La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEKSEPA ĈAPITRO: Malnovaj popolkantoj

Iun kvietan posttagmezon en la fino de aŭgusto Marianne Sinclaire sidis en sia ĉambro kaj ordigis siajn leterojn kaj aliajn paperojn.

Ĉirkaŭ ŝi estis malordo. Grandaj ledvalizoj kaj fergarnitaj veturkestoj estis trenitaj en la ĉambron. Ŝiaj vestoj kovris seĝojn kaj sofojn. El subtegmentejoj kaj ŝrankoj kaj el la kestoj de la poluritaj komodoj ĉio estis elprenita, silko kaj tolo brilis, ornamaĵoj estis elmetitaj por polurado, ŝaloj kaj felaĵoj estis elektotaj kaj ekzamenotaj.

Marianne ordigis por longa vojaĝo. Estis necerte, ĉu ŝi iam ajn revenos. Ŝi staris ĉe turnpunkto en sia vivo kaj tial bruligis amason da malnovaj leteroj kaj taglibroj. Ŝi volis, ke la memoroj de la pasinteco ne pezu sur ŝi.

Kiam ŝi sidas tie, ŝi jen ekhavas sub la manoj pakon da malnovaj versoj. Estis kopioj de malnovaj popolkantoj, kiujn ŝia patrino kutimis kanti por ŝi, kiam ŝi estis malgranda. Ŝi malnodis la ŝnureton, kiu kuntenis ilin, kaj komencis legi.

Leginte dum iom da tempo ŝi ridetis melankolie. Strangan saĝon sciigis ai ŝi la malnovaj popolkantoj:

Ne fidu la feliĉon, ne fidu signojn de feliĉo, ne fidu al rozoj kaj ravaj folioj!

Ne fidu la ridon, ili diris. Jen la bela fraŭlino Valborg veturas en orita veturilo, kaj ŝiaj lipoj ridetas, sed ŝi tiel malĝojas, kvazaŭ hufoj kaj radoj transirus la feliĉon de ŝia vivo.

Ne fidu la dancon! ili diris. Multaj piedoj facile ŝvebas sur vaksita planktabulo, dum la menso estas peza kiel plumbo.

Gaja kaj viglega estis la malgranda Kerstin en la danco, dum ŝi fordancis sian junan vivon.

Ne fidu la ŝercon! ili diris. Multaj iras al la tablo kun ŝercantaj lipoj, dum ili volas morti pro malĝojo. Jen sidas la juna Adeline, kaj ŝerce lasas proponi al ŝi la koron de duko Fröjdenborg, konvinkita, ke tiun vidaĵon ŝi bezonas por ricevi forton por morti.

Ho, vi malnovaj popolkantoj, al kio oni fidu, al larmoj kaj malĝojo?

Facile oni devigas malĝojplenan buŝon rideti, sed kiu estas gaja, tiu ne povas plori. Al larmoj kaj suspiroj fidas la malnovaj popolkantoj, nur al malĝojo kaj la signoj de malĝojo. La malĝojo estas la reala, la daŭra, ĝi estas la firma praroko sub la malfirma sablo. Al la malĝojo oni povas fidi kaj al la signoj de malĝojo.

Sed la ĝojo estas nur malĝojo, kiu hipokritas. Sur la tero verdire ekzistas nenio krom malĝojo.

”Ho, vi malgajaj,” Marianne diris, ”kiel via malnova saĝo fiaskas antaŭ la pleno de la vivo!”

Ŝi iris al la fenestro kaj rigardis en la ĝardenon, kie ŝiaj gepatroj plezurpromenis. Ili iris tien kaj reen sur la larĝaj vojetoj kaj parolis pri ĉio, kion iliaj okuloj renkontis, pri la herboj de la tero kaj la birdoj de la ĉielo.

”Jen,” Marianne diris, ”tie estas koro, kiu suspiras pro malĝojo, dum ĝi neniam antaŭe estis tiel feliĉa!”

Kaj subite ŝi pensis, ke eble finfine ĉio kuŝas en la homo mem, ke malĝojo kaj ĝojo dependas nur de liaj diversaj manieroj rigardi la aferojn. Ŝi demandis sin, ĉu estis feliĉo aŭ malfeliĉo, kiu trafis ŝin en tiu jaro. Ŝi mem apenaŭ sciis tion.

Ŝi travivis amarajn tempojn. Ŝia animo estis malsana. Ŝi estis klinita al la tero sub sia profunda malhonoro. Ĉar kiam ŝi revenis al sia hejmo, ŝi diris al si: ”Mi ne volas memori ion malbonan pri mia patro.” Sed tiel ne diris ŝia koro. ”Li faris al mi tiel mortigan malĝojon,” ĝi diris, ”li disigis min de tiu, kiun mi amis, li malesperigis min, kram li batis patrinon. Mi deziras nenion malbonan al li, sed mi timas lin.” Kaj jen ŝi rimarkis, kiel ŝi devas devigi sin resti sidanta, kiam sia patro eksidis apud ŝi. Ŝi volis nur fuĝi de li. Ŝi provis kuraĝigi sin, ŝi parolis kun li kiel ordinare kaj estis preskaŭ ĉiam en lia akompano. Ŝi sukcesis regi sin, sed ŝi suferis nedireble. Finiĝis tiel, ke ŝi abomenis ĉion ĉe li: lian krudan, fortan voĉon, lian pezan iron, liajn grandajn manojn, la tutan potencan batalulfiguron.

Ŝi deziris nenion malbonan al li, ŝi ne volis doma ĝi lin, sed ŝi ne povis plu proksimiĝi al li sen ekhavi senton de timo kaj abomeno. Ŝia subigita koro venĝis sin. ”Vi ne permesis al mi ami,” ĝi diris, ”sed mi tamen estas via estro, finiĝos per tio, ke vi malamos.”

Kutimiĝinta, kiel ŝi estis, observi ĉion, kio moviĝis en ŝi, ŝi klare rimarkis, kiel tiu abomeno pliprofundiĝis, kiel ĝi kreskis kun ĉiu tago. Samtempe estis, kvazaŭ ŝi nun poreterne estus ligita al la hejmo. Ŝi komprenis, ke estus plej bone, se ŝi forveturus al aliaj homoj, sed por tio ŝi ne havis decidforton nun post la malsano. Neniam venos mildiĝo en ĉio ĉi. Ŝi estos nur pli kaj pli turmentata, kaj iun tagon ŝia sinrego cedos, kaj ŝi erupcios kontraŭ sia patro kaj montros al li la amaron de sia koro, kaj jen venos malpaciĝo kaj malfeliĉo.

Tiel pasis la printempo kaj la frusomero. En julio ŝi fianĉini ĝis kun barono Adrian por ekhavi propran hejmon.

En bela antaŭtagmezo barono Adrian enŝtormis sur la korton, rajdante sur bonega ĉevalo. Lia husarjako brilis en la suno, liaj spronoj kaj sabro kaj portepeo briletis kaj radiis, por ne paroli pri lia propra freŝa vizaĝo kaj liaj ridetantaj okuloj.

Melchior Sinclair mem staris sur la perono kaj akceptis lin, kiam li venis. Marianne sidis ĉe la fenestro kaj kudris. Ŝi vidis lin veni kaj nun aŭdis ĉiun vorton, kiun li parolis kun ŝia patro.

”Bonan tagon, kavaliro Sunlumo!” kriis la uzinposedanto al li. ”Diable kiel bela vi estas! Tamen ne faras svatiron?”

”Tamen, ĝuste tion mi faras,” li respondis kaj ridis.

”Ĉu vi ne hontas, bubo? Kion vi havas per kio nutri edzinon?”

”Nenion. Se mi havus ion, mi lasus la edziĝon al la diablo.”

”Ĉu vi tion diras, ĉu vi tion diras, kavaliro Sunlumo. Sed tamen vi havis monon por havigi tiun belan jakon.”

”Kredite.”

”Kaj la ĉevalo, sur kiu vi rajdas, ĝi valoras multan monon, estimata junkro. De kie vi ricevis ĝin?”

”La ĉevalo ne estas mia.”

Tio estis pli ol la granda uzinposedanto povis kontraŭstari.

”Dio estu kun vi, bubo!” li diris. ”Certe vi bezonas edzinon, kiu havas ion. Do prenu Marianne, se vi povos gajni ŝin!”

Tiamaniere ĉio estis preta inter ili, antaŭ ol barono Adrian eĉ saltis de la ĉevalo. Sed Melchior Sinclaire ja sciis, kion li faras, ĉar barono Adrian estis bona viro.

Poste la svatanto envenis al Marianne kaj tuj alŝtormas kun sia afero.

”Ho, Marianne, kara Marianne! Mi jam parolis kun via patro. Mi tiel deziras, ke vi fariĝu mia edzino. Diru, ke vi volas, Marianne.”

Ŝi ellogis la veron. La maljuna barono, lia patro, ree lasis trompi sin kaj aĉetis kelkajn malplenajn minojn. La maljuna barono aĉetis minojn dum sia tuta vivo, kaj neniam estis io en ili. Lia patrino estis maltrankvila, mem li akiris ŝuldojn, kaj jen li svatas ŝin por tiel savi sian familian hejmon kaj sian husarjakon.

Lia hejmo estis la bieno Hedeby, ĝi kuŝis sur la alia flanko de la lago, preskaŭ rekte kontraŭ Björne. Ŝi bone konis lin, ili estis samaĝaj kaj ludgekamaradoj.

”Vi vere povas edziniĝi kun mi, Marianne. Mi vivas tiel aĉan vivon. Mi devas rajdi sur pruntitaj ĉevaloj kaj ne povas pagi miajn tajlorfakturojn. Tio ja ne iros en la daŭro. Mi devos eksiĝi, kaj tiam mi pafos min.”

”Sed Adrian, kia edzeco tio estus? Ni ja tute ne enamiĝis unu al la alia.”

”Nu, koncerne amon mi tute ne atentas pri tiu rubo,” li tiam deklaris. ”Mi ŝatas rajdi bonan ĉevalon kaj ĉasi, sed mi ne estas kavaliro, ja, mi estas laboristo. Se mi nur ricevus monon, tiel ke mi povus transpreni la bienon kaj doni trankvilajn tagojn al patrino, tiam mi estus kontenta. Mi kaj plugus kaj semus, ĉar mi ŝatas laboron.”

Li rigardis ŝin per siaj honestaj okuloj, kaj ŝi sciis, ke li diras la veron kaj ke li estas viro, al kiu oni povas fidi. Ŝi fianĉini ĝis al li, precipe por povi forlasi la hejmon, sed ankaŭ ĉar ŝi ĉiam tre ŝatis lin.

Sed neniam ŝi forgesos tiun monaton, kiu sekvis la aŭgustan vesperon, kiam oni anoncis ŝian fianĉiniĝon, tiun tutan frenezan tempon.

Barono Adrian per ĉiu tago fariĝis pli kaj pli malgaja kaj silenta. Li ja venis al Björne tre ofte, iam eĉ plurfoje dum unu tago, sed ŝi ne povis ne rimarki, kiel premita li estas. Kune kun aliaj li ankoraŭ povis ŝerci, sed en ŝia akompano li estis neebla: silento kaj tedo la tuta viro. Ŝi ja komprenis, kio movi ĝas en li. Ne estis tiel facile, kiel li kredis, edziĝi kun malbela virino. Jen li ne ŝatas ŝin plu. Neniu sciis pli bone ol ŝi mem, kiel malbela ŝi estas. Ŝi ja montris al li, ke ŝi ne deziras karesojn kaj ampruvojn, sed tamen turmentis lin pensi pri ŝi kiel sia edzino, kaj plimalfaciliĝis tagon post tago. Kial li do tiel turmentiĝis? Kial li ne faris finon? Ŝi faris al li aludojn, kiuj estis sufiĉe klaraj. Mem ŝi povis nenion fari. Ŝia patro tute simple deklaris al ŝi, ke ŝia reputacio ne toleras pluajn aventuraĵojn rilate al fianĉiniĝoj. Tiam ŝi malŝatis ilin ambaŭ same profunde, kaj por saviĝi de tiuj siaj sinjoroj ĉiu elirejo ŝajnis al ŝi akceptinda.

Jen, nur kelkajn tagojn post la granda gefianĉiĝa festo, la ŝanĝiĝo venis subite kaj strange.

* * *

En la sablovojeto ĝuste antaŭ la perono de Björne kuŝis granda ŝtono, kiu kaŭzis multe da peno kaj incito. Veturiloj renversi ĝis sur ĝi, ĉevaloj kaj homoj stumblis sur ĝi, servistinoj, kiuj venis kun pezaj laktsiteloj, kunpuŝiĝis kun ĝi kaj disverŝis la lakton, sed tamen oni lasis la ŝtonon tie, ĉar ĝi kuŝis tie jam tiom da jaroj. Ĝi ja estis tie en la tempo de la gepatroj de la uzinposedanto, longe antaŭ ol oni intencis konstrui la domon de Björne. La uzinposedanto ne komprenis, kial li elprenu ĝin el la tero.

Sed en unu el la lastaj tagoj de aŭgusto okazis, ke du servistinoj, kiuj portis pezan sitelegon, stumblis sur la ŝtono. Ili falis, tre difektis sin, kaj la malŝato kontraŭ la ŝtono estis granda.

Estis ankoraŭ nur matenmanĝa tempo. La uzinposedanto faris sian matenpromenon, sed ĉar la laboristoj ĝuste estis hejme ĉe la domo inter la oka kaj naŭa, sinjorino Gustava ordonis, ke kelkaj viroj venu por elfosi la grandan ŝtonon.

Ili ankaŭ venis kun feraj leviloj kaj fosiloj, fosis kaj levpremis kaj fine eligis la malnovan pacĝenanton el ĝia kavo. Poste ili forportis ĝin sur la malantaŭan korton. Estis sufiĉe da laboro por ses viroj.

Tuj kiam la ŝtono estis elprenita, la uzinposedanto venis hejmen kaj tuj li vidis la aĉaĵon. Estu certa, ke li ekkoleris. Ne estas la sama korto plu, ŝajnis al li. Kiu kuraĝis forporti la ŝtonon?

Aha, sinjorino Gustava faris la ordonon. Nu, la virinoj vere ne havas koron en la korpo ĉu lia edzino ne sciis, ke li amas tiun ŝtonon?

Kaj jen li iris rekte al la ŝtono, levis ĝin per vira forto kaj portis ĝin trans la malantaŭan korton kaj la korton ĝis la loko, kie ĝi kuŝis, kaj tie li malsuprenĵetis ĝin. Kaj tio estis ŝtono, kiun ses viroj pene povis levi. Tiu faro estis treege admirata tra tuta Vermlando.

Dum li portis la ŝtonon trans la korton, Marianne staris ĉe la fenestro en la manĝosalono kaj rigardis lin. Neniam ŝi vidis lin tiel terura. Li estas ŝia sinjoro, tiu terurulo kun la senlima forto, senracia, kaprica sinjoro, kiu neniam atentas pri io alia ol sia propra deziro.

Ili matenmanĝis, kaj ŝi staris kun manĝotranĉilo en la mano.

Impulse ŝi levis la tranĉilon.

Sinjorino Gustava ĉirkaŭprenis ŝian manradikon. ”Marianne!”

”Kio estas, patrino?”

”Ho, Marianne, vi aspektis tiel strange. Mi ektimis.”

Marianne longe rigardis ŝin. Ŝi estis malgranda, seka homo, grizhara kaj sulka kvankam nur kvindekjara. Ŝi amis kiel hundo, sen kalkuli frapojn kaj batojn. Plej ofte ŝi estis en bona humoro, kaj tamen ŝi faris malgajan impreson. Ŝi estis kiel ŝtormvipita arbo sur la marbordo, ŝi neniam havis trankvilon por kreski. Ŝi lernis iri kaŝvojojn, mensogis, kiam estis bezonate, kaj ofte ŝajnigis sin pli stulta ol ŝi estis, por eviti admonojn.

En ĉio ŝi estis la kreaĵo de la edzo.

”Ĉu vi tre malĝojus, se patro mortus?” Marianne demandis.

”Marianne, vi koleras al patro. Ĉiam vi koleras kontraŭ li.

Kial ĉio ne povas boniĝi nun, kiam vi ricevis novan fianĉon?”

”Ho, patrino! Mi ja ne kulpas pri tio. Ĉu mi povas helpi, ke mi tremas pro li? Ĉu vi do ne vidas, kia li estas? Kial mi ŝatu lin? Li estas kolerema, malĝentila, li turmentis vin, tiel ke vi tro frue maljuniĝis. Kial li estu nia sinjoro? Li ja kondutas kiel frenezulo. Kial mi honoru kaj estimu lin? Li ne estas bona, li ne estas kompata. Mi scias, ke li estas forta. Li povas mortbati nin kiam ajn. Li povas elĵeti nin el la domo, kiam li volas. Ĉu pro tio mi amu lin?”

Sed tiam sinjorino Gustava tute ne estis la sama kiel antaŭe.

Ŝi ekhavis forton kaj kuraĝon kaj parolis aplomblajn vortojn.

”Vi gardu vin, Marianne. Ŝajnas al mi, ke via patro preskaŭ pravis, kiam li elfermis vin lastvintre. Vi vidos, ke trafos vin puno pro tio ĉi. Vi lernu toleri sen malami, Marianne, suferi sen venĝi.”

”Ho, patrino, mi estas tiel malfeliĉa.”

Tuj poste venis la decido. El la vestiblo ili aŭdis la bruon de peza falo.

Ili neniam eksciis, ĉu Melchior Sinclaire staris sur la vestibla ŝtuparo kaj tra la nefermita salonpordo aŭskultis la vortojn de Marianne, aŭ ĉu estis nur la korpa fortostreĉo, kiu kaŭzis la apopleksion. Kiam ili elvenis, li kuŝis sveninta. Pri la kaŭzo ili poste neniam kuraĝis demandi lin. Li neniam rimarkigis, ke li aŭdis ion. Marianne neniam kuraĝis fini la penson, ke ŝi senintence venĝis sin. Sed la impreso de la patro, kuŝanta tie sur la sama perono, kie ŝi iam ekmalamis lin, tuj forprenis la amaron el ŝia koro.

Li baldaŭ rekonsciiĝis, kaj restinte en trankvilo dum kelkaj tagoj, li ree similis al si mem – kaj tamen tute ne similis.

Marianne vidis la gepatrojn kune trairi la ĝardenon. Nun ĉiam estis tiel. Li neniam eliris sola, neniam plu forveturis, plendis pro vizitantoj kaj pro ĉio, kio disigis lin de lia edzino.

La maljuneco trafis lin. Li ne povis igi sin skribi leteron. Lia edzino devis fari tion. Li neniam decidis ion memstare, sed demandis ŝin pri ĉio kaj lasis okazi, kiel ŝi decidis. Kaj ĉiam li estis milda kaj afabla. Li mem rimarkis la ŝanĝiĝon, kiun li trapasis, kaj kiel feliĉa estas lia edzino. ”Nun estas bone por ŝi,” li iun tagon diris al Marianne kaj montris al sinjorino Gustava.

”Ho kara Melchior,” tiu tiam diris, ”tamen vi ja scias, ke mi preferus, ke vi resaniĝus.”

Kaj certe ŝi deziris tion. Estis ŝia plezuro paroli pri la granda uzinposedanto, kia li estis en la tagoj de plenforto. Ŝi rakontis, kiel li eltenis ĝuon kaj bruon same bone kiel iu el la kavaliroj de Ekeby, kiel li faris komercojn kaj gajnis multe da mono, poste kiam ŝi kredis, ke li en sia furiozo senigos ilin je hejmo kaj grundo. Sed Marianne sciis, ke ŝi estas feliĉa malgraŭ ĉiuj plendoj. Esti ĉio por tiu viro, tio ja sufiĉis por ŝi. Ili ambaŭ aspektis maljunaj, rompitaj tro frue. Marianne kredis, ke ŝi povas vidi ilian estontan vivon. Li iom post iom pli kaj pli malfortiĝos, la apopleksiaj atakoj venos kaj faros lin pli kaj pli senhelpa, kaj ŝi gardos lin, ĝis la morto disigos ilin. Sed la fino povus ja esti tre malproksima. Sinjorino Gustava ĝuos trankvilan feliĉon ankoraŭ dum iom da tempo, ŝajnis al Marianne, ke devas fariĝi tiel. La vivo ŝuldas al ŝi.

Ankaŭ por ŝi mem fariĝis pli bone. Angoriga malespero ne devigis ŝin edziniĝi por ricevi alian sinjoron. Ŝia vundita koro trankviliĝis. Iam la malamo muĝis tie same kiel la amo, sed ŝi plu ne pensis pri la suferoj, kiujn tio kostis al ŝi. Ŝi devis konfesi, ke ŝi estas pli vera, pli riĉa, pli alta homo ol antaŭe. Kion ŝi do povus deziri nefarita el tio, kio okazis? Ĉu do estas tiel, ke ĉiu sufero estas io bona? Ĉu ĉio povas transformiĝi en feliĉon?

Ŝi komencis konsideri bona ĉion, kio povus akceli ŝian evoluon al pli alta grado de homeco. La malnovaj popolkantoj ne pravis. La malĝojo ne estis la sola daŭra. Nun ŝi forveturos por trovi iun lokon, kie ŝi estas bezonata. Se ŝia patro estus en sia malnova humoro, li neniam permesus al ŝi rompi la gefianĉiĝon. Jen sinjorino Gustava peris la aferon. Marianne eĉ ricevis permeson doni al barono Adrian la monhelpon, kiun li bezonas.

Ankaŭ pri li ŝi povis pensi kun ĝojo. Ŝi ja liberiĝos de li. En sia vigleco kaj vivemo li ĉiam rememorigis ŝin pri Gösta, jen ŝi ree vidos lin gaja. Ree li fariĝos tiu rajdanto de sunlumo, kiu en sia brilo venis al la domo de ŝia patro. Ŝi havigos al li teron, kie li povos plugi kaj fosi laŭ la deziro de sia koro, kaj ŝi vidos lin konduki belan fianĉinon al la altaro.

Dum tiaj pensoj ŝi eksidas kaj skribas por redoni al li la liberon.

Ŝi skribas molajn, instigajn vortojn, prudenton, envolvitan per ŝerco, kaj tamen tiel, ke li devas kompreni, kiel serioze ŝi pensas.

Dum ŝi skribas, aŭdiĝas frapo de ĉevalhufoj sur la vojo.

”Mia kara kavaliro Sunlumo,” ŝi pensas, ”tio ĉi estas la lasta fojo.”

Barono Adrian poste tuj venas rekte en ŝian ĉambron.

”Ne, Adrian, ĉu vi envenas tien ĉi?” kaj ŝi terurite rigardas ĉiujn pakobjektojn.

Li tuj fariĝas kaŝiĝema kaj timida kaj elbalbutas pardonpeton.

”Mi ĝuste skribas al vi,” ŝi diras. ”Jen, vi ja povas tuj leĝi ĝin.”

Li prenas la leteron, kaj ŝi sidas kaj observas lin, dum li legas. Ŝi sopiras vidi lian vizaĝon ekradii pro ĝojo.

Sed li ne legis multe, kiam lia vizaĝo fariĝas fajre ruĝa, li ĵetas la leteron sur la plankon, tretas ĝin kaj blasfemas, vere uragane blasfemas.

Tiam malforta tremo trakuras Marianne. Ŝi ne estas novulino en la studo pri la amo, tamen ŝi ne komprenis tiun senspertan bubon, tiun grandan infanon.

”Adrian, kara Adrian!” ŝi diras. ”Kian komedion vi ludis kun mi? Venu kaj diru al mi la veron!”

Li venis kaj preskaŭ sufokis ŝin per karesoj. Kompatinda knabo, kiel li suferis kaj sopiris!

Post tempeto ŝi elrigardis. Tie iris ankoraŭ sinjorino Gustava kaj parolis kun la granda uzinposedanto pri floroj kaj birdoj, kaj tie ĉi ŝi sidas kaj infanbabilas pri amo. ”La vivo sentigis al ni ambaŭ sian krudan seriozecon,” ŝi pensis kaj melankolie ridetis. ”Ĝi volas konsoli nin, ni ambaŭ ricevis grandan infanon, kun kiu ni povas ludi.”

Tamen estis bone, ke ŝi povas esti amata. Estis dolĉe aŭdi lin flustri pri la sorĉa forto kiu eliras de ŝi, pri tio, kiel li hontis pro tio, kion li diris dum ilia unua interparolo. Tiam li ne sciis, kian potencon ŝi havas. Ho, neniu viro povas proksimiĝi al ŝi sen ekami ŝin, sed ŝi timigis lin; li sentis sin strange subigita.

Ne estis feliĉo, ne malfeliĉo, sed ŝi provos vivi kun tiu viro.

Ŝi komencis kompreni sin mem kaj pensis pri la vortoj de la malnovaj popolkantoj pri la turto, tiu birdo de sopiro. Neniam ĝi trinkas klaran akvon, sed unue ĝi malpurigas ĝin per sia piedo, por ke ĝi pli bone konvenu al ĝia malgaja animo.

Tiel ankaŭ ŝi ne iros al la fonto de la vivo por trinki klaran, nemiksitan feliĉon. Malklarigita de melankolio, tiel la vivo plej plaĉis al ŝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.