La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEKTRIA ĈAPITRO: Fraŭlino Marie

Silentu, tute silentu!

Zumas super mia kapo. Ŝajne estas burdo, kiu alflugas.

Ne, ne moviĝu! Kia odoro! Verdire, estas abrotano kaj lavendo, paduso kaj siringo kaj narciso. Estas ravo sperti tion en griza aŭtuna vespero meze en la urbo. Kiam mi nur prezentas al miaj pensoj tiun benitan terpeceton, tuj ekzumas kaj ekodoras ĉirkaŭ mi, kaj tute trankvile mi translokiĝas en kvarangulan rozkvartaleton, plena de floroj kaj ŝirmata de ligustra heĝo. En la anguloj staras siringaj laŭboj kun mallarĝaj, lignaj benkoj, kaj ĉirkaŭ la florbedoj, kiuj havas formojn de koroj kaj steloj, estas mallarĝaj vojetoj, surŝutitaj per blanka lagosablo. Sur tri flankoj de la rozkvartalo staras la arbaro. La sorparbo kaj la paduso, kiuj estas duoncivilizitaj kaj havas belajn florojn, staras plej proksime kaj miksas sian odoron kun tiu de la siringoj. Malantaŭ ili staras kelkaj vicoj da betuloj, kaj poste komenciĝas la picea arbaro, la vera arbaro, silenta kaj malhela, barba kaj pika.

Kaj sur la kvara flanko kuŝas griza dometo.

La rozkvartalon, pri kiu mi nun pensas, posedis antaŭ sesdek jaroj la maljuna sinjorino Moreus en Svartsjö, ŝi, kiu vivtenis sin kudrante litkovrilojn al la kamparanoj kaj preparante ilian regalmanĝaĵon.

Karaj amikoj! Inter ĉio bona, kion mi deziras al vi, mi volas unue mencii litkovrilan stebstablon kaj due rozkvartalon.

Grandan, ŝanceliĝan, malnovtempan stebstablon kun eluzitaj sraŭbkaneloj kaj randpuŝitaj dentradoj, mi deziras al vi, tian, ĉe kiu kvin, ses personoj povas samtempe labori, kie oni vetkudras kaj konkuras fari belajn steberojn sur la suba flanko, kie oni manĝas rostitajn pomojn, babilas, ”veturas al Grenlando”, ”kaŝas la ringon kun kondiĉo”[36] kaj tiel ridas, ke la sciuroj en la arbaro pro timo ekfalas sur la teron. Stebstablon por la vintro, karaj amikoj, rozkvartalon por la somero!

Ne ĝardenon, por kiu oni devas elspezi pli da mono ol la plezuro valoras, ne, rozkvartalon, kiel oni diris en pasintaj tempoj!

Tian vi devas havi, kian vi povas flegi per propraj manoj.

Malgrandaj rozarbetoj devas stari sur la supro de la teraltaĵetoj, kaj girlando el miozoto serpenti ĉirkaŭ iliaj piedoj, tie devas kreski la granda, flirtanta papavo, kiu semas sin mem, devas kreski ĉie, kaj sur la herborandaĵo kaj sur la sabla vojeto, kaj tie devas troviĝi sunbrunigita herbosofo, sur kiu kreskas akvilegioj kaj imperiestraj kronoj[37], kaj sur la sidloko kaj sur la dorsapogilo.

Maljuna sinjorino Moreus en sia tempo posedis multajn aferojn. Ŝi posedis tri gajajn kaj diligentajn filinojn kaj dometon ĉe la vojrando. Ŝi havis ŝparitan moneton sur la kestfundo, rigidajn silkajn ŝalojn, rektdorsajn apogseĝojn kaj scion pri multo, kio estas utila por tiu, kiu devas mem akiri sian panon.

Sed ŝiaj plej bonaj posedaĵoj estis la stebstablo, kiu donis al ŝi laboron dum la tuta jaro, kaj la rozkvartalo, kiu donis al ŝi ĝojon, dum daŭris la somero.

Jen mi ankaŭ diru, ke en la dometo de sinjorino Moreus troviĝis luanto, malgranda, seka fraŭlino, ĉirkaŭ kvardekjara, kiu loĝis en aloĉambro en la subtegmentejo. Fraŭlino Marie, kiel ŝi ĉiam estis nomata, havis proprajn opiniojn pri multaj aferoj, kiel facile ekhavas tiu, kiu ofte sidas sola kaj okupigas la pensojn pri tio, kion la propraj okuloj vidis.

Fraŭlino Marie kredis, ke la amo estas la radiko kaj kaŭzo de ĉio malbona en tiu ĉi mondo.

Antaŭ ol endormigi ŝi ĉiun vesperon kutimis faldi siajn manojn kaj diri sian vesperpreĝon. Preĝinte Patro-nian kaj Dio benu nin, ŝi ĉiam finis preĝante al Dio gardi ŝin kontraŭ la amo.

”Fariĝus nur mizeraĵo,” ŝi diris. ”Mi estas maljuna kaj malbela kaj malriĉa. Ne, ke mi nur povu eviti enamiĝon!”

Tagon post tago ŝi sidis en la mansardo de la dometo de sinjorino Moreus kaj trikis kurtenojn kaj tukojn en skvamtekniko[38].

Tiujn ŝi poste vendis al kamparanoj kaj superuloj. Ŝi estis trikanta dometon al ŝi.

Ĉar ŝi volis havi dometon sur rigardaltaĵo rekte kontraŭ la preĝejo de Svartsjö, dometon, kiu kuŝu alte sur deklivo, tiel ke oni de tie povu rigardi libere kaj malproksimen, tio estis ŝia revo. Sed pri la amo ŝi ne volis aŭdi.

Kiam ŝi en someraj vesperoj aŭdis violonon soni ĉe vojkruci ĝo, kie la muzikisto sidis sur la barilŝtuparo kaj la junaj svingiĝis en polskdanco, tiel ke la polvo kirliĝis, tiam ŝi iris longan ĉirkaŭvojon tra la arbaro por ne bezoni aŭdi kaj vidi.

La postkristnaskan tagon, kiam kvin, ses kamparanaj fianĉinoj venis por esti vestitaj de sinjorino Moreus kaj ŝiaj filinoj, kiam ili estis ornamataj per krono el mirto kaj altaj kronoj el silko kaj vitraj perloj, per brilaj silkoskarpoj kaj brustbukedoj el hejmefaritaj rozoj, kiam la jupoj estis borderataj per girlandoj el taftaj floroj, tiam ŝi restis en sia ĉambro por ne vidi, kiel oni ornamas ilin, honore al la amo.

Kiam la fratinoj Moreus sidis ĉe la stebstablo en vintrovesperoj kaj la granda ĉambro maldekstre de la vestiblo radiis pro hejmeco, kiam la pomoj svingigis kaj ŝvitis en la kameno, pendigitaj antaŭ la flamanta fajro, kiam la bela Gösta Berling aŭ la afabla Ferdinand, kiuj venis por vizito, subite tiris la fadenon el la kudrilo de la knabinoj aŭ igis ilin kudri neĝuste kaj la ĉambro resonis de gajo kaj babilo kaj amindumo kaj premantaj manoj renkontiĝis sub la stebstablo, tiam ŝi incitite kunrulis la trikaĵon kaj foriris, ĉar ŝi malamis la amon kaj la vojojn de la amo.

Sed la malbonfarojn de la amo ŝi konis, kaj pri ili ŝi povis rakonti. Ŝi miris, ke ĝi ankoraŭ kuraĝas montri sin sur la tero, ke ne fortimigas ĝin de tie ĉi la ĝemoj de forlasitoj kaj la malbenoj de tiuj, kiujn ĝi faris krimuloj, la vekrioj de tiuj, kiujn ĝi ligis per abomenaj katenoj. Ŝi miris, ke ĝiaj flugiloj tiel facile kaj libere portas ĝin, ke ĝi ne profundiĝas en sennoman abismon, pezigita de sufero kaj honto.

Ne, juna ŝi ja estis, kiel aliaj, sed la amon ŝi neniam amis.

Neniam ŝi lasis logi sin al danco kaj karesado. La gitaro de ŝia patrino pendis polva kaj senkorda en la subtegmentejo. Neniam ŝi sonigis ĝin por palaj amkantaĵoj.

La rozarbeto de ŝia patrino staris en la fenestro. Ŝi apenaŭ donis al ĝi akvon. Ŝi ne amis la florojn, tiujn infanojn de amo.

La folioj pendis polvokovritaj. Araneoj ludis inter la branĉetoj, kaj la burgonoj neniam malfermiĝis.

Kaj malofte ŝi metis sian piedon en la rozkvartalon de sinjorino Moreus, kie papilioj flirtis kaj birdoj kantis, kie odorantaj floroj sendis amsciigojn al ŝvebantaj abeloj, kie ĉio parolis pri la abomenulo.

Jen venis tempo, kiam la paroĥo Svartsjö metis novan orgenon en sian preĝejon. Estis en la somero antaŭ tiu jaro, kiam la kavaliroj regis. Juna orgenkonstruisto venis tien. Ankaŭ li fariĝis luanto ĉe sinjorino Moreus, kaj ankaŭ li ricevis aloĉambreton en la subtegmentejo.

Jen li do konstruis tiun orgenon, kiu havas tiel strangajn tonojn, kies terura trombonvoĉo tiam kaj tiam eksonas meze en paca psalmo – neniu scias kial aŭ kiel – kaj plorigas la infanojn en la preĝejo dum la kristnaska frumatena diservo.

Ke la juna orgenkonstruisto estis majstro en sia metio, tion oni rajtas pridubi. Sed gaja ulo li estis, kun sunbrilo en la okuloj.

Li havis afablajn vortojn por ĉiu homo, por riĉa kaj malriĉa, por maljuna kaj juna. Baldaŭ li fariĝis bona amiko kun siaj ludonantoj, ho, pli ol amiko.

Kiam li vespere revenis de la laboro, li tenis la fadenaron de sinjorino Moreus kaj laboris apud la junaj knabinoj en la rozkvartalo. Tiam li deklamis ”Axel” kaj kantis ”Fritiof”[39].

Tiam li levis la fadenglobon de fraŭlino Marie, kiom ajn ofte ŝi falperdis ĝin, kaj eĉ funkciigis ŝian murhorloĝon.

Li finis neniun balon antaŭ ol li dancis kun ĉiuj, de la plej maljuna sinjorino ĝis la plej juna knabino, kaj se kontraŭaĵo trafis lin, li eksidis apud la unua virino, kiun li renkontis, kaj faris ŝin sia konfidulino. Jes, tio estis viro, kia la virinoj kreas lin en siaj revoj! Oni ne povas diri, ke li parolis al iu pri amo.

Sed kiam li jam loĝis kelkajn semajnojn en la aloĉambreto de sinjorino Moreus, ĉiuj knabinoj enamiĝis al li, kaj ankaŭ la kompatinda fraŭlino Marie sciis, ke ŝi vane faris siajn preĝojn.

Estis tempo de malĝojo kaj ĝojo. Larmoj falis sur la stebstablon kaj forigis la kretstrekojn. En la vesperoj ofte sidis pala revantino en la siringa laŭbo, kaj en la ĉambreto de fraŭlino Marie eksonis la novkordita gitaro akompane al palaj amkantetoj, kiujn ŝi lernis de sia patrino.

La juna orgenkonstruisto tamen estis same senzorga kaj gaja kaj ŝutis ridetojn kaj servojn inter tiuj sopirantaj virinoj, kiuj disputis pri li, kiam li es tis en la laboro. Kaj fine venis la tago, kiam li devis forveturi.

La veturilo staris antaŭ la pordo. La valizo estis alligita malantaŭe sur la ĉaro, kaj la juna viro diris adiaŭ. Li kisis la manon de sinjorino Moreus kaj ĉirkaŭbrakis la plorantajn knabinojn kaj kisis iliajn vangojn. Li mem ploris pro tio, ke li devas forveturi, ĉar li havis sunan someron en la griza dometo.

Fine li per la okuloj serĉis fraŭlinon Marie.

Tiam ŝi venis malsupren sur la subtegmenteja ŝtuparo en sia plej bona ornamaĵo. La gitaro pendis ĉirkaŭ ŝia kolo per larĝa, verda silkrubando, kaj en la mano ŝi tenis bukedon da rozoj, ĉar en tiu ĉi jaro floris la rozarbeto de ŝia patrino. Ŝi haltis antaŭ la juna viro, tuŝis la kordojn kaj kantis:

”Foriras vi. Ree vi venu al ni!
Jen voĉo de ama estimo!
En valoj vermlandaj sopiras pri vi
knabino per tuta animo!”

Poste ŝi metis la florojn en lian butontruon kaj kisis lin rekte sur la buŝo. Jes, kaj poste la maljuna aperaĵo ree malaperis sur la subtegmenteja ŝtuparo.

La amo venĝis sin al ŝi kaj ridindigis ŝin al ĉiu homo. Sed ŝi neniam plu plendis pri ĝi. Ŝi neniam plu formetis la gitaron kaj neniam forgesis flegi la rozarbeton de sia patrino.

Ŝi lernis ami la amon kun ĝia tuta doloro, ĝiaj larmoj, ĝia sopiro.

”Pli bone malgaja kun ĝi ol gaja sen ĝi,” ŝi diris.

* * *

La tempo pasis. La majorino en Ekeby estis forpelita, la kavaliroj ekregis, kaj okazis, kiel mi ĵus rakontis, ke Gösta Berling iun dimanĉan vesperon laŭtlegis poemon por la grafino en Borg, kaj poste ŝi malpermesis lin montri sin en ŝia domo.

Oni diras, ke kiam Gösta fermis post si la vestiblan pordon, li vidis kelkajn sledojn alveturi al Borg. Li sendis rigardon al la sinjorineto, kiu sidis en la unua sledo. La horo estis malgaja por li kaj fariĝis ankoraŭ pli malgaja je tiu vido. Li rapidis for, por ke li ne estu rekonata, sed subsentoj pri malfeliĉo plenigis lian animon. Ĉu la ĵusa interparolo alsorĉis tiun virinon?

Ĉiam malfeliĉo alportas novan malfeliĉon.

Sed lakeoj elrapidis, krurkovraĵoj estis malbutonataj, feloj metataj flanken. Kiu venis? Kiu estis la malgranda sinjorino, kiu levis sin en la sledo? Vere estis ŝi, Märta Dohna, la fama grafino!

Ŝi estis la plej gaja kaj plej petolfreneza el virinoj. La gajo de la mondo levis ŝin sur ŝian tronon kaj faris ŝin sia reĝino.

Ludoj kaj ridoj estis ŝiaj regatoj. Ludo, danco kaj aventuroj fariĝis ŝia parto, kiam la sortaĵoj de la vivo estis disdonataj.

Ŝi nun preskaŭ atingis sian kvindekan jaron, sed ŝi estis unu el la saĝaj, kiuj ne kalkulas la nombron de la jaroj. ”Kiu ne povas levi la piedon en danco aŭ movi la buŝon en rido,” ŝi diris, ”tiu estas maljuna. Li sentas la teruran ŝarĝon de la jaroj, mi ne.”

La ĝojo ne havis firman tronon en la tagoj de ŝia junaĝo, sed la ŝanĝoj kaj la necerteco nur pliagrabligis ĝian gajan vivon. La majesto kun la papiliaj flugiloj unu tagon faris kafregalon en la apartamento de la korteganinoj en la reĝa palaco en Stokholmo, kaj la postan tagon en frako kun tubera bastono ĝi dancis en Parizo. Ĝi vizitis la milittendaron de Napoleono, ĝi veturis sur la militŝiparo de Nelson sur la blua Mediteraneo, ĝi ĉeestis kongreson en Vieno, ĝi riskis viziti balon en Bruselo en la nokto antaŭ fama batalo.

Kaj kie ajn troviĝis la ĝojo, tie estis ankaŭ Märta Dohna, ĝia elektita reĝino. Dancante, muzikante, ŝercante grafino Dohna rapidis tra la mondo. Kion ŝi ne vidis, kion ŝi ne travivis?

Dancfaligis tronojn, ludis écarté[40] pri duklandoj, per ŝerco kreis detruajn militojn! Gajo kaj petolfrenezo ŝia vivo estis, kaj tia ĝi por ĉiam restos. Ŝia korpo ne estis tro maljuna por la danco, ŝia koro ne por la amo. Kiam lacigis ŝin maskobaloj kaj komedioj, gajaj historioj kaj melankoliaj kantoj?

Kiam la ĝojo kelkiam estis senhejma en mondo transformita en batalkampon, ŝi por pli malpli longa tempo kutimis veturi al la malnova grafdomo apud la longa lago Löven. Same ŝi veturis tien, kiam la dukoj kaj iliaj kortegoj fariĝis tro malgajaj por ŝi en la tempo de la sankta alianco. Dum iu tia vizito ŝi faris Göstan Berling guvernisto por sia filo. Ordinare plaĉis al ŝi tie. La ĝojo neniam havis pli brilan regnon. Tie troviĝis kanto kaj muziko, aventuremaj viroj kaj belaj, gajaj virinoj. Tie ne mankis al ŝi regaloj kaj baloj, boatveturoj sur lunlumataj lagoj, sledveturoj tra malhelaj arbaroj, ankaŭ ne mankis korskuaj okazoj kaj la malĝojo kaj sufero de la amo.

Sed post la morto de ŝia filino ŝi ĉesigis siajn vizitojn al Borg. Ŝi ne vidis ĝin dum kvin jaroj. Nun ŝi venis por vidi, kiel ŝia bofilino eltenas la vivon inter picearbaroj, ursoj kaj neĝamasoj. Ŝi konsideris kiel sian devon veturi tien por esplori, ĉu la stulta Henrik ne mortturmentis ŝin per sia tedo. Jen ŝi volis esti la milda anĝelo de hejma paco. Sunbrilo kaj feliĉo estis pakitaj en ŝiaj kvardek ledaj valizoj, gajo nomiĝis ŝia ĉambristino, ŝerco ŝia veturigisto, ludo ŝia akompanistino.

Kaj kiam ŝi suprenkuris sur la peronon, renkontis ŝin etenditaj brakoj. Ŝiaj malnovaj ĉambroj en la malsupra etaĝo atendis ŝin. Ŝia lakeo, ŝiaj akompanistino kaj ĉambristino, ŝiaj kvardek ledaj valizoj, ŝiaj tridek ĉapelskatoloj, ŝiaj necesujoj kaj ŝaloj kaj peltoj, ĉio iom post iom venis en la domon. Ĉie estis bruo kaj tumulto. Estis bruo de pordoj kaj kurado sur ŝtuparoj. Oni povis rimarki, ke grafino Märta alvenis.

* * *

Estis printempa vespero, vere bela vespero, kvankam estis nur en aprilo kaj la glacio ankoraŭ ne degelis. Fraŭlino Marie estis malferminta sian fenestron. Ŝi sidis en sia ĉambro, sonigis la gitaron kaj kantis.

La gitaro kaj la memoroj tiel okupis ŝin, ke ŝi ne rimarkis, ke veturilo venas sur la vojo kaj haltas antaŭ la dometo. En la veturilo sidis grafino Märta, kaj amuzis ŝin vidi fraŭlinon Marie, kiu sidis apud la fenestro kun la gitara rubando ĉirkaŭ la kolo kaj kantis malnovajn eluzitajn amkantaĵojn, kun la okuloj turnitaj al la ĉielo.

Fine la grafino iris el la veturilo kaj en la dometon, kie la bonaj knabinoj sidis ĉirkaŭ la stebstablo. Ŝi ne estis fiera: la vento de la revolucio susuris super ŝi kaj blovis freŝan aeron en ŝiajn pulmojn.

Ne estas mia kulpo, ke mi estas grafino, ŝi kutimis diri; sed ŝi tamen volis vivi la vivon laŭ sia plaĉo. Estis same plezure al ŝi dum kamparanaj geedziĝaj festoj kiel dum kortegaj baloj.

Ŝi ludis komediojn por siaj servistinoj, kiam aliaj rigardantoj ne troviĝis, kaj ŝi kunportis plezuron al ĉiuj societoj, kie ŝi montris sin kun sia bela vizaĝeto kaj sia ŝaŭmanta vivemo.

Ŝi mendis kovrilojn de sinjorino Moreus kaj laŭdis la knabinojn.

Ŝi rigardis la rozkvartalon kaj rakontis pri siaj aventuroj dum la vojaĝo. Ŝi ĉiam havis aventurojn. Kaj fine ŝi riskis supreniri la subtegmentejan ŝtuparon, kiu estis terure kruta kaj mallarĝa, kaj vizitis fraŭlinon Marie en ŝia aloĉambro.

Tie ŝi lasis la nigrajn okulojn fulmi sur la solan hometon kaj la melodian voĉon karesi ŝiajn orelojn.

Ŝi aĉetis kurtenojn de ŝi. Ŝi ne povis vivi en Borg sen havi kurtenojn en skvamtekniko antaŭ ĉiuj siaj fenestroj, kaj sur ĉiuj tabloj ŝi devis havi tukojn de fraŭlino Marie.

Poste ŝi pruntis ŝian gitaron kaj kantis al ŝi pri gajo kaj amo. Kaj ŝi rakontis historiojn al ŝi, tiel ke fraŭlino Marie trovis sin translokita en la mezon de la gaja, muĝanta mondo.

Kaj la rido de la grafino estis tia muziko, ke la frostantaj birdoj en la rozkvartalo komencis kanti, kiam ili aŭdis ĝin, kaj ŝia vizaĝo, kiu apenaŭ estis bela plu, ĉar la haŭto estis difektita de ŝminko kaj ĉirkaŭ la buŝo estis trajtoj de kruda sensa ĝuemo, ŝajnis al fraŭlino Marie tiel bela, ke ŝi miris, ke la speguleto povas lasi ĝian bildon malaperi, kiam ĝi jam kaptis ĝin per sia brila surfaco.

Forirante ŝi kisis fraŭlinon Marie kaj petis ŝin veni al Borg.

La koro de fraŭlino Marie estis malplena kiel la nesto de la hirundetoj en la kristnaska tempo. Ŝi estis libera, sed ŝi sopiris al katenoj kiel en sia maljunaĝo liberigita sklavo.

Jen ree komenciĝis por fraŭlino Marie tempo de malĝojo kaj ĝojo, sed ne longa, nur dum ok mallongaj tagoj.

La grafino senĉese venigis ŝin al Borg. Ŝi ludis komedion por ŝi kaj rakontis pri siaj svatantoj, kaj fraŭlino Marie tiel ridis kiel neniam antaŭe. Ili fariĝis la plej bonaj amikoj. La grafino baldaŭ sciis ĉion pri la juna orgenkonstruisto kaj la adiaŭo. Kaj en la vesperiĝo ŝi igis fraŭlinon Marie eksidi sur la fenestra tabureto en la blua kabineto. Tiam ŝi metis la gitarrubandon ĉirkaŭ ŝian kolon kaj igis ŝin kanti amkantojn.

Jen la grafino sidis kaj rigardis kiel la seka, maldika figuro kaj la malbela kapeto de la maljuna fraŭlino konturiĝis kontraŭ la ruĝa vesperlumo kaj ŝi diris, ke la kompatinda fraŭlino similas al sentimentala kastelfraŭlino. Sed en ĉiu kanto estis parolo pri amemaj paŝtistoj kaj kruelaj paŝtistinoj, kaj la voĉo de fraŭlino Marie estis la plej sensona el ĉiuj, kaj oni povas facile kompreni, ke la grafino trovis plezuron en tia komedio.

Jen fariĝis festo en Borg, kompreneble, ĉar la patrino de la grafo venis hejmen. Kaj kiel ordinare estis gaje. Tamen la societo ne estis granda. Nur paroĥanoj estis invititaj.

La manĝosalono estis en la malsupra etaĝo, kaj post la vesperman ĝo okazis, ke la gastoj ne reiris supren sed eksidis en la ĉambroj de grafino Märta, kiuj kuŝis malantaŭ la manĝosalono.

Jen la grafino kaptis la gitaron de fraŭlino Marie kaj komencis kanti por la societo. Ŝi estis petola sinjorino, grafino Märta, kaj ŝi povis imiti ĉiujn homojn. Jen ŝi ekhavis la ideon imiti fraŭlinon Marie. Ŝi turnis la okulojn al la ĉielo kaj kantis per eta, kria infanvoĉo.

”Ho ne, ho ne, grafino!” petis fraŭlino Marie.

Sed la grafino havis plezuron, kaj la plej multaj ne povis ne ridi, kvankam ili opiniis, ke fraŭlino Marie estas kompatinda.

La grafino prenis el kruĉo plenmanon da sekaj rozpetaloj, iris kun tragikaj gestoj al fraŭlino Marie kaj kantis kun profunda emocio:

”Foriras vi. Ree vi venu al ni!
Jen voĉo de ama estimo!
En valoj vermlandaj sopiras pri vi
knabino per tuta animo!”

Poste ŝi ŝutis la rozpetalojn sur ŝian kapon. La homoj ridis, sed fraŭlino Marie furioziĝis pro kolero. Ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi volus elŝiri la okulojn de la grafino.

”Vi estas malbona virino, Märta Dohna,” ŝi diris. ”Neniu honesta virino devus interrilati kun vi.”

Ankaŭ grafino Märta ekkoleris.

”For de tie ĉi, fraŭlino!” ŝi diris. ”Viaj frenezaĵoj jam sufiĉas.”

”Jes, mi foriros,” fraŭlino Marie diris, ”sed unue mi volas havi pagon por miaj tukoj kaj kurtenoj, kiujn vi metis tien ĉi.”

”Tiuj malnovaj ĉifonoj!” la grafino kriis. ”Ĉu vi volas havi pagon por tiuj malnovaj ĉifonoj! Kunprenu ilin! Mi ne volas vidi ilin plu! Tuj kunprenu ilin!”

Poste la grafino ĵetis al ŝi la tukojn kaj forŝiris la kurtenojn, ĉar nun ŝi estis plene furioza.

La postan tagon la juna grafino petis sian bopatrinon, ke ŝi repaciĝu kun fraŭlino Marie, sed la grafino ne volis. Ŝi tediĝis pri ŝi.

Grafino Elisabet tiam veturis al fraŭlino Marie kaj aĉetis de ŝi la tutan provizon da kurtenoj kaj metis ilin en la tutan supran etaĝon. Pro tio fraŭlino Marie sentis sin rehonorita.

Grafino Märta multe ŝercis kun sia bofilino pri ŝia amo al skvamtrikaĵoj. Ŝi povis konservi ankaŭ sian koleron, konservi ĝin freŝa kaj nova dum jaroj. Ŝi estis riĉe dotita estaĵo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.