|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Okazis en Francujo antaŭ multaj jaroj. Antisemito eniras drinkejon kaj vidas tie iun, kiu aspektas juda. Li tuj mendas multekostan vinon por ĉiuj ĉeestantoj, escepte de la judo. Ĉiuj klientoj drinkas kun ĝojo, sed la senglasa judo aspektas same ĝoja kaj eĉ multe ridetas.
La antisemito koleriĝas kaj remendas vinon por ĉiuj ĉeestantoj, escepte de la judo. Sed la sama afero ripetiĝas: la judo multe ridetas kaj aspektas tre kontenta.
La antisemito ege miras kaj demandas la verŝiston: "Kiu estas tiu ĉi judaĉo?"
Respondas la homo: "La posedsanto de la drinkejo."
(dankon al Elona el Israelo)
Svatisto proponas al la junulo David doto-havan fraŭlinon.
David obstinas: "Ŝi ja estas duonblinda ! "
Svatisto: "Ĉu tio estas difekto? Pripensu pri tio, ke vi devos nenion kaŝi antaŭ ŝiaj okuloj ".
David: "Sed ŝi estas ankaŭ preskaŭ surda "!
Svatisto: "Pripensu pri tio, ke ŝi ne aŭdos viajn malbenojn."
David: "Sed ŝi lamas je unu piedo!"
Svatisto: "Nur pripensu pri tio, ke ŝi neniam sekvos vin paŝo post paŝo."
David: "Nu, ŝi estas ankaŭ ĝiba!"
Svatisto: "Ho, juna homo. Estu logika! Ŝi ja povas havi unusolan difekton!"
(Dankon al Henryk el Pollando)
Laŭ la Biblio (Malnova Testamento) kaj laŭ la kredo de la judoj Moseo ricevis de Dio la tabelojn kun la Dek Ordonojn (Dekalogon) sur la monto Sinai, sed kiam li malsupreniris por renkonti la popolon (la Israelidojn), li vidis, ke ili kultas oran bovidon, kiun ili estis konstruintaj. Tiam li koleriĝis kaj rompis la ŝtontabelojn, sur kiuj aperis la dekalogo.
En la libro Eliro, ĉapitro 32, ni legas: "Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto."
Jen: http://eo.wikipedia.org/wiki/La_Dekalogo
Venas inspektoro en la lernejan klason dum leciono pri religio kaj demandas la gelernantojn: "Kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?"
Neniu respondas, do li demandas Ŝmuel: "Diru al mi, kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?"
Ŝmuel: "Kredu min, ke tion mi ne faris!"
Inspektoro (al la lernantino Raĥel): "Kiu disrompis la dekalogajn tabulojn?"
Raĥel (preskaŭ ploranta): "Mi ĵuras al vi, ke mi rompis nenion!"
Inspektoro (al la instruisto): "Kial neniu en ĉi tiu klaso scias, kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?"
Instruisto: "Mi vere ne scias, sed eble faris tion iu el alia klaso?…"
(dankon al Zwicki el Aŭstrujo)
En la lasta fojo (dimanĉon) mi sendis al vi ŝercon pri Moseo, kiu rompis la tabelojn kun la Dekalogo.
Nun mi sendas alian version de la sama ŝerco.
Venas inspektoro en la lernejan klason dum leciono pri religio kaj demandas la gelernantojn: "Kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?"
Neniu respondas, do li demandas Moŝe: "Kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?"
Moŝe: "Mi ĵuras ke ne estis mi!"
Inspektoro (al la instruisto): "Kion vi diras pri tio, ke la knabo ne scias, kiu rompis la tabelojn de la Dekalogo?"
Instruisto: "Mi konas Moŝe tre bone. Se li diras ke ne estas li, mi kredas lin."
La senesperiĝinta inspektoro iris al la lerneja direktoro:
"S-ro direktoro, kion vi diras pri tio, ke neniu en la klaso scias, kiu disrompis la tabelojn de la Dekalogo?"
Direktoro: "Mi proponas ne fari de tio grandan aferon. Kiom ili kostis? Mi estas preta pagi por la damaĝo."
{ Antisemitoj kutimis diri, ke judoj ne amas labori (tute malvera aserto…). La sekva antisemita ŝerco aludas je tio }
Du judoj sidas en publika necesejo.
Rabinoviĉ: "Kion vi pensas: ĉu tio, kion ni faras nun, estas fizika laboro aŭ intelekta?"
Bronŝtein: "Certe intelekta, ĉar se ĝi estus fizika, ni jam delonge dungus homojn por tio."
(dankon al Lena el Ukrainio)
Sara telefonas al sia patrino:
– Mi estas tre zorga. Mia Moŝe neniam tiom malfruis. Mi timas ke li trovis alian virinon.
– Nu, kial vi ĉiam pensas pri katastrofoj? Eble akcidente mortigis lin aŭtomobilo?
(dankon al Ionel el Nederlando)
Amiko demandis judan miliardulon: "Kiel povas esti, ke vi ne scipovas skribi en la angla lingvo kaj tamen fariĝis miliardulo?"
Respondis la miliardulo:
"Kiam mi antaŭ 40 jaroj venis al Usono el Pollando, mi iris al kelkaj sinagogoj kaj petis laboron kiel pedelo (tiu, kiu zorgas pri malgravaj materiaj taskoj en sinagogo kaj aliaj lokoj). Sed oni nenie akceptis min, ĉar mi ne scipovis skribi anglalingve. Do, mi komencis okupiĝi pri aĉeto kaj vendo de vrakoj kaj tiel – dum la jaroj – mi fariĝis granda komercisto kaj poste milionulo kaj miliardulo. Do, imagu al vi, kio estus okazinta se mi estus reginta la skribadon de la angla? Mi ankoraŭ estus pedelo en sinagogo…"
Rimarko: Tiu ĉi ŝerco ekzistas en similaj formoj ĉe kelkaj popoloj. Ekzemple, pri pedelo en kristana preĝejo, kiu fariĝis poste milionulo.
1. En Ruslando kaj la najbaraj landoj multaj judaj familioj lernigis siajn infanojn ludi violonon aŭ pianon.
2. Inter la plej famaj violonistoj estis/estas multaj judoj. Ekzemple: Jascha Heifetz, Yehudi Menuhin, Mischa Elman, Isaac Stern, Yitzhak Perlman, Joseph Szigeti, Gil Shaham, Leonid Kogan, Nathan Millstein, David Oistrakh, Maxim Vengerov, Josef Joachim, Joshua Bell, Shlomo Mintz, Pinhas Zukerman.
En Rusio okazis la unua etapo de la violonista konkurso. Venis 10 judoj kaj 90 rusoj.
El tiu cento oni devas elekti dekon, kiu reprezentu Rusion en la duaetapa konkurso en Parizo.
Por fari la elekton estas formita speciala komisiono. Jen parolas ĝiaj membroj:
Demokrato: En Parizon veturu 5 judoj kaj 5 rusoj.
Patrioto: Ni loĝas en Rusio. En Parizon veturu 10 rusoj.
Komunisto: Ni estu justaj kaj elektu proporcie, do 1 judon kaj 9 rusojn.
Prezidanto de la komisiono (humile): Eble ni dekomence aŭskultu ilian violonadon ? …
(dankon al Mikaelo el Ruslando)
Okazis antaŭ multaj jaroj. En Moskvo Rabinoviĉ eniras manĝaĵ-vendejon kaj demandas:
"Kiom kostas la ŝinko (porkaĵo)?"
Poste li eliras kaj tuj ekas fulmotondro. Forta fulmo batas arbon apud Rabinoviĉ.
Li levas la kapon al la ĉielo kaj paceme diras:
"Nu, ĉu mi eĉ interesiĝi ne rajtas?"
(dankon al Mikaelo el Ruslando)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.