La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUDEKUNUA ĈAPITRO: Sinjorino Musica

Ĉar nenio povis ĝojigi Göstan Berling, post kiam li helpis la junan grafinon forkuri, la kavaliroj decidis serĉi helpon ĉe la bona sinjorino Musica[47], kiu estas potenca feino kaj konsolas multajn malfeliĉulojn.

Tial ili en iu junia vespero malfermigis la pordojn de la granda salono de Ekeby kaj lasis malfermi la fenestrojn. Oni enlasis sunon kaj aeron, la grandan, ruĝan sunon de la malfrua vespero, la mildan, odorantan aeron de la freŝa tagfino.

Oni forprenis la striitajn kovraĵojn de la mebloj, malfermis la pianon kaj forprenis la ŝirmvualon ĉirkaŭ la veneciaj lucernoj.

La oraj grifoj sub la blankaj tabuloj de la marmoraj tabloj ree brilis al la lumo. La blankaj diinoj dancis en la nigra enkadraĵo super la spegulo. La multformaj floroj de la silka damasko briletis en la vesperardo. Oni kolektis kaj enportis rozojn.

Ilia odoro plenigis la tutan ĉambron. Tie troviĝis rozoj sen konataj nomoj, kiuj el fremdaj landoj estis portitaj al Ekeby.

Tie estis la flavaj, en kies vejnoj la sango briletis ruĝe kiel tiu de homo, kaj la kremflavaj kun ŝiritaj randoj, kaj la helru ĝaj kun la grandaj folioj, kiuj tuj ĉe la rando fariĝas senkoloraj kiel akvo, kaj la malhele ruĝaj kun nigraj ombroj. Ili enportis ĉiujn rozojn de Altringer, kiuj venis el malproksimaj landoj por plezurigi la okulojn de belaj virinoj.

Oni enportas notojn kaj notstablojn, komojn, arĉojn kaj violonojn de ĉiuj mezuroj, ĉar la bona sinjorino Musica nun ekregos en Ekeby kaj provos konsoli Göstan Berling.

Sinjorino Musica elektis la Oksfordsimfonion de la afabla patro Haydn kaj igis la kavalirojn ekzerci ĝin. Sinjoro Julius movas la taktbastonon, kaj la aliaj traktas po unu instrumento.

Ĉiuj kavaliroj povas ludi. Alie ili ne estus kavaliroj.

Kiam ĉio estas preta, oni venigas Göstan. Li ankoraŭ estas malforta kaj senkuraĝa, sed li ĝojas pro la pompa ĉambro kaj la bela muziko, kiun li baldaŭ aŭdos. Ĉar oni ja scias, ke sinjorino Musica estas la plej bona akompano por tiu, kiu sentas doloron kaj suferon. Ŝi estas gaja kaj petola kiel infano. Ŝi estas fajra kaj rava kiel juna virino. Ŝi estas bona kaj saĝa kiel la maljunaj, kiuj vivis bonan vivon.

Kaj jen ekludas la kavaliroj, tiel malrapide, tiel susure milde.

La malgranda Ruster prenas la aferon serioze. Li legas notojn kun okulvitroj sur la nazo, kisas mildajn tonojn el la fluto kaj lasas la fingrojn ludi sur klapoj kaj truoj. Onklo Eberhard sidas kurba super la violonĉelo, la peruko ŝoviĝis sur la orelon, la lipoj tremas pro ekscitiĝo. Bergh starias fiera kun sia longa fagoto. Foje li malatentas kaj lasas libera la tutan forton de siaj pulmoj, sed tiam Julius per sia taktbastono ekbatas sur lian dikan kapon.

Bone iras, brile iras. El la senviva notskribo ili elsorĉas sinjorinon Musica mem. Disvolvu vian sorĉmantelon, kara sinjorino Musica, kaj gvidu Göstan Berling al la lando de ĝojo, kie li kutimas vivi!

Ho, ke estas Gösta Berling, kiu sidas tie, pala kaj senkuraĝa, kaj kiun la maljunaj sinjoroj devas amuzi, kvazaŭ li estus infano!

Nun estos malmulte da ĝojo en Vermlando.

Mi komprenas, kial la maljunuloj amis lin. Mi scias, kiel longa povas fariĝi la vintrovespero, kaj kiel malgajo povas ekregi la animon malproksime en la solecaj bienoj. Mi bone komprenas, kiel oni sentis, kiam li venis.

Imagu dimanĉan posttagmezon, kiam la laboro ripozis kaj la pensoj estis inertaj! Imagu obstinan nordventon, kiu vipis malvarmon en la ĉambron, malvarmon, kiun neniu fajro povis mildigi! Imagu la solan sebokandelon, kiun oni senĉese devis meĉtondi! Imagu la unutonan psalmkantadon el la kuirejo!

Nu, kaj jen tintas sonoriloj, jen viglaj piedoj frapdeskuas de si la neĝon sur la perono, jen Gösta Berling venas en la ĉambron.

Li ridas kaj ŝercas. Li estas vivo, li estas varmo. Li malfermas la pianon, kaj li ludas tiel, ke oni miras pri la malnovaj kordoj. Li povas kanti ĉiujn kanzonojn, ludi ĉiujn melodiojn.

Li feliĉigas ĉiujn domanojn. Neniam li frostis, neniam li estis laca. La malĝojanto forgesis sian malĝojon, kiam li vidis lin. Ho, kiel bonan koron li havis! Kiel kompata li estis al la malfortaj kaj malriĉaj! Kaj kia geniulo li estis! Jes, vi devus aŭdi, kiel la maljunaj homoj parolis pri li.

Sed nun, ĝuste dum ili ludas, li ekploras. Ŝajnas al li, ke la vivo, la tuta vivo estas tiel mizera. Li klinas la kapon sur la manojn kaj ploras. La kavaliroj teruriĝas. Tio ne estas la mildaj, sanigaj larmoj, kiujn sinjorino Musica kutimas elvoki. Li plorsingultas kiel senesperulo. Tute konfuzitaj ili formetas la instrumentojn.

La bona sinjorino Musica, kiu amas Göstan Berling, preskaŭ perdas la kuraĝon, ankaŭ ŝi, sed jen ŝi memoras, ke ŝi havas ankoraŭ unu grandan batalulon inter la kavaliroj.

Estas la milda Lövenborg, li, kiu perdis sian fianĉinon en la malpura rivero, kaj kiu estas la sklavo de Gösta Berling pli ol iu alia. Li ŝteliras al la piano. Li iras ĉirkaŭ ĝi, singarde tuŝas ĝin kaj molmane karesas la klavojn.

Supre en la kavalira domo Lövenborg havas grandan lignan tablon, sur kiu li pentris klavaron kaj metis notstarilon.

Tie li povas sidi dum horoj kaj lasi la fingrojn gliti trans la nigrajn kaj blankajn klavojn. Tie li ekzercas kaj gamojn kaj etudojn, kaj tie li ludas sian Beethoven. Li neniam ludas ion alian ol Beethoven. Sinjorino Musica helpis lin per speciala favoro, tiel ke li povis kopii multajn el la tridek ses sonatoj.

Sed la maljunulo ne kuraĝas ekfrapi alian instrumenton ol la lignan tablon. Por la piano li sentas estimplenan teruron.

Ĝi logas lin, sed ĝi timigas lin ankoraŭ pli. La bruanta instrumento, el kiu oni eltondrigis tiom da polskoj, estas lia sanktejo.

Li neniam kuraĝis tuŝi ĝin. Jen la mirinda objekto kun la multaj kordoj, kiu povus doni vivon al la kreaĵoj de la granda majstro! Li bezonas nur meti la orelon al ĝi, kaj tuj li aŭdas, kiel andantoj kaj skercoj susuras interne. Jes, la piano vere estas la ĝusta altaro, kie oni devas adori sinjorinon Musica.

Sed li neniam ludis tian instrumenton. Mem li ja neniam tiel riĉiĝos, ke li povos aĉeti iun, kaj sur tiu ĉi li neniam kuraĝis ludi. La majorino ankaŭ ne tre emis malfermi ĝin por li.

Li ja aŭdis, kiel oni ludis polskojn kaj valsojn kaj tintigis Bellman-melodiojn sur ĝi. Sed sub tia malsankta muziko la belega instrumento povis ja nur ĝemi kaj brui. Ne, se venus Beethoven, tiam ĝi aŭdigus sian veran, puran sonon.

Jen li pensas, ke venis la tempo por li kaj Beethoven. Li alprenos kuraĝon por tuŝi la sanktejon kaj lasos sian junan sinjoron kaj mastron ĝoji pro la dormetantaj belsonoj.

Li eksidas kaj komencas ludi. Li estas tute necerta kaj ekscitita, sed li trapalpas kelkajn taktojn, provas kapti la ĝustan sonoron, sulkigas la frunton, denove provas kaj jen metas la manojn antaŭ la vizaĝon kaj komencas plori.

Jes, kara sinjorino Musica, estas maldolĉe por li. La sanktejo ja ne estas sanktejo. Ne kuŝas klaraj, puraj tonoj dormante en ĝia interno, ne ekzistas obtuza, potenca tondro, ne potence muĝanta uragano. Nenio de la senfina belsono, kiu trasusuris la aeron de la paradizo, sinforgese restis tie. Estas malnova, bruanta piano kaj nenio pli.

Sed tiam sinjorino Musica faras signon al la multkomprena kolonelo. Li prenas Rusteron kun si, kaj ili iras al la kavalira domo kaj alportas la tablon de Lövenborg, kie la klavoj estas pentritaj.

”Jen, Lövenborg,” Beerencreutz diras, kiam ili revenas, ”jen estas via piano! Nun ludu por Gösta!”

Tiam Lövenborg ĉesas plori kaj eksidas por ludi Beethoven por sia ĉagrenita juna amiko. Nun li certe ree ĝojiĝos.

En la kapo de la maljunulo sonoras la plej belaj tonoj. Li ne povas ne kredi, ke Gösta ne aŭdas kiel bele li ludas. Certe Gösta rimarkas, kiel bone li ludas tiun ĉi vesperon. Malfacilaĵoj ne ekzistas plu por li. Li tute senĝene faras siajn tonkurojn kaj trilojn. Li faras la plej malfacilajn tuŝojn. Li dezirus, ke la majstro mem povu aŭdi lin.

Ju pli longe li ludas, des pli li entuziasmiĝas. Li aŭdas ĉiun tonon en supertera forto.

”Malgojo, malĝojo,” li ludas, ”kial mi ne amu vin? Pro tio ke viaj lipoj estas malvarmaj, viaj vangoj velkintaj, ĉar via ĉirkaŭbrako sufokas, viaj rigardoj ŝtonigas?

Majĝojo, malĝojo, vi estas unu el tiuj fieraj, belaj virinoj, kies amo estas malfacile gajnebla, sed kiu brulas pli forte ol tiu de aliaj. Vi forpuŝitino, mi metis vin al mia koro kaj amis vin. Mi elkaresis la froston el viaj membroj, kaj via amo plenigis min per ĉielfeliĉo.

Ho, kiom mi suferis! Ho, kiom mi sopiris, post kiam mi perdis tiun, kiun mi unue amis! Malluma nokto estis interne de mi kaj ekstere. En preĝadon mi profundiĝis, en pezajn, neresponditajn preĝojn. La ĉielo estis fermita por mia longa atendo. El la stelsemita spaco ne venis iu dolĉa spirito por konsoli min.

Sed mia sopiro disŝiris la vidbaran kurtenon. Vi venis, ŝvebante malsupren al mi sur ponto el lunradioj. Vi venis en lumo, ho mia amatino, kaj kun ridetantaj lipoj. Gajaj spiritoj ĉirkaŭis vin. Ili portis florkronojn el rozoj. Ili ludis sur citro kaj fluto. Estis ĉielfeliĉo vidi vin.

Sed vi malaperis, vi malaperis! Kaj por mi ekzistis neniu lunradia ponto, kiam mi volis sekvi vin. Sur la tero mi kuŝis, senflugila, ligita al la polvo. Mia plendo estis kiel la hurlo de sovaĝa besto, kiel la surdiga tondro de la ĉielo. Mi volis sendi la fulmon kiel peranton al vi. Mi malbenis la verdan teron.

La akcidenta fajro bruligu la kreskaĵojn kaj la pesto batu la homojn! Mi vokis la morton kaj inferon. Mi pensis, ke la suferoj en eterna fajro estas dolĉo kompare al mia mizero.

Malĝojo, malĝojo! Tiam vi fariĝis mia amikino. Kial mi ne amu vin, kiel oni amas tiujn fierajn, severajn virinojn, kies amo estas malfacile gajnebla sed brulas pli forte ol tiu de aliaj?”

Tiel li ludis, la kompatinda mistikulo. Li sidis tie, radiante de entuziasmo kaj emocio, aŭdante la plej mirindajn tonojn, konvinkita pri tio, ke Gösta Berling ankaŭ devas aŭdi ilin kaj esti konsolata.

Gösta sidis rigardante lin. Komence li estis severa pro tiu arlekenaĵo, sed iom post iom li mildiĝis. La maljunulo estis nekontraŭstarebla, kiam li sidis kaj ĝuis sian Beethoven.

Kaj Gösta komencis pensi pri tio, kiel ankaŭ tiu viro, kiu nun estis tiel milda kaj senzorga, iam estis en profunda sufero, kiel ankaŭ li perdis la amatinon. Kaj jen li sidis tie, radie feliĉa ĉe sia ligna tablo. Pli multe do ne estas bezonata por la feliĉo de homo?

Li sentis sin humiligita. ”Kio, Gösta,” li diris al si, ”ĉu vi ne povas plu elteni kaj toleri? Vi, kiun hardis malriĉo dum via tuta vivo, vi, kiu aŭdis ĉiun arbon en la arbaro, ĉiun tufon sur la herbejo prediki pri rezigno kaj pacienco, vi, kiu edukiĝis en lando, kie la vintro estas severa kaj la somero malabunda, ĉu vi forgesis la arton elteni?

Ho, Gösta, viro devas porti ĉion, kion donas la vivo, kun kuraĝo en la koro kaj rideto sur la lipoj, alie li ne estas viro.

Sopirsuferu kiom ajn, se vi perdis vian amatinon, la konsciencriproĉoj fosu kaj ŝiru en via interno, sed montru vin kiel viro kaj vermlandano. Via rigardo brilu pro ĝojo, vi renkontu viajn amikojn kun gajaj vortoj!

Severa estas la vivo, severa estas la naturo. Sed kuraĝon kaj ĝojon tiuj du estigas kiel rekompencon pro sia krudeco, alie certe neniu eltenus ilin.

Kurago kaj ĝojo! Estas, kvazaŭ tiuj du estus la unuaj devoj de la vivo. Vi perfidis ilin neniam antaŭe, ankaŭ nun ne faros tion.

Ĉu vi estas pli malforta ol Lövenborg, kiu sidas tie apud sia ligna piano, ol ĉiuj aliaj kavaliroj, la kuraĝaj, la senzorgaj, la eterne junaj? Vi ja scias, ke neniu el ili sukcesis eviti la suferon.”

Kaj Gösta rigardas ilin. Ho, kia aranĝo! Ili ĉiuj sidas tie profunde seriozaj kaj aŭskultas tiun muzikon, kiun neniu aŭdas.

Subite gaja rido ektiras Lövenborgon el liaj revoj. Li levas la manojn de la klavoj kaj aŭskultas kvazaŭ en ekstazo. Estas la malnova rido de Gösta Berling, lia bona, amikeca, infekta rido. Tio estas la plej dolĉa muziko, kiun la maljunulo aŭdis dum sia tuta vivo.

”Ĉu mi ne sciis, ke Beethoven helpos vin, Gösta!” li diras.

”Jen vi ree estas sana.” Tiel la bona sinjorino Musica kuracis la splenon de Gösta Berling.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.