kun la falĉilo brileganta en la lunlumo.

Ho Eroso! Vi estas la dio, kiu plej ofte posedis la arbareton.

La maljunaj povas rakonti, kiel amantaj paroj en pasinta tempo serĉis ĝian kvieton. Kaj ankoraŭ hodiaŭ, kiam mi preterveturas la bienon Berga, plendante pro la penigaj deklivoj kaj la sufoka polvo, mi sentas plezuron vidante tiun arbareton, kun ĝiaj maldensaj blankaj trunkoj, kiuj brilas en la memoro pri la amo de junaj, belaj homoj.

Sed tiam la morto staris tie, kaj la bestoj de la nokto vidis lin. Vesperon post vespero la homoj en Berga aŭdis, kiel la vulpo hurlas por sciigi lian alvenon. La kolubro serpentis sur la sablovojo al la loĝdomo. Ĝi ne povis paroli, sed ili ja komprenis, ke ĝi venas kiel antaŭiranto de la potenculo. Kaj sur la pomarbo antaŭ la fenestro de la kapitanedzino la strigo aŭdigis sian krion. Ĉar ĉio en la naturo sentas la morton kaj timas.

Jen okazis, ke la leĝista familio en Munkerud, kiu ĉeestis regalon en la pastrodomo de Bro, preterveturis Bergan ĉirkaŭ la dua en la nokto kaj vidis kandelon bruli en la fenestro de la gastĉambro. Klare ili vidis la flavan flamon kaj la blankan kandelon, kaj poste ili mire rakontis pri la kandelo, kiu brulis en la somera nokto.

Tiam ridis la gajaj fraŭlinoj en Berga kaj diris, ke la leĝista familio havis vizion, ĉar la sebokandeloj en ilia hejmo elĉerpi ĝis, finbruligitaj jam en marto. Tiam ĵuris la kapitano, ke dum tagoj kaj semajnoj neniu loĝis en la gastĉambro. Sed la kapitanedzino silentis kaj paliĝis, ĉar tiu blanka kandelo kun la klara flamo kutimis montri sin, kiam iun el ŝiaj parencoj liberigos la morto, la Morto-Liberiganto.

Nelonge post tio, iun tagon en la radia aŭgusto, Ferdinand venis hejmen de la termezurista ofico en la nordaj arbaroj. Li venis, pala kaj malsana kaj kun iu nesanigebla malbono loĝanta en la pulmoj, kaj kiam la kapitanedzino vidis lin, ŝi tuj sciis, ke ŝia filo devos morti.

Li do foriros, tiu bona filo, kiu neniam kaŭzis eĉ unu ĉagrenon al siaj gepatroj. La junulo forlasos la ĝojon kaj feliĉon de la tero kaj la belan amatan fianĉinon, kiu atendas lin, kaj la riĉajn bienojn, la tondrantajn martelojn, kiuj alie fariĝis liaj.

Kiam mia pala amiko atendis unu lun-daŭron, li fine prenis kuraĝon kaj iun nokton iris al la loĝodomo. Li pensis pri tio, kiel malsato kaj mizero tie ĉi renkontis gajajn vizaĝojn, kial oni do ne akceptu ankaŭ lin kun ĝojo?

Li malrapide venis sur la sablovojo, ĵetante malhelan ombron sur la herbtapiŝon, kie la rosgutoj brilis en la lunradioj.

Li ne venis kiel gaja rikoltanto kun floroj sur la ĉapelo kaj la brako ĉirkaŭ la talio de sia knabino. Li iris klinita kiel konsumita malsanulo kaj kaŝis la falĉilon en la faldoj de la mantelo, dum strigoj kaj vespertoj flirtis ĉirkaŭ li.

En tiu nokto la kapitanedzino, kiu kuŝis sendorma, aŭdis frapetojn sur la fenestrotabulo, kaj ŝi levis sin en la lito kaj demandis:

”Kiu frapas?”

Kaj la maljunaj diras, ke la morto respondis al ŝi: ”Estas la morto, kiu frapas.”

Tiam ŝi ellitiĝis, malfermis sian fenestron kaj vidis strigojn kaj vespertojn flirti en la lunlumo, sed la morton ŝi ne vidis.

”Venu,” ŝi diris duonlaŭte, ”amiko kaj liberiganto! Kial vi tiel longe ne venis? Mi atendis, mi vokis. Venu kaj liberigu mian filon!”

Tiam la morto englitis en la domon, ĝoja kiel kompatinda eksigita majesto, kiu en la kadukeco de sia maljunaĝo rericevas sian kronon, ĝoja kiel infano, kiam oni vokas ĝin por ludo.

La postan tagon la kapitanedzino eksidis ĉe la malsanlito de sia filo kaj parolis kun li pri la feliĉo kaj la bela vivo de la liberigitaj animoj.

”Ili laboras,” ŝi diris, ”ili agas. Kiaj artistoj, mia filo, kiaj artistoj! Diru, kio vi volas fariĝi, kiam vi venos inter ilin! Unu el la skulptistoj sen ĉiziloj, kiuj kreas rozojn kaj liliojn, unu el la majstroj de la vesperruĝo. Kaj kiam la suno subiĝas plej bele, mi sidos pensante: tion Ferdinand faris.

Mia kara filo, imagu kiom por vidi, kiom por fari! Imagu ĉiujn semojn, kiujn oni printempe devas veki al la vivo, tiujn ŝtormojn, kiujn oni devas direkti, tiujn sonĝojn, kiujn oni devas elsendi! Kaj imagu tiujn longajn vojaĝojn en la spaco de mondo al mondo!

Memoru min, mia filo, kiam vi vidos tiom da belo! Via kompatinda patrino neniam vidis ion alian ol Vermlandon.

Sed iun tagon vi paŝos antaŭ nian Sinjoron kiaj petos lin, ke li donu al vi unu el tiuj malgrandaj mondoj, kiuj ruliĝas en la spaco, kaj li donos ĝin al vi. Kiam vi ricevos ĝin, ĝi estos malvarma kaj malhela, plena de abismoj kaj rokoj, kaj tie trovi ĝas nek floroj nek bestoj. Sed vi laboros pri tiu stelo, kiun Dio donis al vi. Vi kondukos tien lumon, varmon kaj aeron, vi havigos plantojn kaj najtinglalojn kaj klarokulajn gazelojn, vi igos torentojn salti en la abismojn, vi starigos montojn kaj prisemos la ebenojn per plej ruĝaj rozoj. Kaj kiam mi mortos, Ferdinand, kiam mia animo timos pro la longa vojaĝo kaj timos forlasi konatajn regionojn, tiam vi sidos atendante ekster la fenestro en veturilo, al kiu estos jungitaj paradizbirdoj, en glimanta orveturilo, mia Ferdinand.

Kaj mia mizera, maltrankvila animo estos prenata en vian veturilon kaj sidos apud vi, honorata kiel reĝino. Poste ni veturos tra la spaco preter la brilvibrantaj mondoj, kaj kiam ni pliproksimiĝos al tiuj domoj de la ĉielo kaj ili fariĝos pli kaj pli brilaj, tiam mi, kiu ne komprenos pli bone, demandos: ’Ĉu ni ne haltu tie aŭ tie?’

Sed vi ridetas silente por vi mem kaj instigas la birdojn.

Fine ni venas al la plej malgranda el la mondoj, sed la plej bela el ĉiuj, kiujn mi vidis, kaj tie ni haltas antaŭ orbrila kastelo, kaj vi lasas min eniri en la eternan hejmon de ĝojo.

Tie la provizejoj estas plenaj kaj la libroŝrankoj. Tie ne staras picearbaro, kiel tie ĉi en Berga, kiu kaŝas la belan mondon, sed mi elrigardas sur vastajn marojn kaj sunajn ebenojn, kaj mil jaroj estas kiel unu tago.”

Tiel mortis Ferdinand, ravita de helaj vizioj, ridetante al la brilo de la estonteco.

Mia pala amiko, la Morto-Liberiganto, neniam travivis ion tiel dolĉan. Vere troviĝis homoj, kiuj ploris ĉe la mortlito de Ferdinand Uggla, sed la malsanulo mem ridis al la viro kun la falĉilo, kiam tiu eksidis sur la litrando, kaj lia patrino aŭskultis la stertorojn kiel belan muzikon. Ŝi timis, ke la morto ne povos plenumi sian faron, kaj kiam ĉio estis finita, larmoj aperis en ŝiaj okuloj, sed estis larmoj de ĝojo, kiuj falis sur la rigidan vizaĝon de ŝia filo.

Neniam oni tiel honoris mian palan amikon kiel dum la enterigo de Ferdinand Uggla. Se li kuraĝus montri sin, li venus en plumornamita bireto kaj orbrodita mantelo kaj dancus antaŭen sur la tombeja vojo antaŭ la funebra procesio, sed jen la maljuna solulo sidis kaŭre sur la tombeja muro kun sia malnova nigra mantelo sur si kaj rigardis la alvenon de la procesio.

Ho, tio estis stranga funebra procesio! Suno kaj helaj nubetoj gajigis la tagon, longaj vicoj da palisoj kun sekalgarboj ornamis la kampojn, la astrakanoj en la paroĥestra ĝardeno brilis diafanaj kaj klaraj, kaj en la rozkvartalo de la sakristiana domo brilis dalioj kaj studentdiantoj.

Estis stranga funebra procesio, kiu iris inter la tilioj. Antaŭ la florornamita ĉerko iris belaj infanoj kaj ŝutis florojn. Neniuj funebraj vestoj estis videblaj, neniu krepo, neniuj blankaj funebrokolumoj kun larĝaj randoj, ĉar la kapitanedzino volis, ke li, kiu mortis en ĝojo, ne estu kondukata al la bona rifuĝejo de malgaja funebra procesio, sed de brila edziĝofesta procesio.

Tuj post la ĉerko iris Anna Stjärnhök, la bela, radia fianĉino de la mortinto. Ŝi metis la edziniĝan kronon sur sian kapon, surmetis la edziniĝan vualon kaj vestis sin per edziniĝa trenrobo el blanka, nuanciĝanta silko. Tiel ornamita ŝi iris por esti kunligita kun la tombo, kun polviĝanta fianĉo.

Post ŝi ili venis duope, altaj, maljunaj sinjorinoj kaj belstaturaj viroj. La imponaj brilaj sinjorinoj venis kun fulmradiaj bukoj kaj broĉoj, kun laktoblankaj perloĉenoj kaj brakringoj el oro. La plumoj en iliaj turbanoj leviĝis kun silko kaj puntoj alte super la kanonbukloj, kaj de iliaj ŝultroj ŝvebis la maldikaj silkoteksitaj ŝaloj, kiujn ili iam ricevis kiel edziniĝdonacon, malsupren sur robojn el multkolora silko. Kaj la viroj venis en sia plej bona ornamaĵo, kun pufiĝantaj krispkolumoj, en altkolumaj frakoj kun oritaj butonoj kaj en vestoj el rigida brokato aŭ riĉe brodita veluro. Estis edziĝa procesio; tiel volis la kapitanedzino.

Mem ŝi iris tuj post Anna Stjärnhök, kondukata de sia edzo. Se ŝi posedus robon el brila brokato, ŝi portus ĝin, se ŝi posedus ornamaĵojn kaj brilan turbanon, ŝi portus ankaŭ ilin por honori sian filon en lia festotago. Sed jen ŝi posedis nur tiun nigran taftrobon kaj tiujn flaviĝintajn puntojn, kiuj vidis tiom da festoj, kaj ŝi portis ilin ankaŭ dum tiu ĉi.

Kvankam la funebraj gastoj venis kun brilo kaj pompo, neniu okulo tamen estis seka, kiam ili dum kvieta sonorado iris al la tombo. Viroj kaj virinoj ploris, ne tiom pro la mortinto kiom pro si mem. Jen tie iras la fianĉino, tie oni portas la fianĉon, jen ili mem iras, ornamitaj por festo, kaj tamen – kiu iras sur la verdaj vojoj de la tero kaj ne scias, ke li estas senprotekta kontraŭ ĉagreno, malĝojo, malfeliĉo, morto? Ili iris kaj ploris je la penso, ke nenio tera povas protekti ilin.

La kapitanedzino ne ploris, sed ŝi estis la sola, kies okuloj estis sekaj.

Kiam la preĝoj estis diritaj kaj la tombo plenŝutita, ĉiuj iris de tie al la veturiloj. Nur la kapitanedzino kaj Anna Stjärnhök restis ĉe la tombo por diri la lastan adiaŭon al la mortinto. La maljunulino eksidis sur la tombaltaĵeto, kaj Anna prenis lokon apud ŝi.

”Jen”, la kapitanedzino diris, ”mi diris al Dio: ’Igu la Morton-Liberiganton veni por forkonduki mian filon, igu lin forkonduki tiun, kiun mi plej amas, al la paco de la kvietaj domoj, kaj neniuj larmoj krom tiuj pro ĝojo aperos en miaj okuloj.

Kun edziĝa pompo mi volas akompani lin al lia tombo, kaj mian ruĝan rozarbeton, la riĉflorantan, kiu staras ekster mia ĉambrofenestro, mi translokos en la tombejon al li.’ Kaj jen estas tiel: mia filo mortis. Mi salutis la morton kiel amikon, nomis lin per la plej dolĉaj nomoj, mi ploris ĝojlarmojn sur la rigidan vizaĝon de mia filo, kaj aŭtune, kiam la folioj defalos, mi translokos tien ĉi mian ruĝan rozarbeton. Sed ĉu scias vi, kiu jen sidas apud mi, kial mi sendis tiajn preĝojn al Dio?”

Ŝi demande rigardas Annan Stjärnhök, sed la knabino sidis silenta kaj pala apud ŝi. Eble ŝi batalis por silentigi internajn voĉojn, kiuj jam tie ĉi, sur la tombo de la mortinto, komencis flustri al ŝi, ke nun ŝi fine estas libera.

”Vi estas kulpa pri tio,” la kapitanedzino diris.

Tiam la knabino kliniĝis kvazaŭ sub klabobato. Ŝi ne respondis eĉ unu vorton.

”Anna Stjärnhök, vi iam estis fiera kaj obstina. Tiam vi ludis kun mia filo, prenis lin kaj forpuŝis lin. Nu? Li devis kontenti ĝi pri tio, li kiel aliaj. Kaj eble li kaj ni ĉiuj amis vian monon tiom kiom vin mem. Sed vi revenis, vi venis kun beno al nia hejmo, vi estis milda kaj pacema, forta kaj bona, kiam vi revenis. Vi flegis nin per amo, vi feliĉigis nin, Anna Stjärnhök, kaj ni malriĉaj homoj kuŝis antaŭ viaj piedoj.

Kaj tamen, tamen mi deziris, ke vi ne estus veninta. Tiam mi ne estus devinta preĝi al Dio mallongigi la vivon de mia filo. Je kristnasko li estus elteninta perdi vin, sed post kiam li ekkonis vin, kia vi nun estas, li ne estus havinta forton por tio.

Sciu tion, Anna Stjärnhök, kiu hodiaŭ surprenis vian edzini ĝan veston por akompani mian filon, se li vivus, vi neniam rajtus akompani lin en tiu vesto al la preĝejo de Bro, ĉar vi ne amis lin.

Mi vidis tion: vi venis nur pro kompato, ĉar vi volis mildigi nian krudan sorton. Vi ne amis lin. Ĉu vi kredas, ke mi ne konas la amon, ke mi ne vidas ĝin, kie ĝi ekzistas, kaj ne komprenas, kiam ĝi forestas? Tiam mi pensis: Dio prenu la vivon de mia filo, antaŭ ol malfermiĝos liaj okuloj!

Ho, se vi estus aminta lin! Ho, se vi neniam estus veninta al ni por dolĉigi nian vivon, ĉar vi ne amis lin. Mi sciis mian devon. Se li ne estus mortinta, mi estus devinta diri al li, ke vi ne amas lin, kaj ke vi volas edziniĝi kun li, ĉar vi estas la kompato mem. Mi estus devinta igi lin liberigi vin, kaj poste la feliĉo de lia vivo estus detruita. Vidu, tial mi preĝis al Dio, ke li povu morti, por ke mi ne bezonu ĝeni la maltrankvilon de lia koro. Kaj mi ĝojis pro liaj kaviĝantaj vangoj, ĝojis pro lia stertora spiro, timis, ke la morto ne plenumos sian taskon.”

Ŝi silentis kaj atendis respondon, sed Anna Stjärnhök ankoraŭ ne povis paroli, ŝi ankoraŭ aŭskultis al multaj voĉoj en la profundo de la animo.

Tiam la kapitanedzino malespere diris:

”Ho, kiel feliĉaj estas tiuj, kiuj povas funebri pri siaj mortintoj, kiuj povas plori torentojn da larmoj! Mi devas stari kun sekaj okuloj ĉe la tombo de mia filo, mi devas ĝoji pro lia morto. Kiel malfeliĉa mi estas!”

Tiam Anna Stjärnhök forte premis la manojn al sia brusto.

Ŝi memoris tiun vintronokton, kiam ŝi ĵuris je sia juna amo esti apogo kaj konsolo al tiuj malriĉaj homoj, kaj ŝi angoris.

Ĉu ĉio do estis vana, ĉu ŝia ofero estis unu el tiuj, kiujn Dio ne akceptas? Ĉu ĉio transformiĝos en malbenon?

Sed se ŝi oferus ĉion, ĉu Dio tiam ne volus doni sian benon al la faritaĵo kaj lasi ŝin fariĝi feliĉdonantino, apogo, helpo por homoj?

”Kio necesas, por ke vi funebru pri via filo?” ŝi demandis.

”Necesas, ke mi ne plu kredos la ateston de miaj maljunaj okuloj. Se mi kredus, ke vi amas mian filon, tiam mi funebrus pri lia morto.”

Tiam la knabino levis sin kun la okuloj ardantaj pro ekstazo.

Ŝi forŝiris la edziniĝan vualon kaj sternis ĝin sur la tombo, ŝi forŝiris la florkronon kaj la kronon kaj metis ilin apud ĝin.

”Jen vidu, kiel mi amas lin!” ŝi diris. ”Mi donas al li miajn kronon kaj vualon. Mi kunligas min kun li. Neniam mi apartenos al iu alia.”

Tiam levis sin ankaŭ la kapitanedzino. Ŝi iomete staris silenta, ŝia tuta korpo skuiĝis, kaj la vizaĝo spasme moviĝis, sed fine venis la larmoj, la funebraj larmoj.

Sed mia pala amiko, la Morto-Liberiganto, ektremis, kiam li vidis tiujn larmojn. Ankaŭ tie ĉi oni do ne salutis lin kun ĝojo, eĉ tie ĉi oni ne kore ĝojis pro li.

Li tiris la kapuĉon profunde sur la vizaĝon, malrapide glitis de la tombeja muro kaj malaperis inter la garbopalisoj de la kampoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.