La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
GÖSTA BERLINGAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
En la mallumo de la arbaroj loĝas malsanktaj bestoj, kies makzeloj estas armitaj per timige brilantaj dentoj aŭ akraj bekoj, kies piedoj portas pikajn ungojn, kiuj sopiras ekmordi sangoplenan kolon, kaj kies okulo brilas pro murdemo.
Tie loĝas la lupoj, kiuj nokte elvenas por ĉasi la sledon de kamparana familio, ĝis la edzino devas preni la malgrandan infanon, kiu sidas sur ŝia genuo, kaj ĵeti ĝin al ili por savi la vivojn de ŝi kaj sia edzo.
Tie loĝas la linko, kiun la homoj nomas göpa, ĉar estas danĝere diri ĝian ĝustan nomon, almenaŭ en la arbaro. Kiu parolis pri ĝi dum la tago, tiu devas bone atenti pri la pordoj kaj lukoj en la vespero, ĉar alie ĝi venos. Ĝi grimpas rekte supren sur la muro de la ŝafdomo, ĉar ĝiaj ungoj estas fortikaj kiel ŝtalnajloj, ĝi enpremas sin tra plej mallarĝaj lukoj kaj atakas la ŝafojn. Göpa kaptas ilian kolon kaj trinkas sangon el la kolvejno kaj murdas kaj disŝiras, ĝis ĉiu ŝafo mortis. Ĝi ne ĉesas sian furiozan mortodancon inter la timigitaj bestoj, kiam iu el ili ankoraŭ montras vivsignon.
Kaj matene la mastro trovas ĉiujn ŝafojn mortintaj kun ŝiritaj gorĝoj, ĉar gölpa lasas nenion viva, kie ĝi atakas.
Tie loĝas la gufo, kiu ululas en la krepusko. Se oni tiam imitas ĝin, ĝi susure alrapidas per larĝaj flugiloj kaj elbekas al oni la okulojn, ĉar ĝi ne estas vera birdo, spirito de mortinto ĝi estas.
Kaj tie loĝas la plej terura el ĉiuj, la urso, kiu havas forton de dekdu viroj, kaj kiu, kiam ĝi fariĝis frapurso[27] estas mortigebla nur per arĝenta kuglo. Ĉu io povas doni al besto pli da nimbo de teruro ol tio, ke ĝi estas mortigebla nur per arĝenta kuglo? Kiuj misteraj, teruraj fortoj loĝas en ĝi kaj hardas ĝin kontraŭ ordinara plumbo? Ĉu mirige, se infano en la lito dum multaj horoj maldormas, timtremante pro tiu malbona besto, kiun protektas la malbonaj fortoj?
Se oni renkontas ĝin en la arbaro, grandan kaj altan kiel vaganta roko, tiam oni ne kuru nek defendu sin, sed ĵetu sin sur la teron kaj ŝajnigu sin mortinta. Multaj malgrandaj infanoj image kuŝis sur la tero kun la urso super si. Per la piedego ĝi rulis ilin, ili sentis ĝian varman, snufan spiron sur sia vizaĝo, sed ili kuŝis senmovaj, ĝis ĝi foriris por fari foson, en kiu li kaŝos ilin. Tiam ili singarde leviĝis kaj ŝteliris for, unue malrapide sed poste per fluga rapido.
Sed jen, jen, se la urso opinius ilin ne vere mortintaj kaj momente ekmordus, aŭ se ĝi estus tre malsata kaj volus tuj manĝi ilin, aŭ se ĝi vidus ilin, kiam ili moviĝas kaj postkurus!
Ho, Dio!
Sorĉistino estas la teruro. Ĝi sidas en la krepusko de la arbaroj, formas sorĉkantojn por la oreloj de la homoj kaj plenigas iliajn korojn per teruraj pensoj. De tio venas paraliza timo, kiu pezas sur la vivo kaj kaŝas la belecon de ridetantaj regionoj. Malica estas la naturo, perfida kiel dormanta serpento, al nenio oni povas fidi. Jen kuŝas la lago Löven en rava beleco, sed ne fidu ĝin! Ĝi atendas rabaĵon: ĉiujare ĝi devas ricevi tributon de mortintoj. Jen kuŝas la arbaro, loge kvieta, sed ne fidu ĝin! La arbaro estas plena de malsanktaj bestoj, en kiuj loĝas la animoj de malicaj sorĉistinoj kaj murdemaj friponoj.
Ne fidu la rivereton kun la mola akvo! Vadi en ĝi post la sunsubiro donas fortan malsanon kaj morton. Ne fidu la kukolon, kiu kantas tiel gaje en la printempo! Kiam proksimiĝas aŭtuno, ĝi fariĝas akcipitro kun severaj okuloj kaj teruraj ungoj! Ne fidu la muskon, nek la erikon, nek la rokplaton: malbona estas la naturo, en ĝi loĝas nevideblaj fortoj, kiuj malamas la homon. Ne ekzistas loko, kie vi sekure povas meti vian piedon; mirige estas, ke via malforta gento povas saviĝi de tiom da persekuto.
Sorĉistino estas la teruro. Ĉu ĝi ankoraŭ restas en la mallumo de la vermlandaj arbaroj, kantante sorĉkantojn? Ĉu ĝi ankoraŭ ĵetas ombron sur la belecon de ridetantaj regionoj, ĉu ĝi ankoraŭ paralizas la ĝojon pri la vivo? Granda estis ĝia potenco, tion scias mi, kiu havis ŝtalon en la lulilo kaj karbardaĵon en la banakvo, tion scias mi, kiu sentis ĝian feran manon ĉirkaŭ mia koro.
Sed neniu kredu, ke mi nun volas rakonti pri io timiga kaj terura. Mi volas rakonti nur malnovan historion pri la granda urso sur la monto Gurlita, kaj ĉiu rajtas laŭplaĉe kredi aŭ ne kredi ĝin, kiel ja devas esti rilate al ĉiuj veraj ĉasrakontoj.
La granda urso havas sian hejmon sur tiu fortika montpinto, kiu nomiĝas Gurlita kaj kruta kaj malfacile surirebla levas sin sur la bordo de supra Löven.
La radikoj de falinta pino, inter kiuj la muskaĵo ankoraŭ pendas, formas muron kaj tegmenton de ĝia loĝejo, branĉoj kaj branĉetoj protektas ĝin, la neĝo densigas la murojn. Ĝi povas kuŝi en ĝi kaj dormi trankvile de somero ĝis somero.
Ĉu ĝi do estas poeto, senenergia revulo, tiu vila reĝo de la arbaro, tiu oblikvokula rabisto? Ĉu ĝi volas fordormi la malagrablajn noktojn kaj senkolorajn tagojn de la malvarma vintro, por ke veku ĝin birdokanto kaj plaŭdantaj riveretoj? Ĉu ĝi volas kuŝi tie kaj sonĝi pri ruĝiĝantaj deklivoj kun vakcinioj kaj pri formikejoj plenaj de brunaj frandaj estaĵoj, pri blankaj ŝafidoj pastiĝantaj sur verdaj deklivoj. Ĉu la feliĉulo volas eviti la vintron de la vivo?
Ekstere la kirloneĝo siblas inter la pinoj, ekstere vagas lupo kaj vulpo, frenezaj pro malsato. Kial la urso sola rajtas dormi?
Ĝi leviĝu por senti, kiel la frosto mordas, kiel peze estas vadi en profunda neĝo! Ĝi levigu!
Ĝi faris tiel varman kuŝejon por si. Ĝi similas la dormantan princinon de la fabelo. Kiel vekis ŝin la amo, tiel ĝi volas esti vekata de la printempo. De sunradio, kiu penetras tra la branĉaĵo kaj varmigas ĝian nazon, ĝi volas esti vekata, de kelkaj gutoj de la degelanta neĝo, kiuj malsekigas la felon. Ve al tiu, kiu tro frue ĝenas ĝin!
Se oni nur atentus pri tio, kiel la reĝo de la arbaro volas aranĝi sian vivon? Se svarmo da plumberoj ne tute subite siblus tra la branĉaĵo kaj pikus ĝian haŭton kiel koleraj kuloj!
Ĝi subite aŭdas rkriojn, bruon kaj pafojn. Ĝi skuas la dormon el la membroj kaj forŝovas la branĉojn por vidi, kio okazas.
Laboro atendas la maljunan batalulon. Ne estas la printempo, kiu tumultas kaj bruas ekster la travintrejo, nek la vento, kiu faligas piceojn kaj kirlas neĝon, sed estas la kavaliroj, la kavaliroj de Ekeby.
Malnovaj konatoj de la arbara reĝo. Ĝi ja memoris la nokton, kiam Fuchs kaj Beerencreutz sidis embuske en bovinstalo de kamparano en Nygård, kie oni atendis ĝian viziton. Ili ĵus ekdormis super sia brandobotelo, kiam ĝi ĵetis sin tra la herbaĵa tegmento, sed ili vekiĝis, kiam ĝi volis levi la mortigitan bovinon el la stalfako, kaj atakis ĝin per pafilo kaj tranĉilo.
La bovinon ili prenis de ĝi kaj unu okulon, sed la vivon ĝi savis.
Jes, vere la kavaliroj kaj ĝi estas malnovaj konatoj. La reĝo de la arbaro ja memoris, kiel ili alian fojon atakis ĝin, kiam ĝi kaj ĝia reĝina moŝto ĵus ekkuŝis por vintrodormo en la malnova reĝokastelo sur la monto Gurlita kaj havis idojn en la kuŝejo. Ĝi ja memoris, kiel ili surprize atakis ilin. Ĝi ja sukcesis forkuri, puŝante ĉion barantan flanken, sed ĝi devis lami dum la tuta vivo pro pafo, kiu tiam trafis ĝian femuron. Kaj kiam ĝi nokte revenis al la reĝa kastelo, tiam la neĝo estis ruĝa de la sango de la reĝina moŝto, kaj la reĝidoj estis forkondukitaj al la ebeno por kreski tie kaj fariĝi servantoj kaj amikoj de la homoj.
Jen, nun tremas la tero, skuiĝas la neĝo, kiu kovras la kuŝejon, jen ĝi trabreĉas, la granda urso, la maljuna kavalirmalamiko.
Atentu, Fuchs, maljuna ursomortiganto, atentu, Beerencreutz, kolonelo kaj kamfiludanto, atentu, Gösta Berling, heroo en cent aventuroj!
Ve al ĉiuj poetoj, ĉiuj revuloj, ĉiuj amherooj. Jen, tie staras Gösta Berling kun la fingro sur la ĉano, kaj la urso venas rekte al li. Kial li ne pafas, pri kio li pensas?
Kial li ne tuj sendas kuglon en la larĝan bruston? Li staras en ia ĝusta loko por fari tion. La aliaj ne povas pafi precize en la ĝusta momento. Ĉu li kredas, ke li staras parade antaŭ la arbara majesto?
Gösta kompreneble revis pri la bela Marianne, kiu dum tiuj ĉi tagoj kuŝis tre malsana en Ekeby, malvarmuminta post la nokto, kiam ŝi dormis en la neĝo.
Li pensas pri ŝi, kiu ankaŭ estas viktimo de tiu malbeno de mallumo, kiu kovras la teron, kaj li sentas abomenon pri si mem, ĉar li eliris por persekuti kaj mortigi.
Kaj jen venas la granda urso rekte al li, kun unu okulo blinda pro puŝo de kavalira tranĉilo, kun unu kruro lama pro kuglo el kavalira pafilo, grumbla kaj hirta, sola de kiam oni mortigis ĝian edzinon kaj forkondukis ĝiajn infanojn. Kaj Gösta vidas ĝin, kia ĝi estas, kompatinda, persekutata besto, de kiu li ne volas preni la vivon, la lastan, kio restas, de kiam la homoj prenis de ĝi ĉion alian.
”Ĝi mortigu min, se ĝi volas,” Gösta pensas, ”sed mi ne pafos”.
Kaj dum la urso kuras al li, li staras tute senmova kvazaŭ parade, kaj kiam la arbara reĝo staras rekte antaŭ li, li salutlevas la pafilon kaj faras paŝon flanken.
Tiam la urso daŭrigas sian vojon, bone sciante, ke ĝi devas rapide uzi la tempon, kuras en la arbaron, faras al si vojon tra neĝamasoj altaj kiel viro, ruliĝas malsupren sur krutaj deklivoj kaj senrevene forrapidas, dum ĉiuj, kiuj staris kun streĉita ĉano, atendante la pafon de Gösta, malŝarĝas siajn pafilojn post ĝi.
Sed estas vane. La rondo estas rompita kaj la urso for.
Fuchs kverelas, kaj Beerencreutz blasfemas, sed Gösta nur ridas.
Kiel ili povas postuli, ke tiel feliĉa homo kiel li, faru malbonon al iu el la kreitaĵoj de Dio?
La granda urso de Gurlita do venis kun la vivo el tiu afero, kaj vekita el la vintrodormo ĝi estas, tion la kamparanoj spertas.
Neniu urso estas pli lerta ol ĝi disŝiri la tegmentojn sur iliaj mazitaj, kelsimilaj bovinstaloj, neniu pli ruze ol ĝi evitas la provojn kapti ĝin.
La homoj ĉe supra Löven baldaŭ estis tute senpovaj kontraŭ ĝi. Ili sendis peton post peto al la kavaliroj, ke ili venu tien por mortigi la urson.
Dum la tuta februaro la kavaliroj tagon post tago, nokton post nokto iras al supra Löven por trovi la urson, sed ĝi sukcesas eviti ilin. Ĉu ĝi lernis ruzecon de la vulpo kaj rapidecon de la lupo? Se ili postenas ĉe unu domo, tiam ĝi atakas ĉe la najbara, se ili serĉas ĝin en la arbaro, tiam ĝi persekutas la kamparanon, kiu veturas sur la glacio. Ĝi fariĝis la plej aŭdaca el rabistoj: ĝi enrampas en la provizejon kaj malplenigas la mielkruĉon de la mastrino, ĝi mortbatas la ĉevalon antaŭ la sledo de la mastro.
Sed iom post iom oni komprenas, kia urso tiu estas, kaj kial Gösta Berling ne povis pafi sur ĝin. Estas timige diri kaj terure kredi tion, sed ne estas ordinara urso. Neniu povas imagi, ke li faligos ĝin, se li ne havas arĝentan kuglon en la pafilo. Certe mortigus ĝin kuglo el arĝento kaj preĝejsonorila metalo, fandita en la preĝeja turo en ĵaŭda vespero dum novluno, sen ke pastro aŭ sakristiano aŭ iu alia homo scias pri tio, sed tia kuglo eble ne estas facile havebla.
En Ekeby troviĝas viro, kiu pli ol iu alia devas ĉagreniĝi pro tio. Kiel oni facile povas kompreni, tiu estas Anders Fuchs, la ursmortiganto. Li perdas kaj apetiton kaj dormon pro la ĉagreno, ke li ne povas faligi la grandan urson sur Gurlita. Fine komprenas ankaŭ li, ke oni povas mortigi la urson nur per arĝenta kuglo.
La severa majoro Anders Fuchs ne estis bela viro. Li havis pezan, malgracian korpon kaj larĝan, ruĝan vizaĝon kun pendantaj saketoj sub la vangoj kaj multoblan mentonon. Malmolaj kiel porkharoj sidis la nigraj lipharoj super liaj dikaj lipoj, kaj la nigraj haroj staris densaj kaj malmolaj rekte supren sur lia kapo. Krome li estis silentema homo kaj manĝeganto. Li ne estis tia viro, kian la virinoj renkontas kun sunaj ridetoj kaj etenditaj brakoj, kaj li ankaŭ ne donis mildajn rigardojn al ili. Oni ne kredis, ke li iam trovos virinon, kiun li povos toleri, kaj ĉio, kio apartenas al amo kaj amindumo, estis malproksima de li.
Jen venas ĵaŭda vespero, kiam la luno estas du fingrojn larĝa kaj restas super la horizonto kelkajn horojn post la sunsubiro.
Tiam majoro Fuchs malaperas de Ekeby sen diri, kien li intencas iri. Li havas fajroŝtalon kaj kuglofandujon en la ĉassako kaj la pafilon sur la dorso kaj iras supren al la preĝejo de Bro por vidi, kion la bonsorto volas fari por honesta viro.
La preĝejo staras sur la orienta bordo de la mallarĝa akvokolo inter supra kaj malsupra Löven, kaj majoro Fuchs devis transiri la Kolponton por atingi tien. Do li iras malsupren al tiu, en pezaj pensoj, ne rigardante supren al la deklivoj de Broby, kie la domoj akre konturiĝas kontraŭ la klara vesperĉielo, nek al Gurlita, kiu levas sian rondan verton en la vesperbrilo, li vidas nur la teron kaj cerbumas pri tio, kiel li sen ies scio havigu al si la preĝejan ŝlosilon.
Kiam li venas sur la ponton, li aŭdas iun krii tiel terure, ke li devas levi la okulojn.
Tiutempe la malgranda germano Faber estis orgenisto en Bro. Li estis maldika viro, nesignifa kaj laŭpeze kaj laŭvalore.
Kaj sakristiano estis Jan Larsson, taŭga terkulturisto sed malriĉa, ĉar la pastro en Broby per ruzo alproprigis lian tutan patran heredaĵon, sumon de kvincent taleroj[28].
La sakristiano volis edziĝi al la delikata fraŭlino Faber, sed la orgenisto ne volis permesi tion, kaj tial tiuj du ne estis amikoj.
Tiun ĉi vesperon la sakristiano renkontis la orgeniston sur Kolponto kaj kuris rekte sur lin. Li kaptas lin je la brusto kaj per rekta brako levas lin trans la pontbarilon kaj ĵuras je ĉio sankta, ke li ĵetos lin en la akvokolon, se li ne donos al li la delikatan fraŭlinon. La malgranda germano tamen ne volas cedi; li baraktas kaj krias, kaj persiste diras ne, kvankam li profunde sub si vidas la nigran sulkon de senglacia akvo torenti inter blankaj bordoj.
”Ne, ne!” li krias. ”Ne, ne!”
Kaj ne estas certe, ĉu la sakristiano en sia kolero ne lasus lin flugi en la malvarman, nigran akvon, se majoro Fuchs ne venus sur la ponton ĝuste en tiu momento. Jen la sakristano ektimas, metas Faberon sur firman teron kaj forkuras kiel eble plej rapide.
La malgranda Faber nun ĉirkaŭprenas la kolon de la majoro por danki lin pro sia vivo, sed la majoro forpuŝas lin kaj diras, ke ne valoras danki pro tio. La majoro ne ŝatas germanojn, de kiam li estis en milittendaro en Putbus sur Rügen dum la pomerania milito.
Dum sia tuta vivo li neniam estis tiel proksima al malsatmorto kiel dum tiu tempo.
La malgranda Faber volas kuri al la prokuroro Scharling por akuzi la sakristianon pro murdprovo, sed la majoro sciigas al li, ke tio ne valoras la penon, ĉar en tiu ĉi lando kostas neniom mortbati germanon.
Tiam la malgranda Faber trankviliĝas kaj invitas la majoron al sia hejmo por manĝi porkaĵkolbason kaj trinki mumon[29].
La majoro akompanas lin, ĉar li pensas, ke la orgenisto certe havas preĝejan ŝlosilon hejme, kaj ili iras supren sur la altaĵo, kie staras la preĝejo de Bro kun la domoj de ĉefparoĥestro, sakristiano kaj orgenisto ĉirkaŭ si.
”Pardonu, pardonu!” diras la malgranda Faber, kiam li kaj la majoro enpaŝas en lian hejmon. ”Ne estas tute en ordo tie ĉi hodiaŭ. Ni laboris, mia fratino kaj mi. Ni buĉis kokon.”
”Mil diabloj!” diras la majoro.
La delikata fraŭlino Faber tuj poste envenas kun rumo en grandaj argilaj tasoj. Ĉiu scias ja, ke la majoro ne rigardas virinojn kun mildaj okuloj, sed la fraŭlinon Faber li tamen devas rigardi kun agrabla sento, kiam ŝi venas en kufo kun punta alfiksaĵo. La helaj haroj kuŝis tiel glatkombitaj ĉirkaŭ la frunto, la hejmteksita robo estis tiel beleta kaj brile pura, ŝiaj manoj tiel zorgemaj kaj fervoraj kaj ŝia vizaĝo tiel roza kaj ronda, ke li ne povis ne pensi, ke se li estus vidinta tian virineton antaŭ dudek kvin jaroj, tiam li ne povus ne svati.
Kvankam tiel ruĝeroza kaj manlerta, ŝiaj okuloj tamen estas tute plormalgajaj. Ĝuste tio donas al li tiel mildajn pensojn pri ŝi.
Dum la viroj manĝas kaj trinkas, ŝi ripete el- kaj eniras la ĉambron. Iun fojon ŝi venas al sia frato, genufleksas kaj diras:
”Kiel ordonas mia frato, ke ni metu la bovinojn en la remizon?”
”Metu dek du maldekstren kaj dek unu dekstren, tiam ili ne kornos unu la alian!” la malgranda Faber diras.
”Mil diabloj, ĉu vi havas tiom da bovinoj?” diras la majoro.
Sed la kerno de tio estis, ke la orgenisto havis nur du bovinojn, sed li nomis unu el ili ”dek unu” kaj la alian ”dek du” por ke sonu bone, kiam li parolis pri ili.
Kaj jen Faber sciigas al li, ke li rekonstruigas sian bovinstalon, kaj tial la bovinoj devas esti ekstere dum la tago kaj nokte stari en la brullignejo.
Fraŭlino Faber el- kaj eniras la ĉambron; ree ŝi iras al sia frato, genufleksas antaŭ li kaj diras, ke la ĉarpentisto demandis, kiel alta li faru la bovinstalon.
”Mezuru laŭ la bovino,” tiam diras orgenisto Faber, ”mezuru laŭ la bovino!”
Tio ŝajnas al majoro Fuchs bona respondo.
Subite la majoro komencas demandi la orgeniston, kial la okuloj de lia fratino estas tiel ruĝaj, kaj tiam li ekscias, ke ŝi ploras, ĉar li ne volas permesi al ŝi edziniĝi kun la sakristiano, ŝuldigita kaj senhereda kiel li estas.
Ĉio enigas majoron Fuchs en pli kaj pli profundajn meditojn.
Li malplenigas kruĉon post kruĉo kaj manĝas kolbason post kolbaso sen rimarki tion. La kapo de la malgranda Faber devas turniĝi pro tiaj apetito kaj soifo, sed ju pli la majoro manĝas kaj trinkas, des pli klara fariĝas lia cerbo kaj des pli decidema lia animo.
Des pli firmiĝas ankaŭ lia decido fari ion por fraŭlino Faber.
Dume li sendis rigardojn al la granda ŝlosilo kun la krispa alo, kiu pendas sur butono apud la pordo, kaj tuj kiam la malgranda Faber, kiu devis akompani la majoron ĉe la kruĉo, metas la kapon sur la tablon kaj ekronkas, majoro Fuchs kaptas la ŝlosilon, surmetas la ĉapon kaj rapidas for.
Unu minuton poste li palpiras supren sur la turŝtuparoj lumate de sia malgranda kornlanterno, kaj fine venas en la sonorilejon, kie la sonoriloj pendas kun vastaj faŭkoj super li.
Tie li unue per fajlilo deskrapas iom da sonorilmetalo kaj ĝuste volas preni kuglofandujon kaj fajropelvon el la ĉassako, kiam li rimarkas, ke mankas al li la plej grava: li ne kunportis arĝenton. Por doni forton al la kuglo oni ja devas fandi ĝin tie ĉi en la turo. Jen ĉio estas preta: estas ĵaŭda vespero kaj novluno, neniu scias, ke li estas tie ĉi, kaj jen li povas nenion fari! En la silento de la nokto li eligas blasfemon per tia emfazo, ke la sonoriloj tonas.
Tuj poste li aŭdas brueton malsupre en la preĝejo kaj kredas percepti paŝojn sur la ŝtuparo. Jes, vere, pezaj paŝoj venas supren sur la ŝtuparo.
Majoro Fuchs, kiu staras tie supre kaj blasfemas tiel, ke vibras la sonoriloj, iom konsterniĝas je tio. Li demandas sin, kiu venas helpi lin pri la kuglofandado. La paŝoj venas pli kaj pli proksimen. La venanto certe intencas iri en la sonorilejon.
La majoro kaŝiras malproksimen inter trabojn kaj ĉevronojn kaj estingas la lanternon. Li ne precize timas, sed la tuta historio ja detruiĝus, se iu ekvidus lin. Kiam li ĝuste kaŝis sin, la novvenanto montras sian kapon super la planko.
La majoro bone konas lin, estas la avara pastro de Broby.
Li, kiu estas preskaŭ freneza pro avaro, havas la kutimon kaŝi siajn trezorojn en la plej strangaj lokoj. Jen li venas kun pako da monbiletoj, kiun li volas kaŝi en la turĉambro. Li ne scias, ke iu vidas lin. Li levas tabulon de la planko kaj malsuprenmetas la monon, kaj poste li ree foriras.
Sed la majoro ne longe pripensas, li levas la saman tabulon.
Ho, kiom da mono! Pako apud pako da monbiletoj kaj inter ili brunaj ledsaketoj, plenaj de arĝentaj moneroj. La majoro prenas ĝuste tiom da arĝento, kiom li bezonas por kuglo; la ceteron li lasas.
Kiam li ree venas sur la teron, li havas la arĝentan kuglon en la pafilo. Li demandas al si, kion la bonsorto ankoraŭ intencas por li en tiu ĉi nokto. Kiel ĉiu scias, la ĵaŭdaj noktoj estas specialaj noktoj. Unue li iras al la domo de la orgenisto.
Jen, se tiu ursokanajlo scius, ke la bovinoj de Faber staras en aĉa remizo, preskaŭ rekte sub la ĉielo!
Nu, vere li vidas ion nigran kaj grandan veni trans la kampojn al la brullignejo, kaj tio devas esti la urso.
Li metas la pafilon al la vango kaj ĝuste volas pafi, sed li ŝanĝas intencon.
La plorruĝaj okuloj de fraŭlino Faber montras sin por li en la mallumo, li pensas, ke li volas iom helpi ŝin kaj la sakristianon, sed vere doloras al li ne povi mem mortigi la grandan urson de Gurlita. Poste li mem diris, ke nenio en la mondo tiel doloris lin, sed ĉar la fraŭlino estis tiel delikata kaj plaĉa virino, li devis ion fari por ŝi.
Li iras al la sakristiana loĝejo, vekas la sakristianon, elkondukas lin duone vestitan duone nudan kaj diras, ke li pafu sur la urson, kiu ŝteliras antaŭ la brullignejo de Faber.
”Se vi pafos tiun urson, li certe donos al vi sian fratinon,” li diras, ”ĉar tiam vi tuj fariĝos honorata viro. Tiu ne estas ordinara urso, kaj la plej bonaj viroj en la lando rigardus kiel grandan honoron faligi ĝin.”
Kaj li metas en lian manon sian propran pafilon, ŝarĝitan per kuglo el arĝento kaj sonorilmetalo, fandita en preĝeja turo en ĵaŭda vespero dum novluno, kaj li ne povas ne tremi pro envio pro tio, ke iu alia ol li faligos la grandan arbaroreĝon, la maljunan urson de Gurlita.
La sakristiano celas, Dio helpu, celas kvazaŭ li intencus faligi la grandan urson, alie nomatan la Karla veturilo, kiu alte sur la ĉielo iras cirkle ĉirkaŭ la polusa stelo, sed ne urson irantan sur la plata tero, kaj la pafo eksonas kun klako aŭdebla ĝis Gurlita.
Sed kiel ajn li celis, la urso falas. Estas tiel, kiam oni pafas per arĝenta kuglo. Oni trafas la koron de la urso, eĉ se oni celas al la Karla veturilo.
Tuj poste homoj elkuras el ĉiuj najbaraj domoj kaj demandas, kio okazis, ĉar neniam pafo tondris pli forte ol tiu kaj vekis pli multe da dormantaj eĥoj, kaj oni tre laŭdas la sakristianon, ĉar la urso estis vera plago.
La malgranda Faber ankaŭ elvenas, sed nun majoro Fuehs kruele elreviĝas. Jen staras la sakristiano kovrita de honoro, kaj krome li savis la bovinojn de Faber, sed la malgranda orgenisto estas nek kortuŝita nek danka. Li ne etendas siajn brakojn al li kaj ne salutas lin kiel bofraton kaj heroon.
La majoro kuntiras siajn brovojn kaj frapas per la piedo en kolero pro tia aĉeco. Li volas paroli kaj klarigi al la avara, mallar ĝkora vireto, kia heroaĵo estas tio ĉi, sed tiam li komencas balbuti, tiel ke li ne povas eligi eĉ unu vorton. Kaj pli kaj pli li koleras je la penso, ke li tute senutile rezignis la honoron faligi la grandan urson.
Ho, estas absolute nekompreneble por li, ke la farinto de tia heroaĵo ne meritus gajni la plej fieran fianĉinon!
La sakristiano kaj kelkaj junaj viroj volas senfeligi la urson, ili iras al la akrigŝtono kaj akrigas la tranĉilojn, la aliaj eniras kaj enlitiĝas, majoro Fuchs restas sola apud la mortinta urso.
Tiam li ankoraŭfoje iras al la preĝejo, ree metas la preĝejan ŝlosilon en la seruron, grimpas supren sur mallarĝaj ŝtuparoj kaj oblikvaj ŝtupetaroj, vekas la dormantajn kolombojn kaj ankoraŭfoje atingas la turĉambron.
Poste, kiam oni sub la kontrolo de la majoro senfeligas la urson, oni trovas inter liaj makzeloj monbiletan pakon kun kvincent taleroj. Ne estas eble klarigi, kiel ĝi venis tien, sed tiu ĉi estas ja stranga urso, kaj ĉar la sakristiano faligis la urson, la mono apartenas al li, tio estas ja klara afero.
Kiam tio koniĝis, tiam ankaŭ la malgranda Faber komprenas, kian gloran heroaĵon la sakristiano plenumis, kaj li deklaras, ke li estos fiera fariĝi lia bofrato.
En la vendreda vespero majoro Fuchs reiras al Ekeby post partopreno en ĉasregalo en la sakristiana domo kaj gefianĉiĝa festeno en la orgenista domo. Kun peza koro li iras antaŭen sur la vojo: neniun ĝojon li sentas pro tio, ke lia malamiko falis, neniun ĝojon li sentas pro la bonega ursofelo, kiun la sakristiano donacis al li.
Jen eble multaj kredas, ke li malĝojas pro tio, ke la delikata fraŭlino apartenos al iu alia. Ho ne, pro tio li ne malĝojas.
Sed tio pezas sur lia koro, ke la maljuna, unuokula arbaroreĝo falis, kaj li mem ne pafis la arĝentan kuglon kontraŭ ĝin.
Li venas en la kavaliran domon, kie la kavaliroj sidas ĉirkaŭ la fajro, kaj senvorte ĵetas la ursofelon meze inter ilin. Neniu kredu, ke li rakontis pri sia ekskurso! Nur post tre, tre longa tempo oni sukcesis ellogi el li la veron pri la afero. Li ankaŭ ne malkaŝis la kaŝejon de la pastro en Broby, kaj tiu eble ne rimarkis la ŝtelon.
La kavaliroj ekzamenis la felon.
”Estas bela felo”, diras Beerencreurtz. ”Mi ŝatus scii, kiel tiu ĉi knabo venis el la vintroripozo, aŭ eble vi pafis ĝin en la travintrejo?”
”Ĝi estis pafita en Bro.”
”Nu, tiel granda kiel la Gurlita-urso ĝi tamen ne estis,” diras Gösta, ”sed ĝi estis rimarkinda besto.”
”Se ĝi estus unuokula,” Kevenhüller diris, ”tiam mi kredus, ke vi faligus la maljunulon, tiel granda ĝi estas, sed tiu ĉi ne havas vundon aŭ puŝon ĉe la okuloj, kaj do ne povas esti tiu.”
Fuchs ekblasfemas pro sia stulteco, sed poste lia vizaĝo ekradias tiel, ke li fariĝas preskaŭ bela. La granda urso do tamen ne falis pro la pafo de iu alia!
”Sinjoro Dio, kiel bona vi estas!” li diras kaj faldas la manojn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.