La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVARA ĈAPITRO: Gösta Berling, la poeto

Estis kristnasko, kaj oni aranĝis por balo en Borg.

En tiu tempo, kaj tio okazis antaŭ preskaŭ sesdek jaroj, loĝis en Borg juna grafo Dohna. Li estis novedziĝinta kaj havis junan, belan grafinon. Certe estos gaje en la malnova grafa domo.

Invito venis ankaŭ al Ekeby, sed troviĝis, ke Gösta Berling, kiun ili nomis ”la poeto”, la sola el ĉiuj, kiuj tiujare festis kristnaskon tie, havis emon veturi al la balo.

Borg kaj Ekeby ambaŭ kuŝas ĉe la longa lago Löven sed sur kontraŭaj bordoj. Borg kuŝis en la paroĥo Svartsjö, Ekeby en Bro. Kiam oni ne povas veturi sur la lago, estas kelkmejla veturo de Ekeby al Borg.

Por tiu festo la maljunaj sinjoroj ekipis la malriĉan Göstan Berling, kvazaŭ li estus filo de reĝo kaj devus reprezenti la gloron de reĝa regno.

La frako kun la brilaj butonoj estis nova, la krispkolumo estis rigida, kaj la lakŝuoj brilis. Li portis pelton de plej altkvalita kastoro kaj zibelan ĉapon sur siaj helaj frizitaj haroj. Ili sternis ursohaŭton kun ungoj el arĝento sur lia vetsledo[18] kaj disponigis al li por la veturo la nigran Don Juanon, la fieron de la stalo.

Li fajfe vokis sian blankan Tankredon kaj prenis la plektitan kondukrimenon. Jubilante li forveturis, ĉirkaŭita de la brilo de riĉo kaj pompo, li, kiu tamen sufiĉe brilis per la beleco de sia korpo kaj la ludanta genio de sia spirito.

Li veturis frue en la antaŭtagmezo. Estis dimanĉo, kaj li aŭdis psalmkantadon el la preĝejo en Bro, kiam li preterveturis tie. Poste li sekvis la solecan arbaran vojon, kiu kondukas al Berga, kie kapitano Uggla tiam loĝis. Tie li intencis resti dum la tagmanĝo.

Berga ne estis hejmo de riĉa homo. La malsato konis la vojon al la herbaĵtegita kapitana loĝejo, sed ĝi estis akceptata per ŝerco, amuzita per kanto kaj ludo kiel aliaj gastoj kaj kiel ili nevolonte foriris.

Maljuna fraŭlino Ulrika Dillner, kiu superrigardis la mastrumaĵon kaj la teksadon en Berga, staris sur la perono kaj bonvensalutis Göstan Berling. Ŝi riverencis por li, kaj la artefaritaj harbukloj, kiuj pendis malsupren sur ŝia bruna vizaĝo kun la mil sulketoj, dancis pro ĝojo. Ŝi kondukis lin en la salonon, kaj poste ŝi komencis rakonti pri la homoj de la bieno kaj iliaj diversaj sortoj.

Mizero staras antaŭ la pordo, ŝi diris, severa tempo regas en la bieno Berga. Ili ne havas eĉ krenon por la tagmanĝo por sia peklita viando, sed Ferdinand kaj la knabinoj jungis Disan al sledo kaj veturis al Munkerud por prunti.

La kapitano ree estas en la arbaro kaj verŝajne revenos kun ledeca leporo, por kiu oni devos foruzi pli da butero dum la preparo, ol kiom ĝi mem valoros. Tion li nomas havigi manĝaĵon al la domo. Estos tamen bone, se li ne venos kun aĉa vulpo, la plej senvalora besto, kiun nia Sinjoro kreis, senutila ĉu mortinta ĉu viva.

Kaj la kapitanedzino, nu, ŝi ankoraŭ ne ellitiĝis. Ŝi kuŝas legante romanojn, kiel ŝi faras ĉiujn tagojn. Ŝi ja ne estas kreita por labori, tiu Dia anĝelo.

Ne, tion devas fari tiu, kiu estas maljuna kaj griza kiel Ulrika Dillner. Penadi tage kaj nokte por kunteni la mizeraĵon oni devas. Kaj tio ne estas ĉiam tre facila, estas vero, ke ili dum tuta vintro ne havis alian manĝaĵon ol ursoŝinkon. Kaj grandan rekompencon ŝi ne atendas, ĝis nun ŝi ne vidis iun, sed verŝajne ili ankaŭ ne eligos ŝin sur la vojon, kiam ŝi ne povos plu fari utilon por la nutraĵo. Ili eĉ rigardas dommastrinon kiel homon en tiu ĉi domo, kaj iam ili certe donos al maljuna Ulrika honestan enterigon, se ili havos monon por aĉeti ĉerkon.

”Ĉar kiu scias, kio okazos?” ŝi diris, kaj viŝis siajn okulojn, kiuj ĉiam estis tre ploremaj. ”Ni havas ŝuldon al la malica uzinposedanto Sintram, kaj li povas preni ĉion de ni. Ferdinand ja fianĉiĝis kun la riĉa Anna Stjärnhök, sed ŝi tediĝos, ŝi tediĝos pri li. Kaj kio tiam okazos al ni kun niaj tri bovinoj kaj naŭ ĉevaloj, kun niaj junaj, gajaj fraŭlinoj, kiuj volas veturi de balo al balo, kun niaj sekaj kampoj, kie nenio kreskas, kun nia afabla Ferdinand, kiu neniam fariĝos vera viro? Kio okazos al tiu tuta benita domo, kie prosperas ĉio krom laboro?”

Sed venis tagmezo, kaj la domanoj kolektiĝis. La afabla Ferdinand, la milda filo de la domo, kaj la gajaj fraŭlinoj venis hejmen kun la pruntita kreno. La kapitano venis, freŝigita de bano en glacitruo sur la marĉo kaj de ĉaso en la arbaro.

Li malfermis la fenestron por havigi aeron kaj premis la manon de Gösta per vira forto. Kaj la kapitanedzino venis, vestita per silko, kun larĝaj puntoj pendantaj malsupren sur la blankajn manojn, kiujn ŝi etendis al Gösta por kisi.

Ĉiuj salutis Göstan kun ĝojo, la ŝerco enflugis en la rondon, gaje ili demandis lin:

”Kiel vi fartas en Ekeby, kiel vi fartas en la promesita lando?”

”Lakto kaj mielo fluas tie,” li tiam respondis. ”Ni ĉerpas feron el la montoj kaj plenigas nian kelon per vino. Sur la kampoj kreskas oro, per ĝi ni oras la mizeron de la vivo, kaj niajn arbarojn ni hakas por konstrui kegloludejojn kaj plezurdomojn.”

Sed la kapitanedzino suspiris kaj ridetis je tiu respondo, kaj ŝiaj lipoj moviĝis per unu sola vorto:

”Poeto!”

”Multaj pekoj pezas sur mia konscienco,” Gösta respondis, sed mi neniam skribis eĉ unu linion da poezio.”

”Vi tamen estas poeto, Gösta, de tiu kromnomo vi ne liberi ĝos. Vi travivis pli multajn poemojn, ol aliaj poetoj verkis.”

Poste la kapitanedzino, milda kiel patrino, parolis pri lia malbonuzita vivo. ”Mi vivas por vidi vin fariĝi viro,” ŝi diris.

Kaj sentiĝis al li dolĉa la instigo de tiu milda virino, kiu estis tiel fidela amikino, kaj kies granda, romantika koro flamis pro amo al grandaj agoj.

Kiam ili finis la gajan manĝon, dum kiu ili ĝuis krenviandon, brasikon, graskuiritajn kukojn kaj kristnaskan bieron kaj Gösta vokis ridojn kaj larmojn el iliaj okuloj per rakontoj pri la majoro kaj la majorino kaj la pastro de Broby, tiam aŭdiĝis ĉevalsonoriloj sur la korto, kaj tuj poste la malica Sintram envenis al ili.

Li radiis pro kontento, de la kalva kapo ĝis la longaj, plataj piedoj. Li svingis siajn longajn brakojn, kaj la vizaĝo faris grimacojn. Estis facile kompreni, ke li kunportas malbonajn novaĵojn.

”Ĉu vi aŭdis,” la maliculo demandis, ”ĉu vi aŭdis, ke hodiaŭ en la preĝejo de Svartsjö estis anoncita la unuan fojon geedzi ĝo de Anna Stjärnhök kaj la riĉa Dahlberg? Ŝajne ŝi forgesis, ke ŝi estis fianĉino de Ferdinand.”

Ili ne aŭdis eĉ unu vorton pri tio. Ili konsterniĝis kaj malĝojis.

Jam ili imagis la hejmon detruita por pagi la ŝuldon al la maliculo: la amatajn ĉevalojn venditaj kaj same la eluzitajn meblojn, kiujn ili heredis el la hejmo de la kapitanedzino. Ili vidis la finon de la gaja vivo kun festoj kaj veturoj de balo al balo. La ursoŝinko ree venos sur la tablon, kaj la junaj devos serĉi laboron ĉe aliaj homoj.

La kapitanedzino karesis sian filon kaj sentigis al li la konsolon de neniam malfortiĝanta amo.

Tamen, Gösta Berling sidis inter ili, kaj la nevenkebla viro formis mil planojn en sia kapo.

”Aŭskultu!” li diris. ”Ankoraŭ ne estas tempo por ĝemo.

Estas la pastroedzino en Svartsjö, kiu aranĝis tion ĉi. Ŝi ekregis la volon de Anna, nun, kiam tiu loĝas ĉe ŝi en la pastrodomo.

Estas ŝi, kiu persvadis ŝin forlasi Ferdinandon por la maljuna Dahlberg, sed ankoraŭ ili ne geedziĝis kaj ankaŭ ne geedziĝos. Mi nun veturos al Borg, kaj tie mi renkontos Annan.

Mi parolos kun ŝi, mi forŝiros ŝin de la pastrofamilio, de la fianĉo. Mi kunprenos ŝin tien ĉi en la venonta nokto. Poste la maljuna Dahlberg ne havos iun ĝojon de ŝi.”

Okazis tiel. Gösta veturis sola al Borg, sen akompano de iu el la gajaj fraŭlinoj, sed la hejme restantaj sekvis lian veturon per varma bondeziro. Kaj Sintram, kiu ĝojis, ke la maljuna Dahlberg estos trompita, decidis resti en Berga por vidi, kiam Gösta revenos kun la malfidelulino. En erupcio de bonvolo li eĉ metis ĉirkaŭ lin sian verdan veturskarpon, kiu estis donaco de mastrino Ulrika.

Sed la kapitanedzino elvenis sur la peronon kaj tenis en la mano tri libretojn, binditajn en ruĝaj kovriloj.

”Prenu ilin,” ŝi diris al Gösta, kiu jam sidis en la sledo, ”prenu ilin, se vi malsukcesos! Estas Corinne, Corinne de madame Stael. Mi ne volas, ke oni vendu ĝin aŭkcie.”

”Mi ne malsukcesos.”

”Ho, Gösta, Gösta,” ŝi diris kaj karesis per la mano lian nudan kapon, ”plej forta kaj plej malforta inter homoj! Kiel longe vi memoros, ke la sorto de kelkaj malriĉaj homoj kuŝas en via mano?”

Ree Gösta flugis antaŭen sur la ŝoseo, tirata de la nigra Don Juan, sekvata de la blanka Tankred, kaj la jubilo de la aventuro plenigis lian animon. Li sentis sin kiel juna konkeranto: la spirito tuŝis lin.

Lia vojo kondukis lin al la pastrodomo en Svartsjö. Li enveturis sur la korton tie kaj demandis, ĉu li ne povos veturigi Annan Stjärnhök al la balo. Oni diris ke jes. Bela, obstina knabino eksidis en la sledo. Kiu ne ŝatus veturi per la nigra Don Juan?

La gejunuloj unue silentis, sed poste ŝi komencis interparoli, spitema kiel la trokuraĝo mem.

”Ĉu vi aŭdis, kion la pastro hodiaŭ anoncis en la preĝejo?”

”Ĉu li diris, ke vi estas la plej bela knabino inter Löven kaj la rivero Klarelven?”

”Vi estas stulta, tion la homoj tamen certe scias. Li anoncis geedziĝon de mi kaj la maljuna Dahlberg.”

”Vere mi ne estus permesinta al vi sidi en la sledo kaj mem eksidinta tie ĉi malantaŭe, se mi estus sciinta tion. Vere mi tute ne estus ŝatinta veturigi vin.”

Kaj la fiera heredantino respondis:

”Certe mi alvenus sen Gösta Berling.”

”Tamen estas malfeliĉe, Anna,” Gösta diris medite, ”ke viaj gepatroj ne vivas. Nun vi estas tia, kia vi estas, kaj neniu povas postuli propran konsideron de vi.”

”Estas pli malfeliĉe, ke vi ne diris tion pli frue, tiam iu alia estus veturiginta min.”

”La pastroedzino pensas kiel mi, ke vi bezonas iun, kiu povas esti por vi anstataŭ patro, alie ŝi ne povus meti vin por tiri pare kune kun tia maljuna ĉevalaĉo.”

”La pastroedzino ne decidis tion!”

”Ho, granda surprizo, ĉu vi mem elektis tiel belan viron?”

”Li ne prenas min pro la mono.”

”Ne, la maljunuloj postkuras nur bluajn okulojn kaj ruĝajn vangojn, kaj terure agrablaj ili estas, kiam ili faras tion.”

”Ho, Gösta, ĉu vi ne hontas?”

”Sed nun memoru, ke vi ne ludu plu kun la junaj viroj!

Finiĝis dancado kaj ludo. Via loko estas en la sofangulo, aŭ ĉu vi intencas ludi viraon[19] kun la maljuna Dahlberg?” Ili poste silentis, ĝis ili veturis supren sur la kru taj deklivoj ĉe Borg.

”Dankon pro la veturo! Certe mi ne baldaŭ veturos kun Gösta Berling.”

”Dankon pro la promeso! Mi konas multajn, kiuj pentas, ke ili veturis kun vi al festo.”

Ne tre bonhumora la spitema belulino de la regiono eniris en la balsalonon kaj rigardis la kolektiĝintajn gastojn.

Kiel unuan el ĉiuj ŝi ekvidis la malgrandan, kalvan Dahlberg, apud la longa, svelta, helbukla Gösta Berling. Ŝi sentis emon forpeli ilin ambaŭ el la ĉambro.

Ŝia fianĉo venis por inviti ŝin al danco, sed ŝi renkontis lin per frakasa miro.

”Ĉu vi dancos? Tion vi ne kutimas fari!”

Knabinoj venis por gratuli ŝin.

”Ne hipokritu, knabinoj! Vi ne kredu, ke iu povas ekami la maljunan Dahlberg. Sed li estas riĉa, kaj mi estas riĉa, kaj tial bone konvenas.”

La maljunaj sinjorinoj aliris al ŝi, premis ŝian blankan manon kaj parolis pri la plej granda feliĉo de la vivo.

”Gratulu la pastroedzinon!” ŝi tiam diris. ”Ŝi pli ĝojas pro tio ol mi.”

Sed tie staris Gösta Berling, la gaja kavaliro, salutata per jubilo pro sia freŝa rideto kaj siaj belaj vortoj, kiuj kribris orpolvon sur la grizan teksaĵon de la vivo. Neniam antaŭe ŝi vidis lin tia, kia li estis en tiu ĉi vespero. Li ne estis forigito, eksigito, senhejma arlekeno, ne, li estis reĝo inter viroj, denaski ĝa reĝo.

Li kaj la aliaj junaj viroj faris konspiron kontraŭ ŝi. Ŝi pripensu, kiel malbone ŝi agis, kiam ŝi fordonis sin kun sia bela vizaĝo kaj sia granda riĉo al maljuna viro. Kaj ili lasis ŝin sidi dum dek dancoj.

Ŝi estis bole kolera.

Je la dekunua danco venis viro, la plej sensignifa el sensignifaj viroj, kompatindulo, kun kiu neniu alia volis danci, kaj invitis ŝin.

”La kukoj finiĝis, ni metu nigran panon sur la tablon,” ŝi diris.

Ili ludis punludon. Helbuklaj knabinoj kunmetis siajn kapojn kaj juĝis ŝin kisi tiun, kiun ŝi plej ŝatas. Kaj kun ridetantaj buŝoj ili atendis, ke ili vidos la fieran belulinon kisi la maljunan Dahlberg.

Sed ŝi ekstaris, belaspekta en sia kolero, kaj diris:

”Ĉu mi ne egale rajtas doni vangofrapon al tiu, kiun mi malplej ŝatas?”

En la posta momento la vango de Gösta brulis sub ŝia firma mano. Li fariĝis flame ruĝa, sed li trankviligis sin, kaptis ŝian manon, tenis ĝin firme dum sekundo kaj flustris:

”Renkontu min post duonhoro en la ruĝa salono en la malsupra etaĝo!”

Liaj bluaj okuloj radiis sur ŝin kaj kaptis ŝin per magiaj katenoj.

Ŝi sentis, ke ŝi devas obei.

Tie ŝi renkontis lin kun fiero kaj koleraj vortoj.

”Kiom koncernas vin, kun kiu mi edziniĝas?”

Li ankoraŭ ne havis mildajn vortojn sur la lango, ankaŭ ne ŝajnis al li prudente tuj ekparoli pri Ferdinand.

”Ne ŝajnis al mi tro severa puno, ke vi devis sidi dum dek dancoj. Sed vi volas havi rajton senpune rompi ĵurojn kaj promesojn.

Se pli bona viro ol mi eldirus la juĝon, ĝi povus fariĝi pli severa.”

”Kion mi do faris al vi kaj ĉiuj aliaj, ĉar vi ne lasas min en trankvilo? Vi persekutas min pro la mono. Mi ĵetos ĝin en Löven, kaj poste kiu ajn laŭplaĉe povos eligi ĝin.”

Ŝi metis la manojn antaŭ la okulojn kaj ploris pro kolero.

Tiam la koro de la poeto tuŝiĝis. Li hontis pro sia severo. Li parolis en karesa tono.

”Ho, infano, infano, pardonu min! Pardonu la malriĉan Göstan Berling! Neniu priatentas, kion diras aŭ faras tia kompatindulo, tion vi ja scias. Neniu ploras pro lia kolero, same bone oni povus plori pro piketo de kulo. Estis freneze, sed mi volis kontraŭstari tion, ke nia plej bela kaj riĉa junulino edzini ĝos kun tiu maljunulo. Kaj jen mi nur malgajigis vin.”

Li eksidis apud ŝi sur la sofo. Milde li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian talion por apogi kaj rebonigi per karesa kompatemo.

Ŝi ne retiris sin.

Ŝi premis sin al li, metis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj ploris, kun sia bela kapo klinita al lia ŝultro.

Ho, poeto, plej forta kaj plej malforta inter homoj! Ĉirkaŭ via kolo tiuj blankaj brakoj ja ne devus kuŝi!

”Se mi nur estus sciinta pri tio,” ŝi flustris, ”neniam mi tiam estus akceptinta la maljunulon. Mi rigardis vin hodiaŭ vespere, neniu estas kiel vi.”

Sed Gösta elpremis inter siaj palaj lipoj:

”Ferdinand.”

Ŝi silentigis lin per kiso.

”Li estas nenio, neniu estas io krom vi. Al vi mi estos fidela.”

”Mi estas Gösta Berling,” li diris malgaje, ”kun mi vi ne povos edziniĝi.”

”Vi estas tiu, kiun mi amas, la plej eminenta el viroj vi estas. Vi ne bezonas fari ion, ne bezonas esti io. Vi estas denaski ĝa reĝo.”

Tiam bolis la sango de la poeto. Ŝi estis bela kaj dolĉa en sia amo. Li ĉirkaŭbrakis ŝin.

”Se vi volas fariĝi mia, vi ne povos resti en la pastrodomo.

Permesu al mi veturigi vin al Ekeby nunnokte. Tie mi scios defendi vin, ĝis ni povos festi edziĝon.”

Venis muĝa veturo en la nokto. Obeante la ordonon de amo ili lasis Don Juanon forporti ilin. Ŝajnis, kvazaŭ la grinco sub la glitiloj estus la plendo de la trompitoj. Kiom ili atentis pri tio? Ŝi pendis ĉirkaŭ lia kolo, kaj li klinis sin kaj flustris en ŝian orelon:

”Ĉu iu feliĉo estas komparebla al la dolĉo de ŝtelita ĝojo?”

Kiom gravis la anoncado pri edziĝo. Ili havis amon. Kaj la kolero de la homoj! Gösta Berling kredis pri la sorto, la sorto devigis ilin: kontraŭ la sorto neniu povas batali.

Se la steloj estus edziĝaj kandeloj, bruligitaj por ŝia edziniĝo, se la sonoriloj de Don Juan estus preĝejaj sonoriloj, kiuj vokus la homojn por rigardi ŝian edziniĝon kun la maljuna Dahlberg, tiam ŝi tamen devu forkuri kun Gösta Berling. Tiel potenca estas la sorto.

Ili jam feliĉe preterveturis la pastrodomon kaj Munkerud.

Restis du kvaronmejloj ĝis Berga kaj poste du kvaronmejloj ĝis Ekeby. La vojo iris laŭ rando de arbaro. Dekstre kuŝis malhelaj montoj, maldekstre longa, blanka valo.

Tiam Tankred alkuregis. Ĝi tiel kuris, ke ĝi ŝajnis etendiĝi laŭ la tero. Hurlante pro teruro ĝi saltis en la sledon kaj ekkuŝis ĉe la piedoj de Anna.

Don Juan ektiris kaj komencis timkuri.

”Lupoj!” Gösta Berling diris.

Ili vidis longan, grizan linion moviĝi antaŭen laŭ la stangbarilo.

Estis almenaŭ dekduo da lupoj.

Anna ne ektimis. La tago estis riĉe benita per aventuroj, kaj la nokto promesis fariĝi simila. Tio estis vivo, rapidegi antaŭen sur fajrere brilanta neĝo, spitante rabobestojn kaj homojn.

Gösta ekblasfemis, streĉis sin antaŭen kaj donis al Don Juan fortan frapon per la vipo.

”Ĉu vi timas?” ŝi demandis.

”Ili intencas trafi nin tie, kie la vojo kurbiĝas.”

Don Juan kuris, vetkurante kun la rabobestoj de la arbaro, kaj Tankred hurlis pro furiozo kaj timo. Ili atingis la vojkurbiĝon samtempe kun la lupoj, kaj Gösta forpelis la unuan per la vipo.

”Ho, Don Juan, mia knabo, kiel facile vi forkurus de dek du lupoj, se vi ne devus treni nin!”

Ili ligis la verdan veturskarpon malantaŭ si. Ĝi timigis la lupojn, kaj dum tempeto ili restis iom for. Sed kiam ili venkis sian timon, unu el ili kuris al la sledo kun pendanta lango kaj malfermita faŭko. Tiam Gösta prenis Corinne de madame Stael kaj ĵetis ĝin en ĝian faŭkon.

Ree ili povis iom pli libere spiri, dum la lupoj disŝiris tiun kaptaĵon, sed jen ili ree eksentis la tirojn, kiam la lupoj mordis la verdan skarpon, kaj aŭdis ilian rapidan spiron. Ili sciis, ke ili ne renkontos iun homan loĝejon antaŭ Berga, sed pli malfacile ol morti ŝajnis al Gösta renkonti tiujn, kiujn li trompis.

Li ankaŭ komprenis, ke la ĉevalo laciĝos, kaj kio tiam okazos al ili?

Tiam ili ekvidis la domon de Berga ĉe la arbara rando. Kandeloj lumis en la fenestroj. Gösta ja sciis por kiu.

Tamen, nun la lupoj forkuris, timante la proksimecon de homoj, kaj Gösta preterveturis Bergan. Li tamen atingis nur tiun lokon, kie la vojo ree profundiĝas en la arbaron, kiam li ekvidis malhelan grupon antaŭ si: la lupoj atendis lin.

”Ni reiru al la pastrodomo kaj diru, ke ni faris plezurveturon en la stellumo! Tio ĉi ne estas ebla.”

Ili returnis sin, sed en la posta momento la lupoj ĉirkaŭis la sledon. Grizaj figuroj videtiĝis preterkure, blankaj dentoj brilis en vastaj faŭkoj, kaj la ardaj okuloj lumis. Ili hurlis pro malsato kaj sangsoifo. La brilaj dentoj estis pretaj ekmordi molan homviandon. La lupoj saltis sur Don Juanon kaj ekpendis ĉe la jungilaro. Anna demandis sin, ĉu la bestoj tute formanĝos ilin, aŭ ĉu io restos, tiel ke la homoj la venontan matenon trovos disŝiritajn membrojn sur la tretita, sanga neĝo.

”Nun temas pri niaj vivoj,” ŝi diris, klinis sin kaj ekprenis la nukon de Tankred.

”Lasu, tio neniel utilos! Ne pro la hundo la lupoj atakas en tiu ĉi nokto.”

Je tio li enveturis sur la korton de Berga, sed la lupoj ĉasis lin ĝis la ŝtuparo. Li devis defendi sin per la vipo.

”Anna”, li diris, kiam ili haltis ĉe la ŝtuparo, ”Dio ne volis tion. Faru vian rolon, se vi estas tia virino, kia mi opinias vin, faru vian rolon!”

En la domo ili aŭdis la sonorilojn kaj elvenis.

”Li havas ŝin,” ili kriis, ”li havas ŝin! Vivu Gösta Berling!”

Kaj la venintoj estis tirataj el ĉirkaŭbrako en ĉirkaŭbrakon.

Oni ne faris multajn demandojn. Estis malfrue en la nokto, la veturantoj estis animskuitaj de sia danĝera veturo kaj bezonis ripozon. Sufiĉis ja, ke Anna alvenis.

Ĉio estis bona. Nur Corinne kaj la verda skarpo, la ŝatata donaco de mastrino Ulrika, estis detruitaj.

La tuta domo dormis. Tiam Gösta leviĝis, vestis sin kaj ŝtele eliris. Tute nerimarkite li prenis Don Juanon el la stalo, metis lin antaŭ la sledon kaj intencis forveturi. Tiam Anna Stjärnhök venis el la domo.

”Mi aŭdis vin eliri,” ŝi diris. ”Tiam ankaŭ mi ellitiĝis. Mi estas preta kunveturi kun vi.”

Li iris al ŝi kaj prenis ŝian manon.

”Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas? Tio ne povas okazi. Dio ne volas tion. Aŭskultu nun, kaj provu kompreni! Mi estis tie ĉi tagmeze kaj vidis ilian ĝemon pro via malfidelo. Tiam mi veturis al Borg por revenigi vin al Ferdinand. Sed mi ĉiam estis aĉulo kaj neniam fariĝos io alia. Mi perfidis lin kaj retenis vin por mi. Tie ĉi troviĝas maljuna virino, kiu kredas, ke mi fariĝos viro. Ŝin mi perfidis. Kaj alia maljuna kompatindulino volas vivi tie ĉi en malvarmo kaj malsato nur por iam morti inter amikoj, sed mi estis preta lasi la malican Sintram preni ŝian hejmon. Vi estis bela kaj la peko dolĉa. Gösta Berling estas tre facile logebla. Ho, kia malfortulo mi estas! – Mi scias, kiel ili amas sian hejmon, tiuj ĉi homoj, sed – tamen mi ĵus estis preta lasi ĝin por detruo. Mi forgesis ĉion pro vi, vi estis tiel dolĉa en via amo. Sed nun, Anna, nun kiam mi vidis ilian ĝojon, mi ne volas reteni vin por mi, ne, mi ne volas. Vi estas tiu, kiu povus fari homon el mi, sed mi ne rajtas reteni vin. Ho, mia amata! Li en la ĉielo ludas kun nia volo. Estas tempo por ni obei al la punanta mano. Diru, ke vi de tiu ĉi tago volas porti vian ŝarĝon. Ĉiuj en tiu ĉi domo fidas al vi!

Diru, ke vi volas resti ĉe ili kaj esti por ili helpo kaj apogo! Se vi amas ilin, se vi volas faciligi mian profundan malĝojon, tiam promesu tion al mi! Mia amata, ĉu via koro estas tiel granda, ke ĝi povas venki sin mem kaj rideti je tio?”

Ekstaze ŝi akceptis la ordonon de rezigno.

”Mi faros, kiel vi volas: oferos min kaj ridetos je tio.”

”Kaj ne malamos miajn malriĉajn amikojn?”

Ŝi ridetis melankolie.

”Tiel longe, ke mi amos vin, mi amos ilin.”

”Nur nun mi scias, kia virino vi estas. Estas korpeze forveturi de vi.”

”Adiaŭ, Gösta! Dio estu kun vi! Mia amo ne logos vin al peko.”

Ŝi turnis sin por eniri. Li sekvis ŝin.

”Ĉu vi baldaŭ forgesos min?”

”Nun veturu, Gösta! Ni estas nur homoj.”

Li ĵetis sin sur la sledon, sed tiam ŝi revenis.

”Ĉu vi ne pensas pri la lupoj?”

”Ĝuste pri ili mi pensas, sed ili faris sian laboron. Pri mi ili ne okupos sin plu en tiu ĉi nokto.”

Ankoraŭfoje li etendis al ŝi la brakojn, sed Don Juan malpacienci ĝis kaj ektrotis. Li ne kaptis la kondukrimenojn. Li sidis turnita malantaŭen kaj rigardis al la domo. Jen li klinis sin al la sleda dorsapogilo kaj ploris kiel senesperulo.

”Mi posedis la feliĉon kaj forpelis ĝin de mi. Mi mem forpelis ĝin. Kial mi ne retenis ŝin?”

Ho, Gösta Berling, plej forta kaj plej malforta inter homoj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.