La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GÖSTA BERLING

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II. La almozulo

En malvarma decembrotago almozulo supreniris sur la deklivoj de Broby. Li estis vestita per plej aĉaj ĉifonoj, kaj la ŝuoj estis tiel eluzitaj, ke la malvarma neĝo malsekigis liajn piedojn.

Löven estas longa, mallarĝa lago en Vermlando, kiu kelkloke estas kunpremita en longajn, mallarĝajn akvokolojn. Norde de ĝi etendas sin al la finnaj[5] arbaroj, sude ĝis la proksimo de Venern. Pluraj paroĥoj kuŝas sur ĝiaj bordoj, sed Bro estas la plej granda kaj riĉa. Ĝi okupas grandan parton de la bordoj kaj sur la orienta flanko kaj sur la okcidenta, sed okcidente kuŝas la plej grandaj bienoj, tiaj kiel Ekeby kaj Björne, vaste famaj pro riĉo kaj beleco, kaj la granda vilaĝo Broby kun gastejo, juĝejo, prokurora loĝejo, pastrodomo kaj foirejo.

Broby kuŝas sur kruta deklivo. La almozulo jam preteriris la gastejon, kiu kuŝas ĉe la piedo de la deklivo, kaj penadis supren al la pastrodomo, kiu kuŝas plej supre.

Antaŭ li sur la deklivo iris malgranda knabino, kiu tiris sledeton kun farunsako. La almozulo atingis la knabinon kaj komencis paroli kun ŝi.

”Malgranda ĉevalo antaŭ granda ŝarĝo!” li diris.

La infano turnis sin kaj rigardis lin. Estis dek du jara etulino kun esploraj, akraj okuloj kaj kunpremita buŝo.

”Dio donu, ke la ĉevalo estu malpli granda kaj la ŝarĝo pli granda, tiam pli longe sufiĉus,” la knabino respondis.

”Vi do trenas hejmen vian propran furaĝon?”

”Dio scias, ke jes. Kvankam malgranda mi devas mem havigi mian nutraĵon.”

La almozulo prenis la sledfostojn por ŝovi.

La knabino turnis sin kaj rigardis lin.

”Ne kredu, ke vi ricevos ion pro tio,” ŝi diris.

La almozulo ekridis.

”Ŝajnas, ke vi estas la filino de la pastro en Broby.”

”Ĝuste, mi estas. Pli malriĉan patron multaj havas, neniu pli malbonan. Estas tute vere, kvankam estas hontinde, ke lia propra infano devas diri tion.”

”Laŭdire li estas avara kaj malafabla, via patro?”

”Avara li estas, malafabla li estas, sed lia filino fariĝos ankoraŭ pli terura, se ŝi vivos, diras la homoj.”

”Ŝajnas, ke la homoj pravas. Mi ŝatus scii, kie vi ricevis tiun ĉi farunsakon.”

”Ne povas esti tre danĝere rakonti tion por vi. Matene mi prenis grenon en la grenprovizejo de patro, kaj nun mi venas de la muelejo.”

”Ĉu li ne vidos vin, kiam vi venos hejmen kun ĝi?”

”Ŝajne vi tro frue forlasis la majstron. Komprenu, patro veturis pro ofico.”

”Iu alveturas malantaŭ ni sur la deklivo. Mi aŭdas, kiel grincas sub la sledglitiloj. Ho, se estas li, kiu venas!”

La knabino aŭskultis kaj rigardis kaj poste komencis plorkrii.

”Estas patro,” ŝi plorsingultis. ”Li mortbatos min. Li mortbatos min.”

”Nu, nun bonaj konsiloj estas valoraj kaj rapidaj konsiloj pli bonaj ol arĝento kaj oro,” la almozulo diris.

”Jen,” la infano diris, ”vi povas helpi min. Prenu la ŝnuron kaj tiru la sledeton, tiam patro kredos, ke ĝi estas via.”

”Kion mi poste faru pri ĝi?” la almozulo demandis kaj metis la ŝnuron sur la ŝultron.

”Tiru ĝin komence kien vi volas, sed venu kun ĝi al la pastrodomo, kiam estos mallume! Mi ne lasos vin forkuri. Vi venu kun la sako kaj la sledeto, vi komprenas!”

”Mi provos.”

”Malfeliĉo al vi, se vi ne venos!” la knabino kriis kaj forkuris de li, rapidante hejmen antaŭ la patro.

Kun peza koro la almozulo turnis la sledeton kaj ŝovis ĝin malsupren al la gastejo.

Tiu kompatindulo havis revon, kiam li iris en la neĝo kun duone nudaj piedoj. Li pensis pri la grandaj arbaroj norde de Löven, la grandaj finnaj arbaroj.

Tie ĉi en Bro, kie li nun iris laŭ la akvokolo, kiu kunligas Supran Löven kun la Malsupra, en tiuj famaj regionoj de riĉo kaj ĝojo, kie grandbieno kuŝas apud grandbieno, uzino apud uzino, tie ĉi ĉiu vojo estis por li tro peza, ĉiu ĉambro tro mallar ĝa, ĉiu kuŝejo tro malmola. Tie ĉi li korŝire sopiris al la paco de la grandaj, eternaj arbaroj.

Li aŭdis draŝilojn bati en ĉiu draŝejo, kvazaŭ troviĝus greno senfine. Trunkoŝarĝoj kaj karbosledoj senĉese venis el la neelĉerpeblaj arbaroj. Senfinaj karavanoj kun ferŝtonaj ŝarĝoj veturis sur la vojoj en profundaj sulkoj, kiujn fosis centoj da antaŭveturintoj. Tie ĉi li vidis sledojn, plenajn de homoj, rapidi inter la bienoj, kaj ŝajnis al li, ke la ĝojo tenas la kondukrimenojn kaj belo kaj amo staras malantaŭe sur la glitiloj. Ho, kiel la vaganta kompatindulo sopiris al la paco de la grandaj, eternaj arbaroj!

Tie, kie la arboj levas sin rektaj kaj kolonsimilaj el la ebena tero, kie la neĝo kuŝas en pezaj tavoloj sur la senmovaj branĉoj, kie la vento estas senpotenca kaj nur tre kviete ludas inter la pingloj de la arbosuproj, tie li volus vagi pli kaj pli malproksimen, ĝis fine forto mankus al li kaj li falus sub la grandaj arboj, mortanta pro malsato kaj frosto.

Li sopiris al la granda, susuranta tombo norde de Löven, kie venkos lin la fortoj de neniigo, kie malsato, frosto, laco kaj brando fine sukcesos detrui tiun kompatindan korpon, kiu povis ĉion elteni.

Li venis al la gastejo kaj volis atendi tie ĝis la vespero. Li iris en la trinkejon kaj sidis en inerta ripozo sur la benko apud la pordo, revante pri la eternaj arbaroj.

La mastrino kompatis lin kaj donis al li glason da brando.

Ŝi donis eĉ du al li, ĉar li tiel insiste petis.

Sed pli ŝi ne volis doni al li, kaj la almozulo plene malesperi ĝis. Li devis trinki pli de tiu forta, dolĉa brando. Li devis ankoraŭfoje senti la koron danci en la korpo kaj la pensojn flami dum la ebrio. Ho, tiu dolĉa grenvino! La suno de la somero, la birdokantoj de la somero, la odoroj kaj la beleco de la somero naĝis en ĝia blanka ondo. Ankoraŭfoje, antaŭ ol malaperi en nokto kaj mallumo, li volis trinki sunon kaj feliĉon.

Jen li interŝanĝis unue la farunon, poste la sakon kaj fine la sledeton kontraŭ brando. Tiu donis al li bonan ebrion, kaj li fordormis grandan parton de la posttagmezo sur benko en la drinkejo.

Kiam li vekiĝis, li komprenis, ke nun restas nur unu farota afero. Ĉar la aĉa korpo plene regas lian animon, ĉar li povis fordrinki tion, kion infano konfidis al li, ĉar li estas hontigo por la tero, li devas liberigi tiun de la aĉega ŝarĝo. Li devas redoni la liberecon al sia animo, lasi ĝin iri al Dio.

Li kuŝis sur la benko en la trinkejo kaj kondamnis sin mem:

”Gösta Berling, eksigita pastro, akuzita pro tio, ke li fordrinkis la farunon de malsata infano, estas kondamnita al morto. Kiu morto? La morto en la neĝamasoj.”

Li prenis sian ĉapon kaj ŝanceliĝe iris eksteren. Li estis nek plene maldorma nek tute malebria. Li ploris pro kompato por si mem, por sia kompatinda makulita animo, al kiu li devis doni liberecon.

Li ne iris longe kaj ne forlasis la vojon. Tuj apud la vojrando kuŝis alta neĝamaso. Tie li ĵetis sin teren por morti. Li fermis la okulojn kaj provis dormi.

Neniu scias, kiel longe li kuŝis tiel, sed estis vivo en li ankoraŭ, kiam la filino de la pastro en Broby alkuris sur la vojo kun lanterno en la mano kaj trovis lin en la neĝamaso apud la vojrando. Dum horoj ŝi staris atendante lin. Nun ŝi malsuprenkuris la deklivojn por serĉi lin.

Ŝi tuj rekonis lin, kaj jen ŝi komencis skui lin kaj krii per sia tuta forto por veki lin.

Ŝi devis ekscii, kien li metis ŝian farunsakon.

Ŝi devis revoki lin al la vivo por almenaŭ tiom da tempo, ke li povos diri al ŝi, kio fariĝis el ŝiaj sledeto kaj farunsako. Patro mortbatus ŝin, se li ekscius, ke ŝi perdis lian sledeton. Ŝi mordis la fingrojn de la almozulo kaj gratis lian vizaĝon, kaj samtempe ŝi kriis kiel dronanto.

Iu alveturis sur la ŝoseo.

”Pro la diablo, kiu krias?” demandis ordontona voĉo.

”Mi volas ekscii, kien tiu ĉi viro metis miajn farunsakon kaj sledeton,” la infano plorsingultis kaj per pugnigitaj manoj martelis la bruston de la almozulo.

”Ĉu estas frostiĝinto, kiun vi tiel traktas? For, arbarkatino!”

La veturanto estis alta, fortika virino. Ŝi iris el la sledo kaj venis al la neĝamaso. La knabinon ŝi prenis je la nuko kaj ĵetis ŝin sur la vojon. Poste ŝi klinis sin, ŝovis la brakojn sub la korpon de la almozulo kaj levis lin. Post tio ŝi portis lin al la sledo kaj kuŝigis lin en ĝi.

”Kuniru en la gastejon, arbarkatino,” ŝi kriis al la filino de la pastro,” por ke ni aŭdu, kion vi scias pri tiu ĉi afero.”

* * *

Unu horon poste la almozulo sidis sur seĝo apud la pordo en la plej bona ĉambro de la gastejo, kaj antaŭ li staris la aplomba sinjorino, kiu savis lin el la neĝo.

Tia, kia Gösta Berling nun vidis ŝin, veturante hejmen de karbotransportado en la arbaroj, kun fulgaj manoj kaj argila pipo en la buŝo, vestita per mallonga, sensubŝtofa ŝafpelto kaj strikolora, hejmteksita lanjupo, kun krudaj ŝuoj sur la piedoj kaj tranĉilingo ĉe la brusto, kun grizaj haroj, starantaj supren super maljuna, bela vizaĝo, tia ŝi milfoje aperis al li en la priskriboj, kaj li komprenis, ke li renkontis la faman majorinon de Ekeby.

Ŝi estis la plej potenca virino en Vermlando, estrino de sep uzinoj, ordonanta kaj obeata; kaj li estis nur kompatinda, mortkondamnita homo, senigita je ĉio, scianta, ke ĉiu vojo estas por li tro peza, ĉiu ĉambro tro mallarĝa. Lia korpo tremis pro teruro, dum ŝi rigardis lin.

Ŝi staris silenta kaj rigardis la homan aĉaĵon antaŭ si, la ruĝajn ŝvelintajn manojn, la maldikan figuron kaj la mirindan kapon, kiu eĉ en degenero kaj malprizorgo brilis per sovaĝa beleco.

”Vi estas Gösta Berling, la freneza pastro?” ŝi diris demande.

La almozulo sidis senmova.

”Mi, mi estas la majorino de Ekeby.”

Tremo trakuris la tutan korpon de la almozulo. Li faldis siajn manojn kaj levis la okulojn kun sopira rigardo. Kion ŝi faros al li? Ĉu ŝi devigos lin vivi? Li timis ŝian forton. Kaj tamen li estis tiel proksima al la paco de la eternaj arbaroj.

Ŝi komencis la batalon dirante, ke la filino de la pastro rericevis siajn sledeton kaj farunsakon, kaj ke ŝi, la majorino, havas por li rifuĝejon same kiel por multaj aliaj senhejmaj kompatinduloj en la kavalira flankdomo en Ekeby. Ŝi proponis al li vivon de ludo kaj ĝojo, sed li respondis, ke li devas morti.

Tiam ŝi frapis la tablon per la pugno kaj tute klare diris sian penson.

”Aha, vi volas morti, aha, tion vi volas! Mi ne tre mirus pri tio, se estus tiel, ke vi vivus. Jen, kia maldika korpo, kiaj senfortaj membroj kaj senbrilaj okuloj, kaj vi opinias, ke restas io por mortigi! Ĉu vi kredas, ke oni nepre devas kuŝi rigida kaj malvarma sub najlita ĉerkokovrilo por esti mortinta? Ĉu vi ne kredas, ke mi vidas, kiel mortinta vi estas, Gösta Berling?

Mi vidas, ke via kapo estas kranio, kaj ŝajnas al mi, ke la vermoj rampas el viaj okulkavoj. Ĉu vi ne sentas, ke la buŝo estas plena de polvo? Ĉu vi ne aŭdas, kiel la ostoj tintas, kiam vi movas vin?

Vi dronigis vin en brando, Gösta Berling, kaj mortinta vi estas.

Kio movas sin ĉe vi, estas nur ostoj de mortinto, kaj vi ne volas permesi al ili vivi, se vi volas nomi tion vivo. Estas, kvazaŭ vi envius al mortinto dancon sur la tomboj en la stela lumo.

Ĉu vi hontas pro la eksigo, ĉar vi volas morti? Estus pli honore, se vi uzus vian kapablon kaj farus ian utilon sur la tero, tion mi diras al vi. Kial vi ne tuj venis al mi, mi estus povinta ordigi ĉion por vi? Nu, nun vi verŝajne atendas grandan honoron de tio, ke oni mortvestos vin kaj kuŝigos vin sur segaĵon kaj nomos vin bela kadavro?”

La almozulo sidis trankvila, preskaŭ ridetanta, dum ŝiaj koleraj vortoj tondris. Neniu danĝero, li dume ĝojegis, neniu danĝero! La eternaj arbaroj atendas, kaj ŝi ne havas potencon forturni vian animon de tie.

Sed la majorino silentis kaj kelkfoje iris tien kaj reen en la ĉambro. Poste ŝi prenis lokon ĉe la kameno, metis la piedojn sur la fajroplaton kaj apogis la kubutojn sur la genuoj.

”Mil diabloj!” ŝi diris, kaj ridetis por si mem. ”Tio, kion mi diras, estas pli vera, ol mi mem rimarkas. Ĉu vi ne kredas, Gösta Berling, ke plej multaj homoj en tiu ĉi mondo estas mortintaj aŭ duone mortintaj? Ĉu vi kredas, ke mi vivas? Ho ne! Ho ne!

Jes, rigardu min, se vi volas! Mi estas la majorino de Ekeby, certe la plej potenca sinjorino en Vermlando. Se mi signas per unu fingro, la guberniestro kuras, se mi signas per du, la episkopo kuras, kaj se mi signas per tri, la konsistorio kaj la urbkonsilantoj kaj ĉiuj uzinestroj en Vermlando dancos polskon[6] sur la placo de Karlstad. Mil diabloj, knabo, mi diras al vi, ke mi estas nur vestita kadavro. Dio scias, kiel malmulte da vivo estas en mi.”

La almozulo klinis sin antaŭen sur la seĝo kaj aŭskultis kun streĉitaj sensoj. La maljuna majorino sidis kaj balanciĝis antaŭ la fajro. Ŝi ne rigardis lin, dum ŝi parolis.

”Ĉu vi ne kredas, se mi estus vivanta homo kaj vidus vin sidi tie, aĉa kaj priplorinda kaj kun pensoj pri sinmortigo en la kapo, ĉu vi ne kredas, ke mi forprenus ilin de vi en unu momento? Tiam mi havus larmojn por vi kaj petojn, kiuj tute renversus vin, kaj mi savus vian animon, sed nun mi estas mortinta.

Ĉu vi aŭdis, ke mi iam estis la bela Margareta Celsing? Ne estis hieraŭ, sed ankoraŭ multaj maljunaj okuloj povas ruĝiĝi de ploro pro ŝi. Kial Margareta Celsing estas mortinta kaj Margareta Samzelius vivanta, kial la majorino de Ekeby vivas, diru, Gösta Berling?

Ĉu vi scias, kia estis Margareta Celsing? Ŝi estis svelta kaj delikata, timida kaj senkulpa, Gösta Berling. Ŝi estis tia, sur kies tombo la anĝeloj ploras.

Ŝi sciis pri nenia malbono, neniu malĝojigis ŝin, ŝi estis bona al ĉiuj. Kaj bela ŝi estis, vere bela.

Estis belstatura viro, li nomiĝis Altringer. Dio scias, kiel okazis, ke li iris sur vojoj norde en la sovaĝejoj de Elvdalen, kie ŝiaj gepatroj havis sian uzinon. Margareta Celsing vidis lin; li estis belega, brila viro, kaj li amis ŝin.

Sed li estis malriĉa, kaj ili interkonsentis atendi unu la alian dum kvin jaroj, kiel en la kanto.

Kiam tri jaroj pasis, venis alia svatanto. Li estis malbela kaj malagrabla, sed ŝiaj gepatroj kredis, ke li estas riĉa, kaj per tento kaj devigo, per batoj kaj krudaj vortoj ili devigis Margaretan Celsing edziniĝi kun li. Vidu, tiun tagon mortis Margareta Celsing.

Post tiu tago Margareta Celsing ne ekzistis plu, nur la majoredzino Samzelius, kaj ŝi ne estis bona, ne timida, ŝi kredis, ke ekzistas multe da malbono, kaj ne atentis pri bono.

Certe vi scias, kio poste okazis. Ni loĝis en Sjö tie ĉi apud Löven, la majoro kaj mi. Sed li ne estis riĉa, kiel homoj diris.

Ofte mi havis malfacilajn tagojn.

Tiam Altringer revenis, kaj nun li estis riĉa. Li fariĝis posedanto de Ekeby, kiu limas al Sjö. Li faris sin posedanto de ses aliaj uzinoj, kiuj kuŝas ĉe Löven. Li estis taŭga, entreprenema; brila viro li estis.

Li helpis nin en nia malriĉeco: ni veturis en liaj veturiloj, li sendis manĝaĵon al nia kuirejo, vinon al nia kelo. Li plenigis mian vivon per festenoj kaj plezuroj. La majoro forveturis al milito, sed kiom ni atentis pri tio! Unu tagon mi gastis en Ekeby, la alian li veturis al Sjö. Ho, estis kurdanco de plezuroj ĉirkaŭ la bordoj de Löven.

Sed cirkulis malbonaj diroj pri Altringer kaj mi. Tio estus doninta grandan doloron al Margareta Celsing, se ŝi tiam estus vivinta, sed al mi ĝi neniel efikis. Sed mi ankoraŭ ne komprenis, ke mi estas sensenta pro tio, ke mi estas mortinta.

La diroj pri ni venis al miaj patro kaj patrino, kiam ili iris inter la karbigstakoj en la arbaro de Elvdalen. La maljunulino ne longe pripensis; ŝi veturis tien ĉi por paroli kun mi.

Iun tagon, kiam mi sidis manĝante kun Altringer kaj kelkaj aliaj, ŝi alvenis. Mi vidis ŝin eniri, sed mi ne povis senti, ke ŝi estas mia patrino, Gösta Berling. Mi salutis ŝin kiel fremdulinon kaj invitis ŝin eksidi ĉe mia tablo kaj partopreni la manĝon.

Ŝi volis paroli al mi kiel al sia filino, sed mi diris al ŝi, ke ŝi eraras, miaj gepatroj estas mortintaj, ili ambaŭ mortis en mia edziniĝa tago.

Ŝi konsentis pri la ludo. Sepdekjara ŝi estis, dudek mejlojn ŝi veturis dum tri tagoj. Sen iaj rifuzoj ŝi nun eksidis ĉe la tagman ĝa tablo kaj alprenis manĝaĵon; ŝi estis ege fortika homo.

Ŝi diris, ke estas malĝojige, ke mi havis tian perdon ĝuste en tiu tago.

’Plej malĝojige estis,’ mi diris, ’ke miaj gepatroj ne mortis unu tagon pli frue, tiam la geedziĝo ne estus okazinta.’

’Ĉu la sinjorina moŝto ne estas kontenta pri sia edzineco?’ ŝi tiam demandis.

,Jes,’ mi diris, ’nun mi estas kontenta. Mi ĉiam estos kontenta kaj obeos la volon de miaj karaj gepatroj.’

Ŝi demandis, ĉu estis la volo de miaj gepatroj, ke mi kaŭzu honton al mi kaj ili kaj trompu mian edzon. Malgrandan honoron mi montris al miaj gepatroj, kiam mi donis okazon al ĉiu homo klaĉi pri mi.

’Ili ne plendu pri siaj propraj aranĝoj,’ mi respondis al ŝi.

Kaj cetere la fremda sinjorino devus kompreni, ke mi permesas al neniu insulti la filinon de miaj gepatroj.

Ni du manĝis. La viroj ĉirkaŭ ni sidis silentaj kaj ne povis levi tranĉilon kaj forkon.

La maljunulino restis unu tagnokton por ripozi, poste ŝi forveturis.

Sed dum la tuta tempo mi ne povis kompreni, ke ŝi estas mia patrino. Mi sciis nur, ke mia patrino mortis.

Kiam ŝi estis preta foriri, Gösta Berling, kaj mi staris apud ŝi sur la perono, kaj la veturilo jam alveturis, ŝi diris al mi:

’Unu tagnokton mi estis tie ĉi, sed vi ne salutis min kiel patrinon. Sur solecaj vojoj mi veturis tien ĉi, dudek mejlojn dum tri tagoj. Kaj de honto pro vi mia korpo tremas, kvazaŭ ĝi estus batita per vergoj. Oni malakceptu vin, kiel vi malakceptis min, oni forigu vin, kiel vi forigis min! La vojo estu via hejmo, pajlostako via lito, karbigstako via kameno! Honto kaj malestimo estu via rekompenco, aliaj batu vin, kiel mi batas vin!’

Kaj ŝi donis al mi fortan vangofrapon.

Sed mi levis ŝin, portis ŝin malsupren kaj sidigis ŝin en la veturilon.

’Kiu estas vi, kiu malbenas min?’ mi demandis, ’kiu estas vi, kiu batas min? Ion tian mi toleras de neniu.’

Kaj mi redonis al ŝi la vangofrapon.

En la sama momento la veturilo forveturis, sed tiam, Gösta Berling, mi sciis, ke Margareta Celsing mortis.

’Ŝi estis bona kaj senkulpa, sciis pri nenio malbona. La anĝeloj ploris ĉe ŝia tombo. Se ŝi estus vivinta, ŝi ja ne estus batinta sian patrinon.”

La almozulo ĉe la pordo estis aŭskultinta, kaj la vortoj por momento forprenis la sonon de la loga susuro de la eternaj arbaroj. Jen, tiu potenca sinjorino montris sin simila al li en peko, kiel fratino en la kondamno, por doni al li vivkuraĝon!

Tiel li lernu, ke malĝojo kaj kulpo troviĝas ne nur ĉe li. Li levis sin kaj iris al la majorino.

”Ĉu vi nun volas vivi, Gösta Berling?” ŝi demandis per voĉo, kiun ploro sufokis. ”Kial vi volas morti? Vi havis eblon fariĝi bona pastro, sed neniam tiu Gösta Berling, kiun vi dronigis en brando, estis tiel brile senkulpe blanka, kiel tiu Margareta Celsing, kiun mi sufokis per malamo. Ĉu vi volas vivi?”

Gösta ekgenuis antaŭ la majorino.

”Pardonu!” li diris. ”Mi ne povas.”

”Mi estas maljuna virino, hardita en multe da malĝojo,” la majorino respondis, ”kaj mi sidas tie ĉi kaj nudigas mian internon por almozulo, kiun mi trovis duone frostiĝintan en neĝamaso ĉe la vojrando. Tio estas ĝusta al mi. Iru kaj mortigu vin, tiam vi almenaŭ ne povos rakonti al iu pri mia frenezaĵo.”

”Sinjorino, mi ne estas memmortiganto, mi estas mortkondamnito.

Ne faru mian batalon tro malfacila! Mi ne rajtas vivi. Mia korpo regas mian animon, tial mi devas liberigi la animon, lasi ĝin iri al Dio.”

”Vi do kredas, ke vi venos tien?”

”Adiaŭ, sinjorino, kaj dankon!”

”Adiaŭ, Gösta Berling!”

La almozulo levis sin kaj iris trenpaŝe kaj kun klinita kapo al la pordo. Tiu virino malfaciligis por li la vojon al la grandaj arbaroj.

Kiam li venis al la pordo, li deve turnis sin. Tiam li renkontis la rigardon de la majorino. Ŝi sidis silenta kaj postrigardis lin. Li neniam vidis tian transformiĝon en iu vizaĝo, kaj li restis kaj mirrigide rigardis ŝin. Ŝi, kiu ĵus estis kolera kaj minaca, nun sidis kiel en kvieta revelacio, kaj ŝiaj okuloj lumis de pardona, kompata amo. Io interne de li, en lia sovaĝa koro, rompiĝis pro tiu rigardo. Li klinis la frunton al la pordfosto, etendis la manojn supren kaj ploris korŝire.

La majorino ĵetis la argilpipon en la kamenon kaj iris al Gösta. Ŝiaj movoj subite fariĝis molaj kiel tiuj de patrino.

”Nu, nu, mia knabo!”

Kaj ŝi sidigis lin apud si sur la benkon ĉe la pordo, kaj li ploris kun la kapo sur ŝia genuo.

”Ĉu vi ankoraŭ volas morti?”

Tiam li volis forsalti. Ŝi devis perforte reteni lin.

”Nun mi diras al vi, ke vi povas fari, kiel vi volas. Sed tion mi promesas al vi, ke se vi volas vivi, tiam mi prenos al mi la filinon de la pastro en Broby, kaj faros homon el ŝi, tiam ŝi ja povos danki al Dio, ke vi ŝtelis ŝian farunon. Nu, ĉu vi volas?”

Li levis la kapon kaj rigardis rekte en ŝiajn okulojn.

”Ĉu serioze?”

”Estas serioze, Gösta Berling.”

Tiam li tordis la manojn en malespero. Li vidis antaŭ si la esplorajn okulojn, la kunpremitajn lipojn kaj la maldikajn manetojn. Tiel la juna estaĵo havos ŝirmon kaj prizorgon, la signo de sklaveco estos forprenata de ŝia korpo, la malbono de ŝia animo. Jen bariĝis por li la vojo al la eternaj arbaroj.

”Mi ne mortigos min tiel longe, kiel ŝi estos sub via protekto,” li diris. ”Mi ja sciis, ke vi devigos min vivi. Mi tuj sentis, ke vi estas tro forta por mi.”

”Gösta Berling!” ŝi diris solene. ”Mi batalis pri vi kiel pri mi mem. Mi diris al Dio: ’Se io de Margareta Celsing restas vivanta en mi, tiam permesu, ke ŝi aperu kaj montru sin, por ke tiu homo ne mortigu sin!’ Kaj li permesis tion, kaj vi vidis ŝin, kaj tial vi ne povis foriri. Kaj ŝi flustris al mi, ke por la kompatinda infano vi certe forlasos vian intencon morti. Vi flugas kuraĝe, vi sovaĝaj birdoj, sed nia Sinjoro scias pri la reto, kiu povas kapti vin.”

”Li estas granda kaj mistera Dio,” Gösta Berling diris. ”Li mokis min kaj kondamnis min, sed li ne volas lasi min morti.

Okazu laŭ lia volo!”

De tiu tago Gösta Berling estis kavaliro en Ekeby. Dufoje li provis foriri de tie kaj fari al si propran vojon por vivteni sin per propra laboro. La unuan fojon la majorino donacis al li bieneton proksime al Ekeby. Li transloĝiĝis tien kaj intencis vivi kiel laboristo. Tio sukcesis dum kelka tempo, sed la soleco kaj la ĉiutaga peno baldaŭ tedis lin, kaj li ree fariĝis kavaliro.

La duan fojon li fariĝis guvernisto en Borg por grafo Henrik Dohna. Dum tiu tempo li ekamis la junan Ebban Dohna, la fratinon de la grafo, sed kiam ŝi mortis, ĝuste kiam li kredis, ke li baldaŭ gajnos ŝin, li forlasis ĉiun penson pri alia okupo ol tiu de kavaliro en Ekeby. Ŝajnis al li, ke por eksigita pastro ĉiuj vojoj al releviĝo estas baritaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.