|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Samuelo revenas hejmen kaj anoncas sian edzinon: "Mi faris vivasekuron por la kazo de mia morto."
Edzino (tre kolera): "Nature. Vi ĉiam estis egoisto! Vin vi asekuris kaj min ne! Vi ĉiam pensas nur pri vi!
(dankon al Nina el Pollando)
En lernejo en nazia Germanujo la instruisto demandas judan lernanton:
"Moritz! Kiu kulpas pri la malvenko de Germanujo en la unua mondmilito?"
Moritz: "La judoj."
Instruisto: "Tre bele, sed kiuj judoj?"
Moritz: "La judaj generaloj."
Instruisto: " Moritz! Kiel vi kuraĝas paroli? Ĉu en la germana armeo estis judaj generaloj?"
Moritz: "Ne, s-ro instruisto, sed ĉe la malamika flanko estis."
Rimarko: La vero estas, ke ĉirkaŭ 100,000 judoj servis en la germana armeo dum la unua mondmilito. Sed la nazioj kaŝis tion, kompreneble.
Abram grumblis al sia amiko: "Ĉiam, kiam mi alvenas hejmen kun nova knabino, ŝi ne plaĉas al mia patrino. Panjo tuj komencas diri pri ŝi malbonaĵojn. Mi ne sukcesas trafi ŝian guston. "
La amiko konsilis al li: "Trovu knabinon, kiu similas al via patrino. Tiam ŝi ne kritikos."
Post 3 monatoj ili denove renkontiĝis.
"Mi agis laŭ via konsilo", diris Abram. "Mi trovis knabinon, kiu similas al mia patrino. Ŝi same aspektas, same parolas kaj havas la karakteron de mia patrino ".
– Nu, vidu… kaj kio?
– Mia patro ne toleras ŝin!
(dankon al Nina el Pollando)
Klaus renkontis matene sian najbaron Stein:
"Pri kio via edzino hieraŭ vespere tiel kverelis?"
Stein: "Pro letero."
Klaus: "Ĉu vi forgesis forsendi ĝin?"
Stein: "Ne, mi forgesis detrui ĝin!"
(Dankon al Max el Ĉeĥujo)
La fama juda komponisto Henoch Kon (1890-1970) de tempo al tempo estis gasto en salonoj de lodzaj riĉuloj (Lodzo [Łódź = pole boato]: granda urbo en Pollando).
La juda poeto Moŝe Broderzon pro tio ĉi riproĉis lin:
"Kiel oni povas humiligi sin antaŭ tiuj primitivuloj "?
"Ĉu vi ne scias?", respondis la muzikisto. "Por melki bovinon oni devas al ŝi kliniĝi "…
(dankon al Nina el Pollando)
Bluma: "Izidor, memoru: post mia morto vi denove edziĝu !".
Edzo: "Ne ĉagreniĝu, kara! Vi faru vian taskon kaj mi zorgos pri ĉio alia "!
Rakontas judo al sia kolego:
"Vi nur imagu al vi! Mi revenis hieraŭ hejmen kaj trovis mian edzinon kun Arje Zbytkover en nia lito . "
Kolego: "Kaj kion vi faris ?"
Judo: "Mi tuj prenis fotilon kaj fotis ilin por havi pruvon ".
Kolego: "Nu, kaj…"
Judo: "Ŝi aspektas bone, sed li moviĝis "…
Kiel ni bone scias, ĉiuj judoj en la tuta mondo estis riĉegaj (ankaŭ mi!…) - almenaŭ laŭ la diraĵoj de iliaj malamantoj… Jen tipa tiutema ŝerco, modernigita:
Kvar usonaj riĉuloj – tri nejudoj kaj unu judo, Cohen (Kohen) – vespermanĝis kune kaj diskutis pri financaj temoj.
Braun: "Mi havas multe da mono. Mi planas aĉeti Citibank."
Chong: "Mi havas abundon da mono. Mi deziras aĉeti General Motors."
Rodriguez: "Mi estas tre riĉa. Mi intencas aĉeti Microsoft."
Venis la vico de Cohen. Ĉiuj rigardas lin atende. Li iom tusetas, trinketas de sia teo kaj tiam trankvile diras: "Mi ankoraŭ ne decidis, ĉu mi vendos ilin."
(dankon al d-ro Jicĥak el Israelo)
Rakontas judo al sia kolego:
Hieraŭ mi diris al mia edzino: "Tio sufiĉas por mi! Mi nun iras for! Mi pretos eksedziĝi!"
Kiam mi eliris el la hejmo, mi aŭdis bruegon de pafo… "Ŝi verŝajne mortpafis sin", mi pensis.
Mi tuj revenis hejmen, kuris en la loĝoĉambron kaj vidis, ke… ŝi estis malferminta botelon da ĉampano!
(dankon al Max el Ĉeĥujo)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.