La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NAÛA ĈAPITRO: La aŭkcio en Björne

Ofte ni junaj devas miri pri la rakontoj de la maljunaj.

”Ĉu do estis balo ĉiutage dum la tuta daŭro de via radia junaĝo?” ni demandis ilin. ”Ĉu la vivo tiam estis nur longa aventuro?”.

”Ĉu ĉiuj junaj sinjorinoj en tiu tempo estis belaj kaj amindaj, kaj ĉu ĉiu festo finiĝis per tio, ke Gösta Berling forkondukis unu el ili?”

Tiam la maljunaj skuis siajn respektindajn kapojn kaj komencis rakonti pri susuro de ŝpiniloj kaj bruo de teksiloj, pri kuirejaj okupoj, pri batado de draŝiloj kaj la kanto de la hakilo en la arbaroj; sed ne longe daŭris, antaŭ ol ili ree troviĝis sur la malnova vojo. Tiam sledoj alveturis al la vestibla ŝtuparo, ĉevaloj rapidis tra malhelaj arbaroj kun junaj, gajaj homoj, la danco kirlis, kaj violonkordoj rompiĝis. Kun tondro kaj krako muĝis la furioza pelĉaso de la aventuroj ĉirkaŭ la longa lago Löven. De malproksime oni aŭdis ĝian bruon. La arbaro ŝanceliĝis kaj falis, ĉiuj fortoj de detruo liberiĝis; akcidenta fajro flamis, la torento ruinigis, la sovaĝaj bestoj iris malsataj ĉirkaŭ la domoj. Sub la hufoj de la okpiedaj ĉevaloj[30] ĉiu kvieta feliĉo polviĝis. Kie ajn la pelĉaso pretermuĝis, tie la koroj de la viroj ekflamis pro sovaĝeco, kaj la virinoj devis palaj pro teruro forkuri de siaj hejmoj.

Kaj ni junaj sidis mirantaj, silentaj, teruritaj kaj tamen plenfeliĉaj. ”Kiaj homoj!” ni pensis. ”Neniam ni vidos iliajn egalulojn.”

”Ĉu la homoj de tiu tempo neniam pensis pri tio, kion ili faris?” ni demandis.

”Kompreneble ili pensis, infanoj,” la maljunaj respondis.

”Sed ne kiel ni pensas,” ni obstinis.

Kaj jen la maljunaj ne komprenis, kion ni volis diri.

Sed ni pensis, ni junaj, pri la stranga spirito de memobservo, kiu jam ekloĝis en niaj animoj. Ni pensis pri tiu kun glaciaj okuloj kaj longaj, kurbaj fingroj, kiu sidas interne en la plej malluma angulo de la animo kaj disŝiras nian estaĵon, kiel maljunaj virinoj disŝiras pecetojn de silko kaj lano.

Pecon post peco la longaj, malmolaj, kurbaj fingroj forŝiris, ĝis nia tuta memo kuŝis kiel ĉifonamaso, kaj tiel niaj plej bonaj sentoj, niaj plej originaj pensoj, ĉio, kion ni diris kaj faris, estis ekzamenataj, esplorataj kaj disŝirataj. La glaciaj okuloj rigardis tion, kaj la sendenta buŝo mokridiskaj flustris:

”Jen, estas ĉifonoj, nur ĉifonoj.”

Tamen estis ja unu el la homoj de tiu tempo, kiu malfermis sian animon por la spirito kun la glaciaj okuloj. Ĉe unu el ili ĝi sidis, gardante apud la fonto de la agoj, mokridetante pri malbono kaj bono, komprenante ĉion, kondamnante nenion, esplorante, serĉante, disŝirante, paralizante per senĉesa mokrido la movojn de la koro kaj la forton de la penso.

La bela Marianne portis en si la spiriton de memobservo.

Ŝi sentis ĝiajn glaciajn okulojn kaj mokridojn sekvi ĉiun ŝian paŝon, ĉiun ŝian vorton. Ŝia vivo fariĝis dramo, kie ĝi estis la sola rigardanto. Ŝi ne estis homo plu, ŝi ne suferis, ne ĝojis, ne amis, ŝi ludis la rolon de la bela Marianne Sinclaire, kaj la memobservo sidis kun rigidrigardaj glaciokuloj kaj diligentaj, disŝirantaj fingroj kaj vidis ŝin aktori.

Ŝi estis dividita en du partoj. Pala, malplaĉa kaj moka sidis unu duono de ŝia memo kaj alrigardis, kiam agis la alia duono, kaj neniam tiu stranga spirito, kiu disŝiris ŝian estaĵon, posedis vorton de kunsento aŭ simpatio.

Sed kie estis la pala gardanto ĉe la fonto de la agoj en tiu nokto, kiam ŝi ekkonis la plenan vivon? Kie ĝi estis, kiam ŝi, la bela Marianne, kisis Göstan Berling antaŭ cent paroj da okuloj, kaj kiam ŝi kolere ĵetis sin en la neĝon por morti?

Tiam la glaciokuloj estis blindigitaj, la mokrido paralizita, ĉar la pasio ŝtormis tra ŝia animo. La muĝo de la furioza pelĉaso de la aventuroj tondris en ŝiaj oreloj. Ŝi estis tuta homo dum tiu sola terura nokto.

Ho, dio de sinmoko, kiam Marianne per senfina peno sukcesis levi siajn ŝtoniĝintajn brakojn kaj meti ilin ĉirkaŭ la kolon de Gösta, tiam vi, kiel la maljuna Beerencreutz, devis forturni viajn okulojn de la tero kaj rigardi la stelojn.

En tiu nokto vi havis neniun potencon. Mortinta vi estis, dum ŝi verkis siajn amhimnojn, mortinta, kiam ŝi rapidis al Sjö por venigi la majoron, mortinta, kiam ŝi vidis la flamojn kolori la ĉielon ruĝa super la arbosuproj.

Jen ili venis, la fortaj ŝtormbirdoj, la grifoj de disŝiraj pasioj.

Kun flugiloj el fajro kaj ungoj el ŝtalo ili susure ĵetis sin sur vin, spirito kun glaciaj okuloj, ili premis siajn ungojn en vian nukon kaj ĵetis vin en nekonatan foron. Mortinta kaj frakasita vi estis.

Sed ili jam flugis pluen, la fieraj, la potencaj, kies vojon neniu prikakulo scias kaj neniu observanto sekvis; kaj el la nekonataj profundoj la spirito de memobservo releviĝis kaj ankoraŭfoje ekloĝis en la animo de la bela Marianne.

Dum la tuta februaro Marianne kuŝis malsana en Ekeby.

Kiam ŝi vizitis la majoron en Sjö, variolo infektis ŝin. La terura malsano per sia tuta forto atakis ŝin, kiu estis treege malvarmuminta kaj elĉerpita. Ŝi estis proksima al morto, sed en la fino de la monato ŝi tamen estis resaniĝinta. Malforta ŝi ankoraŭ estis kaj tre malbeligita. Neniam plu oni nomos ŝin la bela Marianne.

Tion tamen neniu sciis krom Marianne kaj ŝia flegistino. Eĉ la kavaliroj ne sciis pri tio. Malsanula ĉambro, kie regis variolo, ne estis enirebla por kiu ajn.

Sed kiam la forto de memobservo estas pli granda ol dum la longaj horoj de resaniĝo? Tiam ĝi rigide rigardas kaj rigardas per siaj glaciaj okuloj kaj disŝiras kaj disŝiras per siaj ostecaj, malmolaj fingroj. Kaj se oni atente rigardas, oni vidas malantaŭ ĝi estaĵon ankoraŭ pli flavpalan, kiu rigidrigardas, paralizas kaj mokridas, kaj malantaŭ ĝi ankoraŭ unu kaj ankoraŭ unu, mokridante unu al la alia kaj al la tuta mondo.

Kaj dum Marianne kuŝis rigardante sin mem per ĉiuj rigidaj glaciokuloj, mortis en ŝi ĉiuj originaj sentoj.

Ŝi kuŝis tie kaj ludis esti malsana, ludis esti malfeliĉa, ludis esti enamiĝinta, ludis esti venĝema.

Ŝi estis ĉio tio, kaj tamen estis rolado. Ĉio fariĝis roleca kaj nereala antaŭ la glaciaj okuloj, kiuj observis ŝin, kaj kiuj siavice estis observataj de okulparo malantaŭe, kaj tiujn okulojn observis aliaj en senfina perspektivo.

Ĉiuj grandaj fortoj de la vivo endormiĝis. Ŝi havis forton por arda malamo kaj sindona amo dum unu sola nokto, ne plu.

Ŝi eĉ ne sciis, ĉu ŝi amas Göstan Berling. Ŝi sopiris vidi lin por provi, ĉu li povos liberigi ŝin de ŝia memrigardo.

Dum la malsano regis, ŝi havis nur unu klaran penson: ŝi prizorgis, ke oni ne eksciu pri ŝia malsano. Ŝi ne volis vidi siajn gepatrojn, ne volis repaciĝon kun sia patro, kaj ŝi sciis, ke li pentos, se li ekscios, kiel malsana ŝi estas. Tial ŝi ordonis, ke ŝiaj gepatroj, kaj ĉiuj homoj cetere, eksciu, ke la suferiga okulmalsano, kiu ĉiam atakis ŝin, kiam ŝi vizitis la hejmregionon, devigas ŝin resti endome malantaŭ mallevitaj kurtenoj.

Ŝi malpermesis al sia flegistino diri, kiel malsana ŝi estas, ŝi malpermesis al la kavaliroj venigi kuraciston el Karlstad.

Vere ŝi havas variolon sed nur tre facile; en la hejmapoteko de Ekeby troviĝas sufiĉe da medikamentoj por savi ŝian vivon.

Ŝi neniam pensis, ke ŝi mortos, ŝi nur atendis la tagon de sano por povi veturi al la pastro kun Gösta por anoncigi geedzi ĝon.

Sed nun la malsano kaj febro estis for. Ŝi ree estis malvarme prudenta. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi estas la sola prudenta en tiu ĉi mondo de frenezuloj. Ŝi nek malamis nek amis. Ŝi komprenis sian patron, ŝi komprenis ilin ĉiujn. Kiu komprenas, tiu ne malamas.

Ŝi eksciis, ke Melchior Sinclaire intencas fari aŭkcion en Björne kaj detrui sian tutan posedaĵon, por ke ŝi ne ricevu heredaĵon de li. Oni diris, ke li volas fari la detruon kiel eble plej kompleta: unue li vendos meblojn kaj hejmaĵon, poste brutaron kaj ilojn kaj fine la bienon, kaj la monon li metos en sakon, kiun li malsuprenigos en la profundon de Löven. Disigo, malordo kaj detruo estos ŝia heredaĵo. Marianne ridetis aprobe, kiam ŝi aŭdis tion: tia estas lia karaktero, tiel li devas agi.

Strange ŝajnis al ŝi, ke ŝi verkis la grandan amhimnon. Ŝi revis pri karbigista kabano, ŝi kiel aliaj. Nun ŝajnis strange al ŝi, ke ŝi iam havis revon. Ŝi sopiris al la naturo. Tiu ĉiama rolado tedis ŝin. Neniam ŝi havis fortan senton. Ŝi apenaŭ malĝojis pro sia perdita beleco; sed la penso pri kompato de fremduloj tremigis ŝin.

Ho, sekundon da forgeso pri si mem! Iun geston, iun vorton, iun agon, kiuj ne estus elpensitaj!

Iun tagon, kiam la ĉambroj estis purigitaj de infektaĵo kaj ŝi kuŝis vestita sur sofo, ŝi lasis voki Göstan Berling. Oni respondis, ke li veturis al la aŭkcio en Björne.

* * *

En Björne vere estis granda aŭkcio. Estis malnova, riĉa hejmo.

Homoj venis de malproksime por ĉeesti la vendadon.

La granda Melchior Sinclaire amasigis la tutan havaĵon de la domo en la granda salono. Tie kuŝis miloj da objektoj, metitaj en amasojn, kiuj atingis la plafonon.

Li iris mem tra la domo kiel anĝelo de detruo en la tago de la lasta juĝo kaj kunportis ĉion, kion li volis vendi. La apartenaĵojn de la kuirejo: la nigrajn potojn, la lignajn seĝojn, la stankruĉojn, la kupropelvojn, ĉion tion li ne tuŝis, ĉar ĉe ili nenio memorigis pri Marianne; sed tio estis la sola, kio saviĝis de lia kolero.

Li enŝtormis en la ĉambron de Marianne, forigante ĉion.

Ŝia pupŝranko staris tie kaj ŝia librobretaro, la malgranda seĝo, kiun li farigis por ŝi, ŝiaj ornamaĵoj kaj vestoj, ŝiaj sofo kaj lito, ĉio devis malaperi.

Kaj poste li iris el ĉambro en ĉambron. Li altiris ĉion, kion li trovis malagrabla kaj portis grandajn ŝarĝojn malsupren en la aŭkcian ĉambron. Li laŭte spiris sub la pezo de sofoj kaj marmoraj tabuloj; sed li eltenis. Ĉion li amasigis en teruran mikson. Li malfermis la ŝrankojn kaj elprenis la bonegajn familiajn arĝentaĵojn. For tio! Marianne tuŝis ilin. Li plenigis la brakojn per neĝoblanka damasko kaj glataj toltukoj kun manlarĝa trubrodaĵo, honesta hejmfarita laboraĵo, la fruktoj de multjara penado, kaj ĵetis ĉion sur la amasojn. For tio! Marianne ne indas posedi ĝin. Li ŝtormis tra la ĉambroj kun amasoj da porcelano, kaj malmulte atentis, se li dekduope rompis telerojn, li kaptis la purporcelanajn tasojn, sur kiuj la familia blazono estis enbruligita. For! Kiu ajn uzu ilin! Li rulis montojn da litaĵoj de la subtegmentejo: matracoj kaj kusenoj tiel molaj ke oni profundiĝis en ilin kiel en ondon. For!

Marianne dormis sur ili.

Li ĵetis kolerajn rigardojn al la malnovaj bone konataj mebloj.

Ĉu ekzistis tie seĝo, sur kiu ŝi ne sidis iam, aŭ sofo, kiun ŝi ne uzis, pentraĵo, kiun ŝi ne rigardis, aŭ lucerno, kiu ne lumis al ŝi, spegulo, kiu ne iam redonis ŝiajn trajtojn? Minace li pugnis la manon kontraŭ tiu mondo da memoroj! Volonte li kurus sur ilin kun levita klabo por frakasi ĉion en erojn kaj splitojn.

Tamen ŝajnis al li ankoraŭ pli drasta venĝo aŭkcie forigi ĉion. For al fremduloj! For, por malpuriĝi en farmetistaj dometoj, por senprizorgiĝi en la manoj de indiferentaj fremduloj.

Ĉu li ne konis ilin, la puŝdifektitajn aŭkciajn meblojn de la kamparanaj domoj, falintaj en malhonoron kiel lia bela filino? For! Ili staru kun elŝirita remburaĵo kaj skrapita oritaĵo, kun duonrompitaj piedoj kaj makulitaj tabuloj, sopirante al sia antaŭa hejmo! For al ĉiuj anguloj de la ĉielo, tiel ke neniu okulo trovu ilin, neniu mano kolektu ilin!

Kiam la aŭkcio komenciĝis, li estis pleniginta la salonon per nekredebla miksaĵo de amasigitaj hejmaĵoj.

Transverse en la ĉambro li metis longan tabulstablon. Malantaŭ ĝi staris la aŭkciisto kaj faris la anoncojn, tie sidis la skribistoj kaj notis, kaj tie Melchior Sinclaire havis barelon da brando. En la alia parto de la ĉambro, en la vestiblo kaj sur la korto troviĝis la aĉetantoj. Estis multe da homoj, multe da bruo kaj gajo. La proponoj estis oftaj kaj la aŭkcio vigla. Sed apud la brandobarelo, kun sia tuta posedaĵo en senlima intermiksi ĝo malantaŭ si, sidis Melchior Sinclaire, duonebria kaj duonfreneza. La haroj staris en krudaj tufoj super lia ruĝa vizaĝo, la okuloj ruliĝis, severaj kaj sangoplenaj. Li kriis kaj ridis, kvazaŭ li estus en sia plej bona humoro, kaj ĉiun, kiu faris bonan proponon, li vokis al si kaj donis al li brandon.

Inter tiuj, kiuj vidis lin tie, estis ankaŭ Gösta Berling, kiu kaŝeme eniris en la amason de aĉetantoj sed evitis montri sin al la okuloj de Melchior Sinclaire. Li fariĝis pensema je tiu vido, kaj lia koro kunpremiĝis pro antaŭsento de malfeliĉo.

Li tre miris, kie troviĝas la patrino de Marianne dum ĉio tio. Kaj nun li iris, kontraŭvole sed pelita de la sorto, por serĉi sinjorinon Gustava Sinclaire.

Li devis iri tra multaj pordoj, antaŭ ol li trovis ŝin. La granda uzinposedanto havis mallongan paciencon kaj malmulte ŝatis ĝemon kaj lamenton de virinoj. Tedis lin vidi ŝiajn larmojn flui pro la sorto, kiun renkontis la trezoroj de ŝia hejmo.

Li furioziĝis pro tio, ke ŝi priploras tolaĵon kaj litaĵon, kiam estas perdita io, kio estas pli valora, lia bela filino, kaj jen li kun pugnita mano pelis ŝin antaŭ si tra la domo en la kuirejon kaj la manĝaĵprovizejon.

Pluen ŝi ne povis iri, kaj li kontentiĝis vidante ŝin tie, kaŭrantan malantaŭ la portebla ŝtuparo, dum ŝi atendis krudajn batojn, eble la morton. Li lasis ŝin resti tie sed la pordon li ŝlosis, kaj la ŝlosilon li metis en sian poŝon. Ŝi povos sidi tie dum la aŭkcio. Ŝi ja ne bezonos malsati, kaj ŝia ĝemado ne turmentos liajn orelojn.

Tie ŝi sidis kiel kaptito en sia propra provizejo ankoraŭ kiam Gösta venis tra la koridoro inter la kuirejo kaj la salono.

Tie li vidis la vizaĝon de sinjorino Gustava en fenestreto, kiu sidis plej alte sur la muro. Ŝi staris sur la portebla ŝtuparo kaj rigardis el sia malliberejo.

”Kion vi faras tie ĉi?” li demandis.

”Li enfermis min,” ŝi flustris.

”Via edzo?”

”Jes, mi pensis, ke li vere mortbatos min. Sed jen, Gösta, prenu la ŝlosilon de la salona pordo, iru en la kuirejon kaj malŝlosu per ĝi la provizejan pordon, por ke mi povu eliri!

Tiu ŝlosilo funkcias tie ĉi.”

Gösta obeis, kaj post kelkaj minutoj la malgranda virino staris en la kuirejo, kiu estis tute senhoma.

”Kial vi ne igis iun el la servistinoj malfermi per la salonŝlosilo?”

Gösta diris.

”Ĉu vi imagas, ke mi volus instrui tiun sekreton al ili? Tiam mi neniam povus esti trankvila pri la provizejo. Cetere mi komencis ordigi sur la supraj bretoj. Vere estis bezonate. Mi ne komprenas, kiel mi povis lasi ilin tiel pleniĝi de aĉaĵo.”

”Vi havas tiom por prizorgi,” Gösta diris senkulpige.

”Jes, estu certa. Se mi ne ĉeestas ĉie, nek teksilo nek ŝpinilo moviĝas laŭ ĝusta takto. Kaj se …”

Ŝi eksilentis kaj viŝis larmon el la okulo.

”Dio helpu, kiel mi parolas!” ŝi diris. ”Verŝajne mi ne havos ion por prizorgi plu. Li ja forvendas ĉion, kion ni havas.”

”Jes, estas terure,” Gösta diris.

”Vi memoras la grandan spegulon en la salono, Gösta. Ĝi estis neordinara, ĉar estis unupeca vitro en ĝi, ne kunmetita, kaj la oritaĵo estis tute sendifekta. Mi ricevis ĝin de mia patrino, kaj nun li volas vendi ĝin.”

”Li estas freneza.”

”Tion vi rajtas diri. Preskaŭ li estas. Finiĝos tiel, ke ni devos almozpeti sur la vojo, ni kiel la majorino.”

”Tio tamen ne okazos,” Gösta respondis.

”Tamen jes. Kiam la majorino foriris de Ekeby, ŝi antaŭdiris por ni malfeliĉon, kaj nun ĝi venas. La majorino ne estus permesinta tion okazi, ke li vendas Björnen. Kaj jen pensu, lia propra porcelano, la purporcelanaj tasoj de lia propra hejmo, estos vendataj. La majorino ne estus permesinta tion.”

”Sed kio do estas en lia kapo?”

”Ho, estas nur tio, Gösta, ke Marianne ne revenis. Li iris tie ĉi kaj atendis kaj atendis. Li iris tien kaj reen en la aleo la tutajn tagojn kaj atendis ŝin. Certe li sopiras ĝis freneziĝo; sed mi kuraĝas diri nenion.”

”Marianne kredas, ke li koleras al ŝi.”

”Tion ŝi ne kredas, Gösta. Ŝi ja konas lin; sed ŝi estas fiera kaj ne volas fari la unuan paŝon. Ambaŭ estas rigidaj kaj malmolaj, kaj ili ne tre suferas. Estas mi, kiun la sufero trafas.”

”Verŝajne vi scias, ke Marianne edziniĝos kun mi?”

”Ho, Gösta, tion ŝi neniam faros. Tion ŝi diras nur por inciti lin. Ŝi estas tro dorlotita por edziniĝi kun malriĉa viro kaj ankaŭ tro fiera. Veturu hejmen kaj diru al ŝi, ke ŝi perdos sian tutan heredaĵon, se ŝi ne venos hejmen baldaŭ. Ho, verŝajne li forvendos ĉion sen ricevi ion por ĝi.”

Gösta preskaŭ ekkoleris al ŝi. Jen ŝi sidas sur kuireja tablo, kaj ŝia koro okupiĝas nur pri ŝiaj speguloj kaj ŝia porcelano.

”Vi devus honti!” li diris emfaze. ”Jen vi ĵetas vian filinon en la neĝon kaj poste kredas, ke nur pro malico ŝi ne venas hejmen. Kaj vi kredas, ke ŝi estas tiel malbona, ke ŝi forlasos tiun, kiun ŝi ŝatas, nur pro tio, ke ŝi alie fariĝos senhereda!”

”Kara Gösta, ne ekkoleru, ankaŭ vi! Mi ja ne scias, kion mi babilas. Vere mi provis malfermi por Marianne, sed li kaptis kaj forkondukis min. Ili ĉiam diras ĉe ni, ke mi nenion komprenas.

Mi ne estas kontraŭ via edziĝo kun Marianne, Gösta, se vi nur povos doni feliĉon al ŝi. Ne estas tre facile feliĉigi virinon, Gösta.”

Gösta rigardis ŝin. Kiel li povis kolere paroli al tia homo kiel ŝi? Timigita kaj pelita ŝi estis, sed kun tiel bona koro.

”Vi ne demandas, kiel Marianne fartas,” li malrapide diris.

Ŝi ekploris.

”Ĉu vi ne koleros, se mi demandos vin?” ŝi diris. ”Mi sopiris demandi vin la tutan tempon. Imagu, mi ne scias pli pri ŝi, ol ke ŝi vivas! Neniun saluton mi ricevis de ŝi dum la tuta tempo, eĉ kiam mi sendis vestojn al ŝi, kaj mi pensis, ke vi kaj ŝi ne volas sciigi ion al mi pri ŝi.”

Gösta ne eltenis plu. Li estis sovaĝa, li estis furioza – kelkiam Dio devis sendi siajn lupojn al li por obeigi lin – sed estis pli malfacile por li toleri la larmojn kaj ĝemon de la maljunulino ol la hurlon de la lupoj. Li diris la veron al ŝi.

”Marianne estis malsana dum la tuta tempo,” li diris. ”Ŝi havis variolon. Hodiaŭ ŝi volis ellitiĝi kaj kuŝi sur la sofo. Mi ne vidis ŝin de la unua nokto.”

Per salto sinjorino Gustava atingis la plankon. Ŝi lasis Göstan tie kaj sen iu plua vorto kuris al sia edzo.

La homoj en la aŭkcia ĉambro vidis ŝin veni al li kaj fervore flustri ion en lian orelon. Ili vidis, kiel lia vizaĝo ankoraŭ pli ruĝiĝis, kaj lia mano, kiu kuŝis sur la krano, turnis tiun, tiel ke la brando fluis sur la plankon.

Ŝajnis al ĉiuj, ke sinjorino Gustava alportis tiel gravajn novaĵojn, ke la aŭkcio tuj devas ĉesi. La martelo de la aŭkciisto ne batis, la plumoj de la skribistoj haltis, aŭdiĝis neniuj novaj proponoj.

Melchior Sinclaire vekiĝis el siaj pensoj.

”Nu”, li kriis, ”ĉu mankas intereso?”

Kaj la aŭkcio ree funkciis kiel antaŭe.

Gösta restis sidanta en la kuirejo, kaj sinjorino Gustava venis plorante al li.

”Ne efikis,” ŝi diris. ”Mi pensis, ke li ĉesigos, kiam li ekscios, ke Marianne estis malsana, sed li diras, ke ili daŭrigu.

Certe li volas; sed nun li hontas.”

Gösta skuis la ŝultrojn kaj sen pluaj vortoj li foriris kun saluto.

En la vestiblo li renkontis Sintramon.

”Diable amuza aranĝo!” Sintram diris kaj frotis la manojn.

”Vi estas majstro, Gösta. Dio, kion vi sukcesas aranĝi.”

”Pli amuze estos post momento,” Gösta flustris. ”La pastro de Broby venis kun sledo plena de mono. Oni diras, ke li volas aĉeti la tutan Björnen kaj pagi kontante. Ĝuste tiam, Sintram, mi ŝatus vidi la grandan uzinposedanton.”

Sintram tiris la kapon malsupren inter la ŝultrojn kaj longe ridis interne. Sed jen li iris en la aŭkcian ĉambron kaj al Melchior Sinclaire.

”Se vi deziras brandon, Sintram, tiam vi, diabloj prenu min, devas unue fari proponon.”

Sintram iris tute proksimen al li.

”Vi havas bonŝancon nun kiel ĉiam,” li diris. ”Jen venis grandulo al la domo kun la sledo plena de mono. Li aĉetos Björnen kaj ĉiujn eksterajn kaj internajn inventaraĵojn. Li interkonsentis kun multaj homoj, ke ili aĉetu por li. Ŝajne li ne volas montri sin ankoraŭ.”

”Vi ja povas diri, kiu li estas, kaj mi donos la brandon rekompence.”

Sintram prenis la brandon kaj iris du paŝojn malantaŭen antaŭ ol li respondis.

”Laŭdire estas la pastro de Broby, frato Melchior.”

Melchior Sinclaire havis multajn pli bonajn amikojn ol la pastron de Broby. Estis jarolonga malpaco inter ili. Rakontoj diris, ke la granda uzinposedanto en mallumaj noktoj embuskis sur vojoj, kie la pastro veturis, kaj regalis lin per multe da honesta vergado, la flataĉulon kaj kamparanturmentanton.

Vere Sintram retiris sin kelkajn paŝojn, tamen li ne sukcesis tute eviti la koleron de la granda viro. Brandoglaso trafis lin inter la okuloj kaj la tuta brandobarelo liajn piedojn. Sed poste vere sekvis sceno, kiu por longa tempo ĝojigis lian koron.

”Ĉu la pastro de Broby volas havi mian bienon?” Sinclaire tondris. ”Ĉu vi staras tie ĉi kaj aĉetas miajn objektojn por la pastro de Broby? Ho, vi devus honti! Vi devus honti!”

Li kaptis kandelingon kaj inkujon kaj ĵetis ilin en la homamason.

Estis la amaro de lia kompatinda koro, kiu fine liberiĝis.

Blekante kiel sovaĝa besto li pugnis la manon al la ĉirkaŭstarantoj kaj ĵetis kontraŭ ilin kiun ajn ĵetarmilon, kiun li trovis.

Brandoglasoj kaj boteloj flugis tra la ĉambro. Li estis sen konscio en sia kolero.

”La aŭkcio finigis,” li tondris. ”For! Neniam dum mia vivo la pastro de Broby ricevos Björnen. For! Mi instruos al vi kiel aĉeti por la pastro de Broby!”

Li atakis la aŭkciiston kaj la skribistojn. Ili forkuris. En la tumulto ili renversis la stablon kaj kun nedirebla furiozo la uzinposedanto atakis la amason de pacaj homoj.

Estis forkuro kaj sovaĝa konfuziĝo. Ducent homoj premis sin al la pordo, forkurante pro sola viro. Kaj li staris senmova, tondrante: ”For!” li kriis malbenojn post ili, kaj jen kaj jen ekbatis en la amason per seĝo, kiun li svingis kiel klabon.

Li persekutis ilin ĝis en la vestiblo sed ne plu. Kiam la lasta fremdulo forlasis la ŝtuparon, li reiris en la salonon kaj riglis la pordon. Poste li kuntrenis matracon kaj kelkajn kusenojn, ekkuŝis sur ili, ekdormis meze en la detruo kaj vekiĝis nur la postan tagon.

Kiam Gösta venis hejmen, li eksciis, ke Marianne volas paroli kun li. Tio bone konvenis. Li ĝuste demandis al si, kiel li povu ekrilati al ŝi.

Kiam li venis en la krepuskan ĉambron, kie ŝi kuŝis, li momente devis halti ĉe la pordo. Li ne vidis, kie ŝi estas.

”Restu, kie vi estas, Gösta!” Marianne tiam diris al li. Povas esti danĝere veni proksimen al mi.”

Sed Gösta alvenis pasante la ŝtuparon per du paŝoj, tremanta pro fervoro kaj sopiro. Kiom li atentas pri la infektaĵo!

Li volis ĝui la ĉielan feliĉon vidi ŝin.

Ĉar ŝi estis bela, lia amatino. Neniu posedis tiel molajn harojn, tiel klaran, radian frunton. Ŝia tuta vizaĝo estis ludo de belkurbaj linioj.

Li pensis pri la brovoj, akre kaj klare desegnitaj kiel la mielsignoj sur lilio, pri la kuraĝa kurblinio de la nazo kaj pri la lipoj, mole kurbaj kiel ruliĝantaj ondoj, pri la longa ovalo de la vango kaj la delikate bela formo de la mentono.

Li pensis pri la helruĝa koloro de la haŭto, pri la sorĉa impreso de la noktonigraj brovoj sub la hela hararo, pri lia bluaj irisoj, naĝantaj en klara blanko, kaj pri la lumbrileto en la okulangulo.

Belega ŝi estas, lia amatino. Li pensis pri ŝia varma koro, kiu kaŝiĝas sub ŝia fiera ekstero. Ŝi havas forton por sindono kaj ofero, kaŝitan sub la delikata haŭto kaj la fieraj vortoj.

Estis ĉiela feliĉo vidi ŝin.

Per du paŝoj li ŝtorme pasis la ŝtuparon, kaj ŝi imagas, ke li restos ĉe la pordo. Li ŝtormis tra la ĉambro kaj ekgenuis ĉe ŝia kapo.

Sed lia intenco estis vidi ŝin, kisi ŝin kaj diri adiaŭ al ŝi.

Li amis ŝin. Certe li neniam ĉesos ami ŝin; sed lia koro kutimi ĝis esti tretata.

Ho, kie li trovos ŝin, tiun rozon sen apogo kaj radikoj, kiun li povos preni kaj nomi la sia? Eĉ ŝi, kiun li trovis elĵetita kaj duone mortinta ĉe la vojrando, ne restos ĉe li.

Kiam lia amo eksonigos sian kanton, tiel altan kaj puran, ke neniu malbela tono aŭdiĝos? Kiam la kastelo de lia feliĉo konstruiĝos sur grundo, al kiu neniu alia koro maltrankvile sopiros?

Li pripensis, kiel li diru adiaŭ al ŝi.

”Estas granda ĝemo en via hejmo,” li diros. ”Mia koro estas disŝirata je la penso pri tio. Vi devas veturi hejmen kaj redoni la prudenton al via patro. Via patrino vivas ĉiam en vivodanĝero. Vi devas iri hejmen, mia amata.”

Jen, tiajn vortojn de rezigno li havis sur la lipoj, sed li ne elparolis ilin.

Li ekgenuis ĉe ŝia kapo kaj prenis ŝian kapon inter siaj manoj kaj kisis ŝin; sed poste li trovis neniujn vortojn. La koro komencis bati fortege, kvazaŭ ĝi volus krevigi la bruston.

Variolo difektis la belan vizaĝon. La haŭto fariĝis kruda kaj cikatra. Neniam plu la ruĝa sango trabriletos sur la vangoj aŭ estos videblaj la delikataj bluaj vejnoj ĉe la tempioj. La okuloj kuŝis malviglaj sub ŝvelintaj palpebroj. La brovoj forfalis, kaj la emajlobrilo de la okulblanko flaviĝis.

Ĉio estis difektita. La kuraĝaj linioj fariĝis krudaj kaj pezaj.

Ne estis malmultaj, kiuj poste malĝojis pro la malaperinta beleco de Marianne Sinclaire. Ĉie en Vermlando la homoj bedaŭris la perdon de ŝia hela haŭto, ŝiaj fulmaj okuloj kaj blondaj haroj. Tie oni taksas la belecon kiel nenie aliloke. La gaja popolo malĝojis, kvazaŭ la lando estus perdinta valoran ŝtonon en sia glorkrono, kvazaŭ estiĝus makulo sur la suna brilvibro de la vivo.

Sed la unua viro, kiu vidis ŝin post la perdo de ŝia beleco, ne dediĉis sin al malĝojo.

Neeldireblaj sentoj plenigis lian animon. Ju pli longe li rigardis ŝin, des pli varme fariĝis en li. La amo kreskis kaj kreskis kiel rivero en printempo. En ondoj de fajro ĝi fluis el lia koro, plenigis lian tutan estaĵon, iris en liajn okulojn kiel larmoj, suspiris sur liaj lipoj, tremis en liaj manoj, en lia tuta korpo.

Ho, ami ŝin, defendi ŝin, kompensi al ŝi, kompensi!

Esti ŝia sklavo, ŝia gardspirito!

Forta estas la amo, ricevinte la fajrobapton de doloro. Li ne povis paroli kun Marianne pri disiĝo kaj rezigno. Li ne povis forlasi ŝin. Li ŝuldis al ŝi sian vivon. Li povus fari mortpekojn pro ŝi.

Li diris neniun prudentan vorton, nur ploris kaj kisis, ĝis la maljuna flegistino trovis, ke estas tempo elkonduki lin.

Kiam li foriris, Marianne pensis pri li kaj lia emocio. ”Estas bone esti tiel amata,” ŝi pensis.

Jes, estis bone esti amata, sed kiel statis pri ŝi mem? Kion ŝi sentis? Ho, nenion, malpli ol nenion.

Ĉu ĝi mortis, ŝia amo, aŭ kien ĝi fuĝis? Kie kaŝis sin la infano de ŝia koro?

Ĉu ĝi vivas ankoraŭ, ĉu ĝi rampis en la plej malhelajn angulojn de la koro kaj sidas tie, frostanta sub la glaciaj okuloj, timigita de la palaj mokridoj, duone sufokita sub la ostecaj fingroj?

”Ho, mia amo,” ŝi suspiris, ”infano de mia koro! Ĉu vi vivas, aŭ ĉu vi mortis, mortis kiel mia beleco?”

* * *

La postan tagon la granda uzinposedanto frumatene eniris al sia edzino.

”Prizorgu, ke ree fariĝos ordo en la domo, Gustava!” li diris.

”Mi veturos por venigi Marianne hejmen.”

”Jes, kara Melchior, estu trankvila, fariĝos ordo tie ĉi,” ŝi respondis.

Per tio ĉio estis ordigita inter ili.

Unu horon poste la granda uzinposedanto estis survoje al Ekeby.

Oni ne povis vidi pli noblan kaj bonvolan maljunan sinjoron ol la uzinpozedanton, kiam li sidis en sia sledo kun mallevita kovrilo, en siaj plej bona pelto kaj plej bona skarpo.

Nun la hararo kuŝis glatkombita sur la verto, la vizaĝo estis pala, kaj la okuloj profundiĝis en siajn kavojn.

Kaj senmezura estis la brilo, kiu de la klara ĉielo fluis malsupren sur la februaran tagon. La neĝo bri lis kiel okuloj de junaj knabinoj, kiam oni ekludas la unuan valson. La betuloj streĉis sian delikatan puntaĵon de maldikaj, brunruĝaj branĉetoj al la alto, kaj sur kelkaj el ili sidis franĝo de brilaj glacipingletoj.

La tago estis plena de brilo kaj festa lumvibro. La ĉevaloj dance levis la antaŭkrurojn, kaj la veturigisto pro nura ĝojo devis klaki per la vipo.

La sledo de la granda uzinposedanto post mallonga veturo haltis antaŭ la granda perono de Ekeby.

La lakeo elvenis.

”Kie estas la mastroj?” la uzinposedanto demandis.

”Ili ĉasas la grandan urson sur Gurlita.”

”Ĉiuj?”

”Ĉiuj. Kiu ne partoprenas pro la urso, verŝajne kuniras pro la kunportita manĝaĵo.”

La uzinposedanto ridis tiel, ke eĥis sur la silenta korto. Li donis al la lakeo taleron pro la respondo.

”Diru al mia filino, ke mi venis por veturigi ŝin hejmen. Ŝi ne bezonas timi malvarmon. Mi havas kovrilsledon kaj lupopelton por volvi ĉirkaŭ ŝin.”

”Ĉu vi ne deziras eniri?”

”Dankon! Mi sidas bone, kie mi sidas.”

La viro malaperis, kaj la uzinposedanto komencis sian atendon.

Tiun tagon li estis en tiel radia humoro, ke nenio povis inciti lin. Li ja pensis, ke li devos iom atendi Marianne, eble ŝi eĉ ne ellitiĝis. Dume li povas distri sin rigardante ĉirkaŭen.

Sur la tegmenta rando pendis longa glacio, pri kiu la sunlumo havis grandegan penon. Ĝi komencis de supre, degeligis guton kaj poste volis, ke tiu laŭ la glacio falu al la tero. Sed jam antaŭ la vojmezo ĝi ree rigidiĝis. La sunlumo ĉiam faris novajn provojn kaj ĉiam malsukcesis. Sed fine iu kaperista sunradieto, kiu lumis kaj fajreris pro fervoro, fiksis sin al la pinto de la glacio, kaj jen ĝi atingis sian celon, guto falis sonore al la tero.

La uzinposedanto rigardis kaj ridis. ”Vi ne estas malsaĝa,” li diris al la sunradio.

La korto estis silenta kaj soleca. Neniu sono aŭdiĝis en la granda domo. Sed li ne malpacienciĝis. Li sciis, ke virinoj bezonas multan tempon por pretiĝi.

Li rigardis la kolombejon. Estis krado antaŭ la luko de la birdoj. Ili estis enfermitaj dum la vintro, por ke la akcipitro ne prenu ĉiujn. Jen kaj jen venis kolombo kaj elmetis sian blankan kapon inter la masoj.

”Ĝi atendas la printempon,” Melchior Sinclaire diris. ”Sed ĝi devas pacienci ankoraŭ iom.”

La kolombo venis tiel regule, ke li elprenis la horloĝon kaj kun tiu en la mano li observis ĝin. Precize ĉiun trian minuton ĝi elmetis la kapon.

”Ne, amiketo,” li diris, ”ĉu vi imagas, ke la printempo preti ĝas dum tri minutoj? Vi devas lerni atendi.”

Kaj mem li devis atendi; sed tempo ne mankis.

La ĉevaloj unue skrapis malpacience en la neĝo, sed poste fariĝis dormemaj pro starado kaj okulĝena sunlumo. Ili kunklinis siajn kapojn kaj dormis.

La veturigisto sidis rekta sur sia seĝo kun vipo kaj kondukrimenoj en la mano kaj la vizaĝo rekte al la suno kaj dormis, dormis tiel, ke li ronkis.

Sed la uzinposedanto ne dormis. Li neniel pensis pri dormo.

Malofte li havis pli agrablajn horojn ol dum tiu gaja atendo.

Marianne estis malsana. Ŝi ne povis veni pli frue, sed nun ŝi venos. Ho, kompreneble ŝi venos. Kaj ĉio reboniĝos.

Nun ŝi ja povas kompreni, ke li ne koleras al ŝi. Li ja venis mem kun du ĉevaloj kaj kovrilsledo.

Sur la elflugejo de la abelujo sidis paruo okupita de vere satana ruzaĵo. Ĝi volas havi tagmanĝon, kompreneble, kaj jen li ekfrapis la elflugejon per sia akra beko. Sed en la abelujo la abeloj pendas kiel granda, malhela saketo. Ĉio estas en severa ordo, la provizantoj dividas la porciojn, la vinisto kuras de buŝo al buŝo kun nektaro kaj ambrozio. La interne pendantaj dum senĉesa rampado ŝanĝas lokon kun la eksteraj, por ke varmo kaj komforto estu egale dividitaj.

Ili aŭdas la frapon de la paruo, kaj la tuta abelujo ekzumas pro scivolo. Ĉu amiko aŭ malamiko? Ĉu danĝero pro la socio?

La reĝino havas malbonan konsciencon. Ŝi ne povas trankvile atendi. Ĉu estas spiritoj de murditaj virabeloj, kiuj fantomas ekstere? ”Eliru por esplori!” ŝi ordonas al fratino pordistino.

Kaj tiu foriras. Kun ”Vivu la reĝino!” ŝi elkuras, kaj hej! jen la paruo atakas ŝin. Kun streĉita kolo kaj la flugiloj tremantaj pro fervoro li kaptas ŝin, frakasas ŝin, manĝas ŝin, kaj neniu portas sciigon pri sia sorto al la regantino. Sed la paruo ree frapas, la reĝino daŭre sendas siajn pordistinojn, kaj ili ĉiuj malaperas. Neniu revenas por sciigi, kiu frapis. Uf, estas timige en la malluma abelujo! Venĝemaj spiritoj ludas ekstere. Se oni nur ne havus orelojn! Se oni nur povus venki la scivolon!

Se oni nur povus trankvile atendi!

La granda Melchior Sinclaire ridis tiel, ke larmoj aperis en la okuloj, pro la stultaj virinoj en la abelujo kaj pro la vigla, flaveverda kanajlo ekstere.

Ne estas malfacile atendi, kiam oni estas tute certa pri sia afero, kaj kiam tiel multe distras la pensojn.

Jen venas la granda gardhundo. Ĝi ŝteliras sur la ekstremo de la piedpintoj, rigardas la teron kaj svingetas la voston, kvazaŭ ĝi havus la plej indiferentan intencon. Subite ĝi komencas fervore fosi en la neĝo. Certe la maljuna friponeto kaŝis tie senpermesan akiraĵon.

Sed ĝuste kiam ĝi levas la kapon por esplori, ĉu ĝi povas trankvile manĝi ĝin, ĝi tute konfuziĝas vidante du pigojn antaŭ si.

”Ŝtelaĵkaŝanto!” la pigoj diras kaj aspektas kiel la konscienco mem. ”Ni estas policistoj. Donu al ni la ŝtelaĵon!”

”Ho, silentu, friponoj! Mi estas la domestro.”

”Vere la ĝusta!” ili mokas.

La hundo atakas ilin, kaj ili fuĝas per inertaj flugilbatoj. La hundo postkuras, saltas kaj bojas. Dum ĝi ĉasas unu el ili, la alia jam revenas. Ŝi flugas en la truon, ŝiras la viandopecon sed ne havas forton por levi ĝin. La hundo kaptas la viandon, tenas ĝin inter la piedoj kaj mordas. La pigoj eksidas tuj antaŭ ĝi kaj diras malicaĵojn. Manĝante ĝi kolere rigardas ilin, kaj kiam la afero fariĝas netolerebla, ĝi salte forpelas ilin.

La suno komencis malaltiĝi al la okcidentaj montoj. La granda uzinposedanto rigardis sian horloĝon. Estis la tria. Kaj la edzino pretigis la tagmanĝon ĝis la dekdua!

En tiu momento la lakeo elvenis kaj sciigis, ke fraŭlino Marianne deziras paroli kun li.

La uzinposedanto metis la lupopelton sur la brakon kaj en radia humoro supreniris la ŝtuparon.

Kiam Marianne aŭdis liajn pezajn paŝojn sur la ŝtuparo, ŝi ankoraŭ ne sciis, ĉu ŝi kuniros hejmen aŭ ne. Ŝi sciis nur, ke tiu longa atendo devas finiĝi.

Ŝi esperis, ke la kavaliroj venos hejmen; sed ili ne venis. Do ŝi mem faru finon al ĉio tio. Ŝi ne eltenis plu.

Ŝi pensis, ke li kolere forveturos post kvinminuta atendo, aŭ ke li rompos la pordojn aŭ provos bruligi la domon.

Sed jen li sidis trankvile ridetante kaj nur atendis. Ŝi nek amis nek malamis lin. Sed estis ĉe ŝi interna voĉo, kiu kvazaŭ avertis ŝin ankoraŭfoje subiĝi al lia potenco. Kaj krome ŝi ne volis rompi sian promeson al Gösta.

Se li nur ekdormus, se li parolus, se li estus maltrankvila, se li montrus signon de hezito, se li ordonus veturigi la sledon en la ombron! Sed li estis nur pacienco kaj firma certeco.

Konvinkita, tiel infekte konvinkita, ke ŝi venos, se li nur atendos.

Ŝia kapo doloris. Ĉiu nervo ŝiriĝis. Ŝi ne povis esti trankvila, kiam ŝi sciis, ke li ankoraŭ sidas tie. Estis, kvazaŭ lia volo trenus ŝin ligita malsupren sur la ŝtuparoj.

Do ŝi almenaŭ parolu kun li.

Antaŭ lia eniro, ŝi ordonis levi la kurtenojn, kaj ŝi ekkuŝis tiel, ke la vizaĝo estis en plena lumo.

Per tio ŝi certe intencis iel ekzameni lin, sed Melchior Sinclaire estis rimarkinda viro en tiu tago.

Vidante ŝin li ne faris movon de aflikto, ne ekkriis. Estis kvazaŭ li ne vidus iun ŝanĝon ĉe ŝi. Ŝi sciis, kiel li adoris ŝian belan eksteron. Sed li ne montris malĝojon. Li estris sian tutan estaĵon por ne ĉagreni ŝin. Tio kaptis ŝin. Ŝi komencis kompreni, kial ŝia patrino ankoraŭ amas lin.

Li ne montris heziton. Li faris nek admonojn nek pardonojn.

”Mi volvos la lupopelton ĉirkaŭ vin, Marianne. Ĝi ne estas malvarma. Ĝi kuŝis sur miaj genuoj dum la tuta tempo.”

Tamen li iris al la fajro por varmigi ĝin.

Poste li helpis ŝin leviĝi de la sofo, volvis la lupopelton ĉirkaŭ ŝin, metis ŝalon sur ŝian kapon, metis ĝiajn ekstremojn sub la brakojn kaj nodis sur la dorso.

Ŝi lasis tion okazi. Ŝi estis senvola. Estis agrable esti protektata, estis dolĉe ne bezoni voli. Antaŭ ĉio bone por tiu, kiu estis tiel disŝirita kiel ŝi, kiu ne posedis penson nek senton, kiuj estis ŝiaj propraj.

La granda uzinposedanto levis ŝin, portis ŝin malsupren al la sledo, levis la kovrilon, metis la felon sur ŝin kaj forveturis de Ekeby.

Ŝi fermis la okulojn kaj suspiris, parte pro agrabla sento, parte pro la forlaso. Ŝi forlasis la vivon, la veran vivon, sed povus ja esti egale por ŝi, kiu ne povis vivi, nur roladi.

* * *

Kelkajn tagojn poste ŝia patrino aranĝis tiel, ke ŝi povis renkonti Göstan. Ŝi venigis lin, dum la uzinposedanto faris sian longan promenon al la trunktransportistoj, kaj kondukis lin al Marianne.

Gösta envenis, sed li nek salutis nek parolis. Li restis staranta ĉe la pordo kaj rigardis al la planko kiel obstina bubo.

”Sed, Gösta!” Marianne diris. Ŝi sidis en sia brakseĝo kaj rigardis lin duone amuzita.

”Jes, tiel mi nomiĝas.”

”Venu tien ĉi, venu tute apud min, Gösta!”

Li malrapide iris al ŝi, sed ne levis la okulojn.

”Venu pli proksimen! Ekgenuu tie ĉi!”

”Dio mia, kiun sencon havas tio ĉi?” li diris, sed li obeis.

”Gösta, mi volas diri al vi, ke mi kredas, ke estis plej bone por mi reveni hejmen.”

”Ni esperu, ke ili ne elĵetos vin plu en la neĝon, fraŭlino Marianne.”

”Ho, Gösta, ĉu vi ne amas min plu? Ĉu mi ŝajnas al vi malbela?”

Li malsuprentiris ŝian kapon kaj kisis ŝin, sed aspektis same malvarma.

Verdire ŝi estis amuzita. Se plaĉas al li esti ĵaluza al ŝiaj gepatroj, nu, kion fari? Tio certe ĉesos. Nun plaĉis al ŝi provi regajni lin. Ŝi apenaŭ sciis, kial ŝi volas reteni lin ĉe si, sed tion ŝi volis. Ŝi pensis pri tio, ke li tamen unu solan fojon sukcesis liberigi ŝin de si mem. Certe li estas la sola, kiu ankoraŭ unu fojon povos fari tion.

Kaj nun ŝi komencis paroli, fervora por regajni lin. Ŝi diris, ke ne estis ŝia intenco forlasi lin por ĉiam, sed dum kelka tempo ili devas ŝajne rompi sian interrilaton. Li ja povis mem vidi, ke ŝia patro staris sur la sojlo de freneziĝo, kaj ŝia patrino vivis en ĉiama vivodanĝero. Li ja devas kompreni, ke ŝi nepre devis veturi hejmen.

Tiam lia kolero eksplodis en vortojn. Ŝi ne bezonas ŝajnigi.

Li ne volas plu esti ŝia ludilo. Ŝi forlasis lin tuj, kiam ŝi rajtis veturi hejmen, kaj li ne povas ami ŝin plu. Kiam li antaŭhieraŭ revenis de la ĉaso kaj trovis, ke ŝi estas for sen iu ajn saluto, sen iu ajn vorto, tiam la sango frostiĝis en liaj vejnoj; li preskaŭ mortis pro sufero. Li ne povas ami tiun, kiu faris al li tiel grandan doloron. Cetere ŝi neniam amis lin. Ŝi estas koketulino, kiu volis havi iun, kiu kisis kaj karesis ŝin ankaŭ tie ĉi en la hejmregiono, tio estis ĉio.

Ĉu li do kredas, ke ŝi kutimis permesi al junsinjoroj karesi ŝin?

Jes, tion li kredas. La virinoj ne estas tiel sanktaj, kiel ili aspektas. Egoismo kaj koketeco de komenco ĝis fino! Ne, se ŝi nur scius, kiel li sentis, kiam li revenis de la ĉaso! Estis, kvazaŭ li vadus en glacia akvo. Neniam li venkos tiun doloron. Ĝi akompanos lin tra la tuta vivo. Neniam plu li fariĝos vera homo.

Ŝi provis klarigi al li, kiel ĉio okazis. Ŝi provis atentigi al li, ke ŝi ankoraŭ estas fidela.

Nu, estas egale, ĉar nun li ja ne amas ŝin plu. Nun li jam komprenas ŝin. Ŝi estas egoista. Ŝi ne amas lin. Ŝi forveturis sen saluto al li.

Ree kaj ree li revenis al tio. Ŝi preskaŭ ĝuis la scenon. Koleri ĝi ŝi ne povis. Ŝi tiel bone komprenis lian koleron. Ŝi ankaŭ ne timis veran rompon de ilia interrilato. Fine ŝi tamen maltrankvili ĝis. Ĉu vere okazis ĉe li tia ŝanĝiĝo, ke li ne povas ami ŝin plu?

”Gösta!” ŝi diris. ”Ĉu mi estas egoista, kiam mi iris al Sjö por venigi la majoron? Mi memoris ja, ke oni havas variolon tie. Ankaŭ ne estas facile iri ekstere en maldikaj ŝuoj en frosto kaj neĝo.”

”La amo vivas de amo, sed ne de servoj kaj bonfaroj,” Gösta diris.

”Vi do volas, ke de nun ni estu fremduloj unu al la alia, Gösta?”

”Mi volas tion.”

”Gösta Berling estas tre malkonstanta.”

”Oni ofte diras tion pri mi.”

Li estis malvarma, neebla varmiĝi, kaj vere ŝi mem estis ankoraŭ pli malvarma. La memobservo mokridis al ŝia provo ludi enamiĝinta.

”Gösta!” ŝi diris, farante ankoraŭ unu klopodon. ”Mi neniam laŭvole agis maljuste al vi, eĉ se povas ŝajni tiel. Mi petas vin: pardonu min!”

”Mi ne povas pardoni vin.”

Ŝi sciis, ke se ŝi posedus tutecan senton, tiam ŝi regajnus lin. Kaj ŝi provis ŝajnigi pasia. La glaciaj okuloj mokis ŝin, sed tamen ŝi provis. Ŝi ne volis perdi lin.

”Ne foriru, Gösta! Ne foriru kolera! Pensu pri tio, kiel malbela mi fariĝis! Neniu povos ami min plu.”

”Nek mi faros tion,” li diris. ”Vi devas kutimiĝi al tio, ke via koro estas tretata, vi kiel aliaj.”

”Gösta, mi neniam povis ami iun krom vin. Pardonu min!

Ne forlasu min! Vi estas la sola, kiu povas liberigi min de mi mem.”

Li forŝovis ŝin de si.

”Vi ne diras la veron,” li diris kun glacia trankvilo. ”Mi ne scias, kion vi volas de mi, sed mi vidas, ke vi mensogas. Kial vi volas reteni min? Vi estas tiel riĉa, ke svatantoj ne mankos al vi.”

Post tio li foriris.

Kaj kiam li nur fermis la pordon, la sopiro kaj la doloro en sia tuta majesto eniris la koron de Marianne.

Estis la amo, la infano de ŝia propra koro, kiu aperis el la angulo, kien la glaciaj okuloj forpelis ĝin. Ĝi venis, la sopire atendita, nun kiam estis tro malfrue. Nun ĝi aperis, serioza kaj ĉionreganta, kaj sopiro kaj doloro portis la trenaĵon de ĝia reĝomantelo.

Kiam Marianne kun efektiva certeco povis diri al si mem, ke Gösta Berling forlasis ŝin, ŝi sentis eĉ korpan doloron, tiel teruran, ke ŝi preskaŭ senkonsciiĝis. Ŝi premis siajn manojn al la koro kaj dum horoj sidis en la sama loko, batalante kontraŭ senlarma malĝojo.

Kaj estis ŝi mem, kiu suferis, ne fremdulino, ne aktorino.

Estis ŝi mem.

Kial ŝia patro venis kaj disigis ilin? Ŝia amo ja ne estis mortinta.

Dum sia malforteco post la malsano ŝi nur ne povis senti ĝian potencon.

Ho Dio, ho Dio, ke ŝi perdis lin! Ho Dio, ke ŝi tiel malfrue vekiĝis!

Ho, li estis la sola, li estis ia reganto de ŝia koro! De li ŝi povus ĉion toleri. Krudeco kaj koleraj vortoj de li vekus ĉe ŝi nur humilan amon. Se li batus ŝin, ŝi kiel hundo nur rampus al li por kisi lian manon.

Ŝi kaptis plumon kaj paperon kaj komencis skribi per terura fervoro. Unue ŝi skribis pri sia amo kaj sia sopiro. Poste ŝi petis, ne pri lia amo, nur pri lia indulgo. Ian poezion ŝi skribis.

Ŝi ne sciis kion fari por havigi al si faciligon en tiu obtuza doloro.

Kiam ŝi finis, ŝi pensis, ke se li vidos tion, tiam li tamen kredos, ke ŝi amas lin. Nu, kial ŝi ne sendu la skribaĵon al li.

La venontan tagon ŝi sendos ĝin, kaj ŝi emis kredi, ke ĝi rekondukos lin al ŝi.

En la posta tago ŝi angore batalis en si mem. Kion ŝi skribis, ŝajnis al ŝi mizera kaj stulta. Ĝi havis nek rimojn nek metron.

Estis nur prozo. Verŝajne li nur ridos pri tiaj versoj.

Ankaŭ vekiĝis ŝia fiero. Se li ne amas ŝin plu, tiam estas terura humiligo almozpeti pri lia amo.

Kelkiam la prudento diris al ŝi, ke ŝi devas ĝoji, ĉar ŝi liberi ĝis de la interrilato kun Gösta kaj de la malagrablaj cirkonstancoj, kiujn ĝi alportus.

La sufero de ŝia koro tamen estis tiel forta, ke la sentoj fine regis. Tri tagojn post tiu, en kiu ŝi konsciiĝis pri sia amo, ŝi enmetis la versojn kaj skribis la nomon de Gösta Berling sur la kovraĵo. Ŝi tamen ne forsendis ilin. Antaŭ ol ŝi trovis konvenan peranton, ŝi aŭdis aferojn pri Gösta, kiuj komprenigis al ŝi, ke estas tro malfrue regajni lin.

Sed fariĝis la malĝojo de ŝia vivo, ke ŝi ne sendis tiujn versojn, kiam ankoraŭ estis tempo, kiam ŝi ankoraŭ povus gajni lin.

Ŝia tuta doloro fiksiĝis al tiu punkto: ”Se mi ne estus atendinta tiel longe, se mi ne estus atendinta tiom da tagoj!”

Tiuj skribitaj vortoj estus gajnintaj al ŝi la feliĉon de la vivo, almenaŭ la realecon de la vivo. Ŝi estis konvinkita, ke ili rekondukus lin al ŝi.

La sufero tamen faris al ŝi la saman servon kiel la amo. Ĝi faris el ŝi tutan homon, povantan tute doni sin al bono kiel al malbono. Bolantaj sentoj fluis tra ŝia animo, kaj la glacia malvarmo de memobservo ne baris ilian vojon. Kaj ŝi estis, malgraŭ sia malbeleco, tre amata.

Oni tamen diras, ke ŝi neniam forgesis Göstan Berling. Ŝi malĝojis pri li tiel, kiel oni malĝojas pro malbone uzita vivo.

Kaj ŝiaj kompatindaj versoj, kiuj en iu tempo estis tre multe legataj, antaŭ longe estas forgesitaj. Tamen ili aspektas strange kortuŝaj, kiel mi vidas ilin, skribitaj sur flaviĝinta papero, per paliĝinta inko kaj densa, zorga manskribo. La sopiro de tuta vivo estas ligita al tiuj malriĉaj vortoj, kaj mi kopias ilin kun certa mistera timeto, kvazaŭ estus en ili sekretaj fortoj.

Mi petas vin legi ilin kaj pensi pri ili. Kiu scias, kiel ili estus efikintaj, se ili nur estus senditaj? Ili tamen estas sufiĉe pasiaj por atesti pri vera sento. Eble ili estus povintaj rekonduki lin al ŝi.

Ili estas sufiĉe kortuŝaj, sufiĉe amemaj en sia mallerta senformeco.

Neniu povas deziri ilin alimanieraj. Neniu povas voli, ke ili estu ligitaj per la katenoj de rimoj kaj metro, kaj tamen estas melankolie pensi, ke ĝuste tiu neperfekteco malpermesis al ŝi sendi ilin en ĝusta tempo.

Mi petas vin legi kaj ami ilin. Homo en granda malfeliĉo skribis ilin.

Infano, vi amis, sed neniam plu
vi ĝuos la feliĉon de amo.
La ŝtormo de pasio skuis vian animon.
Ĝoju, vi ja trovis ripozon!
Neniam plu vi altiĝos al feliĉo turalta.
Ĝoju, vi ja trovis ripozon!
Neniam plu malleviĝos al profrunda doloro,
neniam plu!

Infano, vi amis, sed neniam plu
flamos fajro en via animo.
Vi estis kiel kampo de seka herbo,
plenigis vin fajro por mallonga sekundo.
Pro pezaj fumnuboj kaj flokoj de cindro
fuĝis kriante la birdoj de la ĉielo.
Sed ili revenos! Vi ne brulos plu,
ne povos bruli plu.

Infano, vi amis, sed neniam plu
vi aŭdos la voĉon de amo.
La fortoj de via koro kiel lacaj infanoj,
sidantaj sur malmola benko de lernejo,
sopiras al libero kaj ludoj,
sed neniu vokas ilin plu.
Ili sidas kiel forgesitaj postenantoj;
neniu vokas ilin plu.

Infano, la sola foriris
kaj kun li lia amo kaj feliĉo de amo.
Li, kiun vi tiel amis, kvazaŭ instruus li vin
per flugiloj ŝvebi en la vasta aero.
Li, kiun vi tiel amis, kvazaŭ li donus al vi
la solan sekuran lokon en superakvita vilaĝo,
li foriris, li, kiu sola komprenis
malfermi la pordon de via koro.

Mi volas peti vin nur pri unu afiero, mia amato:
Neniam metu sur min la ŝarĝon de malamo!
La plej malforta el ĉio malforta, ĉu tio ne estas hom koro?
Kiel ĝi povus vivi kun la vunda penso,
ke ĝi donas suferon al alia?

Ho, mia amato, se vi volas mortigi min,
ne havigu ponardon, ne aĉetu venenon aŭ ŝnuron!
Sed nur sciigu al mi, ke vi volas, ke mi malaperu
de la verdaj herbejoj de la tero, de la regnoj de la vivo.
Kaj mi malsupreniros en la tombon.

La vivon de la vivo vi donis al mi. Amon vi donis.
Kaj vian donacon vi reprenas. Ho, bone mi scias.
Sed ne transformu ĝin en malamon!
Mi tamen amas la vivon. Ho, memoru tion!
Sed mi scias, ke mi mortos sub la ŝarĝo de la malamo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.