La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

Epilogo

j

Redakti la memorlibron de Josi Ŝemer ne estis facile. Unue ĉar Josi estis mia amiko kaj kunlaboranto dum kvar jardekoj, kaj ĉiu memoraĵo aspektis grava kaj ne cedebla. Due, ĉar Josi estis tre amata kaj aprezata de la israelaj esperantistoj kaj de pluraj geamikoj en la mondo. Multaj el ili verkis kaj provizis kortuŝajn memoraĵojn kaj postulis, ke ĉiuj iliaj kontribuoj estu enmetitaj precize tiel kiel ili volis. Aliaj insistis, ke la libro ne estu tro granda, ke ne eniru tiuj aŭ aliaj materialoj por ne deflankiĝi de la ĉefa celo: memoraĵo por Josi. La reagoj kaj intervenoj foje fariĝis tre emociaj kaj disputaj. Kiel redaktoro, mi provis iel navigi inter ĉies deziroj, sed ĝenerale mia korinklino estis inkludi pli kaj ne malpli, sciante, ke tio kio ne enestos, eble perdiĝos kaj forgesiĝos.

Tiu ĉi libro prezentas, tra la vivo kaj verkaro de Josi, epokon en la historio de la Israela Esperanto-movado, kaj montras la variecon de lia personeco kaj talento. Li estis gvidanto, kunordiganto, revanto, amiko, patro kaj antaŭ ĉio - esperantisto. Ĝisosta, finvenkisma, sed samtempe realisma kaj pragmatika. Kiel persono, li estis tre respondeca, akurata, foje eĉ zorgema, por ke ĉio estu enorde farata, sed aliflanke ĉiam amikema kaj humurema.

Same, Josi montriĝas kiel verkisto, kiel videblas el kvindeko de liaj artikoloj kolektitaj en la dua parto de tiu ĉi libro: raportema kiel ĵurnalisto, sed ankaŭ ofte verkis humure.

La pinto de la humura verkado de Josi estas la kolekto de judaj ŝercoj, kiu aperas en la tria parto, kaj pro kiu li estas verŝajne plej konata en Esperantujo. Kiam mi redaktis la memorlibron, min atingis plaĉa juda ŝerco, kiu miaopinie tre plaĉus al Josi, kaj cetere rilatas al mia fako. Mi tradukis en Esperanton kaj afiŝis ĝin en la Facebook-paĝo "Ŝerco" (24.05.2016), kiel mia persona komplezo memore al Josi. Eble ĝi taŭgas, kiel fina noto por la tria parto kaj ankaŭ de la tuta libro, por ke ni memoru Josi per tio, kion li plej ŝatis fari: distri esperantistojn.

Du astronaŭtoj esploras Marson kaj eksperimentas, ĉu ĝi havas oksigenon. Unu elprenas alumetskatolon kaj diras: "ni provu lumigi alumeton. Se ĝi brulos, estas pruvo ke troviĝas oksigeno".

Antaŭ ol li sukcesas lumigi la alumeton, aperas eta verda marsano, furioze svingante siajn ses manojn kaj kriante: "ne faru tion!" La alumeto forfalas. La astronaŭtoj estas konfuzitaj.

"Eble troviĝas sur Marso nekonata eksplodebla gaso?" demandas unu. Respondas lia kolego, "Mi neniam aŭdis pri tiaĵo… tutegale, ni estas ĉi tie por grava scienca esploro", kaj elprenas duan alumeton.

Aperas grupo da verdaj marsanoj kriantaj "Ne, ne faru!!". La astronaŭto iom hezitas, sed fine elprenas trian alumeton, lumigas ĝin kaj ĝi finbrulas, nenio okazas.

Ili demandas la marsanojn, "kial do vi provis malebligi al ni lumigi alumeton?" Respondas la ĉefo de la marsanoj: "hodiaŭ estas sabato".

Amri Wandel, Julio 2016.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.