La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEKSESA ĈAPITRO: La tombejo

Estis bela vespero en aŭgusto. Löven kuŝis spegulkvieta, sunnebulo[54] kovris la montojn, la freŝo venis.

Tiam venis Beerencreutz, la kolonelo kun la blankaj lipharoj, malalta, batalule forta kaj kun la kamfikartoj en la dorspoŝo, iris al la lagbordo kaj prenis lokon en platboato. Lin akompanis majoro Anders Fuchs, lia malnova armilkamarado, kaj la malgranda Ruster, la flutludisto, kiu estis tamburisto ĉe Vermlanda fusilista regimento kaj dum multaj jaroj akompanis la kolonelon kiel lia amiko kaj servisto.

Sur la alia flanko de la lago kuŝas la tombejo, la neprizorgita tombejo de la paroĥo Svartsjö, sur kiu maldense staras oblikvaj, tintantaj ferkrucoj, tufeca kiel neniam plugita herbejo, surkreskita de karekso kaj stria homherbo, kiun oni semis tie por memorigi pri tio, ke nenies vivo similas al tiu de alia sed diferencas kiel la folioj de la herbo. Tie ne ekzistas gruzitaj irejoj, ne estas ombrantaj arboj krom la granda tilio sur la forgesita tombo de maljuna helppastro. La ŝtonbarilo, kruta kaj alta, enkadras la mizeran kampon. Mizera kaj malgajiga estas la tombejo, malbela kiel la vizaĝo de avarulo, velkinta pro la vekrioj de tiuj, kies feliĉon li ŝtelis. Kaj tamen ili estas feliĉaj, kiuj ripozas tie interne, tiuj, kiujn oni metis en sanktigitan teron dum psalmosonoj kaj preĝoj. Acquilon, la hazardludanton, kiu pasintjare mortis en Ekeby, lin oni devis enterigi ekster la muro. Tiu viro, kiu iam estis tiel fiera kaj kavalira, la brava militisto, la kuraĝa ĉasanto, la ludanto, kiu tenis la bonŝancon kaptita, li finis per tio, ke li detruis la heredaĵon de siaj infanoj, ĉion, kion li mem akiris, ĉion, kion lia edzino prizorgis. Antaŭ multaj jaroj li forlasis edzinon kaj infanojn por vivi la vivon de kavaliro en Ekeby. Iun vesperon en la pasinta somero li forludis la bienon, kiu donis al ili ilian vivtenon. Prefere ol pagi sian ŝuldon li pafis sin. Sed la kadavron de la memmortiginto oni enterigis ekster la muskokovrita muro de la mizera tombejo.

Post lia morto la kavaliroj estis nur dek du; post lia morto venis neniu por preni la lokon de la dektria, neniu krom la nigrulo, kiu la kristnaskan vesperon elrampis el la fandforno.

La kavaliroj trovis lian sorton pli amara ol tiun de liaj antaŭuloj.

Ili ja sciis, ke en ĉiu jaro devas morti unu el ili. Kia malbono estis en tio? Kavaliroj ne devas maljuniĝi. Se iliaj malfortaj okuloj ne povas diferencigi la kartojn, se iliaj tremantaj manoj ne povas levi la glasojn, kion la vivo tiam signifas por ili, kion ili signifas por la vivo? Sed ripozi kiel hundo ĉe la muro de la tombejo, kie la kovranta tero ne ripozas kviete, sed estas tretata de la pastiĝanta ŝafo, estas vundata de fosilo kaj plugilo, kie la iranto pasas sen malrapidigi siajn paŝojn, kie la infanoj ludas sen mallaŭtigi ridon kaj ŝercon, ripozi tie, kien la sono ne povos atingi pro la baro de la ŝtonmuro, kiam la juĝotaga anĝelo per sia trombono vekos la mortintojn interne de ĝi – ho, ripozi tie!

Jen Beerencreutz remas sian boaton trans Löven. En la vespero li veturas sur la lago de miaj revoj, ĉirkaŭ kies bordoj mi vidis diojn iri, kaj el kies profundo levigas mia sorĉkastelo. Li preterveturas la lagunojn de Lagön, kie la piceoj levas sin rekte el la akvo, kreskantaj sur malaltaj, cirkloformaj sablodunoj, kaj kie la ruinoj de la detruita pirata kastelo ankoraŭ kuŝas sur la kruta supro de la insulpinto. Li veturas sub la piceparko sur la terlango de Borg, kie la maljuna pino sur dikaj radikoj ankoraŭ elpendas super la ravino, kie oni kaptis grandegan urson, kaj kie malnovaj ŝtonaj kaj teraj tombaltaĵetoj atestas pri la ago de la loko.

Li remas ĉirkaŭ la terlango, eliras malsupre de la tombejo, kaj poste transiras falĉitajn kampojn, kiuj apartenas al la grafo en Borg, iras al la tombo de Acquilon.

Veninte tien li klinas sin kaj frapkaresas la teron, kiel oni karesas la kovrilon, sub kiu ripozas malsana amiko. Poste li elprenas kamfikartojn kaj eksidas apud la tombo.

”Estas tiel solece por John Fredrik tie ĉi ekstere. Certe li sopiras al partio.”

”Peko kaj honto estas, ke tia viro devas kuŝi tie ĉi ekstere,” diras la granda ursĉasanto Anders Fuchs kaj eksidas apud li.

Sed la malgranda Ruster, la flutludisto, parolas per emociita voĉo, dum larmoj senĉese gutas el liaj ruĝaj okuloj.

”Escepte de vi, kolonelo, escepte de vi, li estis la plej eminenta viro, kiun mi konis.”

Jen tiuj tri indaj homoj sidas ĉirkaŭ la tombo kaj serioze kaj fervore disdonas la kartojn.

Mi elrigardas sur la mondon, mi vidas multajn tombojn.

Jen ripozas la potenculo, pezita de marmoro. La funebra marŝo muĝas super li. Flagoj malleviĝas super la tombo. Mi vidas la tombojn de tiuj, kiujn oni multe amis. Floroj, malsekaj de larmoj, karesitaj de kisoj, kuŝas malpeze sur iliaj verdaj tapiŝoj. Forgesitajn tombojn mi vidas, arogajn tombojn, mensogantajn ripozejojn kaj aliajn, kiuj nenion diras, sed neniam antaŭe mi vidis, ke oni proponis por la ĝojo de la tomba gasto la nigre kaj blankkvadratan kamfian arlekenon kun la arlekensonorilo sur la ĉapo.

”Johan Fredrik gajnis,” la kolonelo fiere diras.

”Ĉu mi ne sciis tion! Mi instruis al li ludi. Jes, jen ni estas mortintaj, ni tri, kaj li sola estas viva.”

Post tio li kolektas la kartojn, levas sin kaj reiras al Ekeby, akompanata de la aliaj.

Jen la mortinto tamen certe sciis kaj sentis, ke ne ĉiuj forgesis lin aŭ lian forlasitan tombon. Strangan honoron sovaĝaj koroj donas al tiuj, kiujn ili amas, sed tiu, kiu kuŝas ekster la muro, li, kies korpo ne rajtis ricevi trankvilon en sanktigita tero, li tamen povas ĝoji, ke ne ĉiuj kondamnas lin.

Amikoj, homidoj, kiam mi mortos, mi certe povos ripozi en la mezo de la tombejo, en la tombo de miaj gepatroj. Certe mi ne rabis la vivtenon de la miaj, ne levis mian manon kontraŭ mia propra vivo, sed certe mi ne gajnis tian amon, certe neniu volas fari por mi tion, kion la kavaliroj por tiu malbonfarinto.

Certe venos neniu, kiam la suno foriros kaj estiĝos solece kaj malgaje en la lokoj de la mortintoj, por meti la multaspektajn kartojn inter miajn ostajn fingrojn.

Oni eĉ ne venos – kion mi pli ŝatus, ĉar la kartoj malmulte logas min – al la tombo kun violono kaj arĉo, por ke mia animo, kiu vagas ĉirkaŭ la dissolviĝanta cindro, estu lulata sur la fluo de tonoj kiel cigno sur ondoj briletantaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.