|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Judo iras al katolika preĝejo por… konfesi siajn pekojn.
Li diras al la pastro, kiu sidas en la konfesejo: "Patro, mi estas 80-jara. Mi havas 4 infanojn kaj 11 genepojn. Lastan nokton mi amoris kun bela 20-jarulino kaj poste kun belega 30-jara virino."
Pastro: "Nu, mia filo, kiam estis la lasta fojo ke vi konfesumis?"
Judo: "Neniam. Mi estas judo."
Pastro: "Kial do vi rakontas al mi viajn lastnoktajn farojn?"
Judo: "Ĉar mi rakontas tion al ĉiuj."
(dankon al Claus el Germanujo)
David studis Talmudon dum multaj jaroj kaj tiel li akiris tre "akran cerbon" (talmudistan").
Unu tagon li renkontis surstrate policiston, kiu foje multe ĉikanis lin.
David: "Sinjoro policisto, ĉu oni povas nomi policanon `bovaĉo`?"
Policisto: "Nepre ne."
David: "Sed ĉu oni povas nomi bovaĉon `sinjoro policisto`?
Policisto: "Tio estas permesata."
David: "Nu, ĝis la revido, sinjoro policisto!"
(Dankon al Claus el Germanujo)
Du judoj, Kohn kaj Stein, vizitas Vatikanon.
Ili rimarkas kiel de tie elveturas vico da luksaj aŭtomobiloj - Mercedesoj kaj aliaj altprezaj aŭtoj - kun kardinaloj, prelatoj kaj aliaj eklezianoj.
"Mi vidas, ke temas pri sukcesa firmao", diras Kohn.
"Jes", respondas Stein, "kaj mi aŭdis, ke ili komencis kun pruntita azeno". *
* Pruntita azeno: En la Nova Testameto estas skribita, ke Jesuo Kristo veturis sur pruntita azeno: "Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi." (Johano 12)
(dankon al pastro Max el Ĉeĥujo)
Juda agento de asekur-kompanio vizitas la hejmon de pastro, dirante, ke li interesiĝas pri kristaniĝo.
Post horo li eliras, ege ŝvitanta sed ridetanta.
Najbaro: "Ĉu li baptis vin?"
Judo: "Tute ne. Sed mi vendis al li asekur-polison."
(dankon al Claus el Germanujo)
Berlino en 1934. Adolf Hitler estas en la povo, aplikanta siajn raso-teoriojn.
Germana civitano eniras ŝtatan civitan-registrejon kaj diras al la oficisto:
"Estas necese, ke mi ŝanĝu mian propran nomon."
Oficisto: "Kio estas via nuna nomo?"
Germano: "Adolf Stinkfuss" (Malbonodora piedo).
Oficisto: "Jes, mi komprenas. Kiel vi volas nomiĝi?"
Germano: "Abraham-Mose Stinkfuss."
(dankon al Claus el Germanujo)
Laŭlonge de la historio la judoj - senlige al sia loĝloko - nomis la landon Israelo "Haarec" (hebree: La Lando). Ĝis hodiaŭ la tradiciemaj judoj vivantaj ekster Israelo nomas Israelon "La Lando".
Temas pri la ideologio de la juda popolo, laŭ kiu la loĝado ekster Israelo estas portempa kaj tial judo, kiu vivas tie, troviĝas en "eksterlando".
Kuriozaĵo (unu el multaj…): Kiam judo en Parizo, Teherano aŭ Karakaso preĝas tri fojojn tage por ke venu pluvo, li celas pluvadon en Israellando, ne en sia loĝlando.
En komunisma Pollando judo estas pridemandita de la sekureca servo:
"Ĉu vi havas parencojn en eksterlando?"
Judo: "Ne."
Enketisto: "Kiu estas Ĥaja Goldbaum el Tel-Avivo?"
Judo: "Mia fratino."
Enketisto: "Ĉu vi havas parencojn eksterlande?"
Judo: "Ne."
Enketisto (kolere): "Kion signifas ne? Kiu estas David Kohen el Jerusalemo?"
Judo: "Mia frato."
Enketisto: "Diable, nun mi redemandas vin: ĉu vi havas parencojn en eksterlando?"
Judo: "Ne, certe ne. De la tuta familio mi estas la sola, kiu loĝas en eksterlando.
(dankon al Claus el Germanujo)
En litvagono noktis (noktis = tranoktis) rabeno kaj katolika pastro.
Matene rakontas la pastro: "Mi sonĝis, ke mi estas en la juda paradizo. Ĉie regis fiodoro, malordo, malpureco, bruo kaj ĥaoso kaj estis multege da homoj."
"Tio estas interesa", respondis la rabeno. "Mi havis similan sonĝon, sed mi sonĝis ke mi estas en la katolika paradizo. Ĉie estas belaj floroj, koloraj birdoj, agrablaj odoroj kaj serena etoso. Sed neniuj homoj."
(dankon al Max el Ĉeĥujo)
Mi jam dissendis kelkajn ŝercojn kiuj temis pri la juda patrino. Mi deziras memorigi, ke temas pri tiu stereotipa patrino, kiu (malgraŭ la pasia amo al la infanoj) multfoje estis terura kaj plendema, pro trozorgemo al la infanoj, pro troigita deziro ke ili sukcesu en la vivo (fenomeno konata ĉe minoritatoj…) ktp.
Tri maljunaj judinoj en Usono renkontiĝas en restoracio.
La unua virino profunde enspiras kaj diras laŭte: "Oj!". *
Post momento la dua virino enspiras forte kaj ĝemdiras: "Oj!".
Tiam la tria virino diras: "Amikinoj miaj, ĉu ni ne interkonsentis, ke ĉi-foje ni ne parolu pri la infanoj?"
(dankon al d-ro Jicĥak el Israelo)
* Oj: Interjekcio, esprimanta doloron aŭ amaran bedaŭron.
Sinjorino Rosenzweig ricevis telegramon de sia edzo:
“Alveno je la sepa, centra stacio, kunportas sonserpenton.”
La edzino estis ĝustatempe en la stacio, vidis lian valizon kaj demandis: "Sed kie estas la sonserpento?"
Edzo: "Ah, lasu. Temas pri stultaĵoj. Simple sur la telegrama folio restis loko por du pliaj vortoj, do mi skribis ilin. Mi ne volis ke la poŝto profitu de mi. Neniel!"
(dankon al Claus el Germanujo)
Tiu ĉi ŝerco iel similas al alia, kiun mi dissendis antaŭ du jaroj. Jen ĝi:
Icĥak (Isaak) kaj Ŝlomo (Salomono) estis bonaj amikoj.
Ŝlomo mortis.
Icĥak iras al la redakciejo de la loka gazeto por aperigi nekrologon.
Li skribas sur la mendilo: "Ŝlomo mortis."
Tiam la oficistino informas lin: "La minimuma prezo estas por kvin vortoj."
Post iom da pensado Icĥak skribas: "Ŝlomo mortis. Mi vendas aŭton".
Du judoj babilas en la vagonaro/trajno:
Judo 1: "Ĉi vi aŭdis? Rosenstein, la tajloro de str. Potockij, edziĝis al vidvino."
Judo 2: "Mi ne volus esti dua edzo de vidvino."
Judo 1: "Kial? Ĉu vi preferus esti la unua?"
(Dankon al Gabi el Israelo)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.