La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEKKVARA ĈAPITRO: La argilaj sanktuloj

La preĝejo de Svartsjö estas blanka kaj ekstere kaj interne: blankaj estas la muroj, la katedro, la benkoj, la galerio, la plafono, la fenestrokadroj, la altartuko, ĉio estas blanka. En la preĝejo de Svartsjö troviĝas neniuj ornamaĵoj, neniuj bildoj, neniuj blazonoj. Super la altaro staras nur ligna kruco kun blanka tolŝtofo. Antaŭe ne estis tiel. Tiam la plafono estis plena de pentraĵoj, kaj multaj diverskoloraj bildoj el ŝtono kaj argilo ekzistis en tiu domo de Dio.

Iam antaŭ tre longe artisto en Svartsjö rigardis la ĉielon de somera tago kaj observis, kiel la nuboj veturis al la suno. Li vidis la blankajn, brilajn nubojn, kiuj matene staras ĉe la horizonto, turiĝi pli kaj pli alten, vidis ĉiujn atendantajn kolosojn vastiĝi kaj levi sin por ŝtormi al la alto. Ili suprenmetis velojn kiel ŝipoj. Ili levis standardojn kiel militistoj. Ili moviĝis por invadi la tutan ĉielon. Antaŭ la suno, la estrino de la spaco, ili transformis sin, tiuj kreskantaj monstroj, kaj alprenis sendanĝeran aspekton. Jen estis avidega leono. Ĝi transformis sin en pudritan sinjorinon. Jen estis giganto kun sufokaj brakoj.

Li ekkuŝis kiel revanta sfinkso. Kelkaj ornamis sian blankan nudecon per orborderitaj manteloj. Aliaj ŝutis ruĝan ŝminkon sur vangojn el neĝo. Jen estis ebenoj. Jen estis arbaroj.

Jen estis masonitaj kasteloj kun altaj turoj. La blankaj nuboj fariĝis la estroj de la somera ĉielo. Ili plenigis la tutan bluan volbon. Ili atingis la sunon kaj kovris ĝin.

”Ho, kiel bele,” la pia artisto pensis, ”se la sopirantaj animoj povus grimpi sur tiujn turiĝantajn montojn, por ke tiuj portu ilin pli kaj pli alten kiel ŝanceliĝanta ŝipo!”

Kaj tuj li komprenis, ke la blankaj nuboj de la somera tago estas la veturiloj, sur kiuj veturas la animoj de la feliĉuloj.

Li vidis ilin tie. Ili staris sur la glitantaj amasoj kun lilioj en la manoj kaj orkronoj sur la kapoj. La spaco resonis de ilia kanto. Anĝeloj ŝvebis malsupren sur larĝaj, fortaj flugiloj, renkonte al ili. Ho, kia amaso da feliĉuloj! Laŭ la disvastiĝo de la nuboj pli kaj pli multaj fariĝis videblaj. Ili ripozis sur la nubkuŝejoj kiel nimfoj sur la lago. Ili ornamis ilin, kiel la lilioj ornamas la herbejon. Kia jubila alteniro! Nuboj suprenruliĝis malantaŭ nuboj. Kaj ĉiuj estis plenaj de ĉielaj militistaroj kun arĝentaj kirasoj, de senmortaj kantistoj en purpurborderitaj manteloj.

Tiu artisto poste pentris la plafonon en la preĝejo de Svartsjö.

Tie li volis redoni la leviĝantajn nubojn de la somertago, kiuj portis la feliĉulojn en la brilon de la ĉielo. La mano, kiu kondukis la penikon, estis forta, sed ankaŭ iom rigida, tiel ke la nuboj pli similis al la krispaj bukloj de allonge-peruko[50] ol la kreskantaj montoj el mola nebulo. Kaj tiel, kiel la sanktuloj prenis figuron en la fantazio de la artisto, li ne kapablis redoni ilin, sed li laŭ homa maniero vestis ilin per longaj, ruĝaj kapotoj kaj rigidaj episkopaj ĉapoj aŭ per nigraj kaftanoj kun rigidaj tubkolumoj. Li donis al ili grandajn kapojn kaj malgrandajn korpojn, kaj li provizis ilin per naztukoj kaj preĝolibroj.

Latinaj sentencoj flugis el iliaj buŝoj, kaj por tiuj, kiujn li opiniis plej eminentaj, li metis firmajn lignajn seĝojn sur la nubdorsojn, tiel ke ili komforte sidante povu veturi en la eternecon.

Sed ĉiu ja sciis, ke spiritoj kaj anĝeloj neniam montris sin por la kompatinda artisto, kaj tial oni ne tre miris pro tio, ke li ne povis fari ilin supertere belaj. La pia pentraĵo de la bona majstro certe ŝajnis al multaj supermezure dolĉa, kaj multe da sankta emocio ĝi vekis. Certe ĝi indus la rigardon ankaŭ de niaj okuloj.

Sed dum la kavalira jaro grafo Dohna blankpentrigis la tutan preĝejon. Tiam la plafonpentraĵo detruiĝis. Same ĉiuj argilaj sanktulbildoj neniiĝis.

Ho, tiuj argilaj sanktuloj!

Estus pli bone por mi, se homa mizero povus tiel ĉagreni min, kiel faris ilia pereo, se kruelo de homoj al homoj povus plenigi min per tia malŝato, kian mi sentis pro ili.

Sed imagu nur: tie troviĝis sankta Olof kun krono ĉirkaŭ la kasko, hakilo en la mano kaj genuanta giganto sub la piedoj; troviĝis sur la katedro Judit en ruĝa bluzo kaj blua jupo, kun glavo en unu mano kaj sablohorloĝo en la alia, anstataŭ la kapo de la asiria militestro; troviĝis mistera reĝino de Ŝeba en blua bluzo kaj ruĝa jupo, kun anserpiedo sur unu kruro kaj la mano plena de sibilaj libroj[51]; troviĝis griza sankta Göran, kuŝante sola sur benko en la absido, ĉar la ĉevalo kaj la drako ambaŭ disfrapiĝis, tie troviĝis sankta Kristoffer kun la verdanta bastono kaj sankta Erik kun sceptro kaj hakilo, vestita per ĝispieda orflora kapoto.

Multajn dimanĉojn mi sidis en la preĝejo de Svartsjö kaj ĉagreniĝis pro tio, ke la bildoj estas for, kaj sopiris pri ili. Mi ne tre atentus, se mankus al ili nazo aŭ piedoj, se la oritaĵo estus paliĝinta kaj la farbo defalinta. Mi vidus ilin ĉirkaŭradiitaj de la brilvibro de la legendoj.

Laŭdire la afero ĉiam estis, ke tiuj sanktuloj perdis siajn sceptrojn, orelojn aŭ manojn, kaj oni devis ripari kaj bonigi ilin. Tio tedis la paroĥanojn kaj ili sopiris liberiĝi de ili. Sed la kamparanoj certe ne estus farintaj ian domaĝon al la sanktuloj, se grafo Dohna ne estus. Estis li, kiu forprenigis ilin.

Mi malamis lin pro tio, kiel nur infano povas malami. Mi malamis lin, kiel la malsata almozulo malamas la avaran mastrinon, kiu rifuzas al li panon. Mi malamis lin, kiel malriĉa fiŝisto malamas difekteman bubon, kiu detruis liajn retojn kaj hakis truon en lia boato. Ĉu mi ne malsatis kaj soifis dum tiuj longaj diservoj? Kaj li forprenis panon, per kiu mia animo povus vivi. Ĉu mi ne sopiris al la senfineco, al la ĉielo? Kaj li detruis mian veturilon kaj disŝiris la reton, per kiu mi povus kapti sanktajn viziojn.

En la mondo de la plenkreskuloj ne troviĝas loko por vera malamo. Kiel mi nun povus malami tiel mizeran estaĵon kiel tiun grafon Dohna aŭ frenezulon kiel Sintram aŭ senfortiĝintan mondecan sinjorinon kiel grafinon Märta? Sed tiam mi estis infano. Estis ilia feliĉo, ke ili antaŭ longe mortis.

Eble la pastro staris antaŭe en la preĝejo kaj parolis pri paco kaj interpaciĝemo, sed al nia loko en la preĝejo liaj vortoj neniam estis aŭdeblaj. Ho, se mi havus ilin tie, la malnovajn argilsanktulojn! Certe ili predikus por mi tiel, ke mi povus kaj aŭdi kaj kompreni.

Sed jen mi sidis plej ofte kaj pensis pri tio, kiel estis, kiam oni forrabis kaj detruis ilin.

Kiam grafo Dohna deklarigis sian edziĝon nuligita anstataŭ serĉi sian edzinon kaj leĝigi ĝin, tio vekis inciton ĉe ĉiuj, ĉar oni sciis, ke lia edzino forlasis lian hejmon nur por ne esti mortturmentata. Ŝajnis nun, kvazaŭ li volus regajni la lavoron de Dio kaj la estimon de homoj per bona faro, kaj jen li riparigis la preĝejon de Svartsjö. Li blankpentrigis la tutan preĝejon kaj forigis la plafonpentraĵojn. Li mem kaj liaj servistoj portis la bildojn en boaton kaj malsuprenigis ilin en la profundon de Löven.

Kiel li tamen kuraĝis meti sian manon sur tiujn potenculojn de la Sinjoro?

Ho, ke la malbonfaro povis okazi! Ĉu la mano, kiu dehakis la kapon de Holoferno, ne tenis glavon plu? Ĉu la reĝino de Ŝeba forgesis ĉiun sekretan scion, kiu vundas pli danĝere ol venena sago? Sankta Olof, sankta Olof, maljuna vikingo, sankta Göran, sankta Göran, maljuna drakmortiganto, la bruo de viaj grandfaroj do mortis, la aŭreolo de mirakloj estingiĝis! Sed verŝajne estis tiel, ke la sanktuloj ne volis uzi perforton kontraŭ la detruantoj. Ĉar la kamparanoj de Svartsjö ne volis plu doni farbon por iliaj jakoj kaj oraĵon por iliaj kronoj, ili permesis, ke grafo Dohna elportis ilin kaj malsuprenigis ilin en la senfundan profundon de Löven. Ili ne volis stari tie pli longe malornamante la domon de Dio. Ho, la senhelpuloj, ĉu ili memoris la tempon, kiam oni dediĉis al ili preĝojn kaj genufleksojn?

Mi pensis pri tiu boato kun ĝia ŝarĝo de sanktuloj, kiu en kvieta somervespero glitis antaŭen sur la surfaco de Löven.

La remanta viro faris malrapidajn remmovojn kaj sendis fuĝemajn rigardojn al la strangaj pasaĝeroj, kiuj kuŝis en la pruo kaj la poŭpo, sed grafo Dohna, kiu ankaŭ kunestis, ne timis, li prenis ilin unu post la alia per siaj plejmoŝtaj manoj kaj ĵetis en la akvon. Lia frunto estis serena, kaj li spiris profunde. Li sentis sin kiel batalanto por la pura evangelia kredo. Kaj neniu miraklo okazis al la honoro de la malnovaj sanktuloj. Silentaj kaj senkuraĝaj ili malsupreniĝis en la pereon.

Sed matene la postan dimanĉon la preĝejo de Svartsjö staris brile blanka. Neniuj bildoj ĝenis plu la trankvilon de la interna meditado. Nur per la okuloj de la spirito la piuloj rigardu la brilon de la ĉielo kaj la vizaĝon de la sanktuloj. La preĝoj de la homoj sur propraj fortaj flugiloj atingu la Plejaltulon.

Ili ne alkroĉu sin plu al la vestrandoj de la sanktuloj.

Ho, verda estas la tero, la amata loĝejo de la homo, blua estas la ĉielo, la celo de lia sopiro. La mondo radias de koloroj.

Kial la preĝejo estas blanka? Blanka kiel la vintro, nuda kiel la malriĉo, pala kiel la angoro! Ĝi ne briletas de prujno kiel vintra arbaro. Ĝi ne radias en perloj kaj puntoj kiel blanka fianĉino. La preĝejo staras en blanka, frosta kalkkoloro, sen iu bildo, sen iu pentraĵo.

Tiun dimanĉon grafo Dohna sidis en la absido sur florornamita apogseĝo por esti vidata kaj laŭdata de ĉiu homo.

Nun oni honoru lin, kiu riparigis la malnovajn benkojn, detruis la malornamajn bildojn, metigis novan vitron en ĉiujn rompitajn fenestrojn kaj pentrigis la tutan preĝejon per kalko.

Tion li verdire rajtis libere fari. Se li volis mildigi la koleron de la Plejpotenculo, estis ja bone, ke li ornamis lian templon laŭ sia kompreno. Sed kial li do prenis laŭdon pro tio?

Li, kiu venis kun nepacigita severo sur sia konscienco, li ja povus ekgenui sur la malhonora benketo kaj peti siajn fratojn kaj fratinojn en la preĝejo preĝi al Dio, ke li toleru lin en sia sanktejo. Estus pli bone por li, se li starus tie kiel kompatinda malbonfaranto, ol ke li sidus honorata kaj benata antaŭe en la absido, prenante laŭdon pro tio, ke li volas paciĝi kun Dio.

Ho, grafo, certe li estus renkontinta vin ĉe la malhonora benketo. Li ne povis trompiĝi pro tio, ke la homoj ne kuraĝis mallaŭdi vin. Li ankoraŭ estas la severa Dio, kiu igas ŝtonojn paroli, kiam homoj silentas.

Kiam la diservo finiĝis kaj la lasta psalmo estis kantita, neniu forlasis la preĝejon, sed la pastro suriris la katedron por fari dankparoladon al la grafo. Sed tio tamen ne estis permesita okazi.

Ĉar la pordoj malfermiĝis, kaj jen la malnovaj sanktuloj revenis en la preĝejon, gutante de la akvo de Löven, malpurigitaj de verda ŝlimo kaj bruna kotaĵo; verŝajne ili eksciis, ke tie ĉi oni laŭdparolos al li, kiu ĵetis ilin en la pereon, kiu forpelis ilin el la sankta domo de Dio kaj malsuprenigis ilin en la malvarmajn dissolvantajn ondojn. La malnovaj sanktuloj volas havi parolrajton.

Ili ne ŝatas la unutonan plaŭdon de la ondoj. Ili kutimiĝis al psalmkantado kaj preĝoj. Ili silentis kaj lasis ĉion okazi, kiam ili ankoraŭ kredis, ke tio donos honoron al Dio. Sed tiel ne estis. Jen grafo Dohna sidas en honoro kaj gloro antaŭe en la absido kaj volas esti adorata, kaj laŭdata en la domo de Dio.

Ion tian ili ne povas toleri. Tial ili supreniris el sia malseka tombo kaj eniras en la preĝejon, rekoneblaj por ĉiuj homoj.

Jen iras sankta Olof, kun la krono ĉirkaŭ la ĉapelo, kaj sankta Erik, kun la orfloroj sur la kapoto, kaj la griza sankta Goran kaj sankta Kristoffer, neniuj pli: la reĝino de Ŝeba kaj Judit ne venis.

Sed kiam la homoj trankviliĝis post sia konsterniĝo, aŭdebla flustro trairas la preĝejon.

”La kavaliroj!”

Jes, estas ja la kavaliroj. Kaj ili iras rekte al la grafo sen diri unu vorton kaj levas lian seĝon sur siajn ŝultrojn kaj portas lin el la preĝejo kaj malsupren metas lin ekster la preĝejo.

Ili diras nenion kaj rigardas nek dekstren nek maldekstren.

Ili tute simple elportas grafon Dohna el la domo de Dio, kaj kiam tio estas farita, ili ree foriras, prenante la plej proksiman vojon al la lago.

Ili ne estis ĝenataj kaj ankaŭ ne malŝparis multan tempon por klarigi la sencon de sia faro. Ĝi estis sufiĉe klara: ”Ni, kavaliroj de Ekeby, havas nian propran penson. Grafo Dohna ne indas laŭdon en la domo de Dio. Tial ni elportas lin. Kiu ajn, kiu volas, povos retransporti lin.”

Sed oni ne enportis lin. La laŭdparolado de la pastro ne okazis. La homoj eliris el la preĝejo. Estis neniu tie, kiu pensis ion alian, ol ke la kavaliroj agis juste.

Ili memorigis al si la helan, junan grafinon, kiu estis tiel kruele turmentata en Borg. Ili rememorigis al si tiun, kiu estis tiel bona al malriĉaj homoj, kiu estis tiel dolĉa por la okuloj, ke estis konsolo por ili rigardi ŝin.

Estis peko veni al la preĝejo kun sovaĝaj petolaĵoj, sed kaj la pastro kaj la paroĥanoj sentis, ke ili mem estis pretaj fari pli grandan mokaĵon al la Ĉionscianto. Kaj ili hontis antaŭ la sovaĝaj maljunaj frenezuloj.

”Kiam homoj silentas, ŝtonoj devas paroli,” ili diris.

Sed post tiu tago grafo Henrik ne povis senti hejmecon en Borg. En malluma nokto komence de aŭgusto tegita kaleŝo alveturis tuj apud la grandan peronon. Ĉiuj servistoj starigis sin ĉirkaŭ ĝi kaj grafino Märta elvenis, envolvita per ŝaloj kaj kun densa vualo antaŭ la vizaĝo. La grafo kondukis ŝin, sed ŝi tremis kaj timskuiĝis. Nur per plej granda peno oni povis igi ŝin iri tra la vestiblo kaj trans la peronon.

Jen ŝi do venis en la veturilon, la grafo saltis en ĝin post ŝi, la pordoj klakfermiĝis, kaj la veturigisto igis la ĉevalojn moviĝi kvazaŭ timkure. Kiam la pigoj vekiĝis la postan matenon, ŝi estis for.

La grafo poste vivis malproksime en la sudo. Borg vendiĝis kaj multfoje ŝangis posedanton. Ĉiuj devas ami ĝin. Certe estas malmultaj, kiuj posedis ĝin kun feliĉo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.