La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIDEKUNUA ĈAPITRO: Amor vincit omnia[58]

Sub la galeria ŝtuparo en la preĝejo de Svartsjö troviĝas rubĉambro, plena de eluzitaj fosiloj de la tombfosistoj, de disrompitaj preĝejbenkoj, de forĵetitaj ladŝildetoj kaj alia rubo.

Tie interne, kie la polvo kuŝas dika kaj kvazaŭ kaŝas ĝin de ĉiu homa okulo, staras kesto, inkrustita per perlamoto en la plej riĉa mozaiko. Se oni forskrapas de ĝi la polvon, ĝi ŝajnas lumi kaj brileti kiel rokmuro en fabelo. La kesto estas ŝlosita, kaj la ŝlosilo troviĝas sub bona gardo; uzi ĝin oni ne rajtas.

Neniu mortulo rajtas ĵeti rigardon en la keston. Neniu scias, kio estas en ĝi. Nur kiam la deknaŭa jarcento atingos sian finon, oni rajtos meti la ŝlosilon en la seruron, levi la kovrilon, kaj homoj povos rigardi la trezorojn, kiujn ĝi gardis.

Tiel decidis tiu, kiu posedis la keston.

Sur la latuna ladeto de la kovrilo estas surskribo: ”Labor vincit omnia58”. Sed alia surskribo pli konvenus al ĝi. ”Amor vincit omnia” devus esti skribite tie. Ankaŭ la malnova kesto en la rubĉambro sub la galeria ŝtuparo estas atesto pri la potenco de la amo.

Ho, Eroso, ĉionreganta dio!

Vi, ho amo, estas verdire eterna. Malnovaj estas la homoj sur la tero, sed vi akompanis ilin tra la tempoj.

Kie estas la dioj de la oriento, la fortaj herooj, kiuj portis la fulmon kiel armilon, tiuj, kiuj sur la bordoj de la sanktaj riveroj akceptis oferojn el mielo kaj lakto? Mortintaj ili estas.

Mortis Bel, la forta militisto, kaj Thot, la akcipitrokapa batalulo.

Mortis la brilaj, kiuj ripozis sur la nubkuŝejoj de Olimpo, same la grandfaruloj, kiuj loĝis en la murĉirkaŭita Valhalo.

Mortis ĉiuj dioj de la antikvanoj krom Eroso, Eroso, la ĉionreganto.

Lia kreaĵo estas ĉio, kion vi vidas. Li konservas la generaciojn.

Rimarku lin ĉie! Kie vi povas iri, kie vi ne trovas la spuron de la piedo de la nudulo? Kion via orelo perceptis, en kio la susuro de liaj flugiloj ne estis la gvidtono? Li loĝas en la koroj de la homoj, kaj en la dormetanta semo. Rimarku kun timeto de admiro lian ĉeeston en la senvivaj aĵoj!

Kio ekzistas, kio ne sopiras kaj estas logata? Kio ekzistas, kio povas eviti lian potencon? Falos ĉiuj dioj de la venĝo, ĉiuj potencoj de forto kaj perforto. Vi, ho amo, estas la verdire eterna.

* * *

La maljuna onklo Eberhard sidas ĉe sia skribpupitro, rava meblo kun cent kestoj, kun marmora tabulo kaj garnaĵoj el malheliĝinta latuno. Li laboras fervore kaj diligente, sola tie supre en la kavalira domo.

Ho, Eberhard, kial vi ne vagas en la naturo dum la lastaj tagoj de la malaperanta somero kiel la aliaj kavaliroj! Neniu, tion vi scias, senpune adoras la diinon de saĝo. Klinita estas via dorso je sesdek kaj kelkaj jaroj, la hararo, kiu kovras vian verton, ne estas via propra, la sulkoj interpremiĝas sur via frunto, kiu volbas sin super enprofundiĝintaj okulkavoj, kaj la detruo de la maljunaĝo desegniĝas en la mil faldetoj ĉirkaŭ via malplena buŝo.

Ho, Eberhard, kial vi ne vagas en la naturo? La morto nur des pli rapide disigos vin de via skribpupitro, ĉar vi ne lasis la vivon forlogi vin de tie.

Onklo Eberhard faras dikan inkstrekon sub sia lasta linio.

El la sennombraj kestoj de la pupitro li elprenas flaviĝintajn, plenskribitajn folipakojn, ĉiujn diversajn partojn de lia granda verko, tiu verko, kiu portos la nomon de Eberhard Berggren tra la tempoj. Sed ĝuste kiam li metis pakon sur pakon kaj rigardas ilin en silenta raviĝo, la pordo malfermiĝas, kaj la juna grafino envenas.

Jen ŝi estas, la juna estrino de la maljunaj sinjoroj! Ŝi, kiun ili pli servas kaj adoras, ol la geavoj servas kaj adoras la unuan nepon. Jen estas ŝi, kiun ili trovis en malriĉo kaj malsano, kaj al kiu ili nun donacis la tutan bruaĵon de la mondo, kiel la reĝo en la fabelo faris al la malriĉa belulino, kiun li trovis en la arbaro. Por ŝi kornoj kaj violonoj nun sonas en Ekeby. Por ŝi ĉio moviĝas, spiras kaj laboras en la granda bieno.

Nun ŝi estas sana, kvankam ankoraŭ tre malforta. La soleco en la granda domo fariĝas longa por ŝi, kaj ĉar ŝi scias, ke la kavaliroj estas for, ŝi volas vidi, kiel aspektas en la kavalirdomo tiu fama ĉambro.

Jen ŝi do kviete envenas kaj rigardas la stukitajn murojn kaj la flavkvadratajn litkurtenojn, sed ŝi ĝeniĝas, kiam ŝi rimarkas, ke la ĉambro ne estas senhoma.

Onklo Eberhard solene iras al ŝi kaj kondukas ŝin al la granda amaso de skribita papero.

”Jen, grafino!” li diras. ”Nun mia laboro estas preta. Nun tio, kion mi skribis, iros en la mondon. Nun grandaj aferoj okazos.”

”Kio okazos, onklo Eberhard?”

”Ho, grafino, ĝi alflugos kiel fulmo, fulmo kiu lumigas kaj mortigas. De kiam Moseo eltiris lin el la fulmotondraj nuboj de Sinaj kaj metis lin sur la fermoplaton en la plejinterno de la migrotemplo, de tiam li sidis sekura, la maljuna Jehova, sed jen la homoj ekvidos, kio li estas: imagaĵo, neniaĵo, vaporaĵo, la mortnaskita feto de nia propra cerbo. Li malaltiĝos al nenio,” la maljunulo diris kaj metis sian sulketan manon sur la amason de folipakoj. ”Tie ĉi estas skribite, kaj kiam la homoj legos tion, ili devos kredi. Ili eksaltos kaj vidos sian propran stulton, ili uzos la krucojn kiel brullignon, la preĝejojn kiel grenejojn, kaj la pastroj plugos la teron.”

”Ho, onklo Eberhard,” la grafino diras kun eta tremo. ”Ĉu vi estas tiel terura homo? Ĉu tie estas skribitaj tiel teruraj aferoj?”

”Teruraj!” la maljunulo ripetas. ”Estas ja la vero. Sed ni similas knabetojn, kiuj kaŝas siajn vizaĝojn en la jupfaldoj de virino, tuj kiam ili renkontas fremdulon. Ni kutimiĝis kaŝi nin de la vero, la eterne fremda. Sed nun ĝi venos kaj loĝos inter ni, nun ĝi estos konata de ĉiuj.”

”De ĉiuj?”

”Ne nur de la filozofoj, sed de ĉiuj, vi komprenas, grafino, de ĉiuj.”

”Kaj Jehova mortos?”

”Li kaj ĉiuj anĝeloj, ĉiuj sanktuloj, ĉiuj diabloj, ĉiuj mensogoj.”

”Kiu tiam regos la mondon?”

”Ĉu vi kredas, ke iu regis ĝin antaŭe? Ĉu vi kredas al tiu providenco, kiu atentis pri paseroj kaj kapharoj? Neniu regis ĝin, neniu regos ĝin.”

”Sed ni, ni homoj, kio tiam fariĝos el ni?”

”La samo, kio ni estis – polvo. Kiu finbrulis, ne povas bruli plu, li mortis. Ligno ni estas, kiun ĉirkaŭflagras la flamoj de la vivo. La fajrero de vivo flugas de unu al alia. Oni estas bruligata, flamas kaj estingiĝas. Tio estas la vivo.”

”Ho, onklo Eberhard, ĉu do ne ekzistas spirita vivo?”

”Neniu.”

”Nenio trans la tombo?”

”Nenio.”

”Neniu bono, neniu malbono, neniu celo, neniu espero?”

”Neniu.”

La juna virino pasas al la fenestro. Ŝi elrigardas sur la flavi ĝintajn foliojn de la aŭtuno, sur daliojn kaj asterojn, kiuj kun pezaj kapoj pendas sur tigoj rompitaj de la aŭtuna vento.

Ŝi vidas la nigrajn ondojn de Löven, la malhelan ŝtormĉielon de la aŭtuno, kaj por tempeto ŝi transdonas sin al neado.

”Onklo Eberhard,” ŝi diras, ”kiel la mondo estas griza kaj malbela, kiel ĉio estas senutila! Mi volas ekkuŝi por morti.”

Sed tiam ŝi aŭdas kvazaŭ ĝemon en sia animo. La grandaj fortoj de la vivo kaj la bolantaj sentoj laŭte krias pri la feliĉo de vivado.

”Ĉu do ekzistas nenio,” ŝi diras, ”kio povas doni belon al la vivo, post kiam vi forprenis de mi Dion kaj senmortecon?”

”La laboro,” la maljunulo respondas.

Sed ŝi ree elrigardas kaj sento de malsato al tiu mizera saĝo ŝtelkaptas ŝin. La neeltrovebla levas sin antaŭ ŝi, ŝi sentas, ke la spirito loĝas en ĉio, ŝi sentas la potencon, kiu kuŝas katenita en ŝajne senviva materio, sed kiu povas disvolvi milaspekte nuanciĝantan vivon. Kun svenanta penso ŝi serĉas nomon por la ĉeesto de la spirito de Dio en la naturo.

”Ho, onklo Eberhard,” ŝi diras, ”kio estas la laboro? Ĉu estas dio? Ĉu ĝi per si mem posedas celon? Diru ion alian!”

”Mi scias nenion alian,” la maljunulo respondas. Jen ŝi ektrovis la nomon, kiun ŝi serĉis, mizeran, ofte makulitan nomon.

”Onklo Eberhard, kial vi ne mencias la amon?”

Tiam rideto glitas ĉirkaŭ la malplena buŝo, kie la mil sulketoj kruciĝas.

”Tie ĉi,” la filozofo diras kaj per pugnita mano frapas sur la pezan pakon, ”tie ĉi ĉiuj dioj estas murdataj, kaj mi ne forgesis Eroson. Kio estas la amo krom sopiro de la karno? Kial ĝi staras pli alte ol aliaj postuloj de la korpo? Diigu la malsaton!

Diigu la lacon! Ili estas same indaj. Finiĝu la malsaĝaĵoj!

La vero vivu!”

Tiam la juna grafino klinas sian kapon. Ne estas tiel, tio ne estas vera, sed ŝi ne povas disputi.

”Viaj vortoj vundis mian animon,” ŝi diras, ”sed ankoraŭ mi ne kredas vin. La diojn de venĝo kaj perforto vi povos mortigi, ne pli.”

Sed la maljunulo prenas ŝian manon, metas ĝin sur la libron kaj respondas en la fanatikeco de malkredo.

”Leginte tion ĉi vi devos kredi.”

”Do ĝi neniam venu antaŭ miajn okulojn!” ŝi diras. ”Ĉar se mi kredos tion, mi ne povos vivi.”

Kaj en profunda ĉagreno ŝi foriras de la filozofo.

Sed kiam ŝi foriris, li longe sidas cerbumante.

Tiuj malnovaj folipakoj, plenigitaj per blasfema skribo, ankoraŭ ne estas ekzamenitaj de la mondo. La nomo de onklo Eberhard ankoraŭ ne atingis la altojn de la famo.

Lia granda verko kuŝas kaŝita en kesto en la rubĉambro sub la galeria ŝtuparo en la preĝejo de Svartsjö. Nur je la fino de la jarcento ĝi vidos la taglumon.

Sed kial li faris tion? Ĉu li timis, ke li ne pruvis sian aserton?

Ĉu li timis persekuton? Malmulte vi konas onklon Eberhard.

Jen komprenu: la veron li amis, ne propran gloron. Tial li oferis la lastan, ne la unuan, por ke patre amata infano povu morti en la kredo al tio, kion ŝi amis.

Ho, amo, vi estas la verdire eterna!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.