La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEKSESA ĈAPITRO: Pentofaro

Karaj amikoj, se okazas al vi, ke vi sur via vojo renkontas kompatindan mizerulon, malgrandan, ĉagrenitan estaĵon, kiu lasas la ĉapelon pendi sur la dorso kaj tenas la ŝuojn en la mano por ne havi protekton kontraŭ la ardo de la suno kaj la ŝtonoj de la vojo, sendefendulon, kiu propravole alvokas ĉian malbonon sur sian kapon, jen, preteriru lin en silenta timeto! Estas la pentofaranto, vi komprenas, survoje al la sanktaj tomboj.

La pentofaranto devas porti krudan kapoton kaj vivi de nemiksita akvo kaj seka pano, eĉ se li estus reĝo. Li devas piediri kaj ne veturi. Li devas almozpeti, ne posedi. Li devas dormi inter kardoj. Li devas froti la malmolajn tomboplatojn per genuado. Li devas svingi la pikilan skurĝon sur sian dorson.

Li ne povas senti dolĉon krom en sufero, feliĉon krom en malĝojo.

Iam la juna grafino Elisabet portis la krudan kapoton kaj iris la dornajn vojojn. Ŝia koro akuzis ŝin pri peko. Ĝi sopiris al sufero kiel laciĝinto al varmeta bano. Kruelan malbonon ŝi venigis al si, dum ŝi jubilante malsupreniris en la nokton de sufero.

Ŝia edzo, la juna grafo kun la maljunula kapo, venis hejmen al Borg la matenon post tiu nokto, kiam la printempa altakvo detruis la muelejon kaj la forĝejon de Ekeby. Apenaŭ li alvenis, kiam grafino Märta vokis lin al si kaj rakontis por li strangajn aferojn.

”Via edzino estis ekstere lastnokte, Henrik. Ŝi estis for dum multaj horoj. Ŝi venis hejmen en akompano de viro. Mi aŭdis, kiel li diris al ŝi bonan nokton. Mi ankaŭ scias, kiu li estas. Mi aŭdis kaj kiam ŝi foriris kaj kiam ŝi revenis, kvankam tio certe ne estis intencita. Ŝi trompas vin, Henrik. Ŝi trompas vin, la hipokritulino, kiu metas kurtenojn en skvamtrikaĵo antaŭ ĉiujn fenestrojn nur por fari al mi malplaĉojn. Ŝi neniam amis vin, mia kompatinda knabo. Ŝia patro volis nur ke ŝi bone edziniĝu. Ŝi prenis vin por ricevi vivtenon.”

Tiel bone ŝi parolis por sia afero, ke grafo Henrik furioziĝis.

Li volis aranĝi eksedziĝon. Li volis sendi sian edzinon hejmen al ŝia patro.

”Ne, mia amiko,” grafino Märta diris, ”tiel ŝi estus tute transdonata al la malbono. Ŝi estas dorlotita kaj malbone edukita. Sed lasu min zorgi pri ŝi, lasu min rekonduki ŝin sur la vojon de devo!”

Kaj la grafo venigis sian grafinon por diri al ŝi, ke de nun ŝi devas obei al lia patrino.

Ho, kia sceno nun sekvis! Io pli kompatinda certe neniam prezentiĝis en tiu domo sanktigita al la malĝojo.

Multajn malbonajn vortojn la juna viro aŭdigis al la juna virino. Li etendis siajn manojn al la ĉielo kaj akuzis ĝin pro tio, ke ĝi permesis al senhonta virino treni lian nomon en la koton. Li skuis sian pugnitan manon antaŭ sia vizaĝo kaj demandis ŝin, kiun punon ŝi opinias kontentige granda por tia krimo, kia estas la ŝia.

Ŝi tute ne timis la viron. Ŝi ankoraŭ kredis, ke ŝi agis juste.

Ŝi diris al li, ke ŝi jam ricevis teruran nazkataron, kaj ke tiu puno povas sufiĉi.

”Elisabet,” grafino Märta diras, ”tio ĉi ne estas aferoj por ŝerco.”

”Ni du,” la juna virino respondas, ”neniam povis interkonsenti ĝi pri la ĝusta momento por ŝerco kaj seriozeco.”

”Sed vi tamen devas kompreni, Elisabet, ke neniu respektinda virino forlasas sian hejmon meze en la nokto por ĉirkaŭvagi kun konata aventurulo.”

Tiam Elisabet Dohna komprenis, ke ŝia bopatrino decidis ŝian pereon. Ŝi vidis, ke ŝi devas batali ĝisekstreme, por ke tiu ne venigu al ŝi teruran malfeliĉon.

”Henrik,” ŝi petas, ”ne lasu vian patrinon starigi sin inter nin! Permesu al mi rakonti al vi, kiel ĉio okazis! Vi estas justa, vi ne juĝu min sen aŭdi min. Permesu al mi rakonti ĉion por vi, kaj vi vidos, ke mi agis nur tiel, kiel vi instruis al mi.”

La grafo silente kapjesis, kaj la grafino rakontis, kiel okazis, ke ŝi pelis Göstan Berling sur malbonajn vojojn. Ŝi rakontis pri ĉio, kio okazis en la blua kabineto, kaj kiel ŝia konscienco instigis ŝin iri por savi tiun, al kiu ŝi maljuste agis. ”Mi ja ne havis ian rajton juĝi lin,” ŝi diris, ”kaj mia edzo instruis al mi, ke neniu ofero estas tro granda, kiam oni volas rebonigi malbonfaron. Ĉu ne, Henrik?”

La grafo turnis sin al sia patrino.

”Kion mia patrino diras pri tio?” li demandis. Lia korpeto nun estis tute rigida pro digno, kaj majestaj sulkoj kuŝis sur lia alta mallarĝa frunto.

”Mi diras,” la grafino respondis, ”ke Anna Stjärnhök estas saĝa knabino, kaj ke ŝi sciis, kion ŝi faras, kiam ŝi rakontis tiun historion por Elisabet.”

”Plaĉas al mia patrino miskompreni min,” la grafo diris.

”Mi demandas, kion mia patrino pensas pri tiu ĉi rakonto. Ĉu grafino Märta Dohna provis persvadi sian filinon, mian fratinon, edziniĝi kun eksigita pastro?”

Grafino Märta silentis dum momento. Ho, tiu Henrik, tiel stulta, tiel stulta! Jen li ja ĉasas sur erara spuro. Ŝia ĉashundo persekutas ja la ĉasiston mem kaj lasas la leporon forkuri.

Sed se Märta Dohna estis senresponda dum unu momento, pli ne estis.

”Kara amiko!” ŝi diris kun ŝultroskuo. ”Troviĝas kaŭzo por lasi ripozi tiujn malnovajn historiojn pri la malfeliĉa viro, la sama kaŭzo, pro kiu mi petas vin eviti ĉian publikan skandalon.

Nome estas tre kredeble, ke li pereis lastnokte.”

Ŝi parolis en milda, bedaŭra tono, sed ne estis eĉ unu vera vorto en tio, kion ŝi diris.

”Elisabet longe dormis hodiaŭ kaj tial ne aŭdis, ke oni jam sendis homojn ĉirkaŭ la lagon por demandi pri sinjoro Berling.

Li ne revenis al Ekeby, kaj oni timas, ke li dronis. La glacio dispeciĝis nunmatene. Jen, la ŝtormo splitis ĝin en mil pecojn.”

Grafino Elisabet rigardis eksteren. La lago estis preskaŭ senglacia.

Tiam ŝi ekmalŝatis sin mem. Ŝi volis eviti la juston de Dio.

Ŝi mensogis kaj hipokritis. Ŝi metis sur sin la blankan mantelon de senkulpeco.

La senesperulino ekgenuis antaŭ sia edzo, kaj la konfeso venis torente de ŝiaj lipoj.

”Kondamnu min, forpuŝu min. Mi amis lin. Ne dubu, ke mi amis lin! Mi ŝiras miajn harojn, mi ŝiras mian veston pro malĝojo. Nun, kiam li mortis, mi atentas pri nenio. Mi ne volas savi min. Vi ekscios la tutan veron. La amon de mia koro mi prenis de mia edzo kaj donacis al fremdulo. Ho, mi kondamnito, mi estas unu el tiuj, kiujn logis nepermesita amo!”

Vi juna senesperulino, kuŝu antaŭ la piedoj de viaj juĝantoj kaj diru ĉion al ili! Bonvenon, martireco! Bonvenon malhonoro, bonvenon! Ho, kiel vi povos devigi la fulmojn de la ĉielo frapi vian junan kapon!

Diru al via edzo, kiel vi teruriĝis, kiam la pasio ekregis vin, potenca kaj nekontraŭstarebla, kiel vi timtremis pro la aĉeco de via koro! Prefere vi renkontus la fantomojn de la tombejo ol la demonojn de via propra animo.

Diru al ili, kiel vi, forpuŝita de la vizaĝo de Dio sentis vin neinda iri sur la surfaco de la tero! En preĝo kaj larmoj vi batalis. ”Ho Dio, savu min! Ho filo de Dio, elpelanto de demonoj, savu min!” vi preĝis.

Diru al ili, ke vi opiniis plej prudente kaŝi ĉion! Vi volis, ke neniu eksciu vian aĉecon. Vi kredis, ke tia agado plaĉas al Dio.

Vi ankaŭ kredis, ke vi iras la vojojn de Dio, kiam vi volis savi la viron, kiun vi amis. Li sciis nenion pri via amo. Li ne estu kondamnata pro vi. Ĉu vi sciis, kio estas justa, kio maljusta?

Dio sola sciis tion, kaj li kondamnis vin. Li frapis la idolon de via koro. Li gvidis vin sur la grandan, sanigan vojon de pentofaro …

Diru al ili, ke vi scias, ke ne troviĝas savo en kaŝado! La demonoj ŝatas la mallumon. La manoj de viaj juĝantoj ekprenu la skurĝon! La puno falos kiel mildiga balzamo sur la vundojn de peko. Via koro sopiras al sufero.

Diru ĉion tion al ili, dum vi genuas sur la planko kaj tordas la manojn enskuanta malĝojo, parolante kun la sovaĝaj akcentoj de malespero, salutante per akra rido la penson pri puno kaj malhonoro, ĝis via edzo kaptos vin kaj levos vin de la planko!

”Kondutu tiel, kiel decas por grafino Dohna, aŭ mi devos peti mian patrinon puni vin kiel infanon!”

”Faru al mi, kion vi volas!”

La grafo eldiris la verdikton:

”Mia patrino petis por vi. Tial vi rajtos resti tie ĉi en mia hejmo. Sed de nun estas ŝi, kiu ordonas, kaj vi, kiu obeas.”

* * *

Jen la vojo de pentofaro! La juna grafino fariĝis la plej malalta el servistinoj. Kiel longe, ho, kiel longe?

Kiel longe fiera koro sukcesos obeigi sin? Kiel longe malpaciencaj lipoj povos silenti, kiel longe kolerema mano reteni sin?

Dolĉa estas la mizero de malhonoriĝo. Dum la dorso doloras pro peza laboro, la koro estas trankvila. La dormo venas senvoke al tiu, kiu dum kelkaj mallongaj horoj dormas sur malmola kuŝejo de pajlo.

La maljuna virino transformiĝu en demonon por povi sufiĉe turmenti la junan! Ŝi dankas sian bonfarantinon. Ankoraŭ la malbono ne mortis en ŝi. Ĉasu la dormemulinon el la lito je la kvara horo ĉiumatene! Postulu de la nekutimiĝinta laboristino absurdan laborkvanton ĉe la peniga drelika tekso!

Estas bone. Eble la pentulino ne havas sufiĉe da forto por mem svingi la skurĝon kun dezirinda severeco.

Kiam venas la granda printempa lavado, grafino Märta igas ŝin stari ĉe la kuvo en la lavejo. Ŝi venas mem por kontroli ŝian laboron. ”La akvo estas tro malvarma en via kuvo,” ŝi diras kaj prenas bolantan akvon el kaldrono kaj versas sur ŝiajn nudajn brakojn.

Malvarma estas la tago, kiam la lavistinoj devas finlavi la vestojn ĉe la lago. Ŝtormetoj muĝas kaj kovras ilin per neĝomiksita pluvo. La jupoj de la lavistinoj fariĝas gutante malsekaj kaj pezaj kiel plumbo. Peza estas la laboro per la batilo.

Sango elpenetras sub la delikataj ungoj.

Sed grafino Elisabet ne plendas. Laŭdata estu la boneco de Dio! Kie estas dolĉo por pentofaranto krom en sufero? La pikilaj nodoj de la skurĝo falas mole sur la dorson de la pentofaranto, kvazaŭ estus rozpetaloj.

La juna virino baldaŭ ekscias, ke Gösta Berling vivas. La maljunulino volis per mensogo nur konfesigi ŝin. Nu? Jen la vojo de Dio! Jen la regado de Dio! Tiel li logis la pekulinon sur la vojojn de reboniĝo.

Nur pri unu afero ŝi angoras. Kio okazos al ŝia bopatrino, kies koron Dio malmoligis por ŝia bono. Ho, li juĝos ŝin milde.

Ŝi devas esti malica por helpi la pekulinon regajni la amon de Dio.

Ŝi ne sciis, kiel ofte animo, kiu spertis ĉiun alian volupton, ektrovas sian plezuron en la kruelo. Kiam al la malpacienca, malluma animo mankas flatoj kaj karesoj, la ebrio de la danco kaj la ekscito de la kartludo, tiam ĝi iras en nigrajn profundojn kaj alportas la kruelon. En turmentado al bestoj kaj homoj ekzistas ankoraŭ ĝojo por inertiĝintaj sentoj.

La maljunulino ne konscias pri ia malbono. Ŝi kredas, ke ŝi nur punas malmoralan edzinon. En la noktoj ŝi iam kuŝas sendorma kaj cerbumas pri novaj turmentiloj.

Iun vesperon ŝi iras tra la domo, kaj la grafino lumigas al ŝi per kandelo. Ŝi portas ĝin en la mano sen ingo.

”La kandelo finiĝis,” diras la juna.

”Kiam la kandelo finiĝis, la ingo brulu,” grafino Märta respondas.

Kaj ili pluiras, ĝis la fumanta meĉo estingigas sur la fajrotuŝita mano.

Sed tio estas infanaĵoj. Ekzistas turmentoj por la animo, kiuj superas ĉiujn suferojn de la korpo. Grafino Märta invitas gastojn kaj igas la mastrinon mem iri ĉe sia propra tablo por servi ilin.

Jen, tio estas la granda tago de la pentulino. Fremdaj homoj vidos ŝin en ŝia malhonoro. Ili vidos, ke ŝi ne indas plu sidi ĉe la tablo de sia edzo. Ho, kun kia moko iliaj okuloj froste rigardos ŝin!

Sed fariĝas pli terure, trioble pli terure. Neniu rigardo renkontas la ŝian. Ĉiuj ĉe la tablo sidas silentaj kaj malgajaj, viroj kaj virinoj same animpremitaj.

Sed ŝi kolektas ĉion tion kiel fajrajn karbojn por meti sur sian kapon. Ĉu ŝia peko do estas tiel terura? Ĉu estas hontige troviĝi proksime al ŝi?

Jen venas la tento: Anna Stjärnhök, kiu estis ŝia amikino, kaj la leĝisto en Munkerud, ties tablonajbaro, ĉirkaŭprenas ŝin, kiam ŝi venas, fortiras de ŝi la rostaĵpladon, alŝovas seĝon kaj ne volas lasi ŝin fuĝi.

”Eksidu tie, infano, eksidu!” la leĝisto diras. ”Vi ne faris ion malbonan.”

Kaj per unu vorto ĉiuj tagmanĝaj gastoj deklaras, ke se ŝi ne eksidos ĉe la tablo, tiam ili devos foriri. Ili ne estas ekzekutistaj helpantoj. Ili ne estas servantoj de Märta Dohna. Ili ne lasas trompi sin tiel facile kiel ŝafkapaj grafoj.

”Ho, bonaj sinjoroj! Ho, amataj geamikoj! Ne estu tiel kompataj! Vi devigas min mem elkrii mian pekon. Estas iu, kiun mi tro multe amis.”

”Infano, vi ja ne scias, kio estas peko. Vi ne komprenas, kiel senkulpa vi estas. Gösta Berling ja eĉ ne sciis, ke vi amas lin.

Jen reprenu vian lokon en via hejmo! Vi faris nenion malbonan.”

Ili por tempeto sukcesas kuraĝigi ŝin kaj mem ili tuj fariĝas gajaj kiel infanoj. Rido kaj ŝerco sonas ĉirkaŭ la tablo.

La ekscitiĝemaj, emociiĝemaj homoj estas tiel bonaj sed tamen ili estas senditaj de la diablo. Ili volas kredigi al ŝi, ke ŝi estas martiro, kaj senkaŝe mokas grafinon Märta, kvazaŭ ŝi estus sorĉistino. Sed ili ne komprenas la aferon. Ili ja ne scias, kiel la animo sopiras al pureco, ne scias, kiel la koro de la pentofaranto devigas lin nudigi sin por la ŝtonoj de la vojoj kaj la ardo de la suno.

Foje grafino Märta devigas ŝin sidi longajn tagojn ĉe la kudrokadro, kaj tiam ŝi rakontas al ŝi senfinajn historiojn pri Gösta Berling, tiu pastro kaj aventurulo. Se ŝia memoro ne sufiĉas, ŝi elpensas, aranĝas tiel, ke lia nomo dum la tutaj tagoj sonu en la oreloj de la juna virino. Tion ŝi plej timas. En tiaj tagoj ŝi vidas, ke ŝia pentofaro neniam finiĝos. Ŝia amo ne volas morti. Ŝi kredas, ke ŝi mortos prefere ol ĝi. Ŝiaj korpaj fortoj komencas cedi. Ofte ŝi estas tre malsana.

”Sed kie restas via heroo?” la grafino moke demandas. ”Tagon post tago mi atendis, ke li alvenos kun la kavaliroj. Kial li ne atakas Borgon, surtroniras vin kaj ĵetas min kaj vian edzon ligitaj en la turon? Ĉu vi jam estas forgesita?”

Ŝi preskaŭ volus defendi lin kaj diri, ke ŝi mem malpermesis al li doni al ŝi ian helpon. Sed ne, pli bone estas silenti, silenti kaj suferi.

Tagon post tago pli kaj pli konsumas ŝin la fajro de troeksciti ĝo. Ŝi ĉiam havas febron kaj estas tiel malforta, ke ŝi apenaŭ povas resti surpiede. Ŝi volas nur morti. La potencaj fortoj de la vivo estas subpremitaj. La amo kaj la ĝojo ne kuraĝas moviĝi. Ŝi ne timas plu la suferon.

* * *

Estas, kvazaŭ ŝia edzo ne scius plu, ke ŝi ekzistas. Li sidas en sia ĉambro preskaŭ la tutajn tagojn kaj studas malfacile legeblajn manskribojn kaj verketojn en malnova, malklara preso.

Li legas nobeligan dokumenton sur pergameno, ĉe kiu pendas la sigelo de la Sveda regno, grandega, formita en ruĝa vakso kaj konservata en formita ligna skatolo. Li rigardas malnovajn blazonojn kun lilioj sur blanka fono kaj grifoj sur blua. Tion li komprenas, kaj tion li facile deĉifras. Kaj ree kaj ree li legas malnovajn funebroparolojn kaj personaĵojn pri la noblaj grafoj Dohna, en kiuj oni komparas iliajn faraĵojn kun tiuj de herooj de Izrael kaj tiuj de la dioj de Hellas.

Jen, tiuj malnovaj aferoj ĉiam ĝojigis lin. Sed pri sia juna edzino li ne pensas plu.

Grafino Märta diris vorton, kiu mortigis ĉiun amon en li:

”ŝi donis sin pro la mono.” Neniu viro ja toleras ion tian. Ĝi estingas la tutan amon. Estis nun indiferente al li, kio okazas al la juna virino. Se lia patrino rekondukos ŝin sur la vojon de devo, estos bone. Grafo Henrik tre admiris sian patrinon.

Tiu mizeraĵo daŭris dum unu monato. Tamen la tempo ja ne estis tiel ŝtorma kaj tumulta, kiel povas ŝajni, kiam oni kunpremas la okazojn sur kelkajn skribitajn paĝojn. Laŭdire grafino Elisabet ĉiam estis ekstere trankvila. Nur tiun solan fojon, kiam ŝi eksciis pri la laŭdira morto de Gösta Berling, superregis ŝin emocio. Sed tiel angorigis ŝin tio, ke ŝi ne povis konservi sian amon al sia edzo, ke verŝajne ŝi estus lasinta grafinon Märta mortturmenti ŝin, se ŝia maljuna dommastrino ne estus parolinta kun ŝi en iu vespero.

”Vi devas paroli kun la grafo,” ŝi diris. ”Dio mia, vi ja estas nura infano. Eble vi mem ne scias, kion vi povas atendi, sed mi ja vidas, kiel statas.”

Sed ĝuste tion ŝi ne povis diri al sia edzo, dum li portis tiel nigran suspekton al ŝi.

En tiu nokto ŝi silente vestis sin kaj eliris. Ŝi portis la kostumon de ordinara kamparanservistino kaj havis tukpakaĵon en la mano. Ŝi intencis forkuri de sia hejmo kaj neniam reveni.

Ŝi ne foriris por eviti turmentojn kaj suferojn. Sed nun ŝi kredis, ke Dio donis al ŝi signon, ke ŝi rajtas foriri, ke ŝi devas konservi la sanon kaj forton de sia korpo.

Ŝi ne iris okcidenten trans la lagon, ĉar tie loĝis tiu, kiun ŝi tre amis. Ankaŭ ŝi ne iris norden, ĉar tie loĝis multaj el ŝiaj amikoj, kaj ne suden, ĉar tre, tre malproksime en la sudo trovi ĝas la hejmo de ŝia patro, kaj ŝi ne volis eĉ per unu paŝo proksimiĝi al ĝi. Sed orienten ŝi iris, ĉar ŝi sciis, ke tie ŝi ne havas hejmon, nek amatan amikon, nek konatan homon, nek helpon aŭ konsolon.

Ŝi ne iris per facilaj paŝoj, ĉar ŝi kredis, ke ŝi ne repaciĝis kun Dio. Sed tamen ŝi ĝojis, ke ŝi de nun portos la ŝarĝon de sia peko inter fremduloj. Iliaj indiferentaj okuloj tuŝos ŝin, dolĉe kiel ŝtalo metita sur ŝvelintan membron.

Ŝi intencis iri, ĝis ŝi trovos malriĉan farmeton ĉe la rando de la arbaro, kie neniu povus koni ŝin. ”Okazis al mi, kiel vi vidas, kaj miaj gepatroj forpelis min,” ŝi diros. ”Donu al mi nutraĵon kaj tegmenton tie ĉi, ĝis mi povos mem akiri mian panon! Mi ne estas sen mono.”

Tiel ŝi iris antaŭen tra la hela junia nokto, ĉar majo pasis dum ŝia malfacila sufero. Ho majo, la bela tempo, kiam la betuloj miksas sian helan verdon en la malhelan de la picearboj, kaj kiam la sudvento revenas de malproksime, saturita de varmo!

Eble mi ŝajnas pli sendanka ol aliaj, kiuj ĝuis viajn donacojn, bela monato. Eĉ per unu vorto mi ne laŭdis vian belecon.

Ho, majo, kara, hela monato, ĉu vi iam observis infanon, kiu sidas sur la genuo de sia patrino kaj aŭskultas fabelojn?

Kiam la infano aŭdas pri kruelaj gigantoj kaj maldolĉaj suferoj de belaj princinoj, ĝi tenas la kapon supren kaj la okulojn malfermitaj, sed se la patrino komencas paroli pri feliĉo kaj sunlumo, tiam la etulo fermas siajn okulojn kaj trankvile endormi ĝas kun la kapo klinita al ŝia brusto.

Jen, vi bela monato, tia infano estas ankaŭ mi. Aliaj aŭskultu al parolo pri floroj kaj sunlumo, sed mi elektas por mi la nigrajn noktojn, plenajn de vizioj kaj aventuroj, por mi la severajn sortojn, por mi la malĝojoplenajn pasiojn de sovaĝiĝintaj koroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.