La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVINA ĈAPITRO: La cachucha

Batalĉevalo, batalĉevalo! Vi maljuna, kiu nun staras ligita sur la kampo, ĉu vi memoras vian junaĝon?

Ĉu vi memoras la tagon de batalo, vi kuraĝulo? Vi kuregis kvazaŭ portata de flugiloj; via kolhararo flirtis super vi kiel flagrantaj flamoj, sur via nigra brusto brilis makuloj de sango en la ŝaŭma ŝvito. En selaĵo el oro vi kuregis antaŭen, la tero muĝis sub vi. Vi tremis pro ĝojo, kuraĝulo. Ho, kiel vi estis bela!

Estas griza, krepuskiĝa horo en la kavalira flankdomo. En la granda ĉambro la ruĝpentritaj kestoj de la kavaliroj staras laŭ la muroj, kaj iliaj festotagaj vestoj pendas sur hokoj en la angulo. La fajrolumo el la senporda kameno ludas sur kalkitaj muroj kaj flavkvadrataj kurtenoj, kiuj kaŝas la murfiksajn litojn. La kavalira domo ne estas reĝa salono, ne estas serajlo kun remburitaj divanoj kaj molaj kusenoj.

Sed en la ĉambro aŭdiĝas la violono de Lilliecrona. Li ludas la cachuchan[20] en la krepuskiĝo. Ree kaj ree li ludas ĝin.

Tranĉu la kordojn, rompu la arĉon! Kial li ludas tiun malbenitan dancon! Kial li ludas ĝin, kiam Örneclou, la subleŭtenanto, ĝuste kuŝas malsana en podagraj doloroj tiel suferigaj, ke li ne povas movi sin el la lito? Ne, fortiru de li la violonon kaj ĵetu ĝin kontraŭ la muron, se li ne volas fini!

Ĉu la cachucha estas por ni, majstro? Ĉu oni dancu ĝin sur la fleksiĝantaj planktabuloj de la kavalira domo, inter mallar ĝaj muroj; fulgigitaj de fumo kaj grasaj de malpuraĵo, sub tiu malalta plafono? Ve al vi, ĉar vi tiel ludas!

Ĉu la cachucha estas por ni, por ni kavaliroj? Ekstere muĝas la neĝovento. Ĉu vi intencas instrui la flokojn danci laŭtakte, ĉu vi ludas por la facilpiedaj infanoj de la kirliĝanta neĝo?

Virinaj korpoj, kiuj tremas pro la pulsobatoj de la bolanta sango, malgrandaj fulgaj manoj, kiuj formetis la poton por preni la kastanjetojn, nudaj piedoj sub suprentfalditaj jupoj, korto pavimita per marmoraj pecetoj, kaŭrantaj ciganoj kun sakfajfilo kaj tamburino, maŭraj[21] arkadoj, lunlumo kaj nigraj okuloj, ĉu tio troviĝas tie ĉi, majstro? Se ne, la violono ripozu!

La kavaliroj sekigas siajn malsekajn vestojn ĉe la fajro. Ĉu ili dancu en altaj botoj kun fergarnitaj kalkanumoj kaj colodikaj plandoj? Tra ulnoprofunda neĝo ili vadis la tutan tagon por atingi la ursokuŝejon. Ĉu vi kredas, ke ili dancos en malsekaj, vaporantaj drapaj vestoj, kun la longhara urso kiel kundancanto?

Vespera ĉielo brilanta de steloj, ruĝaj rozoj en malhela virina hararo, tremiga dolĉo en la vespera aero, neinstruita plastiko en la movoj, amo, kiu levas sin el la tero, pluve falas de la ĉielo, ŝvebanta en la aero, ĉu tio troviĝas tie ĉi, majstro? Se ne, kial igi nin sopiri al tiaj aferoj?

Plej kruela inter homoj, ĉu vi vokas ligitan batalĉevalon al batalo? Rutger von Örneclou kuŝas en sia lito, katenita de podagraj doloroj. Ne suferigu lin per amaro de dolĉaj memoroj, majstro! Ankaŭ li iam portis sombreron[22] kaj multkoloran harreton, ankaŭ li posedis veluran jakon kaj ponardornamitan zonon. Ne suferigu la maljunan Örneclou, majstro!

Sed Lilliecrona ludas la cachuchan, ĉiam la cachuchan, kaj Örneclou suferas kiel amanto, kiam tiu vidas hirundon ŝvebi al la malproksima loko, kie loĝas la amatino, kiel cervo, kiam ĉasanta hundaro pelas ĝin antaŭen preter freŝiga fonto.

Lilliecrona momente prenas la violonon de la mentono.

”Subleŭtenanto, ĉu vi memoras pri Rosalie von Berger?”

Forta blasfemo venas de Örneclou.

”Ŝi estis malpeza kiel kandela flamo. Ŝi brilis kaj dancis kiel la diamanto en la pinto de la arĉo. Certe vi memoras ŝin de la teatro en Karlstad. Ni vidis ŝin, kiam ni estis junaj, ĉu vi memoras?”

Ĉu la subleŭtenanto memoras! Ŝi estis malgranda kaj viglega.

Fajromoviĝo ŝi estis. Ŝi sciis danci la cachuchan. Ŝi instruis ĉiujn junsinjorojn en Karlstad danci la cachuchan kaj frapi kastanjetojn. En balo ĉe la guberniestro la subleŭtenanto kaj fraŭlino von Berger dancis pas de deux[23], kostumitaj kiel hispanoj, kaj li dancis tiel kiel oni dancas sub figarboj kaj platanoj, kiel hispano, vera hispano.

Neniu en tuta Vermlando povis danci cachuchan kiel li.

Neniu krom li povis danci ĝin tiel, ke valoris mencion.

Kian kavaliron Vermlando perdis, kiam la podagro rigidigis liajn krurojn kaj grandaj tuberoj elkreskis super la artikoj!

Kia kavaliro li estis, tiel svelta, tiel bela, tiel ĝentila! La belan Örneclou nomis lin tiuj junaj knabinoj, kiuj povis mortige malpaciĝi pri danco kun li.

Jen Lilliecrona ree komencas la cachuchan, ĉiam la cachuchan, kaj Örneclou estas rekondukata al malnovaj tempoj.

Tie staras li, kaj tie staras ŝi, Rosalie von Berger. Ĵus ili estis solaj en la tualeta ĉambro. Ŝi estis hispanino, li hispano. Li rajtis kisi ŝin, sed singarde, ĉar ŝi timis liajn nigrigitajn lipharojn.

Jen ili dancas. Ho, kiel oni dancas sub figarboj kaj platanoj!

Ŝi retiras sin, li sekvas, li kuraĝiĝas, ŝi fieriĝas, li ofendi ĝas, ŝi repaciĝemas. Kiam li fine ekgenuas kaj akceptas ŝin per etenditaj brakoj, suspiro traflugas la balsalonon, suspiro de entuziasmo.

Li estis kiel hispano, vera hispano.

Ĝuste je tiu ĉi arĉmovo li klinis sin tiel, etendis la brakojn tiel kaj metis la piedon antaŭen por ŝvebi sur la piedpintoj.

Kia gracio! Oni povus skulpti lian bildon en marmoro.

Li ne scias, kiamaniere okazis, sed lia piedo estas ekster la litrando, li staras, li klinas sin, li levas la brakojn, frapas per la fingroj kaj volas ŝvebi antaŭen same kiel iam, kiam li portis tiel mallarĝajn lakŝuojn, ke li devis fortondi la ŝtrumpopiedon.

”Brave, Örneclou! Brave Lilliecrona, ludu vivon en lian korpon!”

La piedo perfidas lin; li ne povas leviĝi sur la piedpintoj. Li frapas per unu kruro kelkfoje, sed li ne povas, li refalas sur la liton.

Bela señor, vi fariĝis maljuna.

Eble ankaŭ señorita?

Nur sub la platanoj de Granada la cachuchan dancas eterne junaj gitanas[24]. Eterne junaj, kiel estas la rozoj, pro tio ke ĉiu printempo alportas novajn.

Jen do venis la momento por tranĉi la kordojn.

Ne, ludu, Lilliecrona, ludu la cachuchan, ĉiam la cachuchan.

Instruu nin, ke kvankam ni en la kavalira domo ricevis inertajn korpojn kaj rigidajn artikojn, ni tamen en la sentoj restas la samaj, ĉiam hispanoj!

Batalĉevalo, batalĉevalo!

Diru, ke vi amas la trumpetan sonon, kiu logas vin al galopo, eĉ se la fera ligĉeno vundas vian piedon ĝissange!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.