La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIDEKSESA ĈAPITRO: Margareta Celsing

La tagojn antaŭ kristnasko la majorino venis al la distrikto Lövsjö, sed nur en la antaŭkristnaska tago ŝi venis al Ekeby. Dum la tuta vintro ŝi estis malsana. Ŝi havis pulminflamon kaj fortan febron, tamen oni neniam vidis ŝin pli ĝoja aŭ aŭdis pli multe da afablaj vortoj de ŝi.

La filino de la pastro en Broby, kiu de oktobro estis ĉe ŝi ĉe la uzino en la arbaroj de Älvdalen, sidis apud ŝi en la sledo kaj emis plirapidigi la veturon, sed ŝi ne povis malhelpi, ke la maljunulino haltigis la ĉevalon kaj vokis ĉiun piediranton al la sledo por demandi pri novaĵoj.

”Kiel iras por vi tie ĉi en Lövsjö?” la majorino demandis.

”Por ni iras bone,” oni tiam respondis al ŝi. ”Venos pli bonaj tempoj. La freneza pastro en Ekeby kaj lia edzino helpas nin ĉiujn.”

”Bona tempo venis,” diras iu alia. ”Sintram estas for. La kavaliroj de Ekeby laboras. La mono de la pastro en Broby estas trovita en la preĝeja turo de Bro. Estas tiom, ke oni povas restarigi la gloron kaj potencon de Ekeby per ĝi. Ĝi sufiĉas ankaŭ por havigi panon al la malsatantoj.”

”Nia maljuna ĉefparoĥestro vekiĝis al nova vivo kaj nova forto,” diras la tria. ”Ĉiun dimanĉon li parolas kun ni pri la alveno de la Dia regno. Kiu povas peki plu? La regado de la bono venas.”

Kaj la majorino malrapide pluveturis, demandante ĉiun, kiun ŝi renkontis: ”Kiel iras por vi? Ĉu vi ne suferas pro manko en tiu ĉi regiono?”

Kaj la febrovarmo kaj la pika doloro en la brusto mildiĝis, kiam ili respondis al ŝi: ”Tie ĉi troviĝas du bonaj, riĉaj virinoj, Marianne Sinclaire kaj Anna Stjärnhök. Ili helpas Göstan Berling iri el domo en domon por prizorgi, ke neniu malsatu. Kaj nuntempe neniu ĵetas grenon en la brandkaldronon.”

Estis, kvazaŭ la majorino sidus tie en la sledo partoprenante longan diservon. Ŝi venis al sankta lando. Ŝi vidis maljunajn, sulkiĝintajn vizaĝojn sereniĝi, kiam oni parolis pri la tempoj, kiuj venis. La malsanuloj forgesis siajn dolorojn por laŭdi la tagon de ĝojo.

”Ni volas ĉiuj esti tiaj, kia estis la bona kapitano Lennart,” ili diris. ”Ni volas ĉiuj esti bonaj. Ni volas kredi bonon pri ĉiuj.

Ni ne volas domaĝi al iu. Tio plirapidigos la alvenon de la Dia regno.”

Ŝi trovis, ke la sama spirito kaptis ĉiujn. En la grandbienoj oni senpage donis manĝaĵon al tiuj, kiuj plej bezonis. Kiu havis farotan laboron, tiu nun lasis fari ĝin, kaj ĉiuj uzinoj de la majorino plene funkciis.

Neniam ŝi sentis sin pli sana, ol kiam ŝi sidis tie kaj lasis la malvarman aeron enflui en sian dolorantan bruston. Neniun bienon ŝi povis preterveturi sen halti kaj demandi.

”Nun ĉio estas bona,” tiam diris la domanoj. ”Granda mizero regis tie ĉi, sed la bonaj sinjoroj en Ekeby helpas nin. Vi miros pri ĉio, kio estas farita tie. Nun la muelejo estas preskaŭ preta, la forĝejo funkcias, kaj la brulinta domo estas rekonstruita ĝis la tegmentodorso.”

Estis la mizero kaj la korskuaj okazoj, kiuj ŝanĝis ilin ĉiujn.

Ho, certe daŭros nur dum mallonga tempo! Sed tamen estis bone reveni al lando, kie ili servas unu la alian, kaj kie ĉiuj volas fari bonon. La majorino sentis, ke ŝi povas pardoni la kavalirojn, kaj ŝi dankis Dion pro tio.

”Anna Lisa,” ŝi diris, ”mi, maljuna homo, sidas tie ĉi kaj kredas, ke mi jam enveturas en la ĉielon de la feliĉuloj.”

Kiam ŝi fine atingis Ekebyn kaj la kavaliroj alrapidis por helpi ŝin iri el la sledo, ili apenaŭ povis rekoni ŝin, ĉar ŝi estis same bona kaj milda kiel ilia propra juna grafino. La pli maljunaj, kiuj vidis ŝin juna, flustris unu al la alia: ”Ne estas la majorino de Ekeby, estas Margareta Celsing, kiu revenas.”

Granda estis la ĝojo de la kavaliroj, kiam ili vidis ŝin reveni tiel bona kaj sen pensoj pri venĝo, sed ĝi baldaŭ transformi ĝis en malĝojon, kiam ili trovis, kiel malsana ŝi estas. Oni devis tuj porti ŝin en la gastĉambron de la kontora flankdomo kaj enlitigi ŝin. Sed sur la sojlo ŝi turnis sin kaj parolis al ili.

”Estis la ŝtormo de Dio,” ŝi diris, ”la ŝtormo de Dio. Nun mi scias, ke ĉio okazis por nia bono.”

Post tio oni fermis la pordon de la malsanĉambro, kaj ili ne vidis ŝin plu.

Tamen estas tiom por diri al tiu, kiu estas mortanta. La vortoj interpremiĝas sur la lango, kiam oni scias, ke en la apuda ĉambro kuŝas tiu, kies orelo baldaŭ estos fermita por ĉiam.

”Ho, mia amiko, mia amiko,” oni volas diri, ”ĉu vi povas pardoni?

Ĉu vi povas kredi, ke mi amis vin, malgraŭ ĉio? Kiel tamen povis okazi, ke mi kaŭzis al vi tiom da ĉagreno, dum ni kune iris sur la tero? Ho, mia amiko; dankon pro ĉiu ĝojo, kiun vi donis al mi!”

Tion oni volus diri kaj multe, multe da aliaj vortoj.

Sed la majorino kuŝis en brula febro, kaj la vortoj de la kavaliroj ne povis atingi ŝin. Ĉu ŝi do neniam ekscios, kiel ili laboris, kiel ili daŭrigis ŝian agadon, kiel ili savis la gloron kaj brilon de Ekeby? Ĉu ŝi neniam ekscios tion?

Post nelonge la kavaliroj iris al la forĝejo. Tie ĉiu laboro ĉesis, sed ili ĵetis novan karbon kaj novan krudferon en la fornon kaj preparis fandaĵon. Ili ne vokis la forĝistojn, kiuj iris hejmen por festi kristnaskon, sed laboris mem ĉe la fajrujo.

Se la majorino vivos nur ĝis la martelo moviĝos, tiam ĝi parolos al ŝi pri ilia agado.

Vesperiĝis kaj noktiĝis dum la laboro. Multaj el ili pensis pri tio, kiel strange estas, ke nun ili ree festas la kristnaskan nokton en la forĝejo.

La multlerta Kevenhüller, kiu estis la konstrumastro de la forĝejo kaj la muelejo dum tiu urĝa tempo, kaj Kristian Bergh, la forta kapitano, staris ĉe la fajrujo kaj prizorgis la fandaĵon.

Gösta kaj Julius transportis karbon. Kelkaj el la aliaj sidis sur la amboso sub la levita martelo, kaj aliaj prenis lokon sur karbveturiloj aŭ amasoj da krudfero. Lövenborg, la maljuna mistikulo, parolis kun onklo Eberhard, la filozofo, kiu sidis apud li sur la amboso.

”Ĉinokte mortos Sintram,” li diris.

”Kial ĝuste ĉinokte?” Eberhard demandis.

”Vi ja scias, ke ni pasintjare faris veton. Jen ni nenion faris, kio ne estis kavalirmaniera, kaj tial li perdis.”

”Vi, kiu kredas al tiaj aferoj, certe scias, ke ni ankaŭ faris multon, kio ne estis kavalirmaniera. Unue ni ne helpis la majorinon, due ni komencis labori, trie ne estis tute ĝuste, ke Gösta ne mortigis sin, ĉar li promesis tion.”

”Mi pensis ankaŭ pri tio,” Lövenborg diris, ”sed mi opinias, ke vi ne ĝuste komprenas la aferon. Agi kun konsidero pri propraj, aĉaj avantaĝoj estis malpermesite al ni, sed ne agi tiel, kiel postulas la amo, la honoro aŭ nia eterna feliĉo. Mi kredas, ke Sintram perdis.”

”Povas esti, ke vi pravas.”

”Mi volas diri al vi, ke mi scias tion. Mi aŭdis liajn ĉevalsonorilojn la tutan vesperon, sed ne estas veraj sonoriloj. Baldaŭ li alvenos.”

Kaj la malgranda maljunulo rigardis al la forĝeja pordo, kiu estis malfermita, kaj al la peco de blua ĉielo, ormanita de disaj steloj, kiu estis videbla tra ĝi.

Post tempeto li eksaltis.

”Ĉu vi vidas lin?” li flustris. ”Jen li ŝtelire envenas. Ĉu vi ne vidas lin en la pordo?”

”Nenion mi vidas,” respondis onklo Eberhard. ” Vi estas dormema, jen la tuta afero.”

”Mi vidis lin tiel klare kontraŭ la hela ĉielo. Li havis sian longan lupopelton kaj peltoĉapelon. Nun li estas en la mallumo tie, kaj mi ne povas vidi lin. Vidu, nun li estas ĉe la forno!

Li staras tuj apud Kristian Bergh, sed Kristian ŝajne ne vidas lin. Jen li klinas sin antaŭen kaj ĵetas ion en la fajron.

Ho, kiel malica li aspektas! Gardu vin, amikoj, gardu vin!”

Kiam li diris tion, fajrofasko elĵetiĝis el la forno kaj kovris la forĝistojn kaj iliajn helpantojn per skorio kaj fajreroj. Tamen okazis neniu domaĝo.

”Li volis venĝi sin,” Lövenborg diris.

”Vi estas tro freneza!” Eberhard diris. ”Tamen vi devus jam esti kontenta pri tiaj aferoj.”

”Tion oni ja povas pensi kaj deziri, sed tio malmulte helpas.

Ĉu vi ne vidas, kiel li staras tie ĉe la fosto kaj rikanas al ni? Sed verdire ŝajnas al mi, ke li malfiksas la martelon!”

Li eksaltis kaj kuntiris Ebenhardon. En la posta momento la martelo tondre falis sur la amboson. Estis nur krampo, kiu malfiksigis, sed Eberhard kaj Lövenborg lastmomente evitis la morton.

”Ĉu vi vidas, ke li ne havas iun potencon super ni?” Lövenborg diris triumfe. ”Sed oni vidas, ke li volas venĝi sin.”

Kaj li vokis Göstan Berling:

”Iru al la virinoj, Gösta! Eble li montros sin ankaŭ al ili. Ili ne tiel kutimiĝis al tiaj aferoj kiel mi. Ili verŝajne ektimos. Kaj gardu vin, Gösta, ĉar li tre malŝatas vin, kaj eble li havas potencon super vi pro tiu promeso. Eble li havas.”

Poste oni ja eksciis, ke Lövenborg pravis, kaj ke Sintram mortis en la kristnaska nokto. Kelkaj diris, ke li pendigis sin en la malliberejo. Aliaj kredis, ke la servistoj de la justo sekrete igis mortigi lin, ĉar la proceso ŝajnis iri bone por li, kaj ree liberigi lin por detruo al la homoj en Lövsjö ja ne estis eble.

Ekzistis aliaj, kiuj kredis, ke malhela sinjoro alveturis en nigra veturilo, tirata de nigraj ĉevaloj, kaj forprenis lin el la malliberejo.

Kaj Lövenborg ne estis la sola, kiu vidis lin en la kristnaska nokto. Ankaŭ en Fors li estis vidata kaj en la sonĝoj de Ulrika Dillner. Multaj rakontis, ke li montris sin al ili, ĝis Ulrika Dillner translokis lian kadavron al la tombejo de Bro. Ŝi ankaŭ forpelis la malbonajn servistojn de Fors kaj enkondukis tie bonan regadon. Post tio fantomoj ne aperas plu tie.

* * *

Oni diras, ke antaŭ ol Gösta atingis la domon, venis tien fremdulo kaj transdonis leteron al la majorino. Neniu konis la senditon, sed oni enportis la leteron kaj metis ĝin sur la tablon apud la majorino. Tuj poste ŝi neatendite plibonfartiĝis; la febro mildiĝis, la doloroj faciliĝis kaj ŝi povis legi la skribaĵon.

La maljunaj emis kredi, ke tiu pliboniĝo dependis de influo de mallumaj fortoj. Sintram kaj liaj amikoj povus havi avanta ĝon de tio, ke la majorino legas tiun leteron.

Estis dokumento skribita per sango sur nigra papero. La kavaliroj certe rekonus ĝin. Oni skribis ĝin la pasintan kristnaskonokton en la forĝejo de Ekeby.

Kaj la majorino kuŝis tie legante, ke ĉar ŝi estis sorĉistino kaj sendis kavaliranimojn al la infero, oni juĝis, ke ŝi perdu Ekebyn. Tion kaj alian similan frenezaĵon ŝi legis. Ŝi rigardis daton kaj subskribojn kaj trovis la sekvantan noton apud la nomo de Gösta: ”Ĉar la majorino uzis mian malforton por forlogi min de honesta laboro kaj reteni min kiel kavaliron en Ekeby, ĉar ŝi faris min murdanto de Ebba Dohna, malkaŝante al ŝi, ke mi estas eksigita pastro, mi subskribas.”

La majorino malrapide faldis la paperon kaj metis ĝin en la kovraĵon. Poste ŝi kuŝis senmove kaj pripensis, kion ŝi eksciis.

Kun amara doloro ŝi komprenis, ke tiel pensas la homoj pri ŝi. Sorĉistino ŝi estis por ĉiuj tiuj, kiujn ŝi servis, al kiuj ŝi donis laboron kaj panon. Tio estis ŝia rekompenco, tia estos la postmorta famo pri ŝi. Ili ne povas kredi pli bone pri adultulino.

Sed kiom ŝi atentis sensciulojn? Ili tamen staris malproksime de ŝi. Sed tiuj malriĉaj kavaliroj, kiuj vivis pro ŝia favoro kaj bone konis ŝin, ankaŭ ili kredis aŭ ŝajnigis kredi tion por havi pretekston preni por si Ekebyn. Rapide moviĝis ŝiaj pensoj. Sovaĝa kolero kaj venĝemo flamis en ŝia febrobrula cerbo. Ŝi igis la filinon de la pastro en Broby, kiu kune kun grafino Elisabet flegis ŝin, sendi sciigon al Högfors por alvoki la administrantojn de la tero kaj de la uzino. Ŝi volis fari sian testamenton.

Ree ŝi pensis. Ŝiaj brovoj kuntiriĝis, la sufero terure tordis ŝiajn trajtojn.

”Vi estas tre malsana,” la grafino kviete diris.

”Mi estas pli malsana ol iam antaŭe.”

Ree silentiĝis, sed jen la majorino parolis per malmola, raspa voĉo:

”Estas strange pensi, ke ankaŭ vi, grafino, kiun ĉiuj amas, estas adultulino.”

La juna virino ekmoviĝis.

”Jes, se ne age, tamen pense kaj dezire, kaj en tio ne estas diferenco. Mi, kiu kuŝas tie ĉi, sentas, ke en tio ne estas diferenco.”

”Tion mi scias.”

”Kaj tamen vi nun estas feliĉa. Vi rajtas senpeke posedi la amaton. La nigra fantomo ne staros inter vi, kiam vi renkonti ĝos. Vi rajtas aparteni unu al la alia antaŭ la homoj, ami unu la alian dum la hela tago, iri unu apud la alia tra la vivo.”

”Ho, majorino, majorino!”

”Kiel vi kuraĝas resti ĉe li?” krias la maljunulino kun kreskanta koleremo. ”Pentofaru, pentofaru, kiam estas tempo!

Veturu hejmen al viaj patro kaj patrino, antaŭ ol ili venos por malbeni vin. Ĉu vi kuraĝas rigardi Göstan Berling kiel vian edzon? Forveturu de li! Mi donos al li Ekebyn. Mi donos al li potencon kaj gloron. Ĉu vi kuraĝas dividi tion kun li? Ĉu vi kuraĝas akcepti la feliĉon kaj gloron? Mi kuraĝis tion. Ĉu vi memoras, kiel iris por mi? Ĉu vi memoras la kristnaskan tagman ĝon en Ekeby? Ĉu vi memoras la arestejon en la prokurora domo?”

”Ho, majorino, ni pekoŝarĝitoj iras tie ĉi unu apud la alia sen feliĉo. Mi estas tie ĉi por gardi, ke neniu ĝojo ekloĝu en nia hejmo. Ĉu vi ne kredas, ke mi sopiras hejmen? Ho, amare mi sopiras al la protekto kaj apogo de la hejmo, sed mi neniam plu ĝuos tion. Tie ĉi mi loĝos en timo kaj angoro, sciante, ke ĉio, kion mi faras, kondukas al peko kaj ĉagreno, sciante, ke per helpo al unu mi malhelpas iun alian. Tro malforta kaj malprudenta por la vivo tie ĉi kaj tamen devigita vivi ĝin, ligita de eterna pentofaro.”

”Per tiaj pensoj ni kontentigas nian koron!” la majorino diris. ”Sed tio estas malforto. Vi ne volas for de li, tio estas la sola kaŭzo.”

Antaŭ ol la grafino trovis tempon por respondi, Gösta Berling venis en la ĉambron.

”Tien ĉi, Gösta!” la majorino tuj diris, kaj sia voĉo fariĝis ankoraŭ pli akra kaj malmola. ”Alvenu, vi, kiun ĉiuj en Lövsjö laŭdas! Venu, vi, pri kiu oni post via morto diros, ke vi savis la popolon! Nun vi devas aŭdi, kiel iris por via maljuna majorino, kiun vi lasis malestimata kaj forlasita vagi tra la lando.

Unue mi dirus al vi, kio okazis printempe, kiam mi venis hejmen al mia patrino, ĉar vi devas koni la finon de tiu historio.

En marto mi piedire venis al la uzino en la arbaroj de Elvdalen.

Malmulte pli bona ol almozulino mi tiam aspektis. Oni sciigis al mi, kiam mi alvenis, ke mia patrino estas en la laktoĉambro.

Tien mi eniris kaj longe staris silenta ĉe la pordo.

Ĉirkaŭ la ĉambro estis longaj bretoj, kaj sur ili staris brilaj kupropelvoj, plenaj de lakto. Kaj mia patrino, kiu estis pli ol naŭdekjara, prenis pelvon post pelvo kaj forprenis de ili la kremon. Ŝi estis sufiĉe vigla, la maljunulino, sed mi rimarkis, kiel penige estas al ŝi rektigi la dorson por atingi la pelvojn.

Mi ne sciis, ĉu ŝi vidis min, sed post tempeto ŝi parolis al mi per stranga, altetona voĉo.

’Jen okazis al vi, kiel mi volis!’ ŝi diris. Mi volis paroli por peti al ŝi pardoni min, sed tio estis sen rezulto. Ŝi ne aŭdis eĉ unu vorton de tio: ŝi estis surda kiel ŝtono. Sed post momento ŝi ree parolis: ’Vi povas veni por helpi min,’ ŝi diris.

Tiam mi aliris kaj senkremigis la lakton. Mi prenis la pelvojn en ĝusta sekvo kaj metis ĉion sur sian lokon, malsuprenigis la kremkuleron tiom, kiom oni devas, kaj ŝi kontentiĝis.

Al neniu servistino ŝi konfidis senkremigi la lakton, sed mi ja sciis delonge, kiel ŝi volas havi tion.

’Nun vi povas plenumi tiun ĉi laboron,’ ŝi diris. Kaj per tio mi sciis, ke ŝi pardonis min.

Kaj poste subite estis, kvazaŭ ŝi ne havus forton plu. Ŝi sidis senmova en sia apogseĝo kaj dormis preskaŭ la tutajn tagojn. Poste ŝi mortis kelkajn semajnojn antaŭ kristnasko. Mi volus veni pli frue, Gösta, sed mi ne povis forveturi de la maljunulino.”

La majorino eksilentis. Komencis fariĝi malfacile por ŝi spiri, sed ŝi devigis sin kaj daŭrigis:

”Estas vere, Gösta, ke mi ŝatis havi vin tie ĉi en Ekeby. Vi estas tia, ke ĉiuj ĝojas esti en via akompano. Se vi estus fariĝinta firmkonduta homo, mi estus doninta al vi grandan potencon.

Mia espero ĉiam estis, ke vi trovos bonan edzinon.

Unue mi kredis, ke estos Marianne Sinclaire, ĉar mi vidis, ke ŝi amas vin, jam kiam vi vivis kiel hakisto en la arbaro. Poste mi kredis, ke estos Ebba Dohna, kaj iun tagon mi veturis al Borg kaj diris al ŝi, ke se ŝi edziniĝos kun vi, mi lasos vin heredi Ekebyn. Pardonu min, se mi agis malbone per tio.”

Gösta genuis apud la lito kun la frunto sur la litrando. Li eligis pezan ĝemon.

”Jen diru al mi, Gösta, kiel vi intencas vivi! Kiel vi vivtenos vian edzinon? Diru tion! Vi ja scias, ke mi ĉiam volis bonon por vi.” Kaj Gösta ridetante respondis, dum lia koro volis krevi pro malĝojo:

”En pasintaj tagoj, kiam mi provis fariĝi laboristo tie ĉi en Ekeby, vi donis al mi propran bieneton, kaj ĝi ankoraŭ estas mia. Lastaŭtune mi ordigis ĉion tie. Lövenborg helpis min, kaj ni kretis la plafonojn kaj kovris la murojn per papero kaj pentris ilin. La internan, malgrandan ĉambron Lövenborg nomas la kabineto de la grafino, kaj en ĉiuj najbaraj bienoj li serĉis meblojn, kiuj venis tien de la grandbienaj aŭkcioj. Tiujn li aĉetis, kaj nun troviĝas tie altdorsaj apogseĝoj kaj komodoj kun brilaj garnaĵoj. En la ekstera, granda ĉambro staras la teksilo de la juna edzino kaj mia tornstablo, ĉambraĵoj kaj diversaj aferoj troviĝas tie, kaj tie Lövenborg kaj mi sidis jam multajn vesperojn kaj priparolis, kiel la juna grafino kaj mi vivos en la dometo. Sed mia edzino nur nun ekscias tion, majorino. Ni volis diri tion al ŝi, nur kiam ni devos forlasi Ekebyn.”

”Daŭrigu, Gösta!”

”Lövenborg ĉiam priparolis, kiel necese estos havi servistinon.

’Somere estas benite bele tie ĉi sur la betula terlango’, li kutimis diri, ’sed vintre estos tro solece por la juna sinjorino.

Vi devas havi servistinon, Gösta.’

Kaj mi ja konsentis kun li, sed mi ne sciis, kiel mi havos monon por dungi iun. Jen li iun tagon alportis siajn notojn kaj sian tablon kun la pentritaj klavoj kaj metis ilin en la dometon.

’Certe estas vi, Lövenborg, kiu estos servistino’, mi tiam diris al li. Li respondis, ke certe li estos bezonata. Ĉu mi volas, ke la juna grafino preparos manĝaĵon kaj portos lignon kaj akvon? Ne, mi ne volas, ke ŝi faru ion ajn, kiam mi ankoraŭ havas du brakojn por laboro. Sed li tamen opiniis, ke estos pli bone, se ni estos du, por ke ŝi povu sidi la tutan tagon en sia sofangulo por fari tamburbrodaĵon. Neniel mi scias, li diris al mi, kiom da servoj tia virineto bezonas.”

”Daŭrigu!” la majorino diris. ”Tio mildigas miajn dolorojn.

Ĉu vi kredis, ke via juna grafino volos loĝi en dometo?”

Li miris pro ŝia mokplena tono, sed daŭrigis.

”Ho, majorino, tion mi ne kuraĝis kredi, sed estus tiel agrable, se ŝi volus. De tie ĉi estas kvinmejla vojo al kuracisto. Ŝi, kiu havas malpezan manon kaj kompatan koron, havos sufiĉe da laboro flegante vundojn kaj mildigante febrojn. Kaj mi pensas, ke ĉiuj ĉagrenitoj trovos vojon al la bela sinjorino en la dometo. Estas inter la malriĉuloj tiom da ĉagreno, kiun bonaj vortoj kaj amikeca koro povas helpi.”

”Sed vi mem, Gösta Berling?”

”Mi havos mian laboron ĉe la rabotstablo kaj la tornostablo, majorino. Mi de nun vivos mian propran vivon. Se mia edzino ne volos akompani min, do estu tiel. Se oni nun proponus al mi la tutan riĉon de la mondo, ĝi ne logus min. Mi volas vivi mian propran vivon. Nun mi estos kaj restos malriĉa homo inter la kamparanoj kaj helpos ilin per tio, kion mi povos. Ili bezonas iun, kiu ludas polskojn por ili dum edziĝofestoj kaj kristnaskregaloj, ili bezonas iun, kiu skribas la leterojn al la forveturintaj filoj, kaj tiu do estos mi. Sed malriĉa mi devos esti, majorino.”

”Estos malgaja vivo por vi, Gösta.”

”Ho ne, majorino, ne estus, se ni nur estus du, kiuj helpus unu la alian. La riĉaj kaj gajaj certe venus al ni same kiel la malriĉaj. Certe estus gaje en nia dometo. La gastoj ne atentus pri tio, ke la manĝaĵo estus preparata antaŭ iliaj okuloj, nek ofendiĝus, ĉar ili devis duope manĝi de la sama telero.”

”Kaj kian utilon vi do farus per tio, Gösta? Kiom da laŭdo vi gajnus?”

”Granda estus mia laŭdo, majorino, se la malriĉuloj memorus min kelkajn jarojn post mia morto. Sufiĉe da utilo mi farus, se mi plantus kelkajn pomarbojn ĉe la domo, se mi instruus al la kamparanaj muzikistoj kelkajn el la melodioj de la malnovaj majstroj, kaj se mi instruus al la paŝtinfanoj kelkajn bonajn kantojn por kanti sur la arbara vojeto.

Kredu min, majorino, mi estas la sama freneza Gösta Berling, kiu mi antaŭe estis. Kiamparana muzikisto estas ĉio, kio mi povos fariĝi, sed tio sufiĉas. Mi havas multajn pekojn por rebonigi. Plori kaj penti ne estas por mi. Mi ĝojigos la malriĉulojn, tio estos mia pentofaro.”

”Gösta,” la majorino diris, ”tio estos tro malgranda vivo por homo, kun viaj fortoj. Mi volas doni al vi Ekebyn.”

”Ho, majorino,” li diris terurite, ”ne riĉigu min! Ne metu tiajn devojn sur min! Ne disigu min de la malriĉuloj!”

”Mi volas doni Ekebyn al vi kaj la kavaliroj,” la majorino ripetis. ”Vi ja estas virta viro, Gösta, kiun la homoj benas. Mi diras kiel mia patrino: ’Vi povas plenumi tiun ĉi laboron’.”

”Ne, majorino, ni ne povas akcepti tion. Ni, kiuj kredis malbonon pri vi kaj kaŭzis al vi tian ĉagrenon!”

”Mi volas doni al vi Ekebyn, vi komprenas.”

Ŝi parolis raspe kaj malmole sen iu ajn afableco. Angoro kaptis lin.

”Ne metu tian tenton antaŭ la maljunulojn, majorino! Tio ja ree farus el ili maldiligentulojn kaj drinkulojn. Dio en la ĉielo, riĉaj kavaliroj! Kio fariĝus el ni?”

”Mi volas doni al vi Ekebyn, Gösta, sed tiam vi devas promesi, ke vi liberigos vian edzinon. Vidu, tia delikata virineto ne estas por vi. Ŝi tro multe suferis en tiu ĉi ursolando. Ŝi sopiras reiri al sia hela hejmlando. Vi lasu ŝin foriri. Tial mi donos al vi Ekebyn.”

Sed nun grafino Elisabet iris al la majorino kaj ekgenuis apud la lito.

”Mi ne sopiras plu, majorino. Li, kiu estas mia edzo, solvis la enigmon kaj trovis la vivon, kiun mi povas vivi. Mi ne bezonos plu iri severa kaj malvarma apud li kaj memorigi lin pri pento kaj pentofaro. Malriĉo kaj mizero kaj forta laboro plenumos tiun taskon. La vojojn, kiuj kondukas al malriĉuloj kaj malsanuloj, mi povos senpeke iri. Mi ne timas plu la vivon tie ĉi en la nordo. Sed ne riĉigu lin, majorino! Tiam mi ne kuraĝos resti.”

La majorino levis sin en la lito.

”Ĉiun feliĉon vi postulas por vi,” ŝi kriis kaj minacis per pugnitaj manoj, ”ĉiun feliĉon kaj benon! Ne, Ekeby apartenu al la kavaliroj, por ke ili pereu! Edzo kaj edzino disiĝu, tiel ke ili pereos. Sorĉistino mi estas, al malbono mi pelos vin. Tia, kia estas mia famo, ankaŭ mi mem devas esti.”

Ŝi kaptis la leteron kaj ĵetis ĝin sur la vizaĝon de Gösta. La nigra papero flirte disfaldiĝis kaj falis al la planko. Gösta ja konis ĝin.

”Vi pekis kontraŭ mi, Gösta. Vi malprave malŝatis tiun, kiu estis por vi dua patrino. Ĉu vi kuraĝas rifuzi akcepti vian punon de mi? Vi devas akcepti Ekebyn, kaj tio detruos vin, ĉar vi estas malforta. Vi devas sendi vian edzinon hejmen, por ke neniu povu savi vin. Kiam vi mortos, via nomo estos same abomenata kiel la mia. La postmorta famo pri Margareta Celsing estos tiu de sorĉistino. La via estos tiu de malŝparulo kaj kamparanturmentanto.”

Ŝi ree ekkuŝis sur la kusenoj, kaj ĉio silentiĝis. Tra tiu silento eksonis obtuza bato, poste alia kaj jen tria. La ferstanga martelo komencis sian tondran kanton.

”Aŭdu!” Gösta Berling tiam diris. ”Tiel sonas la postmorta famo pri Margareta Celsing! Tio ne estas la frenezaj petolaĵoj de ebriaj kavaliroj. Tio estas la venkohimno de la laboro, kantata al la honoro de bona maljuna laboristino. Ĉu vi aŭdas, majorino, kion diras la martelo? ’Dankon,’ ĝi diras, ’dankon pro bona laboro, dankon pro la pano, kiun vi donis al la malriĉuloj, dankon pro vojoj, kiujn vi konstruis, dankon pro kampoj, kiujn vi faris el sovaĝa tereno! Dankon pro la ĝojo, kiun vi lasis regi en viaj salonoj!’ ’Dankon,’ ĝi diras, ’kaj dormu trankvile! Via kreaĵo vivos kaj pludaŭros. Via bieno ĉiam estos hejmo de la feliĉodona laboro.’ – ’Dankon,’ ĝi diras, ’kaj ne kondamnu nin, kiuj eraris! Vi, kiu komencas la vojaĝon al la regionoj de la paco, pensu mildajn pensojn pri ni, kiuj ankoraŭ vivas!’”

Gösta eksilentis, sed la martelo daŭrigis sian parolon. Ĉiuj voĉoj, kiuj parolis bone kaj afable al la majorino, miksiĝis kun la martelsonoro. Iom post iom la streĉiĝo malaperis el ŝiaj trajtoj. Ili malstreĉigis, kaj estis, kvazaŭ la ombro de la morto falus sur ŝin.

La filino de la pastro en Broby envenis kaj sciigis, ke la sinjoroj el Högfors alvenis. La majorino lasis ilin foriri. Ŝi ne volis fari testamenton.

”Ho, Gösta Berling, homo de multaj grandfaroj,” ŝi diris, ”do vi venkis ankoraŭfoje! Klinu vin, por ke mi benu vin!”

La febro revenis kun duobla forto. La stertoroj komenciĝis.

La korpo treniĝis tra peza sufero, sed la animo baldaŭ ne sciis pri tio. Ĝi komencis rigardi en la ĉielojn, kiuj malfermiĝas por la mortantoj.

Tiel pasis horo, kaj la mallonga agonio finiĝis. Ŝi kuŝis tie tiel pacradia kaj bela, ke la ĉirkaŭstarantoj profunde kortuŝiĝis.

”Mia kara maljuna majorino,” Gösta tiam diris,” tia mi vidis vin iam antaŭe! Nun Margareta Celsing revenis al la vivo.

Nun ŝi neniam plu cedos al la majorino de Ekeby.”

* * *

Kiam la kavaliroj venis el la forĝejo, renkontis ilin la sciigo pri la morto de la majorino.

”Ĉu ŝi aŭdis la martelbatojn?” ili demandis.

Ŝi aŭdis ilin, kaj per tio ili devis kontentiĝi.

Poste ili eksciis, ke ŝi intencis doni al ili Ekebyn, sed ke la testamento ne estis farita. Tion ili rigardis kiel grandan honoron kaj laŭdis sin pro tio dum sia tuta vivo. Sed neniu aŭdis ilin plendi pro la riĉaĵoj, kiujn ili tiel perdis.

Oni diras ankaŭ, ke tiun kristnaskonokton Gösta Berling staris apud sia juna edzino kaj faris sian lastan paroladon al la kavaliroj. Li estis ĉagrenita pro ilia sorto, ĉar nun ili ĉiuj foriros de Ekeby. La doloroj de maljunaĝo atendas ilin. Frostan bonvenon renkontos la maljunulo ĉe la gastigonta amiko.

La malriĉa kavaliro, kiu estos devigata serĉi hejmon en la kamparanaj domoj, ne havos gajajn tagojn: disigita de amikoj kaj aventuruloj la solulo forvelkos.

Kaj jen li parolis al ili, la senzorguloj, harditaj kontraŭ ĉiuj ŝanĝiĝoj de la bonsorto. Ankoraŭfoje li nomis ilin malnovaj dioj kaj kavaliroj, kiuj releviĝis por enkonduki la ĝojon en la feran landon kaj la feran tempon. Tamen li nun plendis pri tio, ke la ĝardeno, kie flirtas la papiliflugila ĝojo, pleniĝas de detruantaj larvoj kaj ke ĝiaj fruktoj ŝrumpas.

Li ja sciis, ke la ĝojo estas bono por la infanoj de la tero,, kaj ke ĝi devas ekzisti. Sed kiel peza enigmo kuŝas ankoraŭ sur la tero la demando, kiel oni povu samtempe esti gaja kaj bona. La plej facila afero kaj tamen la plej malfacila li nomis tion. Ĝis nun ili ne sukcesis solvi la enigmon. Nun li volas kredi, ke ili lernis tion, ke ili ĉiuj lernis tion dum tiu ĉi jaro de ĝojo kaj mizero, de feliĉo kaj ĉagreno.

* * *

Ho, vi bonaj sinjoroj kavaliroj, ankaŭ por mi la amaro de adiaŭdiro plenigas tiun ĉi momenton! Tiu ĉi nokto estas la lasta, kiun ni kune tramaldormis. La gajajn ridojn mi ne aŭdos plu nek la gajajn kanzonojn. Nun mi disiĝos de vi kaj ĉiuj gajaj homoj sur la bordo de Löven.

Vi karaj maljunaj! En tempoj pasintaj vi donis al mi bonajn donacojn. Al tiu, kiu vivis en granda soleco, vi portis la unuan sciigon pri la pĉaj ŝanĝiĝoj de la vivo. En grandegaj Ragnarök-bataloj[65] mi vidis vin lukti ĉirkaŭ la lago de miaj infanaĝaj revoj. Sed kiom mi donis al vi?

Eble tamen faros plezuron al vi, ke viaj nomoj ree sonos kune kun tiuj de la amataj bienoj? La tuta brilo, kiu apartenis al via vivo, ree falu sur la regionon, kie vi vivis! Ankoraŭ restas Borg, ankoraŭ restas Björne, ankoraŭ Ekeby kuŝas apud Löven, belege ĉirkaŭita de torento kaj lago, de parko kaj ridetantaj arbarherbejoj, kaj kiam oni staras sur la larĝaj altanoj, la rakontoj svarmas ĉirkaŭ oni kiel la abeloj de la somero.

Sed parolante pri abeloj, permesu al mi rakonti ankoraŭ unu malnovan historion! La malgranda Ruster, kiu kiel tamburisto iris antaŭ la fronto de la sveda armeo, kiam ĝi 1813 eniris Germanujon, poste neniam laciĝis rakonti historiojn pri la mirinda lando en la sudo. La homoj tie estis altaj kiel preĝejaj turoj, la hirundoj estis grandaj kiel agloj, la abeloj kiel anseroj.

”Nu, sed la abelujoj do?”

”La abeluloj estis kiel niaj ordinaraj abelujoj.”

”Kiel la abeloj do povis eniri en ilin?”

”Jes, tio estis por ili malfacila afero,” diris la malgranda Ruster.

Karaj legantoj, ĉu mi ne devas diri la samon? Jen la gigantaj abeloj de la fantazio svarmis ĉirkaŭ ni dum tagoj kaj jaroj, sed kiel ili povu eniri en la abelujon de la realeco, tio vere estas por ili malfacila afero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.