La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DEKNAÛA ĈAPITRO: La sorĉistino de Dovre

Jen la sorĉistino de Dovre[43] iras sur la bordo de Löven. Tie oni vidis ŝin, malgrandan kaj kurbdorsan, en leda jupo kaj kun arĝentogarnita zono. Kiel ŝi venas el lupokavernoj al la mondo de la homoj? Kion la maljunulino de la montegoj serĉas en la verdaĵo de la valoj?

Almozpetante ŝi venas. Ŝi estas avara, avida pri donacoj, kvankam tiel riĉa. En la fendoj de la montoj la maljunulino kaŝas pezajn fandaĵojn el blanka arĝento, kaj sur sukaj herbejoj profunde inter la montegoj pastiĝas ŝiaj grandaj gregoj el nigraj, orkornaj bovinoj. Tamen ŝi iras en betulŝelaj ŝuoj kaj grasa ledvesto, sur kiu multkolora randbrodaĵo videtiĝas sub la koto de jarcentoj. Ŝi havas muskon en la pipo kaj almozpetas de la plej malriĉa. Diablo donu al tiu, kiu neniam dankas, neniam ricevas sufiĉe!

Maljuna ŝi estas. Kiam kuŝis la freŝa brilo de juneco sur la larĝa vizaĝo kun la bruna haŭto, kiu lumas pro graso, sur la platnazo kaj la mallarĝaj okuloj, kiuj glimas el la malpuro kiel karbardaĵo el griza cindro? Kiam sidis ŝi kiel juna knabino sur la montpaŝteja korto kaj per kornosono respondis al la amkantoj de la juna paŝtisto? Multajn jarcentojn ŝi vivis. La plej maljunaj ne memoras tempon, kiam ŝi ne vagis tra la lando.

Iliaj gepatroj vidis ŝin maljuna, kiam ili estis junaj. Kaj ankoraŭ ŝi ne mortis. Mi, kiu skribas, mem vidis ŝin.

Potenca ŝi estas. Ŝi, filino de sorĉpovaj finnoj, subiĝas al neniu. Ŝiaj larĝaj piedoj ne metas malkuraĝajn spurojn sur la gruzon de la ŝoseoj. Hajlon ŝi povas alvoki, fulmon ŝi povas direkti. Ŝi povas devojigi gregojn kaj sendi lupojn sur la ŝafojn.

Malmulte da bono ŝi povas kaŭzi, sed multe da malbono.

Plej bone bonrilati kun ŝi. Se ŝi petus eĉ pri la sola kaprino kaj tuta kilogramo da lano, nur donu al ŝi! Alie mortfalos la ĉevalo, brulos la domo, alie infektiĝos la bovino, mortos la infano, alie troŝparema mastrino perdos la prudenton.

Bonvena gasto ŝi neniam estas. Tamen plej bone renkonti ŝin kun ridetanta buŝo. Kiu scias, por kies malbonŝanco ŝi vagas tra la valo? Ŝi venas ne nur por tiu celo plenigi la almozosakon.

Malbonsignaj supernaturaĵoj akompanas ŝin: ”arvermo”[44] aperas, vulpo kaj gufo hurlas terure en la krepusko, ruĝa kaj nigra ”elmo”[45], kiu ŝprucigas venenon, rampas el la arbaro ĝis la domsojlo.

Fiera ŝi estas. En ŝia kapo kaŝiĝas la saĝo de la prapatroj.

Tio dignigas la animon. Valoraj runoj[46] estas tranĉitaj sur ŝia bastono. Por la tuta oro de la valo ŝi ne volus vendi ĝin. Sorĉkanton ŝi povas kanti, sorĉkuiraĵon ŝi povas prepari, herboscion ŝi havas, sorĉpafon ŝi povas malŝargi super akvosurfaco, kaj ŝtormnodojn ŝi povas ligi.

Se mi ja povus interpreti la strangajn pensojn de multjarcenta cerbo! Veninte el la krepusko de la arbaroj kaj de la potencaj montegoj, kion ŝi pensas pri la homoj en la valoj?

Por ŝi, kiu kredas al Tor, la gigantmortiganto, kaj al potencaj finnaj dioj, la kristanoj ŝajnas kiel malsovaĝaj domhundoj por griza lupo. Nebridebla kiel la neĝoŝtormo, forta kiel la torento, ŝi neniam povas ami la filojn de la ebenregiono.

Tamen ŝi ĉiam revenas de la montoj por vidi iliajn pigmeajn manierojn. Pro teruro ektremas la homoj, kiam ili vidas ŝin, sed la forta filino de la solecejo iras sekura inter ili, protektita de la teruro. La grandfaroj de ŝia gento ne estas forgesitaj, nek la ŝiaj. Kiel la kato fidas al siaj ungoj, tiel ŝi fidas al la saĝo de sia cerbo kaj al la forto de diinspirita sorĉkanto.

Neniu reĝo estas pli certa pri sia potenco ol ŝi pri tiu regno de teruro, kiun ŝi estras.

Tiel la sorĉistino de Dovre tramigris multajn vilaĝojn. Jen ŝi venis al Borg kaj ne timas supreniri al la grafdomo. En la kuirejon ŝi malofte iras. Rekte supren sur la ŝtuparoj de la teraso ŝi venas. Ŝi metas siajn larĝajn betulŝelajn ŝuojn sur florborderitajn gruzvojetojn same trankvile kiel irante sur montpaŝtejaj vojetoj.

Jen okazas, ke grafino Märta ĝuste eliris sur la peronon por rigardi la pompon de la junia tago. Malsupre sur la sablovojeto du servistinoj haltis survoje al la manĝaĵprovizejo. Ili venis de la fumaĵbudo, kie oni fumaĵas la porkviandon, kaj portas novfumaĵitajn ŝinkojn sur stango inter si. ”Ĉu via grafina moŝto bonvolas palpi kaj flari?” la servistinoj diras. ”Ĉu la porkviando estas sufiĉe fumaĵita?”

Grafino Märta, mastrino en Borg en tiu tempo, klinas sin trans la balustradon kaj rigardas la viandon, sed en la sama momento la finna maljunulino metas sian manon sur unu el la ŝinkoj.

Vidu tiun brunan, brilan porkhaŭton, tiun dikan tavolon da graso! Sentu tiun freŝan juniperan odoron de la novfumaĵitaj ŝinkoj! Ho, manĝaĵo por pasintaj dioj! La sorĉistino volas posedi ĉion tion. Ŝi metas sian manon sur la viandon.

Ho, la filino de la montoj ne kutimiĝis almozi kaj petadi!

Ĉu ne estas ŝia favoro, ke floroj kreskas kaj homoj vivas? Froston kaj detruan ŝtormon kaj superakvegon, ĉion ŝi havas potencon sendi. Tial ne decas al ŝi peti kaj almozi. Ŝi metas sian manon sur tion, kion ŝi deziras, kaj ĝi estas ŝia.

Grafino Märta tamen scias nenion pri la potenco de la maljunulino.

”For, almozulino!” ŝi diras.

”Donu al mi la ŝinkon!” diras la sorĉistino de Dovre, rajdantino de lupoj.

”Ŝi estas freneza!” la grafino krias. Kaj ŝi ordonas al la servistinoj porti la ŝinkojn en la provizejon.

La okuloj de la multcentjarulino flamas pro kolero kaj avido.

”Donu al mi la brunan ŝinkon!” ŝi ripetas. ”Alie iros malbone por vi.”

”Prefere mi donos ĝin al la pigoj ol al tia, kia vi estas.”

Tiam la maljunulino ektremas sub la ŝtormo de kolero. Al la alto ŝi etendas la runskribitan bastonon kaj sovaĝe svingas ĝin. Ŝiaj lipoj elpuŝas strangajn vortojn. La haroj staras rekte, la okuloj lumas, la vizaĝo tordiĝas.

”Vin pigoj manĝos!” ŝi fine krias.

Ŝi foriras, murmurante malbenojn, sovaĝe svingante la bastonon.

Ŝi iras returne hejmen. Pli suden ŝi ne iras. Jen la filino de la solecejo plenumis tiun aferon, por kiu ŝi forlasis la montojn.

Grafino Märta restas sur la perono kaj ridas pri ŝia senlima kolero. Sed sur siaj lipoj la rido baldaŭ silentiĝos, ĉar jen ili venas! Ŝi ne povas kredi siajn okulojn. Ŝi pensas, ke ŝi sonĝas, sed jen ili venas, la pigoj, kiuj manĝos ŝin.

El parko kaj ĝardeno ili alsusuras kontraŭ ŝin, dudekoj da pigoj, kun streĉitaj ungoj kaj la bekoj etenditaj por haki. Ili venas kriaĉante kaj ridante. Nigraj kaj blankaj flugiloj brilas antaŭ ŝiaj okuloj. Kvazaŭ duonkonscie ŝi vidas malantaŭ tiu svarmo ĉiujn pigojn de la reglono alproksimiĝi, la tuta ĉielo estas plena de nigraj kaj blankaj flugiloj. La metalkoloroj de la plumoj brilas en la akra suno de la antaŭtagmezo. La koloj hirtiĝas kiel sur koleraj rabobirdoj. En pli kaj pli malvastaj cirkloj la bestaĉoj flugas ĉirkaŭ la grafino, celante per bekoj kaj ungoj al ŝiaj vizaĝo kaj manoj. Tiam ŝi devas fuĝi en la vestiblon kaj fermi la pordon. Ŝi apogas sin al ĝi, spiregante pro angoro, dum la pigoj ridante ĉirkaŭflugas ekstere.

Per tio ŝi ankaŭ estis enfermita for de la dolĉo kaj verdaĵo de la somero kaj de la ĝojo de la vivado. Por ŝi ekzistis poste nur la fermitaj ĉambroj kaj la mallevitaj kurtenoj, por ŝi malespero kaj angoro, por ŝi konfuziĝo, proksima al freneziĝo.

Freneza povas ja ŝajni ankaŭ tiu ĉi rakonto, sed tamen ĝi devas esti vera. Centoj da homoj rekonos ĝin kaj atestos, ke tia estis la malnova legendo.

La birdoj eksidis sur la balustrado kaj la tegmento. Ili sidis, kvazaŭ ili nur atendus, ke la grafino montru sin, por ke ili povu ataki ŝin. Ili ekloĝis en la parko, kaj tie ili restis. Estis neeble forpeli ilin de la bieno. Fariĝis nur pli terure, se oni pafis. Anstataŭ unu falinta dek novaj alflugis. Kelkiam grandaj aroj devis ja forflugi por serĉi nutraĵon, sed fidelaj postenantoj ĉiam restis. Kaj se grafino Märta montris sin, se ŝi elrigardis tra fenestro aŭ nur por momento fortiris kurtenon, se ŝi provis eliri sur la peronon, tuj ili venis. La tuta terura svarmo ĵetis sin per muĝaj flugilbatoj al la domo, kaj la grafino fuĝis en sian plej internan ĉambron.

Ŝi loĝis en la dormĉambro malantaŭ la ruĝa salono. Ofte mi aŭdis priskribon pri la ĉambro, kia ĝi estis dum tiu tempo de teruro, kiam la pigoj sieĝis Borgon. Pezaj kovriloj antaŭ pordoj kaj fenestroj, densaj tapiŝoj sur la planko, ŝtelirantaj, flustrantaj homoj.

En la koro de la grafino loĝis pala teruro. Ŝiaj haroj griziĝis. Ŝia vizaĝo ĉifiĝis. En unu monato ŝi fariĝis maljunulino.

Ŝi ne povis hardi la koron por dubi pri la abomena sorĉo. Ŝi eksaltis el la noktaj sonĝoj kun altaj krioj, ke la pigoj manĝas ŝin. Ŝi ploris tra la tuta tago pro tiu sorto, kiun ŝi ne povis eviti. Kaŝiĝema antaŭ homoj, timante ke la birdsvarmo sekvos ĉiun eniranton, ŝi plejofte sidis silenta kun la manoj antaŭ la vizaĝo, balanciĝante tien kaj reen en sia apogseĝo, malbonhumora kaj animpremita en la sufoketa aero, foje eksaltetante kun plendaj krioj.

Pli maldolĉa estis la vivo de neniu. Ĉu iu povas ne bedaŭri ŝin?

Mi apenaŭ havas ion pli por rakonti pri ŝi nun, kaj tio, kion mi diris, ne estis bona. Estas, kvazaŭ mia konscienco riproĉus min. Ŝi tamen estis bonkora kaj vivoĝoja kiam ŝi estis juna, kaj multaj gajaj historioj pri ŝi ĝojigis mian koron, kvankam tie ĉi ne estis la loko por rakonti ilin.

Sed estas tiel, kvankam tiu kompatinda migrantino ne sciis tiom, ke la animo estas eterna malsatanto. De vanto kaj ludo ĝi ne povas vivi. Se ĝi ne ricevas alian nutraĵon, ĝi kiel sovaĝa besto disŝiros unue aliajn kaj fine sin mem.

Tio estas la senco de la legendo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.