La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDAJ ŜERCOJ

Aŭtoro: Josef Ŝemer

©2026 Geo

La Enhavo

XVII

3.2.2010

Kia edzino!

Enkonduko:

Oni diris, ke la juda familio estas unu el plej nerompeblaj familioj kaj ke ĉe judoj preskaŭ ne okazis eksedziĝoj. Pri tio zorgas antaŭ ĉio la juda edzino, la plej tolerema en la mondo.

(kompreneble temas pri la tradicia juda familio el la pasinteco. Nuntempe ĉio ŝanĝiĝis…) Du judaj geedzoj promenas en la strato. Ili vidas tri junajn, tre belajn virinojn.

Diras la edzino: "Kiaj agrablaj estas la virinoj."

Edzo: "Ha, mi konas ilin. La dekstra estas amorantino de mia ĉefo. La maldekstra estas amorantino de la vicĉefo."

Edzino: "Kaj kiu estas la meza?"

Edzo: "Nu, vi nenion malbonan pensu, pardonu min. La meza estas mia amorantino."

Edzino: "Jes, nia amorantino estas la plej bela!"

(dankon al Eugeno el Uzbekio)

7.2.2010

Malsaĝulo kaj pluvo

Rimarko: la sekva enkonduko jam aperis en unu el miaj pli fruaj sendaĵoj!

Enkonduko:

Estis (kaj plu estas…) urbeto en orienta Pollando nomata Ĥelem (pole: Chelm; germane: Cholm). Multaj judoj loĝis tie dum jarcentoj.

Laŭ la juda folkloro ili estis "tute nesaĝaj" kaj tial multaj rakontoj aperis pri ili, parole kaj skribe.

Riĉulo invitis junan malriĉan Ĥelemanon al vespermanĝo. Fine de la manĝo komenciĝis tre forta pluvado.

Diris la riĉulo al la gasto: "Pro la pluvego vi povas resti tranokti ĉi tie."

Tuj poste malaperis la Ĥelemano, sed revenis post unu horo.

Riĉulo: "Kie vi estis?"

Ĥelemano: "Mi iris hejmen por diri al mia patrino, ke ĉi-nokte mi restos ĉe vi."

10.2.2010

Li ridos nur hejme

Kelkaj judoj sidis en gastejo, rakontis ŝercojn kaj multe ridis.

Kiam Berl rakontis sian ŝercon, ĉiuj ĉeestantoj ridis, escepte de Pinje.

Oni demandis al li: "Kial vi ne ridas?"

Respondis Pinje: "Mi estas en kverelo kun Berl kaj tial mi ridos hejme."

14.2.2010

Karaj ridemuloj,

Se vi ankoraŭ memoras, la lasta ŝerco temis pri judo, kiu ne ridis de rakontita ŝerco, ĉar li estis en kverelo kun la rakontinto. "Mi ridos hejme", li diris.

Jen simila ŝerco:

Senvorta letero

Icik, juda soldato en la rumana armeo, ricevas leteron de la gepatroj kaj malfermas ĝin en la dormejo, ĉirkaŭite de kolegoj. La papero estas komplete blanka. La kolegoj komencas priridi lin. Al tio li respondas: "Nu, mi estas en kverelo kun la gepatroj, kaj ni ne interparolas."

(dankon al Ionel el Nederlando)

17.2.2010

Peza ŝerco ("talmudista")

– "Sara, kiom vi pezas?" - "Kun okulvitroj - centdudek kilogramojn."

– "Kaj sen okulvitroj?" - "Sen okulvitroj mi ne povas vidi la ciferojn."

21.2.2010

Dank` al Dio

Rabeno demandas sesjaran knabon:

"Ĉu via patrino diras la dankpreĝon al Dio ĉiunokte antaŭ la enlitiĝo?"

Knabo: "Kompreneble! Ŝi ĉiuvespere diras tion-ĉi: `Dank` al Dio ke li estas jam en la lito.` "

(dankon al Stanka el Nederlando)

24.2.2010

Urson al mielo oni ne tiras per orelo (LLZ)

Enkonduko:

La juda religio nepre ne estas misiisma, malsame al kristanismo. Tamen en la sekva ŝerco ni renkontas misiistan rabenon. Sed ja temas nur pri ŝerco…

Katolika kaj protestanta pastroj kaj rabeno parolas pri misiado. Rakontinte siajn misiad-aventurojn, ili decidas interkonkursi, kaj tiu, kiu sukcesos konverti urson al sia propra religio, estos la gajninto.

Post unu semajno la katolika pastro alvokas siajn kunkonkursantojn kaj montras al ili urson en la preĝeja korto.

– Mi eniris la arbaron kaj haltis, nur kiam mi renkontis urson. Tiu ĉi aliris min grumblante, sed kiam mi recitis el la Biblio, ĝi mildiĝis; poste mi verŝis sur ĝin sanktan akvon kaj venigis ĝin hejmen, por ke la paroĥanoj vidu ĝin.

Post tri pliaj tagoj la protestanta pastro alvokas la aliajn du al la preĝdomo por vidi ursegon, kiu sidas sur benko kaj aŭskultas la preĝojn.

– Ankaŭ mi serĉis la urson en la arbaro; ankaŭ la mia estis timiga en la komenco, sed mi rigardis al la ĉielo kaj komencis kanti psalmon, je kio la urso eksidis ĉe miaj piedoj. Poste ĝi akompanis min al la preĝejo kaj ekde tiam li estas ĉi tie kaj preĝas. Post unu semajno la du pastroj estas alvokitaj al la hospitalo por viziti la rabenon. Ili eniras la hospitalon kaj trovas lin en la lito, kun la brakoj rompitaj, komplete bandaĝitan, apenaŭ spirantan. Tre malrapide li rigardas al siaj kunuloj kaj balbutas:

– Ja, ĉio iris tre glate ĝis… ĝis la cirkumcido.

(dankon al Ionel el Nederlando)

28.2.2010

Malfidela edzo

Sara venis al la rabeno kaj diris:

– Rabbi (= mia rabeno), mi volas eksedziĝi de Jankele.

– Kial?

– Li estas ege malfidela, kaj lastampe pli kaj pli ofte forestas dumnokte.

– Kaj kio pri viaj infanoj?

– Nu, li ĉiam estas tiom malfidela, ke mi eĉ ne certas, ĉu la infanoj estas liaj.

(dankon al Ionel el Nederlando)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.