La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

II

3.11.2008

Pardonu min se vi jam ricevis tion hodiau`. Mi havas problemojn kun mia komputilo!

Josi

Kiu trompis kiun?

Pogranda vendisto de virinaj vestoj diris al sia agento:

"La somero finiĝis sed restis al mi 30 nevenditajn bluzojn. Kion ni faru por elstokigi ilin?"

Agento: "Kiom da mono vi postulas por ili?"

Komercisto: "Ĉiu ĉemizo kostis al mi 5 rublojn, sed mi estas preta perdi unu rublon se mi scios ke per tio mi sukcesos forvendi ilin."

Agento: "Mi havas ideon: ni vendu ilin al niaj plej bonaj klientoj en la malproksima kamparo. Al ĉiu kliento ni sendu pakaĵon de kvin bluzoj, aldonante la jenajn vortojn: ` Bv. ricevi de ni kvar bluzojn plej bonkvalitajn kaj pagsendi al ni 5 rublojn por ĉiu bluzo.`

Konante niajn judajn gefratojn, mi certas ke ili estos kontentaj, trovante en la pakaĵo kvin ĉemizojn anstataŭ kvar. Tiam ĉiu el ili sendos al ni 20 rublojn (4 ĉemizoj X 5 rubloj), do tiumaniere vi sukcesos vendi ĉiun ĉemizon por 4 rubloj!"

Komercisto: "Bonege. Ni faru tiel!"

Pasis kelkaj semajnoj. La agento demandis la komerciston ĉu la pago estas ricevita.

Ĝemis la homo kaj diris: "Karulo, malhonestaj estas niaj kamparaj klientoj! Ĉiu el ili resendis al mi kvar ĉemizojn kaj aldonis paperpeceton: `Mi petas vian pardonon sed jam forpasis la sezono.` "

6.11.2008

Di-aferoj

Dum la 19-a jarcento disvolviĝis pli kaj pli en la piula juda mondo la klerismo kaj ankaŭ la sekularismo. Multaj judoj fariĝis "liberpensuloj", nome ĉesis plenumi (parte aŭ plene) la ordonojn de la religio kaj adoptis tute modernan-sekularan vivmanieron. (la patro de L. L. Zamenhof estis unu el ili…).

Multaj ŝercoj temis pri tio. Ilin rakontis ĉefe la piaj judoj, kiuj primokis kaj samtempe priploris la nekredemajn judojn, kiuj "perfide trarompis la sanktan protektantan barilon".

Jen ŝerco el Kovno (Pollando-Litovio):

Tri kleraj judoj (ateistoj!) konkuris pri la temo "Kiu sukcesos plej impone mensogi?"

Diris la unua: "La Mesio venos!"

Diris la dua: "La mortintoj reviviĝos!"

La tria diris: "Silentu! Dio aŭskultas vin!"

10.11.2008

Nekoŝera ŝerco

Ivan kaj Mojŝe sidas vidalvide en la vagonaro iranta de Wolozyn al Minsk. Subite la gojo komencas sakri kaj blasfemi la judojn.

Post kelkaj minutoj da sakrado li rimarkas, ke la judo daŭre aŭskultas lin atente kun la buŝo plene malferma.

Ivan: "Kial vi daŭre tenas la buŝon malfermata? Ĉu vi deziras engluti min?"

Mojŝe: "Neniel! Nia religio malpermesas al ni manĝi porkon!"

13.11.2008

Kiel vi jam rimarkis, multaj judaj ŝercoj temis pri komercistoj: pri negocoj, ŝuldoj, gajno kaj malgajno, bankroto, agentoj de firmaoj, ruzeco de aferistoj ktp.

Je unu plia:

Profeto

Demandis judo sian amikon:

"Kiam vi pagos al mi vian ŝuldon?"

Respondis la alia:

"Ĉu vi konsideras min profeto?"

17.11.2008

Judo kaj gojo en vagonaro

Judo kaj gojo sidis en la unuaklasa vagono. Subite la judo bruligis cigaredon. Tiam lia najbaro ekprotestis: "Ĉi tie estas malpermesate fumi!"

Respondis la judo: "Mi scias tion", kaj daŭrigis fumi.

La gojo tre koleris kaj vokis la konduktoron, kiu diris al la fumanto: "La sinjoro pravas! Tiu ĉi kupeo estas por nefumantoj."

Reagis la judo: "Sed li tute ne rajtas protesti: li aĉetis bileton por la Dua Klaso sed sidas en la Unua Klaso."

Tiam la gojo paliĝis, leviĝis kaj tuj forlasis la kupeon.

Ĉe la fina stacio trafis ili unu la alian.

Gojo: "Diable, Kiumaniere vi eksciis, ke mi havas bileton por la Dua Klaso?"

Judo: "Tute facile! Mi rimarkis, ke via bileto, kiu iom elstaris de via poŝo, havas la saman koloron kiel la mia…"

20.11.2008

Kaloj *

Konduktoro eniris la vagonon kaj trovis sub la benko embriece sinfaldintan judon.

Koleregis la uniformulo kaj kriis: "Kiu ne havas monon por bileto, iru piede!"

Respondis la subbenkulo: "Bv. diri al mi kion faru tiuj, kiuj havas kalojn ĉe la plando kaj ne kapablas multe piediri?"


* Kalo (laŭ NPIV): Loko en la haŭto, precipe ĉe piedoj aŭ manoj, malmoliĝinta kaj dikiĝinta pro frotado.

24.11.2008

Anĝelo de la Morto

Malriĉa Herŝel venis al iu fama riĉulo por peti almozon.

Riĉulo: "Herŝel, vi estas tre saĝa. Eble vi povas klarigi al mi la jenan misteron: multaj malriĉuloj vivtenas sin nur dank` al ni, la riĉuloj, tio estas dank` al niaj mondonacoj. Kial ili tamen malamas nin?"

Herŝel: "Same okazas pri la Anĝelo de la Morto: multaj homoj vivtenas sin dank` al li, sed malgraŭ tio ĉiuj malamas lin…"

26.11.2008

Enterigo de cimo

Judo tranoktis en gastejo. Matene demandis lin la mastro:

"Ĉu vi bone dormis?"

Gasto: "Tre bone. Dank` al Dio. Sed matene mi trovis mortan cimon sur mia Mastro: "Nu, morta cimo estas nenio."

Gasto: "Vi pravas, sed vi ne scias kiom granda estis lia enteriga ceremonio!"

30.11.2008

Freŝeco

Kliento en restoracio diris al la kelnero:

"Mi timas ke la fiŝoj estas ankoraŭ de la pasinta jaro."

Respondis la kelnero:

"Mi vere ne scias. Mi eklaboris ĉi tie antaŭ 6 semajnoj."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.