La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEKDUA ĈAPITRO: La historio de Ebba Dohna

Gardu vin, ke vi ne surpaŝu la belan terlangon sur la orienta bordo de Löven, ĉirkaŭ kiu la golfoj englitas kun molaj ondetoj, la belan terlangon, kie kuŝas la grandbieno Borg.

De nenie Löven aspektis pli bela ol de ĝia supro.

Neniu povas scii, kiel bela ĝi estas, la lago de milaj revoj, antaŭ ol li de la terlango de Borg vidis la matenajn nebulojn forgliti sur ĝia glata surfaco, antaŭ ol li el la fenestroj de la malgranda blua kabineto, kie loĝas tiom da memoroj, vidis ĝin respeguli palruĝan sunsubiron.

Sed tamen mi diras al vi: ne iru tien!

Ĉar eble tiam kaptus vin deziro resti en la ĉagrenopezaj salonoj de la malnova grandbieno, eble vi igus vin posedanto de tiu bela tero, kaj se vi estus juna, riĉa kaj feliĉa, vi, kiel multaj aliaj, tie aranĝus vian hejmon kun juna edzino.

Ne, estas pli bone ne vidi la belan terlangon, ĉar en Borg la feliĉo ne povas loĝi. Sciu, kiom ajn riĉa, kiom ajn feliĉa estu vi, kiu enloĝiĝus tien, tiuj malnovaj, larmosaturitaj plankoj baldaŭ trinkus ankaŭ viajn larmojn, kaj tiuj muroj, kiuj povus redoni tiom da ĝemoj, kolektus ankaŭ viajn suspirojn.

Malfavora sorto regas tiun belan bienon. Estas, kvazaŭ la malfeliĉo estus enterigita tie sed ne trovus ripozon en sia tombo, sed ĉiam releviĝus el ĝi por angorigi la vivantojn. Se mi estus estro de Borg, tiam mi traserĉus la teron tie, kaj la ŝtongrundon de la picea parko kaj la kelfundon de la loĝodomo kaj la fruktodonan humon sur la kampoj, ĝis mi trovus la vermoroditan kadavron de la sorĉistino, kaj tiam mi donus al ĝi tombon en sanktigita tero en la tombejo de Svartsjö. Kaj je la enterigo mi ne malavarus pri la pago al la sonorigisto, sed la sonoriloj sonus longe kaj forte por ĝi, kaj al pastro kaj sakristiano mi sendus riĉajn donacojn, por ke ili per parolo kaj kanto por eterne ripozigu ĝin.

Aŭ se tio ne helpus, mi en ŝtorma nokto proksimigus fajron al la kurbiĝantaj lignaj muroj kaj lasus ĝin detrui ĉion, por ke homoj ne estu logataj plu loĝi en tiu hejmo de malfeliĉo.

Poste neniu rajtus surpaŝi tiun kondamnitan lokon, nur al la nigraj monedoj el la preĝeja turo mi permesus fari novkonstruaĵon en la granda kamentuba masonaĵo, kiu nigrigita kaj timiga levus sin sur la dezerta grundo.

Tamen mi certe angorus, kiam mi vidus la flamojn envolvi la tegmenton, kiam dika fumo, ruĝiĝanta pro la fajrolumo kaj plena de flajreroj, ruliĝis el la malnova grafdomo. En la krakado kaj susuro mi kredus aŭdi la plendon de senhejmaj memoroj, sur la bluaj suproj de la flamoj mi kredus vidi ĝenitajn spiritojn ŝvebi. Mi pensus pri tio, kiel beligas la ĉagreno, kiel ornamas la malfeliĉo, kaj plorus, kvazaŭ templo al malnovaj dioj estus kondamnita al detruo.

Tamen, silentu vi, kiu grakas pri malfeliĉoj! Ankoraŭ Borg kuŝas brilanta sur la altaĵo de la terlango, ŝirmita de sia parko el grandegaj piceoj, kaj la neĝokovritaj kampoj pli malsupre brilas en la pika sunlumo de la marta tago, ankoraŭ aŭdiĝas inter ĝiaj muroj la gaja rido de grafino Elisabet.

Dimanĉe ŝi iras al la preĝejo de Svartsjö, kiu staras proksime al Borg, kaj kolektas malgrandan tagmanĝan societon.

La familio de la leĝisto en Munkerud kutime akompanas ŝin, same tiu de la kapitano en Berga, de la helppastro kaj la malica Sintram. Se Gösta Berling venas al Svartsjö, irante sur la glacio de Löven, tiam ŝi invitas ankaŭ lin. Kial ŝi ne invitu Göstan Berling?

Verŝajne ŝi ne scias, ke la kalumnio komencas flustri pri tio, ke Gösta tiel ofte venas al la orienta bordo por renkonti ŝin.

Eble li venas ankaŭ por drinki kaj kartludi ĉe Sintram, sed tion oni ne tre atentas, ĉiuj scias, ke lia korpo estas el fero, sed estas alia afero pri lia koro. Apenaŭ iu kredas, ke li povas sen enamiĝo vidi paron da briletantaj okuloj kaj helan hararon, kiu krispiĝas ĉirkaŭ blanka frunto.

La juna grafino estas bona al li. Tio neniel estas neordinara; ŝi estas bona al ĉiuj. Ŝi metas ĉifonajn almozulidojn sur sian genuon, kaj kiam sur la ŝoseo ŝi preterveturas maljunan kompatindulon, ŝi igas la veturigiston haltigi kaj prenas la malriĉan piediranton en sian sledon.

Gösta kutimas sidi en la malgranda blua kabineto, kie oni havas la belegan vidon al la lago, kaj legas poezion por ŝi. Ne povas esti io malbona en tio. Li ne forgesas, ke ŝi estas grafino kaj li senhejma aventurulo, kaj estas bone por li interrilati kun iu, kiu ŝajnas al li alta kaj sankta. Kun la sama sukceso li povus enamiĝi al la reĝino de Ŝeba, kiu ornamas la galerian barieron en la preĝejo de Svartsjö, kiel al ŝi.

Li kontentiĝas servi ŝin, kiel paĝio servas sian altan estrinon, ligi ŝiajn glitŝuojn, teni ŝian fadenaron, direkti ŝian sledeton.

Ne povas esti demando pri amo inter ili, sed li estas la ĝusta viro por trovi sian feliĉon en romantika, sendanĝera amfantazio.

La juna grafo estas silenta kaj serioza, kaj Gösta estas gaja kiel birdo. Li estas tia kunulo, kian la juna grafino deziras.

Neniu, kiu vidas ŝin, pensas, ke ŝi kaŝas en si malpermesitan amon. Pri danco ŝi pensas, pri danco kaj gajo. Ŝi volus, ke la tero estus tute glata, sen ŝtonoj, sen montoj kaj lagoj, tiel ke oni povus ĉie iri dancante. De la lulilo ĝis la tombejo ŝi volus danci antaŭen en mallarĝaj, maldikplandaj silkŝuoj.

Sed la onidiro estas malmulte indulga al la junaj virinoj.

Kiam tiuj gastoj venas al Borg por tagmanĝi, la sinjoroj post la manĝo kutimas iri en la ĉambron de la grafo por dormi kaj fumi, kaj maljunaj sinjorinoj profundiĝas en la apogse ĝojn de la salono kaj klinas siajn respektindajn kapojn al la alta dorso, sed la grafino kaj Anna Stjärnhök iras en la bluan kabineton kaj interŝanĝas senfinajn konfidojn.

Ili ree sidas tie la dimanĉon post tiu, kiam Anna Stjärnhök revenigis Ulrikan Dillner al Berga.

Neniu sur la tero estas pli malfeliĉa ol la juna knabino. Ŝia tuta gajeco estas for, for estas la gaja spitemo, per kiu ŝi kontraŭis ĉion kaj ĉiujn, kiuj volis tro proksimigi al ŝi.

Ĉio, kion ŝi travivis sur la hejmvojo, por ŝia konscio malaperis en la krepusko, el kiu ĝi sorĉe aperis: neniu klara impreso restas al ŝi.

Jes, unu, kiu venenas ŝian animon.

”Se ne estus Dio, kiu faris tion,” ŝi flustras al si, ”se ne estus Dio, kiu sendis la lupojn?”

Ŝi deziras signojn, ŝi deziras miraklojn. Ŝi esplore rigardas ĉielon kaj teron. Sed ŝi ne vidas fingron etendi sin el la ĉielo por montri ŝian vojon. Kolonoj nuba kaj fajra ne iras antaŭ ŝi.

Kiam ŝi nun sidas kontraŭ la grafino en la blua kabineto, ŝiaj rigardoj falas sur malgrandan bukedon de bluaj anemonoj, kiun la grafino tenas en sia blanka mano. Kiel fulmo frapas ŝin, ke ŝi sclas, kie tiuj anemonoj kreskis, kaj ŝi scias, kiu kolektis ilin.

Ŝi ne bezonas demandi. Kie en la tuta regiono kreskas bluanemonoj jam komence de marto krom en la betula arbareto, kiu staras sur la borda deklivo ĉe Ekeby?

Ŝi rigardas la bluajn steletojn, tiujn feliĉajn, kiuj posedas la korojn de ĉiuj, tiujn malgrandajn profetojn, kiuj, mem belaj, ankaŭ estas ĉirkaŭradiitaj de ĉio bela, kion ili antaŭdiras, ĉio bela, kio venos. Kiam ŝi rigardas ilin, ŝia animo iom post iom komencas resoni de kolero, obtuze brua kiel la tondro, senkonsciiga kiel la fulmo. ”Laŭ kiu rajto,” ŝi pensas, ”la grafino Dohna portas tiun bukedon de bluaj anemonoj, kolektitaj sur la bordvojo ĉe Ekeby?”

Ĉiuj estas tentantoj: Sintram, la grafino, ĉiuj homoj volas logi Göstan Berling al tio, kio estas malbona, sed ŝi defendos lin, kontraŭ ĉio ŝi defendos lin. Tion ŝi faros, eĉ se kostos ŝian propran korsangon.

Ŝi pensas, ke ŝi devas vidi tiujn florojn ŝiritaj el la mano de la grafino kaj forĵetitaj, tretitaj, frakasitaj, antaŭ ol ŝi iros el la blua kabineto.

Tion ŝi pensas kaj ŝi komencas batalon kontraŭ la bluaj steletoj. En la salono la maljunaj sinjorinoj klinas siajn respektindajn kapojn al la seĝodorsoj kaj suspektas nenion, la sinjoroj en kvieto kaj trankvilo fumas siajn pipojn en la ĉambro de la grafo, ĉio estas paco, nur en la blua kabineto furiozas sovaĝa batalo.

Kiel bone ili agas, tiuj, kiuj tenas siajn manojn for de la glavo, kiuj komprenas trankvile atendi, kiuj trankviligas siajn korojn kaj lasas Dion aranĝi! Ĉiam la maltrankvila koro eraras.

Ĉiam malbono igas la malbonon pli forta.

Sed Anna Stjärnhök kredas, ke nun ŝi fine vidis fingron sur la ĉielo.

”Anna,” la grafino diras, ”rakontu historion!”

”Pri kio do?”

”Ho,” la grafino diras kaj karesas la bukedon per sia blanka mano. ”Ĉu vi ne scias ion pri amo, ion pri ami?”

”Ne, mi scias nenion pri amo.”

”Kiel vi diras! Ĉu do ne ekzistas tie ĉi loko, kiu nomiĝas Ekeby, loko plena de kavaliroj?”

”Jes,” Anna diras, ”tie ĉi ekzistas loko, kiu nomiĝas Ekeby, kaj tie troviĝas viroj, kiuj elsuĉas la medolon de la lando, kiuj igas nin netaŭgaj por serioza laboro, kiuj detruas nian kreskantan junularon kaj delogas niajn geniulojn. Ĉu vi volas aŭdi pri ili, ĉu vi volas aŭdi amrakontojn pri ili?”

”Tion mi volas. Mi ŝatas la kavalirojn.”

Tiam parolas Anna Stjärnhök, parolas en mallongaj strofoj kiel malnova himnaro, ĉar ŝtormantaj sentoj preskaŭ sufokas ŝin. Kaŝita pasio tremas sub ĉiu vorto, kaj la grafino devas aŭskulti al si kaj timigita kaj interesita.

”Kio estas amo de kavaliro, kio estas fidelo de kavaliro?

Unu amatinon hodiaŭ, alian morgaŭ, unu en oriento, unu en okcidento. Nenio estas por li tro alta, nenio tro malalta: unu tagon filinon de grafo, alian tagon filinon de almozulo. Nenio sur la tero estas tiel vasta kiel lia koro. Sed kompatinda, kompatinda tiu, kiu amas kavaliron! Ŝi devas serĉi lin, kiam li kuŝas ebria ĉe la vojrando. Ŝi devas silente rigardi, kiam li ĉe la ludtablo detruas la hejmon de ŝiaj infanoj. Ŝi devas toleri, ke li amindumas kun aliaj virinoj. Ho, Elisabet, se kavaliro petas honestan virinon pri danco, ŝi devus rifuzi, kaj se li donacas al ŝi florbukedon, ŝi devus ĵeti la florojn sur la teron kaj treti ilin; se ŝi amas lin, ŝi devus prefere morti ol edziniĝi kun li. Troviĝis inter la kavaliroj iu, kiu estis eksigita pastro.

Li perdis la pastroveston pro drinkado. Li estis ebria en la preĝejo. Li fordrinkis la komunian vinon. Ĉu vi aŭdis pri li?”

”Ne.”

”Tuj post lia forigo de la ofico, li vagis en la lando kiel almozulo.

Li drinkis kiel frenezulo. Li povis ŝteli por ricevi brandon.”

”Kiel li nomiĝas?”

”Li ne troviĝas plu en Ekeby. – – La majorino en Ekeby ekzorgis pri li, donis al li vestojn kaj persvadis vian bopatrinon, grafinon Dohna, fari lin guvernisto por via edzo, la juna grafo Henrik.”

”Eksigitan pastron!”

”Ho, li estis juna, forta viro, kun bonaj scioj. Estis bona homo, se li nur lasus la drinkadon. Grafino Märta ne estis pedanta. Amuzis ŝin inciti la ĉefparoĥestron kaj la helppastron.

Tamen ŝi ordonis, ke neniu menciu al ŝiaj infanoj, pri lia pasinta vivo. Tiam ŝia filo estus perdinta la respekton al li, kaj ŝia filino ne estus tolerinta lin, ĉar ŝi estis sanktulino.

Jen li venis tien ĉi al Borg. Li haltis tuj interne de la pordo, eksidis sur la rando de la seĝo, silentis ĉe la tablo kaj fuĝis en la parkon, kiam venis vizitantoj.

Sed tie ekstere sur la solecaj vojoj li ofte renkontis la junan Ebban Dohna. Ŝi ne amis la tumultajn festojn, kiuj bruis en la salonoj de Borg, post kiam la grafino vidviniĝis. Ŝi ne rigardis la mondon per spitemaj okuloj. Ŝi estis tiel milda, tiel timida.

Kiam ŝi jam fariĝis deksepjara, ŝi ankoraŭ estis delikata infano, sed ŝi tamen estis tre bela kun siaj brunaj okuloj, kaj la eta, delikata ruĝiĝo sur la vangoj. Ŝia malforta, svelta korpo iomete kliniĝis antaŭen. Ŝia mallarĝa mano ŝtelmetis sin en la vian per timema premo. Ŝia buŝeto estis la plej silenta el buŝoj kaj la plej serioza. Ho, ŝia voĉo, ŝia dolĉa voĉeto, kiu elparolis la vortojn malrapide kaj bone, sed kiu neniam sonoris junece freŝa, junece varma, sed treniĝis en malfortaj akcentoj kiel la finakordoj de laca muzikisto!

Ŝi ne estis kiel aliaj. Ŝia piedo tuŝis la teron tiel malpeze, tiel silente, kvazaŭ ŝi estus nur timema fuĝinto sur la tero. Ŝi tenis siajn palpebrojn mallevitaj por ne esti ĝenata en la rigardado de la belegeco de la internaj vidaĵoj. Ŝia animo forturnis sin de la tero, jam kiam ŝi estis infano.

Kiam ŝi estis malgranda, ŝia patra avino kutimis rakonti fabelojn al ŝi, kaj iun vesperon ili ambaŭ sidis ĉe la fajro, sed la fabeloj elĉerpiĝis. Carsus kaj Moderus kaj Lunkentus kaj La bela Melusina reviviĝis kaj vivis. Kiel la flamoj de la fajro ili moviĝis en vivo kaj brilo, sed nun la herooj estis mortigitaj kaj la belaj princinoj forbrulintaj, ĝis la venonta fajro revekos ilin.

Sed ankoraŭ la mano de la knabineto kuŝis sur la jupo de la maljunulino, kaj ŝi karesetis la silkon, tiun amuzan ŝtofon, kiu pepetis kiel birdeto. Kaj tiu kareso estis ŝia peto, ĉar ŝi estis el tiuj infanoj, kiuj ne petas per vortoj.

Tiam la maljunulino tre trankvile komencis rakonti pri infaneto en Judlando, pri infaneto, kiu naskiĝis por fariĝi granda reĝo. La anĝeloj plenigis la teron per glorkantoj, kiam ĝi naskiĝis. Reĝoj de Oriento venis, gviditaj de la stelo de la ĉielo, kaj donacis al ĝi oron kaj olibanon, kaj maljunaj viroj kaj virinoj antaŭdiris ĝian gloron. Tiu infano kreskis pli bela kaj saĝa ol ĉiuj aliaj infanoj. Jam kiam ĝi estis dekdujara, lia saĝo estis pli granda ol tiu de la ĉefpastroj kaj skribistoj.

Jen la maljunulino rakontis al ŝi pri la plej bela, kion la tero vidis, pri lia vivo de tiu infano, kiam ĝi estis inter la homoj, la malbonaj homoj, kiuj ne volis rekoni ĝin kiel sian reĝon.

Ŝi rakontis al ŝi, kiel la infano viriĝis, sed la mirakloj ĉiam ĉirkaŭradiis lin.

Ĉio sur la tero servis kaj amis lin, escepte la homojn. La fiŝoj lasis sin kapti en liaj retoj, la pano plenigis liajn korbojn, la akvo transformiĝis en vinon, kiam li tion deziris.

Sed la homoj ne donis oran kronon al la granda reĝo, nek brilan tronon. Li ne havis ĉirkaŭ si kliniĝantajn korteganojn.

Ili lasis lin iri inter ili kiel almozulo.

Tamen li estis tiel bona al ili, la granda reĝo. Li kuracis iliajn malsanulojn, redonis la vidon al la blinduloj kaj reyivigis la mortintojn.

’Sed’, diris la maljunulino, la homoj ne volis havi la bonan reĝon kiel sian estron.

Ili sendis siajn militistojn kontraŭ lin kaj malliberigis lin, ili moke vestis lin per krono kaj sceptro kaj ĝispieda mantelo kaj igis lin iri al la ekzekuta loko, portanta pezan krucon. Ho, mia infano, la bona reĝo amis la altajn montojn. Nokte li kutimis suriri ilin por paroli kun la loĝantoj de la ĉielo, kaj li ŝatis tage sidi sur la montdeklivoj por paroli al aŭskultantaj homoj. Sed jen ili kondukis lin sur monton por krucumi lin. Ili frapis najlojn tra liaj manoj kaj piedoj kaj pendigis la bonan reĝon sur krucon, kvazaŭ li estus rabisto kaj malbonfaranto.

Kaj la homoj mokis lin. Nur lia patrino kaj liaj amikoj ploris, ĉar li devas morti, antaŭ ol li fariĝis reĝo.

Ho, kiel la senvivaĵoj malĝojis pro lia morto!

La suno perdis sian lumon, la montoj tremis, la kurteno en la templo disŝiriĝis kaj la tomboj malfermiĝis por la mortintoj, por ke ili eliru por montri sian malĝojon.

Tiam la kapo de la etulino kuŝis sur la genuoj de la avino, kaj ŝi tiel ploris, ke la koro povus krevi.

’Ne ploru, etulino, la bona reĝo releviĝis el sia tombo kaj iris al sia patro en la ĉielo.’

’Avino,’ plorsingultis la kompatinda infano, ’ĉu li do neniam ricevis iun regnon?’

’Li sidas ĉe la dekstra mano de Dio en la ĉielo.’

Sed tio ne konsolis ŝin. Ŝi ploris tiel senhelpe kaj nehaltigeble, kiel infano povas plori.

’Kial ili estis tiel malicaj al li? Kial ili rajtis esti tiel malicaj al li?’

Tiu frakasa malĝojo preskaŭ timigis la maljunulinon.

’Diru, avino, diru, ke vi ne rakontis ĝuste! Diru, ke ne finiĝis tiel! Diru, ke ili ne estis tiel malbonaj al la bona reĝo! Diru, ke li ricevis regnon sur la tero!’

Ŝi metis stajn brakojn ĉirkaŭ la maljunulinon kaj petis ŝin kun ankoraŭ fluantaj larmoj.

’Infano, infano,’ ŝia avino tiam diris por konsoli ŝin, ’ekzistas homoj, kiuj kredas, ke li revenos. Tiam li metos la tutan teron sub sian potencon kaj regos ĝin. Fariĝos brila reĝoregno el la bela tero. Ĝi daŭros dum mil jaroj. Tiam la malbonaj bestoj fariĝos bonaj: infanetoj ludos ĉe la vipurejo, kaj ursoj kaj bovinoj paŝtiĝos kune. Neniu domaĝos aŭ detruos plu la alian; el la lancoj oni faros falĉilojn, kaj el la glavoj oni forĝos plugilojn. Kaj ĉio estos ludo kaj ĝojo, ĉar la bonaj posedos la teron.’

Tiam la vizaĝo de la etulino heliĝis sub la larmoj.

’Ĉu la bona reĝo tiam ricevos tronon, avino?’

’Tronon el oro.’

’Kaj servistojn kaj korteganojn kaj oran kronon?’

’Li ricevos tion.’

’Ĉu li baldaŭ venos, avino?’

’Neniu scias, kiam li venos.’

’Ĉu mi tiam povos sidi sur tabureto ĉe liaj piedoj?’

’Tion vi povos!’

’Avino, mi tiel ĝojas,’ la etulino diris.

Vesperon post vespero dum multaj vintroj tiuj du sidis ĉe la fajro kaj parolis pri la bona reĝo kaj lia regno. La etulino revis pri la miljara regno tagojn kaj noktojn. Ŝi neniam laciĝis ornami ĝin per ĉio bela, kion ŝi povis elpensi.

Estas tiel pri multaj el la silentaj infanoj, kiuj ĉirkaŭas nin, ke ili interne portas sekretan revon, kiun ili ne kuraĝas mencii.

Loĝas neordinaraj pensoj sub multaj molaj hararoj, la brunaj, mildaj okuloj vidas neordinarajn aferojn malantaŭ siaj mallevitaj palpebroj, multaj belaj fraŭlinoj havas sian amaton en la ĉielo. Multaj rozvangulinoj volas froti per oleo la piedojn de la bona reĝo kaj sekigi ilin per sia hararo.

Ebba Dohna ne kuraĝis mencii tion por iu, sed post tiu vespero ŝi vivis nur por la miljara regno de la Sinjoro kaj por atendi lian alvenon.

Kiam la vesperruĝo malfermis la pordon de la okcidento, tiam ŝi demandis sin, ĉu li ne elpaŝos el ĝi, radianta de milda brilvibro, sekvata de milionoj da anĝeloj, kaj preterpaŝos ŝin kaj permesos al ŝi tuŝi la randon de lia mantelo.

Ŝi ankaŭ ŝatis pensi pri la piaj sinjorinoj, kiuj metis vualon sur sian kapon kaj neniam levis la rigardojn de la tero sed enfermis sin en la trankvilo de la grizaj monaĥinejoj en la mallumo de la ĉeletoj por povi ĉiam vidi la radiajn viziojn, kiuj aperas en la nokto de la animo.

Tia ŝi kreskis, tia ŝi estis, kiam ŝi kaj la nova guvernisto renkontiĝis sur la solecaj vojetoj de la parko.

Mi ne volas diri pli da malbono pri li ol mi devas. Mi volas kredi, ke li amis tiun infanon, kiu baldaŭ elektis lin kiel gvidanton dum solecaj promenoj. Mi kredas, ke lia animo reprenis siajn flugilojn, kiam li iris apud tiu silenta knabino, kiu neniam antaŭe konfidis sin al iu alia. Mi pensas, ke li sentis sin kiel infano, bona, pia, virta.

Sed se li amis ŝin, kial li ne pensis pri tio, ke li ne povas doni al ŝi pli malbonan donacon ol sian amon? Li, unu el la forpuŝitoj de tiu ĉi mondo, kion li volis, kion li pensis, kiam li iris apud la grafofilino? Kion pensis la eksigita pastro, kiam ŝi konfidis al li siajn piajn revojn? Li, kiu estis drinkulo kaj batalulo kaj refariĝos tio, kiam okazo venos, kion li volis apud ŝi, kiu revis pri amato en la ĉielo? Kial li ne fuĝis malproksimen de ŝi? Ĉu ne estus pli bone por li, se li almozpetante kaj ŝtelante vagus en la lando, ol ke li iras tie en la silentaj koniferaj aleoj kaj ree fariĝas bona, pia kaj virta, kiam li tamen ne povis revivi la vivon, kiun li jam trapasis, kaj kiam ne estis eviteble, ke Ebba Dohna ekamos lin?

Ne kredu, ke li aspektis kiel kompatinda drinkegulo kun grizpalaj vangoj kaj ruĝaj okuloj! Li ankoraŭ estis brila viro, bela kaj nerompita anime kaj korpe. Li havas teniĝon kiel reĝo kaj korpon el fero, kiun eĉ la plej sovaĝa vivo ne povas detrui.”

”Ĉu li ankoraŭ vivas?” la grafino demandis.

”Ne, verŝajne li jam mortis. Tio okazis antaŭ longe.”

Io en Anna Stjärnhök komencas timi pro tio, kion ŝi faras.

Ŝi komencas pensi, ke ŝi ne diros al la grafino, kiu estas tiu viro, pri kiu ŝi parolas, kaj ŝi lasos ŝin kredi, ke li mortis.

”Tiutempe li ankoraŭ estis juna,” ŝi rekomencas sian rakonton.

”La ĝojo pri la vivo relumiĝis en li. La doto de belaj vortoj estis lia, kaj tiu de fajra, facilentuziasma koro.

Venis vespero, kiam li parolis kun Ebba Dohna pri amo. Ŝi ne respondis. Ŝi diris al li nur tion, kion ŝia avino rakontis al ŝi en la vintra vespero, kaj priskribis por li la landon de siaj revoj. Poste ŝi igis lin fari promeson. Ŝi igis lin ĵuri, ke li fariĝos unu el la sciigantoj de la vortoj de Dio, unu el tiuj, kiuj preparos la vojon de la Sinjoro por plirapidigi lian alvenon.

Kion li povis fari? Li estis eksigita pastro, kaj neniu vojo estis por li tiel barita kiel tiu, kiun ŝi volis ke li surpaŝu. Sed li ne kuraĝis diri al ŝi la veron. Lia koro ne permesis al li ĉagreni tiun amindan infanon, kiun li amis. Li promesis ĉion, kion ŝi volis.

Pli da vortoj ne estis bezonataj inter ili. Estis klare, ke ŝi iam fariĝos lia edzino. Ne estis amo kun kisoj kaj karesoj. Li apenaŭ kuraĝis proksimiĝi al ŝi. Ŝi estis sentema kiel rompi ĝema floro. Sed kelkfoje ŝiaj brunaj okuloj leviĝis por serĉi la liajn. En lunlumaj vesperoj, kiam ili sidis sur la verando, ŝi premetis sin al li, kaj tiam li kisis ŝiajn harojn, sen ke ŝi rimarkis tion.

Sed vi komprenas, ke lia peko estis tio, ke li forgesis kaj la pasintan tempon kaj la estontan. Ke li estas malriĉa kaj senranga, tion li sendomaĝe povus forgesi, sed li tamen devus scii, ke iam venos tago, kiam en ŝia animo amo levos sin kontraŭ amo, tero kontraŭ ĉielo, kaj tiam ŝi devos elekti inter li kaj la radia reganto de la miljara regno. Kaj ŝi ne estis homo, kiu povus elteni tian batalon.

Pasis unu somero, unu aŭtuno, unu vintro. Kiam la printempo venis kaj la glacio degelis, Ebba Dohna malsaniĝis. La frosto elteriĝis en la valoj, estis glacio sur la deklivoj, la lagoj estis nesekuraj, sur la vojoj estis neeble veturi kaj per sledo kaj per ĉaro.

Tiam grafino Dohna volis venigi kuraciston el Karlstad. Pli proksime ne troviĝis. Sed vane ŝi ordonis. Nek per petoj nek per minacoj ŝi sukcesis igi serviston veturi. Ŝi ekgenuis antaŭ la veturigisto, sed li rifuzis. Ŝi ricevis krampfon kaj konvulziojn pro aflikto pro sia filino. Grafino Märta estas sovaĝa kaj en malĝojo kaj en ĝojo.

Ebba Dohna kuŝis kun pulminflamo, kaj ŝia vivo estis en danĝero, sed kuracisto ne estis venigebla.

Tiam la guvernisto veturis al Karlstad. Fari tiun veturon en tiu vojstato estis ludo pri la vivo, sed li faris ĝin. Ĝi iris sur ondiĝanta glacio kaj nukrompa vojglacio, foje li devis haki ŝtupojn en la glacio por la ĉevalo, foje eltiri ĝin el la profunda argilo de la vojo. Oni diris, ke la kuracisto rifuzis akompani lin, sed kun pistolo en la mano li devigis lin kunveturi.

Kiam li revenis, la grafino estis preta ĵeti sin antaŭ liajn piedojn. ’Prenu ĉion!’ ŝi diris. ’Diru, kion vi deziras, kion vi postulas, mian filinon, mian bienon, mian monon!

’Vian filinon,’ la guvernisto respondis.”

Anna Stjärnhök subite eksilentas.

”Nu kaj poste, kaj poste do?” grafino Elisabet demandas.

”Jen povas sufiĉi,” Anna respondas, ĉar ŝi estas unu el tiuj homoj, kiuj vivas sub la angoro kaj timo de la dubo. Ŝi nun vivis tiel dum tuta semajno. Ŝi ne scias, kion ŝi volas. Tio, kio en unu momento ŝajnas al ŝi prava, en la alia fariĝas malprava.

Nun ŝi deziras, ke ŝi tute ne estus komencinta tiun historion.

”Mi komencas kredi, ke vi volas moki min, Anna. Ĉu vi ne komprenas, ke mi devas aŭdi la finon de tiu historio?”

”Ja ne restas multe por rakonti. – Venis la horo de batalo por la juna Ebba Dohna. Amo levis sin kontraŭ amo, tero kontraŭ ĉielo.

Grafino Märta rakontis al ŝi pri la mirinda veturo, kiun la juna viro faris por ŝi, kaj ŝi diris al ŝi, ke ŝi kiel rekompencon pro tio donis al li ŝian manon.

La juna fraŭlino Ebba tiom resaniĝis, ke ŝi kuŝis vestita sur sofo. Ŝi estis senforta kaj pala kaj ankoraŭ pli silenta ol ordinare.

Kiam ŝi aŭdis tiujn vortojn, ŝi admone levis siajn brunajn okulojn al la patrino kaj diris:

’Patrino, ĉu vi donis min al eksigita pastro, al iu, kiu perdigis sian rajton esti servisto de Dio, al viro, kiu estis ŝtelanto, almozulo?’

’Sed, infano, kiu diris al vi tion? Mi kredis, ke vi scias nenion.’

’Mi eksciis tion. Mi aŭdis viajn gastojn paroli pri li, la saman tagon kiam mi malsaniĝis.’

’Sed infano, pensu pri tio, ke li savis vian vivon!’

’Mi pensas pri tio, ke li trompis min. Li estus devinta diri al mi, kiu li estas.’

’Li diras, ke vi amas lin.’

’Mi amis. Mi ne povas ami tiun, kiu trompis min.’

’Kiamaniere li trompis vin?’

’Tion vi ne komprenas, patrino.’

Ŝi ne volis paroli al sia patrino pri la miljara regno de siaj revoj, por kies realigo ŝia amato devus helpi ŝin.

’Ebba,’ la grafino diris, ’se vi amas lin, tiam vi ne atentu pri tio, kia li estis, sed edziniĝu kun li. Edzo de grafino Dohna fariĝas sufiĉe riĉa kaj potenca, por ke oni pardonu liajn pekojn de junaĝo.’

’Mi ne atentas pri liaj pekoj de junaĝo, patrino, estas pro tio, ke li ne povos fariĝi tio, kion mi volis, ke mi ne povos edziniĝi kun li.

’Ebba, memoru, ke mi promesis al li.’

La knabino fariĝis palega.

’Patrino, se vi edzinigos min kun li, vi disigos min de Dio.’

’Mi decidis feliĉigi vin,’ la grafino diras. ’Mi estas konvinkita, ke vi feliĉiĝos kun tiu viro. Vi jam ja sukcesis fari sanktulon el li. Mi decidis ne atenti pri la postuloj de deveno kaj forgesi, ke li estas malriĉa kaj malestimata, por doni al vi okazon rebonigi lin. Mi sentas, ke mi faras tion, kio estas ĝusta.

Vi scias, ke mi malŝatas ĉiujn malnovajn antaŭjuĝojn.’

Sed ĉion ĉi ŝi diras nur tial, ĉar ŝi ne toleras, ke iu kontraŭas ŝian volon. Sed povas esti, ke ŝi opiniis tion, kiam ŝi diris ĝin. Ne estas facile kompreni grafinon Märta.

La junulino longe restis sur la sofo, kiam la grafino forlasis ŝin. Ŝi trapasis sian lukton. Tero levis sin kontraŭ ĉielo, amo kontraŭ amo, sed la amo de ŝia infanaĝo venkis. Kie ŝi kuŝis, ĝuste sur tiu ĉi sofo, ŝi vidis la okcidentan ĉielon ardi de belega sunsubiro. Ŝi pensis, ke tio estas saluto de la bona reĝo, kaj ĉar ŝi ne povos resti fidela al li, se ŝi vivos, ŝi decidis morti. Ion alian ŝi ne povis fari, ĉar ŝia patrino volis, ke ŝi apartenu al iu, kiu ne povos fariĝi servisto de la bona reĝo.

Ŝi iris al la fenestro, malfermis ĝin kaj lasis la malvarman, malsekan aeron de la krepusko tramalvarmigi ŝian kompatindan malfortan korpon.

Estis facile por ŝi kaŭzi al si morton. Ĝi estus neevitebla, se la malsano rekomenciĝis, kaj ĝi revenis.

Neniu krom mi scias, ke ŝi serĉis la morton, Elisabet. Mi trovis ŝin ĉe la fenestro. Mi aŭdis ŝiajn febrofantaziojn. Ŝi ŝatis havi min apud si dum siaj lastaj tagoj.

Estis mi, kiu vidis ŝin morti, kiu vidis, kiel ŝi en vespera horo etendis la brakojn al la ardanta okcidento kaj mortis, ridetanta, kvazaŭ ŝi vidus iun aperi en la brilvibro de la sunsubiro por renkonti ŝin. Ankaŭ estis mi, kiu devis transdoni ŝian lastan saluton al tiu, kiun ŝi amis. Mi petu lin pardoni, ke ŝi ne povis edziniĝi al li. La bona reĝo ne permesis tion.

Sed mi ne kuraĝis diri al tiu viro, ke li estas ŝia mortiginto.

Mi ne kuraĝis meti sur liajn ŝultrojn la pezon de tiuj suferoj.

Kaj tamen, ĉu li, kiu mensoge gajnis ŝian amon, ne estis ŝia mortiginto? Ĉu li ne estis, Elisabet?”

Grafino Dohna antaŭ longe ĉesis karesi la bluajn florojn.

Jen ŝi levas sin, kaj la bukedo falas sur la plankon.

”Anna, vi ankoraŭ mokas min. Vi diras, ke la historio estas malnova, kaj ke la viro antaŭ longe mortis. Sed mi ja scias, ke Ebba Dohna mortis antaŭ apenaŭ kvin jaroj, kaj vi ja diras, ke vi mem ĉeestis ĉion. Vi ne estas tre aĝa. Jen diru, kiu estas la viro?”

Anna Stjärnhök komencis ridi.

”Vi ja volis amrakonton. Jen vi aŭdis iun, kiu kostis al vi kaj larmojn kaj maltrankvilon.”

”Ĉu vi volas diri, ke vi mensogis?”

”Nenio krom elpensaĵo kaj mensogo!”

”Vi estas malica, Anna.”

”Povas esti. Ankaŭ mi ne estas tro feliĉa, mi povas diri. –

Sed la sinjorinoj vekiĝis kaj la sinjoroj venis en la salonon. Ni iru tien!”

Sur la sojlo haltigas ŝin Gösta Berling, kiu serĉas la junajn sinjorinojn.

”Vi devas pacienci pri mi,” li diras ridante. ”Mi turmentos vin nur dum dek minutoj, sed nun vi devas aŭskulti poezion.”

Li rakontas al ili, ke li en la lasta nokto sonĝis pli vigle ol ordinare, sonĝis, ke li skribas poezion. Li, kiun la homoj nomis ”la poeto”, kvankam li senkulpe portis tiun kromnomon, tiam leviĝis meze en la nokto kaj duone dormanta, duone maldormanta komencis skribi. Matene li trovis tutan poemon sur sia skribtablo. Neniam li supozis ion tian pri ŝi. Jen la sinjorinoj aŭdu ĝin.

Kaj li legas:

Leviĝis la lun’, kaj venis plej dolĉa horo de la tag’.
El la klara, palblua, alta volbaj’
ĝi verŝis sian lumon sur verandon kreskaĵornamitan,
ĉe kies piedo tremis en vaz’
flavruĝa lili’ kun kalko ore striita.
Sur la larĝaj ŝtupoj, en sentovag’,
maljunaj kaj junaj ni sidis. Silento
unue regis, por ke kantu la sento
malnovajn korkantojn en plej dolĉa horo de la tag’.

De rezeda bedo atingas nin dolĉa odor’,
kaj el la densa, boska malhel’,
ombroj ŝtele sur brilan, roskovritan herbon elvagas.
Tiel al la hela spaco de ĉiel,
el la korpa mallum’ sopiras la anim’, al lok’, kiun ĝi
apenaŭ imagas,
al la hela, palblua, alta for’,
el kies klaro la stel’ apenaŭ povas lumon sendi.
Ho, kiu povas sin kontraŭ sentolud’ defendi
ĉe ombroludo en nokt’, je rezeda, malĝojpeza odor’?

La lastajn palajn petalojn faligas silente roz’,
sen deviga ofero pro la venta petol’.
Tiel, ni pensis, ni nian vivon forlasu,
en la spacon foriĝu kiel mortanta sonor’,
kiel aŭtunaj folioj al la nenio forpasu.
Ĝenas ni la naturon en ĝia ripoz’,
penas pluvivi por ĝui ankoraŭ iomete.
Vivrekompenc’ estas mort’. Do ni ĝin forlasu kviete
kiel la lastajn petalojn faligas silente roz’.

Kun tremantaj flugiloj vesperto flugis preter ni,
flugis kaj ree vidiĝis en lumo de la lun’.
Sed tiam leviĝis el la premita kor’
tiu demando, nerespondita ĝis nun,
kiel malgajo peza, malnova kiel dolor’:
”Ho, kiujn vojojn ni iros, pasinte de tie ĉi,
post la forlaso de verdaj herbejoj surtere?”
Ĉu iu povas montri al animo vojon? Prefere
li povas vojon montri al vesperto, kiu ĵus flugis preter ni.

Jen ŝi metis sur mian ŝultron sian kapon kun mola harar’,
ŝi, kiu amis min, kaj mallaŭte flustris al mi:
”Ne kredu, ke la animojn foraj spacoj altiras,
kiam mi mortos, ne kredu, ke mi estas for de vi!
En la animon de hom’ amata mia senhejma animo iros,
kaj mi venos kaj loĝos en vi.”

Ho angoro! Krevi volas koro mia.
Ĉu ŝi mortos? Ĉu estas la lasta nokto ŝia?
Ĉu la lastan kison mi donis al ŝia ondanta harar’?

Jaroj de tiam pasis. Kaj jen mi sidas foje
sur la konata loko en nokta silent’ kaj mallum’.
Sed tremigas min lunolumo sur verando kreskaĵ
ornamita.

Kiel ofte mi kisis amatan mian, scias sole la lun’,
ĝi, kies vibra brilo kun la larmoj estis miksita,
kiuj falis sur la harojn de mia amatin’.
Ve al doloraj memoroj! Estas la sufero de mia animo,
ke ĝi estas ŝia hejmo. Kiun punon atendu kun timo
tiu, kiu tiel puran, senkulpan animon kunligis kun ŝi foje?

”Gösta,” Anna diras en ŝerca tono, dum ŝia gorĝo preskaŭ kunpremiĝas pro angoro, ”oni diras pri vi, ke vi travivis pli da poemoj ol aliaj verkis, kvankam ili faris nenion alian dum sia tuta vivo, sed certe estas pli bone, ke vi verkas poezion laŭ via maniero. Tio vere estis nokta laboraĵo.”

”Vi ne estas milda.”

”Veni al ni por laŭtlegi ion tian pri morto kaj mizero! Ĉu vi ne hontas!”

Gösta ne aŭskultas plu al ŝi. Liaj okuloj estas direktitaj al la juna grafino. Ŝi sidas tute rigida, senmova kiel statuo. Li timas, ke ŝi svenos.

Sed kun senfina malfacilo unu vorto transiras ŝiajn lipojn.

”Foriru!” ŝi diras.

”Kiu foriru? Ĉu mi?”

”La pastro foriru!” ŝi balbutas.

”Elisabet, tamen silentu!”

”La pastro-drinkulo devas for el mia domo!”

”Anna, Anna,” Gösta demandas, ”kion ŝi volas diri?”

”Estas plej bone, ke vi foriru, Gösta.”

”Kial mi foriru? Kion signifas ĉio tio?”

”Anna,” grafino Elisabet diras, ”diru al li, diru al li!”

”Ne, grafino, mem diru al li!”

La grafino kunmordas la dentojn kaj bridas sian emocion.

”Sinjoro Berling,” ŝi diras kaj iras al li, ”vi havas mirindan povon igi la homojn forgesi, kiu vi estas. Mi eksciis tion nur hodiaŭ. Mi ĵus aŭdis la rakonton pri la morto de Ebba Dohna, kaj ke estis la sciigo, ke ŝi amas neindulon, kiu mortigis ŝin.

Via poemo komprenigis al mi, ke tiu viro estas vi. Mi ne povas kompreni, kiel iu kun tiuj pasintaĵoj, kiujn vi travivis, povas rajti montri sin en akompano de honesta virino. Mi ne povas kompreni tion, sinjoro Berling. Ĉu mi nun parolas sufiĉe klare?”

”Jes, grafino. Mi volas diri nur unu vorton kiel defendon.

Mi estis konvinkita, la tutan tempon mi estis konvinkita, ke vi scias ĉion pri mi. Mi neniam penis kaŝi ion, sed ja ne povas esti agrable elkrii la malfeliĉojn de sia vivo sur la vojoj, precipe mem farante tion.”

Li foriras.

Kaj en la sama momento grafino Dohna metas sian mallar ĝan piedon sur la malgrandan bukedon kun la bluaj steletoj.

”Vi faris, kion mi volis,” Anna Stjärnhök malmole diras al la grafino, ”sed jen ankaŭ finiĝis nia amikeco. Ne kredu, ke mi povas pardoni, ke vi estis kruela al li. Vi forigis lin, mokis kaj ofendis lin, sed mi volus akompani lin en malliberejon, al malhonora benko, se tiel estus. Estas mi, kiu gardos lin, protektos lin. Vi faris, kion mi volis, sed mi neniam pardonos vin.”

”Sed Anna, Anna!”

”Ĉu vi kredas, ke mi rakontis tion al vi kun gaja humoro?

Ĉu mi ne sidis tie ĉi kaj pecon post peco ŝiris la koron el mia brusto?”

”Kial vi do faris tion?”

”Kial? Tial, aŭdu, ke mi ne volis – ne volis, ke li fariĝu amanto de edziniĝinta virino …”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.