La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIDEKTRIA ĈAPITRO: Kevenhüller

En la jardeko post 1770 naskiĝis en Germanujo la poste klera kaj multlerta Kevenhüller. Li estis filo de kastelgrafo[60] kaj estus povinta loĝi en la altaj kasteloj kaj rajdi apud la imperiestro, se li havus emon, sed tion li ne havis.

Li volus fiksi ventmuelejajn flugilojn al la plej alta turo de la kastelo, transformi la kavaliran salonegon en forĝejon kaj la sinjorinan ĉambron en horloĝistan metiejon. Li volus plenigi la tutan kastelon per turniĝantaj radoj kaj laborantaj leviloj.

Sed ĉar tio ne estis ebla, li forlasis la tutan pompon kaj iris lerni ĉe horloĝisto. Tie li lernis ĉion lerneblan, pri dentradoj, risortoj kaj pendoloj. Li lernis fari sunhorloĝojn kaj stelhorlo ĝojn, pendhorloĝojn kun pepantaj kanarioj kaj kornblovantaj paŝtistoj, sonorilarojn, kies stranga maŝinaro plenigis tutan preĝejoturon, kaj horloĝradarojn tiel malgrandajn, ke oni povis enmeti ilin en medalionon.

Ricevinte sian majstrodiplomon li metis la tornistron sur la dorson, prenis la tuberbastonon en sia mano kaj migris de loko al loko por studi ĉion, kio moviĝis per cilindroj kaj radoj.

Kevenhüller ne estis ordinara horloĝisto, li volis fariĝi granda inventisto kaj mondpliboniganto.

Tramigrinte multajn landojn li iris ankaŭ al Vermlando por studi muelejajn radojn kaj la lignajn movtransigilojn de la minoj. En bela somera mateno okazis, ke li transiris la placon en Karlstad. Sed en la sama bela matenhoro plaĉis al la arbarnimfo plilongigi sian promenon ĝis en la urbo. Ankaŭ tiu alta sinjorino iris trans la placon, sed de la kontraŭa flanko, kaj jen ŝi renkontiĝis kun Kevenhüller.

Tio estis renkonto por horloĝisto. Ŝi havis lumajn, verdajn okulojn, kaj densan, helan hararon, kiu preskaŭ atingis la teron; kaj ŝi estis vestita per verda, nuanciĝanta silko. Monstro kaj paganino ŝi estis kaj pli bela ol ĉiuj kristanaj virinoj, kiujn Kevenhüller iam vidis. Li staris kiel frenezulo kaj rigardis ŝin, kiam ŝi venis kontraŭ lin.

Ŝi venis la rektan vojon el la plejinterno de la arbaro, kie la filikoj fariĝas altaj kiel arboj, kie la gigantaj pinoj baras la sunlumon, tiel ke ĝi povas fali nur kiel ora ŝutaĵo sur la flavan muskon, kaj kie la lineo rampas sur likenkovritaj ŝtonoj.

Vere mi volus esti sur la loko de Kevenhüller por povi rigardi ŝin, kiam ŝi venis kun filikfolioj kaj picepingloj implikitaj en la densa hararo kaj kun nigra vipureto ĉirkaŭ la kolo. Imagu ŝin, kun elasta iro kiel sovaĝa besto kaj kunportante freŝan odoron de rezino kaj fragoj, de lineoj kaj musko!

Kiel la homoj certe gapis al ŝi, kiam ŝi ekhavis la ideon transiri la placon de Karlstad! Ĉevaloj certe timkuris pro ŝia longa hararo, kiu flirtis en la somera vento. La stratbuboj postkuris ŝin. La viroj faligis pesilon kaj viandhakilon por prigapi ŝin. La virinoj kriante kuris al la episkopo kaj la konsistorio, por ke ili forpelu la satanaĵojn el la urbo.

Sed ŝi iris trankvila kaj majesta kaj nur ridetis al la tumulto, je kio Kevenhüller vidis ŝiajn pintajn rabobestajn dentetojn brili malantaŭ la ruĝaj lipoj.

Ŝi metis mantelon sur la dorson, por ke neniu rimarku, kiu ŝi estas, sed malfeliĉe ŝi forgesis kaŝi la voston. Jen ĝi treniĝis sur la stratŝtonoj.

Ankaŭ Kevenhüller vidis la voston, sed doloris lin, ke altranga sinjorino elmetas sin al la moko de la urbanoj, tial li klinis sin antaŭ la belulino kaj diris ĝentile:

”Ĉu ne plaĉas al via moŝto levi la trenaĵon?”

La arbarnimfo kortuŝiĝis, ne malpli pro lia bonvolo ol pro lia ĝentileco. Ŝi haltis rekte antaŭ li kaj rigardis lin, tiel ke ŝajnis al li, ke lumaj fajreroj flugas el ŝiaj okuloj en lian koron.

”Rimarku tion, Kevenhüller”, ŝi diris, ”de nun vi povos per viaj du manoj fari kiun ajn mirindaĵon, kiun vi volas, sed nur unu de ĉiu speco.”

Ŝi diris tiel, kaj ŝi povis plenumi sian promeson. Ĉar kiu ne scias, ke la verdvestita el la arbaraj densejoj havas potencon donaci genion kaj mirindajn fortojn al tiuj, kiuj akiras ŝian favoron?

Kevenhüller restis en Karlstad kaj luis metiejon tie. Li martelis kaj laboris tage kaj nokte. Post ok tagoj li estis farinta miraklon. Estis veturilo, kiu iris per si mem. Ĝi iris supren kaj malsupren, iris rapide kaj malrapide, estis direktebla kaj turnebla, haltigebla kaj irigebla, tute kiel oni volis. Bonega veturilo tio estis.

Kevenhüller nun fariĝis fama homo kaj ricevis amikojn en la tuta urbo. Li estis tiel fiera pro sia veturilo, ke li veturis al Stokholmo por montri ĝin al la reĝo. Li ne bezonis atendi veturĉevalojn aŭ kvereli kun veturigistoj. Li ne bezonis sikuiĝi en ”perdriko” aŭ dormi sur lignaj benkoj en la haltejoj. Li veturis fiere en sia propra veturilo kaj atingis la celon post kelkaj horoj.

Li veturis rekte al la kastelo, kaj la reĝo elvenis kun korteganinoj kaj korteganoj kaj rigardis, kiam li veturis. Ili ne povis sufiĉe laŭdi lin.

Tiam la reĝo diris: ”Tiun veturilon vi tamen povas doni al mi, Kevenhüller.” Kaj kvankam li rifuzis, la reĝo estis persista kaj volis havi la veturilon.

Tiam Kevenihüller vidis, ke en la sekvantaro de la reĝo staras korteganino kun hela hararo kaj verda robo. Li ja rekonis ŝin, kaj li komprenis, ke estas ŝi, kiu konsilis al la reĝo peti lin pri lia veturilo. Sed li malesperiĝis. Li ne povis toleri, ke iu alia posedu lian veturilon, kaj li ankaŭ ne kuraĝis daŭre rifuzi al la reĝo. Tial li per tia rapido veturigis ĝin kontraŭ la kastelmuron, ke ĝi rompiĝis en mil pecojn.

Reveninte al Karlstad li provis fari novan veturilon. Sed li ne povis. Tiam li teruriĝis pro la donaco, kiun la arbarnimfo donis al li. Li forlasis la maldiligentulan vivon en la kastelo de sia patro por fariĝi bonfaranto al multaj, ne por krei sorĉojn, kiujn nur unu povas uzi. Kiom utilis al li, se li fariĝus granda majstro, eĉ la plej granda el ĉiuj majstroj, sed ne povus multobligi siajn miraklojn, tiel ke ili utilus al miloj?

Kaj la klera, multlerta viro tiel sopiris al trankvila, prudenta laboro, ke li fariĝis ŝtonhakisto kaj masonisto. Dum tiu tempo li konstruis la grandan ŝtonturon ĉe Okcidenta ponto laŭ la modelo de la ĉefturo en la kavalirkastelo de sia patro, kaj certe lia intenco estis konstrui ankaŭ domojn, portalojn, kastelkortojn, remparojn kaj pendturojn, tiel ke tuta kavalirkastelo estiĝos sur la bordo de Klarälven.

Kaj en ĝi li efektivigos la revon de sia infanaĝo. Ĉio, kio nomiĝas industrio kaj metio, havos sian hejmon en la salonegoj de la kastelo. Blankaj muelisthelpantoj kaj nigraj forĝistoj, horloĝistoj kun verdaj ŝirmiloj antaŭ la lacigitaj okuloj, farbistoj kun malhelaj manoj, teksistoj, tornistoj, fajlistoj, ĉiuj havos siajn metiejojn en lia kastelo.

Kaj ĉio iris bone. El la ŝtonoj, kiujn li mem frakasis, li per propra mano masonis sian turon. Li fiksis muelejajn flugilojn al ĝi – ĉar la turo estos muelejo – kaj nun li volis komenci pri la forĝejo.

Iun tagon li staris kaj rigardis, kiel la vento turnas la malpezajn, fortikajn flugilojn. Tiam lia malnova sufero atakis lin.

Ŝajnis al li, kvazaŭ la verdvestita ree rigardas lin per siaj lumaj okuloj, ĝis lia cerbo ree ekardas. Li enfermis sin en sia metiejo, manĝis nenion, ĝuis neniun ripozon kaj laboris senhalte.

Tiel li dum ok tagoj faris novan miraklon.

Iun tagon li iris sur la tegmenton de sia turo kaj komencis fiksi flugilojn al siaj ŝultroj.

Du stratbuboj kaj unu gimnaziano, kiuj sidis sur la pontokestoj kaj fisis albumojn, ekvidis lin kaj sonigis krion, kiu estis aŭdebla tra la tuta urbo. Ili ekmovis sin, spiregante ili kuris straton post strato, frapis sur la pordoj kaj kriis dum la kuro:

”Kevenhüller flugos! Kevenhüller flugos!”

Tiu staris tute trankvile sur la turtegmento kaj fiksis al si la flugilojn, kaj dume la homamasoj elsvarmis el la mallarĝaj stratoj de la malnova Karlstad.

La servistinoj forlasis la bolantan poton kaj la fermentantan farunpaston. La maljunulinoj faligis la ŝtrumptrikaĵon, surmetis la okulvitrojn kaj alkuris laŭ la strato. La konsilantoj kaj la urbestro leviĝis de la juĝista tablo. La rektoro ĵetis la gramatikon en la angulon, la lernantoj elkuris el la klasĉambroj sen peti permeson. La tuta urbo kuris al Okcidenta ponto.

Baldaŭ la ponto estis nigra de homoj. La Salplaco estis plenplena, kaj homoj svarmis sur la tuta riverbordo ĝis la episkopa domo. Estis pli granda interpremiĝo ol en la foiro de la Petrotago, oni vidis tie pli multe da rigardemuloj, ol kiam la reĝo Gustav III veturis tra la urbo, tirata de ok ĉevaloj kaj kun tiel terura rapido, ke la veturilo staris sur du radoj en la kurboj.

Kevenhüller fine surhavis la flugilojn kaj ekmovis sin. Li faris kelkajn movojn per ili, kaj jen li estis en la libera aero. Li kuŝis naĝante en la aermaro alte super la tero.

Li enspiris la aeron plenpulme, ĝi estis fortiga kaj pura. Lia brusto plivastiĝis, kaj la malnova kavalira sango komencis boli en li. Li kapriolis kiel kolombo, ŝvebis kiel akcipitro, liaj flugiloj estis rapidaj kiel tiuj de la hirundo, li direktis sin firme kiel la falko. Kaj li rigardis malsupren sur la tutan terligitan amason, kiu rigardis supren al li, kiu kuŝis naĝante en la aero. Se li nur povus fari paron da similaj flugiloj al ĉiu el ili!

Se li nur povus doni potencon al ĉiu el ili levi sin en tiun freŝan aeron! Kiaj homoj ili tiam fariĝus! La memoro pri la mizero de lia vivo ne forlasis lin eĉ en tiu momento de venko. Li ne povis ĝui nur por sia propra parto. Tiu arbarnimfo, se li nur povus trafi ŝin!

Tiam ekvidis liaj okuloj, kiuj estis preskaŭ blindigitaj de la akra sunlumo kaj la brilvibra aero, kiel io alflugas rekte al li.

Li vidis grandajn flugilojn, kiuj tute similis liajn proprajn, movi sin, kaj inter la flugiloj naĝis homa korpo. Flavaj haroj flirtis, verda silko ondis, sovaĝaj okuloj lumis. Jen ŝi estas, jen ŝi estas!

Kevenhüller ne pripensis. En furioza rapido li saltis sur la monstron por kisi ŝin aŭ bati ŝin – li ne sciis kion – sed ĉiuokaze por devigi ŝin forpreni la malbenon de lia ekzisto. En tiu sovaĝa rapido perfidis lin trankvilo kaj racio. Li ne vidis, kien li direktas sin, li rimarkis nur la flirtantan hararon kaj la sovaĝajn okulojn. Li venis tute proksime al ŝi kaj etendis la brakojn por kapti sin. Tiam liaj flugiloj implikiĝis en ŝiajn, kaj tiuj estis pli fortaj. Liaj flugiloj fendiĝis kaj detruiĝis, li svinge turniĝis kaj ekfalis, li ne sciis kien.

Kiam li rekonsciiĝis, li kuŝis sur la tegmento de sia propra turo kun la frakasita flugmaŝino apud si. Li flugis rekte sur sian propran muelejon: la flugiloj kaptis lin, rondiris kun li dufoje kaj poste ĵetis lin sur la turtegmenton.

Jen tiu ludo estis finita.

Kevenhüller nun ree estis homo en malespero. Honesta laboro tedis lin, kaj la miraklomanipulojn li ne kuraĝis uzi. Se li farus ankoraŭ iun miraklon kaj detruus ĝin, tiam lia koro tamen krevus pro ĉagreno. Kaj se li ne detruus ĝin, li certe freneziĝus je la penso, ke li ne povos fari utilon al aliaj per ĝi.

Li prenis la submajstran tornistron kaj la tuberbastonon, lasis la muelejon stari, kiel ĝi staris, kaj decidis iri por serĉi la arbarnimfon.

Li havigis al si ĉevalon kaj veturilon, ĉar li ne estis plu tiel juna kaj facilpieda. Kaj oni rakontas, ke kiam li venis al arbaro, li eliris el la veturilo kaj iris tie kaj vokis la verdvestitan el la densejoj.

”Arbarnimfo, arbarnimfo, estas mi, Kevenhüller, Kevenhüller!

Venu, venu!” Sed ŝi ne venis.

Dum tiuj vojaĝoj li venis al Ekeby, kelkajn jarojn antaŭ la forpelo de la majorino. Tie oni bone akceptis lin, kaj tie li restis. Kaj la aro en la kavalirdomo plinombriĝis per alta, forta kavalirfiguro, vigla sinjoro, kiu povis fari sian devon ĉe la bierkruĉo kaj dum la ĉasiro. La memoroj el lia infanaĝo revenis: li permesis, ke oni nomas lin grafo, kaj li pli kaj pli ricevis la aspekton de maljuna germana rabobarono, kun sia granda aglonazo, siaj severaj brovoj, sia plenbarbo, kiu estis pinta sub la mentono kaj kuraĝe suprentordita super la lipoj.

Li tiam fariĝis kavaliro inter la kavaliroj kaj ne estis pli bona ol iu alia en tiu aro, kiun, laŭ la kredo de la homoj, la majorino preparis por la malica malamiko. Liaj haroj griziĝis, kaj lia cerbo dormis. Tiel maljuna li estis, ke li eĉ ne povis kredi pri la grandfaroj de sia junaĝo. Li ne estis la viro kun la miraklofortoj.

Ne estis li, kiu faris la memirantan veturilon kaj la flugmaŝinon. Ho, ne, fabeloj, fabeloj!

Sed jen okazis, ke la majorino estis forpelita de Ekeby, kaj la kavaliroj fariĝis estroj de la granda bieno. Tiam komenciĝis tie vivo, kiu neniam estis pli terura. Ŝtormo flugis tra la lando: ĉiu malnova malsaĝaĵo ekflamis en juneca viglo, ĉio malbona ekmoviĝis, ĉio bona timtremis, la homoj batalis sur la tero kaj la spiritoj en la ĉielo. Lupoj venis de Dovre kun sorĉistinoj sur la dorso, la naturfortoj liberiĝis, kaj la arbarnimfo venis al Ekeby.

La kavaliroj ne konis ŝin. Ili kredis, ke ŝi estas malriĉa kaj enmizera virino, kiun kruela bopatrino pelis en malesperon.

Tial ili donis al ŝi protekton, respektis ŝin kiel reĝinon kaj amis ŝin kiel infanon.

Nur Kevenhüller vidis, kiu ŝi estas. Unue li ja estis trompita kiel ĉiuj aliaj. Sed iun tagon ŝi portis robon el verda, nuanci ĝanta silko, kaj kiam ŝi surmetis ĝin, Kevenhüller rekonis ŝin.

Tie ŝi sidis, duonkuŝante sur silko, sur la plej bona sofo en Ekeby, kaj ĉiuj maljunaj viroj ridindigis sin por servi al ŝi. Unu estis kuiristo, alia ĉambristo, unu estis laŭtleganto, unu kortega muzikisto, unu ŝuisto: ĉiu prenis sian okupon.

Laŭdire ŝi estas malsana, la malica monstro, sed Kevenhüller bone komprenis tiun malsanon. Ŝi kaŝridis pri ili ĉiuj, tion ŝi faris.

Li avertis la kavalirojn pri ŝi. ”Vidu la akrajn dentetojn,” li diris, ”kaj la sovaĝajn, lumajn okulojn! Ŝi estas la arbarnimfo, ĉio malbona movigas en tiu terura tempo. Mi diras al vi, ke ŝi estas la arbarnimfo, veninta tien ĉi por detrui nin. Mi vidis ŝin antaŭe.”

Sed kiam Kevenhüller vidis la arbarnimfon kaj rekonis ŝin, la laboremo tuj revenis al li. Komencis bruli kaj boli en lia cerbo, liaj fingroj doloris pro emo kurbiĝi ĉirkaŭ martelon kaj fajlilon, li ne povis lukti kontraŭ si mem. Kun amara koro li surmetis la laborjakon kaj enfermis sin en malnova forĝejo, kiu estos lia laborejo.

Tiam krio flugis de Ekeby tra tuta Vermlando: ”Kevenhüller komencis labori!”

Kaj oni senspire aŭskultis al la martelbatoj el la fermita laborejo, al la raspado de la fajlo kaj la ĝemado de la balgo.

La mondo vidos novan miraklon. Kio ĝi estos? Ĉu li nun instruos al ni iri sur la akvo aŭ starigos ŝtuparon al la plejadoj?

Nenio estas neebla por tia viro. Niaj propraj okuloj vidis, kiel flugiloj portis lin tra la aero. Ni vidis lian veturilon muĝi tra la stratoj. Li havas la doton de la arbarnimfo: nenio estas neebla por li.

Iun nokton, la unuan aŭ duan en oktobro, la miraklo estis preta. Li venis el la laborejo kaj portis ĝin en la mano. Estis rado, kiu senĉese turniĝis. Kiam ĝi turniĝis, ĝiaj radioj lumis kiel fajro, kaj varmo kaj lumo eliris de ĝi. Kevenhüller faris sunon. Kiam li venis el la laborejo kun ĝi, la nokto fariĝis tiel hela, ke la paseroj komencis pepi kaj la nuboj matenruĝe ekardis.

Estis la plej brila invento. Sur la tero ne estos plu mallumo aŭ frosto. Turniĝis en lia kapo, kiam li pensis tion. La suno de la tago plue leviĝos kaj subiros, sed kiam ĝi malaperos, miloj kaj miloj da liaj fajroradoj flamos en la lando, kaj la aero vibros pro varmo kiel en la plej varmega somertago. Tiam oni prenos maturajn rikoltojn sub la stelĉielo de la vintromezo, fragoj kaj vakcinioj kovros la arbardeklivojn dum la tuta jaro, la glacio neniam katenos la akvon.

Kiam la invento nun estis preta, ĝi kreos novan teron. Lia fajrorado estos la pelto de la malriĉuloj kaj la suno de la ministoj.

Ĝi donos movforton al la fabrikoj, vivon al la naturo, novan riĉan kaj feliĉan ekziston al la homaro. Sed en la sama momento li bone sciis, ke ĉio tio estas revoj, kaj ke la arbarnimfo neniam permesos al li multobligi sian fajroradon. Kaj en sia kolero kaj venĝemo li pensis, ke li volas mortigi ŝin, kaj tial li apenaŭ sciis plu, kion li faris.

Li iris al la loĝodomo, kaj en la vestiblo tuj sub la ŝtuparo li starigis la fajroradon. Estis lia intenco, ke la domo ekbrulu kaj la monstro mortbrulu en ĝi.

Poste li reiris en sian laborejon kaj sidis tie, silente aŭskultante.

Eksonis vokoj kaj krioj sur la korto. Jen oni komencis rimarki, ke grandfaraĵo estas plenumita.

Jes, kuru, kriu, sonorigu! Jen ŝi tamen mortbrulas, la arbarnimfo, kiun vi kuŝigis sur silkon!

Ĉu ŝi tordiĝas en doloroj, ĉu ŝi forkuras de la flamoj el ĉambro en ĉambron? Ho, kiel flamos la verda silko, kiel ludos la flamoj en la densa hararo! Freŝan kuraĝon, flamoj, freŝan kura ĝon, kaptu ŝin, bruligu ŝin! Sorĉistinoj brulas! Ne timu ŝiajn sorĉvortojn, flamoj! Lasu ŝin bruli! Ekzistas iu, kiu pro ŝi devis bruli dum sia tuta vivo.

Sonoriloj sonis, veturiloj grincis, oni eltiris ŝprucigilojn, oni elmane-almane transportis akvon de la lago, homoj alkuris el ĉiuj vilaĝoj. Estis kriado kaj ĝemoj kaj ordonoj, estis tegmentoj, kiuj falis, estis la terura kraketado kaj muĝo de la brulego.

Sed Kevenhüller estis ĝenata de nenio. Li sidis sur la hakŝtipo kaj frotis la manojn.

Jen li aŭdis krakegon, kvazaŭ falus la ĉielo, kaj li jubilante eksaltis. ”Jen estas farite!” li diris. ”Nun ŝi ne povos saviĝi, nun ŝi estas frakasita sub la traboj aŭ bruligita de la flamoj.

Jen estas farite!”

Kaj li pensis pri la gloro kaj potenco de Ekeby, kiun li devis oferi por forigi ŝin el la mondo. Pri la brilaj salonoj, kie logis tiom da plezuro, la ĉambroj, en kiuj resonis la ĝojo de la memoroj, la tabloj, kiuj fleksiĝis sub frandaj manĝaĵoj, la altvaloraj malnovaj mebloj, arĝento kaj porcelano, kiujn oni ne povos plu retrovi.

Kaj jen li krie eksaltis. Lia fajrorado, lia suno, la modelo, de kiu ĉio dependas, ĉu li ne metis ĝin sub la ŝtuparon por estigi la brulegon?

Kevenhüller rigardis sin mem, ŝtonigita pro teruro.

”Ĉu mi estas freneza?” li diris. ”Kiel mi povis fari ion tian?”

En la sama momento malfermiĝis la bone fermita pordo de la laborejo, kaj la verdvestita enpaŝis.

La arbarnimfo staris tie sur la sojlo, ridetanta kaj bela. Ŝia verda robo ne havis difekton aŭ makulon, brulfumo ne fiksiĝis al ŝia densa hararo. Ŝi estis tia, kia li en siaj junaj tagoj vidis ŝin sur la placo en Karlstad, la sovaĝbesta vosto treniĝis inter ŝiaj piedoj, kaj ŝi kunportis la sovaĝon kaj odoron de la tuta arbaro.

”Nun brulas Ekeby,” ŝi diris kaj ridis.

Kevenhüller staris kun levita martelego kaj intencis ĵeti ĝin sur ŝian kapon, sed jen li ekvidis, ke ŝi portas lian fajroradon en la mano.

”Vidu, kion mi savis al vi!” ŝi diris.

Kevenhüller ekgenuis antaŭ ŝi. ”Vi rompis mian veturilon, vi frakasis miajn flugilojn, kaj vi detruis mian vivon. Kompatu min, indulgu min!” Ŝi grimpis sur la rabotstablon kaj eksidis tie, ankoraŭ same juna kaj petolmiena, kiel li unuafoje vidis ŝin sur la placo de Karlstad.

”Mi trovas, ke vi scias, kiu mi estas,” ŝi diris.

”Mi konas vin, kaj mi ĉiam konis vin,” la kompatinda viro diris, ”vi estas la genio. Sed nun liberigu min! Forprenu vian doton de mi! Forprenu de mi la miraklotalentojn! Lasu min esti ordinara homo! Kial vi persekutas min? Kial vi persekutas min?”

”Frenezulo!” la arbarnimfo diris. ”Mi neniam volis ion malbonan al vi. Mi donis al vi grandan rekompencon, sed mi ankaŭ povas forpreni ĝin de vi, se ĝi ne plaĉas al vi. Sed bone pripensu! Vi pentos tion.”

”Ne, ne,” li diris, ”forprenu de mi la miraklotalentojn!”

”Unue vi devas detrui tiun ĉi,” ŝi diris kaj ĵetis la fajroradon sur la teron antaŭ li.

Li ne hezitis. Li svingis la martelegon super la glimanta fajrorado, kiu estis nur abomena sorĉo, ĉar li ne rajtis uzi ĝin por la utilo de miloj. Fajreroj traflugis la ĉambron, splitoj kaj flamoj dancis ĉirkaŭ li, kaj jen ankaŭ lia lasta miraklo kuŝis frakasita.

”Nu, mi do forprenas de vi mian doton,” la arbarnimfo diris.

Kiam ŝi staris en la pordo por foriri kaj la lumo de la brulego surfluis ŝin, li la lastan fojon postrigardis ŝin.

Pli bela ol iam antaŭe ŝi ŝajnis al li kaj ne malica plu, nur severa kaj fiera.

”Frenezulo!” ŝi diris. ”Ĉu mi iam malpermesis al vi lasi aliajn imiti viajn kreaĵojn? Ĉu mi volis ion alian ol protekti la homon de genio de la metia laboro?”

Post tio ŝi foriris. Kevenhüller estis freneza dum kelkaj tagoj.

Poste li ree fariĝis ordinara homo.

Sed dum sia frenezo li bruldetruis Ekebyn. Tamen neniu homo difektiĝis. Malgraŭ tio estis granda ĉagreno por la kavaliroj, ke tiu gastama hejmo, kie ili ĝuis tiom da bono, suferas tiom da domaĝo dum ilia tempo.

Ho, infanoj de tempo estanta, se vi aŭ mi estus renkontinta la arbarnimfon sur la placo de Karlstad! Ĉu vi ne kredas, ke mi iris en la arbaro kaj vokis: ”Arbarnimfo, arbarnimfo, estas mi, Kevenhüller, Kevenhüller!” Sed kiu vidas ŝin nuntempe?

Kiu en niaj tagoj plendas pro tio, ke li ricevis tro multe de ŝiaj donacoj?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.