La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

VII

1.4.2009

Kaŝita panoramo

La pola judino Dwejra feriis kun sia edzo ĉe la montaro.

Post la reveno demandis ŝin la amikinaro: "Ĉu la pejzaĝo tie estis bela?"

Respondis ŝi: "Eble bela, sed oni ne vidas la pejzaĝon, ĉar la montoj kaŝas ĝin."

5.4.2009

Ĉu revoj realiĝas?

Herŝele (fama figuro ĉe popolaj judaj anekdotoj kaj rakontoj) diris:

"Mi kredas pri tio, ke revoj realiĝas."

Amikoj: "Ĉu vi havas pruvon?"

Herŝele: "Jes. Mi revis, ke mi troviĝas kun ĉiuj aliaj viroj en sinagoga kunveno, dum la rabeno predikas antaŭ ni. Subite iu tuŝis mian kubuton, kaj mi vekiĝis kaj rimarkis, ke mi vere troviĝas en tiu kunveno. Konkludo: La revo realiĝis!"

9.4.2009

Cirkumcido

La urba konsilio aĉetis por la urbestro novan aŭtomobilon, tre luksan kaj impreso-faran. Oni decidis prezenti ĝin al la publiko per granda solenaĵo, dum kiu la ĉefoj de la tri grandaj religioj benos la novan aŭton. Estis invititaj tiucele la katolika pastro, la protestanta pastoro kaj la juda rabeno.

Kiam venis ilia vico oni vokis unue la katolikan pastron. Tiam li surmetis la kultajn vestaĵojn, ĉirkaŭiris la aŭton kaj aspergis sur ĝin sanktigitan akvon, tri fojojn. Poste li laŭtlegis la religian benon.

La dua estis la protestanta pastoro. Li malfermis la dikan Biblion, kiun li subbrake alportis. Li elektis fragmenton de la profeto Jeĥezkel, kiun li voĉlegis per konvinka tono.

Nun venis la vico de la rabeno. Je la surprizo de ĉiuj ĉeestantoj li eltekigis mezgrandan segilon kaj kuŝiĝis kun ĝi sub la malantaŭa parto de la veturilo. Oni aŭdis bruon de segado. Post minuto li restariĝis kaj fiere montris al ĉiuj la ekstremaĵon de la ellastubo….

(dankon al Marcelo el Francujo)

11.4.2009

Soifo

Oni demandis al la kristaniĝinta juda verkisto Alexander Moszkowski (Aleksander Moŝkovski: 1851-1934):

"Ĉar vi estas kaj gojo kaj judo, eble vi povos klarigi al ni kio estas la diferenco inter judo kaj gojo?"

Respondis li: "Tre simple: kiam gojo sentas soifon, li trinkas tri glasojn, unu post la alia. Kiam judo soifas, li tuj iras al la kuracisto por kontroli ĉu li ne havas diabeton."

15.4.2009

Ruĝaĵoj

Medicina flegisto venis al la hejmo de la malsana vilaĝano Ŝulem. Kiam la malsanulo etendis sian manon por la kontrolo de la pulso, ekkriis la flegisto: "Ho ve, morbilo!" *

Ŝulem: "Kiu morbilo? Mi estas 60-jara! Kie vi trovis morbilon ĉe plenaĝuloj?"

Flegistio: "Jen, vidu tiujn ĉi ruĝajn makulojn!"

Ŝulem: "La ruĝaj makuloj? Ili estas pro mia laboro. Mi estas farbisto!"

Flegisto (trankviliĝinte): " Vi estas tre bonŝanca pro tio, ke vi estas farbisto, ĉar alie ĝi estus morbilo."


* Morbilo: Infekta febro, karakterizata de haŭtaj ruĝaĵoj kaj atakanta precipe infanojn.

19.4.2009

Duoblaĵo

Mojŝe (Moseo) renkontas sian konatulon Joel.

Joel: "Mi aŭdis, ke vi tro drinkas, Mojŝe!"

Mojŝe: "Nu, kiam mi komencas drinki, mi sentas min tute alia homo, sed bedaŭrinde tiu alia ankaŭ ŝatas drinki."

(dankon al Jolanta el Pollando)

22.4.2009

Salita ŝerco

Herŝele atingis iun vilaĝon en Blankarusio, kaj estis invitata al ŝabata manĝo ĉe la maljuna loka rabeno.

Dum la manĝo li estis surprizita vidi, ke la rabeno ŝutas multege da salo sur la dolĉetan farĉitan fiŝaĵon (jide: "Gefilte Fiŝ").

Li demandis sian apudnajbaron: "Kial la rabeno tiom salas la fiŝaĵon?"

Respondis la judo: "Li estas abstinulo *, nome, li ne deziras ĝui la delikataĵon, kaj tial li tro salumas ĝin."

Post kelkaj minutoj envenas belega juna virino kaj komencas servi pliajn manĝaĵojn.

Herŝele (al la najbaro): "Kiu estas ŝi?"

Najbaro: "La nova edzino de la rabeno. Li antaŭ jaro perdis sian unuan edzinon."

Herŝele: "Kiom da salo li uzas por salumi ŝin?"

_______________________________________

* abstini: Sin detenadi, pro principo, de la uzado de io plezuriga (ekzemple alkoholo, viando, fumado, seksaj rilatoj, partopreno en Esperanto-kunvenoj ktp)

26.4.2009

Pola judo en Japanujo

Sidis kune kelkaj polaj judoj kaj diskutis pri ĉio, kio okazas en la mondo.

Rakontis Josef:

Judo de la vilaĝo Zalecie estis sendita de sia firmao al Osaka. Li venis al la loka stacidomo kaj diris al la kasisto: "Mi deziras aĉeti bileton por Osaka."

Kasisto: "Mi ne scias kie troviĝas tiu ĉi loko. Veturu al Varsovio kaj demandu tie!"

Kiam la judo atingis Varsovion li tuj iris al la kaso kaj petis bileton por Osaka.

Kasisto: "Mi ne scias kie ĝi troviĝas. Veturu al Moskvo kaj demandu tie!"

En Moskvo iris nia judo al la kaso kaj diris: "Bileton por Osaka, mi petas."

Kasisto: "Osaka? Mi ne konas tiun ĉi lokon, sed mi konsilas al vi preni la trajnon al Vladivostoko kaj demandi tie"

En Vladivostoko nia Zalecieano alkasiĝis kaj diris al la kasistino: "Bileton por Osaka, mi petas."

Kasistino: "Mi ne scias kie ĝi situas, sed prenu la vagonaron al Tokio kaj demandu tie!"

Kion faris nia judo en la stacidomo de Tokio? Aĉetis bileton por Osaka!

Kiam li finis sian mision en Osaka, li venis al la tiea stacidomo dezirante reveni hejmen.

Judo: "Mi petas bileton por Zalecie."

Kasisto: "Ĉu al Supra Zalecie aŭ al Malsupra Zalecie?"

Aŭdinte tion, ĉiuj aŭskultantoj ekridegis. Nur unu el ili restis seriozmiena kaj diris: "Tio ne povas okazi!".

"Kial?" oni demandis lin.

Respondis la homo: "Ĉar japanoj ne scipovas la jidan lingvon!"

29.4.2009

La pastro kiu ne scias

Jen juda anekdoto, kiu aperis en 1947 (Novjorko) en la jidlingva libro "Royte Pomerantsen", redaktita de la fama esperantisto Immanuel Olsvanger (1888-1961). Li estis ankaŭ etnologo.

La historieto okazis foje en Eŭropo (eble en la 16-a aŭ 17-a jarcento?). En vilaĝo, kie loĝis judoj kaj gojoj (nejudoj), venis pastro al la terposedanta nobelulo kaj fanfaronis pri tio, ke li regas la hebrean lingvon pli bone ol ĉiu ajn judo. La nobelulo tuj ordonis okazigi publikan ekzamenon, en kiu konkuros la pastro kun unu sola reprezentanto de la loka juda komunumo. La nobelulo ordonis, ke tiu el la du, kiu ne scios respondi al la demando de la alia, iros tuj al malliberejo. Krome li dekretis, ke se la judoj ne nomumos tuj reprezentanton, ili ĉiuj estos forpelataj de la lando.

La terurigitaj judoj tuj kunvenis en la sinagogon kaj diskutis pri la ebla kandidato. Sed eĉ la plej bonaj regantoj de la "sankta lingvo" ne kuraĝis akcepti la proponon reprezenti la judojn, timante ke eble la saĝa pastro ruze "enkaptiligos" ilin.

La etoso estis morna kaj senespera, sed subite leviĝis iu junulo nomata Ŝolem, kiu estis tute needukita, preskaŭ analfabeta, kaj diris: "Mi estas preta stari kontraŭ la pastro". Ĉiuj treege miris, sed ĉar neniu alia estis preta stari kontraŭ la pastro, ili vole nevole sciigis la reprezentanton de la nobelulo pri la elektita junulo.

La morgaŭan tagon kunvenis la tuta vilaĝo en la kortego de la nobelulo. Sur la podio, vidalvide la nobelulon, sidis la pastro kaj la juda junulo. La nobelulo decidis, ke Ŝolem estos la unua kiu prezentos la demandon.

Diris Ŝolem al la pastro: "Kion signifas ANI LO JODEA?" (en la hebrea lingvo: "Mi ne scias")

 Respondis la pastro, kun rideto: "Mi ne scias."

Aŭdinte tion ĉi ekkriis la nobelulo: "Enkarcerigu lin!"

Ĉiuj judoj ekkriis pro ĝojo kaj iris festi. Kunveninte en la sinagogo, post la kantado kaj la tradicia preĝo al Dio "Benata estu tiu, kiu denove savis nin", demandis al Ŝolem la komunumestro: "Bonvolu rakonti al ni, kiu konsilis al vi demandi ĝuste tiun ĉi demandon".

Respondis Ŝolem: "Mi konfesas, ke tiel okazis al mi mem, kiam mi estis knabo kaj iris al la klaso. Mi demandis tiam al mia rabeno-instruisto: `Kion signifas en la hebrea lingvo la frazo ANI LO JODEA?` Kaj li respondis: `Mi ne scias`. Do, se mia rabeno ne sciis, mi opiniis ke ankaŭ la pastro ne scios!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.