|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() JUDAJ ŜERCOJAŭtoro: Josef Ŝemer |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Judo estas antaŭ juĝistaro. La juĝisto demandas:
"Ĉu vi volas diri ion kiel lastan vorton?"
Judo: "Jes, mi petas malnovmanieran juĝon."
Juĝisto: "Mi ne komprenas. Kion signifas `malnovmaniera juĝo`?"
Judo: "Mi klarigos al vi. Antaŭe, kiam la juĝistoj interkonsiliĝis, ili diris: `Li estas judo, sed li pravas.` Nuntempe ili diras: `Li pravas, sed li estas judo.` Mi petas do la malnovmanieran juĝon."
[ El la libro de Tivadar Soros (Teodoro S. Ŝvarc) "Maskerado ĉirkaŭ la morto"
En la ĉefa strato de iu juda urbeto malfermiĝis en la sama domo tri tajloraj metiejoj.
La unua tajloro instalis ŝildon anoncantan jene: "Ĉi tie estas la plej bona tajloro en la tuta urbo."
La dua tajloro starigis la jenan ŝildon: "Ĉi tie estas la plej bona tajloro en la tuta lando."
Tiam venis la tria tajloro kaj skribis okulfrape: "Ĉi tie estas la plej bona tajloro en la strato."
Kara leganto,
Ĉu dezirante elekti tajloron el inter tiuj tri, vi trovus diferencon inter la reklamoj?
Mi tute ne…
Ĉu vi memoras la ŝercon de la lasta fojo?
Temis pri tri najbaraj judaj tajloroj, kiuj instalis afiŝojn: "La plej bona tajloro en la urbo", "La plej bona tajloro en la lando" kaj "La plej bona tajloro en la strato."
Tiu ĉi ŝerco naskigis alian version, kiu fariĝis konata ne nur ĉe judoj. Jen ĝi estas:
En la ĉefa strato de la urbo malfermiĝis en la sama domo tri nutraĵvendejoj.
La posedanto de la dekstra vendejo instalis ŝildon anoncantan jene: "Ĉi tie oni vendas la plej malmultekostajn manĝaĵojn."
La posedanto de la maldekstra vendejo starigis la jenan ŝildon: "Ĉi tie oni vendas la plej freŝajn manĝaĵojn."
Tiam venis la posedanto de la meza vendejo kaj skribis okulfrape: "Enirejo de ĉi tie."
(dankon al Francine el Belgujo)
La rabeno de la urbeto estis senespera pro la konduto de la membroj de la komunumo kaj decidis forlasi la urbon. Kiam li anoncis tion al ili, ĉiuj estis tre ĉagrenitaj. "Kion ni faru nun?" - demandis la homoj. "Kie ni trovos tiel bonan rabenon?"
Tiam kunvenis la judoj kaj decidis, ke la tri plej riĉaj membroj de la komunumo iru al la rabeno kaj klopodu konvinki lin resti en la ofico. Eble ilia riĉeco influos lin…
Menciindas, ke la tri elektitaj riĉuloj estis tre malhonestaj kaj koruptitaj homoj.
Venis la riĉula triopo al la hejmo de la rabeno kaj petis lin pluresti. Aŭskultinte iliajn argumentojn, diris la rabeno:
"Kion mi povas diri al vi? Se en la urbeto estus nur kvin homoj kiel vi, tiam mi certe restus."
La riĉuloj fariĝis tre kontentaj kaj fieraj, kaj tiam unu el ili diris al la rabeno: "Ni dankas vin pro la laŭdo. Sed tute ne estos malfacile trovi en nia urbo pliajn kvin homojn, kiuj similas al ni."
Tiam respondis la rabeno: "Vi ne komprenis min. Ĝuste tio estas la problemo: se estus nur kvin homoj kiel vi, mi povus elteni tion. Sed la problemo estas, ke en tiu ĉi urbeto troviĝas ĉirkaŭ cent uloj kiel vi!"
En la komenco de majo mi dissendis ŝercon nomatan "Fumado dum Ŝabato". Ĝi temis pri judo, kiu estis "kaptita" de amiko fumante cigardeon dum Ŝabato, la sankta tago de la semajno.
(por tiuj, kiuj volas relegi ĝin por rememori, mi aldonas ĝin plej sube)
Jen alia versio, same tre plaĉa kaj tre "juda":
La tre fama hebrelingva poeto Ĥajim Naĥman Bjalik (1873-1934) studis junaĝe en la tre fama Jeŝivao (juda lernejo por religiaj studoj) de la urbeto Voloĵin (Blankrusio, Belorusio). Tiam li fariĝadis liberpensulo kaj eĉ komencis malplenumi parton de la religiaj devoj.
Unu sabaton li troviĝis kun du amikoj en sia loĝĉambro fumante cigaredon (granda peko!). Hazarde pasis ekstere la rabeno kaj vidis la fumon tra la fenestro. Li tuj eniris la ĉambron terurigite kaj riproĉis ilin: "Kiel vi kuraĝas fumi dum Ŝabato?"
Respondis la unua lernanto: "Mi forgesis, ke hodiaŭ estas Ŝabato."
Diris la dua: "Mi forgesis, ke estas malpermesate fumi dum Ŝabato."
Diris Bjalik, tute seke: "Mi forgesis fermi la fenestron…"
(dankon al Teddy el Israelo)
Judo vizitis sian amikon Zelig sabate posttagmeze kaj trovis lin fumanta cigaredon.
Gasto: "Kiel okazas, ke judo fumas dum ŝabato?" **
Zelig: "Mi ĵuras al vi, ke mi forgesis!"
Gasto: "Kion vi forgesis? Vi forgesis, ke hodiaŭ estas ŝabato?"
Zelig (ofendita): "Kiel povas judo forgesi la ŝabaton?"
Gasto: "Kion do vi forgesis? Ĉu vi forgesis, ke estas malpermesate fumi sabate?"
Zelig: "Ĉu vi konsideras min infano, kiu forgesus tiom simplan aferon?"
Gasto (kolere): "Kion do vi forgesis?"
Zelig: "Mi forgesis, ke mi estas judo…"
* Ŝabato: La "juda sabato", kiu daŭras ekde vendredo fruvespere ĝis sabato vesperiĝe. Tiam estas (laŭ la juda religio) la sankta tago, dum kiu oni ne rajtas labori, oni Diservas ktp.
** La juda religio malpermesas bruligon de fajro dum Ŝabato kaj ankaŭ fumadon.
Hodiaŭ mi sendas al vi kun fiero la 400-an ŝercon.
Estas kaŭzo por tosteti, ĉu ne?
Ĉi-okaze mi deziras esprimi elkoran dankon al la kara gojo Ronaldo el Nederlando, al kiu mi sendas anticipe ĉiujn judajn ŝercojn por lingva provlegado.
Do, se vi trovas eraron, kulpigu nur lin… (ruza judo mi estas, ĉu ne?…)
Tsvi-Herŝ estis hipokondriulo.
Dum unu el siaj oftaj vizitoj ĉe la kuracisto diris al li la doktoro:
"La ekzameno montras, ke vi povos ĝisvivi la aĝon 100!"
Tsvi-Herŝ: "Doktoro, ĉu mia stato tiom malboniĝis? Lastan fojon vi diris al mi, ke mi povos vivi ĝis 120!"
* "Ĝis 120!" - Gratulo tre ofta ĉe judoj, precipe dum ies datreveno de naskiĝtago. La signifo estas, ke oni deziras al la gratulato longan vivon.
Kial oni elektis ĝuste la numeron 120? Eble ĉar Moseo mortis en tiu ĉi aĝo. Aŭ eble, ĉar en la unua libro de la Biblio, Genezo, estas skribita: "Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne… ilia vivo estu cent dudek jaroj."
Se vi scipovas la anglan, vi povas legi pri tiu ĉi diraĵo en la jena loko: http://www.forward.com/articles/1778/
Kaj ankaŭ tie: http://www.jewlicious.com/2008/02/until-120-on-two-fronts/
Herŝele prelegis antaŭ la judoj de la vilaĝo kaj klarigis pri (Dia) graco, prezentante personan ekzemplon:
"Unu tagon mi paŝis sur rivera ponto kaj subite ĉirkaŭis min sovaĝaj bestoj. Sube la akvo estis tre ŝtorma kaj mi sentis, ke mi troviĝas en vera vivdanĝero. Mi do kriis: `Dio, faru al mi gracon kaj savu min!`
Tiam Dio igis min tuj vekiĝi kaj malkovri, ke ĉio estis nur sonĝo. Benata estu Dio la Eternulo, kiu faris al mi gracon!"
* Graco: Spirita helpo, senmerite donata de Dio al homo por saviĝo.
Tri sinkonvertitoj (kristaniĝintoj) interparolis apud la katedralo de Kovno (nuntempa Kaŭnas).
Diris la unua: "Kial kaŝi miajn intencojn? Mi kristaniĝis, ĉar mi deziris plibonigi mian socian staton."
La dua diris: "Kaj mi konvertis min al katolikismo, ĉar mi amis kristanan junulinon."
Parolis la tria "eksjudo": "Male al vi, mi plene kredas, ke kristanismo estas la sola vera kredo!"
Reagis tuj la du aliaj: "Ion tian vi rakontu al la kristanoj, ne al ni!"
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.