La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() GÖSTA BERLINGAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Malfacilaj estas la vojoj, kiujn la homoj devas iri sur la tero.
Dezertovojoj, marĉovojoj, rokovojoj.
Kial tiom da malĝojo iras izole, ĝis ĝi erarvagas en la dezerto, profundiĝas en la marĉo aŭ falas sur la rokoj? Kie estas la malgrandaj florkolektantinoj, kie estas la malgrandaj fabelprincinoj, en kies spuroj kreskas rozoj, kie estas tiuj, kiuj devus ŝuti florojn sur la malfacilajn vojojn?
Jen Gösta Berling, la poeto, decidis edziĝi. Li nur serĉas fianĉinon, kiu estas sufiĉe malriĉa, sufiĉe senranga, sufiĉe malestimata por esti edzino de freneza pastro.
Belaj kaj noblaj virinoj amis lin, sed ili ne levu sin por konkuri pri lia mano. La forpuŝito elektas inter forpuŝitaj.
Kiun li elektos, kiun li serĉos?
Foje venas al Ekeby malriĉa knabino el soleca arbarvilaĝo malproksime inter la montoj. Ŝi vendas balailojn. En tiu vilaĝo, kie regas ĉiam malriĉeco kaj granda mizero, troviĝas multaj, kiuj ne havas plenan prudenton, kaj la knabino kun la balailoj estas unu el ili.
Sed bela ŝi estas. Ŝia granda, nigra hararo formas tiel dikajn plektojn, ke ili apenaŭ trovas lokon sur ŝia kapo, ŝiaj vangoj estas bele rondaj, la nazo estas rekta kaj proporcie granda, la okuloj estas bluaj. Ŝi apartenas al melankolia, madonsimila tipo de beleco, tia, kian oni ankoraŭ trovas ĉe belaj knabinoj ĉe la bordoj de la longa lago Löven.
Nu, jen Gösta Berling ja trovis fianĉinon! Duonfreneza balailknabino fariĝos konvena edzino al freneza pastro. Nenio povas pli bone konveni.
Li bezonas nur veturi al Karlstad por havigi ringojn, kaj poste oni ree havos gajan tagon ĉe la bordo de Löven. Ankoraŭfoje ili ridu pri Gösta Berling, kiam li fianĉiĝos kun la balailknabino, kiam li festos edziĝon kun ŝi! Ili ridu! Ĉu li iam aranĝis pli gajan petolaĵon?
Ĉu la forpuŝito ne devas iri la vojon de forpuŝito, la vojon de kolero, la vojon de malĝojo, la vojon de malfeliĉo? Kiom gravas, se li falos, se li pereos? Ĉu iu penas haltigi lin? Ĉu iu etendas al li apogantan manon aŭ freŝigan trinkaĵon? Kie estas la malgrandaj florkolektantinoj, la malgrandaj fabelprincinoj, tiuj kiuj devus ŝuti rozojn sur malfacilajn vojojn?
Ne, ne, la juna, milda grafino en Borg ne ĝenos la planojn de Gösta Berling. Ŝi pensos pri sia reputacio, pri la kolero de sia edzo kaj la malamo de sia bopatrino, ŝi ne faros ion por reteni lin.
Dum la longa diservo en la preĝejo de Svartsjö ŝi klinos sian kapon, faldos siajn manojn kaj preĝos por li. En sendormaj noktoj ŝi povos plori kaj angori pri li, sed ŝi ne havas florojn por ŝuti sur la vojon de la forpuŝito, ne havas guton da akvo por doni al la soifanto. Ŝi ne etendas sian manon por rekonduki lin de la rando de abismo.
Gösta Berling ne penas kovri sian elektitinon per silko kaj ornamaĵoj. Li lasas ŝin iri de domo al domo kun balailoj, kiel estas ŝia kutimo, sed kiam li estos kolektinta ĉiujn eminentajn virojn kaj virinojn al granda regalo en Ekeby, li sciigos sian fianĉiĝon. Tiam li vokos ŝin el la kuirejo, kia ŝi venis de siaj longaj iroj, kun polvo kaj koto de la vojo sur siaj vestoj, eble ĉifona, eble nekombita, kun konfuzitaj okuloj, kun torento da konfuzaj vortoj sur la lipoj. Kaj li demandos la gastojn, ĉu li ne elektis konvenan fianĉinon, ĉu la freneza pastro ne devas ĝoji pro tiel bela fianĉino, pro tiu milda madonvizaĝo, pro tiuj bluaj, revaj okuloj.
Estis lia intenco, ke neniu sciu pri tio antaŭe, sed li ne sukcesis gardi la sekreton, kaj unu el tiuj, kiuj eksciis ĝin, estis la juna grafino Dohna.
Sed kion ŝi povas fari por haltigi lin? Estas en la gefianĉiĝa tago, venis ĝia krepuska horo. La grafino staras apud la fenestro en la blua kabineto kaj rigardas norden. Ŝi preskaŭ kredas, ke ŝi povas vidi Ekebyn, kvankam larmoj kaj nebulaĵoj kovras. Ŝi tre bone vidas, kiel la granda, trietaĝa domo brilas kun tri lumigitaj fenestrovicoj, ŝi imagas, kiel oni verŝas ĉampanon en la glasojn, kiel la tosto sonas, kaj kiel Gösta Berling sciigas sian fianĉiĝon kun la balailknabino.
Se ŝi nun estus proksime al li kaj delikate metus la manon sur lian brakon aŭ donus al li nur amikecan rigardon, ĉu tiam li ne revenus de la malbona vojo de la forpuŝitoj? Se vorto de ŝi igis lin fari tian senesperaĵon, ĉu vorto de ŝi do ne povus haltigi lin?
Ŝi timtremas pro la peko, kiun li faros kontraŭ tiu kompatinda, mizera infano. Ŝi timtremas pro lia peko kontraŭ la kompatinda estaĵo, kiu nun estos logata ami lin, eble nur por la ŝerco de unu tago. Aŭ eble ŝi – kaj ŝi ankoraŭ pli timtremas pro la peko, kiun li faras kontraŭ si mem – ŝi kiel prema ŝarĝo estos ligita al lia vivo kaj por ĉiam forprenos de lia spirito la forton atingi la alton.
Kaj funde la kulpo estas ŝia. Per vorto de kondamno ŝi ĵetis lin sur la malbonan vojon. Ŝi, kiu venis por beni, por mildigi, kial ŝi plektis ankoraŭ unu pikilon en la dornkronon de la pekinto?
Jes, jen ŝi scias, kion ŝi volas fari. Ŝi jungigos la nigrajn ĉevalojn al la sledo kaj flugos trans Löven, enŝtormos en la domon de Ekeby, haltos antaŭ Gösta Berling kaj diros al li, ke ŝi ne malestimas lin, ke ŝi ne sciis, kion ŝi diris, kiam ŝi forpelis lin de sia hejmo … Ne, ion tian ŝi tamen ne povos fari, ŝi hontus kaj ne kuraĝus diri eĉ unu vorton. Ŝi, kiu estas edzino, devas gardi sin. Estiĝus tiom da kalumnio, se ŝi farus ion tian.
Sed se ŝi ne faros tion, kio tiam okazos al li?
Ŝi devas veturi.
Jen ŝi pensas, ke tia veturo ne estas ebla. En tiu ĉi jaro ĉevalo ne plu povas iri trans Löven. La glacio degelas, jam ĝi malfiksiĝis de la bordo. Ĝi kuŝas poreca, fendiĝinta, terura por la okulo. Akvo plaŭdas supren kaj malsupren tra ĝi, kelkloke ĝi kolektiĝis en nigrajn akvejojn, aliloke la glacio estas brile blanka. Plej multe ĝi tamen estas griza, malpura de degelanta neĝo, kaj la vojoj iras kiel longaj, nigraj strioj sur ĝia surfaco.
Kiel ŝi povas pensi pri veturo? La maljuna grafino Märta, ŝia bopatrino, neniam permesus tion. La tutan vesperon ŝi devas sidi apud ŝi en la salono kaj aŭskulti tiujn malnovajn korteghistoriojn, kiuj estas la plezuro de la maljunulino.
Tamen: venas la nokto, kaj ŝia edzo estas for, nun ŝi estas libera.
Veturi ŝi ne povas, servistojn ŝi ne kuraĝas voki, sed ŝia angoro pelas ŝin el ŝia hejmo. Ŝi devas.
Malfacilaj estas la vojoj, kiujn la homoj iras sur la tero: dezertovojoj, marĉovojoj, rokovojoj.
Sed tiu nokta vojo trans degelantan glacion, kun kio mi komparu ĝin? Ĉu ne estas tiu vojo, kiun la malgrandaj florkolektantinoj mem devas iri, malfirma, ondanta, glitiga, la vojo de tiuj, kiuj volas sanigi frapitajn vundojn, de tiuj, kiuj volas rebonigi, la vojo de la malpeza piedo, de la rapida okulo kaj de la kuraĝa, amoplena koro?
Noktomezo pasis, kiam la grafino atingis la bordon de Ekeby. Ŝi falis sur la glacio, ŝi saltis trans larĝajn fendojn, ŝi rapidis trans lokojn, kie supreniĝanta akvo plenigis la piedspurojn, ŝi glitis, ŝi rampis.
Estis por ŝi peza irado. Ŝi ploris. Ŝi malsekiĝis kaj laciĝis, kaj sur la vasta glacio la mallumo, la soleco kaj la malpleneco teruris la pensojn.
Jen fine ĉe Ekeby ŝi devis vadi tra futoprofunda akvo por atingi la bordon. Kaj veninte sur la bordon ŝi havis kuraĝon nur por eksidi sur ŝtono kaj plori pro laco kaj senhelpeco.
Malfacilajn vojojn iras la homidoj, kaj la malgrandaj florkolektantinoj foje trolaciĝis apud sia korbo, ĝuste kiam ili atingis ties vojon, kiun ili volas florŝuti.
Tiu juna, altranga sinjorino tamen estis aminda heroineto.
Tiajn vojojn ŝi ne iris en sia bela hejmlando. Sidante ĉe la rando de tiu timiga, terura lago, malseka, laca, malfeliĉa kiel ŝi estas, ŝi vere rajtas pensi pri la mildaj, florborderitaj vojetoj de sia suda patrolando.
Por ŝi ne estas plu demando pri sudo kaj nordo. Ŝi staras meze en la vivo. Ŝi ne ploras pro hejmsopiro. Ploras la malgranda florkolektantino, la malgranda heroino, pro tio, ke ŝi estas tiel laca, ke ŝi ne povos atingi ties vojon, kiun ŝi volas florŝuti. Ŝi ploras pro tio, ke ŝi kredas, ke ŝi venis tro malfrue.
Tiam homoj venas kurante laŭ la bordo. Ili preterrapidas ŝin sen vidi ŝin, sed ŝi aŭdas iliajn vortojn:
”Se la digo falos, tiam pereos la forĝejo,” unu diras. ”Kaj la muelejo kun la metiejoj, kaj la loĝejoj de la forĝistoj,” aldonas iu alia.
Tiam ŝi ricevas novan kuraĝon, leviĝas kaj sekvas ilin.
* * *
La muelejo kaj forĝejo de Ekeby kuŝis sur mallarĝa terlango, ĉirkaŭ kiu muĝis la Björksjö-rivero. Ĝi torentis malsupren al la terlango, blankvipita en la granda falo supre de ĝi, kaj por protekti la surkonstruitan lokon kontraŭ la akvo kuŝis tiutempe granda ondrompilo antaŭ la terlango. Sed la digo kadukiĝis, kaj la kavaliroj regis. En ilia tempo estis danco sur la uzina tero, sed neniu donis al ŝi tempon por rigardi, kiel la torento, la frosto kaj la tempo prilaboris la malnovan ŝtondigon.
Jen venas la printempa fluo, kaj la digo komencas cedi.
La akvofalo ĉe Ekeby estas granda gnejsŝtuparo, sur kiu la ondoj de la Björknäs-rivero kuregas malsupren. La rapido estas kapturna, ili saltfalas kaj kunpuŝiĝas. Ili kolere levas sin kaj ŝprucigas ŝaŭmon unu sur la alian, ree falas kontraŭ ŝtonon, kontraŭ trunkon, kaj jen ree leviĝas por denove fali, ree kaj ree dum ŝaŭmado, siblado, hurlado.
Kaj jen tiuj sovaĝaj, ekscititaj ondoj, ebriaj pro printempa aero, senprudentaj pro la novgajnita libero, atakas la malnovan ŝtonmuron. Ŝirante kaj siblante ili venas, ŝtormas alten al ĝi kaj poste retiras sin, kvazaŭ ili puŝus siajn blankbuklajn kapojn. Estas militatako, same taŭga kiel iu ajn, ili prenas grandajn glacipecojn kiel ŝirmtegmentojn, ili prenas trunkojn kiel murrompilojn, ili premlevas, ili disigas, muĝas kontraŭ tiun kompatindan muron, ĝis subite ŝajnas, kvazaŭ iu krius al ili atenton. Tiam ili ree kuras, kaj ilin sekvas granda ŝtono, kiu malfiksiĝis de la digo kaj brue falas en la torenton.
Ŝajnas, ke tio konsternas ilin, ili staras senmovaj, ili jubilas, ili interkonsiliĝas … kaj jen ree al atako! Ree ili estas tie kun trunkoj kaj glacipecoj, malobeemaj, senkompataj, sovaĝaj, frenezaj pro detruemo.
”Se la digo nur estus for!” la ondoj diras, ”se la digo nur estus for, tiam venus la vico de la forĝejo kaj la muelejo.
Nun estas la tago de libero … for homoj kaj homaj faritaĵoj!
Ili fulgigis nin per karbo, polvkovris nin per faruno, metis laborjugon sur nin kiel sur bovojn, igis nin rondiri, enfermis nin, haltigis nin per digpordoj, devigis nin movi la pezajn radojn, porti la malgraciajn trunkojn. Sed nun ni regajnos la liberon.
Venis la tago de libero! Aŭdu tion, ondoj supre en la lago Bjorksjön, aŭdu tion, fratoj kaj fratinoj en marĉoj kaj torfejoj, en montrivereto kaj arbara rivero! Venu, venu! Saltu en la Bjorksjö-riveron, venu kun novaj fortoj, muĝegantaj, siblantaj, pretaj rompi centjaran subpremon, venu! Falos la fortikaĵo de tiraneco. Morton al Ekeby!”
Kaj ili venas – ondo post ondo malsuprensaltas la falon por puŝi sian kapon kontraŭ la digmuron, por doni sian helpon al la granda laboro. Ebriaj pro la novgajnita libero de la printempo, multnombraj, unuanimaj ili venas kaj malfiksas ŝtonon post ŝtono, terpecon post terpeco de la cedetanta ondrompilo.
Sed kial la homoj sen kontraŭstaro lasas la sovaĝajn ondojn furiozi? Ĉu Ekeby estas mortinta?
Ne, homoj troviĝas tie, konfuzita, senkonsila, senhelpa aro da homoj. Malhela estas la nokto, ili ne vidas unu la alian, ne vidas sian propran vojon. Fortege muĝas la akvofalo, terura estas la bruego de rompiĝanta glacio kaj alpuŝantaj trunkoj, ili ne aŭdas sian propran voĉon. La sovaĝa deliro, kiu regas la muĝantajn ondojn, plenigas ankaŭ la cerbojn de la homoj, restas ĉe ili neniu penso, neniom da prudento.
Sonoras la uzinsonorilo. ”Aŭdu tiu, kiu havas orelojn! Ni ĉe la forĝejo de Ekeby estas pereantaj. La rivero atakas nin. La digo tremas, la forĝejo estas en danĝero, la muelejo estas en danĝero kaj niaj propraj mizeraj loĝejoj, amataj malgraŭ sia malalteco.”
La ondoj eble kredas, ke la sonorado vokas iliajn amikojn, ĉar neniu homo montras sin. Sed en arbaroj kaj marĉoj ekregas urĝo. ”Sendu helpantojn, sendu helpantojn!” la sonorilo vokas. ”Post centjara sklaveco ni fine liberigis nin. Venu, venu!” muĝas la ondoj. La brueganta akvoamaso kaj la tonanta uzinsonorilo kantas la mortkanton pri la tutaj gloro kaj brilo de Ekeby.
Kaj dume sendito post sendito iras al la granddomo por venigi la kavalirojn.
Ĉu ili estas en humoro pensi pri la forĝejo kaj muelejo? La cent gastoj estas kolektitaj en la grandaj salonoj de Ekeby. La balailknabino atendas en la kuirejo. Venis la streĉa momento de surprizo. La ĉampano perlas en la glasoj. Julius leviĝas por fari la festparolon. Ĉiuj maljunaj aventuruloj de Ekeby ĝojas pro la ŝtoniga surprizo, kiu ekregos la ĉeestantojn.
Sur la glacio de Löven iras la juna grafino Dohna teruran, vivodanĝeran vojon por flustri vorton de averto al Gösta Berling.
Ĉe la akvofalo la ondoj kure atakas la gloron kaj potencon de Ekeby, sed en la vastaj salonoj regas nur ĝojo kaj streĉita atendo, la vakskandeloj radias, kaj la vino fluas. Endome neniu pensas pri tio, kio okazas ekstere en la malluma, ŝtorma printemponokto.
Ĝuste nun venas la momento. Gösta leviĝas kaj eliras por envenigi la fianĉinon. Li devas iri tra la vestiblo, kaj ties grandaj pordoj staras tute malfermitaj. Li haltas, li elrigardas en la karbonigran nokton … Kaj li aŭdas, li aŭdas.
Li aŭdas la sonorilon sonori, la torenton muĝi. Li aŭdas la bruegon de rompiĝanta glacio, la tumulton de alpuŝantaj trunkoj, la muĝan, mokan, venkojubilan liberkanton de la ribelaj ondoj.
Tiam li elkuras en la nokton, forgesante ĉion. Ili povas stari tie interne kun levitaj glasoj kaj atendi ĝis la lasta tago de la mondo; nun ili ne interesas lin plu. La fianĉino povas atendi, la parolo de sinjoro Julius povas morti sur liaj lipoj. La ringoj ne estos interŝanĝataj en tiu ĉi nokto, konsterno ne ekregos la brilan ĉeestantaron.
Nun ve al vi, ribelaj ondoj, nun vere vi devos batale gajni vian liberon! Jen Gösta Berling venis al la akvofalo, la homoj ekhavis gvidanton, kuraĝo ekbrilas en teruritaj koroj, defendantoj suriras la murojn, jen komenciĝas grandega batalo.
Aŭdu, kiel li krias al la homoj! Li ordonas, li agigas ĉiujn.
”Lumon ni devas havi, lumon antaŭ ĉio, tie ĉi ne sufiĉas la kornlanterno de la muelisto. Jen tiuj branĉamasoj, portu ilin sur la deklivon kaj bruligu ilin! Tio estas laboro por virinoj kaj infanoj. Nur rapide, metu grandan flamantan branĉostakon kaj bruligu ĝin! Ĝi lumos por nia laboro, ĝi estos vaste videbla kaj alvokos helpantojn. Kaj neniam lasu ĝin estingiĝi! Alportu pajlon, branĉojn, lasu klarajn flamojn leviĝi al la ĉielo!
Jen, jen, vi plenkreskaj viroj, estas laboro por vi! Tie ĉi estas trunkoj, tabulegoj, faru defendan digon, kiun ni povos malsuprenigi antaŭ la rompiĝanta muro. Rapide, rapide al laboro, faru ĝin fortika kaj firma! Pretigu ŝtonojn kaj sablosakojn, per kiuj ni malsuprenigos ĝin! Rapide, svingu viajn hakilojn, sonigu la martelojn, igu la borilon mordi la lignon, igu la segilon grinci en la sekaj tabulegoj!
Kaj kie estas la buboj? Tien ĉi, tien ĉi, sovaĝaj sentaŭguloj!
Havigu stangojn, havigu hokstangojn kaj venu tien ĉi meze en la bataltumulton! Sur la digon, buboj, inter ondojn, kiuj ŝaŭmas, siblas kaj ŝprucigas sur nin blankan saŭmon! Kontraŭstaru, malfortigu, rebatu tiujn atakojn, pro kiuj la muroj fendiĝas! Forpuŝu trunkojn kaj glacipecojn, ekkuŝu, se io alia ne helpas, kaj tenu per viaj manoj la malfiksiĝantajn ŝtonojn!
Ekmordu ilin, kaptu ilin per ungoj el fero! Batalu buboj, sentaŭguloj, aŭdaculoj! Tien ĉi sur la muron! Ni batalos pri ĉiu colo da tero!”
Gösta prenas lokon plej ekstere sur la digo kaj staras tie surŝprucita de ŝaŭmo, la tero tremas sub li, la ondoj bruegas kaj furiozas, sed lia sovaĝa koro ĝojas pro la danĝero, la maltrankvilo, la batalo. Li ridas, li diras gajajn spritaĵojn al la buboj ĉirkaŭ si sur la digo, neniam li havis pli gajan nokton.
La savlaboro rapide progresas, la fajroj flamas, bruas la hakiloj de la ĉarpentistoj, kaj la digo staras.
Ankaŭ la aliaj kavaliroj kaj la cent gastoj venis al la akvofalo.
Homoj alkuras de proksime kaj malproksime, ĉiuj laboras: ĉe la fajroj, ĉe la defenda digo, ĉe la sablosakoj, sur la cedetanta, tremanta ŝtondigo.
Jen, la ĉarpentistoj pretigis la defendan digon, oni malsuprenigos ĝin antaŭ la ŝanceliĝanta ondrompilo. Tenu ŝtonojn kaj sablosakojn pretaj, hokstangojn kaj ŝnuregojn, por ke ĝi ne forŝiriĝu, por ke la venko apartenu al la homoj kaj la subigitaj ondoj reiru al sklavlaboro!
Jen okazas, ĝuste antaŭ la decida momento, ke Gösta ekvidas virinon, kiu sidas sur ŝtono apud la riverbordo. La flamoj de la branĉofajro prilumas ŝin, kiam ŝi sidas rigardante la ondojn. Li ne povis vidi ŝin klare kaj bone tra nebulaĵo kaj ŝaŭmo, sed liaj rigardoj senĉese estas tirataj al ŝi. Ree kaj ree li devas rigardi ŝin. Li sentas, kvazaŭ tiu virino havus iun certan komunikon ĝuste por li.
Inter tiuj centoj da homoj, kiuj laboras kaj estas okupitaj sur la riverbordo, ŝi estas la sola, kiu sidas senmova, kaj al ŝi liaj rigardoj devas senĉese turni sin, li vidas nur ŝin.
Ŝi sidas tiel proksime al la akvo, ke la ondoj tuŝas ŝiajn piedojn kaj la ŝaŭmo aspergiĝas sur ŝin. Certe ŝi estas gutante malseka. Ŝi estas malhele vestita, kun nigra ŝalo sur la kapo, ŝi sidas kaŭre, apogante la mentonon sur la manoj, kaj senĉese rigardas al li sur la ondrompilo. Li sentas, kiel tiuj fikse rigardantaj okuloj tiras kaj logas, kvankam li ne povas distingi eĉ sian vizaĝon, li pensas nur pri tiu virino, kiu sidas ĉe la rando de la blankaj ondoj.
”Estas la nimfo de Löven, kiu supreniris en la riveron por logi min en pereon,” li pensas. ”Ŝi sidas tie kaj logas kaj logas, mi devas forpeli ŝin.”
Ĉiuj tiuj ondoj kun blankaj kapoj ŝajnas al li kiel la militistaro de la nigra virino. Estas ŝi, kiu instigas ilin, ŝi kiu gvidas ilin kontraŭ lin por atako.
”Vere mi devas forpeli ŝin,” li diras.
Li prenas hokstangon, kuras sur la bordon kaj rapidas al la virino.
Li forlasas sian lokon sur la ekstremo de la ondrompilo por forpeli la lagnimfon. En tiu momento de ekscito ŝajnas al li, kvazaŭ la malbonaj fortoj de la profundo batalas kontraŭ li.
Li ne sciis, kion li pensas, kion li kredas, sed li devis forpeli la nigrulinon de la ŝtono sur la rando de la rivero.
Ho, Gösta, kial via loko estas malplena en la decida momento?
Jen ili venas kun la defenda digo, longa vico da viroj prenas lokon sur la ondrompilo. Ili havas ŝnuregojn, ŝtonojn kaj sablosakojn pretaj por pezigi ĝin, reteni ĝin, ili staras pretaj, ili atendas, aŭskultas. Kie estas la ordonanto? Ĉu ne aŭdiĝas la voĉo, kiu devas ordoni kaj ordigi?
Ne, Gösta Berling ĉasas la lagnimfon, lia voĉo ne estas aŭdebla, liaj ordonoj gvidas neniun.
Tiam oni devas malsuprenigi la defendan digon sen li. La ondoj forpuŝiĝas, ĝi falas en la profundon kaj ŝtonoj kaj sablosakoj sekvas ĝin. Sed kiel la laboro plenumiĝis sen la gvidanto?
Neniu priatento, neniu ordo. La ondoj ree alkuras, kun renovigita furiozo ili atakas tiun novan baron, ili komencas forruli la sablosakojn, disŝiras la ŝnuregojn, malfiksas la ŝtonojn. Kaj ili sukcesas, ili sukcesas! Mokante, jubilante ili levas la tutan digon sur fortaj ŝultroj, tiras kaj ŝiras ĝin, kaj jen ili ekregas ĝin. Forigu la aĉan defendaĵon, ĝi iru malsupren en Löven! Raj jen ree antaŭen kontraŭ la ŝanceliĝantan, senhelpan ŝtondigon.
Sed Gösta Berling ĉasas la lagnimfon. Ŝi vidis lin, kiam li venis kontraŭ ŝin, svingante hokstangon. Ŝi ektimis. Ŝajnas, kvazaŭ ŝi volus ĵeti sin en la akvon, sed ŝi retenas sin kaj kuras for de la bordo.
”Lagnimfo!” Gösta krias kaj svingas la hokstangon super ŝi.
Ŝi rapidas inter la alnetojn, implikiĝas en la densajn branĉetojn kaj haltas.
Tiam Gösta ĵetas la hokstangon, aliras kaj metas sian manon sur ŝian ŝultron.
”Vi promenas malfrue en tiu ĉi nokto, grafino Elisabet,” li diras.
”Lasu min, sinjoro Berling, lasu min iri hejmen!”
Li tuj obeas kaj forturnas sin de ŝi.
Sed ĉar ŝi estas ne nur altranga sinjorino sed esence bona virineto, kiu ne povas elteni la penson, ke ŝi malesperigis iun, ĉar ŝi estas malgranda florkolektantino, kiu ĉiam havas sufiĉe da rozoj en sia korbo por ornami la plej solecan vojon, ŝi tuj pentas, postiras lin kaj prenas lian manon.
”Mi venis,” ŝi diras balbute, ”mi venis por … Ho, sinjoro Berling, vi ja ne faris tion? Diru, ke vi ne faris tion! Mi tiel ektimis, kiam vi postkuris min, sed ĝuste vin mi volis renkonti.
Mi volis peti vin, ke vi ne pensu pri tio, kion mi diris lastfoje, kaj ke vi venu al mi kiel ordinare.”
”Kiel vi venis tien ĉi, grafino?”
Ŝi ridas nervoze. ”Mi ja sciis, ke mi venos tro malfrue, sed mi ne volis diri al iu, ke mi iros. Kaj cetere, vi komprenas, oni ne povas veturi plu trans la lagon.”
”Ĉu vi piediris trans la lagon?”
”Jes ja, sed, sinjoro Berling, jen diru al mi tion! Ĉu vi fianĉi ĝis? Vi komprenas: mi tiel volus, ke vi ne estus farinta tion.
Estas tiel maljuste, vi vidas, kaj mi sentis, kvazaŭ la tuta kulpo estus mia. Vi ne devus tiom atenti pri vorto de mi. Mi estas fremdulino, kiu ne konas la kutimon de la lando. Estas tiel solece en Borg, kiam vi ne venas tien plu, sinjoro Berling.”
Ŝajnas al Gösta Berling, kiam li staras inter la malsekaj alnetoj sur la marĉeca tero, kvazaŭ iu ĵetus sur lin tutajn plenbrakojn da rozoj. Li vadas en rozoj ĝisgenue, ili lumas en la mallumo antaŭ liaj okuloj, avide li enspiras ilian odoron.
”Ĉu vi faris tion?” ŝi ripetas.
Li devas decidi respondi al ŝi por ĉesigi ŝian angoron, kvankam li sentas tiel grandan ĝojon pro ĝi. Ho, kiel varme fariĝas en lia interno kaj kiel hele, kiam li pensas pri la vojo, kiun ŝi iris, pri tio, kiel malseka ŝi estas, kiel trafrostinta, kiel ŝi certe angoras, kiel plorplene sonas ŝia voĉo!
”Ne,” li diras, ”mi ne fianĉiĝis.”
Tiam ŝi ankoraŭfoje kaptas lian manon kaj karesas ĝin. ”Mi tiel ĝojas, tiel ĝojas,” ŝi diras, kaj ŝia brusto, kiun angoro kunpremis, skuiĝas de plorsingultoj.
Jen estas sufiĉe da floroj sur la vojo de la poeto. Ĉio malluma, malbona, malama fordegelas el lia koro.
”Kiel bona vi estas, kiel bona vi estas,” li diras. Tuj supre de ili la ondoj iras atake al la tutaj gloro kaj brilo de Ekeby. La homoj ne havas gvidanton plu, neniu verŝas kuraĝon kaj esperon en iliajn korojn, jen falas la ondrompilo, la ondoj kunpuŝigas super ĝi, kaj venkocertaj ili kuregas al la terlango, kie staras la muelejo kaj la forĝejo. Neniu laboras plu por kontraŭstari la ondojn, ĉiu pensas nur pri tio: savi siajn vivon kaj meblaron.
Por la du junaj homoj ŝajnas tute nature, ke Gösta akompanos la grafinon hejmen. Li ja ne povas lasi ŝin sola en la malluma nokto, ne lasi ŝin ankoraŭfoje iri sola trans la degelantan glacion. Ili ne pensas eĉ pri tio, ke li estas bezonata ĉe la forĝejo, ili tiel feliĉas pro tio, ke ili ree estas geamikoj.
Estas tre facile kredi, ke tiuj junaj homoj sentas varman amon unu por la alia, sed kiu povas certe scii tion? En rompitaj kaj disaj splitoj la radia aventuro de ilia vivo atingis min.
Mi ja scias nenion, preskaŭ nenion pri tio, kio loĝis plej interne en iliaj animoj. Kion mi povas diri pri la motivo de iliaj agoj? Mi scias nur tion, ke en tiu nokto juna, bela virino riskis sian vivon, sian honoron, sian reputacion, sian sanon por rekonduki kompatindan aĉulon sur ĝustajn vojojn. Mi scias nur tion, ke Gösta Berling en tiu nokto lasis fali la potencon kaj gloron de la amata bieno por akompani ŝin, kiu por li venkis timon pro morto, timon pro honto, timon pro puno.
Ofte mi pense akompanis ilin trans la glacion en tiu terura nokto, kiu por ili tamen havis tiel bonan finon. Mi ne kredas, ke en iliaj animoj ekzistas io kaŝita kaj malpermesita, kion ili devas subpremi ĝuste tiam, kiam ili iras trans la glacion, gajaj kaj babilante pri ĉio, kio okazis dum tiu tempo de disiĝo.
Li ree estas ŝia sklavo, ŝia paĝio, kiu genuas antaŭ ŝiaj piedoj, kaj ŝi estas lia sinjorino.
Ili estas nur feliĉaj, nur feliĉaj. Neniu el ili diras eĉ unu vorton, kiu povus signifi amon.
Ridante ili plaŭdiras tra la bordakvo. Ili ridas, kiam ili trovas la vojon, kiam ili perdas ĝin, kiam ili glitas, kiam ili falas, kiam ili relevas sin, ĉiam ili ridas.
Ree la benita vivo estas gaja ludo, kaj ili estas infanoj, kiuj estis malĝentilaj kaj kverelis. Ho, kiel agrable estas repaciĝi kaj denove komenci la ludon!
La onidiro vagis. Fine la rakonto pri la promeno de la grafino venis al Anna Stjärnhök.
”Jen mi vidas,” ŝi diris, ”ke Dio havas ne nur unu kordon por sia arko. Mi ripozigu mian koron kaj restu, kie mi estas bezonata. Li povas sen mia helpo fari viron el Gösta Berling.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.